Duolingo ekhavis trian lingvon

La portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. La unua Esperanto-kurso tie estis lanĉita antaŭ tri jaroj, kaj la sumo de la eklernintoj nun superas 1,7 milionojn.

La komenco de la Duolingo-kurso pri Esperanto en la portugala.

La 28-an de majo 2018 Esperanto havos sian trian datrevenon en Duolingo – ĝuste en tiu tago en 2015 estis lanĉita la anglalingva kurso de Esperanto, kiu nun havas jam 1,3 milionojn da aliĝintoj. La dua kurso, tiu en la hispana, estis lanĉita fine de 2016, kaj nun havas proksimume 370.000 lernantojn.

La 14-an de majo, precize du semajnojn antaŭ la jubilea dato estis lanĉita la tria kurso de Esperanto ĉe Duolingo, ĉi-foje por portugallingvanoj.

Ĝuste la portugala estis elektita unuavice, ĉar Duolingo estas tre populara en Ameriko, kaj tre multaj portugallingvanoj uzas la retejon. En 2017 estis sume pli ol 47 milionoj da lernantoj en la kvin tiamaj portugallingvaj kursoj de Duolingo. Por franclingvanoj kaj ruslingvanoj same estis kvin kursoj, sed la suma kvanto de lernantoj estis nur 18 milionoj respektive 14 milionoj.

En la germana kaj la ĉina la kvanto de lernantoj ĉe Duolingo estis eĉ malpli alta, do estis tutklare, ke la tria kurso de Esperanto estu en la portugala, laŭ Chuck Smith, ambasadoro de Esperanto ĉe Duolingo.

Ni demandis al Karina Oliveira, unu el la kunordigantoj de la portugallingva kurso ĉe Duolingo, kiuj pretigis ĝin.

Karina Oliveira

Karina Oliveira: – La plejmulto de la teamanoj estas brazilanoj kiuj loĝas en Brazilo mem, krom Wesley Alcoforado, kiu nuntempe loĝas en Kanado, kaj Luna Silva, kiu estas el Portugalio. Entute, ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo, kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala. Ne estas grandaj ŝanĝoj inter la regionoj, sed la uzo de pronomoj iom ŝanĝiĝas inter aliaj aferetoj, do ni volis havi kurson plej diversan kiom eblus. La profiloj de la teamanoj videblas en la retejo.

Libera Folio: Kiel longe vi laboris pri la afero?

Karina Oliveira: – Ni laboris pri la kurso dum unu jaro, de marto 2017 ĝis marto 2018. Tiam la traduko de la frazoj pretis kaj ni sciigis Duolingon pri tio. Estis kelkaj teknikaj problemoj kaj pro tio la lanĉo de la kurso iom malfruiĝis, sed jen ĝi, finfine.

Libera Folio: Kial vi decidis okupiĝi pri la projekto, kion ĝi donas al vi persone? Kaj ĉu vi plu multe laboros pri ĝi nun, kiam la kurso estas preskaŭ preta?

Karina Oliveira: – Ekde kiam mi konatiĝis kun Duolingo (kiam la esperanta kurso por parolantoj de la angla estis lanĉita) mi vere entuziasmiĝis pri la retejo kaj ekuzis ĝin por lerni kaj praktiki aliajn lingvojn. Tiel, mi estis tre ĝoja kiam oni invitis min al la teamo kiu pretigu la esperantan kurson por parolantoj de la portugala. Mi estas lingvoinstruisto, do, por mi estas vera feliĉiga afero ke mi povas helpi pri la lingva lernado de brazilanoj (kaj parolantoj de la portugala el aliaj landoj) kiuj volas lerni esperanton. Mi ja intencas daŭre multe labori por plibonigi la kurson laŭ la raportoj de la uzantoj, por ke ĝi iru al la sekva paŝo en la retejo tuj kiam eblos.

Poste la esperantista teamo volas proponi, ke aperu kursoj de Esperanto ankaŭ por franclingvanoj, rakontas Chuck Smith. Tamen laŭ li necesas iom atendi:

Chuck Smith

Chuck Smith: – Ĉar ni lastatempe multe premadis ilin, ni diplomate sentas bezonon iom paŭzi de nia premado. Mi fakte planas viziti ilian centran oficejon ĉi-somere en Pittsburgh (Pensilvanio, Usono) por profunde kompreni kion ili opinias pri la kursoj de Esperanto ĉe Duolingo kaj kiel ni pluevoluigu ĉion. Tio gravas ankaŭ por ke ili havu tempon vidi kiom bone la nova kurso disvastiĝas. Mi petas, ke via legantaro helpu kiel eble plej multe pri ĝia disvastiĝo por plifortigi miajn argumentojn!

Libera Folio: Kiaj estis viaj atendoj antaŭ tri jaroj, kiam la unua kurso estis lanĉita, kaj kiel aspektas la realo nun, kompare kun tiuj atendoj?

Chuck Smith: – Miaj sentoj estas dolĉamaraj. Unuflanke la kursoj freneze sukcesas kaj ni havas bonegajn rilatojn kun la oficistoj de Duolingo. Aliflanke ili ne progresas tiom rapide kiom ni ŝatus, fakte lastatempe ĝuste pro manko de tekst-al-voĉ-teknologio por Esperanto. Mi kompreneble certe kontentas pri la kursoj de Duolingo, sed eble tro ideale esperis pri pli rapida evoluo. Tamen, tio memorigas al mi pri la diraĵo, ke oni celu la stelojn kaj tamen ĝojegu kiam oni atingas la lunon!

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
ekzistas
Gasto

Espereble ni renkontos multaj duolingvanojn dum UK en Lisbono, Portugalio

Jovana
Gasto
Jovana

Kaj espereble, malkiel vi, ili lernos la akuzativon.

Licxjo
Membro
Ŝatata komantanto
Licxjo

Ĉu Esperanto povos travivi la enfluon de homoj kiuj ne volas atenti la bazan strukturon de la lingvo?

Ne estas neofte vidi komenton de iu kiu diras "Mi fini la arbo!" post Duolingo. Kaj mi ĉiun fojon hoveas.

Certe Duolingo prezentas Esperanton al amaso da homoj . . . sed io ial mankas en la metodiko, ke homoj post ĉiuj ŝtupoj ankoraŭ ne komprenas la bazon.

Francisco Javier Moleón
Gasto
Francisco Javier Moleón

Domaĝe "Mi fini la arbo!" multe pli similas al la reala nivelo de esperantistoj ĉie (kaj ĉiam) ol "Mi finis la arbon!". Bedaŭrinda estas la vero, sed estas la vero.

Ĉu nura opinio de sensignifulo kiel mi? Ne. Jam en la komenco de la pasinta jarcento la granda Kabe mem diris: "Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!".

Kiu estas Kabe? Nu…

Licxjo
Membro
Ŝatata komantanto
Licxjo

Feliĉe mi konas multajn homojn — eĉ ĉi tie en lingve hegemonia Usono — kiuj bone lernis kaj parolas Esperanton.

Sed ial multaj homoj kiuj progresas tra la tuta kurso de Duolingo en la fino ne komprenas kelkajn bazajn trajtojn de la lingvo. Tio por mi restas mistero.

Kaj tiuj firmaoj: Duolingo, Babbel, Rosetta Stone, Pimsleur, ktp . . . ne vere okupiĝas pri rezultoj. Ili okupiĝas pri vendado de la programoj. Estas ege malfacile trovi studojn aŭ analizojn pri sukcesa lernado ĝis iu nivelo de utilo.

Vincent
Gasto
Vincent

Mi konsentas, ke estas dezirinde, ke pli da esperantistoj regu la lingvon pli bone. Tamen mi ja havas etan problemon pri reago al pozitiva mesaĝo de iu esperantisto pri renkonti novajn homojn, kiu nur estas iom malafabla kritiko al ties neuzo de la akuzativo. Ekzistas esperantistoj, kiuj bone kaj belstile parolas la lingvon, kiuj tamen opinias, ke la akuzativo ne estas tiel grava, pro la celo de Esperanto esti kiel eble plej facila lingvo, pro tio, ke la plimulto de frazoj en Esperanto havas la saman vortordon (subjekto verbo objekto), ktp. Ĝin mi ja ŝatas uzi ĉar malkutima vortordo ja… Legi pli »

Sebastiano
Membro
Sebastiano

Plej oft oni pov forlas preskaŭ ĉiu finaĵ, kaj tio tamen »ne ver est problem por la kompreneblec de fraz«. Tamen ĝis nun neniu jam utilig tio kiel argument, ke la finaĵ »ne est tiel grav«.

Mi supoz, ke eĉ vi mem ne ver kred tio, kio vi skrib.

Vincent
Gasto
Vincent

Laŭ mi estas diferenco inter forigi (preskaŭ) ĉiun finaĵon kaj neuzi la akuzativon. La argumento sonas simile, sed la kvanto de la efiko ja gravas. Estas do iom kiel pajlohoma argumento. Krome, ne zorgi pri akuzativojn plifaciligas la lingvon; neuzi la tute regularajn finaĵojn kiuj ja helpas kompreneblecon ne. (Eble ankoraŭ estas 'komprenebla', sed ja malpli ol kun la finaĵoj.) Mi legis sciencan artikolon en kiu oni pristudis la kvanton de uzado de diversaj vortordoj en Esperanto. Plej ofte vere estas simpla vortordo. Tio ja estas kialo, laŭ mi, por pensi, ke la akuzativo ne tiel gravas. Mi rediras: eĉ… Legi pli »

Sola Malsamideano
Gasto
Sola Malsamideano

ne gravas tro, almenaux ekzistas ekzistas

Jen
Gasto
Jen

Kaj en kiu lingvo vi intecas paroli kun Duolinganoj dum la UK-o en Lisbono?

ekzistas
Gasto

Jam "duolingo " estas eraro – ghi estu "duolingvo ".

Ech la plej sperta lingvano foje eraras – chu akuzative , tajpe, parole .

Vi bv. atente auskulti la paroladojn de eminentuloj !

Dum UK estas tute normala- la krokodilado

Licxjo
Membro
Ŝatata komantanto
Licxjo

"Duolingo" estas granda firmao, kiu celas instrui multajn diversajn lingvojn. La nomo ne estis elektita pro Esperanto.

jixiang
Gasto

Ne surprize, konsiderante kiom da Brazilanoj estas en Esperantio!

M. Zlov
Membro
M. Zlov

Espereble Duolingo estu utila al la informado kaj disvastigado de E-o. Aux helpilo por la lernantoj . La movado bonvenigas Duolingo-n kaj la e-a Duolingo kalkulas je la favoro de la esp-istoj. Sed cxu Duolingo faras la reciprokon? Kia estas la instruado kiu ne prezentas la (bildon de la) kulturon kaj la mondon de la instruata lingvo kaj ne instigas kaj ne helpas la lernantojn partopreni en gxi? Cxu estas vere ke Duolingo malpermesas ke iu ajn serioza k senprofitcela e-a institucio sendu al la lernantoj elektronikan kurieron kun informoj primovadaj kaj pri aliaj servoj (kun kompreneble la rajto de… Legi pli »

Licxjo
Membro
Ŝatata komantanto
Licxjo

Duolingo prifajfas "la movadon". La programo instruas la bazan lingvon. Poste la lernantoj mem rajtas esplori kio ekzistas en la "ekstera mondo" de Esperantujo. Certe Duolingo ne povas permesi al iu ajn reklami pri io ajn al la lernantoj. Ne estas sufiĉe da homforto por decidi kio estas bona kaj kio estas malbona (kaj estas multe da malbonaj aferoj en kaj pri Esperanto en la mondo). Kiel oni sciu ke via "institucio" estas serioza kaj senprofitcela? Ne eblas. Pri sciencaj esploroj, jen tikla afero. Firmaoj kiel Duolingo, Rosetta Stone, Babbel, ktp celas vendi sian varon. Pri rezultoj, kaj rezultoj ĝis… Legi pli »

ekzistas
Gasto

La nomo de firmao " duolingo" estas familiara al Esperantistoj, char ghi finighas per " o"
kaj Esperanto estu la dua lingvo por chiuj.
Bedaurinde mankas litero "v"

Licxjo
Membro
Ŝatata komantanto
Licxjo

La nomo tute ne rilatas al Esperanto. La firmao jam ekzistis antaŭ la enkonduko de la Esperanto-kurso.

ekzistas
Gasto

lingo= lingvo por komputila programo Adobe