Amikumu iĝas socia reto

La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.

“La fluo” estas nova panelo en Amikumu. Tie eblas vidi mesaĝojn de la plej proksimaj samlingvanoj.

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu estis lanĉita antaŭ malpli ol unu jaro, kaj ĝi rapide iĝis populara inter retumemaj esperantistoj, kiuj volas trovi proksimajn samlingvanojn.

Post la apero de alilingvaj versioj ankaŭ neesperantistaj lingvemuloj ekuzis ĝin. Ĝi estis prezentita en aranĝoj por poliglotoj, kaj nun la angla jam estas la plej parolata lingvo inter Amikumanoj.

Se ne kalkuli la denaskulojn, Esperanto laŭ la statistiko de Amikumu daŭre restas la plej populara lingvo: la angla havas proksimume 5.200 negepatralingvajn parolantojn en Amikumu, dum Esperanto havas preskaŭ 7.700. Tamen pli ol duono de la Esperanto-parolantoj en Amikumu taksas sin komencantoj.

La nova versio de Amikumu, kiu ĵus aperis por Android-telefonoj, kaj baldaŭ aperos por iPhone, enkondukas gravan plibonigon. Pli frue eblis per Amikumu trovi proksimajn parolantojn de dezirataj lingvoj kaj rekte komuniki kun ili, sed nun eblas krome afiŝi mesaĝojn, kiuj iĝas videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo.

La suma kvanto de uzantoj de Amikumu nun estas iom pli ol 10.000. Tio signifas, ke multaj el la cent plej proksimaj aktivaj parolantoj de Esperanto nun povas troviĝi eĉ sur la alia flanko de la terglobo.

Tamen, se la kvanto de uzantoj kreskos, la mesaĝoj en la “fluo” ne plu atingos la tutan terglobon. Jam nun ekzemple dum grandaj Esperanto-aranĝoj, kie troviĝas multaj uzantoj de Amikumu, mesaĝoj supozeble ĉefe atingos homojn en la kongresurbo kaj ĝia proksimeco. Tiel eblos ekzemple anonci pri okazaĵoj aŭ interkonsenti pri grupa renkontiĝo.

La “fluo” estas unua el pluraj novaj ecoj de Amikumu, kiuj igos ĝin pli simila al sociaj aplikaĵoj. Ĝi tamen ne strebas konkurenci ekzemple kun Facebook aŭ Twitter, sed proponos ion tute novan, diras Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto de Amikumu:

– Neniu alia socia apo funkcias surbaze de proksimeco kaj lingvo. La kerno de Amikumu estas lingvoj kaj proksimeco. Poste, oni povas trovi iun ajn surbaze de intereso, lingvo kaj proksimeco. Necesos pli ol ses monatoj por ebligi ĉiujn sociajn funkciojn, sed ĉiumonate, ni intencas publikigi novan funkcion por plibonigi la sperton por niaj uzantoj. La fluo estas la unua ŝtupo tiudirekte.

Kiu estos la sekva nova funkcio?

– Komentado. Multaj volas la eblon facile prikomenti la afiŝon de aliaj.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Etcétera
Etcétera
2018-03-25 17:33

Nekredeble! Cxu kredi aux ne?… “Ĝi estis prezentita en aranĝoj por poliglotoj, kaj nun la angla jam estas la plej parolata lingvo inter Amikumanoj.”
Iniciato de esperantemuloj kaj jam la angla regas gxin. Kion diri?

Andreas
Andreas
2018-03-25 17:13
Respondo al  Etcétera

Nu, Amikumu estas ankau (chu eble ech chefe?) apo por poliglotoj. Do ne estas mirige, se en ghi regus la angla, kiel tiu chi miascie ja iel regas en iliaj renkontighoj:
https://goo.gl/W2GhEX .

Geĉjo
Geĉjo
2018-03-26 9:06
Respondo al  Etcétera

Verdire, mi ne miras. Siatempe en Rusio oni organizadis komercajn lingvajn kursejojn kie inter aliaj estis instruita E-to. Post kelka tempo ordinare restis nure la angla — manĝi ja necesas ĉiutage ;-(
Tio estas siaspeca simptomo – E-to estas, ho ve, nekomerca afero. Kiel impliki E-to+komerco (aŭ integri la lingvon en ekonomikon) — ???

Etcétera
Etcétera
2018-03-26 14:52
Respondo al  Geĉjo

Bonvolu demandi al Szilvasi Lazslo…?

Chuck Smith
Chuck Smith
2018-03-26 11:00
Respondo al  Etcétera

Nu, Amikumu subtenas pli ol 7000 lingvojn. Iutage ankaŭ la hispana estos pli populara en Amikumu ol Esperanto… eblas vidi la plenan lingvan statistikon de Amikumu ĉe https://amikumu.com/eo/statistics/

Mi ĝojas, ke la neesperantista publiko jam komprenis nian servon kaj uzadas ĝin. Ĉiuj, kiuj aliĝas krome vidas, ke estas esperantistoj apude. Tio estas pruvo, ke Esperanto en la moderna mondo vivas, kiun multaj homoj daŭre ne kredas! Krome, Esperanto memkompreneble ankoraŭ estas la laborlingvo de nia teamo. Tio validas eĉ kelkfoje en niaj eksteraj rilatoj: nia tuta negocado okazis en Esperanto pri sponsorado kun Langfest (la plej granda poliglota evento en Nordameriko)!

Sebastiano
Sebastiano
2018-03-26 21:31
Respondo al  Chuck Smith

Kun intereso kaj simpatio mi sekvas la sorton de Amikumu. Tamen mi klare sentis ioman malkomforton, kiam en la iam tute familiara esperanta dometo “Amikumu” enloĝiĝis aliaj homoj, kiuj ne apartenas al nia “rondo familia”.

Jens Stengaard Larsen
2018-03-27 8:10
Respondo al  Sebastiano

Tiu rondo troviĝas ene de multe pli granda rektangulo. Necesas interkontaktigi ambaŭ.

Sebastiano
Sebastiano
2018-03-27 18:00

Mi ja scias, kial e-istoj tiom klopodas pri ne-esperantistoj — pro bonaj kaj validaj kialoj. Tamen mi fojfoje ŝatus, se ni ankaŭ foje iom pli klopodus pri la jam ekzistantaj e-parolantoj.

Jovana
Jovana
2018-03-26 11:09
Respondo al  Etcétera

Tio donas esperojn pri la savo de UEA, kiu investis 10000 eŭrojn en Amikumu. La kreskego de Amikumu signifas/os enorman gajnon ankaŭ por UEA, kiu sekve ne devos maldungi siajn monvorajn deĵorantojn.

Licxjo
Licxjo
2018-03-27 19:19
Respondo al  Jovana

Eble mi ne retenos la spiradon ĝis la investo de UEA al Amikumu savos la organizon.

Mi estas dumviva membro de UEA, kaj mi devos vivi nur ĝis la aĝo de 80 por ricevi bonan valoron kontraŭ mia pago. T.e., restas nur 14 jaroj. Se la organizo ekzistos ĝis tiam, mi estos kontenta.

Sed ial mi ne kredas ke Amikumu estos parto de la solvo. Nur la paso de tempo montros tion.

Licxjo
Licxjo
2018-04-05 16:07

Mi scivolas, kiom da akcioj ricevis UEA kontraŭ la investo de 10 000 eŭroj en Amikumu? Kia estas la leĝa kontrakto kiu garantias repagon de la investo kontraŭ estontaj kresko kaj sukceso?

Aŭ ĉu la “investo” simple estis “donaco”? Neniu vere klarigis tion, ĝis nun.

Jovana
Jovana
2018-04-09 9:43
Respondo al  Licxjo

Licxjo, vi bone flaris. Laŭ la jar(dek)oj UEA “investis” en “bonaj” projektoj, aŭ pruntedonis al tiaj projektoj grandajn sumojn, kiujn ĝi neniam rericevis, kaj kiuj, fine, transformiĝis en perdojn. Neniu surpriziĝu se ankaŭ ĉi-foje UEA donacis 10000 EUR al privata entrepreno, dum ĝi plendas pri manko de mono.

Licxjo
Licxjo
2018-04-05 20:01

Mi (al Direktoro de UEA):

“Mi estas dumviva membro, kaj mi legas en Interreto pri la investo, flanke de UEA, al la aplikaĵo ‘Amikumu’, en la sumo de 10 000 eŭroj.

Mi scivolas, kiaj estas la leĝaj aranĝoj pri tiu ĉi ‘investo’? Kiom da akcioj nun posedas UEA, kontraŭ la investo? Se ‘Amikumu’ iam sukcesos, kiom ili finfine repagos al la asocio?”

Direktoro de UEA al mi:

“temas pri investo en akcioj. Same kiel ĉe aliaj akcioj oni povas gajni aŭ perdi kaj tio signifas:
0 EUR en plej malbona kazo
mult-mult-oblo en bona kazo.”

Mi (al Direktoro de UEA):

“Do, bone. Kiom da akcioj posedas UEA nun, en Amikumu? Kaj kiom valoras hodiaŭ ĉiu akcio?”

Direktoro de UEA al mi:

“Bedaŭrinde mi ne havas tempon por respondi al la koncernaj demandoj.
Amike
Martin”

Mi (al Direktoro de UEA):

“Ĉu? Tio efektive estas tre baza, kerna demando. Kiu do ĉe UEA havas la tempon respondi al demando de dumviva membro? (Mi pretas fari la demandon plene publika, se neniu ĉe UEA povas doni la informon). ”

Direktoro de UEA al mi:

“Kompreneble vi povas fari la demandon plene publike. Tio tamen ne ŝanĝas la situacion.
a) Ĉe akcio, kiu ne estas aĉetebla ĉe la borso la valoro ne estas difinita
b) La kvanto da akcioj estas tute malgrava.
Martin”

Do. Jen. Mi starigas la aferon publike (almenaŭ ĉi tie).

Kiu ĉe UEA “havas tempon” por respondi tian demandon?