Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo

En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.

La peticio ricevis jam pli ol 2 300 apogojn.

 

Igor Almeida lernis Esperanton per Duolingo kaj nun estas la sekretario de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Pablo León estas unu el la kreintoj de la Duolingo-kurso de Esperanto en la hispana. Patricio Iglesias estas la estrarano de TEJO kiu iniciatis la ideon, ke TEJO faru ion kontraŭ la malapero de la kursoj en Duolingo. Ingryd Oliveira estas nova esperantisto, kiu atentigis, ke ne nur kursoj de Esperanto malaperis. Manuela Burghelea estas komitatano de TEJO.

Ni petis ilin ĉiujn klarigi, kial ili partoprenas en la kampanjo por savi la malaperintajn kursojn.

Libera Folio: Kial laŭ vi la kursoj de Duolingo estas gravaj?

Igor Almeida.

Igor Almeida: – Mi estas parto de tio, kion Esperantujo nomas la Duolingo-generacio. En 2018 mi komencis lerni Esperanton; nun, en 2023, mi estas estrarano de BEJO, komitatano B de TEJO kaj komisionano pri Landa kaj Faka Agado. Mi eksciis pri la ekzisto de Esperanto de amiko. Ŝi diris ”ĝi lerneblas per Duolingo kaj oni povas lerni ĝin en kelkaj monatoj”.  Estis vere – post kelkaj monatoj mi estis lerninta Esperanton. Nure per Duolingo. Kaj kiom pli da Duolingo-generacianoj estas? Kion ni povas atingi per la tuta kapablo de ĉiuj tiuj homoj –plejparte junuloj–, kiuj lernis Esperanton danke al la verda strigo?

Manuela Burghelea:  – La videbligo de Esperanto en Duolingo kontribuas al ĝia mojosigo. Nia lingvo, en si mem mojosa per konstruiteco, senŝtateco kaj cifereca ĉeesto, troveblas tie apud la klingona de Stela vojaĝo aŭ la alta valiria de Ludo de tronoj – sed ankaŭ apud plej diversaj “naturaj” lingvoj, inkluzive de indiĝenaj aŭ minoritataj.

– Ne estas surprize ke Duolingon alproprigis al si junaj esperantistoj. Eblis ĝui ludrenkontiĝojn organizitajn tie regule de Igor Almeida en kompanio de novnaskita junulara grupo de Brazilo. Ankaŭ, kadre de Duolingo-klasĉambroj, estis organizitaj konversaciaj rondoj kun Karina Oliveira, kies gastigadon poste transprenis TEJO.

Ingryd Oliveira.

Ingryd Oliveira: – Ĉar mi estas instruisto de la portugala lingvo kaj havas diplomon pri literaturo, mi ĉiam trovis kaj virtualan kaj vizaĝ-al-vizaĝan lernadon pli taŭga, en ĉeesto de peranto, kiu ĉi-kaze estus la instruisto. Sed, dum la jaroj da sperto, mi konstatis, ke ekzistas dinamikaj, bone strukturitaj kaj kreivaj manieroj lerni lingvon, tial mi opinias, ke la ekzisto de platformo kiel Duolingo estas grava, ĉar ĝi povas esti tre ĉeestanta en la momentoj, kiam ni ne havas manieron frekventi tradiciajn klasojn, kaj esti alternativo por eksperimenti kun malsamaj instrumetodoj.

Pablo León:Duolingo estas populara kaj facile alirebla platformo por lerni lingvojn. Due, la kursoj de Duolingo estas konstruitaj per la laboro de volontuloj, kio signifas, ke ili estas la rezulto de la kunlaboro de pasiaj esperantistoj, kiuj deziras disvastigi la Lingvon. Tio montras la dediĉon kaj pasion de la esperantista komunumo, kaj ĝi donas al la lernantoj senton de partopreno kaj aparteno al komunumo.

Kio nun okazas pri la kursoj?

Manuela Burghelea.

Manuela Burghelea: – Por nun, vizitantoj de la retpaĝo de Duolingo renkontos Esperanton nur en la gamo de kursoj proponataj al anglalingvanoj. La kursoj de Esperanto per la hispana, la portugala kaj la franca ne plu estas alireblaj per la retpaĝo de Duolingo, laŭ la oficiala respondo de la oficistoj de la kompanio pro la malalta interesiĝo de lernantoj.  La ligiloj por aliĝi al tiuj kursoj ankoraŭ funkcias, eĉ se ili estas kaŝitaj en la ĉefpaĝoj de la koncernaj lingvoj, kaj TEJO diskonigis ilin per freŝdataj anoncoj en Instagramo kaj Fejsbuko por instigi homojn aliĝi. Tamen ni ne scias kiom longe la ligiloj restos ankoraŭ funkciantaj.

Pablo León: – Ankaŭ la antaŭe anoncita ĉinlingva kurso de Esperanto neniam estis lanĉita. La oficiala respondo de Duolingo indikas, ke ili haltigis la evoluigon de tiuj kursoj pro malalta interesiĝo kaj volas koncentriĝi pri plibonigo de la nunaj kursoj. La ĉinlingva kurso de Esperanto ne estos eldonita, kaj Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Malaperos ankaŭ la diskutforumoj por specifaj kursoj, inkluzive de la esperantlingva. Tio montras gravan ŝanĝon en la strategio de Duolingo, kiu nun celas gajni monon per siaj kursoj.

Kiel estiĝis la iniciato pri la peticio?

Pablo Leon.

Igor Almeida: – Post kiam la ideo ekaperis en BEJO kaj ni havis niajn unuajn diskutojn pri ĝi, ni kontaktis kelkajn homojn, kiuj probable interesiĝus helpi (ĉefe tiuj partoprenintaj en la kreado kaj/aŭ disvolvado de la kursoj). Tiam ni rimarkis ke sama movo okazis flanke de TEJO, do ni senhezite unuigis la fortojn kaj daŭrigis la laboron kune.

Manuela Burghelea: – En la komitata listo de TEJO, la ideon sendi formalan plendon al Duolingo iniciatis la estraro. Tiam ankaŭ evidentiĝis ke BEJO havas planojn fari peticion. Kvankam ni ĉiuj estis skeptikaj komence pri la efiko de plendoj kaj peticioj, venis plia instigo al agado kiam Ingryd Oliveira, lernantino trafita de la fermo de la portugallingva kurso, alparolis nin. Okazis konsultiĝoj retkunvene kaj Telegrame, kun reprezentantoj de kelkaj landaj asocioj kaj sekcioj, ankaŭ anoj de la internacia teamo de volontuloj, kiuj laboris por pretigi la hispanlingvan version de la kurso, kiel Mallely Martínez el Meksiko kaj Pablo León el Argentino.

Kion vi volas atingi per la peticio?

Manuela Burghelea: – La mobilizo de esperantistoj por savi la kursojn estas jam en si mem atingo. Oni ofte primokas la Duolingo-generacion pro tio ke ĝi kutimas al facilaj premioj kaj trofeoj, per nura klako, kaj ne kapablas agi en la reala mondo. En la kazo de tiu ĉi kampanjo, kuniĝis lernantoj rekte trafitaj de la fermo de la kursoj, TEJO-aktivuloj kaj esperantistoj de diversaj generacioj. Estiĝis spaco, eĉ se en ĝerma formo, por ke ni eventuale povu kunpensi la estontecon de Esperanto-instruado en la reto. Do, kiel lingvokomunumo, ni certe ”gajnas poentojn” per tiu ĉi mobilizo.

Ingryd Oliveira: – Mi komencis aktive partopreni en la renkontiĝoj, donante ideojn kaj strategiojn por daŭrigi la batalon ĝis Duolingo inversigos sian pozicion. Mi estis ankaŭ la unua esperantisto, kiu rimarkis, ke la gvarania kurso malaperis el la platformo. Mi raportis tion al kelkaj membroj de TEJO, kiuj konsentis meti kiel celon en la peticio ne nur la revenon de Esperanto-kursoj sed ankaŭ la revenon de la gvarania, kaj de aliaj lingvoj socie marĝenigitaj.

Pablo León: – La esperantistoj volas montri al Duolingo, ke la kursoj de Esperanto havis signifan influon kaj estis tre ŝatataj fare de lernantoj en tiuj lingvoj. Ili volas atentigi la respondeculojn de Duolingo pri la statistikoj kaj la granda nombro da lernantoj, kiuj utiligis la kursojn por lerni kaj progresi en Esperanto.  Tamen, estas grave kompreni, ke la peticio estas nur unu aspekto de la strategio por influi Duolingon. Ĝi povas esti uzata por atingi publikan konscion, montri la vastan subtenon de la esperantista komunumo, kaj eble krei spacon por dialogo kaj eventuala intertraktado kun la kompanio.

Duolingo estas komerca kompanio kiu ekzistas por gajni monon, ĉu vi kredas ke ĝi estos influita de peticioj?

Patricio Iglesias.

Patricio Iglesias: – Duolingo naskiĝis kun la klara misio faciligi lingvolernadon. Fermi Esperanto-kursojn kiuj grandparte estas uzataj de junuloj kaj homoj el evolulandoj ne ŝajnas kongrua kun principoj pri socia respondeco, kiuj devus gvidi ĉiun nuntempan organizaĵon. Alia punkto multfoje menciita inter la komentantoj de la peticio en Change.org estas la respekto por la laboro de la volontuloj, kiuj sindediĉe donacis svarmon da horoj por krei la kursojn. Kaj kompreneble, sciante ke Duolingo rekonsideras sian liston de kursproponoj regule, estas inde ne prisilenti la fermon de la kursoj.

– Krome, en ĉi tiu epoko en kiu korporacioj kutimas aldoniĝi al la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj al aliaj UN-kampanjoj, ŝajnas vera malkoheraĵo la fermo de la kurso por lerni la gvaranian per la hispana, same okazinta lastatempe. En la deklaracio ni petas ankaŭ ĝian restarigon kaj mencias la gravecon de minoritataj lingvoj kadre de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Indas mencii ankaŭ, ke en la mondo de lingvolernado (aparte vigla en interreto) esperantistoj estas relative influemaj, do konservi tiun amikecon povas faciligi ontajn projektojn.

Manuela Burghelea: – Cetere, estus grave ke Duolingo vidu sian rilaton kun la Esperanto-komunumo kiel interagon reciproke avantaĝan. Eĉ se multaj esperantistoj ne bezonas la kurson de Esperanto, ĉar ili jam estas lernintaj la lingvon, ili povas lerni aliajn lingvojn en la platformo danke al la tiom vigla reklamo, kiun Duolingo ricevis en nia komunumo (estas ankaŭ mia kazo kiel ĉiutaga uzanto de Duolingo).

Pablo León: – Kompanioj agnoskas ankaŭ la valoron de bona publika bildo kaj konservado de lojala klientobazo. Do, se sufiĉe granda kaj signifa parto de la esperantista komunumo esprimas sian kontraŭstaron, tio povas havi influan efikon. Tamen, estas grave prikonsideri realisme la komercajn interesojn kaj la ekonomiajn aspektojn. La influo de peticioj sur komercan kompanion kiel Duolingo estas ne certa, sed ĝi povas havi ian efikon. Tamen, la alternativaj retaj platformoj povas esti gravaj por helpi evoluigi pli ampleksan kaj daŭran instruadon de Esperanto.


Pli pri la temo

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bryce
Bryce
2023-06-13 7:57

Ĉu vere oni devas dependi de aliuloj?
Ĉu Iglesias ne povis pripensi, ke estas pli saĝe, se TEJO mem kreas allogajn kursojn por junuloj?
Ĉu vere tiom malmulte da iniciato ĝuste rilate nian karan lingvon mem?
TEJO havas belajn dokumentojn pri “multlingvismo” ktp, sed kion tio alportas al Esperanto? Absolute nenion.

Jens Stengaard Larsen
2023-06-13 14:02
Respondo al  Bryce
  • Ĉu vere oni devas dependi de aliuloj?

Kompreneble oni devas. Esperanto baziĝas sur la ideo ke ĉiuj dependas de ĉiuj.

  • Ĉu Iglesias ne povis pripensi, ke estas pli saĝe, se TEJO mem kreas allogajn kursojn por junuloj?

Ankaŭ tion oni bezonas, kompreneble. Ni bezonas vastan gamon da diversaj lerniloj por komencantoj, progresantoj kaj perfektiĝantoj, ĉar kvankam ĉio funkcias por iuj, nenio funkcias por ĉiuj. Duolingo estas nur la aktuale plej interesa evoluo en la kampo de porkomencantaj lerniloj.

  • Ĉu vere tiom malmulte da iniciato ĝuste rilate nian karan lingvon mem?

Ju pli da iniciatoj povas levi Esperanton kaj minoritatajn lingvojn samtempe, des pli bone. Apartaj iniciatoj ankaŭ estu bonvenaj, kompreneble — ambaŭkampe.

  • TEJO havas belajn dokumentojn pri “multlingvismo” ktp, sed kion tio alportas al Esperanto?

Prestiĝon en la ĝustaj medioj.

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-06-13 12:22

Eĥas tiu ĉi E—isto la trafajn vortojn de Manuela Burghelea.

Jens Stengaard Larsen
2023-06-13 13:52

Mi demandas min ĉu ne ĝuste la multeco de eklerneblaj lingvoj povus esti grava komerca atuto por ejo kiel Duolingo. Nun kiam la Angla tiel evidente estas ĉie la unua fremda lingvo, la merkato deziras havi en unu loko tiom pli vastan gamon da eklerneblaj duaj fremdaj lingvoj. Ju pli da lingvoj oni povas lerneti antaŭ ol decidi kiun ellerni, des pli fidela oni restas al la ejo kie ili ĉiuj estas kolektitaj.

Patricio Agustín Iglesias
2023-06-13 14:55

Mi absolute konsentas. Ne temas nur pri etikaj aŭ reputaciaj konsideroj. Ankaŭ de komerca vidpunkto ŝajnas malsaĝa decido. La kursoj permesas al ili pli laŭte reklami la diversecon de sia menuo de lingvoj, simile al tiuj entreprenoj kiuj fieras pri sia kvanto de filioj. Ĉesigante ilin Duolingo lasus liberan kampon al aliaj iniciatoj, kiuj facile povus fokusiĝi sur ĉi tiu abandonita merkato kaj eventuale komenci poste minaci ilian hegemonion (strategio konata en merkatiko kiel “flanka atako”).

Patricio Agustín Iglesias
2023-06-13 14:51

Mi volas danki Liberan Folion pro la emo disvastigi ĉi tiun peticion, ĉiujn 2335 homojn kiuj subskribis ĝin kaj aparte tiujn kiuj tradukis la tekston, iel helpis dum la pretigado de la lanĉo (speciale Jeanne kaj Manu, volontuloj de TEJO), kundividis ĝin aŭ pagis por reklami ĝin ene de Change.org. Nuntempe la laborgrupo rakoltas ankaŭ instituciajn subskribojn de organizoj kiuj emas apogi ĝin. Se la estraro de via organizo (landa aŭ faka asocio, junulara sekcio, ktp.) emas apogi nin bv. sendi vian manan subskribon al patricio.arg /”ĉe”/ tejo.org . Antaŭdankon!

Laste redaktita 8 monatojn antaŭe de Patricio Agustín Iglesias
Jorge
2023-06-13 15:06

Mi kreis kurson por LibreLingo, sed ĝi bezonas pli da laboro. Bedaŭrinde nuntempe mi ne havas tempon por fini la projekton.

Patricio Agustín Iglesias
2023-06-13 16:49
Respondo al  Jorge

Interesege! Ni restas en kontakto por eventuale allogi kromajn kontribuantojn! Ne hezitu skribi al mi ( patricio.arg@tejo.org ) aŭ aldoni min en Facebook aŭ LinkedIn (Patricio Agustín Iglesias).

Foppe-Klaas Hovinga
Foppe-Klaas Hovinga
2023-06-14 10:42

Change.org petas doni monon. Tiel Change.org povas kolekti multege da mono. Por kio Change.org uzas tion? Ĉu la mono estas bone uzata?

Lee Miller
Lee Miller
2023-06-14 15:31
Respondo al  Foppe-Klaas Hovinga

Vere ne estas demandosigno pri tio. La celo estas riĉigi la nekonatajn homojn malantaŭ Change.org.

La plejmulto nuntempe estas naivaj ŝafoj.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-06-14 11:14

Kiom da el tiuj, kiuj nun plendas, pagis la abonon? Ĉu ili vere komprenas, kiom la tuta Duolingo-servo kostas? La jara neta malprofito estas dekoj da milionoj da USD! Jaron post jaro Duolingo faris tiel grandajn malprofitojn, do ili devis fari ion inkl. malaltigi la kostojn.

Estas tro malfrue kaj finance nerealisme plendi pri la malapero de kelkaj kursoj el Duolingo.

Lee Miller
Lee Miller
2023-06-14 15:11
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi kredas, ke la publika akcia firmao Duolingo havas sufiĉe multe da mono. Kaj la fondinto neniam devos zorgi pri kiel pagi la fakturojn. Li bone manipulis homamasojn tiucelen.

Sed en merkata sistemo, Esperanto ne havas la kapablon liveri pli da profito. Laŭ mia penso, el filozofia vidpunkto, Esperanto eĉ ne volus fari tion. Ni perfidus nin, se ni vendus nin profitcele.

Mi vere scivolas, kiel statas la afero rilate al aliaj “marĝenaj” lingvoj.

Pri via fina frazo, mi tute konsentas.

Patricio Agustín Iglesias
2023-06-14 18:03
Respondo al  Juha Metsäkallas

Karaj Juha kaj Lee:

Dankon pro viaj kontribuoj kaj demandoj, kiu kutimas esti trafaj kaj konstruemaj. Mi fakte mi memoras, ke Juha demandis pasintjare pri la estonteco de forumo.uea post AKSO kaj mi levis tiun demandon en la komitata listo. Pri aliaj marĝenaj lingvoj mi klarigu, ke la kurso por lerni la gvaranian per la hispana travivas la saman situacion (ankoraŭ haveblas, sed ne plu facile alireblas).

Ni perfekte konscias, ke konvinki la regantojn de Duolingo estas malfacila tasko. Tamen, kiel trafe diris Manuela, “Estiĝis spaco, eĉ se en ĝerma formo, por ke ni eventuale povu kunpensi la estontecon de Esperanto-instruado en la reto. Do, kiel lingvokomunumo, ni certe ”gajnas poentojn” per tiu ĉi mobilizo”. Ĉi tiun situacion kunigis ege buntan aron de homoj kiu povas iĝi poste platformo por poste antaŭenigi aliajn ideojn.

Fakte per komento en ĉi tiu artikolo mi hieraŭ eksciis, ke en GitHub troviĝas ĝermo de kurso por hispanlingvanoj. Puŝitaj de ni TEJO kaj UEA povus, ekzemple, organizi kunsidon por pripensi libersoftvarajn edukajn projektojn. Kaj, parolante iom temerare, se aperas vigla grupo ili povus rezervi buĝeterojn por aĉetado de mikrofonoj por volontuloj kun profesinivela prononcado kiuj emas registri la sonojn de la kurso. Fakte per komento en ĉi tiu artikolo mi hieraŭ eksciis, ke en GitHub troviĝas ĝermo de kurso por hispanlingvanoj. Do eĉ se la ĉefa celo de la peticio ne prosperas la ekzisto de ĉi tiu diversa grupo de homoj kiuj antaŭe ne estis bone konektitaj estas en si mem venko.

Mi ne konas profunde la bilancojn de Duolingo, sed mi imagas ke ĝi posedas “skalekonomiojn”; do subteni la bazan strukturon (dungoj, serviloj, ktp.) estas grandega kosto kiu estas apenaŭ influata de la kvanto de kursoj. Kiel oni diras teĥnike, la dua derivaĵo estas negativa kaj ekzistas “malkreskantaj marĝenaj kostoj”. Kaj fakte tiu “malgrandigo”, kiu signifus nanan redukton de elspezoj, povas malbonfamigi la entreprenon, plifortigi konkurantajn opciojn kaj eventuale plirapidigi ĝian falon. Do mi pensas, ke se ni rakoltas interesan kvanton de subskriboj (fakte la nuna peticio estas la 4a plej apogata en Change.org rilate al Duolingo) ni povas kunsidi kun ties oficistoj kaj eventuale konservi la kursojn.

Ree dankon pro viaj kontribuoj kaj ne hezitu alskribi min per patricio.arg “/ĉe/” tejo.org!

Patricio

PD: Mi ne pagas la Duolingo-abonon, sed tion faras aliaj homoj kiuj aktive antaŭenpuŝas la peticion aŭ subskribis ĝin.

Bryce
Bryce
2023-06-15 7:45
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi tute samopinias. Anstataŭ eluzi energion por konservi E-Duolingo, kiun TEJO neniam posedos kaj daŭre riskus malaperi, estus multe pli saĝe kaj fruktodone mem produkti kursaron.
La “sukceso” de Duolingo estas troigita kaj la kurso kvalite ne estas tre bona nek adaptita al Esperanto.
Kreu teamon de junuloj, instruistoj, spertaj esperantistoj, komputilistoj, filmistoj ktp kaj kreu ion allogan por la mondo. Ne dependu je aliaj.
Se eĉ instruilojn ni ne plu povos mem krei, la fino de Esperanto vere ŝajnas proksima.

Edmundo
Edmundo
2023-06-15 14:49
Respondo al  Bryce

Eble ni povas uzi la teamon, kiu faras la novan retejon de UEA.

Sed kunlabori kun aliaj lingvoj en neprofitcela versio de Duolingo eble estus pli sukcese.

Bryce
Bryce
2023-06-16 10:04
Respondo al  Edmundo

Bonega brita humuro, Edmundo. Rimarku, ke mi ne komencis pri UEA 😉