La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj

Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.

revuoj
Kelkaj el la trarigarditaj numeroj de la revuo Esperanto.

Laŭ la gvidlinioj de UEA pri la oficiala organo de la asocio, ĝi devas unuavice prezenti ĝustan, ĝisdatan kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA, informi precize kaj akurate pri grandaj movadaj evoluoj, kaj provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj.

La plej gravaj strategiaj decidoj de UEA dum la lasta tempo temas pri la sorto de la Centra Oficejo, Biblioteko Hector Hodler kaj la libroservo de la asocio. El tiuj tri grandaj demandoj unu nun ŝajnas solvita: la ĉefa parto de la biblioteko de UEA ŝajne estos transdonita al Pola Nacia Biblioteko en Varsovio, kiel povis raporti Libera Folio en januaro.

Tiu, kiu legas la oficialan revuon de UEA, aŭ la gazetarajn komunikojn de la asocio, tamen ĝis nun nenion povis ekscii pri la sorto de la biblioteko. Same aperis neniuj artikoloj en la revuo Esperanto pri la progreso de la planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 aŭ pri la planata transdono de la libroservo al Slovakio.

Tio malmulta, kio legeblas pri la menciitaj temoj, troviĝas en kelkaj malkonkretaj frazoj en ampleksaj ĝeneralaj artikoloj de prezidanto Duncan Charters pri ”strategio” kaj ”progreso”, kaj en la estrara raporto.

Tiel, en januaro 2022, preskaŭ kvarpaĝa artikolo de Duncan Charters kun la titolo “Kio estas progreso por UEA”, enhavas la jenajn preterpasajn menciojn: ”Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi. Ni ankaŭ aktive konsideras novan lokon por la libroj de Biblioteko Hodler, sen findecido.” Jen ĉio – tiel aspektas progreso por UEA.

En la februara numero aperas nenio. En la marta numero Duncan Charters en artikolo pri ”Strategia planado – pliaj paŝoj” skribas jene:

La Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro post detala esplorado venis al la konkludo ke unu logika paŝo en la nunaj cirkonstancoj estus vendo de la Asocia domo troviĝanta en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ege signifa evoluo.

Li plue rakontas, ke kvankam la estraro mem rajtus fari la decidon, oni decidis lasi la komitaton voĉdoni pri la afero.

La decido estos vojmontra por la estonta rolo de la Asocio en la diskonigo kaj antaŭenigo de Esperanto, kaj ĝia libereco utiligi la plej flekseblajn modernajn rimedojn por atingi celojn neniam ĝis nun atingitajn.

Tamen nenie en tiu aŭ alia numero la revuo aperas raporto pri la komitata diskuto, dum kiu la afero estis pritraktita, nek pri la voĉdonrezulto.

La marta numero de 2022.

Ankaŭ la gazetaraj komunikoj de UEA nenion rakontas pri la afero. La 14-an de februaro 2022, la tagon post la fino de la voĉdonado pri la vendo, UEA anstataŭe komunikas: ”Elektitaj (sen baloto) 4 komitatanoj B de UEA”. Tri tagojn poste UEA komunikas: ”Noto pri trompo-provoj per Esperanto: esperantistoj restu atentaj”.

La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la plenskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Ĝi atendeble kondukis ankaŭ al akra disputo en Esperantujo, kiam la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio publike subtenis ”likvidon” de la nuna ukraina ŝtato, dum la Facebook-konto de la ĉefdelegito de UEA en Rusio deliris pri ”usona naziismo en Ukrainio”.

La ĉefdelegito de UEA pro tio perdis sian postenon, dum la prezidanto de REU perdis sian studrajton ĉe Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz. Pri nenio el ĉio ĉi raportis la revuo Esperanto, nek la gazetaraj komunikoj de UEA.

Legantoj de la revuo tamen povis diveni, ke io speciala okazas en Ukrainio, ĉar ekde aprilo aperadas en Oficiala Informilo la sekcio ”helpo al Ukrainio”, poste ”helpo al esperantistoj el Ukrainio”. Multaj homoj donacas, eĉ grandajn sumojn – sed ne klaras, kial esperantistoj en Ukrainio bezonas helpon, aŭ kial ili baldaŭ jam ne estas en Ukrainio, sed ”el Ukrainio”.

Mencio pri Ukrainio trapasis la cenzuron en raporto pri la prezento de la internacia Esperanto-ĥoro dum la kongreso en Montrealo:

Ĝi omaĝis ne nur la kanadan kaj indiĝenajn kulturojn, sed ankaŭ dediĉis unu kanton al Ukrainio (laŭ la vortoj de la famega ukraina poeto Ŝevĉenko) – la homoj estis invititaj stari dum la prezento.

La marta numero de 2023.

Se oni legas nur la komunikojn de UEA, tamen tute ne klaras, kial oni devus stariĝi. Post la komenco de la milito UEA dissendis ampleksan sed malklaran gazetaran komunikon pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. La teksto tamen ne enhavas la vorton ”Ukrainio”, do ne vere klaras, pri kio temas.

Spite tion oni evidente trovis ĝin tro akra por la revuo – neniu vorto pri ĝi aperas tie. Same nenio aperas pri la publika kritiko kontraŭ la deklaro de UEA.

Kvankam aperis neniuj raportoj pri komitataj decidoj rilate la Centran Oficejon, legante la novembran numeron de la revuo oni povas konkludi, ke la komitato verŝajne decidis pri vendo. En artikolo de Duncan Charters kun la informplena titolo ”Strategia planado” troveblas la jena frazo:

Ni ne plu havos la tradician Centran Oficejon en Roterdamo, tamen en nia hodiaŭa mondo multaj asocioj pliefikigis sian laboron uzante la plej talentajn kaj dediĉitajn membrojn el ĉiuj mondpartoj por specifaj taskoj.

En la decembra numero aperas nova artikolo de Duncan Charters pri strategia planado, ĉi-foje kun la titolo ”Survoje al Strategia Planado. Kio plej gravas?”. En la subsekcio ”Ekzemploj de aliaj kategorioj kiuj havu planojn kaj celojn por interna agado” oni unuafoje povas legi ion ajn pri la planoj por la libroservo:

Libroservo (kalendaro por organizi la translokiĝon el Roterdamo al Slovakio, ĝisdatigo de sistemo, novaj iniciatoj por stimuli libroaĉetadon, kuraĝigi eldonadon).

Kion tio signifas ne tre klaras, ĉar kontrakto pri transdono de la libroservo daŭre ne estas subskribita.

En la januara numero de 2023 aperas teksto de vicprezidanto Amri Wandel kun la titolo ”Duonjarcento kun Esperanto: atingoj kaj defioj sojle de 2023”.

”La jaro 2023 markos mian 50-an datrevenon de Esperantiĝo”, li skribas en la teksto. Li poste klarigas: ”Okazas ke por progresi estas bezonata drasta ŝanĝo, forlaso de longa kaj ŝajne sekura rutino, kiu tamen fariĝis balasto.” La balasto estas la Centra Oficejo en Roterdamo.

letero de leganto miyoshi
Letero de leganto Miyoshi.

Dum la tuta pasinta jaro kaj en la tri unuaj numeroj de la nuna jaro aperas eĉ ne unu vorto pri la plej gravaj strategiaj decidoj de UEA, verkita de iu alia ol la estraranoj de la asocio. Tial eblas demandi, ĉu vere la revuo de UEA provizas senpartian forumon por movadaj diskuto aŭ prezentas ĝustan bildon pri la agado de UEA, kiel ĝi laŭ la propraj gvidlinioj devus fari.

Efektive mankas en la revuo ia ajn diskuto. Ŝajne tute malaperis la aparta rubriko por reagoj, kiu en la pasinteco ofte estis vigla. Unu ”letero de leganto” aperas en la februara numero de 2023, sed ĝi tamen efektive estas io tute alia: laŭda artikolo pri la reklama kampanjo de Etsuo Miyoshi, verkita de la reklamanto mem.

La ”letero de leganto” finiĝas per la jenaj vortoj: ”Mi ne povus morti antaŭ ol persvadi EU-gvidantojn, kiel la EK-prezidanto Von Der Leyen [tiele – devus esti von der Leyen], la franca prezidento Macron ktp., ke EU forigu la anglan dominadon.” Evidente leviĝas neniaj kritikaj demandoj pri la reklamkampanjo, same kiel neniaj kritikaj demandoj pri io ajn leviĝas en la revuo de UEA. Aliflanke la revuo ja estas bunte multkolora.

La redaktoroj de la revuo Esperanto ne tuj reagis al peto pri komento, sed ili estas bonvenaj klarigi sian redakcian politikon ekzemple en vidpunkta artikolo en Libera Folio.

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-02-21 21:41

La artikolo bone priskribas la situacion kun la revuo “Esperanto”, ĝi fariĝis neinteresa kaj enuiga, sed bunte multkolora. Tiel ofte okazas, kiam la redaktoro zorgas pri sia propra profito, forgesante pri la legantoj.
 
Antaŭ nelonge, D. Ŝevĉenko fariĝis membro de SAT. Mi esperas, ke la revuo “Sennaciulo” ne suferas la saman sorton.
 

Djémil Kessous
Djémil Kessous
2023-02-23 8:27

Fakte ni troviĝas en du malsmamaj situacioj.

– La revuo Esperanto estas la organo de UEA, kiu estas ĉefe por-esperanta asocio. En ĝi oni preferas dampi la debatojn, ĉefe kiam temas pri tiklaj aferoj, kia estas la ukraina milito. Jam la esperantistoj sin sufiĉe kontraŭas okaze de la nura strategio poresperanta.

– La revuo Sennaciulo estas la organo de SAT, ĉefe per-resperanta asocio. En ĝi oni ne tro debatas pri la poresperanta strategio. Ĝiaj membroj, sufiĉe maldekstruloj (sed ne ĉiuj), pridebatas ĉefe pri politikaj aferoj.

Tiuteme ili kompreneble ne samopinias.

Do ni ĉeestas du malsamajn « buntecojn », la unuan poresperantan kaj prefere neŭtralan, la duan politikan. Mi ne taksas tion negativan por la entuta esperanto-movado. Male ambaŭ buntecoj montras sufiĉan ĝeneralan riĉecon.

… “La enuo naskiĝis iun tagon el unuformeco”.

PS UEA ne estas la ununura por-esperanta asocio, en kiu oni ne tro ŝatas la politikajn debatojn.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-02-23 10:56
Respondo al  Djémil Kessous

Se oni komparas ne du revuojn, sed du malsamajn numerojn de “Esperanto” kaj du numerojn de “Sennaciulo”, la antaŭan kun la nunan, oni vidos kiom multe influas la pozicion de la redaktoro.
 
Bunteco en koloroj, sed senkoloreco en pensoj!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-02-23 9:14

La ĉefa problemo tamen estas, ke la revuo “dampas debatojn” ankaŭ pri la uzo de la posedaĵo de la asocio kaj la evoluigo de ĝiaj servoj — eĉ pri la decidoj jam faritaj oni ne klare informas. La politika neŭtraleco ne estas problemo, kvankam sendube estas problemo, ke la redaktoroj de la revuo loĝas en lando, kie estas krimo eĉ nomi militon milito.

Dieter
Dieter
2023-02-23 9:59

La artikolo trovas ion pozitivan en la revuo: “…la revuo ja estas bunte multkolora”. Miaj okuloj forte malkonsentas pri pozitiveco de tio. La redaktoroj estas tute malkompetentaj pri uzo de koloroj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-02-23 15:08

Estas eĉ du redaktoroj, kiuj tamen ne redaktas la ricevitajn tekstojn. Sekve mankas kohereco en la revuo. Mi prenu kiel ekzemplon la nekrologojn. Inter ili, jam antaŭ ol eklegi, la movada staturo de la forpasintoj devus evidentiĝi el la dediĉita spaco. La januara numero nekrologis tutpaĝe Yves Nicolas, meritplenan ja, sed la teksto grandparte ne rilatas al lia movada aktivado, pri kiu la revuo devus koncentriĝi. Male, honoraj membroj de UEA devus ricevi precipan atenton, sed ekz. Vilmos Benczik ricevis apenaŭ trionpaĝon kaj Andrzej Pettyn eĉ ne unu linion! Entute la nombro de nekrologoj kolapsis, ne pro manko de mortoj sed ĉar ne plu la CO sekvas la forpasojn kaj liveras al la redakcio la necesajn informojn. La minimumo farenda tiam estas, ke la redakcio redaktu la tekstojn, kiujn homoj spontanee sendas kaj kiuj kiel tiaj povus taŭgi por kluba bulteno sed ne por la revuo de UEA. Ĉar mankas CO por kunlabori, la redaktoroj konsultu almenaŭ Vikipedion por laŭbezone kompletigi la tekstojn, precipe per UEA-rilataj informoj. Kiel dirite, nekrologoj estas nur unu ekzemplo pri manko de redaktado.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Osmo Buller
István Ertl
2023-02-23 16:34
Respondo al  Osmo Buller

Tiun mankon de redaktado ankaŭ mi ne komprenas. Ret-komunike eblas ja ege facile kaj rapide konsulti la verkintojn pri mallongigoj kaj precizigoj.


Dieter
Dieter
2023-02-23 20:47
Respondo al  Osmo Buller

La neglekto pri Pettyn estas hontinda. Laŭ Vikipedio li laboris en la Esperanto-redakcio de Pola Radio pli ol 40 jarojn, verkis ĉ. 50 lernilojn, estis komitatano kaj estrarano de UEA kaj membro de la Akademio. Kun tiuj meritoj nekrologo pri li povus plenigi preskaŭ tutan revuon, se Nicolas ricevis unu paĝon! Kiel la fuŝego eblis? Se la redaktoroj iom sekvas la Esperanto-vivon ekster Moskvo, ili devis rimarki la morton de Pettyn kaj verk(ig)i nekrologon pri li.

Edmundo
Edmundo
2023-02-23 15:35

Ja estas hontinde, ke la revuo de UEA ne gastigas debaton pri la strategio de UEA. Tamen, mi ĝojas, ke ĝi ne raportas ĝenerale pri la milito en Ukrainio, ĉar pri tio oni povas legi en iu ajn gazeto, kaj UEA havas nenian specialan kompetentecon pri geopolitiko kaj militado. (Ĉu ĝi kompetente raportis pri Jugoslavio, Irako, Afganio aŭ Sirio? Laŭ mia memoro, ne.) Aliflanke, UEA verŝajne ja devus raporti pri lingvopolitikaj aspektoj de tiaj konfliktoj. Ĉu la konflikto en Ukrainio havas lingvopolitikajn aspektojn? Fakte jes. Okazis eĉ io, kio rekte rilatas al Esperanto: oni malpermesis eldonadon de libroj en Esperanto! Jen afero, pri kiu oni ne povas legi en tipa nacilingva gazeto, do estus utile, se la revuo de UEA kompetente raportus pri ĝi. (Ĉu aliaj Esperantaj gazetoj raportis pri la ukrainiaj lingvoleĝoj? Ili ja estis menciitaj en esperantio.net.)

István Ertl
2023-02-23 16:32
Respondo al  Edmundo

Ĉu la revuo kompetente raportis pri Jugoslavio? La rilataj miltoj okazis en la tempo de mia redaktoreco. Mi ne povas nun detale kontroli, sed aperis, probable kiel unua, artikolo de Renato Corsetti anoncanta la fondon de Konto Espero, kiu “helpas e-istajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj”. Poste aperadis informoj pri esperantistoj trafitaj de milit-efikoj, longa intervjuo pri la situacio en Bosnio, artikolo pri helpa kunlaboro kataluna-bosnia ktp. Nuntempe ni ne legas en la revuo pri esperantistaj milit-trafitoj, krom se mi pretervidis.

Edmundo
Edmundo
2023-02-23 23:51
Respondo al  István Ertl

Jes, mi memoras nun, ke tiam estis interesaj legaĵoj pri la spertoj de esperantistoj en Jugoslavio. En Irako, Afganio aŭ Sirio ne estas tiom da esperantistoj, kompreneble, sed Ukrainio devus pli simili al Jugoslavio el tiu vidpunkto. Aliflanke, se oni serĉas analizojn pri la motivoj kaj strategioj de diversaj partioj, tiam oni verŝajne ne serĉu en la Esperanta gazetaro.

Kalle Kniivilä
2023-02-23 17:05
Respondo al  Edmundo

Ŝajnas al mi, ke la aserto pri malpermeso pri eldonado de libroj laŭ la lingvo estas falsa. Mi povas trovi nenion tian en la koncernaj ukrainiaj leĝoj, kaj du ukrainiaj ĵurnalistoj, kiujn mi kontaktis, same ne aŭdis pri tio tia. Sed eble Edmundo havas fidindan fonton?

Edmundo
Edmundo
2023-02-23 17:37
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi vidis preterpasajn menciojn en multaj lokoj, inkluzive britajn gazetojn, kaj vi povas mem facile trovi menciojn en la reto, sed pri la fidindeco vi devus mem decidi. Ĉu povas esti, ke oni malpermesis importadon de rusaj libroj en Ukrainion kaj eldonadon de ruslingvaj gazetoj en Ukrainio, kaj iuj raportoj miksis tiujn du aferojn? Se vi jam faris liston de la koncernaj leĝoj, eble vi povus meti la liston, kun ligoj al la plenaj tekstoj de la leĝoj, en artikolon en la Esperanta Vikipedio.

Edmundo
Edmundo
2023-02-24 9:42
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi trovis raporton en la ukraina, kiun oni povus kompreni kiel malpermeson de libroj en lingvoj ekster certa listo, sed fakte ĝi ne rekte diras tion. Eble tio indikas originon de miskompreno?

https://ukranews.com/ua/news/863869-rada-zaboronyla-vvezennya-knyg-iz-rosiyi-ta-vydavaty-rosijskyh-avtoriv-v-ukrayini

Jen gugla traduko de unu alineo: “Ekde la komenco de 2023, libroj en Ukrainio estos publikigitaj kaj distribuitaj en la ukraina lingvo, la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Ukrainio, kaj la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.”

Sed eble temas tie nur pri tradukoj? Tamen, mi ne trovis leĝon, kiu parolas pri la komenco de 2023, do la afero restas iom mistera.

Ĉiuokaze, ekzistas iaj lingvoleĝoj en Ukrainio, kiuj evidente estas celataj kontraŭ la rusa lingvo (eble oni komparu kun la situacio en Kebekio), kaj jen interesa temo, pri kiu Esperanta gazetaro povus raporti, laŭ mi.

Kalle Kniivilä
2023-02-24 9:56
Respondo al  Edmundo

Ekzistas leĝopropono, kiu interalie malpermesus importon de libroj el Rusio, Belorusio kaj la okupitaj teritorioj. Ĝi estis aprobita de la parlamento, sed ne subskribita de la prezidento. Laŭ bone informitaj fontoj la prezidento kredeble ne intencas ĝin subskribi.
Jam pli frue oni bezonis permeson por importado de libroj el Rusio. Tio ne estas ege surpriza, konsiderante ke Rusio militas kontraŭ Ukrainio ekde 2014.
Sendube en aliaj cirkonstancoj povus esti interese diskuti la lingvoleĝojn, kiuj strebas fortigi la statuson de la ukraina lingvo en Ukrainio. Tamen ŝajnas, ke tio ne estu la unua prioritato, kiam Rusio klopodas perforte nuligi la tutan Ukrainion, inkluzive de la ukrainaj lingvo kaj kulturo.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Kalle Kniivilä
István Ertl
2023-02-24 10:02
Respondo al  Edmundo

Tiu lingvoleĝo foje kiale, foje pretekste nutras sentojn kontraŭ Ukrainio en Hungario. Kaj mi aŭdis pri tia sento ankaŭ inter rumanoj.

Nina
Nina
2023-02-26 10:08
Respondo al  István Ertl

Por ke la situacio kun lingvaj rajtoj en Ukrainio estu klara, necesas skribi pri tio en la revuo ”Esperanto”. Kaj estus bone, se la artikolojn verku kompetentaj fakuloj kaj eblus pridiskuti la veran situacion. Sed nuntempe estas la redaktoroj, kiuj ech ne povas nomi la militon en Ukrainio per la vorto ”milito” pro malpermeso en Rusio, sed kiel ”speciala operacio de Rusio en Ukrainio”. Do, ne eblas prepari bonkvalitan demokratian revuon. Ambau redaktoroj (Anna kaj Dmitrij) multe laboris por ke la revuo ”Esperanto” estu bona, sed en nuna situacio ili estas ”inter Scilo kaj Haribdo”, do, ne povas agi libere pro la politika situacio en ilia lando. Tio signifas, ke necesas danki al ili kaj trovi anstatauantojn

Francisco Javier Moleón
2023-02-26 15:36

Al mia listo de UEA-misoj (“preciza dolorlisto”, kiel centreŭropa megalogazeto epitetis ĝin), t.e. UK, libroservo, biblioteko, arĥivo, CO, malfermaj tagoj, komatato, eldonagado kaj kaj kaj, mi ne aldonis revuon Esperanto, ĉar supraĵe aspektis, kvazaŭ almenaŭ tiu servo ja plu kaj bone funkcias. La nura fakto, ke la revuo aperas akurate, estas en si mem rimarkinda. Ekstera gvatanto eble miras, ke akuratan aperigon de revuo oni konsideras menciinda: ja tia afero devus esti nemenciinda memevidentaĵo. Kiel konantoj de la historio scias, akurata aperigo de la revuo ne ĉiam estis memkompreneblaĵo. Eĉ male. Do unu poenton por la revuo.

Tamen: por ke revuo estu interesa, ne sufiĉas nomi ĝin akurata. Kaj nun montriĝas, ke eĉ tiu UEA-servo, unu el la lastaj de UEA, ne estas kontentiga, kaj laŭenhave (manko de redaktado, neglekto de raportindaĵoj, nezorgo pri vera (interna) informado, foresto de ajna debatado…) kaj laŭaspekte (eĉ la bunto estas ne tute malprave kritikata pro misa uzado de koloroj…).

Cetere, tio igas ĉiun dungon de UEA dum la lastaj dek jaroj misa. Ĉiun unuopan dungon. Misa. Dum dek jaroj. Necesas aparta talento aŭ peno por tio: ĉe ofta dungado foje oni dungus kapablulon, eĉ se pro nura statistika hazardo. Tamen oni misis ĉiufoje…

Kiel konate, UEA jam delonge enfalis en abismon, tamen ankoraŭ penadas rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante atingi la fundon kiel eble plej rapide por definitive frakasiĝi. Kaj pri tio, kiel tiom ofte en sia historio, UEA brile sukcesas.