TEJO denove esperas je granda EU-subvencio

Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.

eŭroj mono
TEJO kalkulas je EU-subvencio de 125 000 eŭroj.

Ekde la nericevo de la administra subvencio pasintjare, TEJO strebas kontraŭ financa deficito. Nun la organizo publikigis sian buĝetproponon por 2023, kaj denove ĝi ĉefe dependas de la ricevo de EU-subvencio.

La buĝeto de TEJO por la nova jaro 2023 plejparte estas la sama kiel tiu de 2022. Oni prognozas pli-malpli la saman enspezon kaj elspezon por volontuloj, IJK kaj aliaj projektoj. Kiel pasintjare, preskaŭ la tuta enspezo venas el EU-subvencioj, la kotizoj de la membraro estas nur eta kontribuo al la tuta buĝeto. 

Unu granda diferenco estas, ke TEJO nun dungas malpli da homoj ol en 2022. Kiam la kontrakto de komunikisto finiĝis en julio, oni ne dungis novan homon. La dungoj de la oficistoj por eksteraj rilatoj kaj kunordigado de la volontuloj finiĝis en decembro 2022. Anstataŭe, la duontempa subvencipetisto iĝos plentempa kaj kunordigos la volontulojn. La buĝeto sugestas ke eble la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) pagos duonon de la salajro, sed ŝajnas ke tio ne estas konfirmita. 

Estas du versioj de la buĝeto: “bona scenaro” kaj “malbona scenaro”. Laŭ la bona, TEJO ricevos 125 000 eŭrojn da subvencio de EU. Tio kovros preskaŭ la tutan elspezon (entute 137 482 eŭroj) por la jaro. En ĉi tiu situacio, TEJO laŭ la buĝeto havos suman enspezon de 206 440 eŭroj kaj grandan pluson de 68 958 eŭroj.

Sed en la malbona scenaro, TEJO ne ricevos la subvencion kaj kun enspezo de nur 71 234 eŭroj, sed elspezo de 101 704 eŭroj, ĝi havos deficiton de 30 740 eŭroj. Tiu estus pli-malpli la sama rezulto kiel en 2022. 

Libera Folio: Kiel statas la financoj de TEJO kaj kiel oni planas plenigi la truon, kiun kaŭzis la nericevo de EU-subvencio ĉi-jare? 

Alberto Stalin Garrido.

Albert Stalin Garrido: – La stabo de TEJO nun koncentriĝas sur la financa resanigo de TEJO kaj stabiligo de la kasfluo. Nia kasisto Wilson, kun la kontribuo de pluraj estraranoj, lerte preparis buĝeton por la jaro 2023. Je la komenco de la mandato, ni adoptis striktan financan politikon, kio ŝparigas al ni monon sed en ĉiu kazo laŭeble permesas la daŭrigon de la kutima funkciado de la organizo ĝis nun. Ekzemple, ni detenas nin de kostaj estraraj vojaĝoj kiam preskaŭ ĉion eblas fari rete kaj ne antaŭvidas ke ni kunsidos fizike ĝis ni ricevos la administran subvencion.  

– Antaŭ la fino de la pasinta jaro ni sukcesis submeti kandidatiĝon por la administra subvencio en 2023. Aldone, ni ankaŭ jam ricevis plurajn bonajn novaĵojn, ke eŭropaj instancoj aprobis niajn proponojn pri trejnadoj, studsesioj, kaj aliaj kapabligaj kaj eksterrilataj oportunoj, kio signifas, ke TEJO ankoraŭ povos oferti al siaj membroj tiujn oportunojn, kiel ĝi historie faradis en la pasintaj kelkaj jaroj. 

TEJO maldungis du oficistojn, ĉu tiu malhelpos la agadon de TEJO? 

– Ĝis iu grado, certe, sed ne tiom. Ni ne dungis anstataŭanton post la foriro de nia komunikisto en julio, kaj kvankam ni sukcese vivtenis la kvaliton de nia ĉeesto en sociaj kanaloj, la estraro kaj volontuloj vere sentis la ŝanĝon. Je la fino de 2022 nia duontempa eksterrilatisto foriris, kaj aldone ni ne renovigis la kontrakton de nia surloka volontula kunordiganto. Karlos, kiu laboris en TEJO antaŭe duontempe sed nun plentempe, transprenis plurajn el la respondecoj de tiuj lastaj du, aldone al liaj jam ekzistantaj taskoj kiel subvencipetisto.  

– La laboro daŭras, kaj TEJO travivos, sed la manko de tiuj oficistoj ja estas sentebla. En iu senco tio signifas ke la laboro de la nuna stabo estas pli streĉa, kaj en pluraj fakoj ni sekve devas esti malpli ambiciaj. Tamen, plejmulto de la agado de TEJO venas el la propra iniciato kaj kolektiva kunlaboro de niaj komisionoj kaj interesgrupoj, kiuj kvankam laboras volontule, tamen tre konkrete plenumas nian Realigplanon. 

TEJO petis la administran subvencion por 2023, ĉu vi opinias ke TEJO sukcesos? Kio okazos se TEJO malsukcesos? 

– Jes, ni sufiĉe fidas ke TEJO ricevos la administran subvencion por 2023. Pasintjare oni subite ŝanĝis la procedon por postuli pli altajn monpetojn sed sen ŝanĝo al la tuta buĝeto. Pro tio multaj organizoj, inkluzive de TEJO, malsukcesis malgraŭ plurfoja sukceso antaŭe (imagu, nia kandidatiĝo ricevis 59 poentojn, kaj la minimumo por esti konsiderata estis 60 poentoj …). Do ne vere temis pri malbona kvalito de kandidatiĝo flanke de TEJO, sed pri fiaskoj ĉe la subvencidona instanco, pri kiuj pluraj organizoj malferme esprimis sian konsterniĝon. 

– Tamen ĉi-jare ili reagis al la kritikoj, kaj multe pligrandigis la tutan buĝeton, pro kio ili povos doni multe pli da subvencioj. Aldone menciindas la diĥotomio, ke eĉ se TEJO havas grandan krizon nun ĉar ni ne ricevis la administran subvencion, pro tiu altigo de la averaĝa monpeto, kaze de ricevo ni fakte estos multe pli finance stabilaj ol antaŭe.  

La komitato de TEJO debatos kaj voĉdonos pri la buĝeto ĝis eksterordinara komitatkunveno la 4-an de marto.

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Michael Vrazitulis
Michael Vrazitulis
2023-02-16 18:05

> La buĝeto sugestas ke eble la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) pagos duonon de la salajro, sed ŝajnas ke tio ne estas konfirmita.
Tio ne veras. La dungo ja funkcias tra ni (GEJ), pro tio ni estas menciitaj en la buĝeto. Sed TEJO kovros ĉiujn kostojn. La diversaj sumoj por bona/malbona scenaro (15k vs. 30k) verŝajne rezultas el tio, kiom da monatoj oni planas dungi la homon.