TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n

TEJO nun havas mil individuajn membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.

La evoluo de la membraro de TEJO ĝis 2021. Ankoraŭ mankas la laŭkategoria divido por 2022, sed laŭ TEJO la suma membrokvanto nun atingis 1 000.

Libera Folio: La kvanto de individuaj membroj de TEJO nun atingis milon. Kiel tio okazis, kaj de kie venis tiuj membroj? 

Albert Stalin Garrido: – Tiu kresko en individuaj membroj venis el pluraj fontoj. Ĝenerale TEJO nun estas organize multe pli stabila ol ĝi estis antaŭ pluraj jaroj, kaj nun ni rikoltas la rezultojn de pluraj sinsekvaj stabilaj estraraj mandatoj kiuj kapablis realigi pli konkretan agadon.  

– La plej impona el tiuj fontoj estis la membriĝo de plurdekoj da homoj okaze de Retoso 2022. Iuj homoj decidis membriĝi en TEJO eĉ tiel malfrue en la jaro nur por rajti partopreni kaj en Retoso kaj en la Virtuala Kongreso de UEA. Retoso en 2021 alportis al ni almenaŭ plurcent membrojn, kaj ni kredas, ke la samo okazis en 2022. La unua fizika IJK post la pandemio certe ankaŭ helpis, kaj konsidere ke pli ol 80 lokoj estis finance subtenitaj de diversaj projektoj, multaj homoj kiuj alikaze ne povus ĉeesti la eventon (kaj verŝajne ankaŭ ne membriĝi en TEJO) ricevis tiun oportunon. Ankaŭ en la reta hispanlingva enkonduka kurso kiun organizis Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) ĉeestis multaj junuloj, kaj al kursfinintoj oni donacis subtenon per individua membreco en UEA-TEJO.   

– Laste, junuloj el ekonomie malpli avantaĝaj landoj daŭre estas (re)membrigataj senpage danke al la Fondaĵo Canuto de UEA. Ni povas memori, ke en 2021 la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado lanĉis aparte sukcesan kampanjon al tutmonda membriĝo per tiu fonduso, kaj pluraj junuloj daŭre profitas de tiu financa subteno. 

Albert Stalin Garrido

Kiaj estos la ĉefaj aranĝoj de TEJO dum la venonta jaro? 

– Ni daŭrigas nian rekomencitan tradicion de fizikaj kongresoj per la 79-a IJK, kiu okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto en Lignano Sabbiadoro, Italio kune kun la 56-a ILEI-Kongreso kaj tuj post la 108-a Universala Kongreso en Torino. Ni ne forlasas, aliflanke, nian sindevontigon alirebligi TEJO-n al homoj de diversaj kontinentoj, kaj tie rolos Retoso kiel nia ĉefa reta evento de la jaro, en si mem havanta proprajn identecon kaj programon. Okazos ankaŭ niaj Kontinentaj Junularaj Konferencoj (KJK), iniciatitaj en la pasinta jaro, kiu estas serio da retaj kunvenoj por disvolvi la junularan movadon de ĉiu kontinento. 

Kio plia estas en la planoj de TEJO por la venonta jaro? 

– La organizo havas buntan planon, kiun la membraro povas anticipi de ĝi. Ni planas plivigligi nian kulturan kaj artan agadon post la tre sukcesa okazigo de la muzikalo “June kaj Kune” prezentita dum la IJK 2022 (kaj nun spektebla en YouTube). Kunlabore kun ILEI kaj UEA ni nun antaŭvidas pli da edukaj kaj sciencaj aktivaĵoj. Nia TEJO-Trejnistaro ankaŭ planas komenci retajn atelierojn por junuloj de la tuta mondo. Aperos ankaŭ la nova lingvopolitiko de TEJO kaj regularoj por fari TEJO-n kaj ĝiajn eventojn pli sekuraj spacoj kontraŭ seksperfoto kaj -ĝenado. Laste, ni ŝatus ankaŭ en 2023 enkonduki apartan diploman sistemon por rekoni junulojn kaj junularajn organizojn kies elstara agado multe kontribuas al la evoluigo de TEJO. Ĉion oni trovos en nia Realigplano 2022-2023, la plej ampleksa kaj kompleta en jaroj, publike legebla 

Ĉu vi scias kiam AKSO estos preta kaj lanĉita? 

– La nuna fazo de la laboro estas plani por la provlanĉo, kiam oni montros la funkciadon de AKSO en ĉiuj eroj kun la veraj membrodatumoj (malsame kiel antaŭe, kiam oni uzis nur testdatumojn). En tiu momento, ĝi efektive aspektos kaj funkcios ekzakte kiel ĝi devos por la vera lanĉo. Nur poste oni decidos pri la dato de plena lanĉo, ĉar influas tion multaj faktoroj krom la teknika preteco de AKSO mem (ekz. la kongresa sezono, trejnado de oficistoj en la sistemo ktp). Kvankam la laboro progresas bone, ni ne pretas doni publikan prognozon ĝuste nun.

En via anonco, vi diris ke TEJO estas en intertraktoj kun UEA pri la pago de 18 000 eŭroj por la salajro de AKSO-oficisto kaj pago de 30 000 eŭroj al TEJO post la fino de AKSO. Kiel fartas la interparoloj, ĉu estas malfacilaĵoj pri la ricevo de la mono? 

– La 30-mil-eŭra pago reprezentas la lastan duonon de la tuta pago, kiun TEJO devas ricevi je la fino de la AKSO-projekto, kaj ĝi okazos post la sukcesa plenumo de niaj kontraktaj respondecoj. Ni planas diskuti tion kun UEA post la provlanĉo, kiam ni estos liverintaj la pretan sistemon kaj ne antaŭvidos problemojn. 

– Kvankam ni sukcese petis al la Komitato de UEA la apartigon de tiu 18-mil-eŭra sumon por AKSO, ni ankoraŭ ne petis utiligi tiun monon. Ĉefe ni vidas ĝin kiel “asekuron”, por certigi ke decidoj post la fino de la kontrakto ne finance malavantaĝos al TEJO (ekzemple pro laborleĝoj ni ne povas tuj maldungi, do se oni decidus post la fino de la kontrakto ne plu uzi la samajn dungitojn, tio kaŭzus al ni grandajn financajn problemojn), kaj ke la portempaj financaj problemoj de TEJO ne endanĝerigos la tutan projekton.

Robert Nielsen

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jxajroad
jxajroad
2023-02-09 0:04

Mi ne komprenas kial esp-istoj ne volas akcepti, ke Eo nur vere populariĝos se ĝi estas utila. Ni ankoraŭ instruas al niaj junuloj kiel esti hipokritaj. Eo bezonas minimume jam delonge unu universitaton kie oni povas studi ion pere de ĝi.

Jens Stengaard Larsen
2023-02-09 15:39
Respondo al  jxajroad

Utilaj studoj povas okazi ĉie kaj ĉiam ajn, precipe en nia reta epoko, oni ne bezonas atendi fondon de universitato. Tiaj studoj povus ekzemple pliklarigi la demandon kiagrade la tempo entute estas matura por ĝenerala populariĝo de Esperanto, la kialon se ne, kaj sugestojn kiel maturigi la tempon.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-02-13 14:24
Respondo al  jxajroad

Por montri utiliceon necesas, ke ekz. EU-parlamentanoj publike parolas en Esperanto pri iu alia temo ol lingvoj.

Esperanto vere fariĝos populara, se ĝi aperas mojosa en la okuloj de amasoj. Tio postulas, ke iu populara pop-muzikisto ekz. inkludos rekantaĵon en sian kanton tiel, ke tiu rekantaĵo fariĝos orelvermo. Aŭ populara sciencfikcia televida serio havos gravan etnan grupon, kiu parolas Esperanton.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-02-13 15:59
Respondo al  Juha Metsäkallas

Miavide, Esperanto povas fariĝi vere populara nur se vasta publiko konvinkiĝos, ke ĝi kapablas utile servi al sufiĉe granda (kaj ĉiam pli granda) kvanto da homoj. Kiel tio povas realiĝi, mi jam skribis: niĉo de Esperanto estas rolo de efika interkomunikilo en transnaciaj grupoj, formiĝintaj ĉirkaŭ komuna afero.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-02-17 12:40
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Pri kio tiuj transciaj grupoj diskutu, kiuj estas tiaj komunaj aferoj? Estas iluzio kredi, ke iu homaranisma temo interesas la amasojn. Eble en EU oni povas diskuti aŭ disputi pri EU kaj ties politiko, sed alie vere transnaciaj temoj estas tiuj pri populara kulturo aŭ futbalo.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-02-18 0:53
Respondo al  Juha Metsäkallas

Nu, mi parolis pri temoj tute ne “homaranismaj”. Ekzemple, multaj homoj tra la mondo okupiĝas pri samaj hobioj — de bredado de kobajoj ĝis amatora astronomio. Konsiderinda parto da ili aŭ tute ne posedas la anglan aŭ ne posedas ĝin sufiĉe por libera komunikado. Per Esperanto ili povus sen grandaj penoj interkonumikiĝi inter si, pridiskuti sian aferon kaj dividi sperton. Por tio, tamen, necesas proponi al ili ne nur la lingvon mem, sed ankaŭ infrastrukturon (specialajn sociajn retojn, forumojn k.a.), dank’ al kiuj ĉi tiuj homoj povus rapide trovi interkomunikiĝontojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-02-18 11:04
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mia observo estas, ke ĝuste tiaj ŝatokupoj instigis kaj helpis multajn homojn lerni tute funkciantan anglan — almenaŭ tiel bonan, kia estas la Esperanto de mezuma esperantisto en ekzemple Facebook. Kaj tiuj ŝatokupoj havas jam pretan anglalingvan terminologion, dum la Esperanta mankas aŭ estas malfacile trovebla. Se oni serĉas internaciajn kontaktojn ekzemple pri modelaj fervojoj, troviĝas pretaj internaciaj retforumoj anglalingvaj (kaj ankaŭ bonaj germanlingvaj), kaj oni ne bezonas flue paroli la anglan por partopreni. Se ekzistas iu Esperant-lingva diskutejo, ĝi verŝajne okupiĝas ĉefe pri serĉado de terminoj kaj disputoj pri ili.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-02-18 16:49
Respondo al  Jouko Lindstedt

>Mia observo estas, ke ĝuste tiaj ŝatokupoj instigis kaj helpis multajn homojn lerni tute funkciantan anglan — almenaŭ tiel bonan, kia estas la Esperanto de mezuma esperantisto en ekzemple Facebook.

Sendube; tamen miaj observoj montras, ke ankaŭ estas multaj homoj, kiuj ne ekposedis la anglan por tio. Kaj ĉar internacia komunikado okazas ĉefe en la angla, ni simple ne rimarkas ilin.

>Kaj tiuj ŝatokupoj havas jam pretan anglalingvan terminologion, dum la Esperanta mankas aŭ estas malfacile trovebla.

Nu, problemo de terminologio estas tute ne sur unua loko. Se aperos vera bezono, eblos solvi ĝin sufiĉe rapide.

>Se oni serĉas internaciajn kontaktojn ekzemple pri modelaj fervojoj, troviĝas pretaj internaciaj retforumoj anglalingvaj… Se ekzistas iu Esperant-lingva diskutejo, ĝi verŝajne okupiĝas ĉefe pri serĉado de terminoj kaj disputoj pri ili.

Certe; tamen mi ja ne asertis, ke estos facile plenumi tion. Mia vidpunkto, kiun mi strebas konigi, estas ke ĉi tiu vojo estas realigebla. Kaj mi tion argumentas. Dum pli ol 20 jaroj de mia ĉeesto en Esperantujo mi neniam renkontis argumentitan koncepton, kiel eblas disvastigi praktikan uzadon de la lingvo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-02-19 18:19
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ĝuste en tiaj specialaj ŝatokupoj oni nek bezonas tre vastan lingvoscion (oni parolas nur pri aferoj en unu limigita sfero) nek postulas denaskan nivelon de la rego de la angla, do la tradiciaj ĉefaj argumentoj por la uzo de Esperanto (facileco, neŭtraleco) ne multe pezas.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-03-07 15:15
Respondo al  Jouko Lindstedt

Se reveni al ĉi tiu temo, do notindas, ke via noto —

>Mia observo estas, ke ĝuste tiaj ŝatokupoj instigis kaj helpis multajn homojn lerni tute funkciantan anglan

— fakte parolas por Esperanto:

1) Paralele kun tiaj homoj devas ekzisti ankoraŭ pli granda nombro da tiuj, kiuj same ne posedas la anglan sufiĉe kaj havas certan ŝatokupon, sed por kiuj ŝatokupo ne estiĝis motivo por (fin)lerni ĉi tiun lingvon. Ĝuste ili estas celgrupo por enpraktikigi Esperanton.

2) Kiel mi komprenas, en via ekzemplo temas pri eŭropanoj. Do tio (ankoraŭfoje) rebatas tezon, ke “en la evoluintaj landoj ĉiuj posedas la anglan, do ili ne bezonas alternativojn”. Ja homoj, pri kiuj vi parolas, ne bezonis la anglan en sia ĉiutaga, praktika vivo; nur ŝatokupoj estiĝis motivo por ekposedi ĝin.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Kirill Ŝvedov
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2023-02-11 14:42

Ĉu vi rimarkis, ke en la tuta teksto nur unufoje aperas la vorto Esperanto? Ĉe la mencio de la enkonduka kurso kiun organizis Kolombia Esperanto-Ligo. Bonega iniciato de kolombiaj esperantistoj, kiu klare montras grandan intereson pri la lingvo Esperanto. TEJO faras multege: por homaj rajtoj, por Lgbtqia+, por membroj, por subvencioj… Lcelo pravigas la rimedojn, sed ĉi-kaze la rimedoj klare pravigas la celon. Kiun celon?