UEA forgesis revizoron kaj Centran Oficejon

Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.

La ĉiam pli vaka Centra Oficejo ne plu estas menciata en la Estrara raporto.

Sojle al la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis la raporto de la komitataj reviziantoj kaj la Estrara raporto, ambaŭ pri la jaro 2022.

En antaŭaj jaroj la Estraraj raportoj kutimis aperi en la junia numero de la revuo Esperanto. Tamen ĉi-jare la estraro ne sukcesis ĝin prepari ĝustatempe, sed ĝi fine aperis en la julia-aŭgusta numero de la revuo.

La raporto aspektas iom haste kaj hazarde kunmetita, kaj en la retejo de UEA ĝi estas nomata ”provizora versio”. El la dekpaĝa raporto preskaŭ tri paĝojn okupas la sekcio pri Eksteraj rilatoj kun detalaj mencioj pri aperoj de UEA ĉe internaciaj organizaĵoj. Aliflanke tute mankas ajna mencio pri la Centra Oficejo.

Efektive la rubriketo pri la Centra Oficejo ne aperis en la Estrara raporto post 2019, sed la manko estas aparte rimarkinda en la ĉi-jara raporto, ĉar dum 2022 UEA decidis vendi la domon, en kiu dum multaj jaroj troviĝis la Centra Oficejo. Tiun decidon laŭ rekomendo de la estraro faris la komitato de UEA la 12-an de februaro 2022 kun 37 poraj voĉoj, 13 kontraŭaj voĉoj kaj 4 sindetenoj.

La decido vendi la domon evidente estas sensignifa, ĉar ĝi tute ne estas menciata en la Estrara raporto. Mankas informoj ankaŭ pri la paŝoj kiujn oni entreprenis por realigi la decidon, kvankam ja estas menciita la fakto, ke la arkivo de UEA kaj parto de la biblioteko Hector Hodler estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko. Ne estas dirite, kial la transdono okazis.

Same tute ne estas menciita la projekto de nova retejo kaj administra sistemo, kiu aperis en la Estrara raporto ankoraŭ pasintjare. Tiam oni raportis, ke la projekto plejparte pretis fine de 2021 kaj lanĉo estis planita por 2022. La lanĉo evidente ĝis nun ne okazis.

Ĵus aperis en la komitata teko la raporto de la komitataj reviziantoj Guy Matte kaj Michael Boris Mandirola. Ili interalie atentigas, ke daŭre mankas raporto de profesia, ekstera revizianto.

Tiaj raportoj estis regule liverataj ĝis 2018, sed poste UEA ne sukcesis trovi novan revizoron, kiu kompetentus esplori la librotenadon de la asocio, interalie el la vidpunkto de ĝia konformeco al la leĝaj postuloj en Nederlando. Jam antaŭ du jaroj la tiamaj komitataj reviziantoj atentigis pri la manko. Dum la tiama komitata kunsido prezidanto Duncan Charters diris, ke ankaŭ lia advokato konsilis al UEA nepre uzi la servojn de profesia revizoro.

Laŭ Charters tio estas grava por klare montri ankaŭ al la propraj membroj, ke ĉio estas en ordo pri la kontoj kaj financoj de UEA. Li tiam esperis prezenti la rezulton en la sekva komitata kunsido la 14-an de aŭgusto 2021. Tamen ĝis nun solvo evidente ne estas trovita.

Same ne estis trovitaj protokoloj de la estraraj kunsidoj, kiujn la komitataj reviziantoj bezonus vidi, por kontroli, ĉu la decidoj pri nerutinaj elspezoj de UEA efektive estis faritaj de la estraro, kiel postulas la ĝenerala regularo, aŭ per simplaj oficistaj decidoj.

La komitataj reviziantoj atentigas ankaŭ, ke ĉar la kongresa administrado ne plu estas farata de UEA mem, sed laŭkontrakte taskita al la organizaĵo E@I, necesus ke la kongresaj enspezoj kaj elspezoj estu regule kontrolataj de UEA. Tio evidente ne estis farita.

La komitataj reviziantoj konstatas, ke spite la kreskon de la membraro, la kotizaj enspezoj de UEA plu falis, ĉar malkreskis la kvanto de membroj en la pli kostaj kategorioj.

Rilate la investojn la reviziantoj konstatas, ke ”estas danĝere se ne estas klara la financa celo kiun ni devus atingi kaj se ne estas klaraj la respondecoj de ĉiuj niveloj de aprobo”.

De longe UEA estas tre pasiva pri investoj. Jam kelkfoje dum la pasintaj jaroj komitatanoj postulis difinon de investopolitiko por UEA kaj ricevis promesojn pri tio de la estraro. La komitataj reviziantoj nun rekomendas, ke la estraro laŭeble rapide prezentu al la komitato la investopolitikon de la asocio. Ili rekomendas, ke profesia revizianto estu dungita por la financa jaro 2023.

En la retejo de UEA ankoraŭ mankas la detalaj financaj dokumentoj de la asocio, kiujn la komitatanoj devos ricevi. La komitataj reviziantoj tamen en sia raporto subskribita la 24-an de junio jam rekomendas al la komitato aprobi la spezokonton kaj la bilancon, kaj malŝarĝi la estraron.


Pli pri la temo:

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-07-04 8:06

Ne estas bezonata plendoj; bezonata estas nova paradigmo!

Jonizulo EO
2023-07-04 9:06

Ŝajnas ke UEA emas neglektadi ĉion…

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-07-04 10:53

Pardonu!

Ne estas bezonataj plendoj; bezonata estas nova paradigmo!

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2023-07-04 14:51
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Nova elano, eble?

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-04 11:14

“Kaptu la shtelistojn!” laute krias la artikolo, sed bedaurinde neniu faras ion ajn por kapti la shtelistojn.
Leginte chi tion artikolon, estis nur sento de malforteco k honto antau la generacioj, kiuj semis kun la espero ricevi rikolton. E-kampo nun estas tute kovrita per fiherboj k lastaj entuziasmuloj mortas. Malghoja bildo.
Chu chi tio jam estas nia “fina malvenko” au ni ankorau povas ion shanghi? 

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-07-04 21:34
Respondo al  Aleksandr Che

“Ŝteliston oni forte batas, ŝtelegiston oni multe ŝatas!”

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-07-04 15:09

Eblus komenti plurajn erojn de la artikolo, sed mi komentas nur tion, kio ĉagrenos estontajn esploristojn de la historio de UEA — supozante, ke tiu temo ja vekos interesiĝon eĉ post jardekoj. Estrara raporto ne estas nur statute deviga formalaĵo sed dokumento por povi prijuĝi la agadon de la asocio kaj grava informfonto en estonteco. Raporto kiel la nuna, “iom haste kaj hazarde kunmetita”, apenaŭ utilas al ni nuntempuloj kaj multe malpli al estontaj historiistoj. Estas eĉ absurde, ke ĝi silentas pri decidoj de la komitato, i.a. tiu pri la vendo de la domo, kvankam iliaj konsekvencoj estas drastaj por la estonteco de UEA. Krome, estonta esploristo sakros pri la manko de estraraj protokoloj. La reviziantoj ne diras, ke ili efektive mankas, sed ke ili “ne havis aliron” al ili. Mi ne volas kredi, ke oni ne pretis disponigi ilin al la reviziantoj, sed mi konkludas, ke ili simple ne estis faritaj. Ambaŭ ebloj estas same nepardoneblaj. 

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Jarek
Jarek
2023-07-04 22:12
Respondo al  Osmo Buller

Ho mia kor’, ne batu maltrankvile! Tristas ni – la eksmembroj. Kaj la ceter’? Nenio? 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-04 18:42

Se en organizaĵo mankas malfermiteco kaj oni neglektas formalaĵojn celantajn kontroli la kvaliton de la agado, malfermiĝas vojo al diversaj misuzoj de la komunaj rimedoj. Mi havas nenian scion, ke io tiel misa vere okazas en UEA, sed la malbono estas, ke la organizaĵo perdas la konfidon de la membraro. Mi kotizas al UEA kaj pagas kelkajn pliajn kotizojn donace, sed komencas min demandi, ĉu mi metas mian monon en ĝustan lokon. Veran alternativon mi bedaŭrinde ankaŭ ne konas.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-04 22:45
Respondo al  Jouko Lindstedt

>> “Veran alternativon mi bedaŭrinde ankaŭ ne konas”.

Komencante pli pripensi k paroli pri la estonteco de Esperantujo, ni jam faras pashon al plibonigo de la bedaurinda situacio. Baldau okazos la kongreso de UEA, kie ni klare vidos kiom da membroj volas shanghighon, kaj kiom da konservativuloj, kiuj volas nenion shanghi.
Se dum la kongreso reghos la etoso de indiferenteco k silentigo de problemoj, tiam evidentighos, ke la malsano en UEA estas nekuracebla k necesas pensi pri organizado de nova asocio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-05 18:25
Respondo al  Aleksandr Che

Se UEA ne havas sufiĉe da kotizantaj membroj, de kie la nova asocio ilin prenus? UEA eble malbone administras sian kapitalon, sed la nova asocio havus nenian kapitalon. Se en Esperantujo ne troviĝis lertaj gvidantoj por UEA, kie la nova asocio ilin trovus?

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-06 10:11
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jouko, se vi opinias, ke kotizoj ludas gravan rolon en UEA, tiam mi rekomendas al vi legi la artikolon de Hodlero “Kion devas scii la Esperantistaro”, en kiu li klare montris, ke kotizoj estis nur malgranda parto de finansaj aferoj de UEA, ke UEA vivas per eksteraj subvencioj k donacoj, do UEA dependas de tiuj fondusoj k de la personoj, kiuj pagas. UEA devas servi al Esperantistaro, anstatau servi al la estraro de UEA k iliaj komplicoj.
Mi pensas, ke la nuna situacio en UEA estas pli malbona, ol en la tempo de Hodlero. Sendependa financa revizio povus montri, ke la informo estis kashita ne nur pro la mono, sed ankau pro ghia fonto.
Kiam la celoj de la asocio estos klare esprimitaj sen hipokrita neutralismo, kiam la  asocio havos financan travideblecon k demokratian bazon, tiam ni povus krei asocion kun honestaj gvidantoj k membroj, kiuj pretas pagi, char ili scios, por kio ili pagas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-07-07 22:51
Respondo al  Aleksandr Che

Se vi volas scii ĉu kotizoj estas granda parto de la enspezoj de UEA, kial vi citas iun kiu mortis antaŭ pli ol cent jaroj anstataŭ kontroli la nunajn financajn raportojn?

En 2021, UEA ricevis kotizojn de 144 368 eŭroj, kaj la sumaj enspezoj estis 209 262 eŭroj, do kotizoj estis 69% de la enspezoj.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-08 6:45
Respondo al  Yves Bellefeuille

Unue, mi citis ne iun, kiu delonge mortis, sed la fondinton de UEA, en kiu vi servas.
Due, UEA de Hodlero delonge transformighis al sia antipodo k restis nur nomo, bedaurinde.
Trie, mi ne parolis pri kotizoj, sed pri la situacio en UEA, kiam financa informo estas kashita. Se tio estas farita konscie, tiam tio estas financa krimo k UEA-oficistoj devas tion bone kompreni.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-07-09 23:50
Respondo al  Aleksandr Che

> la fondinton de UEA, en kiu vi servas

Vi vane serĉus mian nomon en ajna listo de homoj kun rolo en UEA.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-10 14:19
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi ne komprenis vin, chu vi diris tion kun malghojo, ke via nomo ne estas en la listo de estraranoj, au kun fiero.
Chu via strebado por esti en la estraro de UEA jam finighis post malsukcesa kandidatigho?
Chu vi nun ne subtenas la gheneralan linion de nuna UEA k ne reprezentas Kanadon en komitato de UEA?

Francisco Javier Moleón
2023-07-05 19:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

> sed komencas min demandi, ĉu mi metas mian monon en ĝustan lokon. Veran alternativon mi bedaŭrinde ankaŭ ne konas.

Alternativo? Ne metu vian monon en tiun lokon.

Kaj ne, mi nek ŝercas nek sarkasmas. Se vi havas la impreson ĵeti vian monon en senfundan – kaj ofte seneĥan – puton, do ne (for)ĵetu ĝin. Vi havas nenian devon, eĉ ne moralan, pagi al iu asocio nur por iel senti “apogon al Esperanto”, se tiu pago ne vere apogas Esperanton.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-05 19:18

Mi tamen vizitas UK-ojn, uzas la libroservon, transpagas per UEA-kontoj, laboras por la KER-ekzamenoj. Ĉio ĉi eble ne funkcias perfekte, sed mi ne volus vidi ilian malaperon.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-07-04 21:46

Ĉi tiu situacio aspektas pli kaj pli aĉa.
“Malbonon suspektu kaj vi pravos” (Hispana proverbo)