UEA denove prokrastas la novan retejon

La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.

Dum daŭris la preparado de la nova retejo de UEA, la Centra Oficejo de la asocio malpleniĝis je oficistoj.

La laboro por krei novan retejon kaj novan komputilan administran sistemon por UEA havis multajn komplikajn fazojn kun pluraj diversaj respondeculoj. Baldaŭa lanĉo de la nova retejo multfoje estis promesita kaj ĉiam prokrastita.

Laste oni antaŭvidis lanĉon de la nova sistemo por septembro 2022, sed ankaŭ tiam nenio okazis, kvankam ĉio devis esti preta. Laŭ informoj de Libera Folio la estraro de UEA tiam ne trovis la sistemon kontentiga kaj tial ne pretis pagi la lastan parton de la rekompenco al TEJO, kiu ekde 2019 laŭ kontrakto kun UEA laboras pri la projekto.

En majo TEJO informis en sia cirkulero, ke oni “sukcese liveris la provlanĉon de la sistemo al UEA”. Tio ŝajne signifas, ke la estraranoj de UEA ricevis ligilon al nova, funkcianta versio de la administra sistemo AKSO kaj al la nova retejo. Tamen neniuj pliaj paŝoj okazis.

Laŭ Duncan Charters, la prezidanto de UEA, AKSO “levas plurajn strategiajn demandojn, kiujn la Estraro atente pristudis, sed ankoraŭ ne finsolvis”.

Duncan Charters

– Ni devos vidi mem por kiuj partoj de la kompleksaj bezonoj de UEA estas jam preta aŭ preskaŭ preta la AKSO-sistemo, pro tio ni ankoraŭ ne havas la informojn sufiĉajn por ĝin lanĉi. Tamen la progreso certe kuraĝigu tiujn kiuj perdis esperon pri la projekto, kaj espereble post kelkaj tagoj ni povos respondi pli precize, Duncan Charters reagis al demando de Libera Folio la 20-an de junio.

Ne klaras pri kiaj “strategiaj demandoj” temas, sed jam ekde la komitata kunsido de UEA en decembro 2022 evidentas, ke ne ĉiuj gvidantoj de UEA entuziasmas pri la reteja projekto. Tiu impreso fortiĝis dum komuna kunsido de estraranoj de TEJO kaj UEA sabate la 24-an de junio.

Laŭ informoj de Libera Folio precipe la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, argumentas, ke la asocio ne elspezu pli da mono sed rezignu pri la tuta projekto. Mankis interkonsento inter la reprezentantoj de UEA, kaj la tuta afero denove estis prokrastita.

Martin Schäffer mem tamen responde al demando de Libera Folio klarigas, ke ne temas pri nuligo de la multjara projekto:

Martin Schäffer

– En la koncerna kunsido mi certe ne argumentis nuligi ĉion. Tamen sufiĉe multaj problemoj devus esti ankoraŭ solvitaj. Pro la manko de homaj kaj financaj fortoj, mi ne vidas baldaŭan solvon. En ideala kazo ekzistus oficisto aŭ volontulo (projekt-mastrumanto kun programistaj kaj kunordigaj konoj), kiu konstante akompanus la projekton. Tion ni bedaŭrinde ne havis/havas (aŭ ne trovis).

Ankaŭ prezidanto Duncan Charters en nova mesaĝo al Libera Folio dementas la aserton, ke UEA pretus rezigni pri la reteja projekto, sed argumentas ke transiro al nova sistemo estas granda projekto en si mem kaj postulas multan laboron:

– Nek mi nek miaj kolegoj estas rezignemaj pri projekto kiu povos modernigi niajn procedurojn, servojn al la membraro, kaj vizaĝon al la publiko. Tamen se ni decidus “lanĉi” ĝin sen elprovado kaj sen trovo de la necesaj solvoj al la diversaj demandoj kiel tiu kiun mi priskribis al vi, ni ne servus al UEA kaj al la membraro. Por tiu kazo la trovo de taŭga akompananto al la transiro ŝajnas antaŭkondiĉo por sukcesa subteno de la projekto kaj de ĝia ĉefa uzanto por administraj aferoj. Pri tio ni interkonsentis.

Eĉ se la estraro de UEA formale ne rezignas pri la reteja projekto, ŝajnas do ke ĝia realigo estos plu prokrastita ĝis la tago de sankta neniamo. Hans Becklin, reprezentanto de TEJO en la komitato de UEA, mem ne partoprenis la sabatan kunsidon, sed dum pli fruaj diskutoj vidis indicojn pri la malemo de UEA enkonduki la novan sistemon.

Hans Becklin.

– Mia kompreno estas, ke pro la ŝanĝoj en UEA kelkaj homoj, inkluzive de la Ĝenerala Direktoro, ne plu vidas apartan utilon en AKSO — kiu kompreneble estas unuavice unuecigo de la diversaj, pelmelaj sistemoj nun uzataj en UEA. La asocio estas malgranda, kaj tiuj verŝajne ja povus daŭri plu — se ne eterne, almenaŭ sufiĉe longe. Sed mia perspektivo estas, ke apenaŭ sencas rezigni pri plene moderna sistemo (eĉ se ne perfekte tajlita al la nuna stato de UEA) favore al sistemoj ellaboritaj antaŭ la naskiĝo de la plimulto de la TEJO-membraro.

Laŭ Hans Becklin, eĉ la nuna UEA, sen bezono de kongresa administrado, havos grandan utilon de la nova sistemo.

– Evidente UEA kaj TEJO daŭre devas administri siajn membrojn kaj ties datumojn. Ankaŭ la iaman enhavon de la jarlibro, UEA-kontojn, ktp. Ĉion ĉi, laŭ mia kompreno, AKSO faros multe pli efike ol nun, kun taŭga aŭtomatigo. Ekzemple, imagu kiom da membroj forfalas el niaj registroj nur pro pigro — ĉu ni vere ne sekvos la ŝablonon de ĉiuj modernaj entreprenoj kaj magazinoj, aŭtomate remembrigante ĉiujn kreditkarte?

La kompletan ĝisnunan koston de la reteja projekto ne facilas kalkuli. En 2013 por la celo estis buĝetitaj 100 000 eŭroj, kiuj en la bilanco de UEA estis lokitaj en la rezervo “Reteja Renovigo”. Laŭ la plej aktuala havebla bilanco de UEA en la rezervo restas 27 800 eŭroj.

Kiam la projekto estos finita, UEA devos pagi al TEJO la finan sumon de 30 000 eŭroj, do la formala kosto atingos iom pli ol 100 000 eŭrojn. Tamen krom tio por financi la projekton evidente estis uzita, rekte aŭ malrekte, mono el la administra subvencio de EU.

Eĉ tiel, la projekto laŭ Hans Becklin estas relative malmultekosta, se konsideri la amplekson de la tasko.

– Asocioj, kiuj provas harmoniigi siajn datumbazojn, krei novajn sistemojn, kaj produkti novan retpaĝon kun interfaco por tiuj datumbazoj kaj sistemoj malofte elspezas nur 100 000 eŭrojn en EU aŭ Nord-Ameriko. Mia persona sperto en grandaj entreprenoj montras, ke ofte la elspezoj estas la dekoblo por malpli komplika projekto. La glataj sistemoj, kiujn ni konas en la plej grandaj, mondaj firmaoj kostas milionojn kaj havas reg-stabojn foje pli grandajn ol la tuta membraro de UEA kaj TEJO! Kaj nun ni estas, dank’ al multa laboro, sojle de glata sistemo ankaŭ por UEA — koste de multaj miloj kaj amaso da volontula (aŭ duone volontula) laboro. Kial ni forĵetus tion — kaj ankaŭ la fidon de niaj membroj?

Libera Folio: Se post dekjara laboro pri projekto, kiu en 2013 estis deklarita prioritata, la rezulto estos nula, kion tio diros pri la stato de UEA nun?

Hans Becklin: – Se la rezulto montriĝos nula, ĉiuj membroj de UEA devos serioze demandi sin, ĉu UEA bezonas multe pli radikalan restrukturigon ol ĝi jam havis — ekzemple, tute malsaman statuton kun alia regmaniero. Se la estraroj kaj komitatoj ne sukcesis fari eĉ tion ĉi, evidente klaran kaj eblan, kiel la nuna strukturo helpos al ni celi pli alten por informi pri Esperanto kaj subteni la esperantistaron en ĝia disvastigo de la internacia lingvo?


Pli pri la temo:

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-06-28 9:33

Kial UEA bezonatas?

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de jarek parzyszek
Jonizulo
Jonizulo
2023-06-28 9:36

Aliaj organizoj kaj firmaoj povas krei novajn retejojn en malpli ol unu jaro…
Ĉu ili iajn ajn kontentiĝos pri ĝi aŭ ĉu ili senfine plendadaĉos kaj poste anoncos ke la projekto estis ĉesigita pro “manko de rezulto”?

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Jonizulo
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-06-28 10:31

Ŝajnas al mi, ke temas pri nova paradigmo.

Francisco Javier Moleón
2023-06-28 10:48

Leginte la artikolon amiko komentis al mi “Tiuj artikoloj pri denove prokrastata nova retejo jam ne plu estas skandalaj sed tute ordinaraj rutinaĵoj”.

Apenaŭ eblas pli klare kaj trafe resumi la situacion.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-28 13:54

Via amiko pravas, Francisco, li klare resumas la situacion.
PIV montras du signifojn por la vorto “rutino”. Mi pensas, ke ambau taugas por nuna situacio.
“Lerto, akirita per praktika ripetado” k “nevenkebla kutimo”. Miksante du signifojn, ni ricevas “nevenkebla lerto” au “nevenkebla aroganteco”. Ghi precize reflektas la situacion, kiu ne plu surprizas neniun k kiu ne estas shanghebla.
Jen la “fina venko” super logiko k honto.

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Aleksandr Che
P.Fiŝo
P.Fiŝo
2023-06-28 11:56

du 10 jaroj eblas fari multajn retejojn. Eĉ se teknika tasku estas tro komplika ĝin eblas realigi dum tia tempo.

eaea
eaea
2023-06-28 13:10

Kiom da novaĵoj estis en la lastaj jaroj pri “la nova retejo de UEA”? Ĉu iu scias kiam establiĝis la nuna aspekto de uea.org? Ĝi aspektas ege malmoderna, minimume 2011-a.

Tim Owen
2023-06-29 0:21
Respondo al  eaea

Ĉu iu scias kiam establiĝis la nuna aspekto de uea.org? Ĝi aspektas ege malmoderna, minimume 2011-a
Kredu/ne kredu, sed UEA per la nuna 2002-stila anstatauigis sian 1997-stilan retejon en 2014! (Efektive temas pri la sama retejo, sed kun refasonita haŭto.)

OnPaste.20230628-231403.png
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-28 13:22

Konsiderante la historion pri la origino de Libera Folio, kiun oni antaŭnelonge rememoris okaze de ĝia jubileo, mi proponas komenci ĉiujn novaĵojn pri la krizo en UEA de ĉi tiu video.

Lee Miller
Lee Miller
2023-06-28 14:10

Devus esti facile kalkuli kiom da mono ĝis nun estas elspezita pri tiu ĉi projekto.

Oni povus minimume publike diri, kiom da mono estis pagita al dungito dum pluraj jaroj, kiu liveris nulan rezulton.

En la reala mondo, estraro de organizo kiu montras sin nekapabla fari ĉi tiun taskon estus forigita.

Sed ŝajne nia filozofio estas a) verki longajn laborplanojn, kaj b) ĵeti monon en la aeron kun la espero, ke iu iam ie interesiĝos pri Esperanto.

La baza problemo estas manko de klaraj, realismaj celoj. UEA simple vagas kaj umas.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-28 14:56
Respondo al  Lee Miller

Estas vere, ke nuna UEA ne havas celon, sed senrespondeca estraro havas celon, kiun “ili” nepre atingos, se ni restos indiferentaj observantoj.
UEA jam perdis oficejon, bibliotekon, monon. Kiam UEA tute bankrotos, tiam eblos esperi shanghojn en UEA.

Bryce
Bryce
2023-06-28 16:49
Respondo al  Aleksandr Che

Kion vi volus fari krom legi la sensencaĵojn de la mondofremda Becklin aŭ la eternajn ridegindajn “strategiajn demandojn”, de “Charters?
Nura eblo estas la starigo de tute nova asocio kun tute nova strukturo, kun entuziasmuloj, sen la kretenoj, fuŝuloj, detruantoj kaj ŝteluloj.

Se ni E-istoj volas savi la lingvon kaj la komunumon, ni devas nun agi kaj lasi flanken la mortan UEA.
Kun la nunaj evoluoj rilate artefaritan inteligentecon Esperanto baldaŭ apartenos definitive al la pasinteco. La demando estas ĉu ankoraŭ ĝi estas savebla post preskaŭ 20 jaroj da neglekto de la cifereca epoko.

Bryce
Bryce
2023-06-28 17:24
Respondo al  Libera Folio

Homoj kiel vi pli hejmas en Rusujo. Eklaboru por Putin. Se li povis pardoni la estron de Wagner, li ankaŭ povas pardoni vin. Sendube li bezonas multajn cenzuristojn.

Malapero de novaĵpaĝaro, kiu ne plu faras multe pli ol ĝistede raporti pri neaperonta retpaĝaro de UEA kaj aliaj stultaĵoj de mortanta asocio, ne estus granda perdo.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-28 17:14
Respondo al  Bryce

>> “Nura eblo estas la starigo de tute nova asocio kun tute nova strukturo, kun entuziasmuloj…
Se ni E-istoj volas savi la lingvon kaj la komunumon, ni devas nun agi kaj lasi flanken la mortan UEA” /Bryce/
Mi konsentas kun vi.
Sed necesas profunde pensi pri tio, por ke tiaj ideoj ne restu malplenaj fantazioj.

John nutt
John nutt
2023-06-28 18:27
Respondo al  Bryce

Kial AI minacus Esperanton?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-28 15:24
Respondo al  Lee Miller

>La baza problemo estas manko de klaraj, realismaj celoj.

Jes. Kaj mi jam priskribis, kiaj ili estu.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-28 17:01

>> ”Se la rezulto montriĝOS nula, ĉiuj membroj de UEA devOS serioze demandi sin, ĉu UEA bezonas multe pli radikalan restrukturigon…”/Hans Becklin/ 

Rimarku, ke Becklin konsilas al ni ekmediti pri la estonteco de UEA, sed nur post la nula rezulto de la “projekto”, shajne, li opinias ke tio ankorau ne estas klara.
Kial ni, lau Becklin, ne povas pensi pri tio nun? Kial li mem ne faras proponojn pri shanghoj?
Kio malebligas al li k alia estraro komenci reformojn nun, sen atendi la finon de la “projekto” k la kompletan bankrotigon de UEA.

foggy67
foggy67
2023-07-01 20:59

Saluton,
Por sukcesigi tian taskon, oni devas nomumi projektoestron, tiel kiel en iu ajn firmao, kiu respondecas antaux la estraro pasxo post pasxo.
Bedauxrinde mankas tiu metodo, sxajnas ke neniu el la estraro jam laboris en privata firmao, kun devigo de rezulto.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-02 7:02
Respondo al  foggy67

Unue ni devas havi estraron, kiu vere volas sukcesi, kaj poste ni devas ekzistigi asocian strukturon, kiu ebligas al ni respondecigi la estraron.
La nuna strukturo de UEA estas absolute nedemokratia, tial la negativa rezulto de la projekto ne estas hazarda.