Kiu stimulu la asocion?

La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.

La komitato de UEA kunsidas en 2018.

Lastatempe en Libera Folio aperis artikolo pri manko de aktiveco en la Komitato de UEA. Mi opinias, ke tion ĉi kaŭzas du malsamaj tendencoj en la asocio — koncentrismo kaj drivado. Ambaŭ tendencoj igas la asocion malfacile stimulebla.

Ne estu surprizo, ke UEA en 2023 spertas krizon de identeco. Ĝi projektis por si galopantan agadon en la reto, sen la brido de granda stabo, fizika oficejo, kaj kun administraj elspezoj superantaj la enspezojn. Tiun estontecon prezentis antaŭa estraro antaŭ 2017, ne sen iom da kontraŭstarado fare de la Komitato. Grandparte, tamen, la kritikoj estingiĝis fronte al la sentata minaco de daŭrigo laŭ la samaj kondiĉoj.

Tiel estiĝis, ke jaron post jaro, la Komitato ricevas de la estraro planojn por renovigo kaj, pripensinte ilin, akceptas la novan kurson. Oni akceptis la redukton de la stabo, la fordonacon de la Biblioteko, la eksterigadon de la Kongresa Fako, kaj la forvendon de la ĉefa sidejo. Ne estas klare al tiu ĉi komitatano, kion oni devos malmunti plu antaŭ ol instali la novaĵojn, sed ŝajne pliaj paŝoj necesos, laŭ la raportoj de la estraro.

Hans Becklin.

Rimarku la direkton. La estraro (kunlabore kun la Ĝenerala Direktoro kaj la Komisiono pri Financoj) proponas ion, kaj la komitato diskutas ĝin antaŭ ol voĉdonigi la proponon. Eĉ se tiu ĉi tendenco delonge ekzistas en UEA, ĝi ne estas nepre antaŭvidata en ĝia statuto. “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.”

La laboron faru la estraro laŭ la ĝenerala agado difinita de la Komitato. La afero ja funkcias tiel en la nuno – sed kun la antaŭa paŝo, ke malmultaj proponoj pri la estonteco venas al la Komitato sen la antaŭa aprobo de la estraro. Reage al tiuj estraraj proponoj, konkurantaj rezolucioj aperas, sed ilin markas konservemo, neado al novo favore al nuno.

Mi demandas min, ĉu la estraro de UEA tro kondukas la asocion, inkluzive ĝian Komitaton. Ĉu ni tro multe koncentris la povon de la organizaĵo en unu organon el troŝarĝitaj volontuloj? Kio okazas, kiam tiu koncentrita povo ĉesas povi?

Pensinstiga ekzemplo estas la reteja projekto, kerna parto de la estonteco antaŭvidita de pli ol jardeko. Ĝi progresas, sed limake – nekontentige. Mi ne dubas, ke parto de la malrapida progresado fontas el malbona komunikado inter la estraroj de UEA kaj TEJO, kio estas bedaŭrinda. Sed samtempe mi scias, ke parte ĝia prokrastado fontas el jardekoj da subinvestado en la sistemojn de la asocio, kiujn unuecigi estas necese antaŭ ol povi ion ajn aŭtomatigi. Aŭtomatigado estas esenca por provizi la membrojn per la samaj servoj ĝuitaj dum jardekoj sen stabo same granda, sed atingi ĝin estas turmente malfacile.

Kelkaj povuloj en UEA ŝajne ne volas la retejon plu (ne disponigi por io rimedojn estas klasika maniero ĝin fini silente; la Jarlibro ripozu en paco), kvankam la Komitato en malofta kontraŭstaro subtenas daŭran investadon en ĝin – ne nur por ne perdi jarojn da laboro kaj milojn da eŭroj, sed ankaŭ por ne perdi la retejan strategion fiksitan antaŭ dek jaroj en Rejkjaviko.

La Komitato petis ĝisdatigon – kaj eventuale eĉ montron de la sistemoj – en sia lasta kunveno. Responde al tio, mi kredas, ke la Estraro ne “informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro”, almenaŭ ne same multe, kiel mi ŝatus. Tio ne devus esti mortiga bato, sed la nuna Komitato scias nur reagi kaj respondi. UEA eble tro koncentris sian povon en la estraron – kaj nun, dresite tiel, la Komitato ne scias kiel gvidi la asocion eĉ altnivele, kiel ĝi devas.

Ne miskomprenu min – koncentrismo povas esti bona fenomeno. Fakte, UEA tra sia historio ofte estis malrapidigita de mankanta ekzekutivo – aparte en la epoko de poŝta komunikado, kiam eĉ la estraranoj devis plurajn monatojn korespondi kaj plani antaŭ ol fari ion ajn. La Centra Oficejo tiam rolis esence por vivantigi la asocion – por pansi la mankon de altnivela strategio per kompetenta taktiko en la plenumado de servoj kaj propagandado.

Sed UEA ne plu havas tian Centran Oficejon, kian ĝi havis de post la dua mondmilito ĝis la komenco de la nuna jarmilo. Grandiozaj kaj multekostaj lobiadoj ne plu estas por rekonigi Esperanton internacie (kaj por kunigi en unu asocion plej diversajn homojn ĉirkaŭ unu celo). UEA-kontoj, kvankam foje movade utilaj, ne estas same nemalhaveblaj en epoko de bitbankoj ĝirantaj kontraŭ kurtaĝo minimuma monon de Roterdamo al Rio-de-Ĵanejro kaj reen. Delegitojn oni malofte konsultas aŭ eĉ pripensas konsulti, ne nur pro sociaj ŝanĝoj sed ankaŭ pro la malaperinta jarlibro.

Restas en la kripto kelkaj malmumioj. La revuo Esperanto aperas akurate kaj tutkolore, sed foje enhavas nur unu aŭ du aferojn antaŭe ne diskonigitajn alimaniere (ne eblus solvi tiun ĉi problemon sen grandaj klopodoj ne publikigi asociajn novaĵojn ĝis post la apero de la revuo, kio estus troa kompliko kaj prioritatigo de la malĝusta informilo).

Libroservo daŭre estas por multaj necesa –kvankam la bezono legi hejme por ekzerciĝi Esperante ne plu encentras, kiam homoj je ĉiu horo babilas Esperante en diversaj Telegramgrupoj kaj Zoom-ĉambroj. Simile, Universalaj Kongresoj fariĝas por multaj eĉ pli granda lukso, ĉar ili ne plu monopolas fronte al vere internaciaj eventoj en la reto.

Mi nomas tiun ĉi fenomenon drivado. UEA ne prioritatigas aferojn, sed ŝajne pretas plu konservi kaj eĉ modernigi aferojn, kiuj pli-malpli funkcias. Mi konsentas, ke tiel oni povas kontentigi la jamajn membrojn, kiuj jam sidas sur la floso. Eble ili eĉ pretas mone subteni la karan asocion per io aldona al la jarkotizo. Sed per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn; el la bordo estas evidente, ke la fluo ĝin puŝas. Oni demandas: kial UEA ekzistas? Kien ĝi iras? Per kio ĝi provizas siajn membrojn?

Laŭ la nuna praktiko, la estraro devas respondi al tiuj ĉi demandoj kaj ellabori praktikan planon. Eĉ se la komitato volus helpi, en la praktiko ĝi ne kapablas tiel altnivele sen unue ekzerciĝi pri aferoj signife malpli gravaj (en komisionoj kaj laborgrupoj, ekzemple). Ni akceptu la koncentritan povon kaj fidu la estraron; ĝi certe plej bone komprenas la dinamikon, eĉ se neperfekte, por proponi planon. Tiam la komitato ĝin ekzamenos kaj modifos laŭ sia kompetento.

Plaĉus al mi vidi maksimume tri prioritatojn, el kiuj unu nepre estu la pligrandigo de la membraro de la asocio. Por solvi tion, estos necese ĉesigi la drivadon. Eĉ se homoj volas vidi pli da ekstera agado por antaŭenigi Esperanton, malmultaj aliĝos nur por subteni tion – oni spertas la ekonomike konatan fenomenon parazitismo: lasi la aliajn pagi por io dezirata. Tion UEA bone konas – ĝia celpubliko estu unuavice jamaj Esperantistoj, kiuj certe nombre superas la membraron de la asocio.

Hans Becklin

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2023-05-21 9:33

Holivudo tradicie estis la plej potenca simbolo de Usona kulturimperiismo. Nuntempe kreado de novaj lingvoj por fikciaj mondoj estas tuta industrio en Holivudo, kaj la prilingva debato (almenaŭ ĝia racia parto) ne plu temas pri promeso fini la konfuzon de multlingveco, sed pri minaco de perdiĝo de lingva diverseco. Tio estas precize la malo de nia elirpunkto. Ne strange se estas iom malfacile adaptiĝi al tio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-21 9:49

Tio povus esti kaŭzo ne interesiĝi pri Esperanto, sed la demando ja estis, kial jamaj esperantistoj ne aliĝas al UEA.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-21 9:45

La fundamenta demando estas, ĉu la novaj generacioj entute kutimas aliĝi, membri kaj kotizi. En Amnestio Internacia, Greenpeace, Extinction Rebellion ktp. la aktivuloj kolektiĝas por certaj komunaj projektoj, la neaktivuloj subtenas per mondonacoj, sed verŝajne ne ekzistas iu centra membrolisto. En la reto oni serĉas servojn, kaj por la bonaj oni eĉ pagas, sed oni ne membras en io. Eĉ la membraro de la politikaj partioj maljuniĝas. Diversaj ŝatokupaj societoj ne trovas novajn estraranojn. (Sed mi konfesas, ke mia vidpunkto povas esti eŭropcentra.)

Bryce
Bryce
2023-05-21 17:15
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ĝuste tial asocio, kiu diras, ke ties celo estas la disvastigo de Esperanto, devus fari ĝuste tion en la reto.
Homoj volas lerni Esperanton, kaj se oni ofertus modernajn kursojn alireblajn per membreco, oni tiel povus altiri membrojn.
Certe estas imageblaj pliaj interesaj retaktivecoj kadre de membreco por kio homoj pretus pagi modestan jarkotizon.
Sed ĝuste unu el la asocioj, kiuj devus esti plej internacia inter la internaciaj organizoj ne sukcesas profiti de la avantaĝoj de la nuntempaj eblecoj de tutmonda komunikado.
Kaj ankaŭ ne sukcesos fari tion en la venontaj cent jaroj, regas malkompetentego kaj lameco.
Se en asocio, kiu devus agi tutmonde oni metas estraron de maljunula klubo, oni ankaŭ ekhavas maljunulan klubon. Kaj favore al maljunulaj kluboj: eĉ tiuj sendube oftege estas pli aktivaj ol “la Asocio”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-21 17:26
Respondo al  Bryce

Multegaj homoj lernis Esperanton per Duolingo, sed poste ne aliĝis al iu asocio. Kompreneble, se oni nomus aliĝon al iu kurso “membreco”, oni ja iusence varbus novajn membrojn… sed tio ŝajnas nura artifiko. Kaj por kiuj “interesaj retaktivecoj” oni estus preta pagi jarkotizon? En la reto estas amasoj da interesaj aferoj tute senpagaj, aŭ pageblaj porokaze. La homoj pagas regule nur por iuj televidaj kanaloj, kaj kun ili la esperantistoj ne povas konkuri.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Bryce
Bryce
2023-05-21 18:05
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, ni certe ne atendu, ke homoj pagas 15-20 eŭrojn monate al Esperanto-asocio, sed se (eŭropa) komencanto per pago de 40 eŭroj jare povus lerni la lingvon per modernaj iloj, kial li ne aliĝus? Kaj la ruzaĵo estas, ke oni kaptas membrojn jam pli frue ol en la analoga epoko: Tiam ofte esperantistoj lernis la lingvon unue kaj nur poste aliĝis al asocio.

Kompreneble ne devus esti kursoj nur por komencantoj, sed ankaŭ por progresantoj.

Oni eble povus post intertraktado inkluzivigi abonon al Vinilkosmo en la membreco.

Oni povus ekz. oferti du ciferecajn librojn jare per la membreco.

Oni povus krei retan radio-stacion.

Oni povus krei mallongajn filmojn.

Oni povus krei veran retan komunumon….

ktp.

Sed por tio oni bezonas Centran Oficejon, spertuloj, komputilistoj, enhavo-kreantoj, ktp…

Kompreneble mi ne volas aserti, ke mi havas “la” respondon al ĉiuj problemoj, sed por ke grandaj organizoj postvivu en la nuna tempo, oni baze bezonas tri aferojn:

1) Estraro kompetenta ne por gvidi amatorfutbalklubon sed kompanion

2) Profesia merkatado

3) Ciferecigo

4) (kaj – evidente) Dezirindaj servoj kaj produktoj.

En “la” asocio nun mankas vere ĉio…

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-21 18:20
Respondo al  Bryce

Estus bone, sed tiam oni bezonus Centran Oficejon aŭ oficistaron pli grandan ol UEA iam havis – de kie oni prenus la monon? Mi komprenis, ke UEA fermis la CO-n kaj iujn aliajn aktivecojn pro manko de mono, ne pro la malico de la estraro.

Bryce
Bryce
2023-05-21 20:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ne estis manko de mono, tio vere estas sensencaĵo kaj Osmo Buller – mi kredas eĉ plurfoje – klarigis tion en Libera Folio. Li estas ekonomikisto, kiu(j)n vi kredas, ĉu profesiulo aŭ amatoroj sen ajna kompreno pri financoj, kiaj Charters, Maia, ktp.?

La nuna direktoro de UEA, Schäffer, volas kredigi, ke nun la financoj de UEA estas “sanigitaj”, dum realvive UEA ĉiumonate perdegas monon pro mono investita en domo, kiu neniel rentumas. Tio estas kapitaldetruo, certe nun kiam regas granda inflacio.
Ĉu vi nur povas imagi, kiom da mono ĉiumonate perdiĝas pro malplena CO en la centro de la dua plej granda urbo de Nederlando?
Por financi tiun stultaĵon, UEA bezonas “kampanjo 365” per kiu ĝi petas monon de naivuloj, kiuj ne komprenas, kiel malaperos ilian monon en senfundan puton.

Kaj evidente, se elspezoj kaj enspezoj estas en balanco, oni ĉiam povas aserti, ke regas “sana financa situacio” dum realvive por la celo de asocio aŭ kompanio, tio povas esti katastrofo. Osmo Buller nomis tion librotenistan sintenon kaj li tre pravis: se la kontoj estas en bilanco, tiam librotenisto povas trankvile dormi, sed ne nepre respondecaj gvidantoj de asocio aŭ kompanio.

Ankaŭ, mi ne kredas, ke oni bezonus pli grandan Centran Oficejon, sed oni ja parte bezonus alispecajn fakulojn, evidente.
Tio devintus esti la vojo de la Centra Oficejo: Ne forigo, sed adapto al la nuna tempo, kun novaj taskoj kaj celoj.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Bryce
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-22 8:37
Respondo al  Bryce

Osmo Buller certe estas kompetenta juĝi ekonomiajn demandojn. Sed al mi estas ankaŭ malfacile kredi, ke la estraranoj kaj komitatanoj per granda konspiro ŝajnigas al la membraro, ke mankas mono, dum la financoj reale estas tute en ordo. Tio estus tute nekredebla historio kaj komploto.

Bryce
Bryce
2023-05-22 18:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi devos elekti tamen: ne povos pravi kaj Osmo Buller kaj la detruintoj de UEA.

La historio de UEA plenas je “tute nekredeblaj historioj kaj komplotoj.”

La detruado de la CO per ĉiaj eblaj pravigoj jam daŭras almenaŭ kelkajn jardekojn.

En sia libro “Konvinka kamuflaĵo” Trevor Steele rakontas, ke kiam li estis direktoro, la estraro sub prezido de Corsetti kredigis al li, ke la fundamento de la CO estas malbona kaj la domo sinkas… sekve Steele kun Corsetti jam ekvizitis Hagon, Bruselon, eĉ Kopenhagon… ĝis Trevor Steele petis specialistan raporton… montriĝis, ke la fundamento estas tute en ordo…

Revenante al la financoj:
Eble mi iom malpli ekonomike vortumu la aferon: Se asocio posedas milionojn, ĉiam estas mono por aktivecoj. Simplaj kalkuloj, ke ĉiam ne eliru pli da mono ol envenas, taŭgas por ordinaraj homoj sed estus katastrofo por kompanioj kaj asocioj.

Nun la demando evidente estas: ĉu Charters, Maia kaj kompanoj findetruis UEA nur sekvante iliajn antaŭulojn estrarajn kaj pro simpla nekompetenteco detruis ĉion aŭ ĉu ili zorge kaj detale orkestris la tuton?

Abrahão
2023-05-22 19:10
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jes, laŭ mi, jen la demando. Membronombro ne estu la sola taksilo. Unu libro aparte helpis min kompreni multajn aspektojn de la maniero, kiel oni partoprenas, kaj entreprenas, idealismajn projektojn. Temas pri la verko “New Power: How Anyone Can Persuade, Mobilize, and Succeed in Our Chaotic, Connected Age”, de Henry Timms kaj Jeremy Heimans (mi legis ĝin en portugallingva traduko). La aŭtoroj per multe da ekzemploj prezentas tendencojn, analizas donitaĵojn, kiuj povas esti tute bone aplikataj al nia esperanta ujo.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Leandro Abrahão
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-05-21 11:26

La interna ideo de E-o nun estas preskaŭ forgesita, asocio sen celo povas nur drivi. Ĉi tio estas la ĉefa kialo de la krizo. Entuziasmuloj kaj spertuloj, kiuj komprenas la celojn de E-o, estas nun ekster UEA. La nuna UEA unuigas nur konservativulojn kaj tiujn, kiuj ŝatas babili pri “lingvaj problemoj” kaj pri similaĵoj malproksimaj de taskoj de E-o. E-o estas ilo, sed ĉiu ilo havas sian propran destinon. Zamenhof kreis la lingvon por specifaj taskoj, tial starigi ĝin en komunan vicon de naciaj lingvoj estas granda eraro. E-o estas nedisigeble ligita kun la ideo, la nuna hipokrita neŭtraleco de UEA baras evoluon kaj kondukas al disfalo de la asocio.
La evoluo de asocio povas esti stimulita  nur per ideologia bazo kaj klara celo.
 
 

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2023-05-21 11:40

Hans trovis la ghustan vorton: “drivi”. UEA drivas, lau mi pro tio, ke ghi rezignis pri sia celo:daurigi la agadon de Zamenhof, kaj se oni ne scias, kien oni devas iri, oni certe ne atingos iun ajn lokon. Hans pravas pri chio, la komputila sistemo, la komitato, ktp.
Tute aparte la komitato ighis kiel la roma senato en la tempo de la imperiestroj: senutila, ankau pro tio, ke ne estas io decidinda, char la imperiestro, la estraro, rezignis gvidi la imperion. Ni atendu la barbarojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-05-21 16:03

En la epoko de la senrivale granda disvastiĝo de la angla, estas malfacile direkti UEA-n rekte kontraŭ ”la monda lingvo-problemo” kiel en la tempo de Lapenna. Kaj rilate la internan ideon – la rusa atako kontraŭ Ukrainio montris, ke la esperantistoj reagas al milito pli-malpli antaŭvideble laŭ sia hejmlando kaj laŭ siaj politikaj konvinkoj, kaj ilia esperantisteco ne multe pezas en tio. Ne estas klare, en kiu ideo ni estas ”samideanoj”. Ne estas mirinde, ke UEA devas serĉi sian sencon.

Bryce
Bryce
2023-05-21 16:57

Ve!

“Ne estas klare al tiu ĉi komitatano, kion oni devos malmunti plu antaŭ ol instali la novaĵojn”

La hipokriteco de Becklin estas larmiga – pli pro ridado ol plorado.
S-ro Becklin MEM voĉdonis por la malmunto kaj la detruado.
Li MEM helpis entombigi UEA.

Bradford Smith
Bradford Smith
2023-05-22 0:52

Hans Becklin diris supren:

Plaĉus al mi vidi maksimume tri prioritatojn, el kiuj unu nepre estu la pligrandigo de la membraro de la asocio.

Mi timas ke pligrandigi la membraro eble vere estas nun la ununura celo de UEA, kaj tial ĝi drivas.

Mi aldonu alian: UEA devas helpi esperantistoj trovi kiel uzi Esperanton por subteni la internan ideon.

Ĉu iu ajn kredas nun ke la tutan mondon lernos Esperanton? Mi ne povas.

Sed Esperanto ankoraŭ estas ilo ke ni povas uzi por

”forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Interna_ideo

Informoj estas forte dividitaj laŭ lingvo, kaj la disvastigita uzo de la angla ne sufiĉas por ripari tion.

Ekzemple:

Mi lernis el Esperanta Vikinovaĵo ke Brazilio kaj Ĉinio ne plu uzas Usonajn dolorojn por duflanka komerco. Me ne povas trovi iu ajn pri tio en la Angla Vikinovaĵo.

Kial Esperanta Vikinovaĵo ne havas pli da artikoloj ol iu ajn alia lingvo?
Nur manplena da esperantistoj por unu nacia lingvo sufiĉus por traduki la artikoloj el tiu lingvo al Esperanto kaj el Esperanto al tiu lingvo.

Teamo de esperantistoj kun malsamaj denaskaj lingvoj povus esti potenca forto por disdoni informojn trans lingvaj limoj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-22 13:02
Respondo al  Bradford Smith

Jes. Mi jam ne unu fojon skribis ĉe LF, ke nuntempe enda apliko de Esperanto estas laborlingvo por transnaciaj komunumoj, formiĝintaj ĉirkaŭ komuna afero (hobioj, nekomerca agado kaj simila). Tamen por ke homoj, kiuj okupiĝas pri tiaspecaj aferoj, akceptu Esperanton, ne sufiĉas proponi al ili nur ideon — necesas havi pretan infrastruktukon, per kiu ĉiu el ĉi tiuj homoj povu tuj ekuzi la lingvon kun garantiita utilo por si. Do tasko de la movado estu krei tian.

>Teamo de esperantistoj kun malsamaj denaskaj lingvoj povus esti potenca forto por disdoni informojn trans lingvaj limoj.

Tute prave. Mi jam longan tempon ripetadas tion kun obstineco de Katono kaj nuntempe mi celas realigi tion en praktiko.

John nutt
John nutt
2023-05-22 13:05
Respondo al  Bradford Smith

“Informoj estas forte dividitaj laŭ lingvo, kaj la disvastigita uzo de la angla ne sufiĉas por ripari tion.”

La anglan estas la reala internacia lingvo.

Esperanto nur hobion.

Valère
Valère
2023-05-22 11:11

Mi ne aliĝas ai UEA ĉar estas kosta, ĉar la ricevata servo ne interesas min (UKn mi ne partoprenas, revuon mi ne havas tempon legi), ĉar mi pli ŝatas rekte subteni projektojn. Aŭ organizi eventojn, reklamadon, varbadojn…

Se UEA pli reklamus Esperanton mi subtenos tion. Sed la produkto de UEA kompare kun ĝia pompaj vortoj kaj reklamita grandeco ĉiam retenas min.

Leandro
Leandro
2023-05-22 18:55

(Pripense) mi ŝatus partodoni impreson… en UEA-rilataj afiŝoj en kiuj la Komitato ie kaj ie aperas oni ne ĉiam, aŭ neniam, konsideras la lingvan flankon de la afero. Ĉu ĉiuj Komitatanoj regas la lingvon sufiĉe por argumenti, kontraŭstari, proponi ion per ĝi? Jes, Landaj Asocioj kaj la membroj devus elekti lingve kapablajn personojn, sed tio estas alia afero… mi celas la fakton, jam tuŝitan en alia artikolo de LF, ke reagoj malabundas (kelkfoje ankaŭ temoj, sed precipe reagoj)…

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-21 10:42

Por venki la (ĉiaman?) krizon antaŭ ĉio necesas klare formuli taskojn, kiujn UEA plenumu. Miavide, tio eblas surbaze de “funkcieca” aliro, kiu ne dependas de onies vidpunktoj pri esenco kaj celoj de Esperanto. Ja estas fakto, ke ekzistas komunumo, kies anoj uzas ĉi tiun lingvon por samaj celoj kiel ajnan alian — ricevi interesan kaj gravan por si informon kaj komuniki kun interesaj por si homoj. Do taskoj de ajna E-organizo estu, ke oni povus uzi Esperanton por tiuj celoj pli efike. Por tio necesas, ke okazu kresko laŭ jenaj kriterioj:

1) kvanto da homoj, kiuj uzas la lingvon (ju pli da homoj uzos ĝin, des pli utila ĝi povos esti por ĉiu uzanto);

2) facileco, kun kiu E-parolantoj povas trovi interesajn por si samlingvanojn kaj komuniki tiujn;

3) kvanto, kvalito kaj akirebleco de informo, havebla en Esperanto.

Ĉi tiuj kriterioj estas kvantaj, do oni povos objektive taksi efikecon de por-Esperanta laboro kaj elekti vojojn, plej taŭgajn por plibonigi ĝin.