Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio

Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subte­nas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.

Monumento pri la rusia-ukrainia amikeco en Kijivo. La skulptaĵo estis forigita post la komenco de la milito en 2022.

 

Mi ricevis inviton de Pascal Dubourg Glatigny por enkonduki kaj gvidi debaton dum la septembra Arkones en Poznano. Ni deziras starigi la demandon ”kion ni faros post la milito?”. La celo ne estu pridiskuti la veron kaj malveron de nunaj okazaĵoj, sed imagi kiel ni rekonstruos la dialogon inter Rusianoj kaj Ukrainianoj, ĉu ni esperantistoj havas ion specifan por transdoni, kiel ni rekreos esperon?

Ĉi tiu invito estas granda honoro kaj granda defio. 

En tiaj kazoj oni komencas per memekzameno kaj serĉas historiajn ekzemplojn kaj paralelojn, literaturan fonon, moralan subtenon kaj aliajn samideanojn por diskuti sian koncepton. Fine, oni rimarkas, ke ekzistas pluraj manieroj alproksimiĝi al la temo, kaj tio estas ja la sola sekvinda metodo. 

La ŝarĝo estas tro granda por mi, sed mi ne forkuras. Mi faros honestan provon. 

Mi povus resumi la strategion jene, kun speciala danko al Jozefo Horvath: 

  1. aliri multflanke
  2. restarigi dialogon
  3. serĉi komunan platformon, konsentojn
  4. zamenhofa internaciismo
  5. UEA ne estas politika ento
  6. Esperantistoj koncentriĝu je helpado kaj perado!

Sed mi havas multe pli ol tio por diri. 

Matene de la 24-a de februaro 2022 mi kuŝis en hospitalo. Mi trapasis kor­intervenon, ĝi nomiĝas kardiovertado, kiu restarigas la normalan korritmon. Mi estis vekita el anestezo, kiam la rusoj eniris Ukrainion. Eble es­tus pli bone ne vekiĝi… Seniluziiĝo, malespero kaj honto moviĝis en mia koro. Mi diplomiĝis en Moskvo en 1982 kaj havas multajn ligojn kun la rusa kulturo mi ne povus konduti malamike kontraŭ la rusa popolo.

”La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj ge­neracioj” (citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1023).

Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subte­nas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla. Estas sufiĉe konsterne, ke lando povas esti atakita en Eŭropo en 2022. Ne ekzistas valida kialo. 

Mi ankaŭ ne timas nomi la rusajn akuzojn laŭnome pri la murdo de miloj da rusoj. Ĉi tiuj devus esti, aŭ estos, esploritaj ĉe la Haga Tribunalo. Srebrenica ankaŭ ne povus esti neata aŭ malaperigita. Nek Odessa, Nek Buĉa! Ni ne povas esti kaj ne estos indulgemaj.

Tiu ĉi milito diferencas multrilate ne nur de la jugoslava milito, sed ankaŭ de aliaj similaj konfliktoj okazantaj hodiaŭ. 

Ĉi tiu milito kunportos novan mondan ordon multmaniere. 

Ĉi tiu milito estas tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio. Mi solidare agas kun la popolo de Ukrainio kaj kondamnas la agreson de Rusio. Mi simpatias kun la gepatroj kaj parencoj de la rusaj soldatoj senditaj en sensencan morton. 

Antaŭ dek jaroj mi vizitis la ĉarman urbeton Samobor, sudokcidente de Zagrebo. Sur la ĉefplaco troviĝas milita monumento, sur unu el la marmoraj blokoj estas gravurita hungarsona nomo: 18-jara juna soldato falis la lastan tagon de la milito.

La pactrakt­atoj estas konkluditaj, sed ĉu la repaciĝo efektiviĝis? Kion diras la familio de ĉi tiu soldato kaj tiuj de aliaj falintaj kroatoj, kiuj batalis sian nacian defendan kaj liberigan militon? Kion diras la serboj, kiuj parolas pri militkrimoj lige kun la granda patrujli­beriga ofensivo Oluja de la jaro 1995? 

La jugoslava ekzemplo estas trafa en multaj rilatoj. Tamen tiuj, kiuj rekomendis re­paciĝon en la posteulaj ŝtatoj de Jugoslavio, estis ofte konsiderataj perfiduloj al sia lando, kaj la stigmon de tio ili verŝajne portas ĝis hodiaŭ.

Ĉi tio estas grava leciono, kaj ev­idente ĝi povas validi ankaŭ por mi, kiu certe ne scipovas, sed ankaŭ ne volas, diri ion por ĉiuj flankoj akcepteblan. Tiuj, kies laboro estas ”noti certajn aferojn al si”, atakos ne nur ene de la Esperanto-komunumo, sed ankaŭ hejmlande.

Dudek sep jaroj pasis post la fino de la Jugoslavia milito, kiu ankoraŭ faras siajn damaĝojn. Subgrundaj minoj aŭ neeksplodinta municio kripligas infanojn. La samo okazos en Donbaso kaj ĉie. Estas pli facile kompreni falon en batalo ol timadi en paco, zorgante ĉu io simila okazos al nia infano aŭ nepo.

Ĉu homoj retrovos sian vo­jon al sia patrujo, ĉu ili eĉ volas kaj povas fari tion, ĉu disigitaj familioj, parencoj kaj amikoj trovos unu la alian? Ĉu media damaĝo estos likvidita? Ĉu ni povas esperi, ke alia nuklea katastrofo ne okazos? Ĉu necesas unu aŭ du generacioj? Ni Esperantistoj povas fari multon por ĉio ĉi kaj por repaciĝo.

Ni devas lasi malantaŭ ni la antaŭajn formojn de patriotismo, patrujamo, sed an­kaŭ tiujn de internaciismo, ĉar ni vidis kaj daŭre vidas, ke ili povas facile konduki al tranĉeoj. Ni vidis kiel la socialdemokratoj kondutis antaŭ la Unua Mondmilito. Ili promesis malhelpi la militon kaj poste ili rapidis voĉdoni ĝin en siaj parlamentoj.

Mi es­peris, ke Esperantistoj ne falos en tian kaptilon kaj povos montri al la mondo novan esperantisman internaciismon Zamenhofan: ni diras ”jes” al ĉio, kio estas bona por ĉiuj nacioj kaj ”ne” al tio, kio estas malbona por iuj nacioj. Ni diras ”jes” nur al tia patriotismo, kiu profitigas sian landon sen damaĝi la landojn de aliaj nacioj. 

Mi rekomendas al la partoprenantoj legi la lastan ĉapitron de Kroata Milita Noktlibro de Spo­menka Štimec, aperinta en 1992: ”La enterigo”.

Dum la bombado de Zagrebo fare de serboj, Spomenka Štimec havis la forton kaj kuraĝon proklami interpaciĝon, enterigi militon kaj malamon. 

Mi memorigas la ŝlosilan ideon de la fama libro de Raymond Schwartz ”Kiel akvo de l’ rivero” pri la respondeco de popoloj kaj iliaj gvidantoj (paĝo 340). 

La fina ĉapitro de la noveleto ”Sennome” de Ferenc Szilágyi temas pri homa digno kaj venĝo. 

Mi opinias kaj avertas, ke ni ne povas koni la staton de la movado en Rusio. Ni havas kialon timi pri niaj samideanoj. Ni eliru el ĉi tio! 

Tre specifaj taskoj atendas nin: la Esperantistaron ni devas helpi ĉiumaniere. Preci­pe en la okazo de orfaj kaj duonorfaj familioj. Por trovi unu la alian. Spirita zorgo. Multa atento kaj kontakto, reorganizo. Mi ĉiam pensas pri la infanoj, kies psikon, perceptmanieron, pensadon tro frue, kaose kaj determine atingis la hororoj de la milito, mi timas, ke tro da hororaj impresoj en ili definitive enradikiĝis.

Mi pensas pri infa­naj tendaroj, internaciaj renkontiĝoj. Ni devas pensi kiel ni povas pliampleksigi Pasportan Servon. Se necesas ankaŭ perado – ĉar ne ekzistas alia maniero krom dialogo, tiam estu ni pretaj partopreni ankaŭ en tio.

Esperantistoj devas kompreni kaj sekvi ĉiujn procezojn okazantajn en la mondo, ĉu politikajn, ekonomiajn, kulturajn aŭ sciencajn.

Precipe, daŭripovan evoluon kaj pacan kunvivadon de popoloj. Ankaŭ Esperantistoj devas adaptiĝi al la evoluo. Nia afero povos esti realigita, se la mondo prenas nin serioze. Ni havas ankaŭ taskojn, kiujn povas plenumi, kredinde kaj efike, por la profito de la popoloj de la mondo, nur Esperantistoj.

Ni ne povas resti neŭtralaj en la mal­nova senco ĉe tiuj grandaj paradigmoŝanĝoj. Jen grava demando pri tio, kion faru Esperantistoj post la milito. Estas aferoj, kiuj reprezentas solidan fundamenton kaj ne estas kutime kaj bone konstrui, detruante ilin. Mi ja ne rekomendas tion.

Estas instituci­oj kaj mekanismoj, kiujn la homaro jam inventis, ni bezonas nur trovi nian lokon en ili. Kaj ni povas krei kelkon novan. Ni komencis fari signifan progreson en ambaŭ direktoj. Sed ni ne transprenu aliulajn rolojn en evidentaj aferoj. Mi pensas pri la sukcesa laboro komencita en UN kaj ĝiaj institucioj.

Laŭ mi estas bone, ke UEA  kondamnis la militon plurfoje, forlasinte sian neŭtralecon antaŭ longe, kaj nomis ĝin laŭnome, vidu la jenajn konstatojn: 

”Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam mult­ajn mortojn de senkulpaj homoj interalie infanoj kaj virinoj kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj…” (citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1026).

Mi povas memorigi pri la “Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo” (milito, laŭ UN-terminoj), farita de la Estraro de UEA pere de sia reprezentanto ĉe UN. 

”Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de milito inter Ru­sio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas, kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solvado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo…” 

Ni estas post la sesa monato de la milito, kaj Esperantistoj, ilia universala organizo, sukcesis konservi la ĉefajn valorojn de sia movado. Ili estis inter la unuaj, se temas pri preno de klara pozicio kontraŭ la milito. Kiam ili devis, ili riskis perdi sian rusan membroorganizon por fari deklarojn, eĉ  en la okazo de la ĉefdelegito, ili ankaŭ riskis la unuecon de la movado, sed savis ĝin rapida agado per la rezolucio. 

Tamen, vidante la ardajn, akrajn kaj eĉ malamajn debatojn, antaŭintajn nian kongreson, mi teruriĝis, kio okazus, se la neamika ekstera, ekstermovada gazetaro havus aliron al ili. Ĉi tio eĉ povus detrui nin kaj la ideojn, kiujn ni ligas al la nova prezidanto de la Ĝenera­la Asembleo de UN. Al demando de la reprezentanto de UEA ĉe UN li respondis jene:  

”…kvankam mi ne parolas Esperante. Sed hazarde mi estas amiko de unu el viaj gvidantoj, kiu konstante rakontas al mi pri la graveco de Esperanto rilate al pacokonstruado kaj al pli bona kompreno. Kun via permeso mi ŝatus peti vin kaj viajn kolegojn veni por kon­sultiĝo. Mi ŝatus akcepti vian konsilon, kiel Esperanto ne nur kiel lingvo sed kiel spirito de traktado kun homoj, traktado kun malsamaj komunumoj, malsamaj ideoj povas esti pli bone enigita en la laboron de la Ĝenerala Asembleo….”

Mi skribis al mia amiko en mia salutletero: ni volas pensi pri ni kiel veraj reprezent­antoj kaj enkorpigantoj de la futuro en la nuntempo, de la paca futuro de la homaro. Kaj mi certas, ke ni pravigos viajn atendojn. 

Multaj aliaj cirkonstancoj indikas, ke ni frontas al promesplena kaj bonaŭgura futuro. Kaj en Klaipeda kaj en Montrealo, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, parolis pri la graveco de la ideoj de Lapenna: seriozigo, in­formado, interpaciĝo. La intelekta akcepto de niaj lingvo kaj ideoj estas survoje, pre­cipe kun la ĉiam pli agnoskata agado ĉe UN kaj ĝiaj membroorganizoj, sed ankaŭ aliloke. Informado ekster la movado kaj informado de la ekstera mondo ŝanĝis sian ritmon, iĝis pli rapida.  Nenio estos tamen atingebla, se Esperantistoj ne povos esti en paco ĝuste inter si. 

Pripensinte ĉion ĉi en la komitatkunsido, mi faris do la jenan proponon: ”ni sekvu la sintenon de UN pri militoj kaj paco kaj ni sintenu en maniero, kiu ne pliigas la milit­emon sed favoras pacajn solvojn”, kaj en la lasta voĉdono mi esprimis mian solidar­econ! 

La principo de neŭtraleco povas esti diskutata plu. Surbaze de la ĝisnunaj diskutoj kaj anticipante tiujn en Poznano aperas la demando: ĉu ni en Poznano eksaltos kaj kondamnos la konfliktojn okazantajn en cent aliaj landoj?

István Szabolcs

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2022-09-20 14:24

Ŝajnas al mi, ke indas konsideri rilate la invadon de Rusio en Ukrainion, la militon kaj rilate la sintenon kaj agadon de la Esperanto-parolantoj (mi ne formulas “Esperantistoj”) aldone almenaŭ du aferojn:

  • 1) Rusio ŝajnas esti sekretserva diktaturo.
  • 2) La internacilingva situacio en la mondo evoluis dum la pasintaj jardekoj direkte al monopoleco de la angla – sekve malavantaĝe por scio de interalie la rusa.

Pri 1) Mi ne scias, ĉu ekzistas alia lando en la mondo, kie la regado de la sekreta servo estas tiel forta kiel en Rusio. Eble temas pri nova fenomeno; pri militistaj diktaturoj ni scias, pri sekretservaj ne vere. Laŭ tio, kion mi legis, la regado de la diktaturo estas tre kompleta. Pri pli-malpli ĉiu mez- aŭ altnivela oficisto, politikisto kaj entreprenisto ŝajne ekzistas t.n. “Kompromat”, iu kompromitiga afero, per kies iama apliko la ŝtato povas rapidege eloficigi kaj ofte enkarcerigi la koncernan homon (vd. ekz. informojn de Catherine Belton). Aldone la ŝtato evidente ne havas skrupulojn enkarcerigi aŭ mortigi homojn, kiuj ĝenas. Nur tre malmultaj homoj en tiaj cirkonstancoj libere parolas kaj agas. La sekvo estas interalie, ke la komunikoj, kiu atingas la homojn, tre grandparte estas tiel konstruitaj, ke la homoj sekve pensas, kion la ŝtato volas. Ŝajne tio validas ankaŭ por almenaŭ kelkaj Esperanto-parolantoj; ni ja konsciu, ke la informoj el la Esperanto-komunumo, inkluzive de nia ideologio kontraŭmilita (ĉu ankaŭ kontraŭ-specialoperacia?), estas nur parto, eble nur malgranda parto de la tuta informaro. Konsciante pri la amaso da mensogoj kaj misinformoj, pri kiuj mi aŭdis en mia vivo, mi sekve estas ŝajne pli milda pri la sinteno de rusaj Esperanto-parolantoj ol multaj aliaj. (Misinformoj skize: Amas-mortigaj armiloj de Irako; tabakfumado ne estas malsana; ne ekzistas sufiĉaj pruvoj pri danĝero por la klimato pro bruligo de karbo, nafto kaj tergaso; Esperanto ne havas denaskulojn kaj ne literaturon, do ne estas lingvo. Ktp.)

Pri 2) Laŭ la aktuale ĝenerala ideologio la angla savas la internacian komunikadon; ĝin lerni ege prioritatas. Sekve de tio ekz. en Germanio multe malkreskis la lerneja instruado de la rusa; konsekvence ankaŭ pluraj universitataj institutoj pri la rusa estis fermitaj. Per tio malkreskas ankaŭ la nombro de homoj aparte sciaj pri Rusio, kiuj povas informi la reston de la popolo. Ni do ne miru, ke ni germanoj estis kaj estas ne tre kapablaj adekvate kompreni Rusion kaj la agadon de ties ŝtato kaj gvidantoj. Mi povas imagi, ke simile okazis en aliaj landoj, kaj tie, kie oni lernadas la anglan, kaj en Anglalingvio

Jens Stengaard Larsen
2022-09-22 15:51
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Laŭ la aktuale ĝenerala ideologio la angla savas la internacian komunikadon;

Kaj tio ne estas tute malvera. Jen kial ĉiuj Anglalingvismanoj fanatike subtenas la ideon ke la homa lingvo estas antaŭ kaj super ĉio komunikilo — nomu tion komunikismo. Al la Anglalingvismanoj la avantaĝo de tiu teorio estas ne nur ke ĝi ĉiam favoras la plej fortan lingvon, aktuale la Anglan; ĝi ankaŭ havas aparte profundajn radikojn en la Anglalingva kulturo. Kontraste, ekzemple la Germanaj lingvofilozofoj ĝis (kaj post) Marx plej ofte subtenis la ideon ke la lingvo antaŭ ĉio esprimas sian parolantaron; laŭ tia pensmaniero, homoj parolas siajn diversajn lingvojn konforme al sia nacia naturo, ne simple pro komunikbezono. Marx estas ne nur la plej konata komunisma teoriisto, li ankaŭ gravis por disvastigo de komunikismo ekster la Anglalingvaj landoj.

Tamen lingvo estas ne nur perilo de pensoj, sed ankaŭ formilo de ili. Ni ne pensas konforme al nia nacia naturo, sed ĉiam estas pli facile sekvi la ĉeffluon de pensado en tiu komunik-komunumo kie oni kreskis kaj vivas. La ekzisto de Esperanto, tamen, eĉ se oni ne lernas ĝin, sed nur simpatias al ĝi, malfermas vojon al alternativa pensado kiu ne eblas en nacilingvaj komunik-komunumoj. Prenu tiajn vortojn kiel “enmigrado” kaj “elmigrado”. Oni ne bezonas elmigri por aliĝi al Esperanto. Oni ankaŭ ne bezonas akcepti fremdan enmigradon en la senco ke unu lando konkeru la pliparton de la monda kultura merkato por ebligi la internacian komunikadon. Ĉar dum oni estas Esperantisto, simple ne ekzistas en- kaj elmigrado; ekzistas nur transmigrado, ĉar ĝi ne estas afero de naskiĝo kaj morto de samlandano, tiel kiel ĝi estas dum oni estas nur civitano de sia lando. Aliflanke la nacia kaj universala perspektivoj devas suplementi unu la alian; sen la nacia perspektivo ne estas solidareco, sen la universala perspektivo ne estas paco.

coutinho
coutinho
2022-09-23 23:20

Jes, estas hipokrita esperantisto ĉiu kiu apogas invadan militon, ne gravas ĉu el Usono; Ĉinujo aŭ Rusujo… Putin estas la Hitlero de la XXIa jarcento kaj oni jam scias kio okazas kiam diktatoro volas ampleksigi la teritorion de sia lando per milito; ĉiuj mortos… Tia konkludo devas esti evidanta por esperanistoj… Sed tielmaniere la homoj ĉiam taksas la aferojn laŭ siaj propraj valoroj kaj profitoj; kelkaj pravigos la invadon ĉar ili volas ke komunisma registaro ”konkeru” forton je la lukto kontraŭ la kapitalismo, same kiel invado al islama lando fare de Usono estas konkero de la kristana mondo en islama teritorio, tiuj kiuj apogas fanatikajn grupojn de la islama kredo ĉiam kredos ke mortigo de gejoj kaj sklavigo de virinoj estas nur kultura afero, kaj ĉiam kiam oni kritikos tion kelkaj diros ke oni kunigas ĉian islaman kredon en la sama sako. En la esperanto-komumo estas pluraj homoj kiuj estas kontraŭseksamaj, kelkaj kiuj prenas Esperanton por siaj propra tromemismo kaj vidas per troa ĵaluzo la laboron de aliaj, same kiel stranga miksaĵo de amikeco sed samtempe eksterlandanomalŝato; vi ekstarlando estas bonvena sed vi ĉiam estos eksterlandano; ŝajnas ke ili neniam legis la unuan paroladon de Zamenhof en la 1a Kongreso de Esperanto: …”Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj !”…