Kion esperantistoj faros post la milito?

La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones). 

La rusa invado de Ukrainio trafis la esperantistojn ne preparitajn. Ne nur ilin. Multaj homoj ĝis la lasta horo kredis la asertojn de la rusaj oficialuloj. La 5-an de decembro Leonid Slutski deklaris ke eventuala invado estas fabelo. La 17-an de januaro Sergej Lavrov deklaris ke okcidentanoj misinformas pri Rusio preparanta invadon de Ukrainio kaj nesincere pludiskutis la kadukan Minsk-interkonsenton. Kaj tamen la invado okazis, brutale.

La afero fermentas jam de jarcentoj.  Ĝi kristaliĝis kiam Pollando rekonkeris suvenerecon de okcidenta Ukrainio. Tiam estiĝis ne nur diversskalaj naciaj konfliktoj sed ankaŭ konflikto inter kapitalisma okcidento kaj komunista Sovetunio. Aldoniĝis poste la perfida promeso de hitlera Germanio liberigi eŭropajn popolojn. Laŭlonge de la jaroj la problemo neniam estis solvita.

Ankaŭ la lingva demando, kutima temo de esperantistoj, ludas sian rolon kaj estas abunde instrumentigata. Ĝi senpere transiras al naciismo, la simpla klarigo kiun oni liveras al la amasoj por ke ili akceptu oferdoni sian vivon en milito. Tial UEA estas la sola tutmonda organizaĵo, kiu en sia statuto klare ligas ”la solvon de la lingva problemo” kun la ”disvolvo de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. La politika neŭtraleco de UEA finiĝas kiam estiĝas lingva problemo kaj malestimo al aliaj popoloj.

Rusio pravigis sian invadon per defendo de malplimulto, pravigo kiu inkluzivas ankaŭ la lingvajn rajtojn. Sed la rusia registaro ne plu kaŝas sian pli vastan geo-politikan celon krei tutmondan kaoson (militon) por neniigi la usonan tutmondismon kaj restrukturi la mondon laŭ diversaj influblokoj (usona, rusa, eŭropa, ĉina, barata, brazila ktp…).

Iasence tiu elpaŝo kontraŭstaras la anglalingvan superregon, tamen anstataŭas unuflankan imperiismon per plurflanka imperiismo. La esperantista propono regresos, la malamo inter popoloj kreskos.  Estas tute antaŭvideble, ke tiu funde ekonomia konfliko, sub preteksto de lingva kaj nacia subpremo, iam etendiĝos al aliaj mondpartoj. La kaoso estas tute antaŭvidebla, la rezulto de tiu hazarda manovro malpli.

Sed la celo de nia poznana kunveno ne estas diskuti la kialojn, realaĵojn kaj evoluojn de la milito. Ili estas abunde diskutitaj en la esperantaj rondoj ne nur ĉe Libera Folio kaj spegulas la tutan spektron de starpunktoj ĉie aŭdeblaj, ĉu subtene al la rusia invado ĉu al la ukrainia defendo. En okcidento ni ne nur aŭskultas la foje malsimilajn voĉojn de niaj registaroj sed povas ankaŭ libere aliri la retejojn de TASS, Komsomolskaja Pravda, Kommersant kaj aliajn rusajn retejojn. Ĉiu el ni estas bone informita pri la faktoj kaj fantazioj.

Vole nevole, la konflikto atingis la Esperanto-movadon. Ambaŭflanke ies voĉoj verve portas la oficialajn argumentarojn foje atingante neimageblan perforton. Esperanto estis jam plurfoje uzata por militpropagando: dum la unua mondmilito la franca kaj germana registaroj abunde presis esperantlingve, dum la dua same faris la ĉina kaj japana.

Ĉu tamen la esperantismo ne sekvas alian sendependan vojon?  Kiam Esperanto estis uzata por ŝtata propagando, ĝi forvelkis: eĉ la longdaŭra kaj persistema El Popola Ĉinio ne plu aperas. Kiam Esperanto estis uzata por rezisti, ĝi prosperis malfermante la horizonton, inspiris forton interpopole kuniĝi kaj forpuŝis timon pri aliaj nacioj.

Nun stariĝas antaŭ ni respondeco kiun ni forgesis. Kiel ni esperantistoj orientiĝas en tiu danĝera kunteksto?  Kiun starpunkton ni havas? Ĉu entute ni havas ian? Ĉu gravas al ni nur tio ke estu uzata nia lingvo, por iu ajn celo?  Ĉu, kontraŭe, ni havas ion alian por diri pri la mondo?

Esperanto preskaŭ neniam estis (kaj estos) agnoskita de registaroj kaj interŝtataj organizoj ĝuste ĉar ĝi ligas popolojn preter la intenco de registaroj manipuli ilin por naciista amasbuĉado kaj kaperado de ekonomia intereso. Tial pli valoras la helposervo de UEA ol senfinaj diskutoj pri intencoj kaj agoj. Kiel dum la dua mondmilito, la servo agas silente, kontaktis centojn da esperantistoj, plu tenas la ligon kaj ĝis nun peris konkretan helpon al dekoj da ili.

Hodiaŭ la plejmulto de esperantistoj en Rusio estas mutigita de la nunaj eventoj kaj nur angore atendas la tagon kiam ili estos klasifikitaj kiel eksterlandaj agentoj. En la nuna situacio, tio venos tutcerte, kion ajn ili diras aŭ faras. Eĉ la plej blindaj subtenantoj de la kremla propagando ricevos la baton. Kiel la helposervo de UEA tiam agados? Kiel ni prepariĝas al tia periodo de eksterleĝeco?

Kiel ni plu helpos samgrade al suferantaj ukrainiaj kaj rusiaj samideanoj kie ajn ili troviĝas? Ni konceptu kiel ni postmilite rekonstruos la dialogon inter la du popoloj. Ni kolektu nian historian sperton kaj konsciu pri niaj mankoj. Ni rigardu al aliaj mondpartoj, kie simila konflikto estiĝis aŭ prepariĝas kun pezaj konsekvencoj al homaj rajtoj.

En multaj el tiuj landoj, esperantistoj havas aktivan komunumon. Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon al dialogo kaj toleremo.

Jes, eble, vivinte en nia protektata pure lingva sfero, ni iom preteratentis la naciisman evoluon de la mondo. Sed hodiaŭ urĝas nia tasko.

Pascal Dubourg Glatigny 

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Renato Corsetti
Renato Corsetti
2022-09-12 12:50

mi plene konsentas kun pascal. esperanto estas lingvo por dialogo kaj paco kaj la naciisma evoluo de la mondo [de la mondo kaj ne nur de rusujo] estas la plej granda kontraŭesperanta faktoro. amike, renato

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2022-09-12 14:36

Bonega diskutbazo provizita de Pascal.

Kiam oni kritike legas la statuton de UEA, estas frape rimarki kiom malfacila estas Esperanto. Nu, lerni la fonetikon kaj gramatikon estas mirinde facile, sed la kulturaj specifaĵoj trompas nin konstante. Prenu ekzemple ”disvolvo de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. En Esperanto, ne ekzistas io tia kiel ”aliaj pololoj”, same kiel ne ekzistas en- kaj elmigrado, sed nur transmigrado (aŭ transmigrasi kiun la Indonezia lingvo uzas pri la grandskalaj enlandaj transloĝigoj el troloĝataj al maltroloĝataj insuloj). La ne nur gramatike, sed ankaŭ kulture korekta esprimo estus ”kompreno kaj estimo inter la popoloj”. En Esperanto ne ekzistas aliaj popoloj. Ekzistas diversaj landoj, same kiel ekzistas provincoj interne de unu sama lando, sed almenaŭ en normala lando oni povas libere translokiĝi inter la provincoj, do ili ne estas ”aliaj” en la sama senco kiel samlandanoj kaj alilandanoj estas malsamaj homgrupoj al neesperantisto.

Alia frapa afero, se oni iom pensas pri tio, estas ke tio malebligas solidarecon. Eble oni povas esti solidaraj kontraŭ atakantoj nun (kaj tiam devas esti preta inversigi la solidaran helpon al la kontraŭa flanko je momenta averto), sed post la Fina Venko ne plu eblos solidareco, ĉar ĉie regos harmonio. Povas ekzisti harmonio kie regas ia ekvilibro de solidarecoj, sed ne povas ekzisti solidareco kie regas harmonio, ĉar solidareco laŭdifine estas la solidareco de unu grupo kontraŭ alia.

Do, kion ni celu? Ekvilibron de solidarecoj, aŭ harmonion? Evidente, dum milita tempo iu ajn lando bezonas internan solidarecon. Por venko, aŭ nura pluvivo, tio estas same grava kiel kanonoj kaj butero. Sed ĉu dum pacaj tempoj la solidareco estas malhavebla?

La demando ne fariĝas pli simpla per tio ke ekzistas solidarecoj kiuj estas kiel sociaj kanceroj kaj ekstermendaj per io ajn analogia al kemia, radia aŭ kirurgia terapio. Mi celas per tio unuavice la rasan solidarecon, la rasismon. Sed kancero simple estas speco de maloportuna kresko. Normala kresko estas pozitiva koncepto.

John nutt
John nutt
2022-09-20 17:13

"sed post la Fina Venko ne plu eblos solidareco, ĉar ĉie regos harmonio."

Ne estas kialo por pensi, ke ech se la tuta mondo parolas esperanton, ke tio resultu en "harmonio" tra la mondon.

(Por ekz, multaj de la Ukrainojn estas denask-rusparolantojn (inkluzive de la prezidanto de ukrainion), sed tio ne preventis auw haltis la militon!).

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2022-09-22 16:14
Respondo al  John nutt

Mi ne demandis min kio estas reala, sed kio estas alstrebinda. Kaj mi surpriziĝis pri mia respondo al mi mem: harmonio ne estas alstrebinda, krom se ĝi povas realiĝi kiel kompromiso inter pluraj solidarecoj kontraŭaj inter si.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-09-12 16:57

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas" (Bulonja deklaracio). – Do eblas esti ekstrema naciisto kaj tamen esperantisto. – "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa […] Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas" (Bulonja deklaracio). – Do esperantismo (male ol esperantisteco) certe konfliktas kun ekstrema naciismo, sed ĝia unuavica celo estas ne kontraŭi naciismon sed disvastigi lingvon. – "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj" (la Statuto de UEA). – Do jen: UEA certe devas kontraŭi ekstreman naciismon almenaŭ se tia aperas inter ĝiaj membroj, kaj ne povas resti neŭtrala, se esperantistoj ekzemple subtenas militan atakon (sub iu ajn preteksto).

Laste redaktita 18 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
jxajroad
jxajroad
2022-09-13 4:31
Respondo al  Jouko Lindstedt

Solidaro al kio? Ĉu hipokrita frateco? Du al pli kunaj esp-istoj faras kion krom senutila UK kiu kunigas esp-tojn por papagi pri Eo.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2022-09-13 10:28
Respondo al  jxajroad

Solidareco ĉiam estas direktita de unu grupo kontraŭ alia konkreta grupo. Tiun aspekton oni verŝajne ne pripensis.

paŭlo
paŭlo
2022-09-14 15:53

Foje tiel, sed tian perspektivon mi taksas iom kombatema. Apud kamaradoj, «solidareco» plejofte elvokas mutualan subtenon malgraŭ eventuala konflikto. Konsekvence, kial ne konduti sin solidarece sen emocia ĉantaĝo al diĥotomia redukto?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-09-12 17:03

Sed mi ne tute komprenas, kio estas "la afero" en la dua alineo, kaj tute ne komprenas, kio estas "la problemo" fine de ĝi. Kia problemo "neniam estis solvita"?

jxajroad
jxajroad
2022-09-13 4:13

Kion esp-toj faras kune por mildigi suferon de ukrainaj esperantistoj? Nur nia komuna produktiva laboro povas ŝanĝi ion. Ĉu almenaŭ panon ni produktas kune por oferi al niaj samideanoj?

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2022-09-13 10:36
Respondo al  jxajroad

Lernante Esperanton, ni ŝanĝas nian mensan staton en ion pli proksiman al tio kion la estonta mondo bezonas. Ĝeneralan bildon pri la tuteco de tiu mensa stato neniu havas ankoraŭ. Sed eron post ero ĝi konstruiĝas.

BeNil
BeNil
2022-09-14 14:42

Idee kaj opinie fakte ekzistas unu facila solvo de la problemo: Kultivu vian esperantistan (au esperantianan) identecon: mi apartenas al la esperantopopolo.

BeNil
BeNil
2022-09-18 10:15
Respondo al  BeNil

Interese! 11 subenpoleksoj kontraǔ 2 ! Eble naiva, tamen sincera demando : Kial ne eblas aǔ estas dezirinda, strebi al kultura, humanisma, zamenhofeca, demokratia identiĝo helpe de la esperanta lingvo.

Centmiloj da popoloj estiĝis iom hazarde el historiaj cirkonstancoj ĉirkaǔ aliaj identecokreaj fenomenoj kiel nacio, religio, patriotismo ktp. Kial ne uzi konscie elektitan lingvon por ripeti la saman fenomenon konscie kaj celtrafe por atingi celon, kiun preskaǔ ĉiuj opinias alstrebinda?

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2022-09-20 11:36
Respondo al  BeNil

La demando estas ĉu unueco estas ĉio aŭ ankaŭ diverseco ludas rolon. Se ni parolu pri identeco, mi kredas ke necesas rigardi la nacian identecon kiel nekompletan, ne kiel anstataŭigindan. Unulingvulo estas nur duona homo, ankaŭ se la sola lingvo estas Esperanto.

BeNil
BeNil
2022-09-21 0:17

Dankon pro serioza respondo. Niaj respektivaj identecoj ĉiam estas mozaikaj. Ili enhavas fragmentojn de etneco, ŝtataneco, profesio, ankoraǔ memorata aǔ duone forgesita edukiteco kaj multo alia.
Unu aferon ni havas komunan – la liberecon elekti kiun mozaikpecon ni volas kultivi kiel universale homan, humanisman, homrajtan, klereman, zamenhofecan, demokratecan, paceman. 

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2022-09-21 14:04
Respondo al  BeNil

pardonu ke mi deflankiĝas de la jam iom devojigita temo kaj duon-naive demandos.

mi naskiĝis en la 1960aj jaroj en eŭropo, kie neniu tiam havis identecon kaj ĉiu tre bone vivis sen ili. aŭ pli ĝuste se vi demandis tiaman homon, kio estas lia identeco, li verŝajne montris al vi sian pasporton. poste ĉiuj homoj trovis en si multajn ne-pasportajn identecojn, forgesante nur pripensi aŭ simple klarigi la enhavon de tiuj multe aludataj, asertataj, disputataj identecoj. la difinon mi neniam aŭdis, kaj la vorton mi daŭre ne komprenas. mi revis, ke esperantio estas kulvualo, sub kiu min ne trafos la invado de identecoj, sed mi eraris, kaj nun mi legas pri "esperantista identeco". do ankaŭ ĉi tie mi estas la lasta stulta nekomprenanto.

ĉu kompleze al mi iu klarigos tiujn identecojn, kun konkretaj ekzemploj de enhavo se tio eblas? mi multe dankos pro tio.

BeNil
BeNil
2022-09-22 10:41
Respondo al  ĵeromo vaŝe

Ĉiuj homoj havas malsamajn spertojn,
se vi sentas la identecproblemojn manki,
jam estas motivo vian sorton danki.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-09-21 20:05

Mi scivolas: ĉu la E-parolantoj ("esperantisto" estas io alia) apogantaj la specialan operacan militon nun apogas ankaŭ la specialan minacon pri speciala operaca atommilito?

Seán
Seán
2022-09-21 21:40

Tion, kion diras la saĝa, ĉiam prava Granda Gvidanto, ili apogas

Sebastiano
Sebastiano
2022-09-22 8:29

„E-parolantoj ("esperantisto" estas io alia)“

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-09-22 10:30
Respondo al  Sebastiano

Jes jes, la oficialan difinon ni jam delonge konas.

Sebastiano
Sebastiano
2022-09-22 15:37

Mi havis la impreson, ke en via zelota fervoro vi jam forgesis ĝin.