Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj?

Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damaĝon al la reputacio de Esperanto.

La Placo de Sendependo en la ĉefurbo de Ukrainio.

La kruela milito kontraŭ Ukrainio, kiu ekflamis laŭ la volo de la rusia ŝtatprezidanto Vladimir Putin, akrigis multegajn problemojn. Eĉ simple mencii ĉiujn ne eblas – estas tro da tiuj. La Esperanto-movado ne estas escepto,  ankaŭ ĝi estas rekte tuŝita. Temas ne nur pri tio, ke ukrainiaj gesamideanoj jam duonjaron vivas sub la rusiaj bomboj aŭ devis forlasi siajn urbojn kaj hejmojn, parte por fuĝi eksterlanden, parte por ekloĝi en aliaj urboj, kiuj tamen ankaŭ estas bombataj. Tio estas la ĉefa hororaĵo, kvankam kiel dirite ne la sola problemo.

Tre granda problemo iĝis reago de la “oficiala“ Esperantujo. Jam estas priskribita la kazo de Rusia Esperantista Unio (REU), kiun gvidas esperantisto deziranta likvidi la nunan ukrainian ŝtaton, kaj vicgvidas esperantistino kiu interalie konfirmis, ke ŝi “subtenas la murdatakojn de Moskvo“. 

Sed estas ankaŭ alia problema okazo, nome UEA kaj ties “neŭtraleca“ konduto. 

La 27-an de februaro UEA aperigis palan, nekonvinkan kaj timidan Gazetaran Komunikon “reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo“. La teksto estis tiom malforta, ke prefere UEA ĝin ne aperigus. (En ĝi ekzemple forestas la vorto “Ukrainio“.) Ricevinte pro ĝi amason da prava kaj justa kritiko UEA post unu semajno elsendis ankaŭ la sekvan GK: pri la starigo de la helpo-servo. Tie la aktuala tragedio jam estis nomita alimaniere: “Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj – interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj“. Dankon almenaŭ pro tio, sed oni atendis ion plian.

En la unua GK estis ripetita la jam milionfoje eldirita frazo: “UEA ne prenas politikajn poziciojn“. Temas do pri la fama “neŭtraleco“ de UEA.

Post tiom longa antaŭparolo ni transiru al la esenca parto de ĉi tiu artikolo. Provu ni kompreni, kio estas la neŭtraleco kaj kial ŝajnas, ke por UEA la neŭtraleco estas nur ŝirmilo.

La Statuto de UEA kaj ties kadukiĝintaj terminoj

Grigorij Arosev.

Tuj kiam oni parolas pri neŭtraleco, oni rememoras la kazojn de pluraj landoj, kiuj anoncas sin neŭtralaj. Sed tio estas absolute malsimila afero, ĉar tie temas pri milita/armea neŭtraleco, kio en si mem estas ege pli grava por la mondpaco. La pli ol 20 neŭtralaj ŝtatoj devigas sin ne partopreni en militoj, ne membri en la defendaj organizoj (ekz. NATO, pli frue Varsovia Pakto), malgrandigi siajn armilarojn kaj nek mem liveri armilojn nek helpi tion kiam temas pri aliaj landoj. 

La milite/armee neŭtralaj landoj sukcese subtenis la rezolucion de UN kondamnantan la militajn agojn de la rusia registaro en Ukrainio. La neŭtrala statuso neniel malhelpis ekzemple Svislandon, Irlandon, Japanion kaj Aŭstrion (kaj plurajn aliajn) voĉdoni por la rezolucio.

“Neprenado“ de politikaj pozicioj flanke de UEA havas al la menciita neŭtraleco neniun rilaton.

Jen kio estas skribita en la Statuto de UEA:

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.

Se oni legus tion en ideala mondo, ĉi tiu alineo kaŭzus neniun demandon. Nun ne estas tiel. Unue iĝas klare, ke la paragrafo estas jam nereveneble malaktualiĝinta, mallertege formulita kaj kunigas nekunigeblajn nociojn. Kion signifas “esti neŭtrala rilate al nacieco/raso/sekso?“ Ĉu tio signifas ke “UEA traktas egalrajte ĉiujn naciecojn, rasojn, religiojn“? Tiu formulo estus multe pli klara, justa kaj eĉ aplaŭdinda. Sed ja estas skribite ne tiel. Se iu nacio buĉus alian nacion dum Universala Kongreso, ĉu UEA restus neŭtrala rilate al la du nacioj? Kredeble ne, UEA kondamnus la okazaĵon. Se iu UEA-membro kiel esperantist(in)o publike kaj uzante Esperanton kiel lingvon diskriminacius reprezentant(in)on de alia sekso, ĉu UEA ne intervenus? Kredeble jes ja. Do UEA ne restus neŭtrala en ĉi tiuj okazoj.

Kion signifas esti neŭtrala rilate al la sociaj problemoj? Jam la supre citita GK pri starigo de la helpo-servo klare montras, ke UEA ja ne estas neŭtrala (kio estas tre bona). Estas multaj aliaj bonaj okazoj, ekzemple ekologio, kio ankaŭ estas socia problemo.

Kion signifas esti neŭtrala rilate al la politikaj problemoj? Certe UEA ne rajtas kaj ne devas agiti por iuj partioj aŭ kandidatoj por prezidaj postenoj en diversaj landoj, tamen se temas pri iuj sangaj konfliktoj kaj militoj, tio jam ne plu estas politiko.

“Paĉjo, en kiun koncentrejon oni nin veturigas? – Mi ne scias, filo, mi ne interesiĝas pri politiko“. Tiel tekstas malnova amara ŝerco.

La mondo estas alia. Senrevene alia.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca nekompreno de la ŝanĝo de la mondo kaj same intenca neaktualigo de la arkaika terminaro.

La Universala Deklaracio

UEA ofte apelacias al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Relegu ni ĝin nun. La dokumento enhavas 30 punktojn. Legante ilin, oni konstatas, ke la aktualaj agoj de Rusio en Ukrainio kontraŭas ĉi-sekvajn punktojn: 2, 3, 4, 5, 9, 12, 13, 17, 18, 19, 20, 26, 27, 28 kaj 30!

Krom tio la neglektado de la artikolo 21 estas la baza problemo de Rusio jam de 22 jaroj, kaj ĝi kaŭzis ĉiujn aliajn problemojn, damaĝojn, krimojn, dramojn kaj tragediojn.

Ĉu ne estas sufiĉe da malrespektoj al la Deklaracio, por ke UEA tamen ekkomprenu malaktualiĝon de la nocio “neŭtraleco“?

Oni certe memoras, ke inter la unuaj (aŭ eble vere la unua) iniciatintoj de la nocio “neŭtraleco“ estis Ivo Lapenna. Sed kiel jam dirite, la mondo ekde tiam plene ŝanĝiĝis. Due kaj plej grave: Lapenna “insistis, ke la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. Ĉi tiun pseŭdan neŭtralecon … li nomis kancera vundo de la movado“ (citaĵo laŭ La Ondo de Esperanto).

Ni ne uzu la nociojn “faŝismo“ kaj “naziismo“, ĉar ili estas tro fortaj (kaj cetere uzataj de la ŝtata propagando de Putin). Tamen la vorto “totalismo“ plene konvenas por la nuna situacio en Rusio: “Totalismo estas organiza formo de politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu ofte povas ekzisti nur unu partio, tiu de la registaro. Ĝi estas ekstrema versio de aŭtoritatismo“.

Ni ankaŭ ne forgesu, ke Ivo Lapenna estis fervora adepto de la nocio “aktiva neŭtraleco“ – ĉi-okaze emfazita estu la vorto “aktiva“. Ke UEA starigis la supre menciitan fonduson estas brava ago, sed tute ne sufiĉa.

Ivo Lapena estas prave nomata unu el la plej gravaj figuroj de la movada historio. Liajn pensojn kaj opiniojn oni atentu ne nur kiam tio konjunkture taŭgas, sed ĉiam.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca neglekto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Por kio UEA bezonas la neŭtralecon nun?

Mi supozas ke UEA, pli ĝuste ties estraro, unuflanke troviĝas en sakstrato (ĉi tie estas subkomprenataj la antikvaj sed daŭre validaj principoj, i. a. la neŭtraleco, kiuj katenas la manojn de UEA-agantoj), kaj aliflanke la Estraro estas nur grupo de timemaj nenionpovuloj. La du kialoj estas strikte interligitaj.

La invado komencita de Kremlo kaj la ĝis nun daŭranta masakr(ad)o de la ukrainia popolo estas tiom kruela, ke silenti pri ĝi aŭ limigi sin per la supre cititaj GKoj estas minimume strange, se paroli malferme – hontinde.

Plejparto de la Estraro kaj Komitato sendube komprenas la tragedion okazantan en Ukrainio. Kaj same preskaŭ ĉiuj komprenas, ke en normala organizaĵo tia persono kiel la nuna A-komitatano por Rusio estus eksigita/maldungita tuj. Sed UEA malrapidas. Kial? Pro la du menciitaj kialoj. 

La Estraro timas fari fortan decidon, ĉar ĝi certe provokos kritikon, dum neniu volas esti kritikata, ĉiuj volas esti laŭdataj – la homa naturo estas tia. Kaj la kritiko aŭdata pro la foresto de la decido estas rebatebla kaj rebatata per la Sankta Neŭtraleco – tio ja signifas ke la Estraro agas konforme al la Statuto, ne eblas akuzi la Estraron pri tio! Sed fakte temas nurnure pri malkuraĝo.

(Kvankam eble ne en ĉiuj okazoj. En la diskuto sub iu el la artikoloj de Libera Folio la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti skribis: “Mi diru ke pli ol duono de la homaro ne subtenas la opiniojn de la NATO-imperio, ke Usono rajtas militi ie ajn kaj regi la mondon“. Mia demando estis laŭvorte jena: “Usono ne rajtas militi ĉie en la mondo, certe. Ĉu Rusio rajtas militi en Ukrainio? Sinjoro Corsetti, bonvolu diri/skribi plej koncize kaj plej klare: jes aŭ ne?“ Estis ankaŭ aliaj similaj komentoj, sed sinjoro Corsetti respondis neniun el ili.)

Mi donu plej proksiman por mi ekzemplon. Mi laboras en Berlino en du ruslingvaj amaskomunikiloj, kiuj tuj post la komenco de la milito rekte kaj neambigue kondamnis la militon, publikigante koncernajn deklarojn. Tio kaŭzis plurajn malfacilaĵojn, ankaŭ financajn perdojn, kiujn mi detale ne listigu, ĉar ne pri tio temas. Sed estis ankaŭ multegaj dankvortoj kaj subteno flanke de tiuj, kiuj samopinias. Ambaŭ kolektivoj opinias sin pravaj kaj pro tio estis tre grave ne silenti kaj ne kaŝi sin malantaŭ eventualaj misprincipoj kiel “ni estas neŭtralaj amaskomunikiloj“. 

Evidente por la nuna estraro de UEA estas pli grave provi sidi sur du seĝoj, sed reale ĝi ne sukcesos sidi tiel kaj falos en la estiĝintan truon.

Mi provas kompreni kaj ne komprenas, kiucele tia asocio kia estas UEA nun bezonas la neŭtralecon. La sama sinjoro Corsetti skribis en sia komento, kiun mi parte jam citis: “Se vi amas la Esperanto-movadon, bonvolu ne entiri ĝin en unu el la plej dividaj temoj de la momento“.

Mi ne scias, kio estas “unu el la plej dividaj temoj“. Oni ne rajtas mortigi homojn. Oni ne rajtas ekstermi aliajn landojn. UEA devas tion memori kaj malferme agnoski. Aliokaze ĝi eĉ pli postrestus kaj aspektus fenomeno el la pasinteco.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri malkuraĝo, manko de necesaj decidoj, tro malrapidaj agoj kaj rezulta damaĝo al la reputacio de Esperanto.

Grigorij Arosev

34 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 9:05

Gratulon pro la klara, forta kaj konvinka artikolo! Sed mi dubas, ke temas sole nur pri la timemo de la estraro. La rusia agreso havas multe da subtenantoj en Latina Ameriko, Afriko, Barato kaj Ĉinio. Ekzemple la ĉinaj esperantistoj verŝajne kontraŭus kondamni Rusujon en UEA. Eĉ por iuj eŭropaj esperantistoj estas parto de ilia esperantisteco esti ĉiam en alia flanko ol Usono, sendepende de aliaj moralaj demandoj. Klara kondamno de Rusio povus do dividi la asocion. Mi ne scias diri, ĉu la estraro devus tamen riski tion.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Grigorii Arosev
2022-08-30 10:00
Respondo al  Jouko Lindstedt

Neniu lando en la mondo, neniu entrepreno, neniu asocio estas 100% kontraŭ la milito. Ĉie troviĝas iuj, kiuj subtenas la agreson kontraŭ Ukrainio. Sed tio ne malhelpas pli kuraĝajn organizojn malferme kondamni la militon. Eventuala divid(iĝ)o ja estas neevitebla, sed laŭ mi pli gravas doni subtenon al la suferanta popolo, Aliokaze ĝi, la popolo, sentus perfidon flanke de UEA kaj plenrajte povus ekdubi, ĉu la asocio efektive pledas por la paco.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 10:26
Respondo al  Grigorii Arosev

Jes. Se mi estus la prezidanto de UEA (Dio gardu kontraŭ tio), mi verŝajne proponus, ke la estraro faru deklaron pli klare subtene al la ukrainaj esperantistoj, nomante agreson agreso, kaj ankaŭ ne daŭrigu oficialajn rilatojn kun la plej sangoavidaj rusiaj esperantistoj. La estraro ja rajtas tion fari, ĝi respondedas pri la eksteraj rilatoj, ĉefdelegitoj ktp. Poste, se kaj kiam oni tion kritikus en iuj rondoj de la komitato, mi lasus la komitaton decidi, ĉu eksigi la estraron aŭ ne. Ĝi ne eksigus.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 16:46
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kaj kunlabori kun la sankta okcidento, kiu neniam agresis, kiu nur alportis pacon en la mondo

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 16:55
Respondo al  ntakirutimana

Ne, tion mi ne diris, kaj tiel mi certe ne opinias pri la “okcidento” (kiu, cetere, ne ĉiam estas unueca bloko).

Jens Stengaard Larsen
2022-08-30 10:08

Siatempe (1970aj jaroj) Corsetti ja apartenis inter tiuj kiuj rigardis la neŭtralecon kiel “mucida kadavro”, “forgesita neforgesumino” k.s. La tempoj vere ŝanĝiĝis. Supraĵe, almenaŭ.

Kompreneble Rusio ne rajtas permilite Rusigi Ukrainion. Sed la Esperantomovado havas nenion propran por komenti tiurilate. Nia specialaĵo estas la ideo ke imperiismo povas esti malbona eĉ kiam ĝi ŝajnas okazi libervole. Ne estas tiel facile argumenti por tio. Se la Angla vere estas “la vojo al libereco” kiel tekstis reklamo en la Moskva metroo antaŭ kvin jaroj, kio do estas la argumento kontraŭ la Angla kiel ĉies unua lingvo? Por kio utilas la diverseco de lingvoj, krom kiel unu plia preteksto por masakri unu la alian?

La neŭtraleco de UEA en naciaj rilatoj signifas ke ĝi estas internaciisma, ne sennaciisma. Ĝi defendas la ekzistorajton de kultura diverseco. Ĝi do estas aktive neŭtrala tiupunkte. Tial neprus ke UEA tuj dissendu Gazetaran Komunikon titolitan “Rusio deklaras militon al Ukrainio” okaze de la eseo de Putin, publikigitan la 12-an de julio plenajn sep monatojn antaŭ la invado de Rusio en Ukrainion. Estas vero ke UEA ne prenas starpunktojn en politikaj demandoj — kiu atendas ke UEA kiel organizaĵo opiniu ion pri abortigo aŭ atomenergio? Sed ĝi certe prenas (aŭ devus preni) starpunkton en demandoj pri nacieco, almenaŭ se ili etendiĝas trans ĝenerale agnoskitajn landlimojn.

UEA do devas esti pasive neŭtrala en politikaj demandoj, sed aktive neŭtrala en naciaj demandoj. Simile pri raso kaj religio: ĝi devas esti aktive kontraŭrasisma, sed estu absolute pasiva pri tio ĉu ekzistas unu, pluraj aŭ neniu dio, kaj kio estas ĝia/ilia rolo en la mondo se ĝi/ili ekzistas. “Sekso” kaj “sociaj demandoj” ne devus esti menciitaj en la paragrafo de la statuto; sekso traktiĝas sub raso, sociaj demandoj sub politiko aŭ nacieco.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 10:30

”Siatempe (1970aj jaroj) Corsetti ja apartenis inter tiuj kiuj rigardis la neŭtralecon kiel ”mucida kadavro”, ”forgesita neforgesumino” k.s. La tempoj vere ŝanĝiĝis. Supraĵe, almenaŭ.” – Verŝajne li tiam volis kritiki ekzemple la usonan militadon en Vjetnamio kaj najbaraj landoj. Por multaj el la tiutempaj radikaluloj kaj maldekstruloj estas malfacile kompreni, ke (ankaŭ) Rusio iĝis rabokapitalisma imperiisma lando. Almenaŭ oni ne rajtus kritiki Rusion sen samtempe kritiki Usonon, por ĉia okazo…

Jens Stengaard Larsen
2022-08-30 14:50
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kial orientiĝi laŭ politiko? Orientiĝi laŭ nacieco estas multe pli facile kaj ekscite!

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 11:41

UEA restu neuxtrala

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 11:42

Mi cxiam legas kritikojn flanke de UEA, kvazaux gxi faras nenion bonan. Mi certas ke ecx kritikantoj ne estas membroj de UEA, kaj en la movado nenion faras.

Mi certe komprenas la neuxtralecon de la nuna estraro rilate cxi militon, kaj forte subtenas la opinion de Renato Corsetti. Mi bedauxras ke okcidento cxiam metas antauxe siajn problemojn, tiuj de aliaj ne estas problemoj. UEA estas universala, ne nur okcidenta. Jes, estas la invado de Rusio al sia najbaro estas tre bedauxrinda kaj ne subteninda sed ni memoru ke io tia jam okazis/as plurfoje kaj neniu inter vi kiuj nun kritikas la nunan sintenon de UEA, kritikis/as. USONO atakis Irakon, cxu tiam UEA kondamnis? Francio kaj sia aliancanoj atakis Libion, cxu vi petis UEA kondamni tion? En Afganio kaj en aliaj landoj okazis preskaux similaj okazintajxoj, cxu vi petis al UEA kondamni? Nun en Malio, la malia popolo volas veran sendependigxon kaj okcidento ne sxatas tion kaj subtenas Gxihadistojn cxu vi petis al UEA kondamni? Ruando invadis DR kongo kaj dauxre mortigas civilulojn, cxu vi petis al UEA kondamni?Cxar la milito okazas en euxropo kaj vi ion de gxi tiras, vi volas ke la tuta mondo kondamnu. Cxiu vivo valoras kaj neniu estas por morti. Se en la pasinteco aux en aliaj militoj UEA ne kondamnis, ecx por la Ukrainia milito ni restu neuxtralaj.
Aliflanke, mi legis ke UEA helpas al rifugxintoj, tio ja estas bona signo. Ion tian UEA ankaux faris en la pasinteco. Do se UEA kondamnus la rusian invadon, certe mi estos la unua forlasi UEA-n, cxar gxi estos ilo de okcidento, kiel pluraj amaskomunikiloj, kiuj farigxis propagandejo de okcidento. Mi hontas legi de esperantistoj ion tian, sed krome skribadi, ni klopodu trovu solvon al cxi problemo, kaj helpu al viktimoj sen perdi nian neuxtralecon.

Francisco Javier Moleón
2022-08-30 12:21
Respondo al  ntakirutimana

> Mi certas ke ecx kritikantoj ne estas membroj de UEA, kaj en la movado nenion faras.

Demandu vin (kaj UEA demandu sin), kial kritikantoj ne estas membroj de UEA.

> Jes, estas la invado de Rusio al sia najbaro estas tre bedauxrinda kaj ne subteninda sed ni memoru

Tiu simpla kaj modestaspekta “sed” kaŝas nekredeble danĝeran potencialon: “Jes, mondo malbonas sed…”. Kvazaŭ la fakto, ke oni aldonas “sed” kun ia kvazaŭsenkulpigo aŭ pravigo, neniigus aŭ malgravigus la unuan parton. “Jes, Putin estas murdema psikopato sed [li ne estas la sola/li ne estis la unua/li havas ankaŭ pozitivajn trajtojn/…], “Jes, mi pugnobatis vin forte kaj frakasis ĉiujn dentojn sed…”.

> io tia jam okazis/as plurfoje kaj neniu inter vi kiuj nun kritikas la nunan sintenon de UEA, kritikis/as.

Kiel jam aliaj atentigis pli frue, la fakto, ke oni prave aŭ malprave ne kondamnis antaŭajn okazaĵojn, ne forigas de oni poreterne la rajton kondamni ion nun aŭ en la futuro.

> kaj helpu al viktimoj sen perdi nian neŭxtralecon

Ĉu vi certas, ke oni povas helpi viktimojn sen perdi sian neŭtralecon? Ĉu vi pripensis, ke eĉ nura uzo de la vorto “viktimoj” povas (subkonscie) signi neneŭtralecon? Laŭ Putin ne estas senkulpaj viktimoj sed ekstermendaj nazioj. Do via uzo de la vorto “viktimoj” metas vin en la kontraŭan partion. Ne, ne facilas esti neŭtrala. Kaj ankaŭ ne indas.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 13:58
Respondo al  ntakirutimana

Tiu ĉi diskuto fakte tre similas al tio, kion mi vidas ekzemple en la komentoj de la FB-paĝo de la novaĵ-agentejo Al Jazeera: Tre multaj afrikanoj kaj proksim-orientanoj estas ofenditaj de tio, ke la morala indigno kontraŭ la fiatako de Rusujo neniam aperis kontraŭ diversaj nejustaj militatakoj en iliaj regionoj. Kompreneble inter tiuj komentoj estas multaj, kiuj gloras Putinon kiel grandan kaj saĝan ĉefon, sed temas ne nur pri tio; mi vidas ankaŭ sinceran ofendiĝon pro tiu unuflanka reago de la mondaj amaskomunikiloj. Sed mi tamen ne rigardas kiel fruktodonan la aliron “se vi ne pasintece kondamnis atakon al X, vi ne rajtas nun kondamni la atakon al Ukrainio”. Mi petas niajn afrikajn kaj proksim-orientajn geamikojn pensi alimaniere, ke ili estontece povos diri: “ĉar vi iam kondamnis la atakon al Ukrainio, ĉu vi nun vidas, ke okazas simila terura afero en la lando X”? Eble la eŭropanoj povas lerni kunsentemon pere de Ukrainio? Lasu min esti naive esperplena!

Jens Stengaard Larsen
2022-08-30 14:40
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, temas ja pri konfuza nedistingo inter du malbonoj: konkretaj militaj fiagoj kaj la ĝenerala monda inform-ordo. Mi havas nur tre svagajn ideojn, kiuj batalas pri kio en Ruando, Sirio, Afganio ktp., dum la afero estas lume klara al mi koncerne Ukrainion. Mi kredas ke mi estas tre averaĝa tiurilate, do mi ne povas kondamni alikontinentanojn kiuj fajfas pri la okazaĵoj en mia najbarejo. Eble la ekstrema malegaleco en la monda komunikado estus malpli severa se la Nova Monda Informada kaj Komunikada Ordo ne estus efike kaj profunde entombigita en la 1980aj jaroj (jen cetere plia interesa Vikipedia artikolo al kiu mankas Esperanta versio — sed entute estas nur kvin!).

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 15:55
Respondo al  Jouko Lindstedt

Certe jes, imagu, okcidento detruis Irakon, Sirion, Libion… kaj neniu inter vi ecx kondamnis, cxar cxio, kion faras USONO estas bona, vi benis kaj konforte, sur via sofo sekvis tion, cxar vi havas multajn amaskomunikilojn. miloj deInfanoj, virinoj, viroj mortis.
Nun, Rusio atakas Ukrainion kaj la mondo krias, cxar Ukrainio estas en Euxropo volas eniri Euxropon, do la milito estas malbona kiam gxi okazas en Euxropo kaj minacas okcidentajn interezojn, sed en aliaj mondpartoj, ni povas fermi okulojn. Imagu kiom da homoj kiuj estis malpermesitaj fugxi en Euxropon pro la fakto ke ili ne estas ukrainoj. Iu cxe france 24 ecx diris ke Ukrainoj estas bonaj rifugxintoj, ili estis akceptitaj en familioj, kiam afrikanoj kiuj bezonas sekuran lokon estas mortigitaj en la maro de margardistoj. La mondo estas maljusta, la mondo estas terura. Memoru ke cxio kio okazas en Afriko kauxzis okcidento.
Se Okcidento ne estus la unua kondamninto, mi certas ke la resto de la mondo kondamnus. Cxiuj bedauxras ke tio okazis, sed ne povas aligxi kun iu kiu faris la saman agon en la tuta mondo.

 Eble la eŭropanoj povas lerni kunsentemon pere de Ukrainio?”

Nun mi komprenas, do okcidento neniam sentis ke la milito estas malbona.
Mi ne tiel pensas, nur mi bedauxras ke civiluloj mortas, kaj persone ne subtenas cxi militon, sed ne povas aligxi al alvoko de okcidento, kiu faris pli ol tio, kio okazas, kaj kiu estas fonto de la momda problemo.
Mi alie faros, kaj certe aligxos al la strategio de UEA helpi viktimojn kaj lasi la fipolitikon al fipolitikistoj.
Jen ne respondecaj vortoj de Biden: Ni helpos Auxkrainio sin defendi gxis la lasta auxkraino. Per cxi milito, ni malplifortigos Rusion.
Cxu vi pensas ke Okcidento zorgas pri mortoj aux gxi celas ke Rusio estu malforta?
Ni cerbumu, kiu gajnas kaj kiu perdas. USONO ne zorgas pri mortoj de civiluloj, sed por gxi, ukrainoj faras laboron por USONO.
Milita interveno neniam alportas pacon, ecx se estas gajninto, pli bone okazu dialogo kaj Okcidento lasu Auxkranio mem decidi.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 17:08
Respondo al  ntakirutimana

”Se Okcidento ne estus la unua kondamninto, mi certas ke la resto de la mondo kondamnus. Cxiuj bedauxras ke tio okazis, sed ne povas aligxi kun iu kiu faris la saman agon en la tuta mondo.” – Do la ukrainoj suferu kaj mortu pro tio, kion Usono kaj la ”okcidento” iam faris?!

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-30 12:21

S-ro Arosev, mi havas la impreson, ke vi malsupreniris al ni el kosmo, ke vi neniam estis prezidanto de REU, ke vi neniam subtenis UEA kun ĝia statuto,  kaj subite okazis miraklo, vi neatendite malblindiĝas kaj rememoris pri Deklaracio de Homaj Rajtoj. 

Perfekte, mi gratulas vin!  Mi opinias, ke anstataŭe longa akuzado de UEA, estus pli facile diri, ke venis la tempo por ŝanĝi la fundamenton de UEA, ĝian statuton aŭ komenci konstrui  Novan organizaĵon.

Grigorii Arosev
2022-08-30 12:42
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Mi jes prezidis REU, sed ĉesis tion fari en la trankvila jaro 2013. Tio estis granda bonŝanco por mi, ĉar se mi prezidus la asocion dum la anekso de Krimeo mi certe devus tuj demisii – mi persone tion certe malaprobus, sed la estraro same certe subtenus.

Kio pri la ŝanĝo de la UEA-“fundamento” — se vi atente legus mian ĉi-supran tekston vi vidus, ke mi klare skribas pri malaktualiĝinta terminaro, kiun UEA ne volas ŝanĝi. Do vi ripetas mian penson, dankon. Laŭ mia opinio certe la statuto kaj aliaj dokumentoj estas urĝe ŝanĝendaj. Feliĉe en la nuna estraro estas respondeculo pri la “statuta reformo”. Eble io funkcios.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-30 14:12
Respondo al  Grigorii Arosev

Kion vi faris dum via prezidanteco, kiam estis la sanga milito en Sirio. Nur infanoj pereis tiam pli ol dek miloj!!! ?

Grigorii Arosev
2022-08-30 14:16
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Bonega demagogia komento, gratulojn!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 14:39
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Mi estas certa, ke s-ro Arosev tiutempe ne postulis ataki la sirianojn. La nuna prezidanto de REU postulis ataki la ukrainojn.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 15:32
Respondo al  Jouko Lindstedt

Cxu li almenaux ion faris?

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 15:31
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Tre bona demando

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 15:56
Respondo al  ntakirutimana

Do, ĉu via logiko estas: “Ĉar la iama prezidanto de REU (eble) ne publike kontraŭis la atakojn en Sirio, la nuna prezidanto de REU estas plene rajtigita subteni la atakon al Ukrainio.” ?

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 16:14
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi havas demandon, kiel okcidentano, kion vi faris kiam okcidento atakadis aliajn mondpartojn. Cxu vi subtenis aux ne subtenis? Aux vi simple sidis sur via konforta segxo kaj sekvis kio okazas, do neuxtrala.
Por la kazo de REU, se li publike faris tion, li faris grandan eraron, esperantistoj ne povis fari tion, male li povus sidigxi kiel aliaj okcidentanoj kaj sekvi sen komenti.
Foje, pro postenoj, ni ne rajtas ion publike diri.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-30 17:04
Respondo al  ntakirutimana

Mi havas demandon al vi: Se brulas domo kaj alkuras homoj por estingi ĝin, ĉu vi unue starigas ekzamenon por kontroli, ke ili certe pli frue estingis aliajn incendiojn en la urbo? Kaj se iuj ne faris tion pli frue, vi sendas ilin kaj iliajn sitelojn for? Mi ne opinias, ke vi havas la rajton fari tiajn ekzamenojn.
Sed tute mallonge: Mi estas sufiĉe maljuna por memori la usonan militon en Vjetnamio kaj multajn aliajn similajn konfliktojn en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko, kie mi vere ne subtenis tion, kion Usono faris. Tio tamen ne malhelpas min vidi, ke ĉi-foje kulpas ne Usono. Kaj se vi rigardas en la mapo, kie situas mia lando Finnlando, vi eble komprenas, ke mi havas kaŭzon reagi forte al tio, kion faras Rusujo, same kiel vi havas kaŭzon reagi forte al tio, kio okazas en via mondoparto.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 17:26
Respondo al  Jouko Lindstedt

Tre komprenebla, mi tute subtenas viajn vortojn, neniu malhelpis al Okcidento estingi la fajron, sed mi ne subtenas ke aliaj mondpartoj blinde sekvu iun, kiu plurfoje bruligis aliajn domojn.
Do tiun senton mi ankaux havis kiam Libio estis atakita. Same, esperantistoj en Irako ion tian sentis sed ne postulis ion tian de UEA. Ecx en cxi kazo, mi petos al la estraro de UEA resti neuxtrala sed dauxre organizi helpon al rifugxintoj

Jens Stengaard Larsen
2022-08-30 14:48
Respondo al  Grigorii Arosev

La terminoj mem ne malaktualiĝis, sed la interpreto de ili lamas (kaj neniam estis tro klara). Kion vi opinias pri “pasive neŭtrala en politikaj demandoj, sed aktive neŭtrala en naciaj demandoj”, kiel mi klarigis supre?

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-30 18:45
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Pravega rimarko, Maria Rosa!

Arosev venas post kiam ĉio jam estas dirita kaj nur remaĉas la malvarman kaĉon en enuiga, seninspira artikolo.

Ŝanĝi la fundamenton de UEA ne estas realisma kun estraro kaj komitato kiuj nur scipovas detrui.

Grigorii Arosev
2022-08-30 19:00
Respondo al  ne-al-cenzuro

Vortprovizo, kiun vi uzas, Roijen, ege similas tiun de la ŝtata rusia propagando, kiu per humiligaj vortoj celas nur ofendi kaj neniel argumenti. Gratulojn, Roijen! Sed reale vi simple malŝatas min, kaj vi estas tiom malforta ke ne sukcesas tion kaŝi. Cetere, la malŝato estas plej sincere reciproka.

Mi nur petas ke vi nenion pli argumentu, viajn komentojn mi neniam finlegas pro ilia longeco kaj enuegeco.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 1:10
Respondo al  Grigorii Arosev

S-ro Arosev, mi simple donis mian opinion kaj ĉar mi opinias vian artikolon remaĉado de aferoj jam diritaj en kaj ekster Libera Folio, mi ne sentis la bezonon argumenti.

”Reale vi simple malŝatas min”, vi diris.

Mia unua reago estis ne respondi al via infaneca rebato, ankaŭ ĉar mi ne volas tiucele misuzi tiun ĉi forumon, sed post iom da pripensado kaj memanalizo, mi rememoris kial mi ne ŝatas vin. Ĉar pri tio vi pravas.

Se temus nur pri persona malŝato, tio koncernus neniun krom mi (kaj eble vi) sed S-ro Arosev, ĉar vi akuzas min pri malŝato de vi, kiu NE devenas de persona malŝato, mi rememorigu, ke vi S-ro Arosev, partoprenis kiel tiama estrarano de TEJO en plej fia gejofobia agado, kiu elkreskis al la plej granda krizo en UEA post la Hamburga Puĉo kontraŭ Lapenna en 1974.

El tiu tiama krizo, rezultigante la demision de Osmo Buller, István Ertl, Pasquale Zapelli kaj Nikola Rašić eĉ ekestis Libera Folio.

En tiu ĉi mesaĝo mi ne plu direktos min al vi sed por homoj eventuale interesitaj aŭ kiuj miras pri kio temas, mi donas jen du ligilojn:

Dek jarojn post la demisioj – kio ŝanĝiĝis?

https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/dek-jarojn-post-la-demisioj-kio-sangigis/

Oficiala plendo kontrau la TEJO-estraro https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto/c/-3HlTfr4wro/m/ah8o1WmqQ0wJ

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Grigorii Arosev
2022-09-01 13:50
Respondo al  ne-al-cenzuro

Roijen, mi demisiis el la estraro marte’2000, do via provo akuzi min fiaskis 🤷‍♂️

Grigorii Arosev
2022-09-01 13:54
Respondo al  ne-al-cenzuro

Fakte vi devus pardonpeti pro la vana akuzo, sed certe vi ne faros.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-09-01 19:52
Respondo al  Grigorii Arosev

Arosev, la ĉefintrigulino en tiuj hontindaj eventoj eĉ neniam estis en la estraro de TEJO. Ĉu tio faras ŝin malpli kulpa?

VI tamen estis en tiu estraro, kiu libervole rolis kiel instrumento en la manoj de tiu ĉefintrigulino, SS.

Vi elektiĝis estrarano en la IJK, kiu okazis 9–16 aŭgusto 1999 en Veszprém, Hungarujo.

Vi forgesas, ke ankoraŭ tiun jaron, pli poste en 1999, ni ambaŭ ĉeestis alian TEJO-kunvenon.
Nia tiama revido en 1999 estis – eŭfemisme dirite – “malagrabla”.

Antaŭ via demisio, la malamo, kiu poste kondukos al la nomitaj eventoj, jam estis semita, la grundo jam preparita.

Pli granda publiko nur en 2001 eksciis.

Jes, mi pardonpetas, pro malĝusta, malpreciza vortumo.
Mi diris: “vi S-ro Arosev, partoprenis kiel tiama estrarano de TEJO en plej fia gejofobia agado”
Mi retiras tiun frazon, ĝi devas teksti: 

“vi S-ro Arosev, partoprenis en TEJO-estaro, kiu partoprenis en plej fia gejofobia agado.”

Vi ekigis tiun ĉi temon per via infaneca

“Sed reale vi simple malŝatas min”

Nun vi ricevis eksplikon, sed mi daŭre ne komprenas, kion MI faris al vi, kio okazis inter nia tute normala renkontiĝo en 1995 kaj tiu en 1999 kiam vi subite tute aĉe kondutis al mi.

Tamen, kontraŭe al vi, mi neniam planis ĉi tie levi aŭ elstarigi tiun temon, ĉar kvankam vi jam antaŭe en tiu ĉi komentejo persone atakis min, mi ne emis interrilati kun vi pli ol strikte necese.
Cetere, mi ne kredas, ke legantoj de LF estas interesitaj en tiaj aferoj.

Per via “reale vi simple malŝatas min” vi ne lasis al mi elekton ne respondi.
Respondon vi nun havas kaj krom se absolute necese tiu ĉi mesaĝo estas definitive mia lasta al vi.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
coutinho
coutinho
2022-09-02 4:15

Saluton! bona artikolo, jes, tiu afero de neŭtraleco interpretata kiel absoluta silento estas malbona kaj tradicia afero en la movado… En Venezuela Esperanto-Asocio mi travivis du etapojn pri konfliktoj rilate al neŭtraleca muto. Neŭtraleco ne signifas silento je krimoj, kompreneble la kulpigo de ĉiu krimo devas direkti al registaroj kaj ne al popoloj ĉar finfine la du popoloj suferos pro la decidoj de Putin.

Ataki la registaron de Usono kaj kapitalismon kiel simpla senkulpigo de la krimoj de Putin kaj aliaj komunismaj registaroj estas mem-trompo ĉar tiuj registaroj multfoje investis armeojn en multaj malriĉaj landoj eĉ kaŭzis civilajn militojn sed tio neniam senkulpigas la registaron de Rusujo pro la atako al civiluloj en Ukrainujo.

Kelkaj parolas ke la registaro de Ukrainujo forte atakis al provincoj kiuj sindeklaris parton de Rusujo, sed verdire, en interncia juro la procedo de Putin devus esti unue protesti en internaciaj instancoj, same kiel oni faris kontraŭ la registaro de Venezuelo, amika totalisma registaro de Putin. Ĉu li timas je la rusa popolo loĝanta en tiuj provincoj? invitu ilin forlasi tiujn provincojn kaj loĝi plene kaj feliĉe en la glora patronlando. En ĉiu lando estas multaj minoritatoj kaj multfoje estas uzataj de la politikistoj por krei limokonfliktojn.

Nu, amike mi adiaŭas

Ricardo Coutinho