Ĉar la Ligo de Nacioj decidis…

Kiel aspektus la mondo, se Esperanto havus la rolon, kiun ĉiam pli ekhavas la angla lingvo en multaj landoj? Jouko Lindstedt imagis alternativan historion de Esperanto.

Kunsido de la Ligo de Nacioj.

Lastatempe la finna poŝto iom ofte misdistribuis sendaĵojn, sed hodiaŭ ĝi faris eĉ kolosan eraron: mi ricevis en mian leterkeston ĵurnalon, kiu evidente devenas el iu paralela universo – tre simila al la nia, sed ne tute, kiel mi povas montri citante unu artikolon el tiu ĵurnalo. Ĝi estas skribita en speco de finna lingvo, kiu estas facile komprenebla escepte de kelkaj strangaj vortoj, kiuj tamen montriĝis esti pruntaĵoj el Esperanto. Jen mia traduko de la artikolo (la priparolataj Esperantaj esprimoj estas Esperantaj ankaŭ en la originalo):

Ĉu studi finne aŭ Esperante?

Ni jam antaŭe raportis, kiel Esperanto iom post iom forpuŝas la finnan kiel instrulingvon en la finnaj universitatoj. Lastatempe vekis multe da publika diskuto la decido de la Universitato de Helsinko, laŭ kiu ĉiuj magistraj programoj fariĝos Esperant-lingvaj. Ni parolis pri la temo kun la rektoro de la universitato, Matilda Madetoja – aŭ ”Manjo”, per kiu Esperanta karesnomo ŝi estas vaste konata en la universitataj rondoj. Ĉar ŝia propra profesora katedro estas pri lingva sociologio, ŝi povis kompetente prilumi ankaŭ la fonon de la nuna evoluo.

Ni: Antaŭ cent jaroj en la Universitato de Helsinko oni batalis por certigi, ke oni povu studi ankaŭ en la finna lingvo, ne nur en la sveda, kiel antaŭe. Sed nun Esperanto ŝajnas iom post iom forpuŝi la finnan. Ĉu la estontaj diplomitoj scipovos paroli pri sia fako en la finna?

MM: Unue mi volas emfazi, ke la decido uzi Esperanton koncernas nur la magistrajn programojn, ne la bakalaŭrajn, en kiuj la studentoj unue lernos la finnan terminologion de sia fako. En la nuna mondo, kie Esperanto estas la internacia lingvo de scienco, komerco kaj politiko, la studentoj nur profitos, lernante uzi ĝin en siaj magistraj studoj.

Ni: Iuj diras, ke Esperanto estas tamen lingvo artefarita…

MM: De pluraj jardekoj oni preskaŭ ne plu aŭdas tiun argumenton. Ĝi ja estis ofte prezentata kontraŭ Esperanto komence de la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam aperis proponoj uzi Esperanton en la Ligo de Nacioj – vi certe konas tiajn nomojn, kiel Edmond Privat kaj Nitobe Inazo, kiuj post multjara laboro sukcesis igi Esperanton oficiala lingvo de la Ligo apud la franca kaj la angla.

Ni: Sed la tiama sukceso ĉefe ŝuldiĝis al la ŝanĝiĝo de la oficiala opinio de Francio, ĉu ne?

MM: Jes, tiel oni povas diri. Francio timis, ke iom post iom la angla tute forpuŝos la francan kiel la ĉefan lingvon de diplomatio. Prave aŭ malprave, la francaj reprezentantoj en la Ligo opiniis, ke Esperanto estas tamen pli proksima al la franca ol al la angla, sekve ĝi povus roli kiel enirejo al la franca lingvo. Krome, pluraj francaj diplomatoj havis proksimajn rilatojn kun la eldonejo Haĉeto (aŭ ”Hachette”, kiel ĝi ankoraŭ nomiĝis tiutempe), kiu de longa tempo publikigis Esperantajn librojn kaj deziris ricevi gravan mondan rolon tiurilate.

Ni: Sed tiutempe oni argumentis, ke Esperanto estas facila lingvo. Nuntempe oni pli ofte aŭdas plendojn, ke ĝi fariĝis malfacila. Kiel vi komentus tion, kiel lingvisto?

MM: Pri facileco de iu lingvo oni devas ĉiam demandi – facila por kiu, surbaze de kiu denaska lingvo, en kia lernomedio? Sed estas vere, ke iuj evoluoj post la Dua Mondmilito komplikis Esperanton, kiam ĝia rolo en la mondo rapide ŝanĝiĝis. Tuj post la milito ĝi estis nur unu el la laborlingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj heredis la rolon de la Ligo de Nacioj, sed iom post iom ĝi fariĝis pli kaj pli ekskluziva lingvo en ĉia internacia kunlaboro. Ekzemple, jam en la jaro 1954, kiam Ivo Lapenna, la lasta prezidanto de ”Universala Esperanto-Asocio”, proponis Esperanton kiel la unusolan laborlingvon de Unesko, la organizaĵo akceptis tion per granda plimulto de la voĉoj. Dum la pli kaj pli vasta uzo de Esperanto en ĝi okazis ŝanĝiĝoj, kiujn iuj rigardas kiel komplikaĵojn. Iuj eĉ diras, ke ekzemple la angla estus pli facila lingvo – sed malfacilas mezuri tion objektive, kaj ĉiuokaze, la demando estas pure teoria, ĉar Esperanton jam ne eblas detronigi.

Ni: Iuj diras, ke la ekesto de esperantanoj iel fuŝis la originan ideon de Esperanto – ili estas nova Esperant-lingva gento.

MM: Fakte la fenomeno de esperantanoj postulas sciencan analizon – ĉu temas pri nova etna grupo, aŭ tamen nur pri nova socia klaso uzanta Esperanton? Sed estis nature, ke inter la dungitoj de internaciaj organizaĵoj kaj internaciaj kompanioj aperis homoj, por kiuj Esperanto fariĝis la hejma lingvo kaj kiuj sendis siajn infanojn al Esperant-lingvaj lernejoj. En tiuj lernejoj kreskis la sekva generacio de la parolantoj, por kiuj Esperanto estis natura ĉiutaga lingvo, kaj en ilia uzo ĝi komencis ankaŭ ŝanĝiĝi. Kiu nuntempe diras ”estas” anstataŭ ”stas”? Aperis ankaŭ novaj tiel nomataj idiomaĵoj, netravideblaj dirmanieroj tipaj nur por Esperanto. Ne plu eblis esti flua parolanto de Esperanto sen regi tiujn. Ekzemple, kiel vi tradukus finnen ”trovi siajn jeojn kaj umojn”?

Ni: Ne tuj venas en la kapon, konfesinde, kaj la finnoj ja ofte uzas la esprimon sentraduke… Sed oni devas do esti denaska esperantano por vere regi la lingvon? Ĉu viaj magistraj studentoj havos ŝancon?

MM: Estas nature, ke en lingvorilataj profesioj, kiel tradukistoj, interpretistoj, redaktoroj kaj tiel plu, la esperantanoj estas senrivalaj. Sed mi kredas, ke estonte niaj studentoj povos almenaŭ proksimiĝi al tiu nivelo.

Ni: Iam la tasko de la Akademio de Esperanto estis iom gardi la facilecon de la lingvo, aŭ ĉu mi ĝuste komprenis?

MM: Jes, se vi celas la iaman Akademion, kiu konsistis el membroj elektitaj nur pro siaj personaj meritoj, realaj aŭ supozataj. Estas kompreneble, ke pro la kreskanta rolo de Esperanto en la mondo, la lingvo ne plu povis resti en la manoj de diletantoj. Tial Unesko kreis la novan Akademion, al kiu la grandaj potencoj rajtas sendi konstantajn membrojn kaj la ceteraj landoj laŭvice kelkajn ŝanĝiĝantajn membrojn. Ili kompreneble ne plu havas ian fonon en la iama ”Esperanto-movado” sed gardas la lingvajn interesojn de siaj ŝtatoj. Ne plu gravas ia absoluta ”facileco” de Esperanto, oni parolas pri ”egaleca malfacileco”.

Ni: En la uzo de diversaj lingvoj temas do ĉiam ankaŭ pri potencrilatoj, ĉu ne?

MM: Kiel socilingvisto mi ne povas ne konfirmi tion! Esperanto estas en la nuna mondo la lingvo de la potenco. Ni devas zorge pensi, kian rolon ni deziras konservi por la finna, kvankam la daŭra disvastiĝo de Esperanto jam ne plu estas haltigebla.

La teksto unue aperis en Lingva Tereno. Libera Folio republikigas ĝin kun la permeso de la aŭtoro, Jouko Lindstedt. Aperigo aliloke eblas nur kun aparta permeso de la aŭtoro.

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-06-14 0:03

Ridetadis mi larĝe, enirinte tiun, mian tutkoran mondon.
Aldone, ĉu Finnlando finfine (far)iĝis Suomio, eble Suomujo?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-14 10:35
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Ho, la Supera Leĝo de Tonjo! Eble en iu tria paralela universo la lando nomiĝas Suomujo? En la nia, Esperanto-Asocio de Finnlando invitis jam kvar Universalajn Kongresojn al Finnlando, kaj verŝajne invitos ankaŭ la kvinan.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-06-15 4:46
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Jes, jes, jes ; Joo, joo, joo!

galex
2023-06-14 2:07

tipa raŭmisma kvazaŭelitismaĵo, kiu ne realiĝos, jen kial:
– ĉar esperanto postulas malpli da lerno, estus pli malmultekosta konservi kaj loklingvan kaj esperantan kurson
– tio estas jam tiel preskaŭ ĉie… krom en landoj kies lingvo estas plej proksima al la angla: do ja temas pri etna malegalo, kiu ne daŭrus same post finavenko
– lingvoj plej samecaj al esperanto estus franca pro vortaro, kaj turka pro gramatiko, sed kaj la franca kaj la turka jam estas internaciaj lingvoj, kun gravega historio, kiuj havas fortegan kialon daŭri per si mem
– kaj francoj kaj turkoj jam ne havas videblan superecon esperante, pro enmikso de aliaĵo kiu jam farigas esleranton suriĉe siaspece
– eĉ nun, denaskuloj ne havas pli da superreco ol freŝaj komencintoj,
– fakte male, ĉar ili estas senkonsciaj lernantoj, dum la planeco de la artefariteco de esperanto igas treege (kaj do egalece, ĉar racie) alirebla opiniemo pri vortaro kaj gramatiko, kaj do donas antaŭaĵon al komencantoj
– pro tiu plana racieco kaj ena internacieco, pli facile eblas plisimpligi kaj plifaciligi lingvouzon esperante ol ajnalingve: tion montras bonlingvismo, kiun ne eĉ pridiras tiu verketo (bona montro de finvenkismaĵo tute lreterzorgita de tioaj raŭmismanoj)
– pro ĝia pluretneco, pli facilas fari tion internacie, laŭ veraj kialoj kaj iloj, kiuj vere utilas al sudanoj (ekz. raciigo de vortaro), kaj ne nur simboloj (ekz. kiomo da devenoj el ĉiu lingvo en vortaro)
– pro ĝia facileco kaj freŝeco, pli facilas al homoj de malurbo aŭ pli malaltaj sociaj klasoj partopreni tion, kaj zorgi ne pri imagita »egaleca malfacileco« kiel tiu de neparolita loĵbano, sed transklasa facileco egaliga, kiu ne faciligas al plej alta klaso, kiu nepre jam pli multas en ajna nuna plej reganta imperiisme regiono

galex
2023-06-14 2:10

cetere, endas pludiri, ke pro subklasa kaj internacia kunlaboro, ne nur el malurbanoj, ne nur el sudanoj, ne nur el komencantoj, sed eĉ kabeintoj, ne eblas tro radikigi kaj neprigi malraciaĵojn esperante (ekz. fakte mi atendas, ke iam, prifajfi malaperos)
oni ankaŭ forgesas, ke facile lernita = facile forgesita: la eblo kaj facilo kabei el esperanto ankaŭ estas grava por ĝia evoluo
fakte ‘stas jam tute malaperis eĉ el kunvenoj, ujismo reaperas, ĥoismo revenas eĉ ĉe francoj, streketaj mallomgigoj (‘) malaperis krom en muziko/poezio
fakte, pro ke esperanto estas, ankaŭ dankal kunmetemego, pli paŭsema ol pruntema, kiel la malnova rusa aŭ la nordkorea, kaj male ol la angla kaj franca, ĝi donas pli bonan ekzemplon al aliaj lingvoj por daŭre memstari kaj sendependi ol esperanto
fakte entute, pri kiel malfaciligi esperanton: neniu ekzemplo, krom mallongigo kaj fiksesprimoj… sed tio ne sufiĉas, tio ne estas granda oftaĵo kiu plej malfaciligas ekrego de lingvoj, kaj nur montras, ke raŭmistoj daŭre nur estas senkonsciaj parolantoj, entute timas ne politikon, sed »naturecon« kaj ĝiaj adoj, kvazaŭ malfacilo devenas ne politikon, imperiismon, klassistemon, ktp. sed tempon kaj naturon
sed parolante tiel, ili nur montras, ke la plej lingve konsciaj esperantoparolantoj vere estas la finvenkistoj kaj la bonlingvistoj: ili timas adon de »ekstera naturo«, kvazaŭ ĝi estus malbona, kvazaŭ malbona, invada, detrua herbo, kvazaŭ oni kiel homoj, estus ekster naturo… sed tiu politiknea sinteno, tipa de la angla novliberala penso, pretervidas, ke en tia kunteksto, se la raŭmistoj nur »nature sekvas«, senkonscie kaj senpripense, dum finvenkistoj pripensas kaj daŭre planas esperanton… nu iom post iom la raŭmistoj ankaŭ la finvenkistojn, ankaŭ senpripense, ankaŭ senkonscie, sekvos, kaj do per tia sinteno finvenkistoj venkos

galex
2023-06-14 2:11

fakte ili entute ignoras, ke »senkonscia« elvolvo povas konduki ne nur al malsimpligo, sed ankaŭ al simpligo: en plejmultaj lingvoj, popola lingvo estas pli simpla kaj facila ol formala malnova lingvo, vere artefarite malsimpligita de elito por sia propra intereso

cetere, ili agas kvazaŭ etnomortiga, lingvoforpuŝa ado de la angla nur venus de ĝia lingvaj ecoj (grandeco, simpleco, ktp.) anstataŭ de la angla kulturo, kiu venas kune: kvazaŭ lingvo kaj kulturo povus disi! sed esperanto jam montris, ke mezume esperantistoj kaj sia kulturo *emas* al pli lerni lingvojn kaj kultorojn, ne al trudadapto kiel imperiismaj kulturoj francaj kaj anglaj, ke eĉ pli malgrandajn kaj senutilajn lingvojn esperantistoj ĝojas eklerni

sed tiu sinteno de la angla do ne venas de internacieco aŭ grandeco (jam estis samnivele internaciaj lingvoj, kiuj ne tiom etnomortogemis), sed de imperiisma kaj rasisma angla kulturo mem, kiu, en esperanta ċiunaciaro, ne plu povus ĉeesti tiom forte

Jens Stengaard Larsen
2023-06-14 8:57

Estus interese demandi kiel tia agnosko fare de LdN efikus en SAT.

Cetere, ĉu lingvo povas havi potencon en si mem, sendepende de la sociaj potenc-strukturoj kiuj uzas ĝin? Ĉu senteritora popolo povas havi potencon? Se oni efektive agnoskos oficiale Esperanton kiel la internacian lingvon — kaj UEA ĉiuokaze devas insisti ke tio signifas agnoski Esperanton kiel tion kio ĝi estas — tiam ankaŭ la anglalingvuloj devos lerni duan lingvon. Ĉiuj devos dum tre longa tempo resti minimume dulingvaj por signifi ion en la scienca mondo, eĉ se la iloj de artefarita inteligento povos akceli la tradukadon de la ekzistanta literaturo. Kaj se oni jam estas en situacio kie multlingveco estas prestiĝa kaj atingebla kvankam unu lingvo estas komuna, kial ne simple daŭrigi tiel?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-14 13:28

>Cetere, ĉu lingvo povas havi potencon en si mem, sendepende de la sociaj potenc-strukturoj kiuj uzas ĝin?

Certe. Kaj ĝuste Esperanto ja havas tian potencon.

>Se oni efektive agnoskos oficiale Esperanton kiel la internacian lingvon… tiam ankaŭ la anglalingvuloj devos lerni duan lingvon. Ĉiuj devos dum tre longa tempo resti minimume dulingvaj por signifi ion en la scienca mondo… Kaj se oni jam estas en situacio kie multlingveco estas prestiĝa kaj atingebla kvankam unu lingvo estas komuna, kial ne simple daŭrigi tiel?

Se mi komprenas korekte, do vi demandas, kial homoj, kiuj jam (pli-mapli sukcese) uzas la anglan por siaj bezonoj de internacia komunikado, povus preferi situacion, en kiu estos necese lerni ankaŭ duan lingvon por tio. Tamen — mi ripetas tion ankoraŭfoje — la esenco de Esperanto kiel komunikilo (kaj en ĝuste tio estas ĝia potenco, kiun mi menciis supre) estas ke ĝi ne bezonas konkuri kun la angla kaj aliaj lingvoj, uzataj kiel internaciaj. En la antaŭparolo al la Unua libro Zamenhof skribas pri tio tute klare. Li bone konsciis, ke ne okazu situacio de elekto inter Esperanto kaj lingvo, jam establiĝinta en la rolo de internacia (la franca tiutempe, la angla nuntempe). Se ni proponas tian elekton al homoj, ni jam malgajnis. Uzado de Esperanto povas disvastiĝi ne kiel anstataŭo de la jam ekzistantaj rimedoj de internacia komunikado, sed nur kiel adono al tiuj. En tiu okazo por ĉiu uzonto gravos nur bilanco inter investoj de tempo kaj fortoj en ekposedi la lingvon kaj tiu utilo, kiun li povos ricevi de ĝi en sia konkreta situacio. Kaj se ĉi tiu bilanco estos avantaĝa, kial do li detenos sin de ekuzi ĉi tiun ilon? Do por disvastigi Esperanton ni fakte bezonas produkti ne homojn, kiuj lernis la lingvon, sed situaciojn, kiuj stimulos homojn uzi ĝin. Tiuokaze ili ekposedos ĝin ankaŭ sen nia helpo.

Lu p h - ĉefa Wunsch-Rolshoven

Bela kaj amuza satiro 🙂 Dankon!

En la enkonduko oni mencias “la rolon, kiun ĉiam pli ekhavas la angla lingvo en multaj landoj“. Por mi estas pli kaj pli malfacile kredi je tio, ke la angla “ĉiam pli” havas gravan rolon – kaj mi tre kredas, ke indas konsideri la staton de la angla en la _aliaj_ landoj, ekster la “multaj”.

Mi renkontis plurajn indikojn, ke fakte la angla eniris fazon de stagnado, almenaŭ tutmonde. Krome estas relative klare, ke la kreskoritmo de la angla en monda skalo ne sufiĉas por iam atingi, ke eĉ nur ĉiuj kleraj homoj parolas ĝin; 1950: Almenaŭ 10 % de la monda loĝantaro parolas la anglan; 2020: proks. 15 – 30 %, laŭ diversaj taksoj. Se do estis _maksimume_ + 3 procentpunktoj en jardeko (kaj tiel nur laŭ la anglamaniuloj), kiel oni povas revi pri pli ol 40 % en 2050? Kiu havas bone bazitajn taksojn por la estonteco, ne nur citadon de onidiroj kaj ĝenerala sento?

Mi bone komprenas, ke en nordiaj landoj (de kiuj venas la redaktoro de LF kaj la aŭtoro) oni kredas je la angla. Ja temas plejmulte pri landoj kun ĝermanaj lingvoj, do pri iuj el tiu deko da lingvoj, kiuj inter la 6000 lingvoj de la mondo estas plej proksimaj al la angla. Krome la finnoj ne havas bonan alternativon ol simple akcepti la anglan, ĉar la kunlaborantaj landoj Svedio, Danio, Norvegio kaj Islando elektis ĝin.

Vidu pri stagnado de la angla ekzemple BRIO-taalbarometer, studo en Bruselo, la ĉefurbo de la anglema EU, 2001-2018; la angla tie ondumas inter 30 kaj 35 % de la loĝantaro, https://www.briobrussel.be/node/14778 .

Vidu la informojn, ke en Japanio nur 15 % de la loĝantaro parolas la anglan, en Brazilo nur 6 % (David Crystal, The Cambridge Encyclopedia of the English Language, 2019, proks. p. 115); simile pri EU oni enketis en 2012, ke estas nur 22 % da anglaparolantoj en Hispanio kaj 34 % en Italio (Eurobarometer 386, Lingvoj). La tre optimisma Crystal por 2019 donas 400 milionojn da ĉinoj, kiuj regas la anglan… 😮 Tamen liaj nombroj indikas relativan malkreskon de la angla mondskale: Por 2019 li informas pri 2,3 miliardoj, por 2003 pri proks. 2 miliardoj; kresko de +15 %, dum la monda loĝantaro tiuperiode kreskis je +20 %; sekve konstateblas malkresko de la procentaĵo de anglaparolantoj rilate al la monda loĝantaro.

Ni ne forgesu la libron de Nicholas Ostler, The Last Lingua Franca: English Until the Return of Babel, 2010. Jam la titolo ne donas brilan perspektivon por la angla, ĉu ne? 😀

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-14 13:37

Dankon pro la datumo kaj la referencoj.

Endas ekkonscii, ke la mondo, en kiu ĉiuj libere parolas la anlgan, estas utopio ankoraŭ pli granda, ol la mondo, en kiu ĉiuj libere parolas Esperaton. Elementa aritmetiko montras, ke pli facilas instrui Esperanton al la tuta homaro, ol instrui la anglan al la tri kvaronoj (aŭ eĉ du trionoj) de la homaro. Do en longa distanco ankoraŭ neniu el la lingvoj aspektas venkinto…

John nutt
John nutt
2023-06-15 15:29

“La tre optimisma Crystal por 2019 donas 400 milionojn da ĉinoj, kiuj regas la anglan…”

Kaj 1000 por Esperanto!! ( https://www.liberafolio.org/2017/09/21/nur-mil-parolantoj-de-esperanto-en-cinio/ )

Do la angla nur havas 400,000-oble pli da parolantoj en ĉinion ol Esperanto!

La angla estas la reala internacia lingvo kiu estas la fakto, la fina venko nur revo.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-14 11:20

 Anstatau diri la veron pri nia amara E-historio k fari konkludojn por korekti la erarojn k daurigu la bataladon, Jouko nur mokas. Kiel oni povas taksi tiajn frazoj en la artikolo: “Esperanton jam ne eblas detronigi” au “La daŭra disvastiĝo de Esperanto jam ne plu estas haltigebla”? Mi ekvidis nur mokojn k ghojon pro plorinda nuna situacio en E-movado.
Multaj el esperantistoj lernis E-on nur por detrui la E-movadon per mokado k sensenca babilado. Ili reklamas la anglan anstatau propagandi E-on, ili distordas la historion k preskau jam festas la finan venkon de la angla.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-15 14:36

Se aperis tia akra negativa reakcio al mia opinio, tiam mi devas klarigi mian opinion iom pli larghe.
Bulonja Deklaracio dividas Esperantion en du tendarojn, char ghi difinas “eperantiston” ne kiel adepton de “esperantismo”, sed nur kiel uzanton de la lingvo.
Komence chi tio estis nerimarkebla, char chiuj esperantistoj aktive partoprenis en E-movado kun la ideologio de la esperantismo. Poste, kiam “neutraleco”estis pli kaj pli trudita, tio evidentighis. Nuntempe, dum la profunda krizo de E-movado, aperis aktivaj adeptoj de neutralismo kaj plurlingvismo, kiuj detruas E-movadon kaj E-kulturon.
La fondintoj de raumismo alportis ghermojn de divido k perfidis E-movadon. Kelkaj el ili daure fari tion, nur shanghante manierojn.
Eble iu ekvidis amuzan satiron, kiu denuncas la negativajn fenomenojn de la realo. Bone.
Tamen mi pensas, ke estas temoj, pri kiuj ne taugas paroli per ironia tono.
 

John nutt
John nutt
2023-06-15 18:51

Estas interesa punkto, en la kazon de la “fina venko”, kiel oni preventas la kreskado en la kvanto da denaskaj parolantojn?

(Kaj la ekzisto de denaskuloj kontraŭas la idealon de Zamenhof laŭ mi).

Tim Owen
2023-06-16 0:48
Respondo al  John nutt

(Kaj la ekzisto de denaskuloj kontraŭas la idealon de Zamenhof laŭ mi).

Mi akceptas, ke la lingvo ne plu estas laŭlitere nenies — el kie «neŭtrala» — kiam ĝi estas «ies» pro denaskuloj, kaj ankoraŭ pli se estus milionoj de ili, sed Zamenhof mem ne pensis tiel. Li skribis al Abel Kofman en 1901 ion kiel «cent homoj, kiuj akceptas Esperanton kiel sian familian lingvon, estas pli gravaj al la ideo de neŭtrala internacia lingvo ol milionoj da aliaj homoj.»

(Mi tajpis «ion kiel», ĉar mi ferias, kaj do ne povas kontroli mian font-materialon. La frazon mi tradukis en la anglan por citi en unu el miaj libroj, kaj do mi ĵus retrotradukis, sed ne nepre alvenis al la originala deirpunkto!)

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-16 6:43
Respondo al  Libera Folio

Al la vortoj de Zamenhof mi povus aldoni, ke ech grupeto de entuziasmuloj, kiuj subtenas esperantismon, estas pli valora ol granda E-komunumo, kiu interesighas nur pri lingvaj aferoj.

John nutt
John nutt
2023-06-16 11:05
Respondo al  Tim Owen

Dankon pro la informo.

Mi ne kontraŭas denaskuloj aŭ homoj kiu uzas Esperanton hejme.

Tio ne estas problemo – kiam esperanto havas nur tre etan lingvan komunumon.

Sed estas intereso punkto, se oni pensas pri la “fina venko” au eĉ la kazo kiam multaj homoj uzas la lingvon en la “ĉiutaga vivo”.

Kiam la celo de Zamenhof estis, ke Esperanto funkciu kiel universala DUA lingvo.

Ankaŭ en la kazo de la “fina venko” Esperanto minacus la ekzisto de la naturaj lingvoj, se multaj homoj akirus esperanton kiel denaskan lingvon.

(Sed bedaŭrinde estas nur problemon teorie! Sed interese pripensi tamen.)

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-16 16:39
Respondo al  John nutt

Zamenhof (Esenco kaj estonteco…): ”La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: ‘lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn’. Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.” – Zamenhof diris, ke la celo de Esperanto ne estas mortigi la naciajn lingvojn, sed li vidis nenion malbonan en tio, se tiel fine okazus. Kredu aŭ malkredu! Mi supozas, ke la devizo “ĉies dua lingvo” aperis nur post la Dua Mondmilito.

John nutt
John nutt
2023-06-16 19:12
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi forgesis aldoni la sekvanta parto el Zamenhof

“Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj! “Lingvo internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.

Se ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi “malfeliĉo” (kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank’al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.”

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-06-16 21:56
Respondo al  Jouko Lindstedt

Eble kiel iom ĝenerale uzata devizo “ĉies dua lingvo” aperis nur post la Dua Mondmilito, sed certe en unuopaj kazoj ĝi estis uzata jam pli frue. Ekzemple la june mortinta finna pioniro Alpo Sola uzis ĝin en sia artikolo “Internacia helplingvo” en la finnlingva revuo “Kanerva” en 1906, en kiu li skribis, ke la helplingvo “fariĝus komuna fremda lingvo de ĉiuj popoloj kaj do la sola, kiun oni devus lerni por komunikiĝi kun ĉiuj, unuvorte, ĉies dua lingvo”. 

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-16 22:36
Respondo al  Osmo Buller

Mi ja povas malpravi! En la Tekstaro troviĝas tamen surprize malmultaj kaj malfruaj trafoj. Evidente en 1957 aperis lernolibro “Ĉies dua lingvo”. El 1936 troviĝas esprimo “la dua lingvo por ĉiuj”. Ĉiuokaze, por la nuna diskuto gravas, ke la esprimo ne estas Zamenhofa. Mi eĉ ne trovis lokon, kie li uzus la esprimon “dua lingvo”. Tamen la Tekstaro ne enhavas ĉiujn liajn leterojn. Kaj multo el tio, kion li skribis, venis proksime al tiu koncepto.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-06-17 4:13
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, li formulis tion iom alivorte jam en la Unua libro:

Alia afero estus se ĉiu el ni havus nur du lingvojn. Tiam ni pli bone posedus ilin, kaj la lingvoj mem povus pli bone perfektiĝi, riĉiĝi, kaj starus multe pli alte ol ĉiu el ili staras nun.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-17 8:53
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi koncedas, ke de la skribaĵoj de Z estas nur mallonga paŝo al la slogano “ĉies dua ligvo”, la ideo certe troviĝas ĉe li. Pli granda diferenco kompare kun la nuna movado estas nur tio, ke li ne parolas pri minacataj lingvoj nek rigardas lingvan diversecon en si mem pozitiva valoro.

Aglo
Aglo
2023-06-15 23:58

Kion signifu ”trovi siajn jeojn kaj umojn”?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-16 8:22
Respondo al  Aglo

Tion ankaŭ mi miris, mi nur kopiis el la originalo. 😉

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-06-16 9:28
Respondo al  Jouko Lindstedt

 Esperanto havas multajn originalajn, nekutimajn, sed kompreneblajn frazojn, kiujn indas kopii, sed vi elektis tiun, kiun vi mem ne komprenis. Kial? Kion vi montris per tio?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-06-16 9:54
Respondo al  Aleksandr Che

😂 Mi volis nur fidele reprodukti tiun artikolon el paralela universo, ne ŝanĝi ĝin.

Andreas
Andreas
2023-07-15 9:25

Kia amuza rakonto! Ghi instigis min verki artikolon “Fiaskis mia provo kuraghigi anglistojn varbi por la angla“.