La revuo sen redakto

La revuo de UEA suferas de manko de redaktado kaj strukturo. Krome mankas recenzoj, nekrologoj kaj diskutoj, dum la titoloj estas plumpaj. Tion skribas en vidpunkta artikolo Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA.

revuoj
Kelkaj lastatempaj numeroj de la revuo Esperanto.

La gvidlinioj pri la revuo Esperanto mencias kiel ĝian unuan celon ”prezenti ĝustan, ĝisdatan, kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA”. Tiu dokumento estis akceptita en 1994 kaj ne konas la eblojn kaj postulojn de Interreto, sed ĝiaj principoj restas daŭre validaj. Bedaŭrinde mi jam de multaj jaroj konstatas, ke la oficiala organo de UEA ne plenumas ilin.

Sube mi traktas diversajn aspektojn de la nuna revuo, sed la analizo ne estas elĉerpa. Similajn rimarkojn mi faris pri la unuaj numeroj de la nuna redakcio en ateliero dum la Itala Esperanto-Kongreso en septembro 2017, sed ili plu validas.

La nuna redakcio deĵoras ekde aprilo 2017, sed pli ol ses jaroj ne sufiĉis por forigi la bazan mankon en la revuo, tiun de redaktado. Al tiu manko mi referencos sube plurloke, sed por la komenco bona lastatempa ekzemplo estas la intervjuo de nova estraranino en la novembra numero. Ĝi okupas kvar paĝojn, sed ĝi malmulte rilatas al UEA, kiel oni atendus de intervjuo de estrarano.

Evidente la redakcio aperigis ĉion, kion ĝi ricevis de la intervjuito, anstataŭ ekstrakti el ĝi tion, kio rilatas al UEA. Ne necesis tamen tute neglekti ĉion ceteran sed resumi ĝin tiom, kiom utilus por portreti ŝian personon. Por konigi ŝin al la legantoj estis superflue rakonti pri ĉiu turno de ŝia vivo.

Rezultis neekvilibra teksto, en kiu la ideoj kaj planoj de la estraranino perdiĝis. Eble tuj post la elekto al la estraro ili ankoraŭ ne povis konturiĝi al ŝi, tiel ke pli utilus intervjui ŝin iom poste.

Tre ĝena estas manko de strukturo. Malfermi novan numeron estas kvazaŭ malfermi senorde plenŝtopitan ŝrankon, kies enhavo emas elfali surplanken. La lokon de unuopa ero en la nuna revuo ne difinas ĝia speco, sed ĝi povas situi preskaŭ kie ajn. Pli longaj artikoloj plej ofte troviĝas, ja prave, en la komenco, sed cetere rubrikoj sekvas neniun ordon.

Eroj de sama rubriko eĉ povas troviĝi dise en la revuo, kvankam ili devus aperi kune en sama parto de la numero. Oficiala Informilo kaj Laste aperis nature troviĝus en la fina parto, sed oni ofte trovas ilin pli frue, eĉ proksime al la komenco. Ne ekzistas unu fiksa skemo de bona revua strukturo, sed eblas diversaj variaĵoj. Necesas nur, ke la redakcio fiksu strukturon kaj konsekvence sekvu ĝin, ĉar ordo estas fundamenta en periodaĵo, por ke la leganto orientiĝu.

Lastatempe en la diskutlisto UEA-membroj oni kritikis, ke ne aperis nekrologoj de tri forpasintaj gravuloj, nome la eksa estrarano Tacuo Huĝimoto kaj la honoraj membroj Andrzej Pettyn kaj Edwin de Kock. Aperas ĉefe nekrologoj, kiuj hazarde venas al la redakcio. Krome ili aperas pli-malpli tiaj, t.e. ne redaktitaj. Ekde 2002, kiam la redakoro ne plu laboris en la CO, nekrologoj plu restis longe redaktataj en la CO, ĉar tie troviĝis la necesaj fontoj.

Ke oni esence likvidis la CO, klarigas sed ne pravigas la nunan staton. Ne nur pintaj movadanoj sed multaj aliaj merituloj estas ignorataj. Tiel ilia movada laboro en la fino renkontas mankon de elementa respekto flanke de UEA. La redakcio klare ne sekvas forpasojn de elstaraj movadanoj, kvankam pere de retforumoj kaj Facebook estus facile ekscii pri multaj el ili. Samtempe oni ekscius pri multo alia raportinda en Esperantujo.

En 2022 aperis 20 nekrologoj kaj ĉi-jare nur kvin. La movadan staturon de la nekrologitoj ne eblas kompari inter si laŭ la amplekso de la tekstoj. Ĉar ili ne estas redaktitaj, iuj nekrologoj estas tro detalaj kaj enhavas superfluan priploradon, dum gravaj informoj mankas en aliaj. En 2015, la lasta jaro, kiam la CO prizorgis la rubrikon, aperis 62 nekrologoj.

En 2001, la lasta jaro de oficeja redaktoro (István Ertl), ili estis 109. Ankaŭ en tiuj antaŭaj jaroj temus pri malmultaj, se ankaŭ tiam la rubriko dependus nur de legantoj. Aktiva observado necesas, eĉ se la verkado de nekrologoj estas grave subfosita pro la fakta likvido de la CO kaj ĝia arkivo. Metie kapablaj redaktoroj tamen scius elturniĝi per aliaj fontoj, ekz. Vikipedio.

Recenzoj spertis eĉ pli malbonan sorton: en 2022 aperis 6 recenzoj kaj ĉi-jare ili preskaŭ malaperis, ĉar estis nur 3. En 2001 István Ertl lanĉis 39 recenzojn pri 53 verkoj, ĉar kelkfoje samaŭtoraj aŭ -specaj verkoj estis traktitaj kune. Stano Marček, kiu laboris ekster la CO, publikigis 22 recenzojn en sia lasta jaro 2013.

Ŝajne ankaŭ pri recenzoj validas, ke aperas tiuj, kiuj spontanee venas, kaj ke varbado ne okazas. Same kiel ĉe nekrologoj, laŭ la amplekso de recenzoj ne eblas konjekti ion pri la valoro kaj graveco de la koncernaj verkoj.

Konsterna estas la statistiko de reklamoj de libroj eldonitaj de UEA: dum la tuta 2023 nur en la decembra numero fine aperis du reklamoj, dum iam en ĉiu numero troviĝis pluraj. La revuo estas potenciale tre efika loko por diskonigi librojn k.a. eldonaĵojn per recenzoj kaj reklamoj. Pasintece oni klopodis utiligi tiun potencialon kiel eble plej multe sed ne plu en la lastaj jaroj.

Rezultis ŝrumpo de vendoj de la libroservo, kio negative influas la financojn de UEA. La malkresko de vendoj havas ankaŭ aliajn kialojn, ekz. malpli grandaj UK-oj, ĉesigo de Malfermaj Tagoj de la CO, paralizo de la eldona fako kaj ankaŭ malgrandiĝo de legema-aĉetema publiko. Vigla recenza rubriko estas nemalhavebla por varti kaj vivteni la interesiĝon de la publiko, dum fakta estingiĝo de la rubriko estingas ankaŭ la interesiĝon.

La gvidlinioj pri redaktopolitiko difinas, ke ”eldonaĵoj de UEA kaj CED, kaj aliaj relative profitigaj varoj, ricevas prioritatan traktadon per rapida recenzigo, allogaj anoncoj kaj ripeta menciado”, dum ”malpli gravaj verkoj pri Esperanto kaj ĝia komunumo, fakaj kaj literaturaj verkoj povas ricevi mallongan recenzon aŭ priskribon ĝis 100 vortoj”.

Tiujn gvidliniojn la redaktoroj ne sekvas. Ekz. la novembra recenzo pri rakontaro de Julian Modest estas pli ol 300-vorta, kvankam ne temas pri eldonaĵo de UEA sed pri ”malpli grava literatura verko” de alia eldonejo.

Ne necesas tamen kategorie limigi recenzojn al 100 vortoj. Pri ”malpli gravaj” verkoj tio sufiĉas, sed aparte grava verko povas ricevi pli da spaco, kvankam por pli funda trakto de beletraĵoj ekzistas ekz. Beletra Almanako kaj retaj forumoj. La rubriko de Esperanto servas al la Esperanta librokulturo kaj -merkato plej bone per abunda provizo de koncizaj recenzoj.

Tipa titolo laŭ la stilo de la revuo Esperanto.

Titoloj karakterizas revuojn kaj gazetojn. Viglaj, trafaj titoloj sugestas vivan enhavon, sed en la revuo regas pezaj, senfantaziaj titoloj, kiuj ne invitas al legado. Tipa estas tiu de la menciita intervjuo kun la nova estraranino: Kelkaj demandoj al D-ino Gong Xiaofeng (Arko). Lerta redaktoro utiligus por titolo iun eron el la intervjuo, sed nun aperas dubo, ĉu la redakcio entute legis la respondojn.

La titolo La 56-a ILEI-kongreso kaj la 79-a Internacia Junulara Kongreso estas ne nur morta sed superflue ripeta, ĉar en la rubriktitola skatolo supre jam staras IJK/ILEI-kongreso. La oktobra artikolo de Gian Carlo Fighiera nomiĝas La tri ĉefurboj de Esperanto, kiu estus taŭga titolo, se ja temus pri tri urboj, sed temas nur pri Herzberg. La unua frazo mencias ankaŭ Varsovion kaj Roterdamon, sed tio ne sufiĉas por pravigi la titolon. Se la redakcio legis la tekston, ĝi devus titoli ĝin kun referenco nur al Herzberg.

Pinte teda titolo aperis en septembro: Komentoj de s-ro Gian Carlo Fighiera preparitaj por prezento en la Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, la 5-an de aŭgusto 2023. Estis mallerte fari la titolon longa kvazaŭ alineo, kies enhavo krome aperas tuj poste en la teksto. Por kapti la leganton eblus krei titolon el iu ero en la vortoj de Fighiera aŭ mem bildigi la tekston du-tri-vorte anstataŭ imiti stilon de nordkorea partia organo.

Burokratiaj titoloj aperas ĉiunumere, ekzemple la ĵusan decembran svenige malfermas La arkivo de Universala Esperanto-Asocio en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Post tia titolego artikolo fariĝas preskaŭ ne bezonata.

Tre malsukcesa titolo en novembro estas Rezultoj de la UEA-enketilo: 2-a raporto de Duncan Charters, Prezidanto de UEA. Necesis indiki Charters kiel aŭtoron sub la titolo kaj ne memorigi pri lia prezidanteco, ĉar tion la leganto scias.

Laŭ la redaktopolitika dokumento la revuo devas ”provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj”.

Tamen, diskuto mankas. Fojfoje aperas tekstoj, kiuj povus naski komentojn, sed tiuj ne venas. Ĉar reagoj ne aperas, oni konkludas, ke ili eĉ ne estas atendataj. Interaktiveco do mankas. Iam la revuo havis viglan rubrikon Reagoj, kun mallongaj kontribuoj ne nur pri aperintaj artikoloj sed pri diversaj aliaj aferoj. Tiu rubriko malaperis.

Letero de leganto laŭ la stilo de la revuo Esperanto.

Eĉ la kontribuo kun la kapo Letero de leganto en februaro ne estis reago sed artikolo de Etsuo Miyoshi pri sia disŝutado de mono por reklamkampanjo en eŭropaj tagĵurnaloj. Ĝi en si mem estus fekunda temo por reagoj, kiujn iniciatema redaktoro povus inviti. Maniero por revivigi la rubrikon estus ĝuste mendo de reagoj, ekz. al la lastetempaj artikoloj de Duncan Charters pri la strategio de UEA. Apero de reagoj allogus pliajn kaj la redakcio ne plu bezonus mendi ilin sed nur – ho ve! – redakti.

Reagoj cetere mankas ankaŭ en la retejo de la revuo, kiu ĉefe afiŝas nur enhavtabelojn de unuopaj numeroj. Ankaŭ en la Facebook-paĝo de la revuo estus facile komenti, sed ŝajne la redakcio jam forgesis ĝian ekziston, ĉar nenio aperis tie post novembro 2022. Eble temas pri tio, ke ne plu eblas aliri Facebook en Rusio. Tiukaze oni solvu la prizorgon de la paĝo alimaniere.

La revuo ĉesis esti funkcia parto en la agado de UEA. Kion ajn faras UEA, tio devas eĥiĝi en la revuo. Ĝi devas esti montrofenestro, kiu ĝisdatigas la leganton pri la vivo de la asocio. Elementa devo de oficiala organo estas raporti pri la laboro kaj decidoj de la gvidaj organoj de UEA, sed oni vane serĉas raportojn pri iliaj kunvenoj.

Eĉ skandale estas, ke la revuo ne ĝustatempe raportis pri la planoj kaj decidoj vendi la domon de UEA, likvidi la bibliotekon, fordoni la arkivon kaj privatigi la kongresan fakon kaj la libroservon.

Tiuj, kies informiĝo pri UEA dependis de la revuo, eksciis pri tiuj drastaj ŝanĝoj, kiam ne plu eblis laŭtigi sian voĉon pri ili. Feliĉe ankaŭ ĉi-kaze Libera Folio faris tion, kion devus fari la oficiala organo. Facilan taskon ĝi ne havas, ĉar Libera Folio ofte plendas en UEA-temaj artikoloj, ke informpetoj al la respondeculoj de UEA renkontas silenton aŭ longe prokrastitajn kaj apenaŭ enhavajn respondojn.

Krom Reagoj, mi sopiras la iam tre popularan rubriktriopon Loke-Fake-Persone, kiu konsistis el mallongaj noticoj pri movada vivo tra la mondo. La oficeja redaktoro kompilis ĝin el informoj en dekoj da gazetoj kaj bultenoj, kiujn la CO ricevis. Mi ne scias, kio nun okazas pri ili, sed ĵurnalisme kapabla redaktoro scius fari riĉan rubrikon el la materialo, kiu ŝprucas el la reto.

Dum la Itala Esperanto-Kongreso en 2017 partoprenantoj analizis novan revuon, distondis ĝin kaj reenpaĝigis sub gvido de Francisco Veuthey. Foto: Osmo Buller.

Ankaŭ la enpaĝigo ne helpas por kapti la atenton de la leganto. Krom la manko de strukturo, la tekstoj ne distingiĝas inter si ankaŭ per grafikaj rimedoj. Praktike ĉie estas uzata sama litertipo kaj -grando. Oni ignoras la normalan praktikon de revuoj komenci artikolon per konciza enkonduko, krom ĉe mallongaj tekstoj, kaj apartigi ĝin disde la artikolo per kursivo aŭ grasigo, kolora fono aŭ alimaniere.

Ofte la aŭtoro jam verkis la unuan alineon kiel enkondukon, kiu bezonas nur elstarigon, alikaze la redakcio verku ĝin. Longaj tekstoj estu provizitaj per subtitoloj, se la aŭtoro ne faris tion. Ankaŭ tiel oni farus la revuon impresi vigle kaj freŝe, kio invitus al legado kaj farus ĝin pli agrabla kaj facilflua.

Alia problemo estas fotoj. Nun aperas ofte senvivaj grupfotoj kaj portretoj kaj oni malpli vidas fotojn, en kiuj io okazas aŭ estas farata. Sama artikolo, eĉ neampleksa, povas esti akompanata de pluraj fotoj, ofte tre malgrandaj. Ŝajnas, ke oni uzas ĉiujn fotojn, kiuj venis kun la teksto, kaj ili fariĝas etaj pro manko de spaco.

Denove do mankas redaktado, t.e. elekti fotojn, aŭ nur unu, kiuj plej trafe ilustras la tekston. Ofta ĝena peko estas loki bildklarigon sur la foto kaj klopodi legebligi la literojn per blankaj randoj kontraŭ la malhelo de la foto. Rezulto estas aŭ nelegebla au ĉiukaze malbela.

La uzo de koloroj estas kaosa kaj ne subtenas la tekston sed ofte male. Foje paĝoj impresas kvazaŭ presitaj sur bunta donacpapero kaj la anarkio de koloroj spertas psikedelan kulminon en titoloj, en kiuj koloroj dancas kvazaŭ diskotekaj lumoj.

Ne malofte, tamen, oni renkontas laŭdojn al la revuo pro tio, ke ĝi estas tiel kolora, sed tiuj laŭdoj ne valoras, ĉar al iliaj eldirantoj evidente la enhavo ne gravas, dum ĝuste ĝi estas la plej grava flanko. Bone redaktita kaj elegante grafikumita revuo povus esti modela eĉ nigra-blanka.

La revuo de UEA devus doni ”inspiran bildon” pri la asocio, sed ĝi ne inspiras. Ne sufiĉas ripari nur ĝiajn teknikajn kaj metiajn handikapojn, sed necesas ĉiurilate profesiigi la revuon. Necesas redakti kaj ne nur kunmeti materialojn, kiuj nun grandparte estas hazarde ricevitaj anstataŭ menditaj laŭ plano.

Bone redaktata revuo elspiras, ke al la redakcio ĝi ne estas nur fonto de enspezo sed io pli grava, eĉ pasio. Pro sia rolo kiel la oficiala organo de UEA la revuo estas la plej grava periodaĵo en Esperantujo. La prestiĝo de UEA inter esperantistoj multe dependas de ĝi ankaŭ en la nuna reta epoko. Tial necesas plibonigi ĝin por iom post iom atingi, ke denove membroj kaj abonantoj senpacience atendos novan numeron.

Osmo Buller

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2023-11-28 9:36

Estis eraro ĉesigi la Jarlibron kaj konservi revuon Esperanto — devus esti inverse. En la reta epoko oni atendas ke la novaĵoj, ankaŭ de neprofesiaj ĵurnalistoj, alfluu pli rapide ol eblas eĉ per ĉiutaga spektado de televido. Retejo simila al Libera Folio, kun tuj komenteblaj artikoloj kontinue ŝovataj en la enirujon de la poŝtprogramo de ĉiu membro estus multe pli konvena formato ol revuo.

Jarlibro enhavus ne liston de Delegitoj, sed superrigardon pri la sukcesoj de la pasinta jaro kaj defioj de la komenciĝanta. Krome povus esti artikoloj kiel tiuj produktataj kadre de Militrakonto, kiu ĵus ricevis premion Grabowski. Tiaj informoj ankoraŭ estas havindaj surpapere. La Delegitan reton anstataŭus diversaj babilĉambroj — aŭ Delegito estus nomita tiu kiu administras difinitan babilĉambron.

Esperanto estis koncipita kiam homoj sopiris ĉiam pli da komunikado, precipe translandlime. Da tio ni jam havas multe pli ol sufiĉe, sed UEA kvazaŭ insistas ke la interreto ankoraŭ estas malproksima revo. Esperanto solvas problemon, sed ne komunikproblemon. Estas tempo vekiĝi al tiu fakto.

Grigorii Arosev
2023-11-29 10:18

Dankon al Osmo pro la analizo. Mi kiel profesia ĵurnalisto kaj redaktoro estas ŝokita: ĉu vere la nuna redakcio estas tiom malkapabla? La de Osmo priskribitaj laborprincipoj estas kvankam plene pravaj, sed vere simplegaj. La demando estas ĉu vere la nuna redakcio ne konscias, ke eldoni “Esperanton” estas ne grafikista, sed ĵurnalista laboro? Kaj ĉu la samon ne scias UEA kaj ne vidas la rezultojn?

Dieter
Dieter
2023-11-29 10:52

Nepra konsekvenco nun estas, ke UEA devas serĉi novan redaktoron. La nunaj redaktoroj ne scias lerni, se al ili “pli ol ses jaroj ne sufiĉis por forigi la bazan mankon en la revuo, tiun de redaktado”. La kritiko de Buller validas cetere ankaŭ pri Gazetaraj Komunikoj, kies stilo estas tre burokrata. Ekz. la ĵusa GK estas titolita: “Premio Grabowski 2023 aljuĝita dum la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto”. Pli atentokapta estus ekz. “Militrakonto ricevis Premion Grabowski”. Ĝenerale la stilo de komunikado de UEA estas forpuŝa. Ne nur la redaktoroj de la revuo sed ankaŭ aliaj respondeculoj pri komunikado devus esti profesinivelaj.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2023-11-29 14:14

Osmo – tre prava analizo! Malaperas kaj tristas la ekslegantoj. Ne nur en Bjalistoko!

Filarete
Filarete
2023-11-29 20:21

Ne kredu ke ŝanĝante la redaktorojn vi savos la revuon.
Se ne konkretiĝos kompleta kaj moderna komunika politiko, la revuo senespere dronos ĝis malapero. El la longa intervjuo al la nova estrararino, ĝuste respondeca pri la revuo, ni bedaŭrinde nenion legas pri ŝia kvalita analizo, nek pri ŝiaj planoj por plibonigo.
El ekonomia vidpunkto preso kaj forsendo al la membraro de broŝureto 11 foje jare ne estas daŭripova. Des pli ke la enhavon oni tuj forgesas kaj la kiĉe arlekena aspekto de la objekto ne logas al hejma konservado nek al transdono al ne-abonantoj. Ŝajnas ke neniu interne konscias ke ĝi simple donas negativan kaj malmodernan bildon de la movado (kaj unuavice de UEA).
La elekto de la artikoloj ĉu por la papera revuo ĉu por la retejo ne povas okazi laŭ la aritmetika principo de longeco sed laŭ principo de la daŭreco de la informoj kaj temoj.
Por allogi legantojn, revuoj devas esprimi personecon. Simpla leterkesto, kiu aperigas kion ajn ĝi ricevas, esprimas nur sengustan mikspoton.
Ne sufiĉas enpaĝigi (krome iom kaose) hazarde plukitajn kontribuojn kaj foje ŝtopi la truojn kun kontribuoj kiuj tute ne rilatas al Esperanto kaj la UEA temaro. Dediĉi 4 paĝojn al iu sensignifa afero kaj 4 liniojn (aŭ tute silenti) pri gravaj eventoj kaj temoj. Sed redakcio devas plani temojn, kalkuli ekvilibrojn, serĉi kontribuantojn, flegi reton de informantoj, vigligi debatojn, akompani la agadon de la asocio, kapti la atenton, stimuli la scivolemon, plilarĝigi la legantaron…. Bazaj taskoj ege temporabaj sed necesaj por relanĉi la revuon antaŭ ĝia pereo, esenca videbla ligo kun la membraro kaj neanstataŭigebla informilo por atingi novajn.

gapanto
gapanto
2023-11-29 23:00

La liston de la pravaj konstatoj de Buller oni povus daŭrigi, sed mi ne faros. La degeneranta asocio evidente meritas tian organon, tiajn redaktorojn, tian retejon, tiajn gazetarajn komunikojn, tiajn kaj tiomajn recenzojn… Iuj verkas senspritajn banalaĵojn, iuj legas ilin kontraŭ siaj kotizoj, kaj iuj “redaktas” kontraŭ siaj salajroj.

Francisco Javier Moleón
2023-11-30 0:55

Mi resumas.

Dum la Fettes-estraroj kaj ankaŭ dum postaj estraroj oni dungis:

– redaktoron netaŭgan
– ĝeneralan direktoron netaŭgan
– plian redaktoron netaŭgan
– redaktoran paron netaŭgan
– plurajn retej-spertulojn eble taŭgajn aŭ netaŭgajn, sed certe senrezultajn

Ĉu mi forgesis iun?

Necesas aparta talento por ĉiufoje dungi netaŭgan postenulon: eĉ pro nura statistika hazardo trafo foje devus okazi.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Dieter
Dieter
2023-11-30 7:57

Laŭ mia memoro vi forgesis ĝeneralan direktorinon netaŭgan.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-11-30 10:33

Kiujn pli bonajn kandidatojn por tiuj funkciulaj postenoj oni ne elektis anstataŭ tiuj “netaŭgaj”? Kiuj pli bonaj kandidatoj por la estraro malgajnis en la elekta procezo? Kiu estis la pli bona kandidato por la prezidanteco, kiun Fettes flankenpuŝis? Por kiuj postenoj vi mem kandidatis sed malsukcesis?

Esperantujo estas malgranda, kaj la esperantistoj, kiuj kaj estus kompetentaj funkciuloj kaj pretus preferi Esperantan karieron al ekster-Esperantuja – tiaj, kiel Osmo Buller – estas simple tre malmultaj. (Eĉ pli malmultaj ili estus, se fariĝi funkciulo postulus transloĝiĝon al CO en Roterdamo kiel en la pasinteco. Feliĉe ne plu estas tiel.)

Sebastiano
Sebastiano
2023-11-30 12:33
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jes, Esperantujo estas malgranda kaj ne abundas la kompetentaj funkciuloj.

Ne kompetentajn funkciulojn ni ĉiuj konas, kaj ili verŝajne ĉiam ekzistas. (Parte ni mem estas ili.) Sed kiel UEA (kaj ankaŭ aliaj organizojo) en la pasinteco sukcesis selekti kaj progresigi kapablajn e-istojn, kiuj poste fariĝis tiuj kompetentaj funkciuloj, kiujn UEA ja evidente havis?

La sistemo de kadra renovigo, kiun ĉiu pli granda organizo bezonas, ĉesis funkcii en UEA kaj TEJO jam antaŭ kelkaj jaroj (kaj pli frue en nacinivelaj organizoj).

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-11-30 14:30
Respondo al  Sebastiano

Jes, oni ne sukcesis trovi sufiĉe da novaj aktivuloj. Sed ĝuste tio ke, kiel vi skribas, la problemo tuŝas ne nur UEA-n sed ankaŭ TEJO-n kaj multajn landajn asociojn, indikas, ke temas pri problemo pli vasta ol nekompetentaj gvidantoj – kaj ne nur en la movado sed en la okcidenta kulturo ĝenerale. Almenaŭ en Finnlando mi vidas, ke multaj tradiciaj ŝatokupaj kaj kulturaj societoj ne sukcesas trovi novajn junajn membrojn, dum tiuj junuloj, kiuj aktivas en la socio, faras tion en alitipaj organizaj formoj, kiuj ne konas kotizojn, jarkunvenojn, estrarojn kaj revizorojn.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-11-30 16:40
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi nek povas nek volas komenti pri ĉiuj kandidatoj, sed estis alia tre serioza kandidato por la ĝenerala direktoro kiun Javier menciis.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Osmo Buller
Osmo Buller
2023-11-30 17:40
Respondo al  Jouko Lindstedt

Okazis du elektoj de Ĝenerala Direktoro post mi. En la unua fojo estis tri kandidatoj, pri kiuj raportis Gazetaraj Komunikoj 2015:579. En la dua fojo la estraro ne okazigis publikan konkurson sed Martin Schäffer estis rekte elektita, vd. Gazetaraj Komunikoj 2017:713. Ankaŭ ĉe la du lastaj redaktoraj elektoj ne mankis kandidatoj. En la unua fojo ili estis eĉ ses, vd. Gazetaraj Komunikoj 2016:607, kaj en la dua fojo du aliaj aldone al la elektita paro, vd, Gazetaraj Komunikoj 2017:667. La nomoj de la redaktoraj kandidatoj ne estis publikigitaj, sed en la dua fojo estis dirite, ke krom la elektita paro la estraro “intervjuis ankaŭ du aliajn bonajn kandidatojn”. Almenaŭ unu el tiuj du bonaj estis kandidato ankaŭ en la unua fojo. 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-01 12:50
Respondo al  Osmo Buller

Bone, se troviĝis pli da kandidatoj, kaj domaĝe, se oni elektis maltrafe. Sed tio, kion mi deziras dubigi, estas la ĝenerala rakonto, kiun granda parto de la diskutoj ĉe Libera Folio prezentas. Laŭ tiu rakonto, la Komitato de UEA ripete elektas unu malkompetentan estraron, gvidatan de malkompetenta prezidanto, post alia (verŝajne la membraro kaj la landaj asocioj do elektis malkompetentajn komitatanojn), kaj la estraroj poste elektas plejpartre malkompetentajn funkciulojn. Komuna prudento dirus, ke ne eblas ĉion klarigi per tia neverŝajna koncentriĝo de homa stulteco, sed oni devus rigardi kiel la movado ŝanĝiĝis, kiel ĝiaj strukturoj ŝanĝiĝis, kiel ŝanĝiĝis la medio en kiu ni agas. Estas tro facile eviti tiajn analizojn, se oni povas simple kulpigi homojn. (Sed ankaŭ mi opinias, ke la revuo Esperanto estas teda legaĵo.)

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-12-01 16:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi pensas, ke eĉ Mark Fettes agnoskos, ke li ne havis multe da bonŝanco en siaj dungoj. Ĉu kulpas li, la tuta estraro, la komitato kiu elektis ĝin, la hazardo? Mi ne scias.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-12-02 9:32
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi ne ekdiskutas nun sed iam en artikolo, kial komitatoj kaj estraroj iĝis tiaj, kiaj ili estas. Kun nostalgio mi tamen memoras, ke iam la nomlisto de komitatanoj komenciĝis per Benczik, Blanke, Bormann, ktp. Longe for estas la iamo, kiam dum kunsida kafpaŭzo mi diskutis kun Bencziki pri tio, ĉu Kazohiinio estas originala E-romano. Kaj kvankam mi amas statistikojn, mi riproĉas min, ke mi ne statistikis librovendojn dum estraraj kunsidoj. Iam ili estis kvazaŭ etaj Malfermaj Tagoj, ĉar la estraranoj amase aĉetis. En la fino mi devis sperti kunsidon, dum kiu eĉ ne unu libro estis vendita. Okazis forvaporiĝo de kvalito, vera malkleriĝo. En tiu intelekta marasmo ekregis librotenista mentaleco, kiu ne kapablis vidi, ekzemple kaj precipe, la konsekvencojn de la decido likvidi la Centran Oficejon.    

Sebastiano
Sebastiano
2023-12-02 12:15
Respondo al  Osmo Buller

„Okazis forvaporiĝo de kvalito, vera malkleriĝo. En tiu intelekta marasmo“ …

Se mi ĝuste komprenis s-anon Lindstedt en alia komento, li opinias, ke la kapablaj homoj nuntempe ne plu aktivas en organizoj, kiuj „konas kotizojn, jarkunvenojn, estrarojn kaj revizorojn“, kaj ke tiu fenomeno montriĝas „ne nur en la movado sed en la okcidenta kulturo ĝenerale“.

Verdire s-ano Lindstedt parolis nur pri junuloj. Sed mi havas la impreson, ke tiu fenomeno komencis antaŭ du, tri jardekoj kaj hodiaŭ estas konstatebla ankaŭ ĉe mezaĝuloj.

Jens Stengaard Larsen
2023-12-03 9:54
Respondo al  Osmo Buller

La kerno de tiu librotenista mentaleco estas ke klarajn ideojn havas iu alia (kiu povas esti mortinto). Mem oni nur obeas ordonojn, helpante sin per banalaĵoj kie la ordonoj ne estas sufiĉe preciza gvidilo.

Szilvási László
Szilvási László
2023-12-01 4:05

Antaŭ la interreta epoko estis facile krei paperan revuon kun interesa novaĵ-enhavo. En la interreta epoko tio ne plu eblas. – Sed kiel krei interesan revuon por vasta publiko sen novaĵa enhavo? Kiel krei “la plej prestiĝan” revuon, se nunaj averaĝaj esperantistoj ĝenerale ne plu legas revuojn kaj preskaŭ ne legas librojn? Kio estu la celgrupo de la revuo? Ĉu la retaj aktivuloj, la nuraj kongresvizitantoj aŭ la senretaj veteranoj?

Jouko Lindstedt pravas, la mondo ŝanĝiĝis ĉirkaŭ ni, kaj aperigo de nekrologoj ne solvas la problemojn.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-12-01 9:29
Respondo al  Szilvási László

Vi devus pensi iom pli longe antaŭ ol ekdefendi la nunan revuon per tiaj groteskaĵoj. Ankaŭ antaŭ la interreta epoko aperis fuŝe faritaj revuoj kaj se vi iomete rigardas la eksteran mondon ĉirkaŭ vi, vi konstatas, ke en la nuna retepoko aperas amaso da ĉiaspecaj bone faritaj paperaj revuoj kaj gazetoj. Ne dependas de epoko sed de metiaj kaj intelektaj kapabloj de redaktoroj. Interreto malfermas novajn eblojn kaj starigas novajn postulojn por koncepti la enhavon, sed la kriterioj por bonaj redaktoroj restas.

Dieter
Dieter
2023-12-01 10:18
Respondo al  Szilvási László

Verŝajne ne eblas defendi la revuon malstulte. Se oni forgesas la ceteron de la komento de Szilvási, restas unu prava ero, nome “la mondo ŝanĝiĝis ĉirkaŭ ni, kaj aperigo de nekrologoj ne solvas la problemojn”. Se aperus multe pli da nekrologoj sed plu validus la aliaj kritikoj, la problemoj restus, ĉar la ŝlosilo estas “metiaj kaj intelektaj kapabloj” de la redaktoroj. 

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2023-12-01 17:14
Respondo al  Dieter

“Mi ne komprenas la mondon”, jam antau 30 jaroj skribis fama pola verkisto-raportisto Ryszard Kapuściński. De pli ol 30 jaroj ankau mi sentas la samon kaj partoprenante kaj aktivante en la E-movadon mi konsentas kun tiu konstato. En la epoko de Hodler, Privat, Lapenna, juna Tonkin, Regulo Perez k.a. la E-movado provis evoluadi samtempe kun la mondo, ne chiam sukcese. Samtempe la civilizo “donacis” por la mondo du mondmilitojn kaj centojn de lokaj militoj kaj revolucioj. Sed en la: teknika, armila, komunika, higiena, medicina, eduka kaj scienca, sferoj okazis ech pli grandaj shnaghoj, kiujn nia movado, precipe post la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ne sukcesas sekvadi. Hodiau la plimuto, ne nur de gejunoloj, sekvas la lokajn, landajn kaj tutmondajn novajhojn preskau sammomente, kiam ili okazadas. Tio komencighis en la tutmonda televida raporto pri la atingo de Luno en 1969 fare de la usonaj kosmonautaj, sed fakte pli frue tio koncernis jam muzik- kaj sporteventojn. Nun ni observadas ne nur koncertojn, parlamentajn debatojn, militkrimojn, poshtelefone “partoprenas” prelegojn kaj kongresojn, legas tekstojn en fremdaj lingvoj helpe de guglointerpretado ktp. Mi observas miajn infanojn kaj gekolegojn, kiuj preskau ne tushas paperajn librojn nek gazetojn, elektronike mendas chiujn varojn, dum unu sekundo ghiras monon al alia telefonposedanto kaj mi sentas min pli kaj pli perdita. Iam: abonataj, legataj kaj shatataj revuoj (kun unu escepto) kaj gazetoj nun prezentas buntajn bildojn kaj mallongajn raportetojn au bankroti. (Fakte aperadas kelkaj, novaj, iom pli kostaj titoloj, kiujn mi shatas). La regionajn kaj tutlandajn gazetojn mi trarigardas nur en la reto, apenau trovante ion leginda. Do mi ne rajtas akuzadi la nunajn redaktorojn de la revuo, ke ili – junaj homoj, ne pensas pri rememorigado de la forpasantaj esperantistoj. Mi ne havas bonan ideon por kunkurado kun la fulmrapidaj eksteraj eventoj. Mi jes postrestas kaj bedaurante tion mi tre bedauras ke mia amata movado forpasas! Kaj – sincere sikribante – mi tute ne havas recepton por sukceso de la revuo, nek por la asocioj: junulara, universala, pola au bjalistoka. Kaj la ceter’? Nur literatur’!

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-12-04 17:08

Kun tiom da malaperantaj aferoj, mi volas scii, kio okupas la spacon? La kvanto de paĝoj estas tute konstanta ekde 2002; kontrolante la enhavliston de diversaj numeroj, la kvanto de artikoloj ŝajnas malpli depost aprilo 2017, tamen tio estas malfacile konstatebla, ĉar ekzistas malpli densaj numeroj antaŭ tiam, kaj pli densaj numeroj post tiam. Sed ĝenerale ŝajnas, ke la redakcio streĉas ĉiun numeron per pli longaj artikoloj (ĝis tedaj, mi imagas), kaj kiel rimarkite de s-ro Buller, tro da fotoj.

Mi tamen emas rimarki ankaŭ, ke ne ĉio estas malbona sub la nuna redakcio. Al mi plaĉas la rubriko «Afriko brilas», kiu laŭ mia scio unue aperis en 2017, kaj de junio 2018 la revuo eldonas voĉlegitan version de ĉiu numero. Tio ne estas ekskuzo por ĝenerala redukto de kvalito, kompreneble.