Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras?

En vidpunkta artikolo Javier Alcalde komparas la militojn en Ukrainio kaj Gazao. La artikolo interalie starigas la demandon, ĉu la esperantistoj aktive defendas Ukrainion sed ne palestinanojn ĉar ili estas plejparte eŭropanoj – kaj ĉar eŭropanoj estas plejparte rasistoj.

Esperantistoj, kiel homoj ĝenerale, zorgas pri geopolitiko kaj havas proprajn opiniojn, interalie pri la militoj en Gazao kaj Ukrainio. Ĉu estas ia rilato inter ili? Ĉu ekzistas ligo inter la opinio, kiun ni havas pri unu el ili kaj tiu, kiun ni havas pri la alia?

La influa portugala politik-sciencisto Bruno Maçães, kiu doktoriĝis ĉe Universitato de Harvard, proponis simplan skemon, kiu ebligas al ni orientiĝi en tiu komplekseco (lia originala artikolo en The Statesman legeblas ĉi tie): Unue estas homoj, kiuj en la kazo de Gazao sentas sin pli proksimaj al la palestinaj postuloj kaj en la kazo de Ukrainio al la ukrainaj. Due troviĝas tiuj homoj, kiuj subtenas Israelon kaj samtempe defendas Ukrainion. Estas tria grupo, kiu apogas Israelon sed ankaŭ Rusion. Kaj fine estas tiuj, kiuj subtenas Palestinon sed ne Ukrainion.

Kiel Maçães klarigas tiujn opiniojn kaj rilatojn?

La skemo de Bruno Maçães.

Maçães antaŭvidis ke la unua grupo plej multnombros, sed ŝajne la realo malsamas. Tiuj, kiuj defendas la rajton je suvereneco kiel principon, devus defendi ĝin en ĉiuj kuntekstoj, ĉu en Palestino ĉu en Ukrainio. Maçães nomas la homojn de ĉi grupo universalistoj.

Tamen, se ni atentigas al tio, kion ni legas en eŭropaj kaj usonaj ĵurnaloj, multe pli granda grupo estas la dua, kies membrojn Maçães nomas okcidentistoj; kontraŭe al la unuaj, tiuj ĉi decidas sian opinion surbaze de geopolitikaj aliancoj. Tiel, eble pro orientalisma perspektivo, ili konsideras ke la israelanoj apartenas al la okcidenta civilizacio (por uzi la terminon de Huntington), dum en la dua kazo estas la ukrainoj kiuj batalas kontraŭ Putin, evidenta malamiko de okcidentaj interesoj kaj valoroj.

Trie, Maçães parolas pri darvinistoj. Homoj en tiu ĉi grupo opinias ke geopolitiko ne estas tereno por leĝoj aŭ principoj: regas la leĝo de la plej forta. En la unua konflikto temas pri Israelo kaj en la dua pri Rusio. Fine, estas tiuj, kiuj konsideras, ke la okcidenta civilizacio historie rilatas al fenomenoj kiel koloniismo kaj tial oni devas kontraŭbatali ĝin.

Tiuj kontraŭokcidentistoj kritikas okcidentan rasismon, kiuj emfazas la murdon de ĉiu israela aŭ ukraina infano, sed en aliaj mondopartoj kiel Jemeno, Sirio aŭ Palestino la mortintaj infanoj estas simple kalkulitaj kiel nombro. Alivorte, ili demandas sin ĉu homa vivo valoras la samon en malsamaj kuntekstoj. Laŭ Maçães, multe da progresemuloj kaj maldekstruloj apartenas al tiu grupo, kiu asertas ke la hipokriteco de EU-landoj kiam temas pri gastigado de siriaj/ukrainaj rifuĝintoj pruvas ilin pravaj.

Maçães konsideras sin universalisto. Sed kio pri la esperantistoj? Kie ni estas en lia diagramo? Ĉu ankaŭ ni decidas niajn opiniojn laŭ niaj principoj?

Se rigardi, ekzemple, la dekojn da artikoloj aperintaj prie en Libera Folio, ŝajnas ke la plimulto de la esperantistoj neŝanceleble subtenas la ukrainan rezistadon al la rusa invado. Malpli klaras la kialo malantaŭ ĉi tiu subteno.

187 landoj en lastatempa voĉdono en UN kondamnis la embargon de Usono kontraŭ Kubo. Nur du landoj kontraŭis la kondamnon: Usono kaj Israelo. Ukrainio sin detenis.

Kiam la milito eksplodis, mi memoras konversaciojn pri la kaŭzoj kial la esperantistoj defendas la ukrainojn. Kelkaj diris, ke temas pri principo kaj ke, en ajna simila situacio ili prenus ekvivalentan pozicion favore al la subprematoj; tio estas, ili asertis ke la plimulto de la esperantistoj estas universalistoj.

Male, aliaj diris, ke ĉar la esperantistoj estas plejparte eŭropaj kaj la eŭropanoj estas plejparte rasismaj, la kialo defendi la ukrainojn kuŝis en tio ke ili estis identigitaj kiel okcidentanoj, kaj do la plimulto de la esperantistoj estas fakte okcidentistoj.

Kiuj pravis? La skemo de Maçães ebligas al ni esplori ĉi tiun demandon konsiderante duan konflikton.

Pri Gazao, ĝis nun aperis du tekstoj en Libera Folio. Ambaŭ klarigas la pozicion de la israelaj esperantistoj rilate al la konflikto, ŝajne tre proksiman al tiu de ilia registaro. Dume UEA, kiu pri internaciaj rilatoj kutime akordiĝas kun la opinio de organizaĵoj pri homaj rajtoj (lingvaj rajtoj estas homaj rajtoj, ktp.) kaj kun UN (multaj el kies funkciuloj vidis lastatempe siajn vizojn rifuzitaj de Israelo) ĉi-kaze ŝajnas havi opinion eĉ malpli klaran ol en la kazo de Ukrainio.

Kompreneble, tiu de Maçães estas nur skemo, kaj tial, simpligo de kompleksaj aferoj. Pacifistoj (inter kiuj ni enmetu multajn esperantistojn) argumentus, ke ilia pozicio pri milito ne estas defendi unu flankon, sed ĉefe (klopodi) malhelpi ĝian komencon kaj poste (klopodi) ĉesigi ĝin.

Ĉiukaze, el geopolitika perspektivo ne estas dubo, ke la du konfliktoj rilatas. Vidu la lastatempan voĉdonon en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la fino de la embargo kontraŭ Kubo, kiu havis nur 3 nefavorajn voĉojn: Usono, Israelo kaj Ukrainio.

Kaj vi, kara esperantisto, en kiu kvadranto de la diagramo vi estas?

Javier Alcalde

53 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
cvi
cvi
2023-12-28 10:05

En la skemo de Bruno Maçães mankas alia tre grava alternativo. Mi apogas alian vidpunkton. La atakanto kulpas en Gaza, en Ukrainio kaj en preskaŭ ĉiuj militoj. Ni, devas esti kontraŭ la flanko kiu komencis la militon. Tute ne gravas ĉi tie,ĉu “israelanoj apartenas al la okcidenta civilizacio” aŭ ne, kaj ĉu ni preferas demokration aŭ ekstreman teokration.
Mi jam atendas la unuan respondon, kulpante Israelon por blokado de Gaza kaj forgesante la ekzisto de la landlimo kun araba Egiptio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-28 10:46
Respondo al  cvi

Laŭ via etika principo, ĉar Germanio kaj Japanio sendube estis atakantoj en la Dua Mondmilito, la konscia amasmortigo de civiluloj en Dresdeno, Hiroŝimo kaj Nagasaki estis morale ĝusta.

cvi
cvi
2023-12-28 11:34
Respondo al  Jouko Lindstedt

La milito kontraŭ Germanio kaj Japanio estis sendube morale ĝusta. Tio ne signifas ke ĉiu specifa ago en ĝusta milito estas ĝusta.Tre ofte okazas eraroj sed ankaŭ militkrimoj.
Hiroŝimo estis ĝusta, ĉar la alia alternativo, invado de Japanio signifus multe pli da viktimoj, ankaŭ en Japanio. Nagasaki tute ne, post kelkaj tagoj kaj la lernado de la potenco kaj efikeco de atombomboj certe la rezulto estis simila kapitulacio.Mi suspektas pri ebla influo de la volo fini la militon antaŭ la militdeklaron de USSR kaj la volo provi la efikecon de la alia tipo de atombombo (uranio en Hiroŝimo kaj plutonio en Nagasaki).

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-30 0:03
Respondo al  cvi

“Hiroŝimo estis ĝusta, Nagasaki tute ne”. Jen la opinio de nuna esperantisto (kompreneble ne el Japanio) pri la japana suferado. Iel ajn, en Gazao oni jam lanĉis bombojn kiuj entute superas la potencon de tiuj de Hiroŝimo kaj Nagasaki kune. Neniam ekde 1945 la mondo vidis ion similan. Ne gravas kiel vi klopodas tion fari: Nenio nenie pravigas genocidon.

Matheus
Matheus
2023-12-31 16:08
Respondo al  Toma Sik

Kompreneble apenaŭ eblas kompari Japanio kun Gazao. En ambaŭ kazoj la agreso tamen komence venis de la koncerna lando. Krome ni ne forgesu multnombrajn konfliktojn kiu kaŭzis la morton de milionoj. Mi mencias ekzemple la Koreio-militon, la militon en Vjetnamio, la diktaturon de Pol-Pot en Kamboĝo, la pogromon en Ruando. Tre bedaŭrinde la mondo estas tre malpaca. Mi konsentas, ke nenio pravigas genocidon. Tamen nek Hiroŝimo; nek Gazao povas esti nomitaj genocidoj.

John nutt
John nutt
2023-12-28 22:36
Respondo al  cvi

”Mi jam atendas la unuan respondon, kulpante Israelon por blokado de Gaza kaj forgesante la ekzisto de la landlimo kun araba Egiptio.”

Kompreneble tio signifas, ke Israelo estas senkulpa!! Ukrainoj povas forlasi sian landon, Do Putin estas Inocenta, chu ne?!

cvi
cvi
2023-12-30 9:00
Respondo al  John nutt

Mi ne komprenas vian respondon. Mi tute klare skribis ke la atakanto kulpas en Ukrainio. Putin certe kulpas, kaj Ukrainoj povas kaj devas defendi Ukrainion.
Mi nur pensas, ke Israelo ne povas blokadi Gazaon, se ĝi havas alian landlimon.

John nutt
John nutt
2023-12-30 19:33
Respondo al  cvi

Estas fakto ke Isrealo okupas Gazaon (demandi UN se vi dubas). Gazaoj restas en sia lando, same kiel Ukrainoj restas en Sia lando. Vi nur zorgas tamen kiam la homoj estas blankaj europanoj.

cvi
cvi
2023-12-31 7:16
Respondo al  John nutt

Ne estas fakto – estas simple mensogo ke Israelo okupis Gazaon antaŭ la 7-a de oktobro. Aldone, israelanoj ne estas blankaj eŭropanoj, multaj enmigris de ne-Eŭropaj landoj, kaj rigardi al ĉia problemo nur laŭ haŭtkoloro estas simple rasismo.

John nutt
John nutt
2023-12-31 17:40
Respondo al  cvi

Hmm kiu mi kredas, propagando el la registaro de Israelo, au mi kredas la sekvaj organizoj? (per Guglo traduko).

https://www.atlanticcouncil.org/blogs/menasource/gaza-israel-occupied-international-law/

”En kontrasto, multaj elstaraj internaciaj institucioj, organizoj kaj korpoj – inkluzive de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (ICRC), la Sendependa Internacia Internacia Komisiono de Enketo de Unuiĝintaj Nacioj pri la Okupata Palestina Teritorio, UN Ĝenerala Asembleo (UNGA), Eŭropa Unio (EU) , Afrika Unio, Internacia Puna Kortumo (ICC) (kaj
Antaŭprocesa Kamero I kaj la Oficejo de la Prokuroro), Amnesty International, kaj Human Rights Watch – same kiel internaciaj juraj ekspertoj kaj aliaj organizoj, argumentas ke Israelo okupis palestinajn teritoriojn inkluzive de Gazao ekde 1967.1 Dum ili agnoskas, ke Israelo ne plu havis la tradician markilon de efika kontrolo post la malengaĝiĝo – armea ĉeesto – ili opinias, ke helpe de teknologio, ĝi konservis la bezonatan kontrolon alimaniere.”

cvi
cvi
2023-12-31 22:25
Respondo al  John nutt

Vi forgesis citi la komencon antaŭ ”en kontrasto” , same en google traduko:
”Kun tiu retiro, Israelo kaj Usono – same kiel multaj internaciaj juraj, armeaj, kaj eksterpolitikaj ekspertoj – argumentas ke Israelo cedis la efikan kontrolon necesan sub la laŭleĝa difino de okupo, tial finante la okupon”.
Fakte ne nur la armeo ne estis en Gaza, israelanoj ne povis viziti tie. Antaŭ la nuna milito nur 2 israelanoj estis tie: Avera Mengistu kaj Hisham al-Sayed, kaptitaj en 2014 kaj 2015 respektive en prizono.

Tia mistera kontrolo helpe de teknologio ne ekzistis, Ĥamas havis tre striktan kontrolon de Gaza, pli ol la plimulto de la landoj, tute sen opozicio.

John nutt
John nutt
2024-01-01 14:48
Respondo al  cvi

Evidente vi ne atente legis la artikolon. Ghi diris, ke la majoritato de internaciaj opinioj, estas ke Israelo okupas Gazaon. Ghi klarigas la faktojn por alveni al tiu konkludo. (Denove per Guglo).

”Specife, fakuloj de la Sendependa Internacia Enketo-Komisiono de UN pri la Okupata Palestina Teritorio trovis ”notante” poziciojn tenitajn de la Sekureca Konsilio de UN, UNGA, deklaracion de 2014 adoptita de la Konferenco de Altaj Kontraktaj Partioj al la Kvara Konvencio de Ĝenevo, la ICRC, kaj ”pozicioj de antaŭaj enketaj komisionoj”, ke Israelo havas ”kontrolon ekzercita super, interalie, la aerspaco kaj teritoriaj akvoj de [Gazao], tertransirejoj ĉe la limoj, liverado de civila infrastrukturo, inkluzive de akvo kaj elektro, kaj ŝlosilaj registaraj funkcioj tiaj. kiel la administrado de la palestina loĝantarregistro.” Ili ankaŭ montras al ”aliaj formoj de forto, kiel ekzemple armeaj trudeniroj kaj pafado de misiloj.”

Kaj fakte Israelo regas la egiptan-gazaan landlimon (male al via fipropagando).

”Por la Gaza-Egipta limo, ili diras ke dum la Palestina Aŭtoritato funkciigas la transirejon sub la inspektado de EU-monitoroj, Israelo finfine havas kontrolon. Israelaj sekurecaj taĉmentoj kontrolas la pasaĝerlistojn – decidante kiu povas transiri – kaj kontrolas la operaciojn kaj povas reteni la ”konsenton kaj kunlaboron” postulatajn por reteni la transirejon malferma. En tiu vejno, ekspertoj notas ke la ”devigaj iniciatoj” de Israelo plu ”malhelpis klopodojn konstrui taŭgajn demokratiajn instituciojn”, kaj ke Israelo ankoraŭ ne transdonis suverenajn potencojn kaj anstataŭe konservas kontrolon de ”la kapablo de la [Palestina Aŭtoritato] funkcii efike. .” Surbaze de la efektiva ekzercado de efika kontrolo, ili do trovas ke Israelo okupis Gazaon ekde la pli larĝa okupado de Palestino komenciĝis en 1967.”

John nutt
John nutt
2023-12-31 17:56
Respondo al  cvi

Rasismo/tribalismo ekzistas kaj eksplikas (parte) kial europanoj zorgis, kiam alia blankaj-europanoj (ukrainoj) estas invaditaj de Putin. (Sed la popoloj kaj la registaroj de la okcidento ne zorgas, kiam, ekzemple, Putin bombardis Sirio kaj detruis ghiajn urbojn).

(La alia grava kialo, kial la okcidentaj registaroj zorgas pri Ukrainio estas – kompreneble – ke la lando estas richa je ekonomiaj rimedoj. Dume estas nenio valora en (ekz) Sirio.)

cvi
cvi
2023-12-31 9:07
Respondo al  John nutt

De vikipedio:
”En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon super la Gazaa Sektoro al la novelektita palestina registaro.”

Ni ne estas blankaj eŭropanoj – tre multaj el niaj familioj enmigris Israelon de ekstereŭropaj landoj, kaj nia malnova historio komencas ĉi-tie.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:51
Respondo al  cvi

Kial ekzistas rasapartismo kaj milita okupacio en Cisjordanio se Hamas fakte ludas neniun rolon tie?

Cyril Robert Brosch
2023-12-30 20:55
Respondo al  cvi

Tute ĝuste. Ankaŭ mi apartenas al ĉi tiu kvina grupo kaj rifuzas esti nomata pro tio ”porokcidentulo”. Efektive mi estas nek por nek kontraŭ la Okcidento, ĉar ĝi por ambaŭ konfliktoj ne estas esence grava.

Kaj aldono por tiuj, kiuj diras, ke oni rigardu ne nur la 7an de oktobro 2023, sed la antaŭan historion: Jes, tion mi faras. Palestino povus esti libera kaj trioble pli granda, se la araboj en 1948 elektus pacon anstataŭ milito.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-28 10:42

Mia propra impreso el la komentoj ĉe Libera Folio, kaj ankaŭ iom en aliaj retaj forumoj, estas, ke la plej granda grupo inter la esperantistoj tie skribantaj estas “universalistoj” (tia mi konsideras ankaŭ min mem), kaj la dua plej granda grupo estas “kontraŭokcidentistoj”.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 22:48
Respondo al  Jouko Lindstedt

Se tio veras, kial laŭ vi la solaj tekstoj publikigitaj en LF, Monato aŭ Kontakto subtenas la israelan perspektivon?

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Toma Sik
Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 22:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kaj se tio veras, kial tiom da esperantistoj petis al UEA agadi kontraŭ REU (pro tio ke ĝi ŝajne subtenis la politikon de ĝia registaro) sed silentas fronte al ELI (malgraŭ tio ke ĝi evidente subtenas la politikon de ĝia registaro)?

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Toma Sik
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-28 10:52

Cetere mi grumblas pro la etikedo “Darvinistoj” – pro iu kaŭzo socisciencistoj ofte misuzas la nomon de Darvino kaj lian genian teorion, kiu apartenas al biologio, ne al sociaj sciencoj, des malpli al etiko. Mi dirus simple “cinikuloj” (sed mi scias, ke la termin-elekto ne estas de Javier mem). Efektive, se oni dezirus, oni povus rigardi altruismon kaj empation kiel evolucian adaptiĝon, ĉar ili helpas transvivon de la specio.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 22:59
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi konsentas. Ĉu tial homaranaj esperantistoj devus esti ekzemplo pri tia evolucia adaptiĝo?

Korren-Kerren
2023-12-28 11:18

En la centro mi staras.
Simplaj homoj, kiel mi, suferas pro la agoj de aĉaj registaroj.

Kaj ankaŭ la esploristo forgesis pri Ĉinio kaj Tajvano.
Tie ankoraŭ ne pafas, sed la konflikto ankoraŭ daŭras…
Kaj tio, ke la ujguroj ne estas sendependa nacio, ne malpliigas ilian suferon.

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-12-28 11:53

Israelo estas azia lando;
Ukrainio estas eŭropa.
Ambaŭ rajtas defendi sin.

John nutt
John nutt
2023-12-28 22:18
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Chu Palestino povas defendi sin?

Jens Stengaard Larsen
2023-12-28 22:30
Respondo al  John nutt

La demando estas ĉu Israelo kapablas ĉesi ataki. La celo de la milito estas neniigi Ĥamas, sed estas neklare kiel tio povos okazi sen genocido. Tamen estas ankoraŭ pli malklare kio estus la celo de paco.

John nutt
John nutt
2023-12-28 23:55

Detrui HHamason estas neebla, tio estas tre klara. Chi tiu Atako kontrau Gazao estas nur kolektiva puno kontrau la palestinoj.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:07

Ĉu vere tiu estas la celo de la milito? Eble antaŭ du monatoj oni povus kredi tion. Nuntempe multaj diras ke la celo estas fakte la genocido mem. Krome ne forgesu la naturan gason kiu kuŝas sub la akvoj de Gazao. Estas sciate ke ĉiu milito enhavas ekonomian dimension.

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-12-29 10:21
Respondo al  John nutt

Kiu estis la atakinto?

Sebastiano
Sebastiano
2023-12-29 11:00
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Tio estas ja grava demando. Sed evidente mia respondo kaj via respondo ne estas egalaj.

Tial tiu demando ne helpas por trovi solvon preter la batalkampo.

John nutt
John nutt
2023-12-29 13:43
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

El la vidpunkto de la palestinoj, la Israela registaro estas la agresanto. Ili defendas sin kontrau la maljusta traktado, rabo kaj okupo de Israelo.

Same kiel vi – kaj la plejmultaj de blankhautaj europanoj – pensas same pri la ukrainoj en ilia batalo kontrau Ruslando.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:09
Respondo al  John nutt

Ne nur la palestinanoj opinias tiel. Ekzemple, la sudafrikanoj (kiuj havas propran historion de liberiĝo el rasapartisma socio) ĵus denoncis en la internacia kortumo la nunan genocidon fare de Israelo.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:36
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Ĉu laŭ vi ĉio komenciĝis la 7-an de Oktobro 2023?

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Toma Sik
cvi
cvi
2023-12-30 16:32
Respondo al  Toma Sik

Ne ĉio komenciĝis la 7-an de Oktobro 2023.Ĉiam Ĥamas deklaris kiel celon la neniigon de Israelo kaj Palestinon ”de la rivero ĝis la maro”.
Nur la nuna milito komencis la 7-an de Oktobro, kun nekredeble kruelaj militkrimoj de Ĥamas, Ili invadis Israelon, kaj kaŭzis la militon.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:02
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Laŭ Maçaes, verŝajne vi estas tipa okcidentisto. 

Sorĉist'! (Ed H) :flago:
2023-12-28 16:40

"Ĉiukaze, el geopolitika perspektivo ne estas dubo, ke la du konfliktoj rilatas."

ege dubinde

Massimo Ripani
2023-12-28 17:54

@sorchist se vi legis la artikolon de Cvi Kohen, kiu aperis en la l’asta numero de @monato , iu rilato estas

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:13
Respondo al  Massimo Ripani

Pri kiu artikolo temas? Tiu sinjoro verkis multajn artikolojn por Monato, teorie el maldekstra perspektivo sed fakte ĉiam silentante la rasapartismon de la lando. 

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-12-28 19:05

Ne estas dubinde, kontraŭe tre verŝajne. Ruzzio kaj Irano havas ian koalicon kaj Irano kiel konate subtenas Hizbulahon, kial ne ankaŭ Hamason. La atako de Hamaso konfuzas la “okcidenton” kaj ĉi tial estas avantaĝa al Ruzzio.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:15
Respondo al  Juha Metsäkallas

Laŭ Maçaes, vi verŝajne estas ekzemplo de homo kiu decidas siajn politikajn vidpunktojn ne laŭ principoj sed laŭ (viaj perceptoj pri) geopolitikaj aliancoj kaj naciaj interesoj. 

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:11

Ĉu laŭ vi la rezulto de la voĉdonado en Unuiĝintaj Nacioj pri Kubo menciita en la artikolo estas hazardo?

Dieter
Dieter
2023-12-28 21:07

Javier Alcalde skribis, ke UEA ”ĉi-kaze ŝajnas havi opinion eĉ malpli klaran ol en la kazo de Ukrainio”. Ĉu tio povis rezulti el tio, ke en la vortumaso de la deklaro de UEA partoprenis la israelano Amri Wandel? Aŭ ĉu li partoprenis?

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Dieter
Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:23
Respondo al  Dieter

Evidente li estas tre aktiva en la esperanta komunumo, kaj de multaj jaroj li diskonigas en ĝi la israelan perspektivon de la konflikto. Malfacilas scii kion tiu Maçaes dirus pri li. 

Jens Stengaard Larsen
2023-12-28 22:24

Unu plia faktoro: La sintenon de la Esperantistoj certe ankaŭ influas la nombro de Esperantistoj apartenantaj al ĉiu el la konfliktantaj partioj.

Se oni demandas ilin, ĉiu Esperantisto volas esti universalisto en tiaj demandoj. Multaj tamen trovas pretekston por prefero, ekzemple malvastigante la perspektivon al la demando “kiu komencis”. Tiajn malvastigojn faras precipe la loĝantoj de la konfliktantaj landoj mem — kompreneble kaj ne vere riproĉeble. Pli riproĉindaj estas tiuj eksteruloj kiuj ne kapablas teni la kapon malvarma.

Ekzistas ankaŭ ĝusta maniero al la Esperantistoj malvastigi la perspektivon, nome koncentrante la diskuton al la lingvaj aspektoj de la problemo. Dum oni ne havas ĝisdatan lingvoteorion, kaj sekve neniun realan ideon pri tio kio estas lingvo, tamen estas iom malfacile produkti ion koheran kaj sencohavan.

Hillel la maljuna
Hillel la maljuna
2023-12-28 22:35

La titola demando (“kie ni staras?”) estas frapante impertinenta pretendo je solsola reprezentado de “la esperantistaro” per la tiel nomata Raŭmismo (t.e. Esperanto-paroĥismo)! Ĉu vere necesas rememorigi pri la nobla celo, pro kiu Zamenhof siatempe estis kreinta la Lingvon Internacian? Ĉiam ja temis pri la transpontado inter malsamaj nacioj (“inter-nacia”), malsamaj kulturoj, malsamaj mondkonceptoj, malsamaj politikaj konvinkoj … Esperantujo aŭ kuraĝas elteni la tutan gamon de ĉiaj opinioj kaj idearoj aŭ riskas forpasi pro Raŭmisma unuformeco!

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Hillel la maljuna
Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:31
Respondo al  Hillel la maljuna

Relegu la Alvokon al la Diplomatoj kaj tie vi trovos la sintenon de Zamenhof pri klopodoj krei etnajn landojn – kiel la nuna pere de etna purigado.

Hillel la maljuna
Hillel la maljuna
2023-12-30 11:10
Respondo al  Toma Sik

Interesa aspekto! En la dua punkto de sia resumo, Zamenhof skribis en ”Post la Granda Milito – Alvoko al la Diplomatoj” (1915):

”2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.”

Kiu ekde 2014 agis kontraŭ ĉiuj tiuj principoj? Ukrainio!

Filarete
Filarete
2023-12-30 14:09
Respondo al  Hillel la maljuna

Ĉu en tiu kazo Zamenhof ankaŭ skribis ke oni devas detrui la urbojn, bombardi civilulojn, deporti kaj rusigi infanojn, perforti virinojn, minaci Eŭropon per atomcentrala katastrofo, provoki militojn sur la tuta terglobo???

En 2001, 67 % el ukrainianoj deklaris la ukrainan kiel unuan lingvon, 30 % la rusan.

https://data.humdata.org/dataset/ukraine-languages

Jen eĉ pli preciza lenso, kaze de bezono, kiu montras ke homoj kiuj deklaras la rusan kiel unuan lingvon eĉ ne plimultis en ĉiuj rajonoj de orientaj regionoj . Escepto estas Krimeo.

https://clearglobal.org/interactive-language-map-ukraine/

martin_johnson
martin_johnson
2023-12-29 4:23

Oni traktas la du kazojn malsame ĉar ili estas malsamaj. Ukrainio estis invadita tute senkaŭze. Ĝi ne atakis Rusion nek kaptis/murdis rusajn civitanojn. Cetere, la ukrainia registaro ne celas forviŝi Rusion de la mapo, nek murdi la plimulton de ties loĝantaro. Tio sufiĉas por montri, ke la du situacioj ne estas kompareblaj.

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:41
Respondo al  martin_johnson

Ju pli ni scias pri la faktoj des pli la paradokso de Gideon Levy klarigas la 7-an de oktobro: unuflanke Hamas estas subhomoj kaj tiel Israelo eĉ ne bezonis defendon kontraŭ ebla atako. Aliflanke ili estas ekzisteca minaco. Jen la du flankoj de la paradokso, kiuj funkcias por pravigi genocidon: ni finfine forigas ne homon, sed subhoman specion (la palestinanoj) kaj ni ne havas alian elekton sed fari tion ĉar ni estas sub ekzisteca minaco. Ke estas okulfrapa kontraŭdiro ĉi tie neniu ŝajnas observi.

martin_johnson
martin_johnson
2023-12-29 4:29

Mi komentis, ke la ukrainia registaro ne celas neniigi Rusion nek ties loĝantaron, sed mia komento malaperis post nur sekundoj. Kiomgrade “Libera Folio” vere estas libera?

Sebastiano
Sebastiano
2023-12-29 8:30

Tiu matrico estas interesa, kvankam la priskribo de la motivoj de la homoj en la kvar kampoj ne konvinkis min.

Por almeti pli esperantan perspektivon mi volas citi el verko de Lanti:

„La kaŭzoj de l’ militoj, laŭ skema maniero, estas duspecaj: 1) ekonomia kaŭzo; 2) psikologia kaŭzo – k ĉi tiu lasta dependas de la unua; ĝi estas nur, tiel diri, ties rebrilo.

Por malaperigi la unuan k plej gravan kaŭzon de la militoj, necesas ekonomie unuigi nian planedon. La inventistoj, la teknikistoj, la laboristoj – eĉ la financistoj k militistoj — ĉiutage laboras, konscie aŭ ne, al tiu unuigo. (…)

Ne ekzistos paco, ne povas esti definitiva paco sur nia planedo antaŭ ol estos efektiviĝinta tiu ekonomia unuiĝo. Kaj la finrezulto de tiu procezo nepre kondukas al la malapero de la politikaj landlimoj, al la neniiĝo de la nunaj nacioj k ŝtatoj kiel sendependaj unuoj.

(…)

Kaj, cetere, ĉu do nuntempe ne estas konstateble, ke anarkistoj, komunistoj, socialistoj, la kontraŭimperiistoj el ĉiuj landoj, el ĉiuj koloroj k ĉiuj specaĉoj senĉese eldiras flamajn alvokojn al la batalo por la sendependiĝo de tiu aŭ alia ‚subpremata nacio‘?“

(Pri pacismo, laŭ: Vortoj de k-do E. Lanti)

Toma Sik
Toma Sik
2023-12-29 23:49
Respondo al  Sebastiano

Laŭ mia kompreno, tiu matrico ne celas klarigi la kaŭzojn de l’ militoj, kiuj certe enhavas ekonomian dimension. Pri la nuna konflikto estas amaso da ekzemploj. Ne hazarde en 1948 Israelo prenis la plej fertilajn landojn de la historia Palestino. Poste, kiam Sharon konstruis la muron de la rasapartismo, la ŝtelado de akvo en Cisjordanio multon gravis por dividi la teritoriojn, malsame al la linioj interkonsentitaj en 1967. Kaj en la aktuala genocido oni interalie celas posedi la naturan gason de Gazao.