Tri esperantismoj post la venko de la angla

La angla lingvo jam atingis statuson, kiun esperantistoj sendube konsiderus ”fina venko” – se nur temus ne pri la angla, sed pri Esperanto. Krome rapide evoluas komputilaj tradukiloj. Kiaj motivoj do ekzistas por plu okupiĝi pri Esperanto, demandas sin Jouko Lindstedt – kaj trovas tri respondojn.

Kongresanoj post la Kongreslanda Vespero de la UK en Lahtio, 2019.

La titolo estas iom provoka – multaj esperantistoj instinkte emus ĉikani la aserton, ke la angla jam fariĝis la internacia lingvo. La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kaj senrivale kiel la angla nune, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, verŝajne eĉ kiel la finan venkon.

La tutmonda disvastiĝo de la angla estas fenomeno, kiun Zamenhof ne povis antaŭvidi, kaj ĝi fundamente ŝanĝis la mondon, kie la Esperanto-movado agas. Al la senrivala disvastiĝo de la angla post la Dua Mondmilito aldoniĝis lastatempe alia fenomeno: la traduksistemoj bazitaj sur artefarita intelekto fine komencas vere funkcii kaj estas antaŭvideble, ke granda parto de la interlingva komunikado, skriba kaj parte eĉ parola, baldaŭ okazos pere de tradukiloj. Tio povos post deko da jaroj montriĝi same granda bato kontraŭ la kredindeco de Esperanto kiel la disvastiĝo de la angla.

Pro ĉio ĉi, eksterulo certe povas miri, kial iu entute plu okupiĝas pri Esperanto. Kiaj estas niaj motivoj, viaj kaj miaj? La celo de ĉi tiu blogaĵo estas ne skurĝi sin pro la supereco de la angla, sed skize analizi, kiel la idearo ligita al Esperanto adaptiĝis al la nova situacio kaj daŭre motivas la esperantistojn. Sed unue mi priskribos la deiran punkton, la nocion de esperantismo en la Bulonja Deklaracio.

0. Bulonja esperantismo

La Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, akceptita en la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro (1905), estas la plej grava komuna ideologia dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi difinas “esperantiston” nur praktike: “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas”; sed “esperantismo” ricevas difinon idean:

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

Efektive, la esperantistoj neniam multe klopodis enkonduki Esperanton kiel “pacigan lingvon” interne de multetnaj landoj, sed alie la difino ja trafe difinas la originajn celojn de la Esperanto-movado (kiujn la raŭmistoj poste nomos “praceloj”).

Kiel la nunaj esperantistoj idee adaptiĝis al la fakto, ke la angla, malgraŭ siaj malpli taŭgaj ecoj, efektive fariĝis la tutmonda lingvo? Por priskribi tion, mi sube prezentos tri diversajn pli novajn specojn de esperantismo – kompreneble ĉiu individua esperantisto povas esti motivita de pli ol unu el ili, en variaj proporcioj.

Indas tamen unue mencii, ke ekzistas ankaŭ kvara speco de adaptiĝo, aŭ fakte, rifuzo adaptiĝi: oni simple neas la nunan situacion kaj asertas, ke per simpla decido de ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj eblus enkonduki Esperanton kiel la internacian lingvon, tute kiel la grandaj regnoj povintus en 1905 principe fari tian decidon. Ankaŭ tian naivan kredon oni plu renkontas inter la esperantistoj. Dum Lapenna prezidis UEA-n, ĝi ankoraŭ havis grandan influon, sed nune ĝin anstataŭis ĉefe la lingvopolitika esperantismo, do mi komencu per tiu.

1. Lingvopolitika esperantismo

La lingvopolitika esperantismo celas alianci sin kun movadoj por demokratia multlingveco kaj defendado de minoritataj lingvoj. Ĉi tiaj celoj estas plej videblaj en la eksteraj rilatoj de UEA. Kiel trafe analizis Jukka Pietiläinen en sia tre leginda kontribuo al la Festlibro de Humphrey Tonkin (2010), la malnova idearo de la tempo de Lapenna, kiu parolis pri “la monda lingva problemo”, cedis dum la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento al novtipa diskurso pri “lingvaj problemoj”. Pietiläinen skribas:

En la 1980-aj jaroj la batalo inter Esperanto kaj la angla ne plu estis inter la realaj alternativoj, eĉ inter esperantistoj. Necesis elpensi alternativan rolon por Esperanto. Unu alternativon, iom ekstreman kaj esence komunum-celan, prezentis la Manifesto de Raŭmo, dum la movada flanko de Esperanto bezonis alian solvon, kiun ĝi trovis en nova aliro al lingva plureco. Ĉu Esperanto entute reale povus prezenti sian alternativon al defendo de lingvaj minoritatoj, almenaŭ por momento restos inter utopioj, sed same utopio estis la “fina venko” en sia tradicia formo.1

La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone kongruas kun la bulonja ideo pri komunikilo “neŭtrale homa”. Tamen okazis unu signifa ŝanĝo en la lingvopolitikaj celoj de la Esperanto-movado – ŝanĝo, pri kiu multaj nunaj esperantistoj ne konscias, ĉar ili kredas, ke oni ĉiam restas sur la idea fundamento de Zamenhof. Mi jam pli frue skribis pri ĉi tiu temo, sed permesu al mi ripeti ĉi tie: en la origina esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro: ĝi estis “la muroj de miljaroj”, kiuj kaŭzas malpacon inter nacioj. La solvo proponita estis ne forigi lingvojn, sed proponi novan neŭtralan lingvon; tamen la esperantistoj ne sentis kiel sian taskon savi de morto tiun aŭ alian nacian lingvon. Zamenhof skribis en sia Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (mia kursivigo):

Ĉu lingvo internacia estas bezona? […] ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per “ne”. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: “lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn”. Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj!

Do, laŭ Zamenhof, Esperanto nek celas detrui naciajn lingvojn nek tion farus, sed en la plurlingveco mem li vidis nenion pozitivan kaj defendindan. La nuna lingvopolitika esperantismo, aliancita kun movadoj por lingva diverseco, pensas tute alie.

Lingvopolitika esperantismo estas tamen interne iom kontraŭdira. Ĝi laboras por demokratiaj celoj, kiuj, kvankam ne rekte derivitaj de la origina bulonja esperantismo, estas facile akordigeblaj kun ties bazaj valoroj. Sed ne estas evidente, kian plusan valoron Esperanto efektive donas en tiu laboro (kiel Pietiläinen atentigis en la citaĵo ĉi-supra). Aŭ oni devas silenti pri Esperanto, kio estus stranga, aŭ prezenti ĝin kiel solvon iom teorian, ekstreman, ĝuste nun ne realisman.

Ŝajnas al mi, ke la rolo de Esperanto por la defendantoj de lingva diverseco povus esti iom simila al la rolo de veganismo por iu, kiu laboras por la rajtoj kaj bonfarto de bestoj: ni ne postulas, ke vi ĉiuj lernu Esperanton (aŭ fariĝu veganoj), sed la fakto, ke ni lernis kaj uzas Esperanton (aŭ estas veganoj), montras la gradon de nia persona engaĝiĝo por la afero. En la plej bona okazo Esperanto povas do fortigi la konvinkecon de la politika mesaĝo, eĉ se la celgrupo de la mesaĝo ne rekte interesiĝas pri ĝi.

2. Kultura esperantismo

La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn podkastojn kaj filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis pruvi, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj.

Efektive, ĝuste la kultura kampo montras, ke Esperanto ne estas iel mortbatita de la angla lingvo. Ekzemple, el la originalaj romanoj verkitaj en Esperanto, duono estas verkitaj post 1990: la lastaj tri jardekoj produktis do tiom da romanoj kiel la unua jarcento. Kaj mi kuraĝus diri, ke la kvalito altiĝis – neniam antaŭe ni havis tiom da talentaj romanverkistoj samtempe aktivaj kiel nun (pensu pri Bronŝtejn, Johansson, Löwenstein, Steele, Štimec). Siatempe La granda kaldrono de John Francis (1978) estis granda evento, nuntempe ĝi estas nur unu romano inter multaj egale bonaj.

Kultura esperantismo manifestiĝas ankaŭ en scienco, kiam Esperanto kaj ĝia parolkomunumo estas priskribataj laŭ tio, kio ili efektive estas, ne laŭ tiuj problemoj, kiujn Esperanto eventuale povus solvi. Bela ekzemplo pri tio estas la nova lingvistika monografio de Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch (2022).

Kiel atentigis kelkaj esperantologoj, ekzemple Kimura Goro Christoph, en la kulturado de Esperanto kaj en la laboro por minoritataj lingvoj estas multaj komunaj trajtoj.2 Pri tio siatempe atentigis jam la Manifesto de Raŭmo: “la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato” (notu tamen la vorton kvazaŭ, kiun multaj citantoj emas forlasi: la analogio ne estas kompleta). La kultura esperantismo estas do motivita per Esperanto mem: ni kreas kaj ĝuas kulturon en Esperanto, ĉar ni parolas Esperanton kaj ĝi estas parto de nia identeco.

Jorge Camacho opinias, ke Esperanto tamen ne havas propran kulturon kompareblan kun tiuj de nacioj kaj naciaj lingvoj, kvankam li koncedas, ke eblas uzi la vorton “kulturo” metafore pri certaj trajtoj de nia komunumo.3 Sed tia kritiko baziĝas sur koncepto de kulturo kiel io stabila, kiu apartenas al difinita homgrupo, ĝia posedanto. Sed kulturo vere estas io, kion oni ne posedas sed faras kaj refaras, renovigante, pruntante kaj miksante.4 Ĉiuj vivantaj kulturoj estas nestabilaj miksaĵoj de diversaj influoj kaj pruntaĵoj, kaj tiusence la Esperanta kulturo estas eĉ tre vivipova.

Nia kulturo estas kaj restas malmulte videbla ekster Esperantujo. Ĝi estas celo en si mem, sed ĝi ne havas celon en la mondo. Ĝi estas afero de “la komunumo”, dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de “la movado”. Tial la kultura esperantismo ne povas tre konvinke respondi al la demando “kial mi lernu Esperanton”, kvankam ĝi povas esti parta respondo al la demando “kion mi faru per Esperanto, kiun mi pro iu kaŭzo lernis”.

En sia enkonduka medito al Beletra Almanako 47, Probal Dasgupta skribas pri la maksimumo de la ideo de Esperanto, lingvo enhave universala, kaj pri ties minimumo, lingvo home universala – la du polusojn reprezentas ekzemple Kalocsay kaj Baghy, respektive, kaj la daŭra debato pri neologismoj estas unu el la aspektoj de tiu distingo. Laŭ Dasgupta oni devas eviti, ke la maksimumistoj fariĝu elito, kiu forgesas lojali al la tuta verda popolo. Certe tio, kion mi nomis “kultura esperantismo”, ne povas signifi nur belartajn konkursojn kaj beletrajn revuojn. Ankaŭ rokmuziko, kongresa balo aŭ kluba kantvespero estas Esperanta kulturo – fine eĉ ĉiu interesa hazarda renkontiĝo en kongresa kafejo.

3. Homarana esperantismo – la interna ideo

La homaranismo, la ideologio kiun Zamenhof proponis kiel neŭtralan en la kampo de la religioj same kiel Esperanto estu neŭtrala en la kampo de la lingvoj, neniam ludis gravan rolon en Esperantujo. Sed ia modera, nereligia homaranismo, aŭ alinome la “interna ideo” de Esperanto, ja tuŝas la korojn de la plejmulto de la parolantoj de nia lingvo. Laŭ Zamenhof:

Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. [Parolado en la dua UK, Ĝenevo 1906.]

“En la mond’ eterne militanta” la homarana esperantismo estas alloga, sed samtempe ĝi estas vundebla, ĉar ĝin konstante ŝancelas la solidareco de la esperantistoj kun siaj propraj medio kaj nacio. Unu el la plej ŝokaj ekzemploj estis la decido de Germana Esperanto-Asocio en 1935 disvastigi naziismon kaj eksigi ĉiujn siajn judajn membrojn – sampopolanojn de la Majstro.5 Kaj por preni pli novan ekzemplon, pluraj konataj rusaj esperantistoj, inter ili unu akademiano, subtenis en 2022 la prezidanton de la rusia landa asocio de UEA, kiu fervore apogis la atakon kontraŭ Ukrainio kaj eksplicite kontraŭis ian ajn pacan traktadon antaŭ detruo de la Ukraina ŝtato.6 Anina Stecay skribis pri sia elreviĝo en Beletra Almanako 44:

Ekde februaro 2022 ekzemple mi rezignis pri la uzo de la vorto “samideano”, ĉar evidentiĝis ke estas multaj homoj eĉ influaj en la movado, kiuj prifajfas la celojn de paco kaj humaneco sed proklamas tiun militon taŭga politika rimedo, kiam, laŭ mia ĝisnuna kompreno, evito de ajna milito estas la plej forta radiko el tiuj, kiuj nutras nian komunumon. Do klare ne ĉiuj esperantistoj kundividas kun mi la samajn ideojn aŭ idealojn.

Sendube ankaŭ kelkaj israelaj esperantistoj nun opinias, ke por detrui la kruelan teror-organizaĵon Ĥamas oni rajtas mortigi kiom ajn grandan nombron da palestinaj civiluloj kaj detrui ĉiujn iliajn rimedojn por pluvivo. Kaj al mi ne estas malfacile imagi, kvankam mi ne esploris la aferon, ke dum la Dua Mondmilito la esperantistoj de Britio aŭ Usono ne aparte kontraŭis similan kolektivan punadon de civiluloj ekzemple en Hiroŝimo kaj Dresdeno. Ĉu la homarana “interna ideo” estas nur bela parolo, kiu ĉiam cedas kiam oni devus konkrete apliki ĝin?

Mi estus iom pli optimisma kaj dirus, ke la menciitaj rusaj esperantistoj estas fakte “escepto kiu konfirmas la regulon” – tio estas, konstatante ion kiel escepton, ni samtempe rekonas la regulon. La sang-avidaj opinioj de iuj rusaj esperantistoj estas pli ŝokaj ol tiuj de multaj iliaj samlandanoj ĝuste ĉar ili estas esperantistoj. La plimulto de la esperantistoj solidaras kun la ukrainoj, gazaanoj kaj aliaj viktimoj de militoj, tute kiel multaj esperantistoj antaŭ multaj jaroj simpatiis al Finnlando, atakata de Sovet-Unio en 1939–1940, aŭ al la respublikanoj atakataj de faŝistoj en la hispana Interna Milito 1936–1939.7 Sed estas vere, ke de la ĝenerala principa “homarana esperantismo” estas longa vojo al individuaj moralaj decidoj en la konkretaj konfliktoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca etika sistemo.

Jouko Lindstedt

La teksto unue aperis en Lingva Tereno


Notoj:

1 Paĝo 790 en Jukka Pietiläinen (2010), Plurlingvismo kaj Esperanto: Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, p. 781–792 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

2 Kimura Goro Christoph (2010), La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj?, p, 171-177 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. – (2012) Esperanto and minority languages: A sociolinguistic comparison. Language Problems and Language Planning 36(2), 167–181.

3 Paĝo 524 en Jorge Camacho (2010), La Esperanta malpopolo, p. 521–528 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

4 Vidu ekzeple Martin Puchner (2023), Culture: The story of us, from cave art to K-pop. New York & London: W. W. Norton.

5 P. 92–95 en Ulrich Lins (2016), La danĝera lingvo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 

6 Grigorij Arosev (2022), La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, Libera Folio 2022-04-05.

7 Pri Finnlando kaj Hispanio, vidu pl 109–120 en Paul Signoret (2018), Lingvo danĝera, ĉu ankaŭ por ne- aŭ mal-samideanoj?, p, 96–126 en Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara kaj Kimura Goro Christoph (red.): En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Novjorko: Mondial.

 

 

44 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
VladimirPF
VladimirPF
2024-02-21 14:07

Ĉefa rivalo de Esperanto estas elektronikaj tradukiloj. Ĉar rolon de lingvo-peranto facile plenumas Google Translate, Яндекс Переводчик kaj similaj servoj. Por Esperanto restas nur kulturo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-21 14:15
Respondo al  VladimirPF

Jes, tio estas unu respondo (esperantismo 2). Sed por iuj esperantistoj pli gravas esperantismo 1 (la lingvopolitika), por aliaj esperantismo 3 (la homarana). Ni ne estas nek bezonas esti idee unuecaj.

janalisin
janalisin
2024-02-22 19:58
Respondo al  VladimirPF

Fakte tute la saman rivalon kun tradukiloj havas nun la angla. ĉar oni mapli bezonos lerni ajnan fremdan lingvon, ne nur Eon. Tamen evidentas ke la angla tamen restos uzata internacie, ĉar ne ĉiujn taskojn povas plenumi tradukiloj. Do la respondon al demando “kial lerni Eon” oni povas trovi en respondo al “kial lerni la anglan?”

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 12:12
Respondo al  VladimirPF

Ĝis nun mi ne vidas, ke elektronikaj tradukiloj estus serioza rivalo al Esperanto – en la senco: al la lernado de Esperanto por partopreni en ties komunumo.

Esperanto simple ofertas personan buŝan interparoladon, kiun mi malfacile povas imagi samplezure per la elektronikaĵoj. Por parolantoj de la plej multaj eŭropdevenaj lingvoj la bazo de Esperanto bezonas proksimume 20 ĝis 50 horojn – tiam jam komenciĝas la plezuro 🙂 Relative malgranda investo, se konsideri, ke tiu investo povas plezurigi parton de la libera tempo dum multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj. Tri semajnfinoj… (kaj eĉ por orientazianoj supozeble naŭ semajnfinoj sufiĉas por simila nivelo de parolado kaj plezuro).

Elektronikaj tradukiloj certe havas sian aldonan valoron. Mi volonte uzas ilin por ekzemple polaj aŭ japanaj tekstoj. Sed ili simple por mi estas aldono, ne anstataŭaĵo al Esperanto.

Ĉu iuj el vi jam spertis interparoladon kun interesito, kiu diris: Mi ne volas lerni Esperanton, mi ne volas aparteni al la internacia Esperanto-komunumo, ĉar jam ekzistas elektronikaj tradukiloj?
Aliflanke jes, ofte homoj respondas al la propono de Esperanto, ke ĝi ne estas bezonata, ĉar ja jam ekzistas tiuj tradukiloj kaj baldaŭ ili ekzistos en eĉ pli alta kvalito. Sed: Ĉu temas pri homoj, kiuj lernus Esperanton, se ne ekzistus la tradukiloj? Ĉu tiuj homoj subtenis Esperanton, kiam ne jam ekzistis la tradukiloj (aŭ kiam ili estis malbonegaj)? 😮
Eble temas pri homoj, kiuj ĉiukaze ne deziras Esperanton pro ajna kaŭzo, kaj kiuj estas ĝojaj pri ĉiu aldona argumento kontraŭ Esperanto…
(Simile al tiuj lingvistoj, kiuj inventis kaj disvastigas, ke Esperanto estas ne-lingvo, ne havas lingvo-praktikon, ne librojn, ne vortludojn, ne lingvo-evoluon, ne socion ktp.)

Jens Stengaard Larsen
2024-02-21 21:49

Nu, oni povas diri ke “Esenco kaj Estonteco” kaj la Bulonja deklaracio reprezentas la eksteran ideon de Esperanto: ĝi estu komunikilo inter ĉiuj, “ĉies dua lingvo”. Tiun frapfrazon cetere elpensis Léon Bollack, aŭtoro de Bolak, unu el la multaj planlingvaj projektoj naskitaj el la ruinoj de Volapuko.

La interna ideo, esprimita de Zamenhof per liaj broŝuroj pri Homaranismo kaj en liaj kongresaj paroladoj, estas pli malfacile ekkonebla. Kie mi povas lerni la gramatikon kaj vortaron de la frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”? Ĝi estas la motivo kial Zamenhof ellaboris Esperanton, sed ĝi estas tute tegita de la ekstera ideo. Ĉu tiu tegaĵo nun protektas aŭ strangolas la internan ideon?

La celo de la Internacia Lingvo ne estas socia kaj komunika, sed individua kaj esprima, kvankam Zamenhof mem eble ne tute klare vidis tion. Li ne vere celis komunikigi nin, li volis simple diri ion. Kaj tio estas la esenco de la lingvo, de kiu ajn lingvo. Oni uzas ilin por esprimi siajn pensojn, kaj se la pensoj ne estas esprimeblaj per la konataj lingvoj, oni evoluigas ilin — se necese, kreante ne nur novajn vortojn kaj plivastigon de la signifo de la malnovaj, sed tute novan lingvon. Ĉu iu aŭskultas, estas neesenca demando. La diroj estas direndaj, egale ĉu ili estas kopiotaj, kontraŭdirotaj, modifotaj, ignorotaj.

Infanaĝe Zamenhof revis fariĝi granda rusa poeto. Lia revo plenumiĝis.

Ankaŭ nacia lingvo havas sian internan ideon. Unu tuta volumo el kvar de Norsk Språkhistorie (Norvega lingvohistorio, 2016-2018) havas la titolon “Ideologio”.

Ulrich Matthias
Ulrich Matthias
2024-02-21 22:54

Mi plej ŝatas “amikecan esperantismon”, kiu deziras krei per Esperanto mirinde belajn, harmoniajn interhomajn rilatojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-22 8:02
Respondo al  Ulrich Matthias

Mi ricevis bonajn amikojn per Esperanto. Kaj mi estis ankaŭ ofendita kaj perfidita en Esperanto. Normala vivo. En la historio de Esperanto vi legas ankaŭ pri kvereloj kaj rivalecoj. La idealo estas alia, mi konsentas…

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 12:18
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi skribas iom pesimisme kaj negative, Jouko. La aserto ne estas, ke en Esperantujo oni trovas nur harmonion. La aserto (almenaŭ de mi) estas, ke oni trovas multegajn harmoniajn rilatojn, multegajn interesajn homojn, intelekte kaj emocie altnivelajn, multan plezuron. (Jes, estas ankaŭ aliaj homoj, sed kun tiuj oni limigu la tempon.) Pro la internacieco, la vario kaj bunteco laŭ mia impreso la Esperanto-komunumo estas unika.

Mi ne parolas pri la idealo – mi parolas pri miaj spertoj el pli ol kvardek jaroj. Neniu alia grupo donis al mi tiom.

janalisin
janalisin
2024-02-22 20:13

Tiu rusia ”eZperantiZmo” certe fias, tamen la komparo de REU kun la priskribitaj nazia-germana kaj israela asocioj tute ne validas kaj estas demagogia manipulaĉo, ĉar tiuj REU-estraranoj eldiris sian apogon al Putin PRIVATE, kaj nome de la asocio mem ili deklaris ke REU kiel organizaĵo tute DEFLANKIĜAS de ajnaj pripolitikaj diskutoj, kaj krom apogantoj de Putin en la estraro ekzistas sufiĉe da pacistoj. Diverse de REU, ELI-anoj apogis la militon kontraŭ Palestino ne private, sed per oficiala asocia deklaro. Simile politike engaĝita aspektas foje agoj de UEA, ekzemple kiam oni eksigis rusian ĉefdelegiton pro ria privata apogo al la milito. (Ĉu UEA same eksigis israelan ĉefdelegiton?)

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-02-22 22:51
Respondo al  janalisin

Mi estis tiu, kiu en la Komitato postulis eksigi la rusian ĉefdelegitinon. Mi ne postulis tion pro ŝia apogo al la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio, kondamnita de UN, sed pro ŝia naŭzaj insultoj kontraŭ sia kolego, la latvia ĉefdelegitino. En la komitata diskuto mi precizigis tion dirante i.a.:
”…en la Smetanina-kazo temas pri ŝiaj konduto kaj lingvaĵo, neakcepteblaj por funkciulo de UEA. Mi ne postulas ŝian eksigon el ĉefdelegiteco pro tio, ke ŝi malrespektas la starpunkton de UN. Kiel mi skribis, ŝi havu sian opinion. Se iu alia funkciulo de UEA agus simile kiel ŝi, tio devus havi samajn konsekvencojn, tute sendepende de tio, pri kiu konflikto temas kaj kio estas en ĝi la pozicio de Usono, Rusio, Ĉinio aŭ alia potenco. (Ĉar la diskuto ade devojiĝis el tio, kion mi vere postulis, mi substrekas, ke mi NE postulis eksigi Smetanina el UEA nek nuligi la statuson de REU kiel landa asocio de UEA.)”

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-23 10:34
Respondo al  janalisin

La respondo al via argumento estus sufiĉe evidenta, sed la ofenda akuzo “demagogia manipulaĉo” indikas, ke vi ne interesiĝas pri diskuto.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 13:13

Jouko skribas pri stato, ke “Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kaj senrivale kiel la angla nune“. Laŭ mi kun tiom da instruado Esperanto estus lernata multe pli bone ol estas la angla nun. En Ĉinio nuntempe proksimume 300 aŭ 400 milionoj lernas la anglan kaj laŭ raporto de British Council oni taksas, ke ~15 milionoj (~1%) scias konversacii en la angla (The Future of English. 2023, p. 165).

La fina stagno de la angla

En Japanio oni taksas ke ~15 % parolas la anglan, en Hindio la censo 2011 donis ~129 milionojn kiel rezulton por la nombro de angla-parolantoj (hindia ~528 milionoj). En la hispanlingva mondo kaj Brazilo (6%) la situacio de la angla simile ne estas tre konvinka. Eble en tiuj regionoj de la mondo ne temas pri la fina venko de la angla, sed pli pri la fina stagno de la angla. Ĉar ja estas tiel, ke la nombroj pri la tutmonda parolantaro de la angla laŭprocente ekde eble du jardekoj tendencas al stagno. Cetere la kresko de la angla-parolantaro kompare kun la monda loĝantaro ne vere estas tro impona: En 1950 ~10 %, ĉefe denaskuloj. Hodiaŭ, sepdek jarojn poste, ~20 %, tri kvaronoj angla-lernintoj, informas, ke ili parolas la anglan (je mezume evidente malpli bona nivelo ol la denaskuloj de 1950).

Kompreneble en Eŭropo oni facile ekhavas alian impreson pri la angla, ĉefe, se oni ne rigardas la nombrojn, sed nur la sentojn. Aparte nordokcidenta Eŭropo (kaj malgrandaj lingvokomunumoj) entuziasmas pri la angla – ne tre granda miraklo, ĉar parolantoj de ĝermanaj lingvoj ne havas tro da laboro por lerni la anglan (kaj malgrandaj devas). La sudo kaj la oriento de Eŭropo estas ekonomie, science kaj politike malpli potencaj, do iliaj situacio kaj opinio malpli eniras en la konscion de la bonfartaj elitoj. Tiuj, certe, konstatas, ke ĉiuj kunludantoj en iliaj sferoj scias la anglan (nu, se oni ne scias ĝin, oni ne povas kunludi…).

Do la angla nur duone sukcesis, multe malpli ol iuj anglemaj fantaziuloj esperis, kiuj iumomente revis pri 40 aŭ eĉ 60 % de la monda loĝantaro kiel angla-parolantoj. (Mi verkis pri la temo en revuo Esperanto, februare.)

Sekve de tiuj konsideroj mi jes tre konsentas kun la kerna aserto de Jouko, ke Esperanto plu tenas sian valoron kaj allogon. Indas laŭ mi zorge konsideri, ĉu oni argumentas kontraŭ iuj homoj, kiuj ĉiukaze ne lernus Esperanton, sendepende de la diskuto. Aŭ ĉu oni interparolas kun homoj, kiuj serioze konsideras lerni Esperanton. La demando estas, kiom helpos al Esperanto kaj ties plua disvastiĝo, se ni prezentas niajn argumentojn al la ĉiukaze-ne-lernontoj de Esperanto.

Jens Stengaard Larsen
2024-02-23 23:23
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Nu, se la Angla jam gajnis kvinonon de la tera loĝantaro, estas malfacile vidi kio malhelpos (aŭ -as, se la analizo de Lu estas trafa) ĝian pluan disvastiĝon. Precipe se la lingvo esence estas komunikilo, ĉar tiam la lingva diverseco ne havas daŭripovan ekzistopravigon. Kaj nelaste ĉar scio de la Angla estas asociita al ekonomia prospero.

La homoj malantaŭ Ido kredis ke ili trovis la plej perfektan lingvon ĝistiaman. Por subteni sian lingvon kontraŭ Esperanto ili bezonis tre riĉan lingvoteorion, sed baldaŭ iĝis klare ke ilia teorio estas tute maltrafa. Kompare al Ido ni bezonas treege malmulte da lingvoteorio, sed por argumenti nian aferon kontraŭ la Angla kiel ĉies unua lingvo ni tamen bezonas iom. Ni bezonas tiun teorion kiu demandigos homojn “Ĉu vere estas gajno se la lingva diverseco forvelkas?” anstataŭ “Por kio ni bezonas Esperanton se la mondo ĉiuokaze Angliĝas?”.

Ĝis nun ni ĝenerale laboris surbaze de la teorio ke lingvo kaj komunikado estas pli-malpli unu sama afero. Tio signifas ke nia informado pri Esperanto reale estis propagando por la Angla, kvankam la menciado de Esperanto kompreneble varbis kelkajn. Dum nia movado restas komunikisma, la vere efikaj movantoj tamen ne sentos sin tute hejme en ĝi.

Jixiang
2024-02-24 10:18

“Nu, se la Angla jam gajnis kvinonon de la tera loĝantaro, estas malfacile vidi kio malhelpos (aŭ -as, se la analizo de Lu estas trafa) ĝian pluan disvastiĝon.”

Mi kredas ke vi eraras. La plua disvastigxo de la Angla ne okazas cxar la plej multo da homoj en la mondo ne vivas tiom “internaciaj” vivoj kiel oni povus imagi. Gxis naciaj lingvoj dauxre ekzistos kaj estos instruataj en lernejoj, por la plej multo de la homaro scii la propran nacian lingvon suficxos.

Tio povus sxangxigxi se registaroj entute rezignus pri la naciaj lingvoj, kaj komencus pusxi la Anglan kiel la cxefa aux nura deviga lingvo en la lernejoj. Tamen, mi dubas ke tio okazos, pro politikaj kaj emociaj kialoj.

La facileco de Esperanto relative al la Angla estas vera afero, laux mi, sed ne temas pri la cxefa faktoro. La homoj kiuj ne scipovas la Anglan nun versxajne ankaux ne scipovus Esperanton se gxi farigxus la nova internacia ponta lingvo.

Jens Stengaard Larsen
2024-02-26 20:52
Respondo al  Jixiang

Agrable ke aliĝas eksterEŭropano. Bonvenon!

Nu, al multaj neniel sufiĉas scii nur unu lingvon, kaj la pli granda parto de la homaro efektive estas plurlingva. Ĉiuj Ĉinoj scias Putonghua, sed multaj parolas alian lingvon hejmloke. Ĉiuj Gronlandanoj kaj Ferooj scias la Danan, sed ili pli bone scias sian propran lingvon, kaj ili scias la Anglan preskaŭ tiel bone kiel la Danoj. Pli-malpli ĉiuj nordokcidentaj Eŭropanoj pli junaj ol mi (65-jara) povas konversacii Angle.

Ĉiuokaze nia problemo ne estas la disvastiĝo de la Angla, sed ke ni ne konas la logikon kial ĝi ne fariĝu ĉies unua (kaj sekve iam sola) lingvo. La Gronlandanoj kaj Ferooj kompreneble ne volas rezigni pri siaj lingvoj favore al la Dana — nur rezigni favore al la Angla havas sencon nuntempe!

Norda Eŭropo ĉiuokaze havas multajn kulturajn komunaĵojn kun la Anglalingvaj landoj, do alilande la Angla superrego povas esti malpli impona. Ni prenu Singapuron. La tieaj Ĉinoj ankoraŭ uzas la Ĉinan apud la Angla, sed kiel longe? Ili jam rezignis pri sia dialekto favore al Putonghua. La registaroj eble ne komencos puŝi la Anglan kiel la solan lingvon, sed kion fari se la popolo mem faros tion?

Nia problemo tute ne estas ĉu la Angla finvenkos aŭ jam finvenkis. Nia problemo estas ke ni havas neniujn bonajn argumentojn por konservi la multlingvecon. Nia tradicia sinteno estas tiu ke homoj ĝenerale estas sangavidaj monstroj kiuj ne rezignos pri iu ajn preteksto por masakri unu la alian; nur ni Esperantistoj estas anĝeloj kaj ne bezonas la lingvodiversecon. Evidente tio ne estas tenebla en la longa daŭro.

Esperanto estas tiom pli forta ol siaj planlingvaj konkurantoj ke ni povas tute ignori la teoriojn kiujn la aliplanlingvistoj elpensas por pravigi sian pozicion. Tiun lukson ni ne havas kontraŭ la Angla. Tute male, ni devas trovi vojon kiu devigos la Anglistojn teorie defendi sian pozicion. Se ili malsukcesos, Esperanto jam venkis morale; kaj eble montriĝos ke tute ne gravas venki ankaŭ materie.

Jixiang
2024-02-27 4:17

Agrable ke aliĝas eksterEŭropano. Bonvenon!

Dankon! Tamen mi fakte estas Euxropano, sed efektive mi vivis en Cxinio kaj gxenerale Azio por multaj jaroj, kaj mi ja pensas ke mia perspektivo pri cxi tiuj problemoj estas nun almenaux parte “Azia”.

Nu, al multaj neniel sufiĉas scii nur unu lingvon, kaj la pli granda parto de la homaro efektive estas plurlingva. Ĉiuj Ĉinoj scias Putonghua, sed multaj parolas alian lingvon hejmloke. Ĉiuj Gronlandanoj kaj Ferooj scias la Danan, sed ili pli bone scias sian propran lingvon, kaj ili scias la Anglan preskaŭ tiel bone kiel la Danoj. Pli-malpli ĉiuj nordokcidentaj Eŭropanoj pli junaj ol mi (65-jara) povas konversacii Angle.

Malbonsxance Cxinoj farigxas pli kaj pli monolingvaj en Putonghua. Kaj efektive, lokaj aux minoritataj lingvoj malfortigxas preskaux cxie en la mondo, favore al naciaj lingvoj. Eble Gronlandanoj ne volas rezigni pri sia lingvo favore al la Dana, sed io simila okazas en multaj landoj.

Tamen mia argumento ne estas ke homoj ne povas estis plurlingvaj, sed simple ke por multaj homoj en la mondo koni la “internacia pont-lingvo” ne estas grava prioritato. En Cxinio kaj aliaj landoj en Azio vi renkontos homoj kiuj flue parolas 2-3 lingvoj, sed la Angla ne estas inter ili.

Norda Eŭropo ĉiuokaze havas multajn kulturajn komunaĵojn kun la Anglalingvaj landoj, do alilande la Angla superrego povas esti malpli impona. Ni prenu Singapuron. La tieaj Ĉinoj ankoraŭ uzas la Ĉinan apud la Angla, sed kiel longe? Ili jam rezignis pri sia dialekto favore al Putonghua. La registaroj eble ne komencos puŝi la Anglan kiel la solan lingvon, sed kion fari se la popolo mem faros tion?

Mi pensas ke registaraj politikoj ja estas la plej grava faktoro, cxefe kiam temas pri la eduka sistemo, despli en landoj kun Cxina etna pli-multo. Gxis la cxefa lingvo de instruo ne estos la Angla, homoj dauxre parolos aliajn lingvojn. Krome la Cxinoj en Cxinio estas tre fieraj pri sia kulturo, ecx sxovinismaj, aliro kiun la registaro subtenas kaj pusxas. La Cxina registaro ankaux havas intereson ke la plej multo de gxiaj popolanoj ne sciu la Anglan, sed vivu en Cxina “veziko”, kaj ili tre sukcese atingis tion. Tamen, mi rekonas ke Cxinio estas ekstrema kazo pro gxia grandeco kaj izoliteco.

Jixiang
2024-02-27 4:24

Nia problemo tute ne estas ĉu la Angla finvenkos aŭ jam finvenkis. Nia problemo estas ke ni havas neniujn bonajn argumentojn por konservi la multlingvecon. Nia tradicia sinteno estas tiu ke homoj ĝenerale estas sangavidaj monstroj kiuj ne rezignos pri iu ajn preteksto por masakri unu la alian; nur ni Esperantistoj estas anĝeloj kaj ne bezonas la lingvodiversecon. Evidente tio ne estas tenebla en la longa daŭro.

Mi pensas ke bonaj argumentoj por konservi multlingveco abundas: la cxefa estas ke sen gxi ne plu estos kultura diverseco. Tio estas argumento kiun la plej multo de la homaro bone komprenus. Homoj havas emocian ligon al siaj propraj lingvoj.

La demando estas alia: kiun argumento ni havas por ke homoj uzu Esperanton kiel internacia pont-lingvo, kiam la Angla jam plenigas tiun rolon nuntempe? La evidentaj argumentoj estas ke Esperanto estas pli facila kaj neuxtrala. Tamen, la unua pasxo estus sciigi la plej multon de la homaro ke Esperanto ekzistas. Tio ne okazis gxis nun.

Jens Stengaard Larsen
2024-02-27 9:49
Respondo al  Jixiang

La emocioj diktas ke mi volas konservi miajn lingvon kaj kulturon, almenaŭ se ili havas sufiĉe da anoj en la mondo por impresi vivipovaj. Kiuj emocioj diktas ke mi interesiĝu pri la pluvivo de aliaj lingvoj kaj kulturoj? Ili zorgu pri sia grandiĝo kaj fortiĝo por povi gluti la malgrandajn kaj protekti sin kontraŭ aliaj grandaj, tiam mi zorgos pri mia kulturo. — En tiu etoso ne gravas ke la internacia lingvo estu neŭtrala. Dum ni ne kuraĝas mem ekkoni ke tia estas la etoso, ni ne povas efike informi aliajn pri la ebleco de alia etoso, kies logika konsekvenco estas Esperanto,

John nutt
John nutt
2024-03-04 2:26

“La homoj malantaŭ Ido kredis ke ili trovis la plej perfektan lingvon ĝistiaman. Por subteni sian lingvon kontraŭ Esperanto ili bezonis tre riĉan lingvoteorion, sed baldaŭ iĝis klare ke ilia teorio estas tute maltrafa.”

Kiel ghi estis pruvita ke Ido estas pli malbone ol Esperanto?

Char Esperanto havas multe pli da parolantoj?!

Chiuj esperantistoj/Esperantoj parolantoj konas tre bone ke Esperanto havas multaj “difektojn”. La Idistoj konis tion ankau, kaj ilia projekto “fiksis” la “difektojn” kiu estas ke EO (au almenau la plimulto de ili).

Nur problemo pri Ido, estas ke ghi estas ech pli Europa-centra ol Esperanto (aparte de la praktika problemo ke praktike neniu parolas ghin nun!).

Jens Stengaard Larsen
2024-03-06 9:12
Respondo al  John nutt

Lingvo ne havas difektojn. Se ĝi povus havi, tiam eblus ankaŭ progreso en lingvo, sed tiu teorio (ŝatata precipe de Otto Jespersen) neniam havis multe da subteno. Se ĝi estus vera, tiam la problemo de internacia lingvo estus difinebla kiel scienca problemo. Sed ĉar ĝi ne estas, ni devas konstati ke temas pri socia problemo.

John nutt
John nutt
2024-03-06 11:23

“Lingvo ne havas difektojn”

Esperanton havas multajn “difektojn” (kaj Ido “riparis” la plimulton de ili).

“neniam havis multe da subteno.”

Per tiu ‘logiko’ la angla estas 10,000 fojojn pli perfekta ol Esperanto!!

“Se ĝi estus vera, tiam la problemo de internacia lingvo estus difinebla kiel scienca problemo. Sed ĉar ĝi ne estas, ni devas konstati ke temas pri socia problemo.”

Kial ghi ne povas esti ambau?

La socio kaj la mondo ne zorgas pri la “lingvo problemo” au opinias, ke la angla solvas ghin.

Sed se venas tago, kiam la homaro decidos ke ni havu komunan konstruitan lingvon, ne estas klare ke ni devas elekti Esperanton.

(Noto – Jorge Camacho listigis la chefajn “difektojn” en esperanto.

“Facilus ekfari liston kun “difektoj” de Esperanto:

la supersignitaj literoj;
la tro similsonaj liternomoj aŭ, multe pli grave, la konfuzive kaj orel-agace samfinaĵaj personaj pronomoj;
la neegaleca esprimado de sekso kaj genro;
la troa uzado de mal-vortoj;
la pasivo;
la refleksivo;
la landnomoj;
la sameco de formo de rilativaj kaj demandaj tabelvortoj;
la ĝena ambigueco de la vorto “aŭ”;
la vorto “patrino”; (kaj la vorto”virino” ktp).
ktp.”

La Idistoj faris pli ampleksan priskribon de la”difektoj” en Eo, kaj kiel Ido “riparis” ilin.

LA CHEFAJ AVANTAGHOJ DE IDO

http://idolinguo.org.uk/idoavan.htm

Gary Mickle
Gary Mickle
2024-02-24 7:18

Mi ŝatas ĉi tiun artikolon. Estas bona signo, ke la esperantula komunumo nun malpli ĝeniĝas paroli pri la “postfinvenkisma” epoko de la lingvo, en kiun ni evidente jam envenis. Mi iomete emas aldoni al la priskribitaj unu variaĵon de la “rifuzo adaptiĝi”, kiu kelkmedie havas adeptojn: la “geopolitikisman”, kiu lokalizas la fonton de ĉiuj malbonoj en la mondo en anglalingvaj landoj. Oni esperas altan tajdon de tutmonda rezisto kontraŭ ili, kiu povus alpreni kulturpolitikan dimension kaj malaperigi la tutmondan pretecon plu akcepti la anglan lingvon en la internacia rolo, kiun ĝi nun havas – venkige por Esperanto.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-24 16:08
Respondo al  Gary Mickle

Jes. Mi rimarkis la ekziston de tia tendarisma pensado, kiam eĉ iuj eksterrusiaj esperantistoj rifuzis kondamni la rusan atakon kontraŭ Ukrainio – en ilia mondo ekzistas nur usona imperiismo, ne rusa, kaj ili ne povis sen rezervoj simpatii kun atakata nacio, se Usono subtenas tiun. Sendube por iuj reprezentantoj de iom malmoderna maldekstrismo Esperanto estas la kontraŭangla lingvo.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-02-25 9:16
Respondo al  Jouko Lindstedt

Via komento igas min pensi ankaŭ pri iamaj membroj de la stalinisma opozicio en la Finna Komunista Partio, kiuj senkompromise subtenis ĉion, kion faris kaj diris Sovetio kaj ĝia partio. Nun multaj el ili, feliĉe ne ĉiuj, apogas la agreson kontraŭ Ukrainio blinde akceptante ĉiujn pretekstojn de Rusio. Jam antaŭe ili simpatiis kun la putinisma reĝimo de Rusio kaj ne influis ilian pensadon, ke tiu reĝimo iĝis ĉiam pli faŝisma.

Andreas
Andreas
2024-02-24 13:27

Esperanton mi uzas ofte en sociaj retejoj (X, Snapchat, TikTok). Tie – pri kio ajn – mi afishas kontribuajhojn. Tion mi faras tiel, ke ilin kaj/au vorton “Esperanto” perceptas ankau plurcentoj da neesperantistoj (jen ekzemploj).

Kiel oni povus nomi tian esperantismon? Chu eble taugas “ekster-Esperantuja esperantismo”? Kiun nomon vi proponas?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-24 16:14
Respondo al  Andreas

Mia artikolo celis priskribi ne tion, kion la esperantistoj faras, sed tion, kio ilin motivas. Do la demando estas, kion vi plej multe celas atingi – konscion pri lingva diskriminacio, informiĝon pri la Esperanta kulturo, aŭ aliĝon al la rondo familia? Aŭ ĉiujn ĉi?

Andreas
Andreas
2024-02-24 22:31
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estas du motivoj:

1) Pri iu afero, ekzemple teknika, mi volas diskonigi mian eltrovon, sperton, demandon, vidpunkton au similon, por ekhavi reagon. Iusence mi komunikas en la angla, kiel interlingvo, sed mi uzas la vortojn, gramatikon, lingvajhon kaj ortografion de Esperanto, char ghin mi regas pli bone. Tiun pri-aferan komunikadon mi praktikas chefe en X, kie mi havas kaj esperantistajn kaj neesperantistajn sekvantojn.

2) Mi volas, ke neesperantistoj sciighu pri tio, ke ekzistas lingvo nome “Esperanto”, kaj ke prie ili farighu scivolaj. Chi-cele mi afishas foje ne-Esperantlingve pri Esperanto, foje – per nur mallongaj tekstoj – en Esperanto. Tian komunikadon mi praktikas chefe en Snapchat kaj TikTok.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2024-02-26 12:29

la nuntempa movado ŝajne similas al homo transvivinta katastrofon aŭ vivdanĝeran malsanon: ĝi konstatas kun surprizo, ke ĝi plu vivas kaj pripensas klarigon kaj vivcelon por la sekva tempo. ĉi tiu artikolo estas interesa kontribuo.

al la 2a temo, nome “kultura esperantismo”, mi volonte aldonus ke ĉi tiu motivo ne nur “riĉigas la esperantan kulturon”, kiun nuntempuloj tiel pasie penas difini kiel propraĵon de la esperantistaro — iom paradokse se oni memoras la fonan universalismon de la movado. de la komenco, homoj pensis ankaŭ, ke la lingvo internacia peras la mondajn kulturojn.

ĉi tiun rolon esperanto efektive rolas. iujn verkojn mi legis en esperanta traduko, kiujn mi probable neniam legus en nacia lingvo, eĉ se la responda traduko pli aŭ malpli facile haveblas. kompreneble la sortimento de disponeblaĵoj (ne nur literaturaj) el la monda kulturo estas iom hazarda, ĝi pli dependas je la vigleco de lokaj movadoj, ol je entuta plano, kvankam uea kaj aliaj provis gvidi la rilatan laboron. sed tiu hazardeco ne deprenas el la valoro de la plenumita laboro.

alia rimarko estas, ke la artikolo ne mencias inter motivoj por lerno de esperanto lingvohobiismon. multaj poliglotoj, lingvoplanantoj, lingvoŝatantoj interesiĝas pri la lingvo internacia spontanee, se ili nur aŭdas pri ĝi. ĉi tiu motivo povas esti sufiĉa: ĝi gvidas eventuale al gramatika, vortara, lingvistika laboro, aŭ pli amatore al vortbataloj en sociaj retejoj. ĝi ankaŭ povas esti enkondukilo, kiu poste ŝanĝiĝas al pli interna motivo el tiuj, kiujn la artikolo mencias.

cetere — se iuj sociologoj enuas — estus interese ke ili enketus, ne nur kiel la diversaj motivoj pli aŭ malpli pezas en la esperantistaro en iu difinita momento, sed ankaŭ kiel homoj eventuale vojas de iu motivo al alia dum sia esperanta kariero.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-02-26 14:16

Mi ne opinias, ke grandskala disvastiĝo de Esperanto — “La Fina Venko” en la tradiciaj terminoj — ne plu eblas. Male, ĝuste hodiaŭ ĝi iĝis realigebla, unue dum la tuta historio de la lingvo, kaj ankoraŭ neniam ni havis tiom favorajn cirkonstancojn. Ja en nuna epoko scipovoj povas disvastiĝi tre rapide. Sufiĉas rememori, ke dum lasta jardeko aŭ pli, centoj da milionoj da homoj lernis uzi saĝtelefonojn. Kaj por ke tio okazu, oni bezonis nek decidojn fare de registaroj, nek saĝtelefonisman movadon.

Koncerne la pozicion de la angla — certe, Zamenhof ne povis prognozi ĝin, tamen li ja ne bezonis tion, ĉar la agmanieron por tia situacio li priskribis ankoraŭ en 1887. Se vi atente legos la antaŭparolon al la Unua libro (ĝi troveblas en Fundamenta Krestomatio), vi vidos, ke Esperanto ne devas konkuri kun aliaj lingvoj, uzataj por internacia komunikado — ĝi funkciu paralele kun tiuj. Do nenio malhelpas al Esperanto funkcii kune kun la angla. Kaj tia sistemo de internacia komunikado estos, kvankam pli komplika, ja pli efika, ol sistemo, en kiu oni uzas nur la anglan. Tial, laŭ la leĝoj de evoluo, nuntempa situacio (uzado de nur la angla) kapablos tranformiĝi en situacion de paralela uzado de la angla kaj Esperanto, kaj tiu, siavice — en la situacion, kie oni uzas nur Esperanton. Avĉjo Karolo Darvino helpas avĉjon Zamĉjon. Inter alie, “La origino de specioj” ja aperis en la naskiĝjaro de la lasta…

Andreas
Andreas
2024-02-26 16:14
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi opinias atingebla ian rolon de Esperanto rimarkeblan ekster Esperantujo. Mi emas ne nomi ion tian “Fina Venko”. Drasta shangho en la sinteno kaj agado de la grandega plimulto de la Esperanto-parolantoj estas necesa.

Ili devas ighi konvinkitaj pri jeno: Ne plu sufichas utiligi Esperanton tiel, ke ekster Esperantujo ghi ne estas rimarkata, do ne plu esence nur en retposhto, Facebook kaj WhatsApp.

Tia shangho estas malfacile atingebla. Indikajho pri tiu malfacilo estas ekzemple la artikolo mem. Ghia autoro evidente ne havis sur sia radar-ekrano jenan motivon: Utiligi Esperanton, kiel oportunan interlingvon, en platformoj, kiel ekzemple X, Instagram, Youtube, TikTok kaj Snapchat.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-04 10:16
Respondo al  Andreas

Do, unu el la motivoj por uzi Esperanton estas uzi ĝin pli multe? Mi trovas tion cirkla rezonado. Evidente oni povas videbligi kaj eĉ disvastigi Esperanton uzante ĝin en pli multaj forumoj, sed mi ja volis demandi, kial ni entute volas uzi kaj disvastigi Esperanton.

Andreas
Andreas
2024-03-04 17:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi nepre atribuas valoron al via serchado je respondoj. Se vi ankorau ne trovis konvinkan motivon, por uzi kaj disvastigi Esperanton, kredeble ankau mi ne povas doni la respondojn, kiujn vi serchas. Chiuokaze mi esperas, ke via esplorado kaj diskutoj kun aliaj homoj evidentigos al vi la celon kaj ideon de uzado je Esperanto.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-05 15:43
Respondo al  Andreas

Mi ja prezentis tri grandajn motivojn en mia artikolo. Por iu povus sufiĉi eĉ nur unu el ili. Pri miaj personaj motivoj mi ne aparte skribis.

John nutt
John nutt
2024-03-04 10:35

“Jorge Camacho opinias, ke Esperanto tamen ne havas propran kulturon kompareblan kun tiuj de nacioj kaj naciaj lingvoj, kvankam li koncedas, ke eblas uzi la vorton “kulturo” metafore pri certaj trajtoj de nia komunumo.3 Sed tia kritiko baziĝas sur koncepto de kulturo kiel io stabila, kiu apartenas al difinita homgrupo, ĝia posedanto. Sed kulturo vere estas io, kion oni ne posedas sed faras kaj refaras, renovigante, pruntante kaj miksante.4 Ĉiuj vivantaj kulturoj estas nestabilaj miksaĵoj de diversaj influoj kaj pruntaĵoj, kaj tiusence la Esperanta kulturo estas eĉ tre vivipova.”

Esperanto estas maksimume subkulturo.

Chu vi vere pensas, ke fanoj de Harry Potter, Star Trek, Lord of the lords kaj ankau ideologiaj grupoj kiel veganoj, anarkiistoj, marksistoj, MAGA en Usono ktp havas sian propran kulturon?!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-05 15:51
Respondo al  John nutt

Se kulturo estas io, kio ekzistas, dependas de tio, kiel vi ĝin difinas. Se la naciaj kaj etnaj kuilturoj estas la modelo por kulturo, Esperanto ne havas tian. Sed mi klopodis diri, ke kulturo estas efektive ne io, kio stabile ekzistas, sed aktiveco, farado. La esperantistoj faras kulturajn produktojn kaj proponas ilin unu al la alia. Ekzemple romano estas kultura produkto sendepende de tio, ĉu iu difinas ĝin kiel parton de “kulturo” aŭ “subkulturo”.

John nutt
John nutt
2024-03-06 15:13
Respondo al  Jouko Lindstedt

Esperanto “kulturo” estas kreita pro ideologiaj kialoj – same kiel la “kulturo” de nov-nazioj, komunistoj, feministoj, kaj la entuziasmuloj de Hari Potter, la majstro de la ringoj ktp.

Ghi ne estas natura, etna, kaj “organika” kulturo – male al la kulturoj kiu estas asociita kun la angla, Japana,rusa, china, dana, franca ktp.

Tio estas kio “normaluloj” intencas diri,kiam ili diras ke Esperanto ne havas sian propran kulturon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-06 15:50
Respondo al  John nutt

Se oni rigardas kulturojn, en la spirito de la nacia romantikismo, kvazaŭ kreskaĵojn ekestintajn per si mem, “organike”, kompreneble Esperanto ne povas havi tian, same kiel ĝi ne povas esti “natura lingvo” – sed tia konstato sekvas simple de via difino de “kulturo”. Esperanta kulturo “ne estas natura, etna”, vi skribas: ĉu estas surprizo, ke ĝi ne povas esti “etna”?

Reale, kulturoj havas siajn agantojn kaj tiuj ĉiam havas siajn motivojn. Estas vere, ke la unuaj beletraj verkoj en Esperanto celis montri, ke la lingvo funkcias, kaj tiusence ili estis “ideologiaj” kreaĵoj. Sed tute same la plej unuaj modernaj beletraĵoj en la finna kaj pluraj aliaj novaj eŭropaj literaturaj lingvoj dum la 19-a jarcento volis ĉefe pruvi, ke oni povas verki per tiu lingvo. Aliflanke, por la nunaj Esperantaj verkistoj tia motivo ne estas la ĉefa, pro tio mi ja menciis “kulturan esperantismon” kiel unu el la tri ĉefaj motivoj. Se oni rajtas malgrandan kompari kun la grandaj, ankaŭ kiam mi skribas poemon en Esperanto, mi ne havas “ideologiajn” motivojn. Mi simple elektas mian celgrupon.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jouko Lindstedt
John nutt
John nutt
2024-03-06 16:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

“Se oni rajtas malgrandan kompari kun la grandaj, ankaŭ kiam mi skribas poemon en Esperanto, mi ne havas “ideologiajn” motivojn. Mi simple elektas mian celgrupon.”

Same kiel kiam entuziasmuloj por Hari Potter kaj la mastro de la ringoj skribas fanfikcion, ili ankau ne havas ajnan “ideologia motivo” kaj simple elektas sian celgrupon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-06 17:18
Respondo al  John nutt

Jes. Kaj same okazas, kiam finna verkisto skribas en la finna kaj ne ekzemple en la angla (kiun kelkaj finnaj verkistoj ja elektis). Rimarku, ke estis vi, kiu enkondukis la demandon pri “ideologiaj kialoj”.

John nutt
John nutt
2024-03-06 17:56
Respondo al  Jouko Lindstedt

La finna estas vivanta kaj natura lingvo, – male al esperanto. (Kaj skribo estas simple fizikan reprezento de la parola lingvo).

“Rimarku, ke estis vi, kiu enkondukis la demandon pri “ideologiaj kialoj”.”

Jes kaj Esperanto estis kreita pro ideologiaj kialoj, kaj plu ekzistas lau ideologiaj kialoj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-03-05 12:28

Se ni parolas pri motivoj, pro kiuj oni okupiĝas pri Esperanto, do mi volas levi unu demandon, kiu min, honeste, perpleksigas. Eble, Jouko povos diri ion pri tio?

Kion ajn ni taksus nombron da homoj en la mondo, kiuj havas konon de Esperanto, tio ĉiuokaze estas kvanto sufiĉe granda. Kaj eblas atendi, ke, laŭ la leĝoj de statistiko, inter ĉi tiuj homoj aperos tiuj, kiuj diros:

“Jes, vi povas havi tute diversajn opiniojn koncerne tion, kia estas la rolo de Esperanto, ĉu komuna lingvo kapablas plibonigi la mondon k. t. p. Tamen kune kun ĉi tiuj opinioj ekzistas ja nekontestebla fakto. Ĉi tiu fakto estas, ke Esperanto estas tre potenca instrumento por plilabori kaj komuniki informon, des pli nuntempe, en la cifereca epoko. Do ni uzu ĉi tiun instrumenton tiel, kiel ĝi meritas”.

Kaj se ili ekus uzi ĝin tiel, fruktoj de ĉi tiu laboro estus bone videblaj, tamen ili tute forestas. Tio similas Fermi-paradokson — se krom ni ekzistas ankaŭ aliaj civilizacioj en la universo, certa parto da ili devus disvolviĝi tiom, ke ilia agado estus rimarkebla. Tamen ĉi-kaze la paradokso estas, verŝajne, ankoraŭ pli forta — ja ni ne scias, ĉu aliaj civilizacioj ekzistas, tamen ni scias, ke estas ja multe da homoj, kiuj konas, kiel funkcias Esperanto, kaj kapablas kompreni ĝian potencialon.

Do min interesas, kion aliaj diskutantoj povas diri pri tio. Ĉu ĉi tiu situacio aspektas por ili same neeksplikebla?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-05 15:41
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ne scias respondi, ĉar mi ne komprenas, pro kio “Esperanto estas tre potenca instrumento por plilabori kaj komuniki informon, des pli nuntempe, en la cifereca epoko”. Per ĝi oni povas prilabori kaj komuniki informojn, kiel per iu ajn lingvo – sed la kvanto de la informo alirebla per ĝi estas nur eta ono de tiu alirebla per grandaj lingvoj.

Jens Stengaard Larsen
2024-03-06 9:20
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, oni ja povas argumenti ke ju pli malgranda estas la parolantaro, des malpli da risko estas ke gravaj informoj avarios en la komunikada oceano, ne atinginte la celitojn.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-03-06 13:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi ne scias respondi, ĉar mi ne komprenas, pro kio “Esperanto estas tre potenca instrumento por plilabori kaj komuniki informon, des pli nuntempe, en la cifereca epoko”.

Mi aperigis artikolon en LF pri tio ankoraŭ en 2019. Esperanto estas efika ilo por transigi informon inter multaj lingvoj naciaj, kaj en la cirefeca epoko ĉi tiu rolo de ĝi povus trovi vastan aplikadon.