TEJO planas elspezi pli da mono

La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn. 

Pro la malcerteco rilate al la administra subvencio, la buĝeto proponita de la estraro de TEJO en februaro havis du alternativojn, depende de tio, ĉu oni ricevos la subvencion aŭ ne.

Laŭ la ”bona scenaro” TEJO havus grandan profiton de 68 708 eŭroj, sed laŭ la ”malbona scenaro” estus deficito de 30 470 eŭroj. Por ŝpari monon, TEJO maldungis siajn komunikiston kaj eksterrilatiston.  

Sed tri semajnojn post kiam la komitato akceptis la buĝeton, TEJO estis akceptita por ricevi 125 000 eŭrojn de la Eŭropa Unio. Pro tio, oni nun kreas novan buĝeton responde al la nova financa stato de TEJO. 

La plej grava ŝanĝo en la buĝeto estas ke TEJO redungos komunikiston kaj eksterrilatiston, sed tiuj postenoj estos plentempaj anstataŭ duontempaj kiel pasintjare. TEJO jam komencis varbi por la roloj (kiuj pagos preskaŭ du mil eŭrojn monate) malgraŭ ke la komitato ankoraŭ ne akceptis la proponon por pagi ilin. 

La aliaj ŝanĝoj estas ke oni uzos 2 000 pliajn eŭrojn por pagi la vojaĝkostojn de kelkaj partoprenantoj de IJK (la sumo nun estos 7 000 eŭroj). Oni pagos 2 000 eŭrojn por organizi eventojn ekster Eŭropo. Krome oni elspezos 200 eŭrojn por kampajno kiu celas starigi junularan movadon en Latvio dum la Baltaj Esperanto-Tagoj.

Aldone, 560 eŭroj estos uzitaj por pagi duonon de la kostoj de kvin homoj por KER-ekzamenoj je niveloj C1 kaj kvin homoj je nivelo C2. 1 000 eŭroj estos uzitaj por krei novajn t-ĉemizojn kaj pinglojn por vendi.

Oni krome elspezos 3 980 eŭrojn por ”Erasmus+ Vojaĝkonkurso”, sed ne estas klare pri kio tio temas, krom ke oni uzos la monon por ”investo en filmiloj por krei videoserion en Esperanto”.

La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, agnoskis ke atendi 8 000 eŭrojn en donacoj al TEJO estas ”tro alta, nerealisma sumo”, kaj malaltigis ĝin al nur 1 000 eŭroj.

Oni elspezos 400 eŭrojn por varbiloj por la junaj amikoj de Esperanto, ”membroj” de TEJO kiuj ĝis nun neniam estis reprezentitaj en la komitato aŭ eĉ kontaktitaj ekde sia kreo en 2016. 

Oni malfermis la diskutan fazon, sed post tri tagoj, nur unu komento pri la buĝeta propono venis de la komitato. 

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Suso Moinhos
2023-05-30 13:37