Tial TEJO dungas pliajn oficistojn

Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.

TEJO volas dungi ĝeneralan direktoron, kiu interalie prizorgu la librotenadon kaj la rilatojn de TEJO kun nederlandaj instancoj. La prezidanto de TEJO, Tyron Surmon, klarigas kial.

Antaŭ kelkaj tagoj TEJO anoncis pri dungo de du novaj oficistoj: ĝenerala direktoro kaj spertulo pri aŭdvidaj projektoj. Ambaŭ postenoj estas plentempaj kaj la laboro devus komenciĝi jam la 4-an de februaro. La salajro laŭ la anonco dependos de la loĝloko de la kandidato, kaj eblos labori distance. Tamen la ĝenerala direktoro devos de tempo al tempo viziti Roterdamon.

TEJO jam nun havas tri plentempajn oficistojn, unu partatempan oficiston kaj tri volontulojn en Roterdamo. La volontuloj estas financataj de Eŭropa Solidareca Korpuso kaj laboras plentempe.

Ni petis la prezidanton de TEJO, Tyron Surmon, klarigi pri kio temas la novaj planoj.

Libera Folio: Kiel TEJO financas la laboron de siaj propraj oficistoj?

Tyron Surmon: – Nia ĉefa enspezfonto estas la administra subvencio de Erasmus. Per tio ni ricevas 100 mil eŭrojn, kaj kvankam ni ricevas monon de aliaj fontoj (eble 50 mil eŭrojn kune), tiu administra subvencio restas la ĉefa ilo kiun ni uzas por financi la dungojn de TEJO.

Kial TEJO nun serĉas ĝeneralan direktoron?

– Dum longa tempo oni diskutis la ideon dungi ĝeneralan direktoron por TEJO. Kvankam ne tiom evidentas al la ekstera publiko, grandega kvanto da administra laboro bezonatas por funkciigi la ĉiutagan laboron de la organizo. Ĝis nun la respondeco ĉefe falas al volontulaj estraranoj, kaj tio neniel daŭripovas, konsidere kiom multe TEJO kreskas.

Antaŭ jardeko TEJO havis malpli ol 400 individuajn membrojn, sed post 2016 la membrokvanto kreskis rapide, interalie ĉar oni en 2017 altigis la aĝolimon al 35 jaroj.

En 2022 la asocio superis la kvanton de mil individuaj membroj – estis entute 1 058 individuaj membroj, el kiuj 942 en la plej malmultekosta kategorio de bazaj membroj. Ankaŭ en 2023 la kvanto restis super la magia limo de mil, laŭ Tyron Surmon.

Tamen la ĉefa kresko okazis ne en la membrokvanto, sed en la buĝeto, kiu estas grandparte financata de diversaj subvencioj de EU.

– Kompare al antaŭ dek jaroj, ni nun havas kvinoble pli grandan buĝeton kaj iris de unu plentempa laboranto al sep (oficistoj kaj volontuloj). Malgraŭ tio, ni ankoraŭ dependas de volontulaj estraranoj por fari bazajn administrajn taskojn – kiel individue aprobi ĉiujn pagojn – kiuj multe pli taŭgus por aparta oficisto. Tio estas tute fremda koncepto kompare al similaj internaciaj junularaj organizoj, kaj endas ŝanĝi.

Li aldonas, ke jam antaŭ pli ol dudek jaroj tiamaj gvidantoj de TEJO atentigis pri la neceso “forpreni serion da administraj taskoj el la manoj de niaj volontule kaj libertempe agantaj aktivuloj, kaj transdoni ilin al funkcianta profesia strukturo”. Tion skribis kvar estraranoj en 2003 en demisia letero, aperinta en Libera Folio.

Plia instigo grandigi la stabon en 2024 laŭ li estas la kondiĉoj de la EU-subvencioj.

– Kadre de la administra subvencio de Erasmus, se ni atingas kvin plentempajn ekvivalentajn dungitojn, ni kvalifikiĝas por pli alta nivelo de financa subteno. Tiel novaj dungoj grandparte pagas por si mem. Konsidere tion, estis memevidenta saĝa decido strebi preni tiun oportunon, kaj finfine dungi ĝeneralan direktoron.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2024-01-30 19:53

„Nia ĉefa enspezfonto estas la administra subvencio de Erasmus. Per tio ni ricevas 100 mil eŭrojn“

Tiel oni dresas junularon fidelan al la burokrataro. Kia malŝparo de mono!

Cetere, centmil eŭroj por kiom longa tempodaŭro?

Hans
Hans
2024-01-30 23:12
Respondo al  Sebastiano

Se Erasmus donas monon, tio estas junulardresado fideliga al burokrataro. Se Erasmus ne donas monon, tio montras ĝin kiel monosuĉan funelon taŭgan por nenio, eĉ ne por disdoni monon al la junularo.

Kion ajn Erasmus (aŭ fakte iu ajn) faras aŭ ne faras, kritiko estas certa.

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Hans
Sebastiano
Sebastiano
2024-02-01 10:00
Respondo al  Hans

Hans, tio estas grandioza respondo. Oni povas ĝin universale apliki, ĉu al la regado de Stalino, ĉu al tiu de la loka klubestro. Gratulon.

verdamaro
verdamaro
2024-02-05 21:13

Por pli da precizeco, antaŭ 10 jaroj (en 2014), TEJO ne havis plentempan laboranton, sed nur duontempan.