Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO

Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.

La 10-an de decembro la komitato de TEJO voĉdonis pri la realigplano por la venonta jaro. Kiel kutime, neniu kontraŭis la proponon, sed kelkaj homoj maltrafis la voĉdonadon. Laŭ la reglamento de TEJO, se iu komitatano aŭ estrarano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estas konsiderata kiel demisiinta.

Pro tio, kvar komitatanoj nun perdis sian postenon: Josuo Marso (komitatano B), Matheus Gamito Do Nascimento (komitatano B), Wayne Adrian Federigan (FEJ) kaj Tran Thi Hoan (Ĝojo) (VEJO). Wayne kaj Ĝojo ambaŭ jam estis eksigitaj en 2022, same pro maltrafitaj voĉdonoj.

Sed ankaŭ unu estrarano, Abhinav Varma el Barato, estis eksigita. Ankaŭ li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. Ne estis klarigo kial li ne voĉdonis, sed la eks-prezidanto kaj nuna komitatano A, Albert Stalin Garrido,  parolis pri “malfacila sansituacio” de Abhinav. Garrido diris ke temas pri pli granda problemo de aktivuloj kiuj estas elektitaj al la estraro sen sufiĉe da sperto pri la laborado de TEJO:

– Mi ne tute surpriziĝis pri la fakto ke li kiel estrarano ne povis plenumi sian respondecon: li eniris en la Estraron kun nula sperto pri la gvidaj rondoj de TEJO: li neniam antaŭe estis komitatano, nek, laŭ mia scio, aktivis en iu komisiono. (En mia opinio, aktiveco en malpli altaj organoj estas nemalhavebla kondiĉo.)

Tyron Surmon.

La prezidanto de TEJO, Tyron Surmon, diris ke la nun eksigita estrano delonge ne estis aktiva:

– Pri Abhi, li ĉeestis 2 kunsidojn komence de septembro, kaj poste neniam ĉeestis ion ajn, ne respondis mesaĝon, aŭ eĉ ne ensalutis Telegramon. Mi poste petis lin formale demisii, ĉar mesaĝo kun la vortoj “mi volas demisii” estus sufiĉa, sed li ne eĉ respondis al tio, kaj pro tio ni devis atendi por 3 sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj.

Surmon atentigis pri la problemoj kiuj okazas kiam estraranoj ne kapablas plenumi siajn taskojn en la estraro:

– Mi bedaŭras la situacion, eĉ pli ĉar mi emfazis al la tiama Elekta Komisiono, ke forte preferindas havi malpli grandan estraron ol estraron kun kelkaj neaktivaj membroj – sed pro la manko de kandidatiĝoj, kaj la emo diri “ho, ni donu ŝancon al ĉiuj”, ni alvenas al la nuna situacio. Kiel mi atentigis dum nia komitatkunsido dum la IJK, estas malfacile flanke de la estraro plendi publike pri la (ne)laboro de aliaj estraranoj, pro tio neniu aŭdis pri la problemo ĝis lia demisio.

Snehaja Venkatesh.

La komitato komencis diskuti, ĉu necesas ke kandidatoj por la estraro havu minimuman sperton en TEJO.  Komitatano B Manuela Burghelea sugestis novan regulon, laŭ kiu ĉiu kandidato devas esti komitatano aŭ komisiito antaŭ ol kandidatiĝi por la estraro.

Vicprezidanto Snehaja Venkatesh rimarkigis ke kiam ŝi kandidatiĝis, la komitato tute ne enketis la kandidatojn.

– Mi persone estis tre surprizita ke estis preskaŭ neniu demando el la komitato pri la kandidatoj kaj ĉiuj estis simple elektitaj. Ĉu tio signifas ke la komitato vere konis kaj fidis ĉiujn kandidatojn aŭ ĉu tio signifas ke neniu vere zorgis kiuj estos elektitaj?

Laŭ ŝi estas absurde, ke ordinaraj membroj scias pli pri la funkciado de TEJO ol estrarano de la asocio.

Poste TEJO malfermis alvokon por nova estrarano kaj ricevis du kandidatojn. Ili estis Ikvero Almejdo (Igor Almeida Silva), el Brazilo – estrarano de BEJO, komitatano B kaj redaktoro de Movada Rubriko en Kontakto, kaj Jean de Dieu Kikado de DR Kongo – prezidanto de juna esperantista asocio en la urbo Goma.

Ikvero Almejdo.

La 6-an de januaro Almejdo estis elektita. li ĉefrespondecos pri kongresoj kaj vicrespondecas pri edukado, egaleco, kaj retaj eventoj.

Sed la problemo de malaktivado daŭras, kaj je la 8a de januaro, komitatano A por Brazilo Lucca Lanzi anoncis sian demision kaj kabeon ĉar li spertis “malbonajn aferojn, kiel seksĝenadon kun kelkaj (du) esperantistoj. Bedaŭrinde, tiuj teruraj spertoj ĉiam iras kaj revenas.”

Li ne donis pliajn detalojn aŭ klarigis pri kiu specifa okazaĵo li parolis.

Estis plendoj pri seksĝenado dum IJK 2023, kaj en decembro (kvar monatojn post la okazaĵoj), oni anoncis ke tri homoj estas forbaritaj de TEJO-eventoj dum inter 15 kaj 30 monatoj pro siaj misagoj. Oni ne nomis la homojn nek diris, kion ili faris.

Robert Nielsen