Grégoire Maertens 100-jara

La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio de Belgio spite la riskojn ekaktivis en loka Esperanto-grupo.

Lige kun la kunveno de la Estraro de UEA en marto 1986 okazis akcepto por invititaj gastoj por oficiale inaŭguri la novan alon de la Centra Oficejo. De maldekstre Grégoire Maertens (prezidanto de UEA), Osmo Buller (direktoro de la CO) kaj Marianne Vermaas (la unua direktoro de la CO en Roterdamo).

La 1-an de januaro 2024 atingas la respektindan aĝon de 100 jaroj Grégoire Maertens, multjara estrarano kaj prezidanto de UEA, honora membro de la asocio ekde 1993.

En intervjuo aperinta en la revuo Esperanto okaze de lia 80-jariĝo en januaro 2004 li rakontas, kiel li eklernis Esperanton en Bruĝo en Belgio dum la nazia okupacio:

– Stranga koincido, la eklerno de nia lingvo okazis pro la milito en 1940, kiam la lernantoj en mezgrada lernejo konstatis ke ne plu ekzistas multaj ebloj por amuziĝo. Amiko Debaets sekvis kurson ekde la komenco de septembro. Do mi sekvis kun li kurson de Flandra Ligo Esperantista, grupo Paco kaj Justeco.

Post nur kelkaj monatoj li eniris la grupan estraron kiel “propagandisto”. Poste, en 1960, li estis vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso. Samjare li iĝis komitatano de UEA, posteno kiun li konservis ĝis sia 80-jariĝo en 2004.

Li estis estrarano de UEA ekde 1972 ĝis 1992, kaj dum tiuj jaroj prezidanto de 1980 ĝis 1986. Dum lia prezidado estis plivastigita la domo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kreskis la membraro kaj stabiliĝis la financoj de la asocio.

Li aktivis ankaŭ en Eŭropa Esperanto-Unio, Flandra Esperanto-Ligo kaj aliaj esperantistaj organizaĵoj. De 1972 ĝis 2015 li prezidis Institucion Hodler ’68, fonditan por finance subteni UEA kaj aliajn movadajn iniciatojn. Ekde 2013 li estas ĝia honora prezidanto.

Profesie li preskaŭ la tutan vivon laboris en la ministerio de financoj de Belgio. En 1948 li edziĝis al Germaine Virginie Mallet (1923–2020), kun kiu li ekhavis kvin filojn. Inter liaj 20 genepoj estas la aktiva esperantisto Rakoen Maertens.

La historiisto Ulrich Lins memoras, ke li tute hazarde konatiĝis kun Grégoire Maertens jam en gimnazia aĝo:

– La impona datreveno de Grégoire Maertens instigas min rememori foran pasintecon. Estis en septembro 1959. Mi, 16-jara gimnaziano, partoprenis ekskurson de mia klaso al Flandrio, dum kiu niaj instruistoj multe penis entuziasmigi nin pri la monde famegaj flandraj pentristoj. En Bruĝo foje ni havis promenan paŭzon inter la vizitoj de muzeoj kaj vidindaĵoj, kaj tiam subite alparolis min du sinjoroj Esperante. Ili rimarkis mian verdan stelon.

– Ni iom babilis, almenaŭ tiom, ke fiksiĝis en mia memoro iliaj nomoj: Fernand Roose (mortis 2012) kaj Grégoire Maertens. Por mi bela travivaĵo, ĉar mi estis “novbakita” (eklernis Esperanton nur unu kaj duonan jaron antaŭe) kaj sentis min kuraĝigita.

Tiu estis lia unua vojaĝo eksterlanden, kaj Esperanto tuj utilis. Sekvis multaj vojaĝoj; Esperanto multokaze utilis, sed kutime ne necesis dependi de hazardo, li rakontas.

– Mi ofte revidis Grégoire Maertens en Universalaj Kongresoj. Tie kaj dum miaj oftaj vizitoj al Roterdamo mi povis admiri lian profundan komprenon pri financaj aferoj, ekzemple kiam de 1989 ĝis 1995 mi estis estrarano de UEA. Jam frue, preparante la libron La danĝera lingvo, mi eksciis, ke Maertens dum la milito ekaktivis en la kontraŭleĝa agado de la Bruĝa Esperanto-grupo. Tiu portis nomon provokan por la naziaj okupaciantoj: Paco kaj Justeco.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2024-01-02 12:15

Gratulante al Grégoire mi kun plezuro kaj nostalgio memoras nian kunlaboron ekde la komenco de mia deĵorado en la CO. Mi eklaboris tie lundon la 1-an de julio 1985 kaj jam en sabato de tiu semajno okazis kunsido de la Komisiono pri Financo kaj Administrado, kiun Maertens gvidis. Krom prezidanto, li estis ankaŭ estrarano pri financo kaj administrado. Sekve mi proksime kunlaboris kun li, kio estis des pli agrabla, ĉar ni same pensis pri la signifo de forta Centra Oficejo por kreskigo kaj firmigo de la prestiĝo de UEA. El tio rezultis la ora periodo de la CO en la 90-aj jaroj, kun ĉiujare pli ol 7000 individuaj membroj de UEA (ekde 1987). Ĝi estis bazita sur larĝvida financa filozofio, mala al la librotenismo, kiu iom post tiom anstataŭis ĝin poste. 

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2024-01-03 14:24

Bonan sanon al nia meritplena Centjarulo! P.S. Dum la estraraneco de Grégoire Maertens kaj la UEA-oficado de Osmo Buller, ne imageblis, ke la financaj dokumentaj, la raportoj kaj protokoloj de la UEA-organoj, ne estu pretaj kaj konforme al la Statuto, aprobitaj!