Etsuo Miyoshi leteras al eŭropaj parlamentanoj

La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi daŭrigas sian reklamkampanjon por Esperanto en EU. Li nun sendis leteron kaj anglalingvan libron pri la lingva problemo al germanaj kaj francaj parlamentanoj sur nacia kaj eŭropa niveloj. Jam en 2012 Miyoshi rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.

Etsuo Miyoshi pretigas leterojn al politikistoj. Foto: La FB-paĝo de Etsuo Miyoshi.

Etsuo Miyoshi eklernis kaj ekŝatis Esperanton en 1995. Ekde tiu jaro li ankaŭ financis la gravan subvencion Cigno, kiu dum 17 jaroj estis aljuĝata al diversaj esperantistaj agadoj, ĝis li nuligis ĝin en 2012.

Lerninte Esperanton li baldaŭ decidis kontribui al la diskonigo de la lingvo per anonckampanjoj en eŭropaj gazetoj. La unuaj anoncoj aperis jam komence de la 2000-aj jaroj. En 2012 li rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.

Post kelkjara paŭzo li en 2023 reaktivigis sian reklamkampanjon en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estis neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povis eĉ malutili al la publika bildo de Esperanto.

Ĵus Etsuo Miyoshi diskonigis, ke li sendis leteron pri Esperanto al 170 anoj de la Eŭropa Parlamento el Germanio kaj Francio, kaj al 1 772 naciaj parlamentanoj en la samaj landoj. Krome la letero estis sendita al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj al la prezidento de Francio.

Laŭ lia informo, la leteron li sendis kunlabore kun UEA, Eŭropa Esperanto-Unio kaj Germana Esperanto-Asocio. Krom li subskribis ĝin Seán Ó Riain por Eŭropa Esperanto-Unio, Martin Haase por Germana Esperanto-Asocio, kaj Renato Corsetti kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono de UEA.

La teksto de la letero tuj vekis iom da miro inter esperantistoj, interalie ĉar ĝi ĉefe estas en mi-formo kaj grandparte temas pri la agado de Etsuo Miyoshi mem.

Etsuo Miyoshi sendis al la parlamentanoj ankaŭ sian propran libron pri tio, kiel lia poliomjelito malfermis la pordon al permanenta paco.

La argumentoj, kiujn la letero prezentas por Esperanto, ne estas aparte konvinkaj.

”Rekta dialogo per neŭtrala Esperanto faciligas interkomprenon kaj la eviton de konfliktoj, kaj ebligas al ni eskapi el homa historio de tragedio kaj malŝparo, milito kaj rekonstruo”, la letero asertas. Krome Esperanto ”atutos kontraŭ mondovarmiĝo”.

En komento en la reta forumo UEA-membroj la iama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, akre kritikas la leteron kaj esprimas miron, ke oni povas kredi je ĝia utilo:

– Eĉ se la aktuala letero estus adresita al ordinaraj homoj, ĝia teksto estus tre malsukcesa. Tiom pli malsukcesa kaj maltaŭga ĝi estas, ĉar adresita al pintaj politikistoj.

Laŭ Buller la stilo de la letero estas terura kaj la teksto parte apenaŭ komprenebla.

– Restas unu ebla solvo: ne dissendi la leteron. Se iu legus ĝin, tiu trovus plian konfirmon de siaj antaŭjuĝoj pri esperantistoj.

Iama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, en la sama forumo skribas, ke li ”iom samopinias” kun Buller precipe pri la neklareco de la letero en ĝia nuna formo.

– Nepras ligi la argumentojn por Esperanto al la nuna lingva diskriminacio favore al la angla, efektive al lingva diskriminacio entute. Kio estas la problemo kiun Esperanto celas solvi, kaj kiel tiu solvo povus rezultigi pozitivan progreson?

Renato Corsetti, same eksa prezidanto de UEA, kaj mem subskribinto de la letero, argumentas ke la letero ne estas senutila, ĉar ĝin akompanas la anglalingva verko ”Language Policy and the Future of Europe”, kiu laŭ li bone klarigas la signifon de Esperanto.

– Oni povas esperi, ke ne la parlamentano, sed helpanto de unu el liaj vicsekretarioj rigardos almenaŭ la kovrilon.

Ĉe la eldonejo la rabatita prezo de tiu libro nun estas 40 britaj pundoj, do 47 eŭroj. Se la libro estis sendita al 170 anoj de la Eŭropa Parlamento, jam tio kostis preskaŭ 8 000 eŭrojn. Se ĝi estis sendita ankaŭ al la 1 772 anoj de naciaj parlamentoj, la kosto estus pli ol 91 000 eŭroj, se oni ne ricevis aldonan rabaton por tia granda aĉeto. Ajnakaze temas pri sumo, kiu sendube povus esti investita kun pli granda utilo por la Esperanto-movado.

Cetere estas simbole, ke oni trovas tute en ordo sendi al germanaj kaj francaj parlamentanoj libron en la angla.

Lu Wunsch-Rolshoven

Pri la dissendo grandparte okupiĝis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu estas salajrata komunikisto de UEA por ekstera informado, sed ankaŭ sekretario de Etsuo Miyoshi.

– Mi en la agado partoprenas kiel sekretario de Etsuo Miyoshi, li rakontas al Libera Folio.

La celo de la kampanjo laŭ li estas atingi, ke EU igu Esperanton unu el siaj oficialaj lingvoj.

– Eĉ se tio ne okazos baldaŭ, atentigi pri Esperanto.

Libera Folio: Supozeble vi vidis la kritikojn pri la enhavo de la letero – kiel vi respondas al ili?

– Pri la kritikoj mi ne respondas. Homoj rajtas je siaj opinioj.

Ĉu ne estus bona ideo ne sendi la kostan libron al ĉiuj, sed proponi ĝin senpage al interesiĝantoj? Tiel oni ankaŭ ekscius, kiuj fakte interesiĝas?

– Certe oni povas imagi aliajn agmanierojn. Renato komentis pli-malpli, ke je kritiko rajtas ĉefe tiuj, kiuj mem konkrete agas por la disvastigo de Esperanto kaj kiuj ne nur diskutas.

Sed tamen, ĉu ne estus bone, se interesita ricevanto de la letero povus fari ion konkretan? Ekzemple peti la libron?

– Ĉiu interesita ricevanto povas konkrete mem plu informiĝi pri Esperanto. Se estas demandoj, ĉiu ricevanto certe povas kontakti la sendinton kaj la subskribintojn.


La teksto de la letero.
Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2024-04-30 8:39

“Cetere estas simbole, ke oni trovas tute en ordo sendi al germanaj kaj frandaj parlamentanoj libron en la angla.”
Libera Folio tute pravas, ke ĝuste la frandaj parlamentanoj estu la kerna celgrupo. https://archive.ph/IRsGL

La anglalingvan libron ricevas proksimume 50 homoj; la aliaj ricevas (alian) libron en sia gepatra lingvo.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-04-30 9:26

“Rekta dialogo per Esperanto… eliminos senutilajn kaj misgvidajn tradukojn.” Certe 😀

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Jens Stengaard Larsen
2024-04-30 9:41

Humphrey Tonkin:

Kio estas la problemo kiun Esperanto celas solvi, kaj kiel tiu solvo povus rezultigi pozitivan progreson?

Renato Corsetti (pli-malpli):

Je kritiko rajtas ĉefe tiuj, kiuj mem konkrete agas por la disvastigo de Esperanto kaj kiuj ne nur diskutas.

Jen la problemo en nuksoŝelo, ĉu ne? La unua ne scias la respondon, da dua ne volas koni la demandon.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-04-30 12:26

Mi tute samopinias kun Tonkin pri la ordo de aferoj. Tiu ordo estis starigita ankaŭ en la dokumento Gvidlinioj por informado, kiun la Komitato de UEA akceptis en 2000 kaj kiu daŭre validas. Ĝi starigas kiel la unuan celon kaj taskon Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, ĉar Ĉia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo. La dua celo estas Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto. Sekve la dokumento konstatas: Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaŭ parte atingitaj, eblas serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj.
La letero de Miyoshi malobservas kaj renversas tion, kion difinas la Gvidlinioj de UEA. Bedaŭrinda vero tamen estas, ke nuntempe neniu plu en la gvidantaro de UEA konas la Gvidliniojn. Evidente tiu nekono koncernas ankau la salajratan komunikiston de UEA, kiu en sia rolo de sekretario de Miyoshi supozeble iel rolis en la redaktado de la letero. Vere estus utile kaj necese relegi de tempo al tempo tiun dokumenton de UEA por ne plu aperu nomo de UEA en kampanjoj kiel tiu ĉi.

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de Osmo Buller
Andreas
Andreas
2024-04-30 12:41
Respondo al  Osmo Buller

Osmo Buller: “La letero de Miyoshi malobservas kaj renversas tion, kion difinas la Gvidlinioj de UEA.”

Bona atentigo! Ni do simple esperu, ke ankau la alskribitaj parlamentanoj ne konas tiujn gvidliniojn.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-01 13:29
Respondo al  Osmo Buller

OB:

Vere estus utile kaj necese relegi de tempo al tempo tiun dokumenton de UEA por ne plu aperu nomo de UEA en kampanjoj kiel tiu ĉi.

La problemo estas ke ĉiu tia kolekto de gvidlinioj fariĝas programo de pasiveco. Neniu kapablas klarigi kiamaniere la lingvo unuflanke ne estas tiel sankta kaj superhoma ke oni ne povas krei novan lingvon internacian, aliflanke kial oni rezistu la Anglan se la afero ja ne estas tiel grava. Ĉiuj bedaŭras la malfortiĝon kaj malaperon de dialektoj kaj malgrandaj lingvoj, sed neniu povas klarigi por kio ili utilas. Kie estas la klara, frapa, simpla kaj racia argumento por tio ke niaj genepoj, la estonta homaro, ne solvu siajn komunikajn problemojn transprenante la Anglan kiel gepatran lingvon? Kial ne simple cedi al la pli forta en la negrava punkto de lingvo por pli efike rezisti sur kampoj kie rezisto vere gravas?

Andreas
Andreas
2024-05-01 14:37

Jens Stengaard Larsen: “La problemo estas ke ĉiu tia kolekto de gvidlinioj fariĝas programo de pasiveco.”

Kredeble jes. Evidente ankorau estas sufiche procedate lau la “Gvidlinioj por informado”, char ekster Esperantujo “Esperanto” kaj Universala Esperanto-Asocio estas apenau rimarkeblaj. Cetere: Por esti konforma al la diritaj gvidlinioj, ghi devas shanghi sian nomon tiel, ke en ghi ne plu aperu la solvo (“Esperanto”), sed la problemo (lingva neegaleco), chu ne? Do: “Universala Asocio kontrau lingva neegaleco”.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-02 13:43
Respondo al  Andreas

Nu, estas tamen pli bone elstarigi la solvilon ol la problemon. La problemo de la problemo estas ke neniu scias kial la lingvoj devas esti egalaj kaj sekve neniu interesiĝas pri la demando ĉu ili povos esti egalaj. Antaŭe estis pli facile. Tiam oni rajtis kredi Esperanton supera al aliaj lingvoj (kaj sekve klasi la Esperantistaron kiel “superpopolon”). Ĉu por sennaciistoj ĉu por internaciistoj, unueco per maksimimumigo de la komunikado estis la celo. Nuntempe sennaciismo estas multe pli facile revebla per la Angla, kaj oni eĉ ne bezonas esti revoluciulo.

John nutt
John nutt
2024-05-10 22:16

Nuntempe sennaciismo estas multe pli facile revebla per la Angla, kaj oni eĉ ne bezonas esti revoluciulo.

Sed tio estas la chefa argumento kontrau Esperanto.

”Ni nun havas la anglan kiel internacian lingvon, akcidenton de la historio, sed ankorau fakton”.

Kiel oni produktas bonan argumenton kontrau tio, se ni ne inkluzivas ideologiajn argumentojn por Esperanto?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-01 19:17
Respondo al  Osmo Buller

Dankon pro la atentigo pri la “Gvidlinioj”. Endas noti, tamen, ke ili sekvas saman logikon, kiun por-Esperanta informado uzis ekde sia apero: ni proponas certajn ĝeneralajn tezojn, kaj poste deduktas el ili konkludojn, argumentantajn por utileco de Esperanto. Tia maniero estis komprenebla antaŭe, kiam la movado ne kapablis prezenti ekzemplojn de praktika uzado de la lingvo, konvinkajn por averaĝa homo. Tamen hodiaŭ ni ja povas krei tiajn. Do plej efika algoritmo de informado, realigebla nuntempe, enhavu jenajn elementojn:

– Esperanto estas reale funkcianta ilo, aplikebla en plej diversaj areoj;

– ĝi jam servas kun utilo al multe da homoj tra la mondo, inklude tiujn, kiuj (ankoraŭ) ne posedas ĝin (kiel pontolingvo por transigi informon inter la naciaj);

– nombro da ĉi tiuj homoj kreskas ĉiam pli.

El ĉio ĉi tio adresato jam memstare povos konkludi, ke Esperanto estas aĵo atentinda kaj ke en certaj cirkonstancoj ĝi povas utili ankaŭ por li persone.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-02 13:46
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Nu jes, eble okazas progreso, sed dum ĝi ne rezultigas membrokreskon oni ne povas mezuri ĝin, kaj sekve ne povas atribui ĝin al la agado de UEA.

Oderfnam
Oderfnam
2024-05-12 22:53

Nia samideano Etsuo estas interesa individuo, tion montras lia aŭtobiografio. Mi esperas ke lia letero kaj sendaĵo estas legata de multaj kunlaborantoj de tiuj politikistoj. Ili kutime havas plurajn aktualajn temojn, aparte nun dum la balotokampanjo por la Eŭropa Parlamento; pro tio ili eble ne tuj legos la librojn.
Se li jam aldonas librojn, eble aldonendas la lernolibro de Stano Marĉek en la koncerna lingvo de la ricevonto.
Kiel sekretario de AVE, Asocio de Verduloj Esperantistaj, mi kun kelkaj samideanoj kontaktadas membrojn de la Verdaj Partioj en Eŭropo kaj ankaŭ tutmonde – la lastaj okazaĵoj estis iliaj kongresoj en Liono (FR), respektive 2023 en Incheon (suda Koreio). Lau nia statistiko eble 1% de la politikistoj de la Verduloj interesiĝas pri Esperanto.
En la 90aj jaroj s-ano Pirlot sukcesis al 25%a subteno por sia propono.
Estus bone se ni havus pli da samideanoj kiuj aktivas en la koncernaj partioj – kiuj estas en la parlamentoj.
Mi dubas pri tiu frazo: “Se EU decidos enkonduki Esperanton kiel unu el la oficialaj lingvoj … tio kondukos al dulingva EU kun etnaj lingvoj kaj Esperanto.”
La montrita traduko en Esperanton de tiu frazo povas esti interpretata diverse, kaj povas krei averton, do ne bone pripensita.
Laŭ mi la EU-Parlamento povus decidi, do, proponi, ke oni faras projekton de enkonduko de Esperanto kiel adicia relajsa lingvo en aparta temgrupo, eble se temas pri arto kaj internacia kulturo.