UEA dancos por paco

Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.

La retejo de la aranĝo estas plurlingva. Inter la elekteblaj lingvoj estas ankaŭ Esperanto.

Okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2024, grupo de neregistaraj organizaĵoj partneraj kun Unesko prezentos programon kun interalie kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por la paco. Gravan rolon en la projekto havas UEA. Libera Folio petis estraranon de UEA François Lo Jacomo rakonti pli.

Libera Folio: Pri kio temas la aranĝo?

François Lo Jacomo: – En Unesko estas reprezentataj ĉirkaŭ 200 ŝtatoj kaj 400 neregistaraj organizaĵoj (NRO-j). La rezoluciojn kaj programojn de Unesko decidas la ŝtatoj, sed la NRO-j organizas siajn proprajn internaciajn konferencojn kaj sian propran programon, interalie forumojn kaj festadon de internaciaj tagoj. Ekde 2012, grupo de NRO-j gvidata de la pacmovado proponis festadon de la Internacia Tago de Paco, kaj pluraj tiaj festadoj okazis, organizitaj de tiu grupo de kelkdek NRO-j (inter kiuj UEA).

– En 2019, la gvidanto de la grupo, Michel Thouzeau, sugestis, ke inter la laborlingvoj de la venonta tia evento (korusoj por la paco) estu Esperanto, kaj UEA multe reklamis tiun ĉi oportunon, pro kiu aliĝis sufiĉe multaj pliaj korusoj. Interalie ni organizis Internacian Esperanto-Koruson, kun kantistoj el dek du landoj, kiu venis surloke en Tolosa por kanti en Esperanto (vidu filmeton). La nuna evento estas daŭrigo de nia komuna agado por la paco: ĉi-jare temos pri dancoj por la paco (danco kaj paco kundivide).

Kiu estas la rolo de UEA en ĝi?

– La grupo de NRO-j ne estas formale strukturita, kaj ĉiuj organizoj estas bonvenaj en la grupo, sed tiuj, kiuj plej aktivas por la koncernaj eventoj, nature ludas gvidan rolon. UEA partoprenis ekde la komenco, sed ĝia konsiderinda partopreno en la evento de Tolosa, korusoj por la paco, igis ĝin nemalhavebla kungvidanto. Des pli, ke ĉi-jare la retejon de la evento prizorgis esperantistoj, Nathalie Kesler kaj mi mem. Tiu ĉi retejo estas kvarlingva: franca, angla, hispana kaj Esperanto.

Kial UEA ricevis tiun rolon?

François Lo Jacomo.

– En Unesko, kiel en multaj organizaĵoj, ne abundas laborfortoj, kaj financado malfacile troveblas. Se iu aktivas por la sukceso de difinita projekto, li facile akiras gravan rolon inter la NRO-j. UEA kunfinancis la eventon en Tolosa, korusoj por la paco, kaj la forumon okazintan en Otavo en novembro 2022 pri interalie indiĝenaj lingvoj. La nombro de organizaĵoj, kiuj efektive pagas sian jaran kotizon al la Lig-Komitato de NRO-j, estas bedaŭrinde malgranda, sed UEA regule pagas. Mi mem, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, investis multan tempon kaj monon en tiuj eventoj, kaj nuntempe en la retejo de la evento “danco kaj paco kundivide”.

Kion povas fari esperantistoj?

– Esperantistoj povas mem partopreni en la projekto se inter ili estas dancistoj (ne nepre profesiaj), kaj ili povas konatigi la projekton eĉ al ne-esperantistaj danco-grupoj, kiuj povos partopreni. Ne necesas esti esperantisto por proponi sian dancon. En multaj esperantistaj aranĝoj oni invitas artistojn, ofte dancistojn, foje ne-esperantistajn, kaj proponi al tiuj ĉi dancistoj partopreni en la projekto estas facile, des pli, ke la partopreno (sendado de duminuta filmeto de danco por la paco) estas facila kaj kvazaŭ senkosta. La principa limdato por aliĝi estas tre baldaŭ, sed ĝi ne estos tute strikta, ĉefe gravos, ke la filmetoj alvenu ĝustatempe (en majo), por ke ni havu tempon munti ilin por la septembra evento.

Kiajn konkretajn rezultojn de la projekto oni antaŭvidas?

– Danke al sia kontribuo, UEA montriĝos unu el la gravaj partneroj de Unesko, kaj tio favoros niajn ceterajn planojn en Unesko. Ni sukcesos pruvi, ke esperantistoj kapablas trovi dancgrupojn en multaj landoj, do Esperanto ja estas tutmonda lingvo, kaj ke ni alportas efektivan kontribuon al la sukceso de tia evento, kio gravas por Unesko. Tio helpos nin antaŭenigi projektojn kiel la tagon de Esperanto, eventualan promocion de UEA inter la NRO-j, Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Nuntempe ni tre aktivas en Unesko kaj en UN, ni sendos du reprezentantojn al maja grava UN-pintkunveno en Najrobio, kaj nia efektiva kontribuo en “danco kaj paco kundivide” helpos en nia ĝenerala UN- kaj Unesko-agado.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2024-04-26 15:17

UEA faras bonegajn laborojn ĉe UNESKO kaj UN. Gratulon.

Grigorii Arosev
2024-04-27 18:04

Dancvideoj estas ja ekzakte tio kion bezonas la E-movado kaj kion oni atendu de UEA en la nuna momento.

Francisco Javier Moleón
2024-04-28 22:39
Respondo al  Grigorii Arosev

Legante la artikolon ion similan mi svage pensis/sentis. La dancoprojekto, en si mem ne malŝatinda, certe estus bonvena, se temus pri aldona agado. Sed ni ofte havas la impreson, ke nuntempe tiaĵoj estas la sola ekzistokialo de UEA – kaj dancoprojekto aŭ similaĵo ne ŝajnas al ni sufiĉa ekzistokialo.

Antaŭe ekz. okazis malfermaj tagoj (tre sukcesaj pro multnombra partopreno – kaj pro libroservaj vendoj), eldoniĝis valoraj kaj legindaj libroj, redaktiĝis interesa revuo… Nun UEA proponas dancoprojektojn kaj lavangon da (tro) oftaj gazetaraj komunikoj: jen kiel granda parto de la esperantistaro perceptas la tutan UEA-agadon.

Ĉu mi vespiras la oldajn tempojn, ĉar “antaŭe ĉio estis pli bona”? Nu, almenaŭ en ĉi tiu kazo, jes, antaŭe ĉio estis pli bona.

Francisco Javier Moleón
2024-05-06 9:31

Kaj en ankoraŭ pli oldaj tempoj la aferoj ŝajne estis ankoraŭ pli bonaj.

Jen du citaĵoj el la verko “Plia dozo da prozo” de Sten Johansson (jes, tio estas ankaŭ subsojla provo veki interesiĝon ĉe LF-legantoj pri la E-literaturo kaj suprenpuŝi la vendojn de la E-eldonejoj):

“En 1956 UEA eldonis la kvindekpaĝan rakontaron Vagado sub palmoj. Imagu! Tio estis epoko, kiam la asocio publikigis beletraĵojn! Per ĉi tiu maldika rakontaro do debutis la malmulte konata Jean Ribillard, kaj lia verketo baldaŭ iĝis minora klasikaĵo de la Esperanta beletro.” (p. 53).

“Dum la jaroj 1964-65 aperis pluraj noveloj de Lorjak en Monda Kulturo, la ‘internacia revuo pri literaturo, filmo, teatro’ eldonata de UEA en la fora epoko, kiam la asocio trovis tiajn aferojn gravaj.” (p. 78)

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-04-29 13:43

 Interalie ni organizis Internacian Esperanto-Koruson, kun kantistoj el dek du landoj, kiu venis surloke en Tolosa por kanti en Esperanto (vidu filmeton). La nuna evento estas daŭrigo de nia komuna agado por la paco

La video, kiu aperis antaŭ dek monatoj, nun havas 66 spektojn, ĉirkaŭ dudeko da kiuj, verŝajne, estas ligita kun la publikaĵo en LF (hieraŭ, kiel mi memoras, ĝi havis ĉirkaŭ 44 spektojn). Guglo laŭ serĉo de “korusoj por la paco” montras 7 rezultojn. Laŭ serĉo de la franclingva varianto “chorales pour la paix”, kiu ĉeestas en la nomo de la video, ĝi montras 26 rezultojn.

Por kio do estas ĉio ĉi tio? Ĉu por ŝanĝi ion en la mondo? Ni ĉiuj bonege scias, ke tio ne okazos. Ĉu por vidigi kaj popularigi la lingvon? La menciitaj supre nombroj parolas per si mem. Ununura ebla ekspliko, kiun mi vidas, estas, ke oni inventas agadojn tiaspecajn nur por montri, ke oni okupiĝas pri ajna afero grava.

Kaj tio mirigas min plej forte: ĉu efektive oni ne havas memestimon ĝis tia grado, ke oni vere ne sentas, kiom malserioza kaj humiliga aspektas ĉio ĉi tio? Mi ankoraŭ povus kompreni tion kiel kovraĵon por ricevi ajnan profiton, tamen observi kiel oni tute serioze kaj, ŝajne, sincere, asertas, ke la bagatelaĵoj, pri kiuj oni okupiĝas, estas “komuna agado por la paco”, troviĝas vere ekster mia kapablo. Tia sinteno estus almenaŭ komprenebla en tempoj pasintaj, kiam Esperantistoj havis tre malmultajn eblojn por apliki la lingvon al ajna afero praktika, sed hodiaŭ oni jam ne plu havas ĉi tiun pravigon — hodiaŭ oni vere kapablas movi montojn per Esperanto. Kio do okazis al ni, ke ni tute perdis kapablon ne nur fari ion vere gravan, sed eĉ vidi, kion ni povas fari?

Laste redaktita 7 tagojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Andreas
Andreas
2024-04-30 12:06
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill Ŝvedov: “La video, kiu aperis antaŭ dek monatoj, nun havas 66 spektojn …”

Miakomprene la agado priskribita en la artikolo estas grandparte desuprisma. Kaj en tia ne nepre estas grave, kiom da homoj spektas ion, sed – se tia spektado entute ludas ian rolon – kiuj homoj. Alie statas che desubisma agado.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-01 19:03
Respondo al  Andreas

Hm, kaj kiuj do homoj, viaopinie, devas spekti ĉi tiun videon por ke tio donu ajnan rezulton?

Andreas
Andreas
2024-05-02 7:14
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ghin spektu homoj, kiuj kaj ankorau ne konas Esperanton kaj opinias efektiviginda la ideon de neutrala interlingvo kaj havas sufiche da potenco, influo au decidkompetento, por rimarkeble disvastigi tiun ideon kaj/au kontribui al efektivigado de ghi. Tiaj homoj povus esti ekzemple politikistoj, influistoj, elstaruloj kaj krome estroj de entreprenoj, organizajhoj kaj institucioj.

Hans
Hans
2024-05-02 8:18
Respondo al  Andreas

Ĉu la fakto, ke politikisto, influisto, elstarulo aŭ estro de entrepreno, organizo aŭ institucio spektos dancadon de esperantistoj, iel influos lian/ŝian opinion pri la gravo kaj utilo de la lingvo?

Se vi vidas dancovideon faritan de parolantoj de eta lingvo ekz. en Eŭropo, Afriko aŭ Azio, ĉu vi iel aŭtomate konkludas, ke tiu lingvo estas potenciale tre utila kiel internacia komunikilo? Vi (eble) spektas la videon kiel (ĉarman) ekzotikaĵon. Spektinte ĝin vi fermas la retejon kaj forgesas la aferon. Mi ne tute komprenas, kial pri Esperanto devus esti alie.

Andreas
Andreas
2024-05-02 8:46
Respondo al  Hans

Hans: “Ĉu la fakto, ke politikisto, influisto, elstarulo aŭ estro de entrepreno, organizo aŭ institucio spektos dancadon de esperantistoj, iel influos lian/ŝian opinion pri la gravo kaj utilo de la lingvo?”

Se tiu videajho estas la unua atentigo je politikisto, influisto kaj ceteraj pri la ekzisto de Esperanto, kiel efektivigo de neutrala interlingvo, tiam eble jes.

Miakonstate en Esperantujo oni multe diskutas pri Esperanto, supozante, kvazau la plej multaj neesperantistoj scias, ke ghi ekzistas, kaj ghin konscie ignoras, rifuzas au ech kontraubatalas.

Miasperte statas tute alie. Tial almenau ne malutila estas chia agado, kiu atentigas neesperantistojn pri la ekzisto de Esperanto, kiel ekzemple gerilo-reklamo.

Hans: “Se vi vidas dancovideon faritan de parolantoj de eta lingvo ekz. en Eŭropo, Afriko aŭ Azio, ĉu vi iel aŭtomate konkludas, ke tiu lingvo estas potenciale tre utila kiel internacia komunikilo?”

Se tia lingvo ne estus neutrala, mi tre kredeble ne konkludus tiel.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-02 13:46
Respondo al  Andreas

Miakonstate en Esperantujo oni multe diskutas pri Esperanto, supozante, kvazau la plej multaj neesperantistoj scias, ke ghi ekzistas, kaj ghin konscie ignoras, rifuzas au ech kontraubatalas.

Miasperte statas tute alie. Tial almenau ne malutila estas chia agado, kiu atentigas neesperantistojn pri la ekzisto de Esperanto, kiel ekzemple gerilo-reklamo.

Mi plene konsentas kun vi en tio. Mi ankaŭ konsentas, ke hodiaŭ ni havas ne malmulte da ebloj por montri la lingvon. Tamen celo de ajna propagando/reklamo estas ne nur montri, ke io ekzistas, sed konvinki adresaton, ke tio gravas por li persone.

Ne sifiĉas montri Esperanton kiel “efektivigon de neutrala interlingvo” (ja la koncepto mem de neŭtrala planlingvo hodiaŭ tute ne estas evidenta por averaĝa homo), necesas montri ĝin kiel ilon jam reale fukciantan kaj utilan por sufiĉe granda nombro da homoj tra la mondo. Nur surbaze de tio oni povos veni al konkludo, ke ĝi kapablus montriĝi utila ankaŭ por oni persone.

Kaj por tio, siavice, ni bezonas havi konvinkajn faktojn tiaspecajn, kiujn ni povus prezenti. Ankoraŭ ni havas tiajn.

Andreas
Andreas
2024-05-02 15:45
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill Ŝvedov: “… necesas montri ĝin kiel ilon jam reale fukciantan kaj utilan por sufiĉe granda nombro da homoj tra la mondo.”

Konkretaj ekzemploj estas retpaghoj funkciigataj de – supozeble – neesperantistoj, kie homoj afishas komentojn en Esperanto.

Chi-cele taugas ankau sociaj retejoj, se estas vershajne, ke Esperantlingvajn afishojn foje vidas ankau neesperantistoj. Do kredeble malmulte taugas ekzemple fermitaj Facebook-grupoj esperantistaj, kaj multe pli taugas regula afishado en ekzemple X, TikTok kaj la “Snap Map“.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-04 20:43
Respondo al  Andreas

Tio, pri kio mi parolas, estas multlingvaj projektoj, kiuj liveras informon al homoj el diversaj landoj, uzante Esperanton kiel pontolingvon. Miavide, nur tiumaniere Esperanto kapablos influi sufiĉe grandan nombron da homoj en la mondo, kio ebligos al ĝi estiĝi atentinda fenomeno. Mi skribis pri tio en LF ankoraŭ en 2019.