Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj

Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.

La logotipo de Vikinovaĵoj montras la mondon el nekutima perspektivo.

Vikinovaĵoj en Esperanto trapasis la limon de mil artikoloj. Ĉu la atingo estas kaŭzo por ĝojo aŭ por medito? Provu ni konkludi kune.

Vikinovaĵoj estas libera kaj senpaga interret-revuo, redaktata de volontuloj. La esperanta parto de Vikinovaĵoj naskiĝis la 13-an de novembro 2010. La unua novaĵo en Esperanto tamen aperis jam en februaro de la sama jaro. Ĉiu vikia projekto komencas sian vivon en kovilo kaj eloviĝas por vasta publiko post konvinko pri vivkapablo.

Dum la tuta historio de Vikinovaĵoj la kvanto de aktivaj partoprenantoj tamen ĉiam estis mizera: nur dufoje dum la ekzisto de la projekto ĝi atingis 5 uzantojn kiuj faris po pli ol kvin korektojn dum kalendara monato. Ofte estis nur unu aŭtoro. Kulpas manko de informado pri la projekto. Pasis 14 jaroj kaj ĝis nun ne multaj esperantistoj scias pri Vikinovaĵoj.

Ĉar la aŭtoroj malmultas, ne eblas paroli pri ia distribuo de temoj. Tamen estas grava regulo: aŭtoroj verkas novaĵojn pri temoj, kiuj interesas ilin mem. Ekzemple por mi estas interesaj aferoj rilataj al kosmonaŭtiko, kaj mi intencas verki pri tiaj aferoj. Sed okazis teror-atenco apud Moskvo, kaj mi verkis pri tio. Nun al ni venis aŭtoro kiu planas verki pri bankaj kaj financaj aferoj – estas tre bone.

Tiel aspektas la enirpaĝo de Vikinovaĵoj.

La aŭtoro mem elektas manieron de verko de la nova artikolo. Sed estas grava limigo: vikinovaĵoj ne estas persona blogo kaj blogecaj artikoloj estas forviŝataj.

Organizantoj de diversaj Esperanto-eventoj povus en Vikinovaĵoj sciigi pri tiuj al la vasta publiko. Tamen mi ne vidas alfluon de la movadaj aktivuloj. Kial?

Mi opinias, ke ili fiksiĝis en la informa veziko de sociaj retoj: ili publikigas informojn kaj raportojn en Facebook aŭ X (eksa Twitter), kaj opinias, ke tio sufiĉas. Rezulte la novaĵojn vidas nur iliaj samvezikanoj kaj la informoj preteriras aliajn esperantistojn.

Vikinovaĵoj ne fermas la uzantojn en informa veziko. Eĉ male: per siaj enaj mekanismoj unu artikolo estas ligita kun aliaj artikoloj (per temaj kategorioj) kaj eksteresperantaj partoj de Vikinovaĵoj, Vikipedioj kaj aliaj vikiaj projektoj. Problemo aliflanke estas ke la manko de aŭtoroj kaŭzas malabundon de vidpunktoj.

De tio sekvas diversdirektaj riproĉoj al nia projekto. La amaso de vidpunktoj formas neŭtralecon de Vikinovaĵoj. Sed, ve, nun en la esperantlingvaj la legantaro multas dum la aŭtoroj malmultas.

La problemo cetere rilatas ne nur la esperantan parton de Vikinovaĵoj. Post la komenco de la Rusia-Ukrainia milito oni tuj komencis akuzi la aŭtorojn de la ruslingva parto. Mi al la akuzintoj ĉiam proponis memstare verki artikolojn kaj inter pli ol cent akuzintoj nur du aŭ tri provis ion verki.

Rezulte en ruslingvaj Vikinovaĵoj aperis nur tri artikoloj prezentantaj ukrainian vidpunkton. Mi turnis min al kelkaj konataj ukrainoj por ricevi intervjuon, sed tiuj aŭ silentis, aŭ forpelis ”reprezentanton de Putina lando”. Du el ili laŭte riproĉis la ruslingvan Viki-komunumon pri subteno al Putinisma vidpunkto.

En esperantlingvaj Vikinovaĵoj estas same. Kiam aperis artikolo pri la teror-atako en Crocus City Hall, de putinemaj esperantistoj ni aŭdis kritikon pri forgeso de gravega elpaŝo de Putin, dum de malputinemaj venis kritiko pri la mencio de vaste konigita Putina opinio pri ”ukrainia spuro”.

Vikinovaĵoj alvokas ĉiujn kontribui.

Post mia invito prezenti alian vidpunkton, neniu venis al Vikinovaĵoj. Ve, en nuna mondo oni ŝatas nur sian vidpunkton, la alian oni malbenas.

Alia sekvo de la malvasta rondo de aŭtoroj estas blindigo per kutimo. Ekzemple, mi ĉiam redaktas vikiajn projektojn per komputilo. Mi dum preskaŭ dudek jaroj agordis la Vikimedian ilaron por mi. Kaj la aliaj aŭtoroj agis same.

Sed la moderna legantaro ne uzas komputilon por interretaj servoj. Nur ĵus mi komprenis, ke ili vidas tute alian paĝaron ol mi. La uzo de telefonoj por legi novaĵojn estas por mi nekutima kaj mi speciale testas diversajn funkciojn de la projekto per telefono. Mi nun ĉiutage trovas novan mankon. La problemon necesas solvi.

Kiajn perspektivojn do havas Vikinovaĵoj? Mi duonserioze respondu ”nebulajn”. Mi tre esperas allogi novajn aŭtorojn, kiuj alportos ne nur artikolojn, sed novajn nociojn, novajn vidpunktojn. Nun en Vikinovaĵoj aktive evoluas la ena teknika parto: aperas novaj iloj, per kiuj aperas novaj funkcioj por la legantaro kaj por la aŭtoroj.

Ekzemple plivastiĝas ligoj kun aliaj vikiaj projektoj, kaj se vi vizitos Kategorio:Volodimir Zelenskij vi vidos multegajn ligojn enajn kaj eksterajn. Per la ligoj vi povos ricevi pli da informo pri la ĉefa temo kaj pri aliaj temoj tuŝantaj la ĉefan.

Aperis la vikinovaĵa projekto ”Mallongaj novaĵoj”. La artikoloj de la novaĵoj konsistas el kelkaj mallongaj (unu-du frazaj) mesaĝoj pri iu temo. Nun ĉiun tagon (ekzemple, ”Mallongaj novaĵoj de 10-a de aprilo 2024”) kreas homo, sed mi planas en la fino de majo realigi aŭtomatan kreon de ĉiu nova tago.

Por aldoni mallongajn novaĵojn ne necesas verki longan artikolon kaj ni esperas ke la projekto helpos al novicoj poiome plonĝi en la kondiĉojn de Vikinovaĵoj.

Certe necesas mencii pri mia plej ŝatata projekto, ”Arkivaj novaĵoj”. La senco de la projekto estas publikigi en la esperanto-vikinovaĵoj informojn el aliaj Esperantlingvaj fontoj. Temas ne pri nuntempaj novaĵoj sed pri vere malnovaj.

Nun ni testas la projekton kun tekstoj el Libera Folio. Mi opinias, ke post duonjaro eblos aparte rakonti pri la evoluo de la projekto ĉar laŭ mia opinio la projekto estas tre grava por la Esperanto-movado.

Estimataj esperantistoj, venu al Vikinovaĵoj, verku artikolojn pri interesaj por vi temoj, rakontu pri eventoj kiujn vi organizas aŭ partoprenas.

Vladimir Perepelica

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2024-04-18 20:31

Koran dankon Vladimir pro la interesa artikolo. Eble vi povos iom pli detale klarigi la jenon: “Mi dum preskaŭ dudek jaroj agordis la Vikimedian ilaron por mi. Kaj la aliaj aŭtoroj agis same”. Dankon.