UEA petas pli da pacienco

Libera Folio dum longa tempo petis la estraron de UEA respondi al demandoj interalie pri la reteja renovigo kaj la sorto de la libroservo. La prezidanto de UEA nun petas pli da pacienco.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, petas paciencon.

Jam dum dek jaroj Libera Folio regule raportadas pri la planata reteja renovigo de UEA, kiu en julio 2013 estis indikita kiel unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. 100 000 eŭroj estis elspezitaj, sed nova retejo kun la longe anoncita administra sistemo Akso ĝis nun ne estis lanĉita.

En septembro 2023 la komitatanoj de UEA refoje konsentis prokrasti decidon pri la retejo. Libera Folio plurfoje petis la estraron de UEA klarigi, kio okazas, sed neniuj respondoj venis. Same la estraro dum longa tempo nenion respondis al demandoj de Libera Folio pri la sorto de la libroservo de UEA.

La komitato de UEA en septembro 2021 decidis, ke la libroservo translokiĝos al Slovakio, sed poste nenio okazis. Fine de la jaro 2022, kiam la multjara prizorganto de la libroservo en Roterdamo devis emeritiĝi, UEA petis ke li provizore, dum “transira periodo”, tamen restu en sia posteno. Post tio mankas ajnaj novaj informoj pri la stato de la afero.

Komence de majo, kiam Libera Folio preparis artikolon pri la senfina planado de la strategia laborplano, ni denove petis komenton de la prezidanto de UEA.

Ni volis interalie scii, kial daŭre ne aperis la ”novaj projektoj” de la strategia laborplano, kiujn la prezidanto en la januara numero de la revuo Esperanto promesis prezenti “en la venontaj numeroj”.

Ni krome bedaŭris, ke neniu respondeculo de UEA en ajna maniero respondas aŭ reagas al demandoj de Libera Folio, interalie pri la libroservo kaj la reteja renovigo. ”Estus multe pli konstrue, se respondeculoj de la asocio pretus prezenti siajn decidojn kaj planojn en nia bulteno”, ni tiam skribis.

Post atendo de 12 tagoj fine venis respondo de la prezidanto. Ni publikigas ĝin tuta kaj senŝanĝa:

La Estraro de UEA konscias, ke AKSO kaj la Libroservo estas esence gravaj agadkampoj por la Asocio. Ni raportos al la Komitato kaj specifan progreson kaj kompletigon aŭ finsolvon de problemoj en niaj nunaj iniciatoj, laŭ la respondeco komuniki unuavice en niaj propraj organoj. Pro la defioj prilabori kaj atingi ĉiujn bezonatajn ŝanĝojn de la nuna periodo ni devis ĉiuj lerni esti pli paciencaj. Ni tamen daŭre laboras, kaj eble interesos vin ke post kelkaj tagoj en la junia numero de la revuo Esperanto aperos pli konkreta artikolo cele al kuna antaŭenigo de strategia laborplanado por UEA.

La esenco de la respondo estas do, ke la estraro de UEA daŭre laboras, kaj ĉiuj estu pli paciencaj. Do, ni pacience atendu la pli konkretan artikolon pri planado de la strategia planado de UEA.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-21 10:18

Marte de pasinta jaro mi skribis en komento, ke prizorgata de UEA retejo Esperanto. net kaj konkrete — ĝia germanlingva versio, aspektas tute nekontentige kaj povas krei negativan impreson pri la lingvo kaj ĝia komunumo. Nun mi vizitis ĝin denove kaj vidas, ke okazis neniuj ŝanĝoj — granda parto da informo restas netradukita el Esperanto, kelkaj paĝoj, indikitaj en la menuo, tute forestas, kaj la ĉefa artikolo estas nelegebla, ĉar ĝi havas blankan tekston sur blanka fono (!). Sur paĝo “Esperanto-Bücher” (“Esperantaj libroj”) unua frazo aspektas jene:

Esperanto ist das estas la plej ŝatata ilo de multaj verkistoj kaj poetoj.

Min interesas, kie do estas la konata germana laborkvalito? Kaj UEA ja, teorie, devus zorgi pri Esperantigi pli da homoj el la ekonomie evoluintaj landoj, tiaj kiel Germanio, simple pro tio ke ili objektive havas pli da ebloj subteni la Asocion kaj la movadon ĝenerale.

Do, antaŭ okupiĝi pri strategia laborplanado, eble, endus unue solvi ĉi tiun problemon? Ŝajnas, ke la Majstro pravis — nia diligenta kolegaro neniam laciĝos pro sia paca laboro, ĉar ĝi tute ne streĉas sin por tiu.

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Andreas
Andreas
2024-05-21 16:08
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill Ŝvedov: “… mi skribis en komento, ke prizorgata de UEA retejo Esperanto. net kaj konkrete — ĝia germanlingva versio, aspektas tute nekontentige …”

Eble ne helpas atentigi pri nekontentigajhoj de la koncerna retejo per komento al artikolo de liberafolio. Povus esti pli efike utiligi la formularon en la kontakto-pagho.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-21 20:06
Respondo al  Andreas

Mi atentigas pri tio ne por korekti (mi bone scias, ke tio senutilas, se oni ankoraŭ ne rimarkis kaj ne korektis tion), sed por ilustri nunan staton de la Esperanto-komunumo (ne nur UEA). Kaj tio estas ne “nekontentigaĵo”, sed fuŝegaĵo, por kiu mi ne povas trovi decajn vortojn. Neniu entrepreno “normala”, ne-Esperantista tolerus tion. Tamen tio situas en loko, kiu servu kiel vizitkarto de la lingvo kaj neniu ŝajnas rimarki tion. Oni pagas multege da mono por reklami Esperanton en germanlingvaj gazetoj kaj sendas homojn al ĝuste ĉi tiu loko. Kian rezulton vi atendas de tio? Ĉu do estas senco paroladi pri iuj strategiaj planoj sur tia fono?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2024-05-21 18:42
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ŝajne oni ankaŭ listigis la nomojn de la lingvoj laŭ la alfabeta ordo de la lingvokodoj, kaj ne laŭ la nacilingva nomo de la lingvo: Euskara (eu), فارسى (persa) (fa), Suomi (fi), Français (fr), kaj ankaŭ Hrvatski (hr), Magyar (hu), Indonesia (id)…

Jonizulo EO
2024-05-21 17:48

UEA en unu bildo:

Korren-Kerren
2024-05-21 17:50

Oni devas organizi konkurson: kiu faros la novan retejon pli rapide?
Kaj kiom da mono tio postulos?