UEA strategie planas retejon kaj almanakon

La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.

Artikolo de Duncan Charters en Esperanto 6/2024.

”Strategia laborplano – ĉu resumebla?” Jen la titolo de unupaĝa artikolo en la freŝa, junia numero de la revuo Esperanto. En ĝi la prezidanto de UEA, Duncan Charters, sukcese resumas la novan strategian planon de la asocio. Temas pri resumo de teksto, kiu ankoraŭ ne ekzistas.

Laŭ Charters la plena plano devos esti ”simile mallonga (1-3 paĝoj)”, sed ĝi krome havu suplementojn por ”konkretigi la necesajn agad-detalojn”. La nova plano laŭ la artikolo estu prezentita jam antaŭ la Universala Kongreso, kiu okazos en Aruŝo ekde la 3-a de aŭgusto.

La resuma laborplano prezentas vizion, mision kaj valorojn de UEA, kiuj ĉiuj estas tre abstraktaj kaj alteflugaj. Temas pri interkompreniĝo celanta pacan progreson de la homaro, problemsolvado per justa kaj efika komunikado, kaj majusklaj Valoroj kiel Amo, Vero, Justeco kaj Libereco. UEA kunlaboru kun ĉiuj progresemaj, bonintencaj asocioj.

La iom pli konkretaj eroj troviĝas sub la akronimo KIRI: kunlaborado, informado, rilatoj kaj instruado. Sub ”kunlaborado” oni povas legi interalie pri modernigita retejo, kiu aŭtomatigu administrajn kaj financajn procedurojn kaj faciligu servojn al la membroj. Supozeble temas pri la sistemo Akso, kiun UEA post granda elspezo kaj pli ol dekjara fosado de la sulko antaŭ kelkaj monatoj fine transprenis de TEJO, sed ne rapidas ekuzi.

Samloke eblas legi ankaŭ pri trijara almanako reta kaj presita, kiu ”kunigu ĉiujn necesajn informojn pri la Asocio, ĝiaj Landaj Asocioj kaj reprezentantoj, kunlaborantaj partneroj, agadraportoj, estontaj planoj”. Temas pri la sama almanako, pri kiu oni ekparolis jam en 2018, kiam la Jarlibro de UEA estis nuligita. Restas vidi, kiam la estraro realigos la trijaran anstataŭaĵon promesitan antaŭ ses jaroj.

Krome sub ”kunlaborado” temas pri laŭbezona trejnado por pli efika laboro, pli da subteno al Landaj asocioj kaj kreo de komisionoj portempaj kaj longdaŭraj ”por atingi difinitajn celojn”. Aldone la plano kuraĝigas ”atentigadi pri la neceso kunlaborigi malsamcelajn individuojn por realigi komunajn projektojn”.

Krom komisionoj portempaj kaj longdaŭraj, la resuma laborplano sub la ero ”informado kaj komunikado” proponas organizi laborgrupojn ”kun grupestroj kaj membroj dediĉitaj al la antaŭenigo de diversaj flankoj de informado”. Inter tiuj oni aparte mencias la retejon esperanto.net, pri kiu jam de pli ol 20 jaroj respondecas UEA.

Por la renovigo de tiu retejo UEA siatempe anoncis konkurson kaj pagis premion de 3 000 eŭroj por la nova aspekto kaj strukturo, kiuj aperis en novembro 2016, kiel UEA tiam anoncis en gazetara komuniko. Samtempe estis modernigitaj ankaŭ la subpaĝoj kun informoj en kelkaj grandaj lingvoj. Tamen la plej multaj subpaĝoj konservas sian aspekton de antaŭaj jaroj, kaj neniuj informoj ŝajnas esti aktualigitaj depost 2016.

En 2017 la tiama estrarano Emílio Cid klarigis al Libera Folio:

La fasado de Esperanto.net estas bela, almenaŭ en kelkaj lingvoj, sed la enhavo estas tre mankohava.

– La estraro decidis, post funda analizo de la teksto, reverki kelkajn partojn. Nun la teksto estas preta kaj pro manko de volontulo mi mem devos meti ĝin en la retejon kaj kontakti la tradukintojn por fari la ĝisdatigon. Post la korektado de tiuj 13 lingvoj, ni atendos reagojn de la esperantistoj kaj komencos serĉi pliajn tradukantojn por la ceteraj 43 lingvoj. Mi ne povas diri nun, kiam la retejo estos preta, ĉar la prioritato estas la retejo por la Zamenhof-jaro.

Evidente post la Zamenhof-jaro la estraro de UEA jam tute forgesis pri la multlingva informa retejo. Do sendube indus, ke UEA entreprenu paŝojn por finfari la modernigon, kiu devis okazi antaŭ ok jaroj. Tamen eblas dubi, ĉu tio rapide okazos, se por realigi la taskon estos fondita nova laborgrupo de volontuloj.

En la sekcio ”Rilatoj kun la ekstera mondo” la resuma laborplano interalie volas kuraĝigi esperantistojn al aktiva engaĝiĝo ”kun lokaj asocioj havantaj mondan perspektivon”. Krome UEA ”organiziĝu kaj prepariĝu” por peti agnoskon de Esperanto ĉe UN, Unesko kaj parlamentoj.

Ne tuj evidentas, kion oni komprenu sub la punkto ”diskonigi kaj kuraĝigi al partopreno esperantistajn kaj interesatajn esploristojn en konferencoj, eldonprojektoj”. Eldonprojektojn UEA cetere jam de jaroj ne havas, sed eble ne temas pri agado de UEA.

Krome UEA laŭ la resuma laborplano proponu al aliaj asocioj ”servojn, kiujn ni kapablas liveri per niaj transnaciaj kontaktoj”. Ne klaras tamen, pri kiaj servoj povus temi, sed eble tio estos klarigita en suplemento.

Daŭre mankas la informoj pri tio, ”kiel aliĝi individue al la novaj projektoj de nia strategia laborplano”, promesitaj en la novajara mesaĝo de Charters en januaro 2024.

Male ol kutime, pri ĉi tiu artikolo pri la planado de la strategia laborplano fakte aperis almenaŭ unu repliko en la reta forumo de la komitato de UEA. La iama prezidanto de UEA, Renato Corsetti invitas ĉiujn legi la tuton antaŭ ol komenti.

”Kompreneble oni rajtas kritiki la unuopajn punktojn, proponi aliajn vortumojn, ktp. kaj tion mi mem faris per letero al la revuo, sed ĝenerale, laŭ mi kun kelkaj adaptoj, ĝi estas utiligebla”, li skribas.

Unuavice li tamen alvokas la komitatanojn proponi sin por la sekva estraro, kiu strebu realigi la planon:

”Nun, konsiderante ke ni aliras la lastan jaron de la nuna estraro, la emfazo laŭ mi estu pri trovado de estraranoj, kiuj kredas je la ’misio’ eldirita komence de la laborplanaj punktoj kaj havas la energion por realigi la punktojn.”

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hans
Hans
2024-05-28 8:25

Malfacilas malsarkasmi:

“Ni planas kaj planas, neniam laciĝas,
pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent planoj perdiĝas, mil planoj perdiĝas –
ni planas kaj planas konstante”.

Lee Miller
Lee Miller
2024-05-28 11:48
Respondo al  Hans

Planado sen celoj –
Velboatoj sen veloj.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-05-28 9:24

El la artikolo:

Tamen la plej multaj subpaĝoj konservas sian aspekton de antaŭaj jaroj, kaj neniuj informoj ŝajnas esti aktualigitaj depost 2016.

Baze sur tio oni povas konstati, ke la retejo estas malviva.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Juha Metsäkallas
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-28 10:24

La fasado de Esperanto.net estas bela, almenaŭ en kelkaj lingvoj, sed la enhavo estas tre mankohava.

Honeste, por mi estas tre agrable, ke ankaŭ aliaj atentis la problemon, pri kiu mi jam ne unufoje skribis ĉe LF. Kaj la historio de prilaborado de ĉi tiu retejo, rakontita en la artikolo, vere korŝiras. Apenaŭ eblas aldoni ion por pli bone priskribi nuntempan nivelon de por-Esperanta agado (aŭ manko de tiu).

Krome UEA laŭ la resuma laborplano proponu al aliaj asocioj ”servojn, kiujn ni kapablas liveri per niaj transnaciaj kontaktoj”.

Belegas! Mi parolas publike pri tio ekde almenaŭ 2019 (ankaŭ en Libera Folio). Niĉo por Esperanto hodiaŭ estas kunligi diverslingvajn homojn, kiuj havas samajn interesojn kaj okupojn, kaj transigi inter ili informon koncerne tiujn. Tamen ankaŭ ĉi-kaze la distanco inter deklaro kaj praktiko plej verŝajne montriĝos senfina…

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-05-28 15:18

Do tiu presita almanako estus kiel la Jarlibro, sed kun alia nomo? Ne, tia almanako ne estas bona ideo.

Mi jam kelkfoje konstatis, ke UEA bezonas <span>komunan retservon pri resursoj (t.n. LDAP-servon). Tiu servo servu (minimume) jenajn bezonojn:

  • ununura ensaluto: la membroj de UEA havu unu uzantnomon kaj unu pasvorton, kiuj taŭgas al ĉiuj servoj de UEA. Prefereble estu tiel, ke sufiĉas, ke bezonas ensaluti nur unu fojon kaj vi povas libere moviĝi inter la servoj.
  • memservo por kontaktinformoj: la membroj kaj asocioj mem respondecas pri siaj kontaktinformoj (kaj la asocioj ne plu ricevos multjan informpetojn pri adresoj)
  • serĉo de kontaktinformoj: estu publika fasado, per kiu oni povas peti informojn pri membroj kaj asocioj (kiuj kompreneble mem povas elekti la publikajn informojn)

UEA ankaŭ bezonas rete aboneblan kalendaron. Mi ne povas kompreni, ĉu tio estas iel tute nekomprenebla koncepto al UEA aŭ kial UEA ankoraŭ ne havas tiujn. En ideala okazo, la kalendaro funkciu tiel, ke ĉiu abonanto povas elekti, ĉu mi ekz. volas ekscii pri eventoj en certa mondoparto, sed komencu eĉ per unu abonebla kalendaro.

Mikĉjo Blumenshine
Mikĉjo Blumenshine
2024-05-30 4:39
Respondo al  Juha Metsäkallas

Rete abonebla kalendaro ja estas bezonata kaj bonega ideo. La ideo de la lingvo, la lingvo mem, kaj la komunumo ktp estas fortaj kaj facile reklameblaj, sed la ordomanko de la movado malhelpos nin.

Francisco Javier Moleón
2024-05-29 9:05

“Supozeble temas pri la sistemo Akso, kiun UEA post granda elspezo kaj
pli ol dekjara fosado de la sulko antaŭ kelkaj monatoj fine transprenis
de TEJO, sed ne rapidas ekuzi.”

Eble mi maltrafis (LF-)sciigon aŭ mia memoro paneas, sed kiam okazis tiu mejloŝtona evento kaj kiu kial prenis tiun decidon? Se UEA vere transprenis de TEJO la projekton, kiu ĉe UEA nun okupiĝas pri ĝi kaj kio okazos en la futuro?

Aŭ ĉu ankoraŭ estas nur planoj? Se ĉerpi el la saĝo de PAG, ĉe UEA “plani” estas verbo de daŭro sen rezulto.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2024-05-29 13:43
Respondo al  Libera Folio

Mi resumu: siatempe TEJO transprenis de UEA la gargantuan projekton, ĉar UEA montris sin nekapabla efektivigi ĝin. Nun UEA (malgraŭ sia jam pruvita nekapablo) retransprenis de TEJO la faraonan projekton, ĉar TEJO (enviema pri la UEA-nekapablo?) ne volis postresti kaj montris sin same nekapabla. Do la cirk(l)o fermiĝis.

Kaj por tion konstati necesis “nur” 11 jaroj kaj 100 000 €.

Korektu min laŭnecese.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Francisco Javier Moleón