Daŭre mankas solvo por la libroservo de UEA

Granda majoritato el la membroj de UEA opinias la libroservon tre grava servo. Tamen daŭre malklaras, kio okazos pri la libroservo de UEA, kiam la domo de la Centra Oficejo estos vendita. Aliflanke la vendo de la domo prokrastiĝas. Pri tio rakontis estraranoj dum la Virtuala Kongreso.

Jehoŝua Tilleman demandis interalie pri la malapero de la Jarlibro (JL).

Dum la ĵusa Virtuala Kongreso estraranoj de UEA kaj la ĝenerala direktoro Martin Schäffer respondis al demandoj de kongresanoj. Oni eksciis interalie ke daŭre mankas solvo por la daŭrigo de la libroservo de UEA, kvankam ĝuste ĝi estas servo, kiun membroj de UEA en ĵusa enketo opiniis nepre konservinda.

La plej grava libroservo de Esperantujo, kun la plej granda stoko de eldonaĵoj, daŭre funkcias en la konstruaĵo de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg en Roterdamo – domo kiun UEA decidis vendi. Plu prizorgas ĝin la multjara respondeculo Ionel Oneț, kiu devis emeritiĝi fine de 2022.

Jam antaŭ pli ol du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la tasko prizorgi la libroservon de la asocio estos transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen de unu jaro respondeculoj de E@I ne respondas demandojn de Libera Folio pri la temo, kaj ŝajnas ke UEA sensukcese serĉas aliajn solvojn.

– Oni ankoraŭ esploras pri la libroservo. En nia enketilo 77 procentoj kredas, ke tre gravas ke UEA daŭrigas la libroservon, do ni kompreneble tre dankas al Ionel Oneț, ke li daŭrigas labori dum ĉi tiu transira periodo. Ni serĉas la plej bonan solvon por tio, kaj certe ni havos solvon, sed tio estas unu el la aferoj kiujn ni devas nun prilabori, diris prezidanto Duncan Charters dum la programero UEA respondas.

Laŭ la fontoj de Libera Folio UEA lastatempe komencis esplori pri la eblo transloki la libroservon ne al Slovakio, sed al Pollando. Tamen tute ne klaras, kiu organizaĵo aŭ kiuj personoj en Pollando pretus kaj kapablus kompetente prizorgi la grandan taskon.

Pendas aliflanke ankaŭ la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, pri kiu la komitato de UEA decidis en februaro 2022.

– Ni havis interesatojn pri la aĉeto, sed post la diskutoj en la komitato ni frontis kelkajn elementojn. Ekzemple, la firmao kiu subtenas nin en tiu vendopropono proponis, ke ni ambiciu pri pli alta prezo. Ni ne vidis bezonon de urĝo, sed post tio venis diversaj aferoj en la mondo, interalie milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tio bedaŭrinde influis la merkaton kaj la etoson en Eŭropo, kaj tio iomete malhelpis la evoluon de la vendopropono, klarigis vicprezidanto Fernando Maia.

En la nuna momento laŭ li indas atendi pri la vendo.

– Nuntempe ĝi ne estas urĝa afero, laŭ mia takso. La firmao mem proponas, ke ni atendu, ĉar povas esti ke la domo plivaloriĝos, diris Fernando Maia.

La lasta Jarlibro de UEA aperis en 2018. Ĝin devis anstataŭi trijara almanako, kiu ĝis nun neniam aperis.

Pri la malapero de la Jarlibro kaj pri aliaj ”fuŝaĵoj de la duon-bakita financa reformo” demandis la prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, Jehoŝua Tilleman. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer responde klarigis, ke la redaktado de la Jarlibro postulis enorman kvanton da laboro kaj malmultaj homoj plu ĝin bezonas.

– La financaj reduktoj estis bezonataj. La homoj povas diri kion oni volas, ne estas alia vojo por fari tion. Ni devas koncentriĝi al la plej gravaj temoj, li diris.

Estrarano Amri Wandel siaflanke klarigis, ke la estraro ”jam de pli ol jaro serioze konsideras” la ideon de trijara presita almanako, kiu povus parte anstataŭi la Jarlibron. La ideo pri tiu almanako tamen aperis jam en 2018, kiam la tiama estraro konvinkis la komitaton nuligi la presitan Jarlibron.

Wandel atentigis, ke la plej granda laboro rilatas ne al la enpaĝigo kaj presado de Jarlibro aŭ Almanako, sed al la ĝisdatigo de la datumaro.

– Efektive ni devas konfesi, ke la nuna reta informbazo ne estas tiom ĝisdata kiel la lasta papera Jarlibro. Estas bezonata multa laboro. Oni devas trovi personon kiu investos multajn monatojn kaj profesie faros tion por produkti la datumbazon. Kiam tiu datumbazo jam estos ĝisdatigita kaj en la reto, tiam el tio fari paperan Jarlibron estos relative malgranda laboro. Do temas pri trovi la ĝustan personon por kolekti la informojn.

Martin Schäffer ne konsentis kun Wandel pri la neaktualeco de la reta datumaro.

– Ni aktualigas la aferojn kiuj venas al ni, sed ni ne persekutas la homojn. Pluraj aferoj, kiel landaj asocioj, komplete malaperas, ili simple ne respondas. Se ni ricevas informojn, ni plejeble rapide tion ŝanĝas.

La longe atendata reteja renovigo cetere tute ne estis menciita dum la programero UEA respondas.

Iom mirinde, dum la diskuto pri la financoj de UEA prezidanto Duncan Charters asertis, ke UEA jam de du jaroj havas eksterajn revizorojn, kiuj kontrolas la kontojn:

– Pri la financa reformo ni faris unu decidon, ke ekde 2020 ni havas eksterajn revizorojn, firmaon en Amsterdamo kiu aldonas al la laboro de la komisiono kiun ni havas en la komitato. Do ni havas financajn reviziantojn, kaj ni nun havas eksterajn revizorojn konstantajn, do tion ni daŭre prilaboras kaj tio multe helpas kaj ankaŭ devas helpi certigi al la membroj ke ni bone traktas la financojn de la asocio.

Efektive en julio 2021 la komitataj reviziantoj atentigis la estraron pri la manko de eksteraj revizoroj. Tiam Charters esperis povi prezenti la rezulton en la sekva komitata kunsido la 14-an de aŭgusto 2021.

Solvo tamen ne estis prezentita, kaj en julio 2023 la komitataj reviziantoj denove atentigis, ke mankas raporto de profesiaj revizoroj. Se efektive ekzistas la konstantaj eksteraj revizoroj, pri kiuj parolis la prezidanto de UEA, eblas demandi, kie kaŝiĝas la raportoj kiuj devus montri al la membroj ke la financoj estas bone traktataj.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tobiasz
Tobiasz
2023-12-05 13:03

Tamen tute ne klaras, kiu organizaĵo aŭ kiuj personoj en Pollando pretus kaj kapablus kompetente prizorgi la grandan taskon.

Chu ne? 🙂

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2023-12-05 14:18
Respondo al  Tobiasz

Laŭ mi neniu.

Dieter
Dieter
2023-12-05 13:38

Uaŭ, almenaŭ en unu afero okazis progreso: Maia jam parolas pri “milito de Rusio kontraŭ Ukrainio” kaj ne plu pri “militaj tondroj en oriento de Eŭropo”!

Lee Miller
Lee Miller
2023-12-05 19:53

Ĉu mi estas la sola, kiu konsterniĝas pri la nerespondemo de E@I?

Oni fidis al tiu ĉi grupo multon. Ĉu ĝi daŭre ekzistas kaj funkcias?

Tim Owen
2023-12-06 1:40
Respondo al  Lee Miller

Petro, Dorota kaj kolegoj daŭre estas tre aktivaj: ili ja kunordigis la UK en Torino kaj nun laboras kun la LKK por Tanzanio, kaj eĉ en la lasta monato starigis tre sukcese la Virtualan Kongreson de UEA. Mirigas min, ke vi ignoras ĉion tion ĉi por demandi tiel.

Ĉu ne trafis vin la ideo, ke ne estus sencohave iliaflanke respondi, se kulpas pri la malprogreso UEA? La teamo staras preta dum longa tempo transpreni la libroservon, tamen ne per iu magiaĵo povas veniigi ĝin al si. Sed rekte diri tion al retejo, kiun multaj en UEA tradicie konsideras malamika al ĝi, estus malkonsilinde por teamo, kiu ja volas ricevi kaj sukcesigi la libroservon.

Dieter
Dieter
2023-12-06 16:13
Respondo al  Tim Owen

Se ili ne pretis diri tion al la “UEA-malamika” (kia malvero!) Libera Folio, kial ili ne diris tion al la revuo “Esperanto”? Ĝi ja estas tiel amika al UEA, ke ĝi preferas tute silenti pri ĝi, se iom drastigi la kritikon en la artikolo de Osmo Buller.

Lee Miller
Lee Miller
2023-12-06 20:13
Respondo al  Tim Owen

Mi simple komentas pri la nerespondemo. Mi konscias pri la efektivaj aranĝoj kaj agoj.

Ŝajnas al mi, ke estus saĝe flanke de E@I doni ian respondon. “Ni staras pretaj okupiĝi pri la libroservo”, ktp.

Kaj se la bremso aŭ barilo estas flanke de UEA, estus bone scii ankaŭ tion. Mi povas imagi, ke nun oni konsterniĝas, kaj ne vere volas transdoni ĉion. Sed kiu scias?

Johano
Johano
2023-12-07 1:26
Respondo al  Lee Miller

UEA certe volonte transdonus ĉion se E@I aĉetus la stokon de la libroservo. Sed mi dubas, ke E@I aŭ alia movada organizo pretus fari tion. Pli verŝajne E@I volas havi nur la gajnon de la komerco kaj ne la riskon de investoj.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-12-07 13:15
Respondo al  Johano

He, tio efektive signifus, ke ne plu temos pri libroservo de UEA, sed de E@I.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Johano
Johano
2023-12-08 1:08
Respondo al  Juha Metsäkallas

Kion UEA “transdonos” do, ĉu nur la vendadon de la libroj? Se estas tiel kaj UEA plu posedos la librostokojn, kiu respondecos pri aĉetado de nova stoko? Ĉu oficisto de UEA decidos pri novaj aĉetoj aŭ E@I estos libera aĉeti tamen sen preni respondecon kaj lasante al UEA la financan pezon de eventualaj malsaĝaj aĉetoj? Kiu kontrolos, ĉu la posedaĵoj de UEA estas bone traktataj kaj administrataj en Slovakio kaj ne suferas perdojn?

Demandoj nun sen respondo por ni eksteruloj, sed supozeble la partioj estas (nur) nun atente konsiderantaj la konsekvencojn de la aranĝo.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-12-07 14:10

Pri tiu bezono de ĝisdatigo de la adresaro… Denove temas pri manko de komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP-servo) ĉe UEA, kion mi jam kelkfoje konstatis. Plie oni povas permesi memservon, t.e. ĉiuj mem respondecas pri siaj kontaktinformoj. Se oni aŭtomate markus kiel nepreciza informoj, kiujn oni ne ĝisdatigis ene de ekz. unu jaro, tiam ne estus tiel malfacila havi ĝisdatan adresaron.