UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj

La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.

Ĝis 2022 temas pri la efektiva rezulto. La ciferoj por 2023 kaj 2024 montras la buĝetitajn enspezojn.

La membraro de UEA daŭre kreskas. Tion raportis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, en la programero ”UEA respondas” dum la ĵusa Virtuala Kongreso:

– Ni ŝanĝis la membrosistemon al ”membro baza” kaj ”membro-abonanto”. Tio verŝajne pozitive spegulis la aferon en nia membraro. Ekde 2020 la membraro ĉiujare kreskas. Ĉiujare estas konstanta kresko de ĉirkaŭ tri procentoj. TEJO unuafoje dum longa tempo superis mil membrojn. Tio estas pozitiva atingo de la reformo, kaj UEA ne plu havas deficiton.

Alia sekvo de la kotizaj reformoj de UEA estas, ke la ”konstanta kresko” de la membraro ne speguliĝas en la enspezoj de UEA. Eĉ male, ĉiujare la sumo de kotizoj konstante malkreskas. Tion montras trarigardo de la spezokontoj de UEA dum la lastaj dudek jaroj.

Ankaŭ por la venonta jaro UEA prognozas malkreskon de la kotizaj enspezoj. En 2022 la suma kvanto de la kotizoj de individuaj membroj estis proksimume 131 300 eŭroj, ĉi-jare oni buĝetis 123 900 eŭrojn kaj venontjare oni laŭ la buĝeta propono atendas enspezon de 118 200 eŭroj.

Plej klare la tendenco videblas en la evoluo de la ĉefa enspeziga membrokategorio membroj-abonantoj, la membroj kiuj pagas por la revuo Esperanto. Antaŭ dudek jaroj la suma enspezo de tiu membrokategorio estis proksimume 120 000 eŭroj, sed por la venonta jaro oni buĝetas enspezon de nur 40 000 eŭroj.

La suma inflacio en Nederlando dum la aktuala periodo estas 53 procentoj, do la buĝetita enspezo por 2024 valoras nur 26 000 eŭrojn de la jaro 2004.

La malkresko de la kotizaj enspezoj estas unu el la ĉefaj tendencoj, videblaj en la propono de buĝeto, kiun la estraro de UEA ĉi-jare publikigis rekorde malfrue, nur la 6-an de decembro. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer en mesaĝo al la komitato klarigis la malfruon jene:

”La unua versio de la buĝeto pretis jam en junio 2023, sed ni tute konscie ne prezentis ĝin en tiu momento. Se estas multe da tempo inter la decido kaj la komenciĝo de la spezojaro, la buĝeto kompreneble ne reprezentas la lastajn evoluojn.”

Laŭ li en antaŭaj jaroj pli facilis kunmeti buĝetproponon ”ĉar apenaŭ estis multe da diferenco de unu jaro al alia”. Nun aliflanke laŭ li malklaras interalie la evoluo de la inflacio, de eŭropaj subvencioj, dungoj kaj la situacio pri la Centra Oficejo kaj pri la projekto Akso, kiu devus doni al UEA novan retejon kaj administran sistemon.

Martin Schäffer skribis, ke li bonvenigas demandojn, sed ŝajne ĉio estas kristale klara al la komitatanoj, ĉar ĝis nun eĉ ne unu demando pri la ĉefa financa dokumento de la asocio aperis en la komitata diskutejo. Libera Folio aliflanke havas multajn demandojn, sed al tiuj Martin Schäffer preferis ne respondi:

–Mi dubas, ĉu mi bone investus mian tempon, se mi respondus? Nur, ke poste aperu tendenca artikolo, kiu iel ajn ne prezentus la aferon en bona lumo? Kiu profito estus?

La demandoj de Libera Folio temis interalie pri la elspezoj por salajroj kaj eksteraj laborfortoj, ĉar ne klaras, por kiuj eksteraj laborfortoj oni buĝetas 25 000 eŭrojn, nek kial oni ĉi-jare buĝetis tutajn 55 000 eŭrojn por eksteraj laborfortoj, dekoble pli ol oni elspezis en 2022.

Ĉiukaze supozeble ne temas pri la administrado de la nova administra sistemo Akso, se ĝi estos funkciigita. Tiu kosto kredeble troviĝas en la buĝetero ”reteja prizorgado”, kiu kreskas de 3 600 eŭroj al 12 600.

La salajraj kostoj de UEA draste falis en 2020 lige kun drastaj tranĉoj en la Centra Oficejo. Samtempe aperis la aparta buĝetero ”eksteraj laborfortoj”.

Same ni ne scias, kiuj estas la ”aliaj oficejoj”, por kiuj oni ĉi-jare buĝetis 38 000 eŭrojn kaj venontjare 31 000. Tio estas multege pli ol oni elspezis por ”aliaj oficejoj” en antaŭaj jaroj – en 2022 tiu buĝetero estis proksimume 5 240 eŭroj. Ankaŭ al tiu demando Martin Schäffer rifuzis respondi, dum prezidanto Duncan Charters kaj vicprezidanto Amri Wandel tute ne respondis al la retmesaĝo de Libera Folio.

Plia demando, kies respondon eblas nur konjekti laŭ la nudaj ciferoj de la buĝeta propono, rilatas al la sorto de la libroservo de UEA. Ĉar la buĝeto antaŭvidas similajn enspezojn kaj elspezojn kiel en 2022, la gvidantoj de UEA supozeble atendas ke nenio ŝanĝiĝos kaj la libroservon ankaŭ dum la tuto de 2024 plu prizorgos Ionel Oneț, kies emeritiĝo estis antaŭvidita por la fino de 2022.

Same nenia ŝanĝo antaŭvideblas en la Eldona Fako, kie oni samkiel dum multaj antaŭaj jaroj plu buĝetas nul eŭrojn por novaj libroj.

Ĉe la punkto ”revizorado” oni laŭ la rezulto de la jaroj en 2021 kaj 2022 elspezis precize nul eŭrojn. Tio klare montras, ke en tiuj jaroj UEA ne havis eksterajn profesiajn revizorojn, male ol asertis prezidanto Duncan Charters dum la Virtuala Kongreso. En la jaroj 2023 kaj 2024 por revizorado estas buĝetita la ronda sumo de mil eŭroj.

[Vidu sube aserton de Martin Schäffer, laŭ kiu UEA ja havis profesiajn revizorojn, sed ne pagis por ili.]

Libera Folio demandis al la tri menciitaj respondeculoj de UEA, ĉu la asocio efektive trovis profesian revizoron, kiu pretas labori por tiu sumo, aŭ ĉu oni nur esperas je tio. Respondon ni ne ricevis.

Cetere ne ŝajnas plene validi la aserto, ke ”UEA ne plu havas deficiton”. En 2021 kaj 2022 la asocio laŭ la spezokonto efektive havis malgrandan pluson, sed por la jaro 2023 oni ja buĝetis deficiton de proksimume 51 000 eŭroj, kaj por la jaro 2024 deficiton de 45 000 eŭroj.

La buĝeta propono estos pritraktita en eksterordinara reta komitata kunveno, kiu okazos en la 17-a de decembro. Laŭ la tagordo, ial nur post la decido pri la buĝeto okazos diskuto pri la aŭgusta raporto de la komisiono pri financo. Tamen grava punkto en la raporto estis la sorto de la Akso-projekto – decido, kiu influas la elspezoj de UEA dum la venonta jaro.

Cetere ĝis nun ne aperis la protokolo de la pasinta komitata kunsido, okazinta la 4-an de aŭgusto. La manko de protokolo estas rekta malobservo de la regularo de UEA, laŭ kiu la protokolo devas esti havebla plej laste unu monaton post la kunveno.

15-an de oktobro, responde al demando de komitatano, Aleks Kadar anoncis, ke li ”strebos” publikigi la protokolon antaŭ la 21-a de oktobro. Tio tamen ne okazis. Anstataŭe en la tagordo de la baldaŭa kunveno nun aperas la enigma punkto ”Protokolo de la komitatkunsidoj en Torino – informo”.

La falo de kotizaj enspezoj okazis en la kategorio membroj-abonantoj, dum la enspezoj en la kategorio de bazaj membroj restis stabilaj.

 


 

2023-12-17: Laŭ peto de Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA, ni aperigas la ĉi-suban replikon:

Korekto kaj kontraŭa prezento

La artikolo “UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizo” parte prezentas malveraĵojn kaj tordas aferojn. En la koncerna evento de la Virtuala Kongreso mi tute ne asertis, ke la membraro de UEA daŭre kreskas. Mi informis, ke UEA perdadas membrojn en la kategorio MA kaj mi prezentis la koncernajn riskojn por la estonteco. Mi ankaŭ ne faris la asertojn, kiuj LF sekve atribuis al mi. La aserto, ke mi plene rifuzis respondi, ne prezentas la kompletan veron. Tagon antaŭ la aperigo de la artikolo, mi informis, ke mi unue ŝatus fini dokumenton kun notoj por la komitatanoj, kiu respondas plurajn demandojn de LF kaj ke mi nur poste povus helpi pri la demandoj de LF. Fake mi ŝatus atentigi, ke buĝeto estas prognozo, sed ideale ĝi prezentas maksimumon ĉe elspezoj kaj minimumon ĉe enspezoj. Mi preparis la buĝetojn 2019 – 2022. Neniam la rezulto estis pli malbona ol laŭ la prognozo. Dum la historio de UEA oni ofte prognozis ekvilibran spezokonton, sed poste la rezulto estis negativa. En la jaroj 2020 – 2022 la rezulto de UEA ne nur estis pozitiva, sed eĉ okazis kreo de konsiderindaj rezervoj por pluvaj tagoj de la asocio. Ankaŭ por 2023 mi prognozas, ke ni atingos ekvilibran spezokonton. LF en la artikolo sekve asertas, ke ĝi scias la veron pri la revizorado, ĉar en la spezokontoj de UEA de la jaroj 2021 kaj 2022 ne aperas elspezoj. Tamen la informo de LF estas malvera. UEA kontraktis kun revizora entrepreno, tamen ne estis elspezo flanke de UEA, ĉar okazis transpreno de la kostoj fare de alia organizaĵo.

Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA

Noto de la redakcio: Efektive eldiraĵo de vicprezidanto Fernando Maia dum la programero “UEA respondas” estis erare atribuita al Martin Schäffer. Ni pardonpetas pro la eraro, kiu nun estas korektita en la unua alineo de la artikolo.

67 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-12 15:29

Dankon pro la informplena artikolo – kaj tre domaĝe, ke funkciuloj de UEA rifuzas komenti. Tamen, ne plu estas senchave prezenti la nombron de la MA-membroj kiel la centran indikilon de la evoluo. Mi ŝanĝis de MA al MB ne por ŝpari monon nek por iel protesti, sed simple ĉar la papera revuo aldone al la bita donas nenian plusan utilon – la bita estas pli bona kaj por arkivigo kaj por serĉoj. Do pli klare estus tamen prezenti ĉiujn membrokategoriojn kune en la grafikaĵo.

Kalle Kniivilä
2023-12-12 16:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Prezenti ĉiujn kategoriojn estas iom pli da laboro, ĉar necesas trairi la spezokontojn aŭ buĝetojn de dudek jaroj. Sed eble mi trovos tempon por tion fari.

Kalle Kniivilä
2023-12-13 9:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi nun faris la kalkulon pri ĉiuj membrokategorioj (krom DM, kiuj ne pagas jaran kotizon), kaj oni povas vidi, ke falo okazas ĝuste en la kategorio membroj-abonantoj. Tamen ne eblas facile scii, kiom el la kotizoj en la kategorio de bazaj membroj estas diversmaniere subvenciitaj.

duonfidela
duonfidela
2023-12-12 15:57

La rifuzo respondi de Schäffer k.a. UEA-ĉefoj montras ilian mankon de profesieco. Samtempe ĝi forigas al ili rajton kritiki al Libera Folio “eraran” raportadon pri UEA. Vere nur danke al Libera Folio eblas informiĝi pri UEA, pri kio Schäffer kaj kompanio devus nur esti dankaj. Prave skribis aliloke Buller, ke per ĝia propra revuo oni apenaŭ ekscias ion pri UEA kaj eĉ malpli per la ĝismorte tedaj gazetaraj komunikoj.

Tim Owen
2023-12-13 12:14

Estus interese al mi vidi (kvankam mi scias, ke vi ne havas la datenojn por fari tion, Kalle), kiom estas la netaj kontribuoj de la diversaj kategorioj. Ekzemple, MA postulas presadon kaj internacian afrankon dek unu fojojn en la jaro, kion mi bildigas al mi sufiĉe forta financa bato.

Ĉu la prez-diferenco inter MA kaj MB sufiĉas por kovri tion? Mi havas neniun ideon, sed ne povas ne rimarki, ke sendi revuon pezantan inter 100 kaj 250 gramojn de Britujo al Francujo kostas £4.25: preskaŭ 5€. Entute, do, 55€ en la jaro nur por afranko, se UEA denove situus ĉe la alia flanko de Markolo.

Se la nederlandaj kostoj estus similaj al la britaj povus esti, ke la MB fakte estas pli enspezigaj al UEA, malgraŭ tio, ke ili ne pagas tiom. Mi ne havas informojn pri tio, kiom UEA devas pagi por presado kaj afranko, sed tiu ĉi paĝo ĉe post.nl pensigas, ke la send-kostoj ne estas nerimarkindaj. (Ĉu povas esti, ke firmaoj/amasaĉetantoj ĝuas pli favorajn prezojn? Mi ne scias.)

Mi ne asertas, ke aferoj estas tiel ankaŭ en UEA, sed kiam mi estis freŝbakito en EAB, mi rimarkis, ke niajn subtenantojn subtenis fakte ni, ĉar la kostoj de presado kaj afranko por tiu tiama kategorio estis iomete pli, ol la kotizo!

OnPaste.20231213-100609.png
Kalle Kniivilä
2023-12-13 12:19
Respondo al  Tim Owen

Aldona problemo estas kompreneble, ke la kosto por ĉiu unuopa membro-abonanto iĝas pli alta, kiam estas malpli da membroj-abonantoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-12-13 13:16
Respondo al  Tim Owen

La enspezoj el MA-korizoj + jara parto de dumvivaj kotizoj + kotizoj de simplaj abonoj de “Esperanto” en 2022 sumiĝis je ĉ. 70500 eŭroj. Ĉiuj kosttoj pro la revuo sumiĝis je 43359 eŭroj (presado 15302, dissendo 16927, redakto kaj grafikumo 12534, minus anoncoj 1405). La neta “gajno” estis do ĉ. 27200 eŭroj. Tiuj informoj troviĝas en la estrara raporto pri la jaro 2022 en la ĉi-jara julia-aŭgusta “Esperanto”

Tim Owen
2023-12-13 13:31
Respondo al  Osmo Buller

Dankon pro la klerigado, Osmo!

Kvankam mi ne scias ion ajn pri sendokostoj de Nederlando al aliaj landoj, mi konas presadon. Tio, ke la ciferoj por presado kaj sendado estas tre similaj, kaj aldone ke estis rimarkinda gajno nuligas miajn duon-supozojn, ke la afranko eble estas puna. Verŝajne la altajn prezojn, kiujn mi trovis ĉe post.nl, ne pagas UEA. Gratulinde!

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-17 8:43

Estas bedaŭrinde, ke la artikolo estas anonime publikigita kaj ne informas pri la nomo de.la verkinto, kvankam kompreneble multaj homoj havas supozon pri la aŭtoreco.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-17 23:06
Respondo al  Libera Folio

Dankon, kara Kalle, ke vi informis, ke vi verkis la artikolon.

Kompreneble neniu dubas pri tio, ke vi estas la sola redaktoro kaj redaktanto de Libera Folio, kiel bone legeblas: “Ekde la komenco de la jaro 2020 denove redaktas la bultenon Kalle Kniivilä. Konstantaj kunlaborantoj estas István Ertl, Robert Nielsen kaj Jukka Pietiläinen, kiu estis la redaktoro de septembro 2018 ĝis decembro 2019.”

Tamen oni scias, ke redaktoro ne nur mem verkas, sed ankaŭ redaktas tekstojn de aliaj aŭtoroj – do la informo pri vi kiel redaktoro de LF ne sufiĉas por scii, kiu fakte verkis ĉi tekston (kaj diversajn aliajn pli frue). Sed, klare, vi povos informi en la citita ĝenerala teksto, ke artikoloj sen informo pri aŭtoreco estas verkitaj de vi.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-17 23:41

Ankoraŭ mi ne sukcesis plene kompreni la jenan kalkulon en la artikolo:
“Antaŭ dudek jaroj la suma enspezo de tiu membrokategorio estis proksimume 120 000 eŭroj, sed por la venonta jaro oni buĝetas enspezon de nur 40 000 eŭroj.

La suma inflacio en Nederlando de la jaro 2004 ĝis nun estas 53 procentoj, do en eŭroj de la jaro 2004 la buĝetita enspezo egalas al malpli ol 20 000 eŭroj, aŭ malpli ol sesono de la enspezoj antaŭ dudek jaroj.”

Se la inflacio dum la indikita tempo estis 53 procentoj, tiam 1 eŭro el 2004 valoras 1,53 eŭrojn el 2023. Same 10 000 eŭroj valoras 15 300 eŭrojn, 20 000 eŭroj valoras 30 600 eŭrojn kaj 26 144 eŭroj el 2004 valoras 40 000 eŭrojn el 2023. Tiuj proksimume 26 000 eŭroj estas iomete pli ol kvinono de la sumo en 2004. Tio certe ne estas granda diferenco, sed kaze de konsento flanke de la redakcio konsiderindas korekti la nombrojn; indas ja iomete subteni la strebojn de generacioj de matematikaj instruistoj, kiuj provas instrui sian arton al la popolo (kaj krome, ĉar en Esperantujo matematikistoj estas relative multnombraj).

Kalle Kniivilä
2023-12-18 11:03
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Dankon pro la matematika ekzerco. Efektive mi faris elementan eraron pri procenta kalkulo. 40 000 eŭroj nun egalas al 26 000 eŭroj en 2004, ne malpli ol 20 000 kiel mi asertis.

Tiu, kiu volas fari pliajn kalkulojn pri la valoro de la kotizo en diversaj jaroj, povas uzi ĉi tiun kalkulilon.

https://www.officialdata.org/netherlands/inflation/2023?endYear=2004&amount=40000

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-18 19:04
Respondo al  Kalle Kniivilä

Ĉu vi planas korekti vian eraron ankaŭ en la artikolo?

Kalle Kniivilä
2023-12-18 19:47
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ne nur planas, sed faris.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-18 19:55
Respondo al  Kalle Kniivilä

Bele, multan dankon! Tre afable.

Vi nun plian fojon ŝanĝis la artikolon. Ĉu vi planas ankaŭ ĉi-foje meti suben iun “Noton de la redakcio” pri tiu ŝanĝo?

(Kaj certe okaze de tio la enmeto de konvenaj alineoj en la “Korekto kaj kontraŭa prezento” de Martin estus helpa por la okuloj de la legantoj.)

Kalle Kniivilä
2023-12-18 19:59
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Tiu estas sufiĉe bagatela korekto, do mi ne vidas bezonon pri aparta redakcia noto. Kaj mi evidente ne povas aldoni alineojn al la repliko de Martin Schäffer, nek korekti la gramatikan eraron en ĝi, ĉar li aparte atentigis, ke ĝi aperu senŝanĝe.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-19 8:56
Respondo al  Kalle Kniivilä

En la artikolo tekstas:
“Ĉe la punkto ‘revizorado’ oni laŭ la rezulto de la jaroj en 2021 kaj 2022 elspezis precize nul eŭrojn. Tio klare montras, ke en tiuj jaroj UEA ne havis eksterajn profesiajn revizorojn, male ol asertis prezidanto Duncan Charters dum la Virtuala Kongreso.”
Ĉu vi plu kredas tiujn viajn asertojn?
Ĉu vi planas lasi ilin senŝanĝe en la artikolo?

Kalle Kniivilä
2023-12-19 10:29
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi pretas verki tutan apartan artikolon pri la eksteraj revizoroj, se iu el la oficistoj aŭ estraranoj de UEA konsentos doni klarajn informojn pri la afero.

Pri tiu temo mi demandis al la prezidanto la 4-an de decembro, sed ricevis nenian respondon. Denove mi demandis pri la sama temo en mesaĝo al la prezidanto kaj la ĝenerala direktoro la 10-an de decembro, kaj same ne ricevis respondon. Nun la ĝenerala direktoro asertas, ke ja estis eksteraj revizoroj, kvankam UEA ne pagis por tiuj.

Tamen mankas ajnaj spuroj de la raportoj de tiuj eksteraj revizoroj, se tiaj estis faritaj. La komitataj reviziantoj de UEA en sia lasta raporto denove eksplicite konstatis ĝian mankon.

Do, se eksteraj revizoroj ja faris raporton, kial ĝi ne estis transdonita al la reviziantoj? Kaj se “okazis transpreno de kostoj fare de alia organizaĵo”, ĉu tiu “alia organizo” do nun ankaŭ ricevis raporton pri la financoj de UEA, dum la komitataj reviziantoj de UEA mem ĝin ne ricevis? Kial?

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 10:31
Respondo al  Kalle Kniivilä

Malgraŭ via detala prezento, Kalle, restas mia kritiko: La frazoparto “Tio klare montras, ke en tiuj jaroj UEA ne havis eksterajn profesiajn revizorojn (…)” estas malĝusta. (Krome la posta rimarko pri Duncan estas rande de kalumnio, vidu sube.)

Neniel tio “klare montras”, vi nur tiel kredis (kaj supozeble eĉ mem ne plu kredas 🙂 ). Tre bedaŭrinde, ke en Libera Folio restas tiu malĝusta aserto.

Martin ja klarige skribis: “UEA kontraktis kun revizora entrepreno, tamen ne estis elspezo flanke de UEA, ĉar okazis transpreno de la kostoj fare de alia organizaĵo.” Vi, Kalle, evidente ne pensis pri tiu ebleco – kaj faris konkludon, kiu en si mem estas erara, sendepende de scio pri la vero kaj la detaloj.

Estas nun du homoj, Martin kaj Duncan, kiuj precize asertis en decembro 2023, ke ja estas eksteraj profesiaj revizoroj. Vi mem citis la vortojn de Duncan: “Pri la financa reformo ni faris unu decidon, ke ekde 2020 ni havas eksterajn revizorojn, firmaon en Amsterdamo kiu aldonas al la laboro de la komisiono kiun ni havas en la komitato. Do ni havas financajn reviziantojn, kaj ni nun havas eksterajn revizorojn konstantajn, do tion ni daŭre prilaboras kaj tio multe helpas kaj ankaŭ devas helpi certigi al la membroj ke ni bone traktas la financojn de la asocio.” https://www.liberafolio.org/2023/12/05/daure-mankas-solvo-por-la-libroservo-de-uea/

Vi atentigis pri artikolo el julio 2023, ke pri “raportoj de tiuj eksteraj revizoroj” la “komitataj reviziantoj de UEA en sia lasta raporto denove eksplicite konstatis ĝian mankon”. Tio kompreneble nenion ŝanĝas pri la nuna situacio, en decembro. Ja povas esti, ke io ŝanĝiĝis post julio.

Kontraste staras vi kun via klara montrado, kiu evidente estas malklara kaj nenion montras.

Aldone via frazero, “male ol asertis prezidanto Duncan Charters dum la Virtuala Kongreso”, estas iom proksima al kalumnio. Vi ŝajnmontris, kia estas la vero, kaj vi atentigis pri mala eldiro de Duncan. Per tio vi provas vundi la honoron de Duncan. Tre bedaŭrinde, ke ankaŭ tion vi ĝis nun lasis en la teksto.

Kalle Kniivilä
2023-12-20 10:51
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Ja povas esti, ke io ŝanĝiĝis post julio.” – Jen tipa mistifikado viaflanke. Ĉu io ŝanĝiĝis aŭ ne? Kio ŝanĝiĝis?

La esenca afero estas, ke la komitataj reviziantoj ne ricevis revizoran raporton en 2023, nek en 2022. Estas bedaŭrinde, ke vi nome de UEA okupiĝas pri kazuistiko, anstataŭ respondi al klaraj demandoj. Kiu do pagis la revizorojn, se estis revizoroj? En kiuj jaroj oni havis revizorojn? Kion ili raportis, kaj kio okazis pri tiuj raportoj?

Por plena klareco mi aldonis al la koncerna loko de la teksto referencon al la repliko de Martin Schäffer. Kiel dirite, Schäffer kaj Charters ambaŭ havis la ŝancon respondi al demandoj de Libera Folio pri la revizorado antaŭ la apero de la artikolo, sed ne faris tion.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 13:10
Respondo al  Kalle Kniivilä

Grandan dankon, ke vi enmetis la aldonon
“[Vidu sube aserton de Martin Schäffer, laŭ kiu UEA ja havis profesiajn revizorojn, sed ne pagis por ili.]”

Plu restas malĝusta via aserto en la teksto,
“Tio klare montras, ke en tiuj jaroj UEA ne havis eksterajn profesiajn revizorojn (…)”,
sed la leganto nun havas iom da ŝanco kompreni vian eraron pri klara montrado
Kaj vi plu havas la ŝancon per kvara ŝanĝo de la teksto forigi tiun “klare montras” (kaj meti ion kiel “oni povus supozi, sed …”) 🙂
Mi havas la impreson, ke por la renomo de Libera Folio (kaj por la kredo je klaraj montradoj) estus bone tion fari …

Vi rajtas kompreneble uzi laŭplaĉajn esprimojn, kiam ne plaĉas al vi, ke mi ne komunikas tion, kion mi ne scias aŭ kion mi ne deziras komuniki aŭ pri kio mi ne emas enketi ktp.
Sed estas grava diferenco inter vi unuflanke kaj aliflanke Martin Schäffer, Duncan Charters aŭ mi:

  • Ĵurnalisto havas la almenaŭ moralan devon, disvastigi nur ĝustajn informojn kaj ĝustigi aŭ forigi malĝustajn aŭ nepruvitajn aŭ kalumniajn informojn.
  • Kontraste asocio kaj ties kunlaborantoj povas libere elekti, kiujn informojn ili donas al kiu ĵurnalisto.

Kutime seriozaj ĵurnalistoj ja esprimas supozojn pri neklaraj aferoj, sed ne prenas al si la rajton simple ion (laŭ propra maniero deduktitan) aserti, kvankam jam du homoj tre klare asertis la malon. Kaj post kiam oni klare kun argumentoj petis pri ŝanĝo.

Mi havas la impreson, ke estas relative facile diveni, kial homoj ne plu emas liveri al vi pli da informoj ol nepre necesas. Martin ja skribis, kiel vi citis: “Mi dubas, ĉu mi bone investus mian tempon, se mi respondus? Nur, ke poste aperu tendenca artikolo, kiu iel ajn ne prezentus la aferon en bona lumo? Kiu profito estus?”

Cetere, mi okupiĝas pri “Komunikado (nemovada)”. Mi ja informis pri mia posteno pri komunikado (por ke homoj sciu, ke supozeble mi estas iom pli je la flanko de UEA), sed mi ĉi tie ne skribas en la nomo de UEA, sed en mia propra nomo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-12-20 15:52
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi povas pensi pri unu kaŭzo kial ekzistus raporto de profesiaj eksteraj revizoroj kiun la komitataj reviziantoj tamen ne vidis.

Mi esperas ke ne estas tiel. UEA povus forigi dubojn se ĝi publikigus tiun revizoran raporton, kiel ĝi ja devus.

Dieter
Dieter
2023-12-20 19:13
Respondo al  Yves Bellefeuille

Se ekzistas profesia revizoro kaj li/ŝi faris raporton, laŭ mi sola kialo ne montri ĝin al la reviziantoj estas, ke estis malkovritaj malĝustaĵoj, eble ne nur formalaj sed kontraŭleĝaj, kiujn la estraro kaj antaŭ ĉio la ĝenerala direktoro volas teni nepublikaj. Tiel longe kiel UEA (Schäffer) obstine silentas pri la afero kaj nur mistifikas kaj ŝajnigas sin ofenditaj pro tute pravigitaj demandoj, ne eblas supozi ion alian ol tion. Fine: ĉu ĉiuj komitatanoj de UEA estas tiel maltaŭgaj, ke neniu el ili kapablas postuli klarigon en sia diskutlisto?

Rob
Rob
2023-12-19 12:04
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Bona librotena praktiko estus montri la kostojn de revizorado kiel elspezojn kaj la ricevitan pagon de la alia organizaĵo kiel enspezon. Alie la Komitato neniam scios kiom kostas revizorado kaj kiom da mono necesas trovi, ĉu de aliaj organizaĵoj ĉu de aliaj fontoj, por kovri la elspezon.

Se ne necesus montri elspezojn kovritajn de enspezoj, tiam la tuta spezokonto estus senutila. Sufiĉus montri nur la finan saldon.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 10:25
Respondo al  Rob

Bona librotena praktiko estas noti antaŭ ĉio la faktajn monfluojn. Se mono neniam estas en la bankaj kontoj de la asocio, kial enmeti tiun monon en spezokalkulon?

La Komitato povas demandi pri la kostoj de tiu ekstera revizorado, kaze ke tio interesas iun.

Rob
Rob
2023-12-20 12:08
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Vi celas, ke UEA kontraktis la revizoradon de siaj kontoj ĉe iu revizoro kaj tiu ne fakturis al UEA sed rekte al alia organizaĵo kaj tiu rekte pagis la fakturon? Tion mi ne povas kredi se temas pri profesia revizoro. Se, kiel estas normale, la revizoro fakturis al sia mendinto UEA, tiu fakturo devas esti librotenita en la kontoj de UEA. Se poste alia organizaĵo donacas la faktursumon, tio estas aparta enspezo kiu ne malaperigas la revizoran fakturon. Do, en la raporto de UEA devas aperi la elspezo de la revizoraj kostoj kaj la enspezo de la ricevita donaco.

Informiĝu ĉe librotenisto en via lando, kio estas bona librotena praktiko.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 12:42
Respondo al  Rob

Vi eliras de supozoj, por kiuj vi ne prezentas bazon.

Povas esti, ke revizora entrepreno fakturas al la mendinto UEA kaj alia organizaĵo pagas la fakturon. Tiam ne estas monfluo en la spezokontoj de UEA.

Martin skribis: “(…) tamen ne estis elspezo flanke de UEA, ĉar okazis transpreno de la kostoj fare de alia organizaĵo.” Kiam ne estas elspezo, oni ne metas en la spezokontojn.

La ideon de donacado (supozeble al konto de UEA) vi enkondukis – nek Duncan nek Martin.

Rob
Rob
2023-12-20 14:26
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Espereble iu komitatano scivole demandos, kiu estas la organizaĵo kiu bonvolas pagi rekte fakturojn senditajn al UEA. Tiel ni ne devos perdi tempon per supozoj.

lamo
lamo
2023-12-23 18:20
Respondo al  Rob

Ĉu iu komitatano jam demandis pri la afero? Bonvolu raporti pri la estrara respondo ankaŭ ĉi tie, ĉar el la revuo aŭ retejo de UEA oni kompreneble nenion ekscios.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-12-20 17:03
Respondo al  Rob

Rob, vi pravas. Se la ekstera revizoro aŭ revizora firmao estus petita ne fakturi al UEA sed al iu tria partio, tio nur vekus suspekton pri manipulado, des pli ĉar la revizoro ja scius el sia revizorado, ke UEA senprobleme povus mem pagi la fakturon. Apenaŭ povis okazi alie ol ke UEA ricevis fakturon, pagis ĝin kaj ricevis de iu ekstera fonto la saman sumon. Ambaŭ transakcioj devis aperi en la librotenado de UEA kaj sekve en la spezokonto. La babilado de Lu estas tia miŝmaŝa, ke ne eblas el ĝi ekscii, kiam la asertata revizoro faris sian laboron kaj pri kiu jaro ĝi temis. Se temis pri la kontoj de 2022, la komitataj reviziantoj devis ricevi raporton de la revizoro, sed ĝin ili ja ne ricevis. Se la revizora raporto pri 2022 estis farita, kiam tiu de la komitataj reviziantoj jam estis farita, tio signifas, ke la kostoj de la revizorado ne plu povis esti en la spezokonto 2022, ĉar ĝi estis jam fermita. Sed la granda demando estas: kial nenie aperas spuro pri tiu raporto, se ĝi vere ekzistas? Ĉu unu el la komitataj reviziantoj ne povas diri ĉi tie, ĉu ili ricevis raporton? Minimume oni rajtas scii, kiu estas la revizoro, ĉar tiu informo simple ne estas konfidenca. Tra jardekoj UEA ĉiam publikigis la nomon de sia profesia revizoro kaj ĝi aperis ankaŭ en la raportoj de la komitataj reviziantoj. Ĉirkaŭ la nuna UEA regas tiom da netravideblo kaj tro da sekretoj pri aferoj, kiuj en normala organizaĵo devus esti publikaj. Verŝajne por Lu tio estas progreso. 

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 23:13
Respondo al  Osmo Buller

Hm. Ĉu iu homo de UEA parolis pri tio, ke la revizora fakturo iris ne al UEA? Ĉu ne eblas, ke UEA ricevas la fakturon de la revizora entrepreno R kaj pludonas kopion al alia organizaĵo O, kiu pagas al R? Kaj ke R estas tute kontenta ricevi pagon kaj ne enketas, kiu kial pagis?

Miaj komentoj ŝajne estis tiom kompreneblaj al Kalle, ke li pro ili en unu loko ŝanĝis sian tekston, en alia aldonis frazon.

Sebastiano
Sebastiano
2023-12-21 11:38
Respondo al  Osmo Buller

„Ĉirkaŭ la nuna UEA regas tiom da netravideblo kaj tro da sekretoj“

Jes. Kompreneble, kiel Lu diris, UEA-uloj rajtas krei tiun etoson de mistifikado kaj sekreteco ĉirkaŭ sia organizo. Same kiel la ĝenerala publiko rajtas fajfi pri tiu provo imiti la etoson de la Civito.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-22 9:14
Respondo al  Sebastiano

Nu, eble tiu etoso estas sekvo de daŭra akuzado pri ĉio kaj nenio. Laŭ mia impreso pluraj UEA-funkciuloj sentas sin ofte jam dekomence en situacio de akuzito – “ĉio, kion vi diros, povos esti uzata kontraŭ vi”.

En tia situacio advokatoj ofte rekomendas, “diru nenion!”.

Se oni diras tamen ion kaj provas iom klarigi kaj respondi al argumentoj, oni unuflanke uzas multegan tempon. Aliflanke venas plendoj aŭ almenaŭ aludoj, ke oni multe diris 🙂

Ja estas rezultoj, pluraj korektoj en la artikolo, sed eble ĝis nun nur malmultaj komprenis, kial la kerna aserto de la artikolo, ke la kotizoj (nu, tiuj kun papera abono) ŝrumpas, estas ĉefe signo de ĝenerala teknika evoluo kaj normala elekto de membroj. Joŭko rapide atentigis pri tio.

Do la demando estas por la flanko de UEA, kial investi tempon kaj energion por fine antaŭvideble havi nur relative magran rezulton. En la artikolo ja estas citaĵo de Martin pri tio.

Ekzemple plu restas la aserto en la artikolo, ke io “klare montras” ion, dum post la diskuto estas iom videble, ke temas pri miskonkludo. Kalle ne jam komentis, ĉu ĉi-rilate li plu kredas sin mem, sed nur insiste restas ĉe la erariga tekstero 🙂

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-18 0:12

Bedaŭrinde ĝis nun mi ne vere komprenas, kial laŭ la verkinto de la artikolo helpas la interpreton de la spezoj de UEA kompari nur la Membro-Abonantojn el la du jaroj 2004 kaj 2023. Ja estas tiel, ke la mondo de gazetoj en tiu periodo forte ŝanĝiĝis kaj el paper-abonantoj MA el 2004 fariĝis sumo de paper-abonantoj MA kaj elektronik-abonantoj MB en 2023; Joŭko jam atentigis pri tio. Mi havas la impreson, ke tia evoluo ne estas unika ĉe UEA – ankaŭ ĵurnalistoj kaj eldonistoj ekster UEA jam aŭdis pri tio …
Libera Folio, certe ne senkaŭze, entute ne okupiĝas pri paper-abonantoj.

Plie: Rilate al la spezoj certe estas bele scii, kiom altaj estas la enspezoj – sed la vere grava punkto en negoco (ankaŭ ĉe asocioj) estas la rilato inter enspezoj kaj elspezoj, nome profito aŭ malprofito. Mi tendencas diri, ke por la bonfarto de UEA gravas pli, kiom fine restas (aŭ perdiĝas) ol kiom alta estas la spezosumo. Se la individuaj Esperanto-parolantoj (kiel Joŭko) ne plu emas ricevi hejmen paperajn revuojn (kaj mi aŭdis pri homoj, kiuj same kiel mi ofte eĉ ne plu malfermas la koverton), tiam UEA povas ne vere ion ajn ŝanĝi pri tio. La pli malpli sola elirvojo estis fari, kion Martin, ĝenerala direktoro de UEA ekde la komenco de 2018, fakte faris: serĉi vojon por liveri al la interesitaj Esperanto-parolantoj tion, kion ili deziras – la revuon en elektronika formo – samtempe zorgante, ke la spezoj de la asocio denove ekvilibriĝu. Rigardante la du grafikojn de la kotizaj enspezoj de UEA bone videblas, ke la situacio iomete pliboniĝas ekde 2019; jes, la falo de membro-(paper)abonantoj restas, sed malpli rapidas, kaj ja bele alvenas kaj stabilas la elektronik-abonantoj.

Eble indas iam informi per grafiko la legantaron de LF pri la evoluo de la faktaj jaraj rezultoj dum la pasintaj dudek jaroj, profitoj kaj malprofitoj.

Pri la valoro kaj signifo de buĝetoj Martin jam skribis en sia “korekto kaj kontraŭa prezento” publikigita de la redakcio sub la artikolo.

(Ĉu eblas enmeti alineojn en tiun tekston de Martin por disigi la diversajn temojn? Kaj ĉu eblas aldoni la daton kaj horon de la publikigo de tiu teksto – ja tio helpas por kompreni, ĉu komentantoj havi eblecon aŭ ne legi tiun starpunkton de Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA.)

Lu Wunsch-Rolshoven, en mia funkcio kiel dungito de UEA pri komunikado

Kalle Kniivilä
2023-12-18 11:12
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Dankon ke vi nun publike informas pri via dungo kiel komunikisto de UEA. Libera Folio bedaŭrinde pli frue ne povis rakonti pri tio, ĉar vi rifuzis respondi demandojn pri via posteno kaj taskoj, samkiel vi rifuzis respondi demandojn pri la buĝeto.

Tamen, ĉu vi ne trovas iom stranga la praktikon de UEA-funkciuloj, interalie vi mem, ke vi unue rifuzas respondi al demandoj de Libera Folio, kaj poste plendas ke en artikoloj de Libera Folio ne aperas tiuj faktoj kaj komentoj, kiujn oni petis de vi kaj aliaj funkciuloj de UEA dum la preparado de tiu artikolo?

Kaj pli ĝenerale, kiuj do estas la taskoj de dungito de UEA pri komunikado, se ne apartenas al ili respondi al demandoj de ĵurnalistoj?

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Dieter
Dieter
2023-12-18 12:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Estas interese ekscii, ke UEA havas dungiton pri komunikado. Kial tio ne estis komunikita de UEA? Kial tiu dungito ne estas menciita en la retejo de UEA? Kiujn aliajn kaŝitajn dungitojn UEA havas? Kion faras la komunikisto? Oni supozus, ke lia elementa devo estus senprokraste respondi demandojn de ĵurnalistoj, sed eĉ tio ŝajne estas tro por li.  

Francisco Javier Moleón
2023-12-18 15:07
Respondo al  Dieter

> Estas interese ekscii, ke UEA havas dungiton pri komunikado

Se paroli pri dungitoj: laŭ la retejo de UEA s-ino Mallely Martínez Mateos, kiu antaŭe estis “volontulo”, nun estas “oficisto”. Oni maldungadis CO-oficistojn pro manko de monaj rimedoj – kaj nun tamen oni dungas novan? Kiu dungis kiam kaj kial? Sed la labirinto estas ankoraŭ pli profunda: la novbakita oficisto estas… la edzino de la ĝenerala direktoro. Nu…

Kompreneble povas temi pri komplete misa informo en la retejo, sed ankaŭ tio ne aparte kontribuus al la reputacio de la asocio.

Ni vere ne intencas kritikadi UEA, sed UEA ne faciligas malkritikojn.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-12-18 16:37
Respondo al  Dieter

Lu nun aperas kiel oficisto en la retpaĝo kiun vi mencias. Ĉu oni ĵus aldonis lin dum la lastaj horoj?

Dieter
Dieter
2023-12-18 17:03
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jes, tio okazis post mia atentigo pri la afero. Tre utilas, ke la UEA-respondeculoj legu Liberan Folion — kaj tion ili faras!

Kalle Kniivilä
2023-12-19 10:37
Respondo al  Dieter

Iom surprize, sed nun mi ne plu vidas la nomon de Lu en la listo de dungitoj.

Dieter
Dieter
2023-12-19 13:14
Respondo al  Kalle Kniivilä

Necesas ricevi informon, ĉu li eksiĝis aŭ estis eksigita. Apenaŭ eblas imagi trian opcion, kiu ne vekus ridon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-12-19 19:40
Respondo al  Kalle Kniivilä

Kaj jen li reaperis, sed kun la titolo “komunikado (nemovada)”. do ŝajne vi ne povos ricevi informojn pri UEA de li.

Dieter
Dieter
2023-12-19 19:56
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kia senvalora cirko!

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Dieter
Hans
Hans
2023-12-18 11:42
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

> en mia funkcio kiel dungito de UEA pri komunikado

Same kiel utilas scii kiu verkis artikolon, utilas scii kiun rolon havas komentanto. Nun eblas pli bone kompreni la lastatempan defendadon de UEA fare de Lu Wunsch-Rolshoven. Evidente liaj opinioj ekde nun rigardendos kun iom da skeptikemo, ĉar partiaj. Tio estas ne kritiko sed konstato: kompreneble homo laboranta por organizo defendos la organizon – nenion alian oni atendus.

Cetere la artikolo scivolis ”ne klaras, por kiuj eksteraj laborfortoj oni buĝetas 25 000 eŭrojn, nek kial oni ĉi-jare buĝetis tutajn 55 000 eŭrojn por eksteraj laborfortoj”. Verŝajne nun klaras almenaŭ parte la buĝetitaj sumoj.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Hans
Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-18 19:29
Respondo al  Hans

Vi, Hans, skribis, ke “kompreneble homo laboranta por organizo defendos la organizon”. Nu, ofte estas tiel, sed ne ĉiam …

Aliflanke indas konsideri, ke kelkfoje homo eklaboras en organizo, kiun li aŭ ŝi principe ŝatas kaj ŝatas defendi kontraŭ malĝusta kritikado kaj kritiko de tre etaj punktoj. Tiel estas en mia kazo.

Laŭ mia impreso la progreso de UEA dum la lastaj jaroj, ekde kiam Martin transprenis la gvidadon de la CO, estas rimarkinda. Certe neniel ĉio estas ideala, sed la stato kaj orientiĝo estas signife pli bona ol antaŭe. Tial kelkaj kritiketoj estas por mi simple iom absurdaj.
Por ne paroli pri tio, ke mankas al mi la pozitiveco de multa kritiko: Kiel eblus eviti la falon de la MA-kotizoj? (Laŭ mia impreso: Supozeble neniel; ja estis tiel ekde la tempoj de Osmo.) Ĉu la spezoj de UEA por 2024 fartus pli bone, se oni havus la buĝeton jam en julio? (Ĉu iu kredas tion?) Ĉu la problemoj pri la libroservo solviĝos pli rapide pro la artikolo en LF? (Ĉu laŭ vi?) Ktp.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-19 9:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Do ekzistas ”problemoj pri la libroservo”. Kion vi rajtas rakonti pri ili al la membroj? Eĉ se nur resume?

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-19 12:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ho, mi ne tute ĝuste esprimis min 😀
Devus esti: “Ĉu la demandoj pri la estonta funkciigo de la libroservo (…)”
Mi pri tio ne povas informi per pli ol estas jam publike konata. (Jen la resumo.)

Hans
Hans
2023-12-19 10:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

> Laŭ mia impreso la progreso de UEA dum la lastaj jaroj, ekde kiam Martin transprenis la gvidadon de la CO, estas rimarkinda

Ĉu vere? Krom la rimarkinda progreso de maldungo de la oficistaro, fordono de biblioteko kaj arkivo, (malsukcesa) forvendo de la sidejo, kontraktado de ekstera firmao por organizi UK ktp. (eble ĉion tion vi konsideras kritiko de tre etaj punktoj), kiu alia rimarkinda progreso okazis?

> sed la stato kaj orientiĝo estas signife pli bona ol antaŭe

Malfacilas malgapi. Krom la kritiko de tre etaj punktoj (vidu supre), kiel precize la stato de sinkanta kaj pli kaj pli sensignifa organizo iĝis pli bona?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-12-19 11:30
Respondo al  Hans

Alie mi aliĝas al viaj demandoj, sed tamen koncedas, ke la UK-oj kaj VK-oj funkcias bone en la nova sistemo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 10:18
Respondo al  Hans

Jen miaj respondoj, Hans kaj Joŭko.
Bv. kompreni, ke mi ne povos longe diskuti la detalojn, ĉefe ne nun antaŭ la jarfino kaj NR.
(Por eviti miskomprenon: Tio neniel estas ia oficiala komuniko de UEA.)

  • Jes, vere mi kredas, ke la progreso de UEA dum la lastaj jaroj, ekde kiam Martin transprenis la gvidadon de la CO, estas rimarkinda. (Tiujn sukcesojn mi admiras jam ekde kelkaj jaroj.)
  • La deficitoj de la spezokonto estis minacaj. Alia solvo, sen maldungo de oficistoj kaj tiel eviti la forfluadon de mono, laŭ mi ne estis. Kelkfoje en la vivo iom drastaj rimedoj estas pli utilaj ol etaj agoj, kiuj fine tamen ne sufiĉas.
  • Plu teni bibliotekon kaj arkivon en la spaco pagata per la rimedoj de la asocio laŭ mi ne havis sencon. Krome la ricevintoj de la du kolektoj laŭ mia impreso multe pli bone zorgas kaj zorgos pri ili.
  • Forvendoj de grundo kaj domo povas daŭri, se oni volas havi veran interesiton, kiu pretas pagi bonan prezon. La domo estas tro granda por la nuntempaj (kaj jam la antaŭaj) bezonoj de UEA kaj iom renovigenda; renovigo de domo ne vere apartenas al la scioj kaj entuziasmoj de Esperantuloj kaj UEA.
  • Laŭ Joŭko kaj laŭ mi la transdonado de UK kaj VK al alia organizo havis kontentigan efikon. Temas pri esperantuja asocio, ne entrepreno, ĉu ne?
  • Alia rimarkinda progreso: Ne plu deficito, kiel antaŭe. Provizore stabileco de membronombroj, ŝajne eĉ kresketo.
  • Laŭ mi oni vivu kun tio, ke Esperantujo prefere havu multajn diversajn organizaĵojn, specialiĝintajn pri diversaj aspektoj. Monopolecaj organizaĵoj laŭ la modelo de Soveta Unio k.a. laŭ spertoj malpli bone funkcias. Por mi ne estas celo en si mem, ke UEA estu granda kaj sentu sin signifa. Por mi gravas, ke UEA donu sian apartan kontribuon al Esperantujo kaj ke entute Esperantujo prosperu kaj kresku.
  • Temas ankaŭ pri manaĝera demando: Fakte UEA ekde 1920 ne plu estis ĉefe asocio, sed entrepreneto en formo de asocio. Tiu entrepreneto aktivis kaj parte plu aktivas en multaj kampoj: Eldonejo de gazetoj kaj de libroj, detalvendejo de libroj, pograndisto de libroj, peranto de gazetoj, organizanto de kongresoj, stokanto de biblioteko kaj de arkivo (kaj eble mi ion forgesis). En 1989 mi dumtempe estis volontulo en la CO kaj mi interalie konstatis, ke el tiam eble 11 kunlaborantoj proksimume neniu laboris en kampo, kiun li studis aŭ por kiu li aŭ ŝi estis edukita. Ne aparte brile. Se almenaŭ duono estus fakulo aŭ ricevus iun postan edukon, tio estus pli bona. Krome estas la demando pri la gvidado de ĉio ĉi: Estas ne tute facile por ĉefo gvidi tiel buntan kolekton de aktivecoj, simile por la estraro.
István Ertl
2023-12-20 14:46
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

nur pri du detaloj: “En 1989 mi dumtempe estis volontulo en la CO kaj mi interalie konstatis, ke el tiam eble 11 kunlaborantoj proksimume neniu laboris en kampo, kiun li studis aŭ por kiu li aŭ ŝi estis edukita. Ne aparte brile.” Nu, stranga postulo. Nenie en la mondo oni edukas vin por labori kiel CO-oficisto. Je propra ekzemplo: ech se mi estus studinta jhurnalismon, tio malmulte kapabligus min je la specifa tasko redakti la UEA-revuon.
UEA kiel “Eldonejo de gazetoj kaj de libroj”? Jam de jaroj plu neniu libro. Gazetoj? Eble, se akcepti ke tiu papera varo kiun mi ial konsentas regule pagi, estas gazeto.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-20 22:34
Respondo al  István Ertl

Tre interese, ke peti, ke almenaŭ la duono de la kunlaborantoj de UEA havu ian profesiecan edukadon pri sia fako, estas laŭ vi, István, “stranga postulo”.

Kompreneble oni nenie edukas iun por labori kiel CO-oficisto. Sed oni ja ofertas fakan edukadon pri redaktado kaj eldonado de gazetoj, eldonado kaj vendado de libroj, pri perado de gazetoj, organizado de renkontiĝoj kaj kongresoj, pri bibliotekoj kaj arkivoj (nu, tio ne necesis, ĉar ŝajne pli ol enmetado de la aktoj kaj libroj en la ŝrankon ne okazis). (En mia listo cetere mankas ankoraŭ manaĝerado, gvidado de kunlaborantoj, varbado, kontado k.a.)

Mi ne nur celas bazan edukadon dum pluraj jaroj, sed ankaŭ semajnfinajn kursojn kaj partoprenon en apudlabora pluklerigo. Sed ŝajne laŭ vi, kara István, ekzemple la redaktado de la UEA-revuo estas tiom specifa, ke por tio oni nur “malmulte” povas lerni ekster CO kaj Esperantujo, ĉu vere? Verŝajne estas tiel, ke vi persone estis jam tiom brila pri via fako, ke vi ne povus multon lerni pri ĝi de profesiuloj; tio neniel estas ironia, mi ŝategas viajn eksterordinarajn talentojn pri multaj aferoj kaj mi vere povas imagi, ke por vi tia studado kaj kursoj ne alportus multon.

Aliflanke mi vidis agmanierojn en CO kaj aŭdis pri aliaj, kiuj ŝajnis al mi ne vere laŭtempaj. Mi aŭdis pri tio, ke la enkovertigo de la revuo estis farita de ĉiuj kunlaborantoj kune, dum unu tago de la monato. Oni sendis min por aĉeti 200 malplenajn sonkasedojn kaj porti ilin al la Centra Oficejo; 45 minutoj tien kaj same reen (ĉar mi regis la nederlandan kontraste al aliaj homoj tie, kaj ĉar mi ne bone imagis, kiel porti keston kun 200 kasedojn, mi telefonis kaj eksciis, ke oni senkoste liveras tion; do mi mendis tion). Poste la produktado de la muzikaj kasedoj okazis tiel, ke en dufakan kasedilon oni enmetis unufake la patrinan, alifake la produktendan kasedon – kaj ek al registrado 🙂 Jes, jam tiutempe profesiaj entreprenoj ofertis la kompletan registradon de 200 sonkasedoj (kontraŭ io kiel 50 nederlandaj cendoj). – Laŭ mi iom da kontakto kun la mondo de aliaj profesinivelaj entreprenoj kaj pri edukado por laboro tie estas io bona.

Jes, UEA kiel eldonejo de gazetoj kaj de libroj. Bv. noti la frazeton antaŭ tio: “Tiu entrepreneto aktivis kaj parte plu aktivas en multaj kampoj”.

István Ertl
2023-12-21 8:38
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu, Viaj rimarkigoj aperis en la kunteksto de Via aserto ke „Laŭ mia impreso la progreso de UEA dum la lastaj jaroj, ekde kiam Martin transprenis la gvidadon de la CO, estas rimarkinda”. Ne tute klaras kiel Via alineo ekanta per „Temas ankaŭ pri manaĝera demando…” subtenas Vian argumenton, sed mi kredis kompreni ke Vi asertas vidi nun pli da laufaka kapablo che UEA ol, lau Via propra sperto, Vi vidis en 1988. Al chi-lasta empiriajho mi kontrastigis propran empiriajhon, por kontraui la eblan impreson ke chirkau 1988 agadis en la CO konfuzaj senfakuloj, dum en 2023 ni spertas, Viaaserte, rimarkindan progreson, pro celkonscia agado de malkonfuzaj fakeguloj. (Fak’ ju pli, rezulto des?)
Vi diras: „Jes, UEA kiel eldonejo de gazetoj kaj de libroj. Bv. noti la frazeton antaŭ tio: “Tiu entrepreneto aktivis kaj parte plu aktivas en multaj kampoj”.
Mi bonvolas noti, sed jen denove io kie la reala situacio malsubtenas la gheneralan aserton pri progreso.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-22 8:45
Respondo al  István Ertl

Mi konsentas, ke mia rimarko pri nefakuleco de multaj dungitoj en 1989 povis misgvidi kaj sen plia argumento ne subtenis mian impreson pri progreso. Fakte mi kredas, ke Esperanto-asocio tendence fartas pli bone, se ĝi ne estas plejparte entrepreneto por la memstara estigo de plej diversaj produktoj kaj servoj. Redukti tiun parton, se oni por tio povas bone uzi la helpon de aliaj organizaĵoj specialigitaj pri la koncerna agado povas kontribui al progreso. Se oni okupiĝas pri malpli da temoj, oni havas pli bonan ŝancon esti bona pri tiuj, inkluzive de elekto de homoj edukitaj pri sia fako aŭ almenaŭ pretaj daŭre serĉi la aktualan scion. Eble ne ĉiu emas akcepti tion, sed la konsilo ne nur pripensi ĉiujare, kion oni volas fari, sed ankaŭ, kion oni ne plu faru, ja estas io, kion mi plurfoje legis en primanaĝeradaj libroj.

Tial ankaŭ ne plu funkcii kiel eldonejo povas esti signo de koncentriĝo kaj progreso. Kredu aŭ ne.

István Ertl
2023-12-22 9:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“ne plu funkcii kiel eldonejo povas esti signo de koncentriĝo kaj progreso. Kredu aŭ ne.”  Ne plu funkcii kiel eldonejo eventuale estas gajno por la strukturo de UEA, sed perdo por Esperantujo. Estus simile, se Vi, Lu, chesus organizi NR: eble persone plifacilighus Via vivo, sed perdus Esperantujo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-22 17:44
Respondo al  István Ertl

En ambaŭ kazoj la kerna celo ne estas tiom, ke organizas tion tiu, kiu jam longe faris, sed ke entute iu faras ĝin. Se vi kaj aliaj kredas, ke indas havi la librojn eldonitajn de UEA kaj estonte krei similajn, tiam iu aŭ iuj kunprenu sian kuraĝon kaj survojigu tion. Ja en la historio de Esperantujo multaj eldonejoj ekestis kaj aktivis, ne estas io komplete eksterordinara. Eble ankaŭ UEA iam denove eniros tiun kampon.

Iom mirinde tamen estas, voli ke UEA okupiĝu pri tio, dum la ĉi tie ŝajne reganta opinio estas, ke UEA amasegon da aferoj malbone faras. Ĉu vere estos saĝe, ke tia organizaĵo refoje eniru en plian kampon? Dum ĉe tio estas klare, ke se UEA faros la aferon nur 90%e ĝuste, la restantaj 10 % donos multegan plezuron kaj amuziĝon al verkantoj kaj legantoj ĉi tie.
(Ĉu cetere iam ĉi tie oni legis plendon pri la regulo de triona rabato ĉe mendo de tri ekzempleroj kaj ties sekvoj?)

István Ertl
2023-12-23 23:02
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

UEA pli frue havis ekzemplan eldonan agadon. Tio chesis. Se iu alia eldonos ion alian, tio ne plu estos eldona agado de UEA. (“Duo si faciunt idem, non est idem”.) Ne estas tiel ke ia konstanta kvanto de eldonemo trovas por si diversajn kanalojn; estas tiel ke ju pli da kanaloj, des pli da eldonemo.
« om mirinde tamen estas, voli ke UEA okupiĝu pri tio » tion mi ne diris. La nuna UEA, efektive, eble ne faru ion kion ghi simile fushus kiel la revuo estas fushata. Mi trovis nur ke prezenti la cheson de eldona agado kiel progreson estas ege strange.

Dieter
Dieter
2023-12-18 22:07
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Espereble Lu W-R konsentas iom klarigi, kion li fakte faras en sia funkcio kiel dungito de UEA pri komunikado, ĉar mi ne vidis spurojn pri tio. Aŭ fakte… mi ja vidis ion, nome amaseton da komentoj ĉi tie. Estas amuze-absurde, ke Kalle Kniivilä 10 jarojn redaktas Liberan Folion plene volontule, sed unu el ĝiaj komentistoj estas pagata de UEA!!!

Kalle Kniivilä
2023-12-18 22:10
Respondo al  Dieter

Libera Folio fakte ekzistas ne dek, sed dudek jarojn.
https://www.liberafolio.org/2023/04/19/por-kio-utilas-libera-folio/

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-18 19:51

Rilate al la temo de komunikado: Por mi la kerna demando restas, kiel plej bone kaj sukcese disvastigi Esperanton. Kaze ke iu interesiĝas pri tio: Mia prelego “Varbi por Esperanto”, vendredo, 24a de nov. 2023, 15:00 – 15:45 (mezeŭropa tempo), estas spektebla ĝis la jarfino ĉe https://vk.retevent.com/prelegoj/M9hyGPI6Wep8noDOSypy (aŭ simile 🙂 )

Krome eble povas esti interesa la deklaro de la Germana Esperanto-Asocio okaze de la 100a Germana Esperanto-Kongreso, germane sur https://www.esperanto.de/sites/default/files/esperanto.de/deb/dokumente/Mehr_als_130Jahre_Esperanto-Sprachgemeinschaft__ZunehmendeVerbreitungEsperanto.pdf
En Esperanto kaj la angla sur https://drive.google.com/drive/folders/1D38RRtsl09u-pKNqoPIBb_wMZ4UvB12q
Mi verkis la unuan version de ĝi kaj redaktis laŭ la diversaj sugestoj.

Pri komunikado eble trie ankoraŭ gravas du konstatoj el la observado de la disvastiĝo kaj prijuĝo de novaj aferoj:
1) Novajn aferojn en la unua fazo akceptas preskaŭ nur homoj el eta grupo, la pioniroj, kiuj formas proksimume 2 procentojn de la fina potencialo; Esperanto atingis ĝis nun eble 0,1 % de sia fina potencialo.
2) En la prijuĝo de novaj aferoj estas rimarikinda la grafiko laŭ Gartner:
https://en.wikipedia.org/wiki/Gartner_hype_cycle
Kutime en la komenco de nova afero estas entuziasmego, poste “ĉiuj” “komprenis”, ke la afero estas “fiasko” – kaj dume aliaj homoj trankvile progresigas la novan aferon kaj trovas pli kaj pli da uzantoj. Esperanto troviĝas pli malpli en la “valo de seniluziiĝo”; tre multaj homoj rakontas, ke Esperanto fiaskis kaj ke la angla venkis, dum envere la angla ekstagnas kaj Esperanto disvastiĝas ankaŭ laŭ renomo.

Kalle Kniivilä
2023-12-21 9:35
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Bedaŭrinde ĉi tiu komento aŭtomate iris al la rubujo, ĉar ĝi enhavis tro da ligiloj. Mi nun savis ĝin de tie.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-21 12:14
Respondo al  Kalle Kniivilä

Multan dankon! Misaĵoj okazas …

Eble sugesto: Informu ekzemple supre de la kadro por komentoj, ke ligiloj povas konduki al konsiderado kiel spamo. Ke 4 ligiloj povas sufiĉi, tio estas por mi iom surpriza (sed, kompreneble, ne vi inventis tion kaj ja havas sian bonan kaŭzon).

Iom amuze estas, ke mia komento kolektis ĝis nun tri negativajn prijuĝetojn. Kio maltrankviligas la prijuĝintojn? Eble por iuj ĉiu komento de mi estas malbona en si mem 🙂 Aŭ kio kreas malkonsenton?

lamo
lamo
2023-12-21 22:14
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Verŝajne oni malŝatas vian komenton, ĉar ĝi tute ne rilatas al la temo de la diskuto. En tiu senco via klopodo devojigi la diskuton malsukcesis.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-22 7:56
Respondo al  lamo

Ĉu ne Dieter klare skribis: “Espereble Lu W-R konsentas iom klarigi, kion li fakte faras en sia funkcio kiel dungito de UEA pri komunikado, ĉar mi ne vidis spurojn pri tio.” ? Pro tio mi enmetis la informon.

Dieter
Dieter
2023-12-22 8:35
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Uaŭ, s-ro Lu havas tempomaŝinon! Li skribis sian afiŝon antaŭ ol mi petis lin klarigi. Mi nome petis klarigon je 22.07, sed li plenumis mian peton jam je 19.51. Ne gravas, ke pro teknika kialo lia reago aperis pli malfrue.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-12-22 17:50
Respondo al  Dieter

Jam pli frue vi demandis, “s-ro Dieter”.

Dieter, 2023-12-18 12:16
  Respondo al Lu Wunsch-Rolshoven
Estas interese ekscii, ke UEA havas dungiton pri komunikado. (…) Kion faras la komunikisto? (…)