Por kio utilas Libera Folio?

Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?

La aspekto de Libera Folio en diversaj jaroj: 2004, 2007, 2013 kaj 2023.

En la unuaj jaroj de la nova jarmilo la organizita Esperanto-movado travivis unu el siaj regulaj krizoj. Temis pri konflikto inter funkciuloj de la Centra Oficejo de UEA kaj la sinsekvaj estraroj de la asocio, kies agadon multaj el la oficistoj trovis amatoreca, neserioza kaj detrua.

Dum la Universala Kongreso en Zagrebo en julio 2001 demisiis la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, kaj la direktoro de la Centra Oficejo, Pasquale Zapelli. Tuj poste demisiis ankaŭ la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, kiu same laboris en la Centra Oficejo.

La krizo akriĝis en 2003, kiam sian demision pro similaj kialoj anoncis la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Tiu demisio iĝis la sparko por la fondo de Libera Folio. La unua, teknike tre simpla versio estis lanĉita post nur unusemajna preparado. Ĝian arkivitan kopion eblas ankoraŭ vidi en la retejo de Kalle Kniivilä. Teknike temis pri aro da simplaj html-dosieroj, mane ĝisdatigataj. Komentado ne eblis.

Jen kelkaj el la unuaj artikoloj de 2003.

La ĉefaj iniciatintoj de Libera Folio estis Kalle Kniivilä kaj István Ertl, kiuj plu laboras pri ĝi. Dum la jaroj evidente ankaŭ multaj aliaj homoj kontribuis al la evoluo de la bulteno – interalie Jan-Ulrich Hasecke, kiu dum pluraj jaroj prizorgis la teknikan flankon de Libera Folio.

Kiam la nova tekniko tion ebligis, malfermiĝis la eblo ne nur komenti la artikolojn de Libera Folio – legantoj eĉ ekhavis la ŝancon mem afiŝi ampleksajn artikolojn en la retejo. Kiel en multaj lokoj komence de la reta epoko, ankaŭ en Libera Folio la limoj de esprimlibereco kaj la respondeco de la posedanto de la platformo ne tuj estis evidentaj.

Tim Owen, oficisto de Esperanto-Asocio de Britio, rakontas pri siaj tiamaj kaj nunaj impresoj:

Tim Owen
Tim Owen.

Mia opinio pri Libera Folio evoluis dum la jaroj, de unu poluso ĝis la alia.

Mi unue renkontis ĝin ĉirkaŭ 2009. En tiu epoko ĉiun tagon aldoniĝis novaj komentoj, kaj do la fokuson havis ne la artikoloj, sed la lavango da komentoj kutime negativaj kaj idiotaj de malpleno de regulaj kontribuantoj. Ne ŝanĝiĝis mia sinteno nelonge poste, kiam leganto afiŝis artikolon plene ofendan pri malaperinta amiko mia, en la celo supozigi, ke tiu homo du jarojn poste deklarita mortinta, estis spiono. Mi tute ne akceptis la klarigon, ke: ”ĉiuj tekstoj, kiuj aperas sur blua fono, estas neredakciaj, kaj pri ilia enhavo respondecas sole la verkinto”. Ŝajnis, ke la principo ”kia patro, tia filo” aplikiĝas, kaj mi tute ne protestis, kiam mia tiama kolego Paul Gubbins en niaj konversacioj parolis pri ”Libera Kloako”.

Iam intertempe aferoj ŝanĝiĝis. La komentoj ne plu estas tiel multaj, kaj fariĝis eble indiki sian aprobon (aŭ male) per simpla alklako anstataŭ tajpita respondo. Nun havas la fokuson la artikoloj, kutime profesi-nivelaj kaj ĉefe verkitaj tre diligente de redaktoro preta fari proprajn esplorojn, anstataŭ remaĉi aliulajn novaĵojn.

Jam dum multaj jaroj, mi opinias Liberan Folion la ĉefa kroniko (kaj sekve ĝian redaktoron la ĉefa kronikisto) de la nuna epoko por historiistoj.

Legantoj ne plu povas afiŝi artikolojn en Libera Folio – de longe ekzistas aliaj, multe pli taŭgaj platformoj por libera verkado. Komentado plu eblas, kaj la plej multaj komentantoj sukcesas sekvi la normojn de civilizita interparolo. De tempo al tempo tamen plu neeviteble aperas la demando, ĉu tiu aŭ alia komento vere estas akceptebla.

Eble parte inspirite de la diskutoj en Libera Folio, la konata hispana aktivulo Toño del Barrio en 2008 formulis la leĝon de Tonjo: ”Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1”. Tiu leĝo sendube validos ankaŭ rilate la diskuton pri ĉi tiu artikolo.

Li mem multfoje kontribuis al Libera Folio, interalie jam en 2005 per daŭre aktuala artikolo pri la ĉiam aktuala koncepto ”kabei”, kiu laŭ li ial ŝajnas esti prestiĝa fenomeno. Toño del Barrio trovas atentinda, ke Libera Folio senkabee daŭrigas sian laboron ekde 2003:

Toño del Barrio

Jam 20 jaroj, kiel pasas tempo! En epoko en kiu projektoj tre malofte superas du-tri jarojn, foje eĉ monatojn, kaj pacienco facile elĉerpiĝas, estas gratulinda la daŭra penado de reta revuo.

Libera Folio liveris al nia movado spegulon en kiu ni povas – kaj devas – rigardi nin, sen maskado. Profesiecan, kun vera ĵurnalisma instinkto, laŭ la reguloj de la metio: interesaj temoj, funda esplorado, trafa redaktado, eĉ atentokaptaj ĉeftitoloj. Kun spaco ankaŭ por debato, por prezenti vidpunktojn pri nia komunumo, ĝiajn celojn, direkton kaj ankaŭ ĝiajn erarojn. Libera Folio estas jam de antaŭ longe la loko kie ni objektive serĉas la evoluon de nia komunumo.

Mi fieras pri mia propra aparteno al ĝia familio, kaj konfidas ke ni kune povos festi aliajn pliajn dudek jarojn. Je via sano, Libera Folio!

La ĉefa enhavo de Libera Folio ja estas ne komentoj, sed la novaĵ-artikoloj, plej ofte – sed feliĉe ne ĉiam – verkataj de la redakcio. Kvankam la gamo de temoj dum la paso de la jaroj vastiĝis, UEA kiel la ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo daŭre restas en la centro de la atento. Evidente ankaŭ pri la evoluoj de TEJO ni dum la jaroj ofte artikolis, kaj ne ĉiam favore.

La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, eklegis Liberan Folion jam en la komenco de sia esperantista vivo:

Albert Stalin Garrido.

Laŭ mi, Libera Folio, kiel nia ”loka” internacia amaskomunikilo, kontribuas al tio ke nia movado estas normala, vivanta socio kiel ĉiuj aliaj. Ĉu kiel adoleskulo loĝanta en malproksima lando aŭ poste kiel gvidanto de internacia organizo, mi daŭre aprezas kiel Libera Folio strebas al regula liverado de freŝaj movadaj novaĵoj, kiuj atingas preskaŭ ĉiun tavolon de nia movado kaj instigas la komunumon al viglaj diskuto kaj pripenso pri aferoj, kiuj por nia movada evoluo gravas.

La vigleco de Libera Folio evidente variis dum diversaj periodoj, kaj la statistikaĵoj de la malsamaj jaroj ne rekte kompareblas, ĉar statistikiloj evoluis kaj oni lernis forfiltri aŭtomatajn vizitojn el la ciferoj.

Ekde decembro 2016, kiam estis lanĉita la nuna versio de Libera Folio, ni publikigis preskaŭ 600 artikolojn, kiuj ricevis 9 415 komentojn. Se kalkuli arkivitajn artikolojn, kiuj ne estis transmetitaj al la nova retejo, dum la du jardekoj en Libera Folio verŝajne aperis proksimume du mil redakciaj tekstoj.

La suma kvanto de paĝomontroj ekde decembro 2016 ĝis nun estis 1,2 milionoj. Dum la lastaj jaroj la kvanto de paĝomontroj daŭre kreskas, kaj pasintjare ili atingis 211 000. Ĉi-jare ĝis nun ni havis proksimume 55 000 paĝomontrojn. La plej multaj vizitantoj dum 2023 venis el Germanio, Nederlando kaj Finnlando.

La mezuma kvanto de paĝomontroj ĉiutage estas ĉirkaŭ 500, sed la cifero facile duobliĝas, kiam aperas interesaj artikoloj. La plej populara artikolo dum 2022 estis La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, kun proksimume kvar mil paĝomontroj. Ĉi-jare plej populara ĝis nun estis la artikolo Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto, kun preskaŭ du mil paĝomontroj.

Barbara Pietrzak, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj eksa estrarano de UEA, trovas transforma la eblecon komenti artikolojn, kiun Libera Folio proponis al la esperantistoj en epoko, kiam sociaj retejoj kiel Facebook ankoraŭ ne ekzistis:

Barbara Pietrzak.

Gratulon pro la 20-jariĝo de Libera Folio, kies komenco kongruis kun la reta epoko, tiam malfacile prognozebla. Tuj fariĝis klare, ke la reta komunikado estas pli ĝisdata ol la tiamaj informrimedoj.

Libera Folio fariĝis tiel por meza Esperanto-parolanto centro sciiganta pri aktualaj aferoj de la Esperanto-movado, ne malofte tiklaj. Multaj krom esti pasivaj informklientoj komencis engaĝite reagi kompreninte sian subjektan rolon en la movado. Libera Folio transformiĝis en Liberan Forumon.

Nun malgraŭ lavanga disfloro de diversspeca informfluo Libera Folio sendube konservas sian primaran informrolon.

Nun eblas sekvi Liberan Folion ne nur en la retejo, per retpoŝta abono aŭ la kutimaj komercaj sociaj retejoj, sed ankaŭ en Mastodon kaj en Telegram. En la Telegram-babilejo de Libera Folio partoprenanto kun la nomo Sator Arecu Moon trovis, ke Libera Folio ”stabile informas nin pri tio, ke en la Esperanto-movado ĉio estas daŭre [aĉe]”.

– Mi pensas ke Libera Folio, same kiel aliaj gazetoj pri Esperanto ne plu necesas, ĉar mem Esperanto sin elĉerpis kaj fariĝis simple artikolo en la lernolibroj pri la historio. En la efektiveco, nenia Esperanto plu estas. La mondon gajnis la angla, ĉiuj devas konfesi tion. Ĝi estas internacia lingvo en multaj sferoj, kiuj bezonas internacian komunikadon de civitanoj el diversaj glob-anguloj, inklude komputikon, medicinon, inĝenieradon, diversajn teknologiojn kaj sciencojn.

Ne ĉiuj tamen konsentas pri la fina malvenko – multaj plu legas Liberan Folion. Ankaŭ vi, se vi atingis ĉi tiun linion. Pri kio vi volus legi pli en nia bulteno, kaj kiel ĝi povus iĝi pli utila, laŭ vi?

35 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-04-19 8:28

Vivu Libera Folio!

Zmitro Lapcionak
Zmitro Lapcionak
2023-04-19 10:26

Pri kio mi volus legi en via bulteno? Nu, mi volus legi humuraĵojn, amuzajn rakontojn, belajn versojn, iomete pri trajtoj, moroj en diversaj kulturoj, anoncojn pri gravaj eventoj en scienco, kulturo, ekonomio, … Tamen tiojn ĉi mi eble iam povas trovi en aliaj fontoj.
Do nepre devas resti via plej ĉefa temo: politiko en tuta mondo, kritika rigardo al la movado kaj internaj kaj eksteraj rilatoj de E-o. Pri tio ĉi mi apenaŭ ie legos.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-04-19 12:46

Gratulon al Libera Folio pro ĝia dudekjariĝo kaj pro ĝia interesa kaj altkvalita ĵurnalismo!

Lee Miller
Lee Miller
2023-04-19 14:51

Por mi, la ĉefa trajto de Libera Folio estas honesta kuraĝo. Niaj tradiciaj organoj, kiel la revuo Esperanto de UEA, prezentas nur pozitivan, propagandan vizaĝon. Libera Folio ja prezentas sufiĉe da pozitivo, sed ne hezitas prezenti negativon kaj diversajn analizojn kaj vidpunktojn. Se scienca esploro klare montras ke NE estas du milionoj da Esperanto-parolantoj, sed nur eble 60-80,000 . . . tion oni ne legas en la propagandaj fontoj, ekzemple.

Sen Libera Folio miaj scioj pri la mondo de Esperantistoj estus multe pli mallarĝaj kaj malprofundaj.

Preter la artikoloj, la sekvaj reagoj kaj komentoj estas riĉa materialo. Ili ofte kontribuas interesajn kaj gravajn informojn kaj konstatojn. Kaj ili egale ofte montras kial Esperantujo estas tia, kia ĝi estas. Mi ofte pensas pri la usona humuristo Walt Kelly, kiu verkis serion de bildstrioj “Pogo”. Konata frazo el ĝi estas “Ni renkontis la malamikon, kaj li estas ni.”

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-04-20 5:54
Respondo al  Lee Miller

>Se scienca esploro klare montras ke NE estas du milionoj da Esperanto-parolantoj, sed nur eble 60-80,000

Kio estas tiu esploro?

Bryce
Bryce
2023-04-20 19:10
Respondo al  Lee Miller

Tie tute ne temas pri scienca esploro, kiu ja ne eblas pro diversaj kialoj. Simple jam la demando kiam oni povas diri, ke iu “parolas Esperanton” estas tre disputebla.
Ĉiam oni povas nur taksi la nombron de parolantoj.

Lee Miller
Lee Miller
2023-04-20 23:30
Respondo al  Bryce

Ĉu vi legis la raporton? Ĝi estas la plej realisma kaj scienca taksado, post la taksado de la Usonano Sidney Culbert (Psikologo/Pseŭdo-lingvisto) kiu faris enkabinetan studon, sen ia ajn rilato al la reala mondo. Lia taksado estis akceptita de la “World Almanac and Book of Facts”, kaj post tio ĝi daŭre aperas en aliaj fontoj. DU MILIONOJ DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON!

Terura mito.

Mi estas Usonano. Kiam mi prezentas al mi la demandon: “Kiom da homoj en Usono kapablas sidi kune en restoracio kaj babili dum 1-2 horoj en Esperanto pri diversaj temoj”? mi kredas ke temas pri malpli ol 200-300.

Bryce
Bryce
2023-04-21 1:17
Respondo al  Lee Miller

Mi legis la raporton, sed mi ne kredas, ke oni povas eĉ nur iom fideble taksi la nombron de esperantistoj tutmonde. Estas tro da necertaĵoj.

Mi povas imagi, ke ekzistas metodoj por alveni al pli kredinda takso, sed ili sendube postulas longan kaj intensan esploradon – tempon, monon kaj energion, kiujn neniu investis “nur” por ekscii la nombron de E-parolantoj.

Se ni difinas la kapablon paroli Esperanton laŭ la eŭropkomunumaj lingvoniveloj, mi taksas la maksimumajn nombrojn jene:

A1-A2 kelkajn centmilojn
B1-B2 50.000
C1 10.000
C2 1000

Nu, eble tiuj ciferoj do ne tiom diferencas de via takso.

Mi la pasintajn tagojn iom provis amatore kunmeti Esperanto – korpuson por trovi kolokaciojn. La unua problemo estas, ke tio estas kvazaŭ neebla: simple ne ekzistas sufiĉe da kvalitaj tekstoj en Esperanto.
La dua problemo estas, ke eĉ en eta korpuso de ekz. 5 milionoj da vortoj oni trovas treege malmulte da kolokacioj.
Miaopinie tio diras multe pri la lingvonivelo de esperantistoj.

Jes, oni multe troigas la nombron de E-parolantoj. Jes, nia kara lingvo jam naturiĝis sed certe ankoraŭ ne maturiĝis.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-04-21 9:53
Respondo al  Bryce

Jes, vi pravas, ke la lingvonivelo ne povas esti alta. En la artikolo de LF kun la titolo Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto? oni mencias, ke unu kialo por tiu malalta lingvonivelo estas la propagandita facileco de Esperanto. Kial mi klopodu, ĉar ĉi tio estas ja tiel facila?

Bryce
Bryce
2023-04-21 20:18
Respondo al  Juha Metsäkallas

Jes, prave. Je la elementa nivelo Esperanto por multaj sendube estas pli facila, sed preter tiu nivelo necesas studi same serioze kiel por aliaj lingvoj.
Ni ofte indigniĝas, ke lingvistoj ne serioze taksas Esperanton, sed ĉu tio surprizas, se oni pripensas, ke la supozata facileco de E-o estas propaganda argumento numero unu?

Lingvistoj ja scias, ke lingvo estas kompleksa sistemo kaj neniam povas esti vere facila. Do, lingvo reklamita “facila” ne povas esti afero serioza.

Kompreneble ankaŭ kulpas la nuna tempo.
Mi antaŭ nelonge eklernis memstude la italan. Sed apenaŭ plu ekzistas lerniloj kaj granda vortaro entute mankas.
Feliĉe hejme mi parolas duon-nederlandan duon-germanan dialekton kaj senprobleme povas uzi germanlingvajn lernilojn pri la itala.
Mi supozas, ke tio estas la sorto de ĉiuj relative malgrandaj lingvoj: krom la anglan oni apenaŭ plu lernas/os aliajn fremdajn lingvojn.

Lernado de (fremdaj) lingvoj baldaŭ fariĝos ŝatokupo de stultuloj… Ĉu ili ne scias, ke ekzistas traduk-apoj?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-04-21 4:49
Respondo al  Lee Miller

Siatempe mi komentis ke se la takso de Nielsen estas ĝusta, tiam 5 % de ĉiuj esperantistoj en la mondo ĉeestis la UK en Lille en 2015. Ne 5 % de la membroj de UEA, aŭ 5 % de tiuj kiuj membras en ia esperanta asocio, sed 5 % de ĉiuj esperantistoj, ie ajn en la mondo. Tio ŝajnas malverŝajna.

Neniu vere scias kiom da esperantistoj ekzistas. Ankaŭ ni mem ne scias.

Tjeri
Tjeri
2023-04-21 8:02
Respondo al  Yves Bellefeuille

Via aserto supozas, ke ĉiuj ĉeestantoj en la kongreso de Lille parolis esperanton… Tio ŝajnas malverŝajna.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-04-21 19:36
Respondo al  Tjeri

Partopreno en UK kostas kelkajn centojn da eŭroj, plus vojaĝ-kostoj kaj restad-kostoj.

Eble iuj pagas centojn aŭ milojn da eŭroj por iri al renkontiĝo kie ili komprenas nenion, sed ne multaj.

John nutt
John nutt
2023-04-21 23:45
Respondo al  Lee Miller

La “Esperanto movado” estas konstruita sur multaj grandaj mitoj kaj propagandajn punktojn.

La facileco de la lingvo (vi mastre ĝin en du semajnojn!), la ekzisto de la “monda lingvo problemo”, la mito ke lerni ĝin radikale ŝanĝos la vivo de homo(j)n ktp ktp.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-04-23 10:37
Respondo al  John nutt

> La facileco de la lingvo (vi mastre ĝin en du semajnojn!)

Tio estas efektive mito, kiel pruvadas la LF-komentoj, ofta fonto de ĝojo kaj amuzo.

> la ekzisto de la “monda lingvo problemo”

Tio estas ne mito sed bedaŭrinda realaĵo. Sufiĉas veturi kelkajn centojn da kilometroj (foje eĉ kelkajn centojn da metroj) por konstati tion. Ĉu E-o efektive estas la plej taŭga solvo por tia problemo, tio estas alia demando.

> la mito ke lerni ĝin radikale ŝanĝos la vivo de homo(j)n

Ofte E-o nedisigeble enplektiĝas en la vivon de la lerninto ĝis tia grado, ke lia/ŝia vivo efektive ŝanĝiĝas. Ĉu la ŝanĝo estas radikala (kaj pozitiva aŭ negativa), tio estas alia demando.

John nutt
John nutt
2023-04-23 12:10

“Tio estas ne mito sed bedaŭrinda realaĵo. Sufiĉas veturi kelkajn centojn da kilometroj (foje eĉ kelkajn centojn da metroj) por konstati tion. Ĉu E-o efektive estas la plej taŭga solvo por tia problemo, tio estas alia demando”

Jes kaj por tio celon oni uzas la Lingvafrankaon kio funkcias ĉe la Internacia, regiono aŭ nacia nivelo. Kompreneble la Plej multaj de la homojn en la mondo estas multlingvaj ekzakta por tion kialon.

Ĉe la nuntempa por la plejparte tio estas la angla ĉe la Internacia nivelo.

Sed ankaŭ la franca, la hispana, la portugala, la rusa, kaj eĉ Piĝino aŭ kreola lingvoj estas uzata kiel pontolingvon, notinde en Niĝerion por ekzempla.

PS kiel notas ĉi tie, eble esperanto estas pli facile por oni atingi la bazan nivelon, sed por atingi la mastre nivelon tio estas egalan malfacilan kiel iu ajn natura aŭ Etna lingvo.

Se por atingi nur baza nivelo en la “internacia lingvo” estas sufiĉa, tien paroli rudimenta la angla, Franca, portugala ktp estas taŭga por tion celon!

Lerni iu ajn fremdan lingvon povas radikala ŝanĝi la homon, kaj prezentas al si nova
kultura, novaj amikoj, novaj pensmanieroj ktp

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2023-04-24 0:41
Respondo al  John nutt

Bedaŭrinde la amaso da priakuzativaj (kaj ne nur) eraroj kiiuj aperas en la respondoj pruvus, ke Eo ne estas tiom facila

John nutt
John nutt
2023-04-24 1:56
Respondo al  CARLO MINNAJA

Bedaŭrinde, mi ne studis kaj praktikis nia sankta klingono por 20 jarojn, malkiel la esperantistoj elitoj, kiu komentas ĉi tie.

Do eble 20 jaroj estas sufiĉe tempo por mastre la “facila” internacia lingvo…

Richard Schneller
Richard Schneller
2023-04-19 18:15

Se mi ne eraras, la artikoloj ne plu estas subskribitaj per aŭtornomo, ĉu vi uzas nun ChatGTP?

Bryce
Bryce
2023-04-19 19:13

Plejunue: fortan aplaŭdon kaj gratulojn por la atingo de tiu ĉi nekredeble granda mejloŝtono.

Due, vi mencias la estiĝkialon de Libera Folio kaj la forlason de la skipo de homoj kun granda merito, kio efektive kaŭzis grandan krizon, sed oni neniam forgesu la grandan antagoniston, kiu ĉefrolis en tiu krizo: Renato Corsetti.

En intervjuo kun la Ondo, li diris:

“Mi komprenas, ke mi estas rakontanta mian tutan vivon. Mi provu resumi la aferon per unu frazo: la generacio de Lapenna konstruis fortan movadon, mia generacio malkonstruis ĝin”

Nu, almenaŭ al Corsetti ne mankas memkono.

Oni povas eble pardoni lin, sed oni neniam forgesu lian rolon.

Oni eĉ malpli forgesu, ke li daŭre estas komitatano de UEA. Lia rolo jam finludiĝis, sed ni ne forgesu, ke la Komitato kaj estraro de UEA plenas je sinjoroj kaj sinjorinoj “Corsetti” kiuj konstante, aktive kaj vigle daŭrigas la malkonstruadon de la movado per ĉiaj eblaj kretenaĵoj.

Tim Owen
2023-04-27 10:35
Respondo al  Bryce

Oni povas havi diversajn opiniojn pri la deco aŭ valoro de akraj kaj/aŭ personaj atakoj. Min ili kutime ne ĝenas (mi opinias ilin pli honestaj ol eventuale malpli severaj atakoj finiĝantaj per nesincera «amike»), kaj mi pasinte tenis ilin ankaŭ en mia ilaro.
Ŝajnas al mi, tamen, ke minimume atakato sciu, kiu atakas.

Ĉu ne estus simple forigi, kiel petite, vian antaŭan ofendan profilbildon, Leon, kaj tiel daŭre uzi vian veran nomon, ol krei novan konton kaj ataki malantaŭ kaŝnomo?

Juan García del Río
Juan García del Río
2023-04-20 8:33

Gratulon pro via grava laboro en Esperantujo.

Klaus Schubert
Klaus Schubert
2023-04-20 9:09

Karaj Liberafoliistoj,
mi gratulas pro via jubileo kaj dankas pro via persista laboro! Mi trovas Liberan Folion ege utila informilo pri faktoj kaj opinioj. Laŭ mi ĝi ne nur ekzistu por balanci mankojn de UEA, sed por tutĝenerale disvastigi temojn kaj debatojn, kiuj aktualas en nia komunumo kaj kiuj, ĉu ne, nian komunumon grandparte konsistigas.
Nur rekte antaŭen!
Klaus Schubert

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-05-12 14:21
Respondo al  Klaus Schubert

Simile kiel Klaus mi gratulas kaj dankas al Libera Folio. Vi estas unu el la lastaj fadenoj, kiuj ligas min kun Esperanto. Estas ankorau kelkaj poemoj kaj prozajhoj kaj iom da rememoroj pri la gejunuloj, kun kiuj mi Esperantumis antau 40-30 jaroj!

Kalle Kniivilä
2023-04-20 13:09

Ni petis komentojn de pluraj konataj esperantistoj, kaj kelkaj venis kiam la artikolo jam estis verkita. Jen unu el ili:

Libera Folio estas nemankebla sendependa fonto de informoj pri la Esperanto-movado. LF raportas pri temoj ignoritaj de ĉiuj aliaj E-eldonaĵoj. Movadaj organoj ne volas raporti memkritike pri si mem, ne volas travideble paroli pri gravaj decidoj, kaj ne volas diskuti gravajn temojn en Esperanto-politiko. Kiu raportus pri la fakto ke REU subtenas la neprovokitan militon kontraŭ Ukrainujo, se ne LF? Esperantistoj bezonas scii tion, kaj la komentejoj de LF estas grava loko por diskuti gravajn aktualajn temojn.
Erin Piateski

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
2023-04-20 13:10

Ni petis komentojn de pluraj konataj esperantistoj, kaj kelkaj venis kiam la artikolo jam estis verkita. Jen unu el ili:

Miaopinie Libera Folio estas grava forumo en kiu oni povas legi senpartiajn, sendependajn, kaj politike nekorektajn foje, opiniojn pri la Esperanto-movado, kun la intenco plibonigi ĝin.
Federico Gobbo

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
kloakanl
kloakanl
2023-05-02 10:41

Por tiuj kiuj volas liberan kloakon:

https://t.me/Esperantujoo

Roberto
Roberto
2023-05-05 19:56

Mi pensas ke Libera Folio estas utila por ekkoni skandalajn onidirojn. Ĝi estas la skandalmema revuo de nia movado. Ĉi tie multaj oldaj emerituloj kaj senfaruloj povas plendi kontraŭ junuloj de TEJO kaj kontraŭ aliaj maljunuloj, kiu daŭre laboras en UEA.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-06 15:12
Respondo al  Roberto

Nu, mi jam skribis, ke prizorgata de UEA retejo Esperanto. net, kiu devus servi kiel “alteriĝa paĝo” kaj provizi informon pri Esperanto al homoj, kiuj unuafoje eksciis pri ĝi, estas farita vere fuŝe. Mi esploris ties paĝon “Libroj en Esperanto” en ok lingvaj versioj (en angla, franca, germana, nederlanda, itala, hispana, portugala, rusa). Ili donas ligilojn al kvar ekzemploj de Esperanta literaturo:

1) Kurso “La teorio Nakamura” ĉe Lernu. Tamen la ligiloj en preskaŭ ĉiuj versioj gvidas al la ĉefa paĝo de Lernu, kaj nur en la ruslingva — al la paĝo de la kurso (kiun oni, tamen, ne povas malfermi sen registriĝo).

2) “Gerda malaperis”. En preskaŭ ĉiuj versioj ligiloj gvidas al paĝoj, konservitaj en la Interreta Arkivo (ĉu efektive oni ne povis trovi ĉi verkon aliloke?), kaj nur en la franclingva — al reta kurso surbaze de la libro.

3) “Fajron sentas min interne”. Ĉiuj ligiloj gvidas al la teksto laŭ la ^-sistemo.(!) Kion devas pensi homo, nenion scianta pri la lingvo, kiam li ekvidos tion?

4) “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Ĉiuj ligiloj ne funkcias pro nekorekta adreso. (!)

Kaj la paĝo en la germanlingva versio restas netradukita. (!)

Mi nur povas diri, ke se oni tiel laboras por Esperanto, do prefere oni tute ne laboru. Kun tiaj amikoj nia lingvo vere bezonas neniujn malamikojn.

Cvi Ŝolt
Cvi Ŝolt
2023-05-07 14:02
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi rigardis iomete al la hungara kaj la hebrea versioj.
Mi trovis jenan informon sube (en Esperanto, en la hungara versio):

Lasta ŝanĝo: 2012-03-14, Ralph SchmeitsLa retejo estas omaĝata al ĝia kreinto Torben Kehlet.
Ekde junio 2002 administras ĝin UEA, reto@uea.org.

Kompreneble la pimulto de la ligiloj estas ne atingeblaj – aŭ bezonas permeson aŭ entute ne troveblaj. Aliaj – montras tre malnovan materialon.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-08 13:36
Respondo al  Cvi Ŝolt

Jes, granda parto da lingvaj versioj restas neĝisdatigita ekde tempo, kiam UEA ekadministris la retejon.

***

Statuto de UEA.
A. Ĝeneralaj principoj.
3. Celoj

La celoj de UEA estas:

(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

Strategia Laborplano de UEA 2013-2017
Agadkampo 1: Konsciigo
1.1. Ĝeneralaj celoj

1.1.1. Baza informado. Atingi, ke ĉiu homo kun baza klereco (ekz. ĝis la 7a klaso en lernejo) sciu kernajn faktojn pri Esperanto kaj havu aliron al pli detalaj kaj aktualaj informoj en sia(j) lingvo(j) de kleriĝo.

Kaj en la realo ni vidas, ke instrumento, kiu en la cifereca epoko estas ege grava por informi pri Esperanto, troviĝas en tute nekontentiga stato kaj oni evidente neglektas ĝin. Kian do impreson mi povas havi pri ĉi tiu organizo? Kaj ĉu mi emos doni mian monon al ĝi? Pri ĉiuj niaj problemoj kulpas neniu, krom ni mem. Ankoraŭ neniam estis tempo tiom favora al Esperanto, kiel la nuna, tamen la movado sukcesas plu kaj plu preteriri eblojn, kiujn ĝi povus havi. Se nenion ŝanĝi ĉi-terene, ni estos en “akuta krizo” ne dudek jarojn, sed ĉiam.

Bryce
Bryce
2023-05-08 18:11
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kion atendi de fuŝasocio, kiu sidante sur monego sukcesis detrui sian Centran Oficejon kaj post 10 jaroj eĉ ne sukcesas aperigi sian propran retpaĝaron?

Prezidantoj Charters kaj Maia estas la plej grandaj detruantoj iam ajn en la historio de la E-movado.
RIP UEA.

Esperanto urĝe bezonas pli dignan internacian reprezentanto.

Eĉ se tio signifas, ke la uzurpantoj forfrandos la kapitalon de UEA.
Plej gravas, ke homoj konsciu, ke ili pagas al senvalora asocio, kiu eĉ damaĝas nuntempe la prestiĝon de la lingvo.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2023-05-29 3:11

Mi promesis skribi komenton okaze de la 20-jariĝo de Libera Folio sed malsukcesis plenumi la aferon ĝustatempe… Eble tamen mi ne atendu ĝis la venontjara, samdata festo.

En mia propra E-vivo, LF ludis gravan rolon. Mi resumus unufraze mian sperton dirante ke danke al LF mi malkovris ke tamen estas vivo preter la kutima tedo. En tiu ĉi organo mi povis partopreni en veraj diskutoj, kio siavice kondukis al persona konatiĝo kun homoj diverskiale interesaj al mi. Mi ekz. memoras ke per serio de demandoj okaze de kandidatiĝo por la Komitato de UEA, mi havis la ŝancon prezenti ideojn kaj mensajn imagojn (realisme bombastajn, haha) kiujn mi tiutempe ankoraŭ havis pri la afero Esperanto. Jam tiam, antaŭ pluraj jaroj, mi menciis kun miro la absolutan inertecon de la Komitato (kio lastatempe iĝis eĉ la temo de aparta artikolo)

Ie en mia arĥivo kuŝas papera, porinforma versio kiun ni kelkaj simpatiantoj de LF disdonis dum la UK en Vilno, Litovio (2005). Efektive, jam frue mi iĝis entuziasma pri LF tial ke, kiel jam iuj aliaj menciis ĉi tie, ĝia kritika, honesta alrigardo estis vere bezonata en nia marĝena mondeto.

Intertempe mi maljuniĝis, iĝis pli skeptika pri ĉio, eĉ pri LF mem. Sed mi daŭre aprezas ĝin. Gratulon kaj dankon.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de José Antonio Vergara