Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto

Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La podkasto Stuff You Should Know (”Aferoj konindaj”) regule aperas ekde 2008 kaj estas unu el la plej aŭskultataj en la tuta mondo.

Josh Clark kaj Chuck Bryant, la aŭtoroj de SYSK. Foto: La FB-paĝo de SYSK.

La podkasto Stuff You Should Know (SYSK) en leĝera stilo klarigas al la aŭskultantoj plej diversajn fenomenojn en la mondo, kaj havas milionojn da aŭskultantoj. La elsendo konstante restas inter la dek plej popularaj en la listo de iTunes kaj gajnis multajn premiojn.

La epizodo publikigita en la 25-a de januaro havas la esperantlingvan Esperanto: Tre Mojosa, kaj ampleksas 48 minutojn. En ĝi la programgvidistoj Josh Clark kaj Chuck Bryant en amuza maniero rakontas pri Esperanto, ĝia historio, idea fono kaj nuntempa uzo.

Estas menciite ankaŭ, ke la lingvo kaj esperantistoj mem estis persekutataj de Hitlero, kiu nomis ĝin sekreta lingvo de judoj, kaj de Stalino, kiu nomis ĝin lingvo de spionoj.

La temo estas prezentata en pozitiva lumo kaj ĝenerale kun ĝustaj faktoj. Iom dubindaj estas la asertoj ke Stalino kaj Tolstoj parolis Esperanton, kaj ke George Soros (ja lerninta Esperanton) estas denaskulo. Entute laŭ la programo ekzistas milo da denaskaj parolantoj, kio supozeble proksimas al la vero, sed nenio estas dirita pri la tuta kvanto de parolantoj.

La programo mencias la 16 regulojn kaj asertas, ke eblas ekhavi bazajn sciojn de Esperanto en unu semajno da tuttempa lernado. Ĉu eblas konsideri tion vera evidente dependas de tio, kion oni celas per bazaj scioj.

Estas menciitaj homaranismo, la rezisto de francaj intelektuloj al la ideologiaj strebadoj de Zamenhof kaj la Ido-skismo, kiu tamen erare estas ligita al la unua Universala Kongreso en 1905. Efektive la Ido-skismo erupciis du jarojn poste.

Aparte trafa, kvankam konciza, estas la priskribo de la fundamenta diferenco inter Volapuko kaj Esperanto: dum Schleyer, la kreinto de Volapuko, konsideris sin sendito de dio kaj volis regi ĉiujn detalojn en la lingvo ankaŭ post ĝia publikigo, Zamenhof fordonis la rajtojn pri la lingvo al la komunumo, samkiel nuntempe okazas pri libera komputila programaro.

Tiun diferencon la programgvidistoj vidas kiel unu kialon al la relativa sukceso de Esperanto, kompare kun Volapuko kaj pluraj aliaj lingvoprojektoj. Krome ili iom amuziĝas pri la nomo Volapuko, kiu tre proksimas al angla ĉiutaga vorto por vomado.

Rilate Volapukon ili aldone mencias, ke en la dana oni nomas nekompreneblaĵojn ”Volapuko”, ne ”grekaĵo” kiel en la angla. Tion ili trovas bona maniero eviti etnan diskriminacion – sed ili evidente ne konscias, ke oni same parolas pri volapukaĵo en Esperanto.

La programestroj prezentas la vortfaradon de Esperanto klarigante kunmetaĵojn kiel ”malsanulejo”, ”kuirejo”, ”librejo” kaj ”horzonozo”, admiras la mankon de neregulaj verboj kaj demandas sin, kiel longe daŭros, antaŭ ol neregulaĵoj aperos en Esperanto.

Ili supozas, ke tio apenaŭ okazos, ĉar la esperantistoj kontraŭbatalos tiajn tendencojn, kaj petas parolantojn de Esperanto kontakti ilin por konfirmi aŭ malkonfirmi tiun supozon. Ĝenerale ili tre laŭdas la esperantistan retan komunumon:

”Ĝi estas inkluziva, ĝi estas inteligenta, estas scivolaj homoj, ĝi estas amuza. Ĝi ŝajnas esti unu el la plej bonaj, agrablaj retaj komunumoj kiujn eblas trovi.”

Tiu aserto klare montras, kiel profunde la aŭtoroj de la programo efektive konas Esperantujon.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
martin_johnson
martin_johnson
2024-02-01 4:15

La patro de George Soros ja estis esperantisto, do estas almenaŭ kredeble, ke GS mem estis denaskulo. Mi ne memoras, ĉu la libro Maskerado mencias ion tiurilate.

Tim Owen
2024-02-01 7:51
Respondo al  martin_johnson

Li lernis Esperanton en sia junaĝo, tamen ne de la naskiĝo. Jam pasis kelkaj jaroj.

Jens Stengaard Larsen
2024-02-01 8:13

”Ĝi estas inkluziva, ĝi estas inteligenta, estas scivolaj homoj, ĝi estas amuza. Ĝi ŝajnas esti unu el la plej bonaj, agrablaj retaj komunumoj kiujn eblas trovi.”

Tiu aserto klare montras, kiel profunde la aŭtoroj de la programo efektive konas Esperantujon.

Ili ne profunde konas la eksterretan Esperantujon, kompreneble. Sed kompare al la interreto ĝenerale, la Esperantaj nodoj havas mirinde malmulte da troloj. Kaj al Usonanoj devas impresi belege ke unuflanke estas neniu premo por montri sin superpatrioto kaj aliflanke, kvankam povas troviĝi pasia malamo kontraŭ la Angla lingvo, ĝi apenaŭ iam direktiĝas kontraŭ konkretaj Angleparolantoj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-02-01 21:08

 Iom dubindaj estas la asertoj ke Stalino kaj Tolstoj parolis Esperanton

Tolstoj skribis en letero de 1894: “… mi post ne pli ol du horoj de okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legi en tiu ĉi lingvo”. Do li sendube povus ankaŭ ekparoli ĝin okaze de neceso. Koncerne Stalinon, ekzistas rakonto, siatempe popularigita de Lev Trockij, ke tiu penis lerni Esperanton dum estado en malliberejo. Jen artikolo, kiu esploras ĉi tiun temon. Mi persone vidas en tio nenion malprobablan; ja nemalofte okazas, ke oni ekas lerni Esperanton pro scivolemo, tamen poste rezignas, ĉar oni ne vidas perspektivojn por apliki ĉi tiun scion.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-02-01 22:13
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En 1944 Informa Bulteno de UEA asertis, ke

Valoras ankaŭ konigi, ke la estro de la Sovjetunio, Marŝalo Stalin scias kaj parolas Esperanton, lingvon kiun li lernis kiel junulo en… malliberejo.

Ĉu tio povus esti informfonto por la aŭtoroj de la podkasto? 🙂

Tonjo
Tonjo
2024-02-03 22:38
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La biografio de Stalino verkita de Robert Service asertas ke li eklernis Esperanton.
Ankaŭ tiu de Donald Rayfield.

Unu fonto estas la libro de Trockij pri Stalin, kiu asertas ke li lernis Esperanton en malliberejo. Sed li diras tion kiel malbona trajto: ke li studis Esperanton ĉar ĝi estas la plej facila, kaj krome ke li estis tiom stulta ke eĉ Esperanton li ne sukcesis finlerni.

Sed la informo aperas en pluraj aliaj fontoj, do estas sufiĉe verŝajna

Tjeri
Tjeri
2024-02-04 8:59
Respondo al  Tonjo

Trockij ne estas tiu fonto, li citas la memoraĵojn de Simon Vereŝĉak, kiu estis en malliberejo kun Stalin, en Baku en 1909 kaj poste en Narim (Siberio) en 1912.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Tjeri