350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

La Esperanta Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga.

 

La Esperanta Vikipedio estiĝis en novembro 2001, malpli ol jaron post la apero de la unua, anglalingva Vikipedio. Post dek jaroj en la Esperanta Vikipedio estis 140 000 artikoloj, kaj en julio 2021 aperis la 300 000-a artikolo.

La tiama rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA. Efektive tamen la statistiko ne montras videblan rapidiĝon de la kresko dum la kampanjo – aŭ malrapidiĝon post ĝia fino.

Pasis iom pli ol du kaj duona jaroj, kaj nun Vikipedio ĵus atingis la sekvan ŝtupon: 350 000 artikolojn. Tio signifas, ke Vikipedio en Esperanto havas preskaŭ precize same multe da artikoloj kiel en la hebrea – lingvo, kiu havas proksimume 7 milionojn da fluaj parolantoj.

Chuck Smith

La danlingva Vikipedio havas malpli ol 300 000 artikolojn, kvankam la danan parolas proksimume 6 milionoj da homoj. Aliflanke la eŭska lingvo, kiu havas proksimume 750 000 denaskajn parolantojn, havas pli grandan Vikipedion, kun preskaŭ 430 000 artikoloj.

Sekve la kvanto de artikoloj en Vikipedio evidente ne estas indiko pri tio, kiom da parolantoj la koncerna lingvo havas. Tamen jam la fakto, ke la Esperanta Vikipedio kompareblas kun nacilingvaj versioj estas rimarkinda, diras Chuck Smith, la ĉefa iniciatinto:

– Kiam ni fondis la Vikipedion en Esperanto, estis nur revo, ke ĝi iam povus atingi tiom da artikoloj kiel en nacilingva enciklopedio. Mi ege fieras pri tiu atingo de nia komunumo por kunhavigi scion de tiom da diversaj temoj kaj proponi tion al la tuta mondo.

Dum la kvanto de artikoloj daŭre kreskas, ne estas evidente, ke tio samgrade validas pri la kvalito de la artikoloj. Pri tio jam en 2005 plendis Bertilo Wennergren:

Bertilo Wennergren.

– Laŭ mia impreso de la stato de la Esperanta Vikipedio, necesas ege ege malpli zorgi pri la kvanto de materialo, kaj treege multe pli ekzorgi pri la kvalito, precipe pri la lingva kvalito. Ĝi estas nun harstarige malalta.

Li tiam anoncis, ke li mem jam ĉesis okupiĝi pri korektado de malbonaj lingvaĵo kaj enhavo:

– Estis kvazaŭ sola purigadi plankon, dum samtempe dudek aliaj vigle kaj entuziasme ŝprucigadas sur tiun saman plankon torentojn da fekaĵoj…

En 2019 li eĉ deklaris la “finan pereon” de la Esperanta Vikipedio kiel serioza projekto, leginte la artikolon pri Atlantido, kiu tiam estis elektita kiel “artikolo de la semajno”.

Laŭ li la artikolo provis per ĉiuj rimedoj konvinki la legantojn, ke la fabeloj pri Atlantido rakontas pri veraj okazaĵoj kaj pri reala kontinento.

“Tio, ke iu verkas tian trokredeman artikolon, ne surprizas, sed normale la Vikipedia sistemo devas rapide ĝustigi kaj seriozigi tiajn mispaŝojn. Tamen, en tiu ĉi okazo, la kunlaborantoj de la Esperanta Vikipedio anstataŭe elektis la mispaŝon kiel Artikolon de la semajno”, li miris en sia blogo.

Efektive la baza ideo de Vikipedio estas, ke la kvalito de la artikoloj laŭŝtupe pliboniĝu, kiam ĉiam novaj uzantoj legas kaj prilaboras la tekstojn, kompletigante ilin per siaj scioj. Tiel klarigis Michal Matúšov en intervjuo de Libera Folio en 2021:

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!

Kompare kun multaj nacilingvaj Vikipedioj, la problemo de la Esperanta Vikipedio tamen estas, ke relative malmultaj homoj efektive legas la artikolojn, kaj eĉ malpli multaj havas la necesajn sciojn kaj energion por korekti fuŝojn kiujn ili eventuale trovas.

Tial unuopaj personoj kun fortaj opinioj povas neproporcie multe influi la enhavon de la Esperanta Vikipedio. Unu ekzemplo estas la subita ondo de esperantigitaj nomoj, kiuj aperis en Vikipedio antaŭ deko da jaroj.

Tiaj grandskalaj devioj de la konsentita normo kutime iom post iom estas reguligataj, sed en apartaj artikoloj, kiuj ne ricevas multajn vizitojn, dum longa tempo povas resti nefidindaj aŭ unuflankaj informoj. Tipa ekzemplo estas la nun bedaŭrinde aktuala artikolo pri la rusia opoziciulo Aleksej Navalnij, ĵus mortinta en malliberejo. La artikolo perfekte papagas Putinan propagandon.

Ĝenerale validas, ke artikoloj en ajnalingva Vikipedio en si mem ne estas plene fidindaj fontoj, ĉar kiu ajn povas ŝanĝi ilin laŭplaĉe en ajna momento. Tamen en grandlingvaj Vikipedioj gravaj eraroj plej ofte estas rapide korektataj. Evidente ne estas tiel en la Esperanta Vikipedio.

Aliflanke, la Esperanta Vikipedio havas kroman utilon, eble malpli validan ĉe aliaj lingvoj: ĝi servas kiel kompletigilo de niaj vortaroj, specife pri fakaj kampoj kies esprimoj tendencas manki en PIV, ReVo au aliloke. Kompreneble, ankaŭ kiel vortaron oni uzu Vikipedion kun la necesa singardo.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
István Ertl
2024-02-20 9:59

“eble malpli valida ĉe aliaj lingvoj:” – nu, mi emas pensi ke ĉe la eŭska, kaj probablege ĉe aliaj lingvoj kun relative malmultaj parolantoj (sed kun lingvovigligaj aktivuloj), ekzistas similaj motiviĝo kaj utilo.

Przemysław Wierzbowski
2024-02-20 10:30

Mi volas kelke komenti asertojn, kiuj aperis en la artikolo:

ĉiam novaj uzantoj legas kaj prilaboras la tekstojn, kompletigante ilin per siaj scioj

– tute ne tiel devas esti. Vikipediisto ne kontribuas per sia propra scio, sed per informoj prenitaj el fidindaj informfontoj kun ĝusta referenco. (redakto: kompreneble, faka kono de la afero tre helpas kaj por diversaj temoj ofte estas necesa, tamen la enhavo devas baziĝi sur materialo, kiun ĉiu povas kontroli)

Ĝenerale validas, ke artikoloj en ajnalingva Vikipedio en si mem ne estas plene fidindaj fontoj, ĉar kiu ajn povas ŝanĝi ilin laŭplaĉe en ajna momento

– fidinda artikolo estas tiu, kiu baziĝas mem sur fidindaj fontoj notitaj ĉe la piedo de la artikolo.

ĝi servas kiel kompletigilo de niaj vortaroj, specife pri fakaj kampoj kies esprimoj tendencas manki en PIV, ReVo au aliloke

– se tiuj fakaj vortoj estas prenitaj el ekstera, citebla fonto, en ordo. Tamen tre ofte la aŭtoroj elpensas vorton, kreas artikolon uzante ĝin kiel la titolon kaj tio miskonvinkas, ke la materialo estas iel „fidinda”, ĉar enciklopedia.

Ĝenerale pri Esperanta Vikipedio mi havas bedaŭrinde ne tute pozitivan impreson. La strebado al alta nombro de artikoloj kaj ia neceso altigi la rangon de Esperanto en la listo de Vikipedioj kaŭzis, ke aperis amase artikoloj-ĝermetoj, kiuj en grandaj nacilingvaj projektoj simple estus forigitaj. Kio precipe mankas ĉe nia Vikipedio estas komunumo, kiu ĝin vivigas, rapide reagas al fuŝoj, kontrolas ŝanĝojn, kompletigas jam ekzistantajn tekstojn antaŭ ol lavange komenci novajn ktp. Tiu Vikipedio de ĉ. la jaro 2007, kun ardaj diskutoj kaj plurhomaj kontribuoj, ŝajne forpasis aŭ almenaŭ tro stagnas. Dominas individuaj projektoj, unuopaj redaktoj.

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Przemysław Wierzbowski
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-02-20 13:54

Tamen tre ofte la aŭtoroj elpensas vorton, kreas artikolon uzante ĝin kiel la titolon kaj tio miskonvinkas, ke la materialo estas iel „fidinda”, ĉar enciklopedia.

Jes, tio certe estas problemo. Aliflanke aŭtoritataj fontoj ne sufice rapide kreas terminojn aŭ kreas maltrafajn terminojn. Ekzemple mi reagis al la respondo de la Konsultejo AdE pri “Esperantigo de “pattern/patroon/Muster“. En la respondo oni tradukis la anglan fakan terminon “pattern recognition” per “rekonado de reguleco”, kvankam temas nek pri rekonado nek pri regulecoj. La kerna ideo estas identigi karakterizaĵojn, do oni povas rigardi la rekomendatan Esperantlingvan terminon kiel anglismaĵo.

Grigorii Arosev
2024-02-20 11:25

Dankon pro la artikolo. Laŭ mi, la vikipedio estas parto de la esperantista sintrompo. Ni ĉiuj scias, ke plejparto de la artikoloj en la E-vikio estas mallongegaj kaj informoMALriĉaj. Se en la listo de haveblaj lingvoj estas Esperanto kaj la artikolo mem estas NE pri iu esperantista fenomeno, plej verŝajne koncerna E-paĝo enhavas nur unu-du frazo(j)n kaj donas neniun veran informon pri la priskribata objekto. Dekmiloj da tiaj paĝoj ekzistas, tamen esperantistoj kalkulas ilin kaj inkluzivigas en la statistikon. “Esperanto ne sen mitoj”, dirus pri tio Ziko Sikosek.

VladimirPF
VladimirPF
2024-02-20 14:39

Problemo de ajna vikio estas problemo de socio. Ekz en rusia vikio aktivas proksimume 200 redaktantoj. Se konsideri, ke ruse parolas proksimume 150 milionoj, do Eo-vikio estas pli riĉa pri redaktoroj ol la rusa 🙂 Se serioze, ĉiuj mankoj de ĉiu vikio estas mankoj de socio de posedantoj de la lingvo. Se artikoloj de vikio estas verkitaj de malbona lingvo tio signifas, ke esperantistoj plej parte malbone posedas lingvon. Se artikoloj estas malriĉaj per informo, tio signifas, ke esperantistoj plej parte ne povas en Eo rakonti pri sia profesio aŭ hobio.
Ankaŭ estas problemo de fontoj, sed plej parte fontoj ekzistas, sed multaj vikiistoj ne ŝatas okupiĝi pri serĉo de fontoj – ili estas verkistoj, sed ne vikiistoj. Tio etas problemo de ĉiuj vikioj, sed por malgrandaj estas multe pli akra .

Tjeri
Tjeri
2024-02-20 20:44

La sola vera funkcio de la esperanta vikipedio: lingva ekzercejo por komencintoj.
Sed mankas instruistoj por korekti ilin.

Kaj poste venas leganto, ankaŭ komencinto: “Tiu vorto/esprimo/ frazo estas ĝusta! Mi trovis ĝin el vikipedio!”

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Tjeri
Lee Miller
Lee Miller
2024-02-20 23:25

Foje mi kontrolas ion en Vikipedio. Kaj foje mi pensas, “Ho, bone.” Egale foje mi pensas “Ho, diable, kio misas pri homo kiu verkus ion tian?”

Same kiel pri Duolingo, mi ne certas, ke ĝi estas beno por la komunumo de Esperanto-parolantoj. Ĝi tamen certe estas granda ludejo por lingvo-ludistoj.

Mi pli kaj pli konscias, ke multaj homoj nuntempe ekinteresiĝas pri Esperanto, sed havas nenian intereson paroli la lingvon, aŭ interagi kun aliaj parolantoj. Temas pri sterila lingvo-projekto, sen historio, sen filozofio, sen socia kialo por ekzisto.

La novaj AI-sistemoj forviŝos ĉion, kaj certe solvos iajn ajn problemojn rilate al lingvoj (kaj al informado ĝenerale).

Ni komune kreis la mondon en kiu ni nun vivas, kaj en kiu ni baldaŭ vivos.

Lee

Jens Stengaard Larsen
2024-02-21 11:18
Respondo al  Lee Miller

La AI-sistemoj nenion kreas mem. Ili nur plifaciligas la krean produktadon de tekstoj — kaj la senkrean produktadon. La problemo de la Esperanta Vikipedio (kaj aliaj) estas ke homoj preferas verki mem, anstataŭ revizii tradukon kaj rimarki kiel malfacile estas traduki, eĉ se oni bone scias ambaŭ lingvojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-21 14:00
Respondo al  Lee Miller

Ĉar Esperanto estas por la novuloj “artefarita”, ili kredas, ke ĉiu povas “fari” ĝin, do uzi ĝin laŭplaĉe, anstataŭ unue legi multe kaj lerni. La ĉiama propagando pri la facileco de Esperanto estas tiurilate kontraŭefika.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 11:47
Respondo al  Lee Miller

Pri Esperanto Lee skribis:
“Temas pri sterila lingvo-projekto, sen historio, sen filozofio, sen socia kialo por ekzisto.”
Interesaj kvar asertoj – ĉu ekzistas iaj fontoj?

Tim Owen
2024-02-20 23:47

Min relative ofte ĝenas Vikipedio, pro la mizere malbona lingvaĵo. Kvankam modere pli bona nun, antaŭ nelonge mi vidis artikolon, kiu komenciĝis per «Skotlando estas …», kies titolo tamen estis «Skotio». Ja groteska elekto ĉiaokaze, sed des pli ĝena, ke temas pri kretena redakto nur al la titolo, malgraŭ la formo uzata konsekvence en la artikolo.

Mi tamen dankas, ke eblas redakti la aliulajn fuŝojn en Vikiepdio, antaŭ ol ili infektos. Tion ne eblas diri pri libroj eldonitaj per nekapablaj aŭtoroj, kiuj tamen ŝajnigas sin kleruloj:

OnPaste.20240220-223826
surveturita pepemulo
surveturita pepemulo
2024-02-21 20:52
Respondo al  Tim Owen

Danke al vi mi rememoris tiun libraĉon. Bonŝance ĝi troveblas senpage en libro.ee por kiuj volas kontroli la eraroplenan lingvaĵon kaj certiĝi pri kiel NE traduki Esperanten. Post iom da legado, tiuj apostrofoj ekdolorigas al oni la kapon, sed ĝi ja entenas iujn ĝustajn/interesajn ideojn, tamen malbone disvolvitaj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2024-02-22 0:00

Paradokso: retpaĝo kiu senpermese kopias librojn mem pretendas havi kopirajton.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-02-21 13:56

Al mi ŝajnas, ke relative multaj kontribuantoj al Vikipedio estas komencantoj ne nur en Esperanto, sed en la uzo de fremdaj lingvoj ĝenerale. Ili ne komprenas, ke en diversaj lingvoj oni diras aferojn malsame, certagrade eĉ pensas malsame. Tial la artikoloj ofte aspektas kiel la angla lingvo skribita per stranga kodo.

stergro
stergro
2024-02-22 11:00

Ja estas bonegaj artikoloj en la esperanta vikipedio. Ekzemple jen la listoj de la elstaraj kal la legindaj artikoloj:

Ankaŭ la artikoloj pri Esperantujo ofte estas bonegaj. Laŭ mi indus stratege plibonigi gravaj artikoloj. Ekzemple la “Nuna Kunlaboraĵo” en la ĉefpaĝo estas bona loko por komenci.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 11:53
Respondo al  stergro

Kiam mi deziras ion scii, estas malverŝajne trovi tion en unu el la proksimume 679 elstaraj kaj legindaj artikoloj. Pli gravus por la ĉiutago kategorioj kiel “legebla”, “uzas ‘normalan’ lingvaĵon”, “informoj ĝustas”, “gravaj informoj mankas” ks.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2024-02-22 11:58

tamen, malgraŭ ĉiuj lingvaj eraroj mi ĉiutage uzas ĝin

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-02-23 11:44

Multaj homoj kredas, ke la vikipedio estas enciklopedio. Mi ne. Laŭ mi ĝi estas projekto por krei enciklopedion. Estas kvazaŭ oni rajtus vidi la slipojn, kiujn teamo de enciklopediuloj preparadas. Sekve laŭ mi ne havas multan sencon diskuti pri la aktuala stato de la vikipedio kaj ĝiaj mankoj (pri kiuj ni legas ekde multaj jaroj, ripete kaj ripete) – principe ĉiu artikolo estas provizora aŭ almenaŭ eble estas nur provizora.

Ĉu legantoj havu eblecon prijuĝi artikolojn en vikipedio?

Mi bedaŭras, ke ne eblas bone vidi, kiom bona estas vikipedia artikolo laŭ la takso de la uzantoj. En tre multaj komentosistemoj la uzantoj povas voĉdoni por aŭ kontraŭ, kiel ĉi tie en Libera Folio. En vikipedio eble estus bone havi similan sistemon pri la artikoloj. Mi ŝatus scii ekzemple, ĉu la legantoj opinias, ke iu artikolo estas bona el lingva vidpunkto kaj el enhava vidpunkto. Ĉu entute relative multaj legantoj de la artikolo prijuĝas aŭ nur malmultaj? Ĉu estas gravaj mankoj? Ĉu estas artikolo ofte ŝanĝata en esencaj punktoj tiel ke oni ne povas scii, ĉu iumomente oni vidas la starpunkton de partio A aŭ de partio B.

Tia prijuĝosistemo eble estus aparte helpa por la multaj artikoloj, kiuj estas redaktataj de la diversaj interesogrupoj. La artikolojn pri Esperanto-temoj ekzemple kelkfoje pridisputas parolantoj de Esperanto kaj kontraŭesperantistoj; estus por leganto interese scii, ke ne temas pri la interkonsentita vero, sed nur pri tio, kio post ofte arda batalo restas kiel rezulto.

(Cetere ĵus mi konstatas, ke en Libera Folio eblas prijuĝi la komentojn, sed ne la artikolojn mem. Ĉu io enkondukinda?)

VladimirPF
VladimirPF
2024-03-05 10:00
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Vikipedio jam havas la ilon: vi povas tuj korekti ĉг lingvajn, ĉu faktajn fuŝijn. Por korekti faktojn, necesas plenumi iajn vikiajn postulojn, sed por korekti lingvaĵon necesas nur via bona volo. Vikio estas volontula projekto kaj ĉiu prizorgas nur aferojn interesajn por la volontulo. Se vi vidas eraron – korektu ĝin.

Andreas
Andreas
2024-02-23 15:53

Miasperte estas almenau du avantaghoj de la Esperanta Vikipedio kompare kun tiu de la germana (ghi estas mia gepatra lingvo):

1) Por krei en la germana Vikipedio novan artikolon, ofte estas tiel, ke ghia unua versio jam devas esti sufiche ampleksa, por ke ghi povu resti. La Esperanta Vikipedio estas do bona oportuno, por entute krei novan artikolon, ech se ghia unua versio estas nur ghermo.

2) Artikoloj en la Esperanta Vikipedio ofte estas pli koncizaj, ol la respondaj artikoloj en la germana Vikipedio. Per la Esperanta artikolo mi komprenas la esencon de la koncerna afero pli rapide, ol per la responda germana artikolo.

VladimirPF
VladimirPF
2024-03-05 9:51

Mi volas diri, ke ne estas iuj oni, plenigantaj eo-vikion per (misa/fuŝa) informo. Estas esperantistoj, similaj al vi, kiuj per siaj fortoj plenigas, korektas la vikion. Ili ne multas, tamen ili laboras. Ĉiu el vi povas veni kaj helpi. Vikio estas loko, kie neniu ordigos interesan por vi temon. Neniu, kron sola vi. Ve, esperantistoj malmultas, ve kvalito de lingvoposedo inter espetantistoj estas malalta, ve malmultas fidindaj fontoj en Esperanto, ve ne multaj volas mem poluri artikolojn, sed multaj ŝatas akuzi vikipedion.
Vikiistoj estas normalaj homoj, kiuj malsanas per ordinaraj vikiistaj malsanoj: la plej kontaĝeca malsano estas “rekordomanio” – vikipedista malsano, kiu riveliĝas en senhalta kaj mania deziro produkti maksimuman kvanton de artikoloj, sen zorgo pri enhavo kaj kvalito. Se iu opinias, ke la malsano estas specifo nur de eo-vikio, ĉi iu erars.
Ju pli malmultas vikipedistoj, des pli danĝeras la malsano.
Kvanto de nunaj vikiistoj estas tre malgranda: en decembro-2023 aktivis 13 personoj.
DEKTRI – nur dektri personoj.

Venu al eo-vikio kaj aktivu tie/

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2024-03-05 11:47
Respondo al  VladimirPF

> “rekordomanio” – vikipedista malsano, kiu riveliĝas en senhalta kaj mania deziro produkti maksimuman kvanton de artikoloj, sen zorgo pri enhavo kaj kvalito. Se iu opinias, ke la malsano estas specifo nur de eo-vikio, ĉi iu erars.

pri la lingva (ne la enhava) nivelo — mi konas la kontrastan ekzemplon de la ‘reta vortaro’, kiu ekde jaro 2000 riĉiĝas per la laboro de iam kaj tiam ŝanĝiĝanta deko da volontuloj.  eĉ se ĝi entenas fuŝetojn, ĝia kvalito miatakse restas multe pli alta, ol tiu de vikipedio.

kiel oni klarigu tion? simple per tio, ke kontribuonto al ‘reta vortaro’ devas registriĝi ĉe la administranto, kaj ke la xml-formato de artikoloj postulas bonan komprenon de la sistemo kaj relative grandan laboron de redakto por malgranda rezulto.  tio sufiĉas por forpuŝi rekordomaniulojn kun ne sufiĉe bona rego de la lingvo kaj de la vortarista laboro.

kompreneble la esperanta vikipedio ne povas decidi tute aliajn regulojn, ol alilingvaj vikipedioj.  sed ĝi montras, ke pro la mezume ne tre alta lingva nivelo de esperantistoj, facile alirebla sistemo enŝutas enhavon, kiu spegulas tiun nivelon.  kontraste al ĝi, malfacile regebla sistemo per si mem forfiltras amatorojn kaj amatoraĵojn.

> por korekti lingvaĵon necesas nur via bona volo

ne, dankon. kaj ĝenerale: homoj kun alta lingva nivelo ne sufiĉe multas en esperantio, kaj verŝajne ne tre deziras dediĉi sian vivotempon al korektado de aliulaj fuŝoj. la malalta kvalito de vikipedio ne ripareblas, ĉar oni en ĝi ĉiam produktos pli da fuŝoj, ol oni korektos. la vikipedia argumento “la supo estas senpaga, do se vi ne ŝatas ĝin, kuiru mem” estas lerta rebato, sed ĝi ne respondas la demandon pri kvalito.

eble mi parolas ne tre kuraĝige. tamen mi uzas vikipedion.