La estraro de UEA kontemplas sian AKSO-n

Ĝis la fino de aŭgusto UEA devas en iu aŭ alia maniero veni al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidi pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino. Nun la estraro entreprenas paŝojn por plenumi la decidon.

Dum la komitata kunsido de UEA en Torino, Tobiasz Kubisiowski klarigis la vidpunkton de TEJO pri AKSO.

Dum la dua kunsido de la komitato de UEA en Torino la 4-an de aŭgusto estis pritraktita raporto de la komisiono pri financo, kiu starigis al la asocio kelkajn urĝajn taskojn. Inter tiuj estis nova administra sistemo kaj la reteja renovigo, pri kiu UEA okupiĝas ekde 2013.

La komitato akceptis la raporton, laŭ kiu la rezultoj de la projekto estu testitaj ĝis la fino de la monato. Poste oni decidu, ĉu lanĉi la novan AKSO-sistemon aŭ tute rezigni pri ĝi.

Poste, dum la IJK okazis kunsido inter respondeculoj de UEA kaj la nova prezidanto de TEJO, Tyron Surmon, kiu pli frue estis ĉefrespondeculo de TEJO pri la AKSO-projekto. Surmon tamen ĉefe rekonfirmis la dubojn de UEA pri la projekto.

Libera Folio diskutis la temon kun Tobiasz Kubisiowski, eliranta estrarano de TEJO, kiu dum la komitata kunsido de UEA en Torino estis la reprezentanto de TEJO, kaj  nun je la fino de sia mandato povas pli libere diskuti la staton de AKSO.

– La fakulo konsultita de UEA havas rezervojn rilate al la organizado de la dokumentado. TEJO pretas agi por klarigi la dubojn, ĉefe per organizo de kunsido kun nia ĉefprogramisto. Atentindas ankaŭ la fakto, ke la kongresa sistemo de AKSO estas nun uzata por organizi alian junularan eventon, Junularan E-Semajnon en Germanujo, kio montras, ke la sistemo estas uzebla de aliuloj kaj ke la dokumentado, eĉ se ĝi meritas plibonigon, estas ja utila, jam nun, li diras.

Aliaj obstakloj por la lanĉo de la nova sistemo laŭ li estas manko de librotena sistemo en ĝi, neklareco pri la estonto de UEA kaj de la sistemo de UEA–kontoj:

Tobiasz Kubisiowski.

– Tiuj eksplicite ne estis parto de la kontrakto, do TEJO neniam okupiĝis pri tio. Ni tamen komprenas, ke tiuj mankoj estas gravaj kaj esperas, ke UEA povos trovi taŭgan solvon por trovi uzon de AKSO malgraŭ ili.

Jam post la fino de la kongreso la estraro de UEA efektive entreprenas paŝojn por plenumi la taskon donitan de la Financa komisiono kaj konfirmitan de la Komitato de UEA, Tobiasz Kubisiowski diras.

– Laŭ mia scio okazas samtempe testado kaj kontrolado de AKSO en ĝia nuna stato, kaj ankaŭ esplorado pri aliaj administraj sistemoj uzeblaj por la celoj de UEA. Kvankam mi ne ĉeestas persone tiun laboron, nek TEJO-flanke, nek UEA-flanke, mi ricevas el pluraj fontoj informojn, ke la laboro ja okazas. Nuntempe mi ne povas certi pri tio, ke la Komitato de UEA ricevos kontentigan rezulton ĝis la fino de aŭgusto, sed mi tre ĝojas, ke la komitata decido mobilizis la Estraron kaj atendas la sekvajn evoluojn en tiu kampo.

La administraj sistemoj, kiujn UEA nun uzas, estas tre malnovaj, kaj ĉiuokaze bezonas baldaŭan renovigon, diras Tobiasz Kubisiowski. Se oni ne ekuzos la AKSO-sistemon, necesos laŭ li tre baldaŭ trovi alian funkciantan sistemon. La problemo estas, ke la restantaj oficistoj de UEA simple ne havas tempon por prizorgi transiron al nova sistemo kaj samtempe prizorgi kurantajn taskojn.

– Ĉu AKSO aŭ ne, UEA devos instrui al siaj oficistoj uzi novan administran sistemon. Mi persone komprenas la zorgojn de la ĝenerala direktoro kaj mi plene konscias, ke lanĉo de AKSO en ia ajn formo postulos de li kaj de la aliaj oficistoj multe da tempo kaj energio. Mi havas tamen la impreson, ke lia strategio estas atendi kaj ne modernigi la sistemon ĝis tio estos absolute necesa. Mi dubas, ke tia strategio estas dezirinda por la asocio.

– Se la laborŝarĝo de la ĝenerala direktoro estas tro granda, mi esperas ke la Estraro de UEA sukcesos trovi solvojn por delegi parton de liaj taskoj al aliaj dungitoj, se la Estraro opinios ke la administra sistemo estas prioritato. Mi ankoraŭfoje substreku: la engaĝiĝo de la ĝenerala direktoro (de la posteno, ne de Martin Schäffer persone) estas necesa por la modernigo de la sistemo, ĉu tio okazu tra AKSO aŭ malgraŭ ĝi.

La kongresa sistemo de AKSO pruvite bone funkcias, ĉar ĝi jam estis sukcese uzita por organizi la ĉi-jaran IJK-n. Tamen, post kiam UEA mendis de TEJO la novan sistemon, la kongresa administrado de UEA estis transdonita al la ekstera firmao E@I en Slovakio, kiu povus havi intereson komenci uzi la koncernan parton de AKSO por tio, sed nuntempe utiligas proprajn teknikajn solvojn.

Spite tion, AKSO estas specife evoluigita por la bezonoj de UEA, kaj estas multe malpli temporabe transiri al ĝi ol ekadapti tute novan sistemon por la funkciado de UEA, kredas Tobiasz Kubisiowski:

– AKSO estas pli ol nur “nova retejo de UEA”. La retejo estos nur supraĵa efiko de la modernigo, sed la plej grandan ŝanĝon devus sperti la labormaniero de la oficistoj, kiuj ne plu devu fari aŭtomatigeblajn taskojn permane.

– Kelkaj funkciuloj de UEA sentas bezonon de teknika spertulo siaflanke por kontroli la uzeblecon de la sistemo. Ili tute pravas. Mi pensas, ke ne estas sekreto, ke inter la personoj okupiĝantaj pri AKSO ekzistas personaj preferoj kaj malŝatoj. La administra sistemo estas tamen sistemo, ĝi do devas funkcii sendepende de la prizorgantoj. Preta lanĉita AKSO estos dokumentita tiel, ke kompetenta teknikisto povu daŭrigi la laboron pri la sistemo, sendepende de ĝiaj kreintoj.

La finajn konkludojn pri la afero la komitato de UEA faros en aparta kunsido la 23-an de septembro.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Fichjo
Fichjo
2023-08-25 13:01

La eterna rakonto pri la mistika AKSO do plidaŭras.
Nekredeble ke UEA estas tiel timema pri ŝanĝoj.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-08-29 9:25
Respondo al  Fichjo

Povas esti, ke ankaŭ temas pri timo antaŭ ŝanĝoj. Sed mi pensas, ke la postuloj, kion oni esperis, ke la sistemo prizorgu, estis tro ampleksaj. Plie unu kutima eraro estas, ke la aĉetanto kredas, ke ilia organizaĵo iel estas unika kaj ĉi tial pretaj, jam ekzistantaj programoj ne taŭgas.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-08-25 15:19

Bonŝance UEA jam havas novan ĉefretejon. Legu la anoncon.

Laste redaktita 8 monatojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-08-25 15:53

“Bedaŭrinde, la Strategia Plano de UEA ne montras la vojojn por elkriziĝo, sed estis faritaj tre multaj proponoj. La krizo estas oportuna momento ankaŭ por prepari amendojn al la Statuto kaj al la Regularoj de UEA, kiuj reglamentas elektadon de la Komitato kaj Estraro”. (A. Korĵenkov)
Korĵenkov skribis ĉi tiujn vortojn antaŭ pli ol 20 jaroj. Ĉu multe ŝanĝiĝis ekde tiam?

Simon Varwell
2023-08-26 11:52

Mi kredos tion kiam mi vidas ĝin. Esperantio troplenas de aĉa retejdezajnado, kaj mi tute ne komprenas pri kial.