REU haltigas sian membrecon en UEA

Rusia Esperantista Unio dum sia ĵusa konferenco en Tatarstano decidis ”haltigi” sian membrecon en UEA. Tio signifas ke UEA momente ne havas funkciantan landan asocion en la plej granda lando de la mondo.

Dum la 32-a konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU) en Kazano post longaj kaj akraj disputoj estis akceptita nova statuto de la asocio. Estis ankaŭ elektita nova estraro. Kiel prezidanto daŭrigas Aleksandr Lebedev.

El la vidpunkto de la tutmonda Esperanto-movado la plej grava decido tamen sendube estas, ke REU decidis “haltigi” sian membrecon en UEA. La decido havas siajn radikojn en la eksigo de la rusia ĉefdelegito de UEA, Svetlana Smetanina, kaj efektive sekvis el ŝia propono.

En aŭgusto 2022, post longa diskuto en la komitato de UEA, la estraro de la asocio decidis ne nomumi novan ĉefdelegiton por Rusio. En la praktiko tio signifis eksigon de la ĉefdelegito Svetlana Smetanina, kiu estis forte kritikata pro publikaj elpaŝoj pri la milito en Ukrainio, “neakcepteblaj por reprezentanto de UEA”.

Temis unuavice pri komentoj en Facebook, kie nome de Smetanina aperis skribaĵoj pri “ukrainaj nazioj” kaj simile. Smetanina poste asertis, ke ne ŝi kulpis pri la skribaĵoj, kiuj aperis ŝianome.

En marto 2023 REU ricevis de UEA enketilon pri la kvanto de aligitaj membroj kaj fakturon pri la kotizo, kiun REU pagu por la aligitaj membroj. Tiam Svetlana Smetanina proponis, ke oni prokrastu la pagojn al UEA ĝis la konferenco de REU decidos, kiel REU estonte rilatu aŭ ne rilatu kun UEA.

Tri estraranoj tiam voĉdonis por la propono haltigi la pagojn, dum aliaj tri estraranoj voĉdonis por pagi kiel kutime. La voĉo de la prezidanto decidis, kaj oni haltigis la pagojn al UEA.

La temo estis relevita dum la ĵusa konferenco de REU, kun la rezulto ke REU decidis daŭre nenion pagi al UEA, sed haltigi la membrecon ĝis UEA konfesos sian eraron pri Smetanina kaj agnoskos ŝin senkulpa.

En la dokumentoj de la konferenco de REU troviĝas la teksto de protesta letero de REU al la estraro de UEA, kiun ni reproduktas ĉi-sube. Laŭ informoj de Libera Folio, UEA nenion respondis al la letero.

Libera Folio petis komenton de la prezidantoj de REU kaj UEA, sed ĝis nun ne ricevis respondon.

La konata Moskva Esperanto-aktivulo Oleg Ĉajka en la Telegram-babilejo de Libera Folio jam post la apero de ĉi tiu artikolo diris, ke grava kialo malantaŭ la decido distanciĝi de UEA estas la aktualaj kontraŭekstremismaj leĝoj de Rusio:

– Oni povas esti prijuĝataj pro la partopreno en ajna neregistrita en Rusio socia organizo. Per tiu leĝo la ŝtato batalas kontraŭ tiuj “sociaj organizoj” kiuj nur ŝajnigas esti tiaj, sed laŭvere subfosas la ŝtaton kaj preparas la bazon al kontraŭŝtataj renversoj. Sed, kiel kutime, pro la timo oni per tia leĝo ankaŭ kovras la laboron de bonaj organizoj. UEA ne estas oficiale registrita en Rusio. Tial, por protekti sin, oni devis haltigi la membrecon.

 


 

Protesta letero de REU al UEA pri la kampanjo kontraŭ Svetlana Smetanina

Estimataj estraranoj de UEA,

Kun bedaŭro ni konatiĝis kun amaso de ĉikanaj mesaĝoj fare de kelkaj UEA-komitatanoj kun alvokoj eksigi Svetlana Smetanina de la posteno de Ĉefdelegito de UEA por Rusio.

Ni volus komuniki al vi la jenon.

Ni opinias, ke ajna homo, inkluzive funkciulojn de organizaĵoj, rajtas havi sian propran opinion pri io ajn kaj esprimi tiun ie ajn en sia nomo. Same privataj politikaj eldiroj de homo ne devas esti preteksto por eksigi la personon de la posteno en statute neŭtrala organizaĵo. Neniu REU-estrarano esprimis sian opinion pri la nuna politika situacio je la nomo de REU. Ankaŭ Svetlana Smetanina ne faris tion. La atako kontraŭ ŝi havas fortan odoron de netoleremo al alia vidpunkto kaj persekutado laŭ politikaj motivoj.

Se UEA komencos eksigi siajn estraranojn aŭ membrojn pro privataj politikaj sinesprimoj, al UEA ne plaĉaj, ĝi devas fari la samon ankaŭ rilate al siaj membroj kun kontraŭaj politikaj vidpunktoj. Aliokaze UEA montros sin kiel organizaĵo ne plu neŭtrala kaj forte vundos sian universalecon, ĉar evidentiĝos, ke ĝi reprezentas nur esperantistojn kun unu opinio kaj forĵetas esperantistojn kun la alia. Evidentas, ke tiu vojo gvidas al ruinigo de la tuta asocio.

Ni traktas la vidpunktojn kaj proponojn de sinjoro Osmo Buller rilate al Svetlana Smetanina kiel lian privatan opinion, esprimi kiun li rajtas same, kiel liaj subtenantoj kaj oponantoj. Ni esperas, ke la Estraro de UEA ne dronos en la marĉo de politika engaĝiĝo. Ni kredas, ke UEA restos sur la platformo de neŭtraleco kaj egalrajteco de siaj postenuloj kaj membroj.

Ni ripetas nian proponon daŭrigi la ĉefdelegitecon de Svetlana Smetanina kaj avertas, ke ni ne kunlaboros kun alia Ĉefdelegito, se li aŭ ŝi estos enoficigita rezulte de la maljusta eksigo de la nuna.

Estraro de REU

(Akceptita per reta voĉdonado la 5-an de aŭgusto 2022)

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-08-23 22:18

La vidpunktoj de estimata Osmo Buller, rilate al tiu afero, estas ankaŭ la miaj!

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-08-24 10:50

Nun estas oportuna tempo por ŝanghi la strukturon de UEA kaj reveni al la demokratia strukturo antaŭ 1933 (neniuj ABC- komitatanoj).
Landasocioj kaj iliaj reprezentantoj delonge estas fikcio, kiu servas nur por defendi kontraŭdemokratia strukturo de UEA.

John nutt
John nutt
2023-08-24 21:26

”Ni opinias, ke ajna homo, inkluzive funkciulojn de organizaĵoj, rajtas havi sian propran opinion pri io ajn kaj esprimi tiun ie ajn en sia nomo. Same privataj politikaj eldiroj de homo ne devas esti preteksto por eksigi la personon de la posteno en statute neŭtrala organizaĵo.”

Kelkaj demandoj al REU

1). Do vi akceptas, Smetanina skribis pri “ukrainaj nazioj” kaj simile, aw vi ankoraw malakceptas ghin?

2). Chu Facebook estas ”privata”?

3). Estas diferenca inter onia ”propra opinio” kaj rediri la Putin fiprogapandan kaj mensogojn pri Ukrainio, chu ne?

Filarete
Filarete
2023-08-25 22:19

KIal vi plu atentas tiujn homojn kiuj senhonte ŝirmas sin per malhonoro kaj malamo? Kion ili serĉis en la esperanto movado? Tamen en Rusio multaj esperantistoj mense rezistas kaj ni subtenu ilin.
Kiu memoras Andrei Korobeiniko? Esperantisto de junaĝo, genia pianisto kiu koncertis en la UK-oj de Gotenburgo, Florenco, Lilo…
La 9-an de marto 2022, Andrei koncertis en Waterloo kaj dediĉis la 2-an Etudon de Skriabin al la ”nekulpaj viktimoj de la milito en Ukrainio”.
Kun ili estas esperanto, ne kun la fimoŝtuloj de forpasinta REU.

AlKo
2023-08-26 16:00

La decidoj de la 32a Konferenco de REU, okazinta la 19-20an de aŭgusto 2023 en Kazano, estas publikigitaj en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Legu ĉe https://sezonoj.ru/2023/08/ruslando-48

Araneo
Araneo
2023-08-30 23:07

1. Pri Smjetanina: UEA, kiel amorfa organo, faris nenion en tiu kazo. Anstatǔ eksigi ŝin de la ĈD en moskovio, UEA atendis ĝis la fino de ŝia ofic-servo kaj decidis ne nonumi por tiu posteno iun ajn en moskovio. Honton al UEA pro tiu ”neǔtrleco”!
2. UEA subtenas militon de RF kontraw Ukrainio.
2.1. Dum du lastaj jaroj ĝi pagas salajron de UEA budĝeto al moskva ”duopo de duonredaktoroj” de revuo “Esperanto” Ŝevĉenko kaj Striganova.
2.2. Al la sama “tandemo” Ŝevĉenko-Striganova UEA pagis pro la enpagiĝo de la Kongresa Libro (Torino, 2023). Pro la kompostado de la sama Kongresa Libro UEA pagis al eldonejo “Impeto”, fondita en Moskvo (1992) de A. kaj E. Ŝevĉenkoj, kiun (eldonejon) nun estris Ŝevĉenko kaj Striganova: https://eo.wikipedia.org/wiki/Impeto_(eldonejo)
Do, UEA pagadas pro la servo la jam menciita paro, la lasta pagas imposton al RF budĝeto, de kiu kremlo aĉetadas raketon por detrui Unrainion.
2.3. UEA devas EKSIGI familian paron de Ŝevĉenko kaj Striganova de ĉiuj postenoj ene de UEA.
2.4. UEA devas pardonpeti (almenaǔ) pro sia fi-agado de milit-subtenado.