Kongresa flago transdonita al Afriko

UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.

Dum la sabata Solena fermo simbola kongresa flago estis transdonita al la organizantoj de la venontjara Universala Kongreso en Tanzanio. Foto: Robin van der Vliet

La Universala Kongreso en Torino finiĝis sabate antaŭtagmeze per la tradicia Solena Fermo, dum kiu simbola kongresa flago estis transdonita al la organizantoj de la venontjara Universala Kongreso.

Laŭ takso de ĉeestintoj, la kongreso estis bone organizita, la kongresejo taŭga kaj la varmo malpli terura ol oni povis timi. La nombro de kongresanoj (aliĝis iom pli ol 1300 personoj) estis relative kontentiga, se pensi pri la lastatempaj tendencoj.

La meza aĝo de la kongresanoj kiel ĉiam estis alta, kaj la plej multaj kongresanoj venis el riĉaj okcidentaj landoj.

Okazis dum la kongreso kelkaj gravaj librolanĉoj, pri kiuj raportis la kongresa kuriero. En la jam tradicia futbala matĉo la reprezentantoj de la esperantistoj ĉi-foje per la ciferoj 6-3 venkis la lokan teamon, kiu konsistis el enmigrintoj el Peruo.

Dum la urbestra akcepto.

Malpli kontentiga estis la urbestra akcepto, kiun ne partoprenis la urbestro mem, sed nur urba oficisto, kiu alvenis kun duonhora malfruo. Mankis sufiĉaj sidlokoj, kaj la modestan manĝon pagis privata esperantisto el propra poŝo.

Laŭdojn de ĉeestintoj aliflanke ricevis la Esperantologia konferenco, okazinta ĵaŭde kaj vendrede. Dum ĝi Jouko Lindstedt proponis ”liberiĝi de interlingvistiko”.

Laŭ li estas pli sencohave kaj rezultopromese esplori la aspektojn de Esperanto kadre de ordinaraj branĉoj de lingvistiko, kaj eĉ etnografio kaj sociologio. Tiam Esperanto laŭ li prezentiĝas paralele al realaj lingvaj fenomenoj, ne paralele al lingvoprojektoj verdire surpaperaj.

Ŝatataj estis ankaŭ pluraj el la koncertoj. Inter la plej popularaj sendube estis tiu de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu en mardo plenigis la salonon Lapenna.

En vendredo okazis la dua kunsido de la komitato de UEA. Dum ĝi estis pritraktita raporto de la komisiono pri financo, kiu starigis al la asocio kelkajn urĝajn taskojn plenumendajn antaŭ la fino de la jaro. Temas pri la reteja renovigo kun la nova administra sistemo, plibonigo de la kongresa organizado, plenumo de la kondiĉoj de la administra subvencio de EU por certigi ĝian ricevon en 2024 kaj 2025 – kaj pretigo de nova strategia plano, kiu mankas de pluraj jaroj.

Laŭ la raporto de la komisiono pri financo, ĉio tio rilatas al la modernigo de la labormetodoj de la asocio, kaj konsistigas ”urĝan defion por daŭra kresko de la membraro” kaj estas ”esenca motoro de nia financa stabileco”.

La rezultoj de la reteja renovigo, kiu estis lanĉita en 2013, laŭ la raporto estu testitaj ene de unu monato, ĝis la fino de aŭgusto. Tiu testado inkluzivu ”ĉiujn interkonsentitajn funkciojn, konektadon al librotena sistemo, retan dezajnon, transmigron de datumoj kaj ĝian facilan uzeblecon por oficistoj”. Poste oni decidu, ĉu lanĉi la novan Akso-sistemon aŭ tute rezigni pri ĝi.

Dum la diskuto pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo montriĝis, ke la pluiron de la projekto malhelpis interalie manko de fido inter respondeculoj flanke de UEA kaj TEJO. Samtempe TEJO insistas ke la sistemo estas preta por ekuzo laŭ la interkonsentitaj kondiĉoj, dum reprezentantoj de UEA trovas, ke ĝi plu havas gravajn mankojn.

– La estraro multe laboris por povi veni al decido. Tio inkluzivis ke ni konsultis specialistojn pri komputilaj sistemoj, kaj venis al ni multaj demandoj. Fakuloj ne povis kompreni, kiel estas organizita ekzemple la dokumentado, diris la prezidanto de UEA, Duncan Charters.

Tobiasz Kubisiowski de TEJO kaj la prezidanto de UEA Duncan Charters dum la vendreda komitata kunsido.

Laŭ li la estraro de UEA nun serĉas plian eksteran spertulon, kiu povus doni siajn fakajn vidpunktojn pri la sistemo. Krome laŭ li gravas, ke la plia prizorgo de la sistemo post eventuala ekfunkciigo estu garantiita.

– Ni deziras doni al la ĝenerala direktoro personon, kiun li povas fidi kiel kunlaboranton, kunaganton, se ni akceptos la transiron de la malnova sistemo al nova, diris Charters.

La ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, listigis mankojn, kiuj laŭ li troviĝas en la proponata sistemo:

– Se ni transirus al Akso, ni devus komplete rezigni pri pagoj per UEA-konto, ĉar la du sistemoj ne kongruas. Libroservo en la nova sistemo ne ekzistas, kongresa servo ne ekzistas, tion ni devas konsideri. Mi certe pensas, ke ĝis la 31-a de aŭgusto absolute ne eblos fari ion ajn.

La reprezentanto de TEJO, Tobiasz Kubisiowski, siavice atentigis, ke ĉiu plia prokrasto estas aldona kosto al TEJO.

– Ĝis ni havas solvon, la financa respondeco pri la oficisto kaj disvolvado restas ĉe TEJO. Ankaŭ ni ŝatus ke UEA havu pli bonan sistemon, eĉ se tio ne estos Akso.

Dietrich Weidmann, komitatano A por Svisio argumentis ke ĉiuokaze necesas klara limdato, por ke la projekto komencita en 2013 iam estu finita.

– Oni povas diskuti, ĉu necesas unu plia monato, sed ni havis jam naŭ jarojn, do mi pensas, ke se ni ne metas iun daton, ni atendos denove naŭ jarojn.

La komitato fine akceptis la rekomendojn de la komisiono pri financo senŝanĝe, do kun la postulo testi la rezultojn de Akso ĝis la fino de aŭgusto, kaj plenumi la aliajn urĝajn taskojn ĝis la fino de la jaro. La finajn konkludojn pri nova administra sistemo la komitato faros en aparta kunsido la 23-an de septembro.

Dum la diskuto Rubén Sánchez, komitatano A por Argentino, demandis pri la financa situacio de la asocio:

– Antaŭlonge UEA maldungis dungitojn pro supozata financa krizo, nun oni parolas pri dungi denove. Ĉu UEA estas en krizo aŭ ne?

Unue respondis prezidanto Duncan Charters:

– Ni transiras al nova epoko, en kiu ni povos uzi la plej talentajn personojn, kie ajn ili loĝas, por kunhelpi.

Kompletigis ĝenerala direktoro Martin Schäffer:

– UEA ne plu estas en financa krizo, tion jam montras la spezokontoj de la lastaj tri jaroj. Poste la komitato decidos pri la membrokotizoj, kaj ni proponos ne altigi. Pri dungoj temas ĉefe pri tio, ke oni serĉas fakulojn pri iu speciala temo. La antaŭaj dungitoj aŭ intertempe pensiiĝis, aŭ ne havas la sciojn, kiuj bezonatas. Krome ne temas pri longedaŭraj dungoj.

Poste la komitato efektive decidis ne altigi la membrokotizojn por 2024, kvankam la kostoj en Nederlando altiĝis je 10 procentoj. La komitato decidis ankaŭ pri la konsisto de la nova elekta komisiono, kiun eniris Renato Corsetti, Guy Matte kaj Margareta Želve.

Duncan Charters parolas dum la Solena fermo. Foto: Robin van der Vliet

La komitato senŝanĝe aprobis rezolucion pri la kongresa temo ”Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. Laŭ la rezolucio, la kongreso ”agnoskas la historian valoron de interŝtataj migradoj ĉie ajn en la mondo, ĉar per tiuj migradoj kunfluis homaj valoroj – migrado estas bazo por la evoluo de la homaro”.

Samtempe la rezolucio kun zorgo konstatas, ke laŭ statistiko la nombro de rifuĝintoj en la mondo pasintjare unuafoje superis 100 milionojn. ”La cifero kreskas de jaro al jaro. Ni avertas, ke pro la klimatŝanĝiĝo pli kaj pli da homoj estos devigataj forlasi siajn hejmojn.”

La rezolucio estas pli ampleksa kaj detala ol kutime, sed laŭ la ĉefa aŭtoro, la ĵurnalisto Thomas Bormann, ĝi estos bone uzebla en la eksteraj rilatoj de UEA kun aliaj organizaĵoj. Por aliaj celoj ekzistas iom malpli longa versio, kiu interalie estis voĉlegita kaj aplaŭde akceptita de la kongresanoj en la solena fermo.


 

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-08-06 10:44

Apogas mi profunde la proponon de Jouko Lindstedt “liberiĝi de interlingvistiko”.

chielismo
2023-08-06 12:49

Gratulon al la kongresa flago transdonita al Afriko

chielismo
2023-08-09 10:44
Respondo al  chielismo

109a UK en Afriko estos historia okazo de Esperanto-movado,ĉar ĝi estos unuafoja UK en la vasta kontinento Afriko.

Dieter
Dieter
2023-08-09 20:15

Ŝajnas ke oni ne anoncis en Torino, kie okazos UK en 2025. En la pasinteco tia anonco okazis minimume du jarojn pli frue. La decido pri UK en Tanzanio en 2024 estas escepto, ĉar oni faris tiun decidon ĉi-jare, sed tiu UK estas escepta ankaŭ en aliaj rilatoj. Torino estis elektita por UK jam en decembro 2020. Laŭ la supra raporto unu el la urĝaj postuloj de la financa komisiono estis “plibonigo de la kongresa organizado”. Unu signo, ke fakte okazis malpliboniĝo estas, ke nenio estas sciata pri UK post du jaroj, eĉ ne pri kandidatoj. Eble ne estas tiaj?