UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio

La Estraro de UEA decidis ”provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.

Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝi komentis.

La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion komence de aŭgusto postulis la tiama komitatano Osmo Buller.

La demando estis vigle diskutita dum la komitata kunsido de UEA en Motrealo, kie ĝin levis la komitatano A por Ukrainio, Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk. Post voĉdono la Komitato instrukciis la estraron ”raporti pri la decido pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio ĝis la 30-a de septembro”.

Post la decido prezidanto Duncan Charters atentigis, ke la komitata decido ne signifas, ke la Estraro nepre decidos pri eksigo de la rusia ĉefdelegito, aŭ entute decidos ion ajn pri la afero ĝis la fino de septembro.

– Ni prenos tion simple kiel respondecon raporti. Se ni devos daŭre trakti, ni traktos.

Osmo Buller siaflanke anoncis, ke li forlasos la asocion fine de aŭgusto. Poste Loes Demmendaal, la ĉefdelegito de UEA en Nederlando, anoncis, ke ŝi forlasos la sian postenon, se UEA ne eksigos la rusian ĉefdelegiton ĝis la fino de septembro.

Post la komitata kunsido la Estraro de UEA laboris rapide, kaj jam la 30-an de aŭgusto ĝi publikigis raporton pri la revizio de ĉiuj ĉefdelegitoj. La ĉefa novaĵo en tiu raporto estas, ke la Estraro la de UEA decidis provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon.

La motivado de la decido estas, ke ”ĉiuj ĉefdelegitoj kiel ofichavantoj de UEA kaj reprezentantoj de la Asocio en siaj landoj devas atenti pri siaj eldiroj, ĉu publikaj, ĉu privataj, ĉar en ĉiu momento ili reprezentas UEA kaj iliaj eldiroj respektu la statutajn celojn, statutan neŭtralecon kaj statutajn difinojn de la Asocio.”

Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj ne konformas al la Statuto de UEA kaj damaĝas la publikan bildon de la asocio. Nova ĉefdelegito por Rusio ne povis esti nomumita, ĉar la landa asocio de UEA en Rusio, Rusia Esperantista Unio (REU), ”indikis la nedeziron kunlabori kun alia ĉefdelegito”.

Tial, ”pro la nuna malfacila politika situacio en Rusio”, la Estraro de UEA decidis provizore ne nomumi ĉefdelegiton en Rusio. La decido estis komunikita al la estraro de REU la 29-an de aŭgusto.

Libera Folio petis komenton de Svetlana Smetanina kaj la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev. Lebedev ne tuj respondis. Osmo Buller respondis nur, ke li devas pristudi la raporton de la Estraro. Smetanina respondis:

– Ĉu vi ne hontas tion demandi al mi? La decidon de UEA komentu la Estraro de UEA.

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-08-30 23:51

Tamen io moviĝas?

Grigorii Arosev
2022-08-30 23:58

Dankon al UEA pro la almenaŭ tia decido! Ne, sinjorino Svetlana Smetanina, ĵurnalisto ne devas honti pro sia laboro. Inverse – vi devas honti pro via subteno de la milito en la najbara lando.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 0:17

La sama merdo de UEA kiel ĉiam. Nur ambigua deklaro.

Kiu legas la tekston de la decido, povas konstati, ke oni NE eksigis la rusan ĉefdelegitinon. Oni simple ne denove renomumis ŝin kadre de “revizio de la ĉefdelegitoj”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-31 8:40
Respondo al  ne-al-cenzuro

Tio ja egalas al eksigo, se ŝi mem deziris daŭrigi. Via kritiko de UEA estus pli konvinka, se ĝi havus pli da nuancoj kaj malpli da sakraĵoj. Se vi neniam vidas ion bonan en UEA, kial vi faras al vi la penon komenti?

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 15:02
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi parolas pri nuancoj S-ro Lindstedt…sed kiel nun multaj ĉi tie al kiuj oni ĵetis paneton vi ne vidas la nuancon inter ne-renomumon kaj eksigon.
“Infana mano estas rapide plenigita” (rapide kontenta) oni diras nederlandlingve.
Ankaŭ, vi ne kaptas la signifon de la publikigo de tiu “eksigo” ekzakte la 30-an de aŭgusto dum ankoraŭ dum la UK – jam longe poste la diraĉoj de Smetanina – tiu nekapabla estraro ankoraŭ postulis tempon por fari decidon ĝis la fino de septembro.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-31 10:20
Respondo al  ne-al-cenzuro

Vi sxajne havas privatan problemon kun UEA, tiu decido estas klara, kaj tion vi lauxtvocxe kriadis.
Mi volis nek eksigon nek neeksigon de la cxefdelegito, cxiukaze la estraro faris decidon, kiun ili pensas ke gxi estas bona por la asocio.

Francisco Javier Moleón
2022-08-31 10:41
Respondo al  ne-al-cenzuro

Leon, kion estus devinta fari la UEA-estraro por kontentigi vin? Publike vipi ŝin en la vilaĝa placo? Deklari damnatio memoriae kontraŭ ŝi? Mi trovas preskaŭ miraklo, ke la estraro entreprenis tiun paŝon tiom rapide: mi ja supozis, ke la afero simple treniĝos ĝis la triĵaŭda semajno.

Iel ial apenaŭ eblas kontentigi vin. Via starpunkto ŝajnas esti “UEA faras ion: tiu io, laŭdifine, estas malbona kaj malĝusta (pro la nura fakto, ke UEA faras ĝin), do mi devas kontraŭi”. Tio memorigas pri “Usono faras ion: tiu io, laŭdifine, estas malbona kaj malĝusta (pro la nura fakto, ke Usono faras ĝin), do mi devas kontraŭi”.

Kaj se por unu fojo ne eblas tute kontraŭi, oni ja serĉos ajnan detalon por kritiki. Verŝajne, se la estraro eksigus la ĉefdelegiton tuj post la admono de Osmo, vi plendus “Sed Osmo admonis je 10:25 kaj la eksigo okazis nur je 12:14! La kutima ambigua deklaro”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 16:33

Francisco, vi seniluziigas min, kara amiko 🙂 Mi taksis vin pli klarvida.
En la de vi pentrita kazo, mi estus sendube dirinta, ke la “eksigo” devintus okazi antaŭ la admono de Osmo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-08-31 10:08

Ne tro facile juĝi pri la tuta afero. Tamen Svetlana ne vere montris apartan subtenon de la celoj de UEA per la sube citita dialogo en Facebook (kondiĉe ke tiel okazis; ekranbildocomment image ; raporto https://www.liberafolio.org/2022/08/02/batalo-pri-la-rusia-cefdelegito/).

El la Statuto de UEA, 3. celoj: La celoj de UEA estas (…)
(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
https://uea.org/teko/regularoj/statuto

Respondi per “Jes!” al demando, ĉu oni subtenas la “murdatakojn de MOSKVO” estas iom multe. (Ĉu iu el Rusio komentis tiun punkton?)

Citaĵo:
Gerrit Berveling al Svetlana Smetanina: Chu vi do subtenas la murdatakojn de MOSKVO!?
Svetlana Smetanina al Gerrit Berveling: Jes! Mi tre deziras la liberigon de la homaro de usona naziismo en Ukrainio.

Mi tre bedaŭras. Lu

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-31 10:50
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Oni devas ankaŭ kompreni la nunan torditan politikan diskurson en Rusio. ”Nazio” estas en Rusio kodovorto, per kiu oni nuligas la homajn rajtojn de la kontraŭulo kaj pravigas atakojn. Nenia konkreta komparo kun la historia naziismo necesas. Do temas pri la malo de ”kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. Ĉiuokaze, Smetanina estis nun eksigita nur kiel oficiala reprezentanto de UEA, ŝi certe rajtos plu resti membro.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Bert Schumann
Bert Schumann
2022-08-31 12:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mia avo servis en la hitlera armeo en Francujo kaj plej verŝajne kredis plene la nazian propagandon pri malvaloraj popoloj kaj landoj atakintaj Germanujon. Poste li silentis pri tiu periodo pro honto. Mi tamen amis mian avon.

Nun ĉ. 70 % de la loĝantoj en Rusujo plene kredas kaj subtenas la putinan propagandon*, bedaŭrinde ankaŭ e-istoj kun eksterlandaj kontaktoj. Ŝajne tiu longjara propagando same “bone” efikis kiel tiu de Goebbels. Mi tamen restos amiko de rusaj e-istoj, kiuj iam komprenos kio vere okazos.

  • Legu artikolon de rusino en aŭgusta Monato.
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 15:43
Respondo al  Bert Schumann

Tro da nederlandanoj eĉ nun, tiom longe post la milito(j) malamas germanojn, eĉ junuloj ankoraŭ.
Mi neniam, neniel komprenis tion, eĉ se mia avo riskis sian vivon batalante kontraŭ la germanoj. Ĉiu individuo respondecas sola pri siaj propraj faroj kaj postaj generacioj tute ne respondecas pri la (mis)faroj de antaŭaj generacioj.

Tro multe da germanoj iel eĉ nun sentas (iun specon de) honton pro io, en kio ili neniam partoprenis.

Mi pretas akcepti, ke soldatoj devigitaj batali ne havas multe da elektoj,
tamen tiu “Wir haben es nicht gewußt” (“ni ne sciis”) sinteno estas Unverschämtheit (senhontaĵo) nepardonebla.

Nek en la kazo de la naziaj germanoj, nek en la kazo de la rusoj, kiuj “blinde” sekvas la hitleron en Kremlo.

Ankaŭ mi restos amiko kun rusaj esperantistoj, sed nur kun tiuj, kiuj troviĝas je la ĝusta flanko de la historio.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Lu Wunsch-Rolshoven
2022-08-31 13:05
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi certe pravas, Jouko. Eble aldone temas ne nur pri mankanta kompreno kaj estimo por aliaj popoloj, sed ankaŭ por certaj homoj (ĉu ni ne informiĝis, ke envere ukrainoj kaj rusoj estas unu sama popolo?).

Ĉiukaze, ankaŭ “homoj sen homaj rajtoj”, kiujn oni rajtas ataki (kaj per tio mortigi) – la deklaracio pri homaj rajtoj tion ne antaŭvidas…
La nazioj (la hitleraj nazioj) havis por homoj sen homaj rajtoj la nocion “Untermensch”, subhomo (por mi tio plu estas larmokrea nocio). Ĉu similaĵo ekzistas ankaŭ en la rusa lingvo de hodiaŭ? Kiel la ĉarmuloj de la Wagner-grupo kaj el Donbaso nomas siajn viktimojn?

Curt Ford
Curt Ford
2022-09-02 7:00
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi foje vidis vortojn kiel недочеловек, недолюди, kun similaj nuancoj kiel ’Untermensch.’ Ekzemplo el sufiĉe aĉa Telegram-kanalo: ”Ĝuste недочеловек estas ajna persono kiu asociiĝas kun sendependa de Moskvo ukraina ŝtata projekto.” La prefikso недо- (nedo-) ĝenerale signifas malsufiĉecan agon aŭ kvaliton (недоспать = nesufiĉe dormi).

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-09-02 13:51
Respondo al  Curt Ford

Bedaurinde multaj – ne nur rusiaj – amaskomunikiloj kaj politikistoj ofte uzas esprimojn kaj komparojn, kiuj ne licas al la civilizita mondo. Ni – homoj, ne multe progresis en nia interno, kaj ofte ni kredas, ke ni pli bonas ol al aliuloj! Do la politikistoj – pere de la amasa informpafado provas kaj rapide konkeras (o)nian subtenon dum la balotadoj, uzante argumentojn de: cirko, pano, milito kaj de ”dangheraj” enmigrantoj. Ofte ”utilas” ankau aliaj malamikoj: (sen)religiaj, alielpenasantaj, najbaraj k.t.p.

Curt Ford
Curt Ford
2022-09-02 17:48
Respondo al  jarek parzyszek

Jes – por alia frapa ekzemplo oni pensu pri tio, kiel Trump parolis pri migrantoj el Meksiko.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-09-02 18:29
Respondo al  Curt Ford

Jes kaj ne. Trump estis…nu ja Trump. Mi ne rapide voĉdonus por li, sed li ja pravis dirante, ke lando, kiu ne plu protektas siajn landlimojn ne plu estas lando.

Bedaŭrinde politikistoj preskaŭ ĉiam ekstremas: Ekzistas tiuj, kiuj ĉiam volas nigrigi migrantojn, kaj tiuj, kiuj volas ŝajnigi, ke migrado neniam kaŭzas problemojn.
La saĝa mezo en la politiko jam estas delonge for.

Francisco Javier Moleón
2022-09-05 10:31
Respondo al  ne-al-cenzuro

> Mi ne rapide voĉdonus por li, sed…

Denove la damna, praviga, ekskuza “sed”.

“Putin estas murdema psikopato sed…”.
“Mi pugnobatis vin kaj frakasis ĉiujn dentojn sed…”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Kalle Kniivilä
2022-09-07 14:56
Respondo al  ne-al-cenzuro

Pliaj komentoj de Leon Roijen kun tiu profilbildo ne estos permesitaj.

Sebastiano
Sebastiano
2022-09-08 21:06
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi estas trankviligita, char mi vidas, ke malgrau la nuntempa malabundo je multaj varoj pretekstoj daure ne mankas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-09-09 0:57
Respondo al  Kalle Kniivilä

Tio estas bona novaĵo, kaj ĝi estus eĉ pli bona se oni forigus la sesan, sepan kaj okan vortojn.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-31 15:18
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi legis la faman reagojn de Svetlana Smetanina, se temas nur pri tiu frazo, ni ne bezonas krii ke sxi subtenas la militon en Ukrainio sed sxi deziras la liberigon de la homaro de usona naziismo en Ukrainio kaj same mi deziras la liberigon de la homaro de usona naziismo en la mondo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-09-01 8:44
Respondo al  ntakirutimana

Ne temas pri unu frazo, sed pri du. La unua estas mallonga, nur “Jes!” kiel respondo al la demando “Chu vi do subtenas la murdatakojn de MOSKVO!?”. Per tiuj atakoj mortis miloj da civiluloj – bv. akcepti, ke multaj homoj abomenas tiujn mortigojn kaj ŝokiĝis, ke reprezentanto de UEA publike subtenis ilin.

Rilate la alian frazon: Eble multaj homoj “tre deziras la liberigon de la homaro de usona naziismo en Ukrainio”, eĉ pli ĝenerale la liberigon de la homaro de ajna naziismo en ajna lando. (Poste necesos diskuti la difinon de “naziismo” kio neniel facilas…) Mi mem ĝis nun _ne_ havas la impreson, ke usona “naziismo” estas aparte grava, esence pli grava ol “naziismo” de aliaj landoj aŭ ke “naziismo” en Ukrainio estas aparte forta. Unuflanke mi ne estas amiko de tiaj frapvortoj, kiujn ĉiu uzas kaj ĉiu difinas alimaniere; tiam komunikado malfacilas. Aliflanke Esperanto helpis al mi kompreni, ke (saĝaj kaj afablaj homoj kaj bedaŭrinde same) diversgradaj malsaĝuloj ekzistas en pli malpli ĉiuj landoj. Ni ne vere progresas akuzante aliajn landojn kaj neglektante la malbonon en la propra lando.