Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA”

Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.

Osmo Buller frandas sovaĝajn mirtelojn en Taivalkoski, Finnlando. Foto: Francisco Veuthey.

Libera Folio: Tuj antaŭ la ĉi-jara UK vi postulis en la komitata diskutlisto, ke Svetlana Smetanina estu eksigita kiel la ĉefdelegito de UEA por Rusio. Tio ĝis nun ne okazis. Pri kio temis via propono kaj kion vi opinias pri la diskuto, kiu sekvis la proponon?

Osmo Buller: – La diskuto tuj devojiĝis de tio, pri kio temis mia propono. Mi diris, ke la konduto de Svetlana Smetanina estis ne akceptebla por oficiala funkciulo de UEA kaj ke tial ŝi estu eksigita kiel ĉefdelegito. Ne temis pri tio, ke ŝi subtenis la agreson kontraŭ Ukrainio, sed pri tio, ke ŝi malrespekte komentis, kiam alia ĉefdelegito, Margarita Želve de Latvio, reklamis en sia Facebook-paĝo la ĉi-jaran Esperanto-tagon kaj ĝian sloganon ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne por milito”.

Ĉu delegitoj de UEA ne rajtu esprimi sian opinion pri aktualaj okazaĵoj aŭ aktivi politike?

– Kompreneble ili rajtas kaj mi ankaŭ esperas, ke ili tion faras en sia propra medio, sed ili ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado, krom se temas pri ”la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, kiu laŭ la statuto estas la escepto al la neŭtraleco de UEA. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio delegitoj rajtas diskuti ne nur en siaj naciaj forumoj sed ankaŭ en Esperantaj forumoj aliaj ol tiuj de UEA, sed tiam ili elpaŝu kiel privatuloj kaj ne kiel delegitoj de UEA.

– Se Svetlana Smetanina argumentus por la ”speciala operaco” kun sobra kaj afereca stilo, mi povus digesti tion. Tio tamen apenaŭ eblus krom teorie, ĉar temas pri agreso kontraŭ la internacia juro kaj la oficiala Rusio mem ne kapablas pravigi ĝin sobre kaj aferece.

Tamen ankaŭ tiuj, kiuj subtenis vian proponon, preskaŭ senescepte pravigis sian subtenon ĝuste per tio, ke Smetanina pravigis la militon.

Osmo Buller prelegas en Helsinko pri la UK okazinta tie antaŭ cent jaroj, en 1922. Foto: Francisco Veuthey.

– Jes, kaj mi komprenas tion, ĉar la kontraŭuloj tuj ekpredikis, ke per eksigo de Smetanina UEA kondutus neneŭtrale, elektante la flankon de Ukrainio. Tial la diskuto tuj devojiĝis kaj poste mi vane substrekis, ke Smetanina rajtas havi sian opinion sed ŝi ne rajtas konduti kontraŭ alia oficiala funkciulo de UEA tiel, kiel ŝi faris. En iu alia kunteksto, en kiu ŝi klare aperus kiel privatulo, ŝi rajtus diri pri la milito, kion ajn ŝi volus, sed ĉi-kaze ne eblis ignori ŝian rolon kiel ĉefdelegito de UEA. Krome, ŝia malestima referenco al la oficiala slogano de la Esperanto-tago maldecas al oficiala funkciulo de UEA.

– Mi vere ne scias, kiel laŭte mi devas emfazi, por ke ĉiuj komprenu, ke ne temas pri subteno al unu flanko de la milito, sed pri la konduto de Smetanina. Se en ŝia loko estus ukrainia aŭ alia ĉefdelegito, tio ne ŝanĝus la aferon.

Post la invado de Rusio en Ukrainion UEA publikigis deklaron, kiun vi forte kritikis en la komitata diskutlisto. Kial?

– Kiam mi unuafoje legis ĝin, estis al mi tuj klare, ke oni mokos kaj priridos ĝin, ĉar ĝi estis tute maltaŭga. Tiel okazis. La ĉefa ridindaĵo estis, ke la teksto ne menciis la agreson de Rusio, aŭ pli neŭtrale la militon en Ukrainio, sed ĝi parolis nebule pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. Por la publika bildo de UEA estus multe pli bone silenti anstataŭ aperigi tian deklaron. Pluraj komitatanoj komentis same.

Ĉu do laŭ vi UEA devus silenti pri la milito?

– Tio estus konforma al la tradicia neŭtraleco de UEA kaj pli prudenta. Per sia deklaro la Estraro elvokis, krom mokoj kaj ridaĉoj, malagrablan diskuton kun postuloj, ke UEA prenu starpunkton ankaŭ pri ĉiuj aliaj militoj kaj konfliktoj en la mondo, kvazaŭ tio estus alia formo de neŭtraleco.

Ĉu ne povas aperi situacioj, en kiuj UEA tamen devas preni starpunkton?

– Decida por UEA estas la politiko de Unuiĝintaj Nacioj, organizaĵo, kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn. La Ĝenerala Asembleo de UN kondamnis la agreson de Rusio kiel malrespekton de la internacia juro kaj de principoj de UN. Tio signifas, ekzemple, ke la teritorioj de Ukrainio, kiujn Rusio konkeris post sia invado, same kiel tiuj konkeritaj en kaj post 2014, por UEA plu estas teritorioj de Ukrainio.

– Sekve ili estas teritorioj ankaŭ de Ukrainia Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, kaj tiu sama statuso de Rusia Esperantista Unio postulas, ke ĝi ne rajtas aktivi tie nek enkorpigi en sian strukturon lokajn grupojn, kiuj ekzistas tie. Ankoraŭ kiel Ĝenerala Direktoro de UEA mi klarigis tiun ĉi aferon, kiam ĝi aktualiĝis post la anekso de Krimeo.

Kial, laŭ via supozo, nek la Estraro nek la Komitato de UEA sukcesis rapide fari klaran decidon pri Smetanina – en unu direkto aŭ alia?

– Unu kialo povas esti tio, pri kio mi komence parolis, nome miskompreno de mia propono. Certe ĉe iuj temis tamen pri simpatio al la ”vero” de Rusio, se juĝi ekzemple laŭ ŝatoj al iuj afiŝoj en Facebook post la rusia agreso, kiujn mi hazarde vidis. Eblas, ke ĝuste en ilia intereso estis tordi mian proponon por tiel bloki ĝin.

Vi anoncis, ke vi eksmembriĝos monatŝanĝe. Ĉu ofte okazis, ke dumvivaj membroj eksiĝis?

– Dum miaj 26 jaroj kiel oficisto de UEA estis manpleno da kazoj.

Kion, se ion, vi volas atingi per tiu paŝo?

– Mi ne akceptas, ke UEA tenas kiel oficialan reprezentanton iun, kiu vidas alian popolon kiel naziojn kaj malestimas sian kolegon kaj oficialan kampanjon de UEA. Per eksmembriĝo mi ne celas atingi ion. Temas pri mia indigno, kiun profundigas tio, ke la afero treniĝas jam semajnojn, kvankam ĝi estas tiel klara, ke la Estraro povus tuj decidi pri ĝi. Jam pli longe mi sentas, ke tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA. Ekde la 1-a de septembro verŝajne ankaŭ formale estos tiel.

Lastatempe vi esprimiĝis ankaŭ kontraŭ la plano de UEA okazigi Universalan Kongreson en Tanzanio. Pri kio temas?

– Temas pri la jam tradicia principo ne kongresi en lando, en kiu ne ĉiuj asocioj, kiuj apartenas al la strukturo de UEA, povus libere kunsidi kaj iliaj membroj senti sin liberaj kaj sekuraj. Tiu baza kondiĉo ne plenumiĝas en la kazo de Tanzanio. Temas pri lando, en kiu samseksemuloj havas eĉ ne la plej elementajn rajtojn, sed ili estas konsiderataj krimuloj kun minaco de dumviva malliberigo.

UK tamen okazis jam en pluraj landoj, kies homrajta situacio estas kritikata. Kial do UK tamen eblis tie?

– Interalie pro tio, ke ekz. samseksemuloj ne bezonis timi tie kaj Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj povis senprobleme kunsidi, diservoj povis okazi, kaj tiel plu. Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.

40 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2022-08-23 12:08

La rezonado de Osmo estas prava. Emociaj reagoj malhelpas analizi la laŭstatutan situacion. La tanzania situacio ne estas unika. En 1982 la hungara registaro rifuzis konfirmi ke neniu kongresano estus malhelpita veni al la UK en 1983, kio devis signifi nuligon de la budapeŝta UK. Londono sekve faris alternativan inviton, sed la Estraro decidis pluiri kun Budapeŝto.

donavine1
donavine1
2022-08-23 14:55
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Tanzanio estas malfermita lando, lando kun multaj turistoj. Neniu demandos al vi pri via kredo, via seksorientiĝo…antaŭ eniri la landon

marija
marija
2022-08-27 19:20
Respondo al  donavine1

Kara Donavine kion vi opinias pri raporto de Amnesty International el 2018 pri hazardaj arestoj de turistoj, viroj kiuj estis arestitaj? Dank al kampanio de Paul Makonda Tanzania ‘anti-gay’ force. Chu vi havas raportojn pri plibonigo de la situacio au reformo de la legho en la lando?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de marija
Jens Stengaard Larsen
2022-08-28 16:12
Respondo al  marija

Se vi celas ĉi tiun komunikon de Amnestio Internacia, temas pri lokaj loĝantoj de Zanzibaro, ne pri eksterlandaj turistoj en Tanzanio. Mi ne dubas ke la Tanzaniaj aŭtoritatoj laŭeble evitas aresti blankajn turistojn por ne sekigi enspezfonton. Gejfobio kaj hipokriteco ĉiam troviĝas kune, ĉar unu praktike ne eblas sen la alia.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-28 21:06

Ankaŭ estis arestitaj eskterlandanoj:

https://www.mambaonline.com/2017/10/19/tanzania-two-south-africans-arrested-gay-crackdown/

Sed ĉu lokuloj aŭ eksterlandanoj, tio tute ne gravas, Jens.
Estas ĉiukaze malmorale kongresi en tia lando.
Imagu, se oni kongresus en lando, kiu leĝe traktus nigrulojn kiel senrajtajn homojn.

Filarete
Filarete
2022-08-29 10:41
Respondo al  ne-al-cenzuro

UEA ne estas Unuiĝintaj Nacioj. Kongresi en iu aŭ alia lando ne signifas subtenon de la politiko de tiu lando. UEA interrilatigas homojn kun homoj.
En Tanzanio estas malpermesataj diversaj formoj de seksumado, interalie samseksa. Kunvenoj tamen ne estas malpermesataj. Eĉ iuj gejaj organizaĵoj aktivas, ege malfacile sendube.
Ĉu ni devas kongresi nur en facilaj terenoj kie la homoj pli malpli kiel ni pensas? Aŭ ĉu kontraŭe inter la celoj de Universala Kongreso estu ankaŭ surloka subtenado de homoj kiuj luktas por libereco?
Antaŭ ol konkludi ion ajn LSG devus nun kontakti lokajn aktivulojn https://lgbtvoicetz.org/ por informiĝi kiamaniere kaj sub kiuj kondiĉoj kunlabora kunveno eblus en Aruŝa.
Ĉu tiu kontakto establiĝis?
Estas pli facile voĉkrii, insulti kaj malestimi ĉe LF la tutan UEA-stukturon ol agadi kaj engaĝiĝi por progreso de Esperanto kaj ties emancipigaj valoroj. Sed iam ajn ĉiu devas preni sian respondecon.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-29 18:47
Respondo al  Filarete

Vi klare maltrafis la komenton de Osmo Buller:

”Temas pri la sama principo, laŭ kiu ne eblas UK en Tanzanio, nome ke la sekureco de iuj kongresanoj ne estus garantiita kaj iliaj bazaj homaj rajtoj ne respektataj. (…) min persone konsternas la preteco de la nuna reĝimo ĵeti ĝin rubujen. Tio sola estus sufiĉa kialo forlasi UEA.”

Tio estas kial Universala Kongreso ne okazu en tia lando – ne temas pri subteno aŭ malsubteno de iu ajn. 

Sed mi jam komprenas: Vi apartenas al la sama ”samideanaro”, kiu – se vi tiam vivintus – kongresus kun nazioj kaj en la rasisma Sud-Afriko de antaŭ 1994.
Ne, s-ro Dubourg, per tiel aĉaj ideoj UEA ne ”interrilatigas homojn kun homoj”, nur forpuŝas ilin pro sia morala bankroto.

Vi demandas: ”Ĉu ni devas kongresi nur en facilaj terenoj kie la homoj pli malpli kiel ni pensas?”

Evidente ne.
Sed nun vi groteske mispriskribas la situacion de samseksamuloj kaj ambaŭseksamuloj en Tanzanio. Ne temas simple pri aliaj opinioj pri ĉiutagaj, sensignifaj aferoj en alia kulturo:

Tie, en Tanzanio, homoj kondutas kiel la plej aĉaj racistoj en Eŭropo kaj Usono, sed la diferenco estas, ke en Tanzanio tia kondutaĉo estas laŭleĝa kaj kunpraktikata de la registaro, direktita kontraŭ homoj, kiuj ne elektis sian seksan orientiĝon, same kiel nigruloj ne elektis sian haŭtkoloron. 

Nur per tia demando en tiu ĉi kunteksto vi jam montras, ke vi havas nenian komprenon nek kapablas al kunsentemo kun la tanzaniaj viroj kaj virinoj, kiuj alfrontas seksorientiĝan genocidon.

Se tio ankoraŭ ne sufiĉas por vi, konsultu la statuton de UEA:

”la respekto de la homaj rajto j(…) kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”

Se tamen vi opinias, ke tiuj esencaj kondiĉoj en Tanzanio estas plenumitaj, mi konsilus al via dunginto tuj maldungi vin ĉar tiukaze la papero sur kiu estas printita via diplomo eĉ ne taŭgas kiel neceseja papero. 
Ĉiu laiko povas konstati, ke tiuj por UEA esencaj kondiĉoj ne estas plenumitaj, do des pli profesoro pri historio devus kompreni tion.

Vi skribas, ke ”Kunvenoj tamen ne estas malpermesataj” jen citaĵo el la brita gazeto The Guardian:

”Centoj da GLAT-aktivuloj en Tanzanio kaŝiĝis post kiam altranga oficisto anoncis laborgrupon celantan identigi kaj puni samseksemajn homojn en Daresalamo.”

https://www.theguardian.com/world/2018/nov/05/tanzania-gay-people-in-hiding-lgbt-activists-crackdown

Ĝuste de profesoro pri historio oni atendus iom pli zorgeman kontrolon de fontoj kaj certe ne senbazan babiladon.

donavine1
donavine1
2022-08-23 14:52

Omso tute ne pravas, kaj se li pravas neniam okazos UK en Afriko, Eŭropo, Azio….
Li dum multaj jaroj laboris por ke la movado estu forta en Afriko, do tiu opinio lia estus kontraŭ lia laboro.
IJK okazis en Togolando kaj ne sentiĝis problemo flanke al la menciita grupo.
ILEI okazigis kongreson en Benino, ĉu iuj estis kaptitaj?
Ni ne konsideru la situacion en tiu direkto, estos malkuraĝigo kaj manko de respekto al multjaraj klopodoj de multaj esperantistoj en Afriko.
Leĝoj ekzistas kaj praktiko estas alia afero. Ni eliru nian konfortan zonon kaj vidu per niaj okuloj kio okazas en alia mondo anstataŭ surbaze de onidiroj juĝu aliajn.
Tiajn vortojn, de alta persono kiel Osmo, povus esti konsiderataj kiel granda obstaklo al Esperanto, kiun kelkaj konsideras tre eŭropeca. Kie estas universaleco?

Kelkaj konsideras eŭropon kiel ekzemplo en homaj rajtoj, ĉar en leĝoj tio estas skribite, sed ĉu estas tiel pratike? Vidu kio okazis al afridevena kiam ili fuĝis el Ukrainio, ĉu pro tio UK ne okazu en Torino? Pluraj ekstereŭropanoj estas konsideritaj kiel simioj en pluraj eŭropaj landoj, ĉu ni ne okazigu UK-n en Eŭropo?

Mi pensas ke okazigo de UK en tiu lando venos plifortigi eĉ la senton de respekto de homaj rajtoj.
Por fni, kiam ni vojaĝas al iu lando, ni havas devon respekti leĝojn de la koncerna lando, por ne havi problemojn.

Jens Stengaard Larsen
2022-08-23 14:54

En retrospektivo estas klare ke necesus reagi jam okaze de la fifama eseo de Putin de julio pasintjare. Esperanto = La Internacia Lingvo. UEA = organizaĵo specialigita pri la demandoj de lingvo kaj nacieco. UEA ne nur estas, aŭ devus ne nur esti, neŭtrala rilate naciecon, sed foje povas avantaĝe postuli tian neŭtralecon ankaŭ de aliaj. Dum tion ni ne faras, Esperanto ne povas havi aktualan mondan signifon, sed estas nura hobio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-23 14:56

Mi bedaŭras, ke Osmo devis tiel konkludi, sed liaj motivoj estas plene kompreneblaj kaj li profunde pripensis sian decidon. Mi mem eble jam ĉesis atendi multon de UEA kaj tial ne povas sammaniere vundiĝi. Por mi sufiĉas, se UEA sukcesos ĉiujare organizi UK-on, aranĝi libroservon kun iom vasta sortimento, kaj agi kiel la publika fasado de la esperantistaro, kiam (malofte) oni tian bezonas. Diversaj eldonejoj, kursoj, retejoj kaj aliaj iniciatoj ne vere bezonas UEA-n.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-23 15:11

Mi memoras la tempon, kiam la gejaj esperantistoj ankoraŭ devis kunveni ekster la oficiala UK-ejo por ne ofendi la sentemon de iuj kongresanoj. En Tanzanio estus evidente inverse, ili devus kunveni en la plej fora kaj profunda angulo de la kongresejo mem por ne altiri atenton. Sed kiel LKK povos rezervi por ili kunvenejon sciante la kontraŭleĝan temon? (Rigardante en la reto mi trovis, ke ankaŭ ne-geja buŝa seksumado estas leĝe punenda en Tanzanio. Interese.)

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-23 16:35

Oni multe parolas en la artikolo pri deklaro de Svetlana Smetanina, sed oni neniam citas ĝin!

En alia artikolo, oni diras ke la deklaro estis tio ĉi: ”Domaĝe, ke UEA nur en la oka jaro de la milito en Donbaso rememoris pacon. Dum tiu tempo, la nazioj de Okcidenta Ukrainio mortigis 15 000 virinojn, la maljunulojn kaj infanojn de Donecko kaj Lugansk.”

Ĉu tio estas la tuta deklaro pri kiu oni parolas, aŭ ĉu estas pli? Ne ŝajnas al mi, ke Svetlana pretendis paroli nome de UEA: male, ŝi malkonsentas kun UEA.

Kalle Kniivilä
2022-08-23 16:42
Respondo al  Yves Bellefeuille

Laŭ mia kompreno, temas pri pluraj komentoj sub afiŝo de la ĉefdelegito en Latvio, el kiuj kelkaj estas citataj en ĉi tiu artikolo. Parto de la komentoj estis poste forigita.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-23 16:55
Respondo al  Kalle Kniivilä

Tiam mankas esencaj informoj en tiu ĉi artikolo, ŝajnas al mi, ĉar oni ne scias kiuj estas la asertoj de Svetlana pri kiuj oni tiom parolas!

Kalle Kniivilä
2022-08-23 17:02
Respondo al  Yves Bellefeuille

En ĉi tiu artikolo? Ĉu oni devas ripeti ilin en ĉiu artikolo kiu rilatas al la temo? Estas ja facile alklaki la ligilon sub la artikolo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-23 17:13
Respondo al  Kalle Kniivilä

En la artikolo kiun ni ambaŭ menciis, oni citas kelkajn deklarojn de Svetlana, sed nur unu rilatas al UEA, kaj mi citis ĝin.

Osmo admonas al Svetlana, ke ŝi ”ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado”, sed mi vidas neniun citaĵon kie ŝi faris tion.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-08-23 19:24
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jam tiu citaĵo enhavas duonveran aserton. Oni taksas, ke dum la okjara militado en la Donbasa regiono entute 15000 mortis pro la militado. Do la nombro inkluzivas ĉiujn homojn, inkl. soldatojn, ambaŭflanke de la fronto, alivorte ankaŭ tiujn, kiujn la ribeluloj mortis.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Juha Metsäkallas
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-23 18:37

S-ro Buller, mi havas altan estimon por vi, tamen unu afero mi ne komprenas.
Vi ŝajnas sugesti, ke homoj persone povus/rajtus havi tute alian opinion, eĉ kontraŭan al la publika funkcio.
Ĉu – laŭ via opinio – ne estas limitoj al tio?

Ĉu laŭ via opinio la “ekspliko” de REU-prezidanto Lebedev estas kontentiga, ĉu nur ĉar li deklaris sian opinion privata, ĝi subite fariĝis “tolerebla”?
Ĉu al tia monstraĵo konduku la neŭtralecpolitikon, laŭ vi?

Ĉu laŭ vi, la prezidento de Finnlando povus “persone” ĉeesti novnaziajn rondojn, kaj samtempe resti la ŝtatestro de via lando?
Ni ĉiuj konas la KOVIM-festojn de Boris Johnson, aŭ pensu nur pri la freŝdata skandaleto ĉirkaŭ la vialanda ĉefministro Sanna Marin – aferoj, kiuj estas multege malpli gravaj ol la veneno de Lebedev (kaj Smetanina).

Vi sendube scias, ke en 1933 UEA okazigis Universalan Kongreson en Kolonjo, Germanujo kaj ke la nazia urbestro alparolis la ĉeestantojn.
Ĉu – laŭ vi – neŭtraleco tiom gravas, ke ni permesu, ke al la pli granda E-movado (mi nun ne parolas nur pri UEA ) aliĝu eĉ la plej naŭzaj ideologioj kaj la al ili apartenantaj homoj, eĉ se nur neoficiale?

Mi volas komuniki mesaĝon al vi:

Vi sendube sentis aŭ sentas multan ĉagrenon kaj malgajon pri la materia kaj morala falo de la organizo, kiun vi tiel senlace, plenkore kaj brile gvidis, sed komprenu unu aferon:
Kion vi faris por Esperanto, neniam perdiĝos, via farita laboro ne nur dependas de la Asocio. Kion vi faris por Esperanto kaj transdonis en viaj ĉiutagaj kontaktoj kun esperantistoj el la tuta mondo ne perdiĝos.
Kaj tio ne estas pligajiga paroleto mia: Estas mia forta kredo, ke plej gravas, kion ni transdonas en la homa, interindividua kontakto. Kaj en tio vi plene sukcesis. Multaj esperantistoj povas atesti pri tio.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-23 18:42
Respondo al  ne-al-cenzuro

Osmo komprenas, ke UEA ne okupiĝas pri novnazioj, pandemioj aŭ festoj ĉe la prezidanto de Finlando, sed pri “la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, nur.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-23 18:59
Respondo al  Yves Bellefeuille

Pardonu, sed laŭ miaj lastaj informoj vi ne estas la proparolanto de Osmo Buller.

Osmo Buller
Osmo Buller
2022-08-23 20:55
Respondo al  ne-al-cenzuro

Mi klarigu mallonge, ke ie certe estas limo, kiun ekz. delegito ne rajtas transiri, sed malfacilas precize difini ĝin. Klare estas, ke ekz. la hiene malpaca lingvaĵo de Lebedev kaj Smetanina ne estas akceptebla. Ankaŭ estas klare, ke UK ne povus okazi en nazia aŭ alispeca hommalama lando kiel siatempe Germanio. Temas pri la sama principo, laŭ kiu ne eblas UK en Tanzanio, nome ke la sekureco de iuj kongresanoj ne estus garantiita kaj iliaj bazaj homaj rajtoj ne respektataj. Tio ne estis ĉiam konsiderata en UEA, sed oni konscie ekaplikis ĝin nur en la 90-aj jaroj. Kiel ĝenerala direktoro mi strikte sekvis ĝin kaj tial min persone konsternas la preteco de la nuna reĝimo ĵeti ĝin rubujen. Tio sola estus sufiĉa kialo forlasi UEA. — Fine mi elkore dankas vin pro viaj belaj kaj vere kortuŝaj vortoj pri mia laboro, kara Leon. Mi suferis seniluziiĝojn, sed pli elstaras por mi la memoro pri multaj sinceraj esperantistoj ĉie en la mondo, kiujn mi ekkonis kaj kiuj pliriĉigis mian vivon.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-23 22:49
Respondo al  Osmo Buller

Elkoran dankon pro via respondo. Via respondo valoras multe al mi.

Por homoj, kiuj ankoraŭ dubas pri Tanzanio, mi volas aldoni, ke en tiu lando samseksamuloj estas minacataj de dumviva enkarcerigo kaj viroj suspektataj pri samseksamo submetataj al anusaj ekzamenoj.

La nura fakto, ke la estraro de UEA sendis al Tanzanio la nun jam eksan estraranon Raola por esplori la pretecon de Tanzanio gastigi la Universalan Kongreson, estas profunde hontinda.

Troveblas pluraj landoj en Afriko (pli) respektantaj la homajn rajtojn de samseksamuloj, kaj UEA konsideras (mal-)ĝuste unu el la plej gejfobiaj landoj. Nu, bedaŭrinde nenio plu surprizas min, se temas pri UEA.

Vicprezidanto Maia bone pripensu antaŭ ol kunvenigi sian edzon al tia lando.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-23 19:23

Estus pli bone, se Svetlana Smetanina kaj aliaj malbonuloj restas en putrita UEA.
 
Male, Osmo Buller kaj aliaj justuloj eliru for, por fondi novan justan organizaĵon!

Jens Stengaard Larsen
2022-08-28 16:00
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Ion similan faris siatempe Ivo Lapenna kun NEM (la Neŭtrala Esperanto-Movado). Origine li simple volis forlasi ĉiujn postenojn kaj membrecojn ekde 1975, klarigante siajn motivojn en “Hamburgo en Retrospektivo”, sed liaj geamikoj tiom deziris renkontiĝi kun li kaj scii lian opinion pri aktualaĵoj, ke necesis fondi etan organizaĵon por okazigi ĉiujaran konferencon, eldoni revuon (Horizonto) ktp. Li tamen neniam celis anstataŭigi UEA, kiun li kvazaŭ propramane formis dum la jardekoj post la dua mondmilito. Eksiĝi el UEA post longa tiea postenado estas kvazaŭ transmigri al tute nova lando. Malgraŭ ĉiuj malagrablaĵoj UEA atingis aferojn kiujn oni ne facilanime forĵetu. La rilatojn al Unesko, ekzemple.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-28 21:24

Jes, UEA atingis aferojn, IAM. Sed post la emeritiĝo de Osmo Buller, la Asocio ne nur estas en libera falo, sed ankaŭ ne plu havas konsciencon nek moralon.
Post la maldungo de la oficistoj kaj fermo de la Centra Oficejo, ne restas pli ol sakego da mono (sendube rapide ŝrumponta) kaj iu svaga reta volontulorganizo kun membronombro neniel plu fidebla.

Vi parolas pri la atingoj de UEA, kiuj grandparte troviĝas jam en la historio, atingitaj de diligente laborintaj antaŭaj generacioj sed se en la nuna tempo Esperanto atingu progreson, tio devas veni de homoj kapablaj kaj kun tute alia moralo ol tiuj sentaŭguloj, kiuj nun estas kaj en la estaro kaj en la komitato de UEA.

Jens Stengaard Larsen
2022-08-29 21:55
Respondo al  ne-al-cenzuro

Certe, sed kie vi trovos ilin? Nova organizaĵo ne plifaciligos tion. La kerna problemo estas ke neniu konas la bonajn argumentojn kontraŭ la Angla evoluonta al ĉies unua lingvo. Sen tio, neniom helpas aliaj kapabloj kaj alta moralo.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-08-24 14:56

La foriro de estiminda kaj elstara organizanto – Osmo Buller, unu el la plej gravaj por la organizita E-Movado, esperantistoj, por multaj – precipe por UEA-membroj kaj la iamaj eksaktivuloj, konfirmas profundecon de la organiza krizo. Mi konscias, ke la krizoj en nia verda Movado kaj precipe en UEA okazadis jam plurfoje. Kelkaj rezultigis dividojn: komence de la subtenantoj de la ideo de internacia lingvo, poste nur de esperantistoj, sed la nuna krizego, ligita kun la kulturaj kaj sociaj ŝanĝoj, povas rezultigi (miaopinie) rapidan malaperon de la organizita tutmonda Esperanto-reprezentaro. Eble por la generacio de niaj nepoj sufiĉos la virtuala realo kaj la reta, malcentra, komunikado? Eble en tia realo nia lingvo provos sian longdaŭran: vivipovon kaj disvastigeblon? Mi verŝajne tion jam ne spertos! Se temas pri akceptado de la aliuloj, koncerne: morojn, religiojn, haŭtokolorojn, ni eŭropanoj/amerikanoj memoru, ke antaŭnelonge en niaj landoj oni ne agnoskis kaj praktike eĉ nun – ekzemple en Pollando – oni ne agnoskas la egalajn rajtojn de la aliuloj: koncerne seksperferojn, religiojn, morojn kaj eble plej hontinde – la haŭtokoloron! Civilizita, alte edukita, prezidento de teorie civilizita Rusio ne agnoskas la rajton ekzisti al la agnoskita tutmonde najbaro – Ukrainio. Pola prezidento, doktoro de juraj sciencoj, publike deklaras ke gejoj ne estas homoj, sed ideologio. En Usono, Hungario, Pollando oni konstruis grandajn barilojn por limigi la fuĝeblecojn por milionoj da persekutataj homoj. Do ni ne miru al niaj
homfratoj, precipe al la edukitaj – ofte en Eŭropo/Usono politikistoj, en kelkaj afrikaj kaj aziaj landoj, ke ili (momente) ripetadas niajn, malnovajn, praktikojn!

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-24 18:05
Respondo al  jarek parzyszek

Samideano,

“oni ne agnoskas la egalajn rajtojn de la aliuloj: koncerne sekspreferojn, religiojn, morojn kaj eble plej hontinde – la haŭtokoloron!”

“Seks-prefero” temas pri tio, kion oni preferas enlite (nu, povas ankaŭ esti eksterlite, sed kutime estas enlite) sed mi supozas, ke vi celis “seksa orientiĝo”, kio ne estas simpla “prefero” sed kutime fiksita eco de ies identeco.”

Per via “plej hontinde – la haŭtokoloron” vi ŝajnas sugesti, ke diskriminacio pro seksa orientiĝo estas (iom) malpli hontinda ol diskriminacio pro haŭtkoloro.
Vi eble ne vere bone pripensis viajn vortoj kaj ili tiukaze estus pardoneblaj, sed se vi opinius, ke diskriminacio pro seksa orientiĝo estus malpli malbona ol diskriminacio pro haŭtkoloro, tio ne estus akceptebla.
Kiel nigruloj ne elektas sian haŭtkoloron, tiel gejoj kaj lesboj ne elektas sian seksan orientiĝon.

Vi absolute pravas, ke la “civilizita” mondo, precipe per siaj religioj alportis al Afriko malamon kontraŭ samseksamo – ofte estas postrestaĵoj de koloniaj leĝoj, kiuj krimigas samseksamon en afrikaj landoj.

Tamen, komprenu, ke same kiel eŭropaj landoj ne ĉiuj estas samaj, same afrikaj landoj estas diversaj: Ekzistas pluraj landoj en Afriko, kie la situacio por samseksamuloj ne nepre estas bona, sed kie samseksamo almenaŭ ne estas leĝe punebla. Inter tiuj landoj estas Benino, Kaboverdo, Ebur-Bordo, ambaŭ Kongaj respublikoj kaj Malio. Ni certe ne forgesu la plej avangardan afrikan landon, Sud-Afrikon.

Same kiel en Eŭropa Unio ni ne toleras ŝtatajn persekutojn de gejoj en Pollando kaj Hungarujo, ni same ne toleru tion en iu ajn alia lando ekster Eŭropo.
Homaj rajtoj estas tutmondaj, kaj ilia perforto – neniam pardonebla.

Estus krimo okazigi Universalan Kongreson en lando, kie oni leĝe persekutas gejojn, kiel en Tanzanio.
Same kiel estintus krimo okazigi Universalan Kongreson en la tiama Sud-afriko kun sia apartigo de rasoj. Kaj same kiel estis krimo okazigi UK-on en lando, kiu poste amasmurdos judojn.

Jixiang
2022-08-27 17:55
Respondo al  ne-al-cenzuro

Mi ankaux estas hororigita de la persutado de gejojn en Tanzanio. Aliflanke, mi ne malsubtenus la organizado de Universala Kongreso tie. Finfine, estas relative malmultaj landoj en Afriko kie gejoj ne estas persekutitaj, laux Okcidentaj standardoj. Sed kion fari do? Cxu ni neniam organizu kongresojn en Afriko? Aux en la Mez-Oriento? Jam okazis UK-oj en Kubo kaj Cxinio, se temas pri tio.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-27 19:05
Respondo al  Jixiang

”Aliflanke, mi ne malsubtenus la organizado de Universala Kongreso tie [Tanzanio].”

Do konklude, vi estas absolute malmorala persono, por kiu homaj rajtoj neniel gravas. Punktofino.
Vi naŭzas min.

Via ”laŭ Okcidentaj standardoj” estas plena rasismo:

Unue, sam/ambaŭseksamo kaj ĝia persekuto en aĉaj, maltoleremaj landoj ne dependas de ”Okcidentaj standardoj” (”normoj vi sendube celis).

Due, pluraj neokcidentaj landoj ne nur protektas gejojn sed ankaŭ laŭleĝigis samseksan edz(in)econ. Sudamerikaj landoj, sed ekzemple ankaŭ Tajvano.

Mi neniam diris, ke oni ne organizu universalajn kongresojn en Afriko aŭ en Mez-Oriento, sed evidente universalaj kongresoj nur okazu en tiuj landoj, kie sam/ambaŭseksamo ne estas leĝe persekutata.

Via preteco diskriminacii gejojn estas vere naŭza. Ĉu vi same diskriminacius nigrulojn aŭ judojn?

Jes, mi scias, ke okazis jam UK-oj en Kubo kaj Ĉinujo sed kiel eksplikis la eksa, longdaŭra direktoro de UEA Osmo Buller: Ekde la naŭdekaj jaroj UEA ekatentis pri tiaj aferoj, feliĉe!
Kaj nuntempe Kubo kaj Ĉinujo ne plu estas (granda) problemo: Esti samseksama en tiuj landoj nuntempe ne estas krimo.

Mi petas vin revizii viajn vortojn. Eble vi ne bone pripensis ilin, sed ili estas neakcepteblaj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-25 17:29
Respondo al  jarek parzyszek

Pere de koloniismo kaj la kunvenantaj religioj importiĝis malamo kontraŭ samseksamo en Afriko kaj enleĝiĝis punartikoloj kontraŭ samseksamuloj.
Do ni certe ne miru pri la stato de homaj rajtoj en afrikaj landoj, kvankam oni ne forgesu, ke Tanzanio (kun vivolonga enkarcerigo) estas ekstrema kaj estas aliaj afrikaj landoj, kie samseksamo ne estas krimo.

Dirinte tion, tio ne signifas, ke UK en lando kia Tanzanio estus pardonebla.
Tio estus eĉ pli kondamninda al okazigo de UK en la Sud-Afriko dum Apartheid (aparteco). Ĉar dum la tiama sudafrika reĝimo certe estis terura kaj naŭza, nigruloj ne estis leĝe minacataj de vivolonga enkarcerigo, kio ja estas la kazo por gejoj en Tanzanio.

Ekzistis gejoj kaj eĉ judoj, kiuj kunlaboris kun la nazioj, do ĉio eblas, sed tiom da stulteco eĉ de Maia mi ne atendas.

Per tiuj ĉi vortoj mi volas neniel ĝeni al la afrikaj samideanoj. Kontraŭe, mi opinias, ke la riĉega UEA faras multe maltro por niaj afrikaj samideanoj. La 100.000 eŭroj por neniam aperanta retpaĝaro prefere estus uzitaj por subteni la afrikan movadon.

Eble la esplorvojaĝo al Tanzanio fare de Raola neniam estis serioza: Eble ĝi estis nur preteksto por donaci belan, multekostan vojaĝon al tiu nun jam eksa estrarano, financitan de UEA.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-25 18:42
Respondo al  ne-al-cenzuro

Pro malfruega aprobo de unua komento verkita hieraŭ, kiun mi supozis perdita, nun du fojojn aperis komento de mi enhave pli malpli la sama. Sed ĉar la du mesaĝoj enhave tamen iomete malsimilas, ili povas resti ambaŭ.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-30 12:04

Cxar temas pri Afriko, Osmo ne volas ke UK okazu.Cxu tio ne povas esti konsiderita kiel rasismo?

Mi esperantistigxis en 2005 kaj ekde tiam havis grandegan deziron partopreni en UK, almenaux unu fojo. Tio estas granda lukso, kiun afrikanoj ne povas permesi sin havi. Nun la okazo prezentigxas, jen homoj ekkrias ke en Afriko legxoj punas samseksemulojn, kvazaux UK estas renkontigxo de samseksemuloj. Mi bedauxras ke tiaj legxoj ekzistas sed tio ne povas malhelpi okzigon de UK-n. Legxo estas unu afero kaj realeco estas alia.
Ni cxiuj scias ke estas malfacile por afrikanoj ricevi vizon gxenerale por okcidento, sed UK-j cxiujare okazas tie, cxu ne estas kontraux homaj rajtoj malpermesi iun vojagxi? Se jes, UK neniam okazus en okcidento. En Kanada UK aligxis multajn afrikanojn sed neniu ricevis respondon,sed homoj kun bonaj pasportoj senprobleme partoprenis. En Kanado estis postulo esti vakcinita por eniri la landon, cxu tio ne estas kontraux homaj rajtoj, sed neniu parolis pri tio.
Leon, mi havas etan demandon: cxu vi jam vojagxis al Afriko gxenerale kaj al Tanzanio specife? Mi supozas ne, vi estas inter tiuj, kiuj vidas afrikon tra siaj televidiloj, nutras sin per informoj selektitaj de amaskomunikiloj.
Venu kaj mem spektu.
Mi kuragxigas al la estraro de UEA kaj ecx samseksemuloj, neniu demandos pri seksorientigxo por eniri la landon, neniu estos arestita por tio, sed kompreneble ili devos respekti la legxojn. Tio suficxas kaj pluraj turistoj venas kej inter ili estas samseksemuloj. Tanzanio estas paca lando, venu mem spektu anstataux nur legi informojn, kiuj ja havas ion kasxitan.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-30 18:07
Respondo al  ntakirutimana

Vi misprezentas la aferon: UK en Tanzanio ne povas okazi ĉar tio rekte kontraŭus la statuton de UEA – ne ĉar ”Osmo ne volas ke UK okazu”.

Tamen, freŝdate UEA jam plurfoje agis kontraŭ sia propra statuto, do nenio plu suprizas min pri tiu bando da friponoj.

Kompreneble Universalaj Kongresoj ne estas sole ”renkontigxoj de samseksemuloj” sed en UK-oj ja partoprenas sam/ambaŭseksamuloj kaj individue kaj organizite per la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.
Ilia sekureco kaj kunvenrajto ne povas esti garantiitaj se temas pri UK en Tanzanio kun leĝo, kiu promesas tutvivan enkarcerigon.

Do nur la penso okazigi UK-on en tia lando estas absurda.

Via komparo kun afrikaj samideanoj, kiuj havas malfacilaĵojn akiri enirpermesojn por eŭropaj landoj ne estas trafa: Eĉ se malfacile, afrikanoj partoprenas en Eŭropaj E-kunvenoj kaj certe ne estas leĝe persekutataj de eŭropaj registaroj.
Kontraŭe, samseksamuloj defakte jam ne rajtas eniri Tanzanion aŭ riskas enkarceriĝi tuj poste se ekz. du viroj kondutas analoge al aliseksama paro.

Mi neniam estis en Afriko, bedaŭrinde, sed male al via supozo, mi ne nutras min per bildoj kaj vortoj de la amaskomunikiloj.
Mi legas kaj sekvas la raportojn de la internacia geja komunumo mem, kiu estas plej bone informita. Sed ne nur: Pluraj negejaj homrajtaj asocioj raportas la saman.

Alia afrika lando, Ganao, kie oni leĝe malpermesas samseksamon, malebligis konferencon de GLAT-uloj:

”A history-making LGBT+ rights conference in Ghana has been banned and, no, it’s not because of coronavirus”

https://www.pinknews.co.uk/2020/03/13/ghana-lgbt-rights-conference-coronavirus-pan-africa-ilga-nana-akufo-addo/

Pri la aĉa situacio en Tanzanio mem, vi trovos raporton ĉi tie, de Human Rights Watch:

”If We Don’t Get Services, We Will Die”

https://www.hrw.org/report/2020/02/03/if-we-dont-get-services-we-will-die/tanzanias-anti-lgbt-crackdown-and-right

Vidu ankaŭ: The Pan Africa International Lesbian, Gay, Bisexual, Transgender and Intersex Association

https://panafricailga.org/

”neniu estos arestita por tio, sed kompreneble ili devos respekti la legxojn”

—>Do, laŭ vi, se oni estus organizinta UK-on en la Sud-Afriko de antaŭ 1994, ankaŭ tio ne estintus problemon, ĉar se nigruloj kaj koloruloj restus for de la ejoj kaj lokoj destinitaj al blankuloj, estus nenia problemo?!!!

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-08-31 10:28
Respondo al  ne-al-cenzuro

”—>Do, laŭ vi, se oni estus organizinta UK-on en la Sud-Afriko de antaŭ 1994, ankaŭ tio ne estintus problemon, ĉar se nigruloj kaj koloruloj restus for de la ejoj kaj lokoj destinitaj al blankuloj, estus nenia problemo?!!!”

Temas pri du malsamaj situacioj


ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-31 16:05
Respondo al  ntakirutimana

Mi ne diskutos kun vi pri la (mal-)sameco de la situacioj.
Kio gravas, estas, ke la situacioj egalas.

Vi multe uzas la vorton “krii’ mi vidas – sed ĝuste nun vi ĉi tie krias sen argumenti.
Bone, la situacioj malsamas….kaj do?

Ĉu laŭ vi Universala Kongreso en Sud-Afriko sub Apartheid (aparteco) ne rajtus okazi ĉar vi estas nigrulo, kaj UK en Tanzanio ja, ĉar vi fajfas pri la rajtoj de gejoj?

Ĉu tiel?

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-09-01 12:40
Respondo al  ne-al-cenzuro

Ne estas kompareblaj situacioj: En Sudafriko, personoj kun nigra hauxto kaj kun tiuj de blanka hauxto ne vivis en samaj kvartaloj, ne uzis samajn busojn, ne sxoseojn, ne frekventis samajn lernejojn…sed en Tanzanio ne estas tiel, gejoj logxas en samaj kvartaloj kun aliaj, nur la legxo malpermesas tion, sed la realeco estas alia.
En USONO, ne estas legxo kiu permesas al blankulo mortigi nigrulon, sed kio okazas estas la malo, ecx policisto partoprenas al murdado. Laux vi kio gravas? Cxu ekzisto de legxo aux la realo?

Jens Stengaard Larsen
2022-09-01 13:01
Respondo al  ntakirutimana

La leĝo pli gravas ol la realo. Alie, kial havi leĝojn?

Francisco Javier Moleón
2022-09-01 13:27
Respondo al  ntakirutimana

> gejoj logxas en samaj kvartaloj kun aliaj

Ĝis oni scios, ke ili estas gejoj. Tiam ili ne plu loĝos en la samaj kvartaloj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-09-01 20:41
Respondo al  ntakirutimana

Gejoj aŭ nigruloj, ĉu leĝaj aŭ eksterleĝaj diskriminacio kaj perfortoj, ambaŭ estas plej forte kondamnindaj.

Pri Tanzanio:

”El la pli ol 80 GLAT-homoj kaj sekslaboristoj intervjuitaj de Front Line Defenders en junio 2018, ĉiuj krom 2 estis sekse atakitaj aŭ seksperfortitaj de polico. La plimulto estis severe batita; pluraj estis submetitaj al degradiga kaj malhomeca traktado.”

( https://www.frontlinedefenders.org/en/statement-report/tanzania-targeting-lgbt-defenders )

”Laŭ la reprezentanto de LGBT Voice, GLAT-uloj estas submetataj al perforto surstrate, en siaj hejmoj kaj de familianoj; li estis konscia pri ĉirkaŭ 100 kazoj de ”fizikaj atakoj kaŭzantaj vundojn” al GLAT-homoj inter 2010 kaj 2013 ( GLAT-Voĉo 25 julio 2014). Human Rights Watch raportis pri multoblaj fizikaj atakoj kontraŭ GLAT-homoj, inkluzive de atakoj fare de familianoj, najbaroj kaj fremduloj (Human Rights Watch junio 2013, 25, 54, 66-68). La sama fonto raportas ke en septembro de 2011, ”Genro-Festivalo” kiu estis organizita de du tanzaniaj NRO-oj por kunvenigi seksajn aktivulojn el tuta Afriko, kaŭzis mafian atakon kontraŭ GLAT-partoprenantoj; almenaŭ unu samseksama partoprenanto estis batita fare de homamaso kiu diris ke ”’ili volis mortigi gejojn’” (ibid., 24-25).” (kruda Google-traduko).

( https://www.refworld.org/docid/540421f24.html )

La diferenco inter vi kaj mi, ntakirutimana, estas ke mi same indigniĝas pri atakoj al gejoj kiel pri atakoj al nigruloj.

Kompreneble ankaŭ eblas, ke vi antaŭe simple ne komprenis ”la realon” de GLAT-uloj en Tanzanio.

Ĉu nun, kiam mi prezentis al vi multajn faktojn, vi eble pli bone komprenas la teruran situacion en kiu troviĝas GLAT-uloj en Tanzanio?