Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito

La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa diskuto kaj voĉdono.

Jevhen Kovtonjuk parolas en la komitata kunsido.

La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion komence de aŭgusto postulis komitatano Osmo Buller.

Buller ne plu membras en la Komitato, sed la saman demandon en la vendreda komitata kunsido en Montrealo levis la komitatano A por Ukrainio, Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk. La temo estigis viglan diskuton kaj la komitata kunsido devis esti plilongigita.

Vicprezidanto Fernando Maia atentigis, ke la ĉefdelegitojn elektas la Estraro kaj ne la Komitato. Li ricevis fortan subtenon de Renato Corsetti:

– Ĉi tiu komitato laŭ mi devus peti al la Estraro solvi ĉi tiun problemon en la kadro de siaj normalaj laboroj, diplomatie kaj sen damaĝo al la asocio.

Hans Becklin, komitatano A por TEJO, atentigis, ke la Komitato tamen estas la supera organo de UEA, kaj principe povas instrukcii al la Estraro eksigi ĉefdelegiton. Prezidanto Duncan Charters argumentis, ke ĉiuokaze la afero devas esti traktita delikate.

– Tio bezonas diplomatian laboron, ĉar unu el la solvendaj aferoj estas la minaco de la ukrainia asocio forlasi UEA, se restos la rusia, kaj inverse minaco de la rusia asocio forlasi UEA, se restos la ukrainia. Do vi vidas la diplomatian problemon kiun ni havas. Sed mi volas eniri tion kun maksimuma bonvolo, por provi teni ĉiun en la kadro de UEA kaj ne komenci forigi individuojn kaj asociojn. Tio estos precedenco.

Jevhen Kovtonjuk atentigis, ke Ukrainia Esperanto-Asocio ne minacis forlasi UEA.

– Estas kelkaj esperantistoj en Ukrainio, kiuj postulis tion, sed la ĝenerala linio de la estraro de UkrEA kaj la mia kiel komitatano estas tute alia. Ni ne postulas eksigon de REU. Sed mi kiel komitatano strebas, ke estu justeco.

Li atentigis, ke la ĉefdelegito de UEA en Rusio estas reprezentanto de UEA, ne de Rusio, kaj tial ne povas fari elpaŝojn, kiuj kontraŭas la statuton de la asocio.

– Ni ne devas fari el tio militon inter asocioj, tute ne. Estas multe da rusaj esperantistoj, kiuj subtenas ne la propran prezidenton, mi diru. Kaj ni eĉ helpas al ili, ĉar ankaŭ ili havas problemojn. Ni helpas al ili trovi ĝustan vojon al eksterlando. Ankaŭ ili estas rifuĝintoj, ĉar ili ne povas toleri vivi en tiu lando. Tio estas alia aspekto de la afero, sed mi volas ankoraŭ akcenti, ke ni ne estas malamikoj.

Ĉefdelegito Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, pri kiu ŝi faris la kritikatajn komentojn.

Tiu elpaŝo de Kovtonjuk ricevis aplaŭdojn de multaj ĉeestantaj komitatanoj. Prezidanto Duncan Charters dankis pro la klarigo.

– Efektive estas multaj onidiroj. Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo.

Hans Becklin atentigis, ke TEJO diference de UEA jam tre konkrete esprimis sian solidarecon kun ĉiuj, kiuj suferas de la milito.

– Se vi petas ke ni ne instrukciu la Estraron nun, kiam do ni povas atenti konkretan raporton pri la ĉefdelegito de Rusio? Ĉar mi scias ke en la komitata listo oni plurfoje petis reagon antaŭ difinita tago, kaj reago komplete ne venis. Do daŭre ŝvebas tiu demando, ĉu oni eksigos aŭ ne. Mi petas ke la Estraro donu al ni daton, jen la tuta afero.

Fernando Maia replikis, ke ne eblas postuli de la Estraro tujan reagon, des pli tuj antaŭ la kongreso, kiam la Estraro estas tre okupita de aliaj aferoj. Li diris, ke la Estraro baldaŭ okupiĝos pri la rekonfirmo de ĉiuj ĉefdelegitoj, do ankaŭ tiu por Rusio.

Duncan Charters ripetis, ke la afero devas esti traktata delikate.

– Se ĉefdelegito elpaŝas kun deklaro, kiun ni trovas neakceptebla por UEA, la unua paŝo estas kontaktiĝi kun tiu persono, certiĝi pri la vero de tio, kio estis raportita, kaj komprenigi al la individuo, kial tio estas problemo por la asocio.

Renato Corsetti refoje proponis, ke oni lasu la Estraron pritrakti la aferon kaj donu al ĝi ses monatojn por tio. Dietrich Weidmann, komitatano A por Svisio, kontraŭdiris lin:

– Kelkfoje ankaŭ nenion fari povas kaŭzi gravan problemon al la asocio.

Pli akre reagis Hans Becklin:

– Mi principe ne akceptas la ideon, ke UEA atendu tiel longe, kiam ĝi estas informita klare kaj detale pri kontraŭstatuta ago de ajna delegito, sed precipe de ĉefdelegito. Mi volas substreki, ke vere por mi tio, ke oni traktos tion kiel normalan aferon en la listo de renovigo de cent ĉefdelegitoj estas absolute ofenda kaj neakceptebla.

Vicprezidanto Fernando Maia refoje insistis, ke la afero devas esti traktata diskrete.

– Ne ĉiuj komitatanoj konsentas, ke ni devas trakti tion publike. La Estraro ne devas plene akcepti sen vera analizo la tute prave emociajn opiniojn de kelkaj. Ni devas vere pesi ĉiujn opiniojn, tiel ni agas prudente kaj racie, ne emocie.

Krome malĝusta decido laŭ li povus havi gravajn sekvojn.

– Jes, ni povus tute bone trakti tion specife pri la rusa samideanino, sed se ni faras tion, ni ignoras la eblajn sekvojn. Do ekzemple ni povas esti taksataj kiel kontraŭrusia organizo, ni povas endanĝerigi la vivojn de diversaj esperantistoj de Rusio. Do tio ne estas ofendo, sed estas pli ampleksa kompreno, ke oni devas zorge antaŭenpaŝi. Pro tio mi ne volas videbligi la diversajn problemojn kaj krei iujn danĝerojn por rusiaj samideanoj aŭ eĉ por Esperanto ĝenerale en Rusio.

Post longa diskuto Jevhen Kovtonjuk formulis proponon pri decido:

– Por ke nia diskuto havu almenaŭ iun videblan rezulton, mi havas konkretan proponon, ke la Komitato rekomendu al la Estraro ĝis la 15-a de septembro doni sian decidon pri eksigo de la ĉefdelegito.

Aliaj komitatanoj proponis, ke la vorto “eksigo” ne estu en la decido, sed plimulto deziris sekvi la formulon de la ukrainia komitatano. Aliflanke la limdato estis ŝovita al la fino de septembro.

Laŭ la fina voĉlegita formo de la propono la Komitato instrukcias al la Estraro raporti pri la decido pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio ĝis la 30-a de septembro. Per 12 voĉoj por kaj 8 kontraŭ la propono estis aprobita. La kvanto de sindetenoj ne estis kalkulita, aŭ almenaŭ tio ne evidentis en la reta elsendo.

Post la decido prezidanto Duncan Charters atentigis, ke la komitata decido ne signifas, ke la estraro nepre decidos pri eksigo de la rusia ĉefdelegito, aŭ entute decidos ion ajn pri la afero ĝis la fino de septembro.

– Ni prenos tion simple kiel respondecon raporti. Se ni devos daŭre trakti, ni traktos.

Osmo Buller pli frue informis la Komitaton de UEA, ke li forlasos la asocion, se oni ne eksigos la rusian ĉefdelegiton ĝis la fino de aŭgusto. Libera Folio petis lin komenti la decidon de la komitato. Li respondis:

– La 1-an de septembro mi eksiĝos.

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-13 17:16

“Prezidanto Duncan Charters argumentis, ke ĉiukaze la afero devas esti traktita delikate.”

La ulo pensas, ke li delikate traktas aferojn, dum li marŝas kiel elefanto tra porcelana butiko, eĉ sen rimarki tion, kvazaŭ li suferus aŭtismon.

La decido prokrasti decidon pri la rusa ĉefdelegitino al la 30-a de septembro sendube ankaŭ estis farita por fari plian baton al Osmo Buller, kiu pli frue skribis en la komitata listo:

“Mi ne plu estas komitatano kaj sekve mi kaj aliaj ne-plu-komitatanoj estos elfermitaj el la listo. Mi ne bedaŭros tion, ĉar partopreni en la listo estis perdo de tempo. Granda plimulto de la komitatanoj ja ignoris ĉion, kion mi ĉi tie skribis.”

Mi ne kaŝu mian admiron pri tiu viro, kiu tiom longe tenis la Asocion “en sekuraj akvoj” kiel ni diras en Nederlando, kaj kiu vere apartenas al manpleno da granduloj en nia mallonga Esperanto-historio.

La fakto, ke kaj estraro kaj komitato tiel aĉe traktis tiun homon, estas (cetere unu el la multaj) indiko, ke la Aoscio putregas de interne.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Nicola
Nicola
2022-08-14 0:05
Respondo al  ne-al-cenzuro

Vi tre ofte diras ĝustaĵojn sed ofte misuzas vortojn pro stil-efekto.
”La ulo […] kvazaŭ li suferus aŭtismon” estas ne nur aĉa frazo sed ankaŭ fia laŭ pluraj vidpunktoj. Mi esperas, ke vi resaĝiĝos kaj ŝanĝos tiun frazon.

Loes
Loes
2022-08-13 19:05

Se la estraro ne eksigos la Rusian chefdelegiton ghis la fino de septembro 2022, mi eksighos kiel chefdelegito por Nederlando

István Ertl
2022-08-13 21:16
Respondo al  Loes

Brave kaj prave, Loes.

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-08-14 13:10
Respondo al  Loes

Tion vi faru nur se klaras ke ekzistas tauga posteulo. Se ne tio damaghos la nederlandan Eo-movadon.

AlinaMess
AlinaMess
2022-08-13 20:18

Kia komikaĵo! Ĉu vere iu kredas ke la estraro obeos la komitaton?

La estraro prifajfas la postulojn de la komitato kaj plu agos laŭ la volo de iuj estraranoj kaj de la “supera organo” (NE, ne temas pri la komitato!).

Francisco Javier Moleón
2022-08-14 13:01
Respondo al  AlinaMess

Kiu(j) estas tiu mistera supera organo en la kuliso kaj kion li/ŝi/ĝi/ili celas atingi? Kial la UEA-estraro ŝafe submetiĝus al li/ŝi/ĝi/ili?

Ĉu eble iu/io kun forta financa bazo (ESF?), kies eventuala promeso helpi/nehelpi al UEA povus tiom profunde influi estraranojn? Ĉu individuo(j), kies reputacio kaj movada itinero estas tiom elstaraj, ke lia/ŝia/ĝia/ilia “konsilo” iĝas komplete nepreteratentebla kaj neevitebla?

Eble venis la momento mencii konkretajn fakt(ul)ojn anstataŭ nur nebulajn aludojn. Mi komprenas, ke ne ĉiam facilas/indas/endas nomi konkretulo(j)n, sed eterne turniĝi ĉirkaŭ la kaĉo ne multe helpas.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-08-17 13:17

Mia demando al Alina estis subenpuŝita kaj malaperis: for de l’ okuloj, for de la koro.

Mi konsideras ĝin sufiĉe grava, tial mi jene rememorigas pri ĝi. Kompreneble Alina eble vidis la demandon sed ne volis/povis respondi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-14 1:04

Baza regulo pri justico estas, ke oni rajtas defendi sin. Oni diru al la homo tion, kion oni riproĉas, kaj oni permesu al li publike respondi.

Tiuj, kiuj pretas malatenti la rajton je defendo ne pretendu, ke ili subtenas pacon kaj justecon.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Yves Bellefeuille
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-14 3:12
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ŝia elpaŝo estis tre serioza kaj pasis tiom da tempo, ke ŝi havis pli ol sufiĉe da tempo por ekspliki sin al la estraro kiu povintus tuj reagi.
Anstataŭe oni prokrastas kaj provas nebuligi la aferon:

”Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo”

Ĉiu neblindulo povas vidi, kien tio kondukos.

Okazas ĉiutaga murdado kaj detruegado en Ukrainujo, kaj Charters zorgas, ke ”ni povas esti taksataj kiel kontraŭrusia organizo” !!!

Nun stariĝas la demando, ĉu Charters kaj Maia, se ili estintus (vic)prezidantoj en alia epoko, estintus same toleremaj por la nazioj kaj timintus, ke UEA povus esti taksata kiel kontraŭgermana organizo.

Bela duopo pinte de la Universala.
Ĉu mirigas, ke la membronombro ĉiam pli falas kaj la direktoro jam serĉas manierojn por artefarite altigi tiun nombron (interalie per aŭtomata remembrigo de homoj, eĉ se ii ne pagas)?

UEA estas preter savo – necesas nova kaj freŝa organizo por reprezenti la esperantistaron – tre tre for de tiu putranta kaj stinkanta rubujo.

#Ukrainujo

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-08-14 12:43

Lau la vortoj de ”samideano” Aleksandr Lebedev sur la oficiala retpagharo de REU (komparu: https://reu.ru/informoj/eo/342) pri la 9-a de majo
[”Gloron al la granda Soveta Lando, por kiu ili batalis, kaj al la soveta rugha standardo, kiu kondukis nian armeon kaj estis hisita en Berlino! Ni, nun vivantaj, estu indaj heredantoj de la prauloj, kaj, rebatante nuntempajn defiojn, ni kune faru Rusion same forta kaj nevenkebla, kia estis nia granda historia Patrujo.”] shajnas ke nurruslanda organizo nur launome (kaj trompe por naivaj eksterlandanoj) ankorau ekzistas. Fakte temas pri revivigita au revivigota sovetia organizo. Mankas ankorau oficiala petskribo de Lebedev kaj akademiano Melnikov kaj Smetatnina al Putin malpermesi Esperanton en RusFed por kontinuigi la ideojn de la granda Stalino! Por ke la rusa kulturo ne estu minacata fare de toleremaj esperantistoj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-14 19:20
Respondo al  B. Schwaiger

”La speciala operaco devas daŭri ĝis la kompleta rastado de la tuta teritorio de Ukrainio, dum tiom da monatoj kiom necesas.

Ideale ĝi finiĝu per la kompleta likvido de la nuna ukrainia ŝtato” (traduko de LF).

Tiaj estas la vortoj de la prezidanto de Rusia Esperantista Unio – landa asocio de UEA.

Iru surstraten kaj klopodu varbi novajn esperantistojn per tiaj vortoj kun la aldono ke UEA sekvigas neniajn konsekvencojn kontraŭ tiaj monstraj eldiroj.
Se vi farus tion en Nederlando, vi ne nur ne varbus novajn esperantistojn sed ankaŭ riskus, ke ŝtonoj flugus tra la fenestroj de la vendata CO-domo.

Mi povas paroli nur pri mia propra lando, Nederlando, sed la damaĝo al Esperanto estos nemezureble granda, se ekster Esperantujo diskonatiĝos, ke tio estas akceptebla ĉe esperantistoj.
Mi kredas, ke tio validas same por tuta Eŭropo kaj ankaŭ por milionoj da homoj ekster Eŭropo.

Aŭ imagu se Eŭropa Unio ekscios pri tio, aŭ la pli granda homrajta Konsilio de Eŭropo (ne konfuzenda kun la Eŭropa Konsilio de EŬ, vidu ankaŭ: https://www.coe.int/en/web/portal/-/the-russian-federation-is-excluded-from-the-council-of-europe ) de kies subvencioj TEJO dependas.

Imagu, ke la prezidanto de Irana Esperanto Asocio dirus la saman pri Israelo.
Ĉu nur unu minuton tio estus akceptebla?

Charters kaj Maia, malproksime de Ukrainujo kaj Eŭropo perdis ĉian realecsenton kaj krom detrui UEA nun ankaŭ kaŭzas grandegan damaĝon al Esperanto mem.

UEA estas klare perdita afero.
Malgraŭ tiamaj diskutegoj en la E-movado, UEA jam en 1933 faris ekstreme naŭzan mispaŝon akceptante paroladon de nazia urbestro dum Universala Kongreso kaj la forpelon de judoj el (estraroj de) germanaj Esperanto-asocioj (vidu: https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2021/06/02/germanaj-esperantistoj-cu-denova-perfido-de-la-judoj/ ).

Esperantistoj de bona volo nun kuniĝu kaj formu novan movadon por kontraŭstari la politikon de UEA, ĉar ĝi minacas Esperanton kaj sen iu ajn dubo ankaŭ la idearon de Zamenhof mem.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-14 12:17

Verŝajne finiĝis tempo de hipokrita neŭtralismo kaj ne eblas esti kune en una organizaĵo tiele diversaj homoj. Osmo Buller eldiris tion tre klare.
Por estraro estas grave nur kvanto da membroj, sendepende de iliaj kvalitoj, eĉ la krimuloj povas resti (Bulonja Deklaracio permesas tion)
Venis tempo por formi novan organizaĵon, kiu baziĝas sur la aliaj principoj!

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-08-14 13:06
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Enhave mi konsentas kun vi kaj mi ankau kolerighas pri hipokrituloj ie ajn. Sed tamen akceptu ke ech la plej granda malamiko de vi rajtas uzi Esperanton por siaj celoj. Ghi estas komunikada ilo por la homaro, por chiuj. Tia estas la situacio. Dissplitigho de UEA ankau ne helpas nian aferon, helpos nur la ne-esperantistojn.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de B. Schwaiger
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-15 13:25

Por kio ni devas konservi la hodiaŭa UEA? Por gardi postenojn de Maia kaj K°?
Laŭ mi, nuna organizaĵo estas malutila por nia celo.
Dum multaj jaroj, ni simple semis, ne pensante en kia grundo ĵetis semojn: jen rezulto.
Ĉu nia celo estas la simpla disvastiĝo de nia lingvo aŭ la pliboniĝo de la mondo, forpelante el ĝi militojn?.
Estas tre grave, kiujn homojn ni varbas, kun kiaj kvalitoj.
Kiujn homojn povas allogi nuna UEA?
Necese ŝanĝi strukturon kaj statuton!

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-08-15 16:50
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Estimata,
se vi sukcese kolektighis jam milojn da homoj chirkau vi kaj havas sufichan kapitalon – bonvole fondu mem organizon. Se ne, legu la historion de UEA. Dissplitighoj jam estis okazintaj kaj nur malplifortigis niajn celojn. Kaj fine oni ree kolektighis. Chiuj estraroj de iu ajn organizo tamen kapablas kaj lerni el eraroj (konkrete ne-reagoj post februaro 2022) kaj plibonighi. Tragike estas en la nuna situacio ankau la fakto ke Zamenhof mem, estante ruslanda civitano, instigis la ruslandanojn uzi Esperanton. Kelkajn el ni (ekz. min) la okupigho pri Esperanto interesigis ghenerale pri la slava mondo.

Rusujo havas grandan esperantan historion. Pri la estonteco mi dubas.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de B. Schwaiger
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-15 19:55
Respondo al  B. Schwaiger

UEA ne lernas. Vidu la historion kun la nazioj. Vi skribas: ” Tragike estas en la nuna situacio ankau la fakto ke Zamenhof mem”… tio validas eĉ pli forte pri la flirtado de UEA kun la nazioj. Nur pensu pri la sorto de liaj posteuloj…

Ĉu entute vi povas imagi kiel eblas, ke esperantistoj akceptis paroladon de nazia urbestro dum UK, dum Zamenhof mem estis juda?

La UK en Kolonjo okazis de la 29-a de julio 1933 ĝis la 5-a de aŭgusto 1933.
La paĝo yadvashem.org skribas:

“La 9-an de marto 1933, plurajn semajnojn post kiam Hitler fariĝis kanceliero, organizitaj atakoj kontraŭ judoj eksplodis en tuta Germanio. Du semajnojn poste, la Dachau koncentrejo, situanta proksime de Munkeno, malfermiĝis.

(…)

La 1-an de April, 1933, ĝenerala bojkoto kontraŭ germanaj judoj estis deklarita, en kiu SA-membroj staris ekster Jud-posedataj butikoj kaj entreprenoj por malhelpi klientojn eniri.

(…)

Ĉirkaŭ unu semajnon poste, leĝo koncerne la rehabilitadon de la profesia ŝtatservo estis pasigita. La celo de la leĝaro estis elpurigi la ŝtatservon de oficialuloj de juda origino

Ĝi estis la unua rasa leĝo kiu provis izoli judojn kaj forigi ilin de germana vivo.”

(rapida traduko pere de Google)


Ktp. Ktp. La finon ni ĉiuj konas.
Neniu povas diri, ke la tiamaj esperantistoj ne sciis, kio tiam estis okazanta en Germanujo.

Laŭ mia scio, UEA neniam pardonpetis pro tiu kongreso.

***

En la nuna tempo ne necesas havi milojn da homoj kaj grandan kapitalon ĉirkaŭ si.
UEA havas (kvankam la membronombro konstante falas)…kaj al kiu bono tio kondukos? Nur al iom da marĝena umado, krom se vi altvalorigas la “konsultajn rilatojn kun UN”, kio sonas bele sed ne havas grandan praktikan valoron.

Ni havas instruistan asocion, ILEI, kiu ne havas la monon por dece funkcii, kaj alian asocion, UEA, kiu havas la monon sed eĉ ne sukcesas surmerkatigi vortarojn, kursojn kaj krei retpaĝarojn por lerni la lingvon, malgraŭ ke ĝi havas la nomon “Universala Esperanto-Asocio.

Kaj nun eĉ la lasta restaĵo, deca moralo malaperis el la asocio per la malebleco kondamni klare kaj laŭte militon kaj subtenantojn de tiu milito, malgraŭ, ke multaj esperantistoj estas trafitaj de tiu milito kaj ĝiaj sekvoj.

Ne, pri UEA mi havas neniajn ajn esperojn plu. Mi preferas malgrandan, malriĉan novan movadan kernon kun klare pacamantaj idealoj, do kun konscienco, ol “grandan” organizon kiu estas kadukkaduka (ne tajperaro).

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Francisco Javier Moleón
2022-08-15 21:44
Respondo al  ne-al-cenzuro

> UEA […] ne sukcesas […] krei retpaĝarojn por lerni la lingvon

UEA ne sukcesas krei eĉ sian propran retpaĝaron.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-08-15 21:29

E-movado estas viva ĝis nun nur danke al entuziasmo de esperantistoj, sed ne danke al kapitaloj.
Nuna UEA havas nedemokratian strukturon. UEA de Hodlero estis fondita sur la individua membreco.
Mi preferus esti en organizaĵo, kiu enhavas kelkajn entuziasmajn kaj sincerajn esperantistojn, sed ne en organizaĵo, kiu enhavas multe “mortajn animojn” kun kapitaloj.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2022-08-16 16:26

„Do ekzemple ni povas esti taksataj kiel kontraŭrusia organizo, ni povas endanĝerigi la vivojn de diversaj esperantistoj de Rusio”.
Por savi ilin, aŭ eĉ promocii en la okuloj de la reĝimo, prefere aplaŭdu la tiel nomatan specialan operacon en Ukrainio. Eble Kremlo eĉ finance subtenos UEA, eble Putin mem malfermos sekvan Universalan Kongreson. Tio tute kongruos kun la historio de la neŭtrale blinda asocio lekanta la pugon de totalismaj diktatoroj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-16 21:53

Jen unu tia ekzemplo – sen plia komento:

https://www.youtube.com/watch?v=22OTKrhn1c0

UEA putregas, sed per via lasta frazo vi sukcesas multe pli elstare diri tion ol mi, Przemysław.

Jam venis la tempo fondi tute novan asocion aŭ aliĝi al Sennacieca Asocio Tutmonda.
UEA certe ne plu estas valida alternativo por ĉiu esperantisto, kiu eĉ nur iomete portas en la koro la idearon kaj idealojn de Zamenhof.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-16 17:31

La “neŭtraleco” de UEA kristaliĝis dum la Malvarma Milito kiel maniero traveli la tutmondan politikan situacion kaj certigi almenaŭ ian kunlaboron inter la okcidentaj kaj orientaj Esperanto-asocioj. Baze ĝi signifis, ke kion ajn Usono faris en sia sfero de influo (ekzemple en Sud-Ameriko aŭ Vjetnamio) kaj Sovet-Unio en sia sfero (ekzemple en Hungario aŭ Ĉeĥoslovakio), tion oni ne kritikis. Nun la mondo fariĝis multe malpli klara: la orienta bloko malaperis, Ukrainio ne plu deziras aparteni al la rusia sfero de influo, sed Rusio volas devigi ĝin al tio per milita perforto. Nun oni ne plu havas evidentan respondon al la demando, kion signifas la politika neŭtraleco de UEA.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-17 15:23
Respondo al  Jouko Lindstedt

Prave. Ni tamen ne forgesu, ke la Malvarma Milito jam finiĝis antaŭ 30 jaroj.
La neŭtralecpolitiko de UEA, kiu iam havis funkcion, nun fariĝis anakronismo samkiel la tuta organizo fariĝis anakronismo kun ĝia supera organo ege tro granda, kie la potenco ne troviĝas ĉe la inidividuaj membroj sed ĉe reprezentantoj de landaj organizoj.

Charters kaj Maia, kiuj jam materie detruis la Asocion, nun ankaŭ je nemateria nivelo pludetruas ĝin, estante absolute malkapabla kompreni, ke ĝuste en Eŭropo, lulilo de Esperanto, homoj ne plu akceptas umadon kun diktatoroj kaj fireĝimoj – eĉ malpli se tiuj invadas, murdas kaj detruas en lando apartenanta al la eŭropa frataro.

UEA bezonus drastan restrukturigon, forigon de Charters, Maia kaj la same lama komitato – kaj eble ankoraŭ estus ŝanco por UEA kaj por neniigi la jam kaŭzitajn detruojn.

Tio estas, se oni sukcesus oferti ion al la membroj krom altaj kotizoj.

Ni tamen ne havu iluziojn. Por UEA ne plu estas vojo antaŭen. Ĝi atingis jam muron ne plu disbateblan, sakstraton.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro