Auld kaj Boulton jubilee iĝas Bauldton

Naskiĝis antaŭ cent jaroj William Auld kaj Marjorie Boulton. Libera Folio invitis Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, rakonti pri la Festjaro BAULDTON, projekto de EAB por celebri la du eminentajn verkistojn dum ilia jubilea jaro.

Marjorie Boulton kaj William Auld jubileas ĉi-jare.

Mi ekkonsciis pri la venonta jubileo de Marjorie Boulton antaŭ kelkaj jaroj: ŝi mortis en la aĝo de 93 jaroj en 2017, do antaŭvidi ĝin ne estis malfacile, kaj la jaron mi konservis en la kapo.

Mi ne certas pri tio, kiam mi enkapigis la naskiĝjaron de William Auld, sed supozas, ke temas pri subita vizito al lia ripozloko: mi kaj mia vivkunulo, Clare Hunter, estis surŝosee en Skotlando dum la pandemio, kiam necesis al ni viziti gemojn en la nordo, ĉar flugi alilanden ne eblis. Ŝi komentis, ke vojŝildo indikis iun Dollar, kaj tuj mi elŝoseiĝis: en tiu vilaĝo loĝis William Auld! La tomboŝtonon mi trovis preskaŭ tuj … sed nur post malsukcesa vizito al alia preĝejo en la vilaĝo!

Dum kelkaj jaroj, do, mi sciis, ke 2024 estos substrekinda jaro: tiuj du – la unuaj personoj nomumitaj por la Premio Nobel pri literaturo pro siaj verkoj en Esperanto – havas internacian renomon inter la esperantistaro, kaj estas la pintaj kontribuintoj de nia insularo al la Esperanta kulturo. Tial naskiĝis la projekto Festjaro BAULDTON, kiu enhavas plurajn partojn por festi iliajn vivojn kaj verkojn.

Reeldonado de kelkaj iliaj libroj dum la jaro estis tre evidenta maniero plenumi la taskon. Multe plisimpligis tion, ke EAB jam havas la kopirajtojn de Marjorie Boulton, kaj kun la familio de William Auld ĝuas bonan rilaton.

Tial mi anoncis la Festjaron en la 1-a de januaro, klarigante, ke ni lanĉos ĝin per libro, kiu, laŭ mi, ŝajnis la natura unua paŝo: Rimleteroj, la sola projekto en kiu ambaŭ kunlaboris ekskluzive. Temas pri kolekto de ilia korespondado dum periodo naŭ-monata en 1953 kaj 1954, sendita poŝtkarte kaj rondel-forme, laŭ poemstilo de mezepoka Francujo. Eblas tuj kompreni pri kio temas legante la mesaĝon, kiun Auld tutunue sendis al Boulton por estigi la korespondadon:

Jubilea eldono de Rimleteroj.

Mi vin invitas korespondi
rondele: ĉu l’ propono logas?
Ĝis nun mi tede monologas,
sed volas jam dueton fondi.

Ni versojn vidas kore sponti,
se nur la Muzoj nin apogas –
mi vin invitas korespondi
rondele: ĉu l’ propono logas?

Mi sendas, Manjo, por vin sondi,
ĉar la ideo min provokas,

sugeston jenan. Mi do vokas:

ĉu emas via kor’ respondi?

Mi vin invitas korespondi.

La respondo estis skribita tri tagojn poste: ”Duelinviton mi akceptas.” Jen la deirpunkto: ankoraŭ ne tridek jarojn aĝaj kaj relative novaj esperantistoj, ili tamen jam plene majstris la lingvon. Ili interŝanĝis 84 poŝtkartojn dum tiu periodo: unu en ĉiu tria tago!

La libreton, kiu enhavas biografietojn, antaŭparolon kaj postparolon, eblas aĉeti de retbutikoj kiel Amazono kaj Adlibris. Ĝin sekvos pluraj aliaj reeldonoj, kvankam kompreneble tempopremoj tre limigas nin.

Ĉeesta honorado estas plia parto de la Festjaro, kaj ne estis malfacile decidi, kie kunveni por tion fari. Kolegio Somerville en Oksfordo estis parto tre kara de la vivo de Marjorie Boulton. Tie ŝi studis de 1941 ĝis 1948, kaj denove inter 1971 kaj 1976. Mi tial aranĝis kaj gvidis tie duhoran ceremonion, kiu okazis la 7-an de majo, precize cent jarojn post ŝia naskiĝo. Estos io simila por William Auld en la 6-a de novembro ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton de pli ol 4 000 Esperantaj libroj.

La speciala, luksa versio de la jubilea eldono, disdonita al la kongresanoj, enhavas ankaŭ reproduktaĵojn.

Kompreneble, necesis fari ion rilate la paron dum la plej granda kunveno de esperantistoj en Britujo. La Brita Kongreso de Esperanto kutime okazas en aprilo, kaj lastan jaron estis starigita en Kembriĝo, unu el la du urboj famaj pro sia universitato en nia lando.

Saltado de tie al Oksfordo estus poezia eĉ sen la duobla jubileo, sed ne eblis ignori tion, ke Marjorie naskiĝis en majo. Tial eblis prokrasteti aferojn tiel, ke koincidos preskaŭ perfekte la kongreso kaj la datreveno de Boulton. La Britan Kongreson, do, ni starigis ĉe du samstrataj lokoj en Oksfordo: Kolegio Somerville kaj Kolegio St Anne’s.

La tri unuaj partoj de la sabata ĉefa programo metis en fokuson niajn celebratojn. Nia invitito, Humphrey Tonkin, en sia programero ”Boulton, Shakespeare kaj aliaj geamikoj”, ĵetis rigardon al la pasinteco, kiam li studis en Oksfordo dum unu jaro en la 1970-aj jaroj kiel proksima najbaro de Marjorie Boulton, renovigante amikecon kiu jam etendiĝis tra multaj jaroj.

Tion sekvis Festjaro BAULDTON: la vivo kaj verkoj, en kiu estis prezentataj niaj celebratoj, iliaj atingoj, kaj la projekto de EAB reeldoni kelkajn el iliaj libroj. Post la tagmanĝa paŭzo Maurizio Giacometto kaj Sally Phillips rolludis kiel Auld kaj Boulton, deklamante kelkajn el la rimleteroj.

Kongresanoj havis belan eblon konatiĝi kun tiu majstroverko: mi redaktis ne nur jubilean reeldonon de Rimleteroj, sed ankaŭ specialan jubilean reeldonon: pli grandan, plenkoloran, kaj kun kelkaj aliaj detaloj. Ĝin ricevis senpage kongresanoj.

Maurizio Giacometto kaj Sally Phillips deklamis kelkajn rimleterojn dum la Brita kongreso.

Dudeko da homoj kunvenis ĉe Kolegio Somerville marde la 7-an de majo por celebri la vivon de Marjorie Boulton, nia senkompare bona ambasadoro por Esperanto. Partoprenantoj deklamis ŝiajn poemojn kaj laŭtlegis diversajn prozaĵojn, plej ofte kun traduko en la angla.

Post kelkaj biografiaj detaloj oni aŭdis pri tio, kiel grava estis por Boulton Kolegio Somerville: ŝi verkis artikolon por Somerville Magazine, ”La vivo antaŭ Somerville”, en kiu ŝi esprimis, ke Somerville ĉion ŝanĝis por ŝi. Laŭtlegis tion reprezentanto de Somerville, doktorino Jackie Watson, kaj Humphrey Tonkin prezentis tradukon. Sekvis diversaj poemoj de Kontralte (1955), Cent Ĝojkantoj (1957) kaj Eroj (1959): Aliĝilo, Riĉo, Aglo, Dum Prelego, kaj Stranga Forto.

Aliaj kontribuaĵoj estis ŝia traduko de Preĝo sub la verda standardo, fragmento el ŝia biografio pri Zamenhof, kaj kelkaj linioj el Dekdu piedetoj, montrantaj ŝian spritecon. Poste kontribuis neĉeestantoj: Nicola Ruggiero, reprezentante la Akademion Literaturan de Esperanto, sendis filmitan mesaĝon; mesaĝojn de Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj Lee Miller, Direktoro de ĝia Sekcio por la Kontrolado de Lerniloj, oni laŭtlegis; kaj fine Humphrey Tonkin, nome de Universala Esperanto-Asocio, parolis varme pri virino, kiun li ekkonis antaŭ pli ol 70 jaroj.

La ceremonio finiĝis per transdono de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa, al la bibliotekistino de Kolegio Somerville, Sarah Butler, kaj plie de la du ĵusaj reeldonoj de Rimleteroj. (Pli da detaloj pri la ceremonio eblas legi en la retejo de EAB.)

Restas ses monatoj antaŭ la preciza datreveno de William Auld. Intertempe ni strebos reeldoni kelkajn librojn: la unua verŝajne estos Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto kaj Vereco. Distro. Stilo. Romanoj en Esperanto, kunmetitaj en unu volumon.

Sten Johansson jam verkis la antaŭparolon. Kaj plaĉus al mi povi proponi ion por la Universala Kongreso en Tanzanio; Auld kaj Boulton ja estas respektataj kaj amataj tra la tuta mondo!

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Cyril Robert Brosch
2024-05-22 18:52

Kiel bela, majstra estas jam tiu invita rimaĵo de Auld! Mi estas ravita.
Li vere meritus la nobelpremion, domaĝe, ke estas tro malfrue por tio

Tim Owen
2024-05-23 11:19
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Jen la respondo de Marjorie, Kirilo:

Duelinviton mi akceptas,
Eĉ sub rondela disciplino,
Kvankam vi estas versmaŝino
Kaj multe pli ol mi adeptas.

Vian ideon mi perceptas.
Vi min stimulas, kiel vino.
Duelinviton mi akceptas,
Eĉ sub rondela disciplino.

Mi min el lukto ne esceptas
Kaj mi duelos kun obstino.
Hej, skoto, kion vi konceptas
Kiam vi sendas al anglino

Duelinviton? Mi akceptas!

Majeste, ĉu ne? Tion ŝi verkis nur tri tagojn post kiam Auld sian, do preskaŭ tuj post ricevo … kaj esperantistiĝinte en 1949 ŝi havis tiam nur kvar jarojn da sperto!

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Tim Owen
Cyril Robert Brosch
2024-05-23 18:33
Respondo al  Tim Owen

Brile kaj mirinde, dankon!
Dankon ankaŭ por la informo pri Francis, EAB faras grandiozan laboron.Ho ve, mia librobretaro sendas suspektemajn rigardojn al mi…

Tim Owen
2024-05-23 15:33

Auld kaj Boulton ne estas la solaj britaj esperantistoj, kies centan datrevenon oni festas, ĉar en tiu sama jaro 1924 naskiĝis ankaŭ ilia amiko John Francis. Por celebri ankaŭ lin, Esperanto-Asocio de Britio ĵus reeldonis lian majstroverkon La granda kaldrono, jam de jardekoj ne plu disponeblan paperforme. Eblas ĝin aĉeti de Amazono kaj similaj retbutikoj.

lgk_3d
Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Libera Folio