La ĉefverko de John Francis denove presita

La granda kaldrono de John Francis estas unu el la plej gravaj originalaj romanoj en Esperanto. Ĝi aperis en 1978, elĉerpiĝis kaj poste dum jardekoj ne estis havebla. En 2017 oni reeldonis la verkon en elektronika formo, kaj nun tiu ĉefverko de la Esperanta literaturo fine denove haveblas ankaŭ kiel presita libro, eldonita de Esperanto-Asocio de Britio. Ni petis ĝian direktoron Tim Owen rakonti, kiel tio okazis.

La granda kaldrono estas inter la plej ampleksaj originalaj beletraĵoj en Esperanto.

Libera Folio: Kio estas speciala pri La granda kaldrono kaj ĝia aŭtoro?

Tim Owen: – John Francis estis samlernejano de William Auld en Helensburgh, Skotlando, kaj komencis lerni Esperanton laŭ instigo de la amiko. Al Francis plaĉegis vakeraj romanoj, kaj tial li volis, ke la duopo lernu la hispanan. La ruzulo Auld, jam renkontinte Esperanton, akceptis tion fari, se Francis unue ekstudus la Internacian Lingvon, kaj poste ĝin ne ŝatus. La hispanan, almenaŭ laŭ miaj supozoj, ili neniam lernis.

– Unu jardekon poste Francis debutis internacie – post milittempa deĵorado en la Reĝa Flugarmeo – apud Auld, John Dinwoodie kaj Reto Rossetti, en la unua volumo eldonita de la poste fama Esperanto-eldonejo Stafeto: Kvaropo (1952). Li poste plu famiĝis ene de Esperantujo kiel verkisto de prozo. Unue aperis kolekto de rakontetoj, Vitralo, en 1960. Lia renomo, tamen, venis per la libro, laŭ la vortoj de Osmo Buller, ”konsiderata la plej alta atingo de la Esperanta romano”: temas pri La granda kaldrono, eldonita en 1978.

John Francis.

– Mi devas konfesi, ke mi neniam sukcesis legi la 592 paĝojn longan originalon. Mi provlegis la elektronikan version eldonitan de Esperanto-Asocio de Skotlando en 2017, do povus pretendi, ke mi legis la tuton, sed mia Kindlo montras ĝin apenaŭ tuŝita (ĝi restas je 3%, malgraŭ pluraj provoj), kiel ankaŭ estas la papera versio, kiu kuŝas polvkovrite sur miaj bretaroj kun la aliaj pli ol cent nelegitaj Esperanto-libroj, kiuj hantas min. Ne gravas tamen mia opinio pri literaturo: mi libere agnoskas, ke mi ne estas granda adepto. Anstataŭ min, oni priatentu Sten Johansson: ”Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon.”

Kial la libro dum longa tempo ne estis havebla?

– Ĉar realiĝis la deziro de William Auld: ”Espereble la libro furore disvendiĝos, ĉar tion ĝi meritas.” Post kelkaj jaroj ne plu restis ekzempleroj. Mi supozas, ke reeldoni ne estis tiel facile, kiel oni atendus: la libron eldonis TK-Stafeto, kaj Torben Kehlet bedaŭrinde mortis 59-jara en 2001, antaŭ ol John Francis, post plurjara malapero, revenis en Esperantujon, trovite de mia amiko Hju Rid. Iu kompreneble povus kaj devus poste kontrakti kun Francis pri re-eldonado. Lia reveno ne estis sekreto: li verkis La Kastelo de Vitro, kiun eldonis UEA en 2004.

Kial estis grave reeldoni ĝin en presita formo?

– Ĉar ĝi de jaroj ne plu estis disponebla en tiu formo… kaj elektronikan version ni ne rajtis eldoni.

Kiel oni sukcesis aranĝi pri la kopirajto?

– Kiel estas notite en la nova eldono, ni dankas al Hju Rid de Esperanto-Asocio de Skotlando, kiu aranĝis tion mallonge post la morto de Francis. Oni invitis lin paroli pri la Esperanta vivo dum celebrado de la forpasinto en literatura klubo en Glasgovo. Ĉeestis la duonfilo kaj ĉefa heredinto de Francis, Donald MacDonald. Ili poste traktis inter si, kaj MacDonald al Rid donis skribitan permeson reeldonigi la libron paperforme kaj elektronike. Rid, siavice, donis permeson al EAB publikigi tiun ĉi novan version, kiam mi diskutis kun li la eblon reeldoni ĝin.

– Malfeliĉe miaj provoj kontakti Donald MacDonald por diskuti pliajn reeldonojn en 2024, la jaro en kiu centjariĝus Francis, ĝis nun ne ricevis respondon.

Kie oni povas aĉeti la presitan libron?

– Kiel la plimulton el niaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, eblas aĉeti La granda kaldrono de ĉiutagaj retbutikoj kiel Amazono. Ankaŭ FEL havas kelkajn ekzemplerojn, kiujn ĝi vendas kontraŭ po 25 eŭroj. Ni mem ne proponas tiajn niajn librojn, krom surloke ĉe kongresoj: ne estus sencohave, ĉar Amazono vendas kontraŭ la sama prezo, sed senafranke.

Ĉu la libro do restas havebla ankaŭ en elektronika formo?

– De 2017 la libro estas disponebla elektronike. Eldonis ĝin Esperanto-Asocio de Skotlando, laŭ la permesilo, kiun la heredinto transdonis al Hju Rid.

Tim Owen
Tim Owen.

– Estas notinde, tamen, ke ĝi ne estis tute sama kiel nia paperforma, ĉar okupiĝis pri la du versioj malsamaj homoj. La elektronikan pretigis ĉefe Hju Rid, kun helpo de kelkaj provlegantoj. Nian redaktis dum kelkaj monatoj Edmund Grimley Evans, certe multege pli detale ol mi la antaŭan. Kvankam li redaktis ”tre konservative”, li uzis korektofolion verkitan de Francis kaj sian propran juĝon, ŝanĝante la tekston en proksimume 130 lokoj. Detalojn oni povas legi en la postparolo de la 626 paĝojn longa reeldono.

La kovrila ilustraĵo ne plaĉis al ĉiuj. Ĉu vi volus ion respondi al la kritikantoj?

– Laŭ kion mi legis, ĝi ne plaĉas al vi kaj al du aliaj miaj amikoj. Pri aliaj homoj mi ne scias. Eblas kritiki ĝin plurkiale: parton kreis artefarita inteligento, kaj tio facile rekoneblas. Ĝi estas klare nekonsekvenca: super tranĉeo – do, simbolo de la Unua mondmilito – flugas Fajrosputanto – aviadilo famiĝinta dum la Dua.

– Laŭ mi la kovrilo do estas pli-malpli taŭga. Ĝi montras la diversajn epokojn inter kiuj saltas kaj revenas la rakonto fone, kaj la homan flankon tutunue. Ĝi ja estas ”bildo de la turniĝanta likvo kun kirliĝantaj individuaj eroj”, laŭ la originala pensmaniero de Francis. Kaj supo en kiu kirliĝas diversaj ingrediencoj ofte ne aspektas elstare invitanta: pli bone estas gustumi.

Pli pri la temo

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2024-06-04 16:39

Jam mendita, mi tre antaŭĝojas legi. Kaj iom antaŭtimas: Mi legis “La kastelo de vitro”, kaj ŝatis ĝin ĝis mallonge antaŭ la fino, kie iel la intrigo komplete perdiĝis.

(Rilate la kovrilon, vere ne tiel plaĉan, mi citu la kvazaŭ-internacian proverbon “Ne taksu libron laŭ ties kovrilo”)

zmila
zmila
2024-06-05 7:58

ĉu vi povus ŝanĝi la duan ligilon al versio ĉe arkivo:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2006/baldurfrancis/
John Francis: pintulo bezonas reeldonon (2006)