La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson

Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.

La teamo kiu realigis la novan eldonon: Tim Owen, Hju Rid, Ed Robertson, Duncan Thomson kaj Nicola Ruggiero.

Mi konatiĝis kun John Francis kiam li revenis en la esperantistan komunumon iun vesperon en 2003. Unu el la anoj de la Glasgova Esperanto-societo, la karmemora David Kelso, sciis ke Francis ankoraŭ vivas kaj loĝas en Glasgovo. Kiel modela detektivo, post sufiĉe longa esplorado, li malkovris lian adreson, faris la unuajn provajn kontaktojn, kaj finfine persvadis la grandan homon ĉeesti kunvenon de la Societo. Ekde tiam John partoprenis la plejparton de ĉiuj Esperantaj eventoj en Skotlando preskaŭ ĝis sia morto en 2012.

Dum unu el tiaj eventoj mi hazarde subaŭskultis germanan ĉeestanton, kiu diris post sinprezento de apudsidanta Francis, “Ho, vi estas John Francis! Kia plezuro. Mi treege ĝuas viajn verkojn.” Frapis min kun honto la konstato ke eĉ ne unu vorton de la verkoj de John Francis mi legis ĝis tiam, kaj certe neniam pensis ke tiuj povus esti eĉ ĝuindaj. Altkvalitaj, kompreneble, sed ĝuindaj, ĉu vere?

Mi do aĉetis la romaneton Misio sen alveno, ĉar, estante amanto de sciencfikcio, mi kredis ke ĝi estos la plej facila por mi enkonduko en la verkojn de Francis. Kaj mi pravis. Ne nur estis ĝi facile kaj ĝuinde legebla, sed ĝia verkokvalito lokas Francis sendube inter la plej elstaraj sciencfikciaj verkistoj el la klasika periodo – homoj kiel Asimov, Clarke kaj tiel plu.

Komenciĝis do mia legado de aliaj verkoj liaj, sed mi ĉiam hezitis levi ekzempleron de La Granda Kaldrono, parte pro ĝia longeco, sed ĉefe ĉar la titolo donas nenian indikon pri la enhavo kaj eĉ forpelas min pro la imagoj ialaj pri hororo kaj sorĉistinoj!

Finfine, tamen, mi malfermis la libron kaj renkontis trezoron! Ĝi estas suka, plezurplena, ĝuinda legaĵo, kiu sekvas la vivojn de la rolantoj kaj senstrebe glitas en iliajn mensojn, tiel ke oni sentas spekti la disvolvon de la rakonto televide aŭ kineje.

John Francis, la aŭtoro de La Granda Kaldrono.

Mi ne sciis pri la manko de ekzempleroj de la libro ĝis post la morto de Francis, kiam leviĝis vokoj petegantaj re-eldonon. Seriozaj streboj tion fari ne komenciĝis ĝis 2013, kiam Esperanto-Asocio de Skotlando komisiis min fari la unuan paŝon esplori pri kopirajto.

Mia deirpunkto estis la aserto sur enkonduka paĝo de la libro, “Kopirajto ĉe la aŭtoro kaj eldonisto”. Helpis la fakto ke John Francis estis ano de iom elita literatura klubo – Ours Club – en Glasgovo; unu el ties anoj, vivlonga amiko de Francis, invitis min paroli pri la Esperanta vivo de John dum celebro de ties vivo kelkajn monatojn post la morto. Ĉeestis tiun Donald MacDonald, la duonfilo de Francis, kun kiu mi konatiĝis. Li estas la ĉefa heredinto de Francis, kaj al li mi turnis min en la komenco. Klare estis li kiu heredis la aŭtoran duonon de la kopirajto, sed al kiu iris la eldonista duono?

La eldonejo TK-Stafeto jam dum multegaj jaroj malaktivis, sed ni devis certiĝi ĉu ĝi transdonis kopirajton al iu alia eldonejo. Per la helpo de s-ro MacDonald kaj post multmultaj provoj ni malkovris ke TK-Stafeto post la paso de tempo transformiĝis en firmaon tute sen intereso pri eldonado kaj sen pretendo pri kopirajto. Tiam ni sciis ke ni estas liberaj reeldoni la verkon.

Sekvis nun la defioj iel ŝanĝi la tekston en formon komputile redakteblan por eventuala elpreso ĉe moderna presisto. Neniu el ni volis fari la taskon retajpi dufingre libron longan je ĉirkaŭ cent naŭdek mil vortoj!

Venis al nia savo s-ro Nicola Ruggiero, kiu jam entreprenis skani originalan ekzempleron de la libro. Per tre altkvalita softvaro li sukcesis konverti la optikan skanon en preskaŭ seneraran elektronikan tekston. Nu, diri “preskaŭ senerara” signifas ne multon, kiam temas pri ĉirkaŭ naŭdek kvin procentoj de du aŭ tri paĝoj da teksto, sed el libro tiel longa kiel LGK eraraj kvin procentoj signifas kelkajn milojn da mise konvertitaj ĉapelitaj literoj.

Envenis en tiu momento la teamo – Ed Robertson, Nicola Ruggiero, Duncan Thomson kaj mi. Ni dividis la libron inter ni laŭ ĉapitroj kaj kribre tralegis la tuton, anstataŭigante senĉapelajn literojn per ĉapelitaj en ĝustaj lokoj. Post tio necesis plia plena tralego, ĉar eĉ nia diligento ne sufiĉis por trovi absolute ĉiun mison. Tion faris Tim Owen.

La fina redakta tasko estis tio, ke mi devis rearanĝi ĉiujn ĉapitrojn, ĉar kelkaj estis en malsimilaj tekstoformatoj, por muldi la tutan en uniforman belaspektan stilon.

Kaj finfinfine ni devis trovi eldonejon. Dum okazadis la aliaj taskoj, mi intertempe kontaktis plurajn Esperanto-eldonejojn por demandi ĉu iu el ili akceptos la taskon eldoni la libron. Bedaŭrinde ili ĉiuj estis jam tro okupataj de aliaj projektoj tiel ke ili ne povis promesi eldonon ene de du jaroj. Ĉar la projekto daŭris jam preskaŭ kvar jarojn, ni ne volis prokrasti plu. Tial ni decidis eldoni en elektronika formato.

La internacia normo por bitlibroj estas ePub. Tiun kapablas legi legiloj de Sony, Kobo, Tolino kaj multaj aliaj, kaj ĝi estis adoptita de publikaj bibliotekoj tra la mondo. Aliflanke la legilo Kindle de Amazon uzas propran formaton, nome azw3, kaj granda nombro da eventualaj klientoj posedas tian legilon. Mi decidis publikigi kaj tra Amazon kaj tra Kobo. Tiuj ambaŭ aldonas DRM (Digital Rights Management – rego de ciferecaj rajtoj), kiun ni volis havi por protekti la kopirajton de s-ro MacDonald.

Sciante ankaŭ ke ne ĉiuj legiloj, krom la plej lastatempaj, povas ĝuste prezenti Esperantajn literojn, mi ankaŭ kreis version de la libro uzantan la Zamenhofan H-surogaton. Sekve do dum certa periodo aĉeteblis la libro LGK en du versioj en du normoj – ePub ĉe Kobo, kaj kindla ĉe Amazon.

Tiel restis la situacio dum tri semajnoj ĝis la 8-a de junio. Vendoj ĉe Amazon komencis kreski, sed subite la afero ĉesis, kiam tiu firmao anoncis ke ĝi forprenas la librojn de vendo, ĉar ili estas en lingvo “ne subtenata de Kindle”. Post longa korespondo kun ne multa informo de la alia flanko mi malkovris ke Amazon timas eventualan frustriĝon de klientoj se la Esperantaj literoj aperos en iliaj legiloj kiel bizaraj signoj.

Malgraŭ mia multa klarigado ke mi kreis la h-surogatan version ĝuste pro tiu eventualo kaj ĉe ĉiu paŝo avertis Esperantajn klientojn ke ili kontrolu la kapablojn de sia aparato, kaj avertis la firmaon ke forpreno el la vendado kaŭzos pli da frustro kaj kolero, Amazon insistis deteni la libron, inkluzive la h-sisteman version, eĉ sciante ke tiu versio aspektas perfekte bone ĉe la damninda Kindle.

Ili efektive diskriminacias kontraŭ Esperanto eĉ sen la ĉapelitaj literoj.

Ni klare volis havebligi al la majoritato de la Esperanta publiko la libron, precipe pro tio ke ĝia apero estis jam en multaj lokoj anoncita! Tial ni aranĝis kun Esperanto-Asocio de Britio (EAB) vendi la libron pere de ties reta butiko. La aranĝo estas iom malglata pro la malnoveco de la butiko. Homoj devas pagi al EAB kaj poste ricevos libron kiel alkroĉitaĵon al retmesaĝo.

Bedaŭrinde ni ne povas enmeti DRM por protekti la kopirajton, do ni dependas de la honesteco de la esperantistoj respekti la kopirajton de Donald MacDonald. Tre baldaŭ, tamen, EAB modernigos sian retejon, kaj la esperantistoj povos rekte ĉerpi La Grandan Kaldronon de la butika paĝo.

Ĉiukaze, la libro nun haveblas en elektronika formato, kaj ni invitas la esperantistaron aĉeti kaj ĝui unu el la plej bonaj libroj iam ajn verkitaj en iu ajn lingvo kaj sen ia dubo klasikaĵo de nia literaturo.

Hju Rid

Ligiloj por aĉeti la libron troviĝas en la retejo de Esperanto-Asocio de Skotlando. Artikolo de Baldur Ragnarsson pri la neceso reeldoni La Grandan Kaldronon aperis en Libera Folio en 2006. 

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2017-07-11 10:29

Jen ligilo por aĉeti la libron kontraŭ nur £5 (~5.66€): espinfo.org/kaldrono

Postpage ni provizos al la aĉetantoj pasvorton por elŝuti ĉiujn versiojn de la libro:

http://i.imgur.com/Os5veWF.png

Kaj dankon al Hju pro tiu lia peza strebado realigi la projekton kaj revivigi la libron!

Bernardo K
Bernardo K
2017-07-12 2:55
Respondo al  Tim Owen

Bonege!
Fakte, mi ĵus aĉetis la libron — kaj nur ĉar vi, ĉi tie, indikis kaj provizis eblon aĉeti senDRM-an ekzempleron.
Dankon. Mi tre bonvole aĉetis tiun libron hodiaŭ, ĝuste pro tio.

Bernard Kung (Kanado)

– – –

Aldone:
Se mi ne povas havigi al mi nekripligitan bitlibron, nek “veran” libron (kaj aŭ la biblioteko ne disponas ĝin, aŭ mi sentas ke mi bezonas/deziras propran ekzempleron) mi elserĉas “veran” libron (ĉu novan aŭ brokantan). Se tio malprosperas, mi aŭ trovas ekzempleron je bit-torrent, aŭ tute forgesas pri tiu libro — ĉar ĉiukaze mi jam aĉetas tro da librojn.

Finfine, bit-librojn kun tiel nomata (mensoge) “Digital Rights Management” mi nepre ne aĉetos. Tamen, ne estas malfacile trovi pli da bonaj, nekripligitaj bit-libroj, ol mi povas legi (ĉe BAEN Books, Tor Books, Smashwords, Gutenberg Project, pluraj aliaj).

Mi eĉ kelkfoje trovas senDRM-ajn bitlibrojn en la esperanta (antaŭ ne longe, La serioza ludo de Hjalmar Söderberg, kaj Idoj de la imperio de Kalle Kniivilä).

– – –

Kaj fakte, la unua sukcesinta bit-libra eldonejo/vendejo ne uzis (ankoraŭ ne uzas) DRM-n — jen pri ĝia pensado kaj sperto:
* http://teleread.com/baens-eric-flint-drm-promotes-piracy/index.html
* http://www.ericflint.net/index.php/2011/09/26/salvos-against-big-brother/

Felix
2017-07-11 12:32

Bonega laboro! Multan dankon! Ankau mi antau kelkaj jaroj vane provis akiri la libron. Bone, ke ghi nun rehaveblas.

Ekde kiu kindle-versio la chapelitaj versioj estas ghuste montrataj? Kiel oni povas eltrovi tion che sia propra legilo?

Tim Owen
2017-07-11 14:21
Respondo al  Felix

Antikvaj, sed la version mi ne scias. Sed ne gravas; se vi aĉetos vi ricevos la pasporton por tiuj kvar versioj. Se ne videblos la ĉapelitaj literoj, tiam simple elŝutu la h-version.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-07-11 13:13

La problemo kun Amazon estas ĝena. Verŝajne necesas fari oferton al ili, kiun ili ne povas malakcepti… 🙂 Mi tial skribis al la gazetara fako de la germana filio kun la propono, ke Amazon tamen nun akceptu la libron en la h-versio – kaj aldone kun peto de respondo de diversaj demandoj pri la temo kun anonco, ke mi planas verki gazetaran komunikon. Depende de ilia respondo mi planas eventuale krei gazetaran komunikon por la germana publiko; krome por la Esperanto-publiko por ke eble ankaŭ aliaj komuniku pri la temo.

Oni povas konsideri, ĉu krei en Esperanto rekomendojn, kiel eviti la uzadon de Amazon, kaj dissendi ankaŭ tion en Esperantujo.

La ĝisnuna elekto por ili estis, ĉu havi iom da laboro kun la libro aŭ nenion fari. La posta elekto estu, ĉu refoje enmeti la libron aŭ ĉu havi ĝenon kun iu komunumo, kiu sakras kontraŭ ili kaj evitos aĉeti ĉe ili. Mi esperas, ke tiam ili konsideros la kostojn de la laboro malpli granda ol la perdeton de vendosumo, kiun ni povas kaŭzi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-11 14:49

Mia Kindle-legilo certe ne plu estas la plej nova (2013) sed plene sukcesas pri la ĉapelitaj literoj de Esperanto: senprobleme ĉe la libroj eldonitaj ekz. de FEL kaj same senprobleme ĉe la ĉapelita provspecimeno de “La granda kaldrono” elŝutita siatempe el Amazon (ŝajne mi sukcesis elŝuti tiun specimenon, antaŭ ol Amazon rimarkis “la krimon”).

Emanuelo
2017-07-11 16:07

Ĉio ĉi estas nur bonaj novaĵoj.

Ja, memkompreneble, la unua kaj plej grava bona novaĵo estas ke “La Granda Kaldrono” estas denove legebla kaj aĉetebla, eĉ se mi bedaŭras ke ne eblas aĉeti ĝin papere (sed tio povas ankoraŭ ŝanĝiĝi). Pro tio ni ĉiuj danku la partoprenantojn en tiu projekto!

Sed estas ankaŭ bonega novaĵo ke LGK estas aĉetebla ekster Amazon. Tiu historio pruvis ankoraŭfoje ke Amazon estas funĝinda diablaĵo! Ni ne lasu al Amazon, kaj al la aliaj GAFAM-anoj (GAFAM = aro de grandegaj retaj malmoralaj firmaoj kiel Google, Amazon, Facebook, Apple, Microsoft k.s.) la eblecon decidi kio estas publikiginda kaj kio ne estas. Plie, la politiko de Amazon (kaj siaj DRM-oj pri kiuj la aŭtoro de la artikolo sopiras) faras ke ne eblas vere aĉeti bitlibrojn en tiu vendejo. Oni nur aĉetas portempe la rajton legi kelkajn bitlibrojn (sed “sine die”, oni ne scias por kiom da tempo oni rajtas legi la bitlibron post la “aĉeto”); se Amazon decidas ke iu libro ne plu estas leginda, ili povas forviŝi ĝin de ĉiuj Kindle aparatoj! Ĉu vi pensas ke mi estas paranojulo? Ili jam faris tion plurfoje en la estinteco (ekzemple ili malaperigis ĉiujn kopiojn de “1984” el ĉiuj Kindle-oj en la mondo). Granda Esperantlingva verko kiel LGK ne estu aĉetebla nur sub tiaj kondiĉoj.

Gravas ke ni, Esperantistoj, kreu bitlibran merkaton ekster Amazon. Tio estas iomete malpli facila, sed estas la vojo de la estonteco. Tiu anekdoto estu averto kaj leciono!

Hju Rid
Hju Rid
2017-07-11 17:36
Respondo al  Emanuelo

Por esti tute justa, temas ĉefe pri KDP (Kindle Direct Publishing -‘ rekta eldonado por kindlo’) kiu kulpas, fakto kiun mi ne plene komprenis kiam mi verkis la artikolon. KDP aplikas tre malvastajn kriteriojn al tiuj libroj kiujn ili pretas akcepti. Mi poste malkovris ke Amazon ja metos sur ties bretojn librojn eldonitaj de ALIA eldonejo – kaj do Amazon mem ne respondecas pri enhavo aŭ teknikaj problemoj. Por atingi tiun etapon necesas trapasi kelkajn pluajn paŝojn, sed EAS ja intencas tion fari.

Emanuelo
2017-07-11 21:50
Respondo al  Hju Rid

Dankon pro via respondo!

Vi tute pravas. Mi forgesis diri ke mi oponas al la ideo ke bitlibro estas disponebla nur ĉe Amazon, sed ne al la ideo ke bitlibro estas disponebla ankaŭ ĉe Amazon (tamen, atentoplena leganto eble povintus kompreni tion). La aĉetantaro, laŭ mi, fuĝu Amazon-on kiel ian peston, sed ja bonas kiam la grandaj verkoj de Esperantujo estas aĉeteblaj plej diversloke eble, do ankaŭ ĉe Amazon. Do, se mia opinio havus ajnan gravecon (kaj ĝi ja ne havas), mi subtenus la ideon fari el EAS eldonejon agnoskitan de Amazon.

Ĉiel, ankoraŭfoje, dankon pro via tute admirinda laboro!

Hju Rid
Hju Rid
2017-07-11 18:37
Respondo al  Emanuelo

Ja, ni esploras la eblecon papere eldoni, sed aferoj nun kvietas pro la somero.

Hju Rid
Hju Rid
2017-07-11 18:47
Respondo al  Hju Rid

… kaj rilate al alia problemo, nome la alta kosto de la libro en ne-okcidentaj landoj, la Esperanto-Asocio de Skotlando malaltigos la prezon post ses monatoj…

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-07-12 14:32
Respondo al  Hju Rid

Vi eĉ povus oferti ĝin kontraŭ unu malaltigita prezo por ĉiuj, prezo kiu estu plene valida por neriĉaj landoj – kaj _peti_ aldonan pageton de homoj, ĝis 5 eŭroj, el aliaj landoj. Facile farebla kaj alportas iomete da mono.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-12 14:47
Respondo al  Hju Rid

Eble mi miskomprenis ion, sed… pri kiu alta prezo oni parolas? 5 pundoj (ch. 5-6 €)? Chu 5-6 € por libro estas “alta prezo”? Ne, ghi ne estas alta prezo. Tute kontraue.

Memevidente por iu perlaboranta ekz. unu euron tage 5-6 € estas enorma sumo, sed por tiu homo same enormus 4 €, 2 €, 1 € au ech 0,5 €. Por legonto ne perlaboranta tian minimuman salajron 5-6 € estas (ekstreme) favora prezo. Jhetu rigardon ekz. al la katalogo de UEA au al la bitlibroj eldonataj de FEL kaj komparu.

Kiel dirite: eble mi miskomprenis ion kaj la priparolata alta prezo estas io alia.

Cetere: nekredeble ke en la jaro 2017 UEA ankorau ne sukcesis eldoni bitlibrojn, kaj lau mia scio ech planoj por tio ne ekzistas. UEA foje (ofte?) restas plene ankrita en la pasinteco.

Bernardo K
Bernardo K
2017-07-13 21:28

Interesa demando, tio.

Ne estas malofte, oni min diras, ke tria-mondanoj kiuj eĉ ne portas ŝuojn, tamen eble posedas poŝtelefonon. Tia poŝtelefono pli valoras, pli bone servas al iliaj bezonoj ol ŝuoj — ĝi ebligas ke ili povas profiti el pli freŝaj, pli bonaj informoj, povas komuniki pli facile, rekte kaj malpli kare, ktp.

Do mi supozus, ke temas pri tiuj homoj en “malriĉaj” landoj, kiuj tamen havas iun (relativan) malmultkostan poŝtelefonon, kvankam ili verŝajne neniam aĉetos dediĉitan e-legilon kiel Kindle, aŭ similan, e-paperan e-legilon.

Andreas
Andreas
2017-07-11 20:44

Jen listo de lingvoj subtenataj de Kindle:
https://kdp.amazon.com/de_DE/help/topic/A9FDO0A3V0119 .
Tie tekstas (sekvas mia traduko en Esperanton):
“Alshutitaj enhavoj en lingvoj ne subtenataj de Kindle ne estas ghuste montrataj en Kindle-aparatoj kaj prenataj el la vendo.”

Emanuelo
2017-07-11 21:52
Respondo al  Andreas

Mi iom miras ke la kornvala estas akceptita, sed ne Esperanto…

Tim Owen
2017-07-12 0:25
Respondo al  Emanuelo

La kornvala ne enhavas specialajn literojn, kiujn ne povas montri antikvaj Kindloj.

Emanuelo
2017-07-12 8:17
Respondo al  Tim Owen

Estas tute logika ^^.

Tim Owen
2017-07-13 10:13
Respondo al  Emanuelo

Logika, jes, sed fakte mi ĵus eksciis, ke aldoniĝis la kornvala nur post kampajno aldonigi ĝin 🙂

https://www.theguardian.com/books/2013/apr/15/ebooks-amazon-diglot-kindle-language

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-07-12 14:53
Respondo al  Emanuelo

Eble tute simple: La kornvala estas eble akceptita, ĉar iu petis akcepton de la kornvala. Kaj Esperanto ne, ĉar neniu petis akcepton de Esperanto… 🙂

Andreas
Andreas
2017-07-12 19:04
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Alia demando estas, kiom Amazon konsideras pri la lingvoj ankau tion, chu en chiuj specoj de Kindle-aparatoj estas ebligite al la uzanto ankau _tajpi_ chiun vorton, por serchi okazojn de ghi en la teksto. Teorie povas ja esti, ke ekzemple Kindle-aparato ghuste montras la kromsignajn literojn de Esperanto, sed ne ebligas al la uzanto tajpi vorton kun tiaj literoj, por serchi okazojn de ghi.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-07-12 14:52
Respondo al  Andreas

Ĉu sekve la bona vojo en tiu ĉi kazo estas peto al Amazon/Kindle, ke ili bonvolu akcepti Esperanton? Se tiel, ĉu iu scias, kie tio eblas?

Mi jes estas relative certa, ke ekzistas lingvoj en tiu listo de 39, en kiuj publikiĝas malpli da libroj ol en Esperanto. Kvankam mi ne scius, kie serĉi, kiom da libroj publikiĝas ekz. en la nordfrisa lingvo. Ĉu iu de vi? (Pri la korsika mi scias – en la regiono de unu libro jare…) Do eble la ŝancoj de Esperanto bonas.

Post tiu nova informo la tuto aspektas kiel simpla strikta apliko de regulo. Ili publikigas, ke en Esperanto oni ne povas publikigi libron; pro nescio la eldona teamo tamen tie publikigas; ili konsekvence elĵetas la libron; ili konsekvence ankaŭ ne akceptas la h-version, ĉar tio ne ŝanĝas la lingvon… Do oni devus, kiel skribite, peti aldonon de Esperanto; peti Esperanton en h-versio verŝajne ne havas multan sencon…

Rita de Moraes
Rita de Moraes
2017-07-12 2:42

Bonega novaĵo!! Dankon kaj gratulon al la teamo, kiu sukcesis reaperigi tiun mirindan libron! Mi havas la libron papere kaj eĉ skribis mian finan laboraĵon pri ĝi, en la Post-Diploma Kurso pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano, en 2014. Mi analizis La Grandan Kaldronon kaj La Verdan Domon (“La Casa Verde”), de Vargas Llosa, kaj mia tre kompetenta gvidanto estis István Ertl. La Granda Kaldrono estas vere leginda libro! Ni, esperantistoj, povas fieri pri ĝi kaj pri niaj aliaj literaturtrezoroj.

Felix
2017-07-12 8:53

Chu eblas alia pagmaniero sen kreditkarto? ekz. simpla monghiro au paypal?

Emanuelo
2017-07-13 10:49
Respondo al  Felix

Aĉetante ĉe Kobo.com, vi povas pagi per Paypal, sed vi havos bitlibron kun DRM-oj, kaj tio aĉas.

Tim Owen
2017-07-13 11:28
Respondo al  Felix

Jes. Eblas ankaŭ pagi per UEA-konto (eabg-v) kaj Paypal (eab@esperanto.org.uk). Aldonu “LGK” al via mesaĝo al UEA kaj nin (eab@esperanto.org.uk) en la ricevulan kampon. Ĉe Paypal indiku, ke temas pri “LGK”.

Mike JONES
2017-07-12 17:40

Esperanto, kun ĉapelitaj literoj, jam okazis sur Kindle.
Mi skribintas libron, en la angla, pri la angla, kun Esperantlingvaj komentoj – kun ĉapelitaj literoj. Tamen, entute temas pri tre malmultaj okazoj, do eble la demando ne estas pure pri la ĝenaĵo pri ĉapelitaj literoj, sed la ĝenaĵo de ilia kvanto.
Jen estas ligilo al informoj pri la koncerna libro mia:
http://www.cross-reference-kingdom.com/temo-book-9781545163207.html

dennis keefe
dennis keefe
2017-07-12 17:49

Mi ege ŝatis ĉi tiun artikolon pri la re-aperigo de unu el niaj elstaraj esperantaj libroj. La aŭtoro de la artikolo donis tiom da bonaj detaloj, ke eblas lerni kaj agi pli bone koncerne libro-strategion en Esperantujo.

Mia demando, tamen, estus: kial verŝajne jam estas tiom da sukceso en “kunlaboro” kun Amazon kaj Esperantujo. Ekzemple, mi konstatis ĉi vespere, ke mi povas aĉeti paperan version de La Hobito, de R.R. Tolkien, kaj krome la unua ĉapitro eĉ estas videbla sur la retejo de Amazon (la funkcio Look Inside).

Sama komento pri Marvirinstrato, de Tim Westover, libro kiu estas aĉetebla en papera formo ĉe Amazon, kaj elŝutebla senpage aliloke. Ankaŭ la libroj de John Wells kaj Liven Dek antaŭvideblas kaj aĉeteblas ĉe Amazon. Westover jam antaŭ jaroj pritraktis la problemon de libro-distribuado. Estus bone revidi lian artikolon kiu origine aperis en Liberafolio por kompari lian perceptadon de la situacio.

Artikolo en Liberafolio kiu pritraktas la esperantan vendosistemon de Amazon, kune kun analizo de la sistemo de distribuado de esperantaj libroj ĝenerale (paperaj kaj bitaj) estus tre valora kontribuo al la antaŭenigo de Esperanto kaj de niaj libroj.

Emanuelo
2017-07-13 10:44
Respondo al  dennis keefe

Mi povas parte respondi.

Amazon vendas kaj “fizikajn” librojn kaj bitlibrojn. Kaj ili havas malsimilajn politikojn por la du malsimilaj varoj.

La politiko de Amazon rilate al la fizikaj libroj, kiu estas sufiĉe malbona por la nacilingvaj libroj (ĉefe en landoj, kiel tiuj de okcidenta Eŭropo, kie ekzistas reto da etaj librovendejoj), sufiĉe bone konvenas por Esperantlingvaj libroj. Ili uzas sian sperton por facile disponebligi la varojn, ankaŭ en Esperanto (tamen, la libroj ĉe Amazon estas ĝenerale pli multekostaj ol ĉe UEA).

La politiko de Amazon rilate al la bitlibroj, tamen, estas ege malpli bona, kiel mi klarigis antaŭe (tie ĉi). Ni kreu tiun merkaton ekster la Amazon-a lito de Prokrusto.

Bernardo K
Bernardo K
2017-07-13 22:32
Respondo al  Emanuelo

Tamen, se oni mendas fizikajn libron de Amazon, oni devas tre zorge singardi, ĉar tre multaj el la tieaj “Esperantaj libroj” estas fakte nur ruztrompaj artifikaĵoj.

Se oni iam serĉus ĉe Amazon pri Esperantaj Libroj, mi sugestus ke oni mendas nur librojn, kiujn vi ja konas/kontrolis pri la aŭtoro/tradukisto, kaj pri la eldonejo.

(Pri bit-libroj, mi ne scias, ĉar mi ne mendas (kaj ne mendos) bit-librojn de Amazon, kaj pro la proprieta formato, kaj pro DRM.)

Emanuelo
2017-07-14 10:02
Respondo al  Bernardo K

Interese. Mi fakte neniam aĉetis libron ĉe Amazon (por la franc- kaj angla-lingvaj libroj, mi ŝatas aĉeti ĉe mia librovendejo(j), kaj Esperantlingvaj ĉe UEA inter alie ĉar tie la libroj malplimulte kostas (la problemo kun la libroservo de UEA estas ke malfacilas antaŭscii tion, kion oni pagos, sed mi verkis kalkulilon por antaŭkalkuli tion; oni povas esperi ke la nova versio de la katologo estos pli klara).

Emanuelo
2017-07-13 10:30

Nu, mi aĉetis la libron hieraŭ. Ĝi ŝajnas bonege bitlibrigita! Gratulojn!

Tamen, mi revenu al la problemo de la DRM-oj. Mi decidis aĉeti la EPUB-version (kun la ĉapelitaj literoj) ĉe kobo.com, ĉar tie pagi facilas. Mi precizigu ke mi ne posedas librolegilon, nek Kindle, nek Kobo, nek alian. Tamen, mi preferas legi perkomputile kun EPUB-oj ol kun PDF-oj ktp, uzante la (liberan) programon Calibre. Mi simple uzas ĝin por legi klasikajn librojn senpagajn, kaj fakte LGK estis la unua bitlibro kiun mi aĉetis.

Nu, mi aĉetis la bitlibron. Kaj mi bezonis instali tri programojn kiujn mi ne volas, ne ŝatas kaj ne fidas kaj horojn por simple legi tion, kion mi aĉetis pro tiuj fiaj DRM-oj! Fine, mi tute forviŝis ilin de la bitlibro, kaj nun legas ĝin kun Calibre, kiun mi ŝatas kaj fidas; sed se mi estus malhonesta, mi povus elŝutebligi senpage la sen-DRM-an version (tion mi ne faros). Vidu do: la DRM-oj ĝenas la simplajn legantojn kiuj pagis honeste. Sed la piratoj, kaj eĉ la honestaj simplaj legantoj kiuj iom scias kiel uzi komputilon (estis la unua fojo kiun mi mal-DRM-igis bitlibron, iu pli sperta povas fari tion pli rapide kaj efike), povas forviŝi la DRM-ojn. Ili protektas nenion sed ĝenas ĉiujn.

Esperantujo bezonas bitlibran merkaton, pro la malgrandeco kaj la diseco de ĝia aĉetantaro. Sed ni bezonas ion moderna kaj facile uzebla, kaj la DRM-oj ne estas bona solvo.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2017-07-25 10:30

mi atendis reeldonon de proksimume 20 jaroj. mi aĉetis kaj dankas al la editora teamo.

al emanuelo: dankon ankaŭ pro la rekomendo de programo “calibre”.