Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto

Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.

La teamo de la unua sezono de Esperanto Senlime. Carlos Pesquera Alonso en nigra TEJO-ĉemizo.

Vojaĝkonkursoj estas unu el la variaĵoj de tiel nomata realec-televido – televida serio, dum kiu la partoprenantoj devas fari specifan vojaĝon, plenumante diversajn taskojn kaj defiojn. Konata ekzemplo estas la usona The Amazing Race, en kiu duopaj teamoj devas ĉirkaŭveturi la tutan mondon. En tiu serio aperis pli ol 400 epizodoj dum 36 sezonoj.

La esperantista variaĵo estas iom pli senpretenda. En la unua sezono de Esperanto Senlime, kies unua epizodo spekteblos la 18-an de majo, la 17 partoprenantoj vojaĝas el Roterdamo al Barcelono. La projekto estis financita de EU kadre de la programo Erasmus+ kaj realigita de TEJO.

– Origine la projekto daŭrigas la emon en TEJO realigi pli kaj pli amuzajn kaj frenezajn ideojn, kiun ni komencis per la muzikalaj projektoj. La ideo estas fari ion kion junuloj ĝuas kaj estas per kaj en Esperanto anstataŭ por Esperanto. Alivorte, fari ion por la komunumo, ne por varbi, instrui aŭ simile, rakontas Carlos Pesquera Alonso.

Li estas subvencipetisto de TEJO, kaj havis la ĉefan respondecon pri la produktado de la serio. La subvencion de 20 000 eŭroj ricevis TEJO kune kun siaj landaj sekcioj en Katalunio, Francio kaj Germanio kadre de la temo de interkulturo kaj zorgo pri medio. Patroprenis ankaŭ la landaj sekcioj en Pollando kaj Litovio.

La partoprenantoj veturas trajne per Interrail-karto, sed ankaŭ petveture. La vojaĝo daŭris dek tagojn, kaj kun helpo de lokanoj oni preparis taskojn kaj defiojn por la partoprenantoj en ses urboj en kvar malsamaj landoj.

– En ĉiu urbo la partoprenantoj devis alfronti defiojn por gajni poentojn; ankaŭ dum la vojaĝoj inter urboj. La partoprenantoj registris sin per poŝtelefonoj kaj kameraoj, materialo kiun ni uzas por munti la 16 ĉapitrojn de la serio, rakontas Carlos Pesquera Alonso.

Ponta defio en Roterdamo.

Kiuj estis la partoprenantoj kaj kiel vi trovis ilin?

– Ĝenerale estas junuloj kiuj aktivas en la junulara esperantista movado, sed ne nure. Estis du komencantoj kaj unu denaskulo. TEJO afiŝis alvokon kaj homoj respondis. Kelkaj el ili estis rekte kontaktitaj, ĉar ni konsciis ke ili havas la perfektan profilon por la projekto. Ekzemple la komencantoj estis amikoj de esperantistoj, kiuj estis konvinkitaj de la ideo.

– Temas pri iom aventura projekto. Ĝi ne taŭgas por ĉia homo, ne ĉiu havas tiom da libera tempo, pro la streĉo de la vojaĝo, ktp. Ankaŭ, la mono ne estas tre alta por tiu defio. Ni sciis ke ni devas ŝpari per helpo de lokanoj gastigontaj nin parte aŭ tute.

Kion devis fari ĉiu partoprenanto? Ĉu ĉiu havas la samajn taskojn kaj defiojn?

Defio ĉe la Centra Oficejo.

– Defioj en la urboj estas puzloj, misteroj kaj ludoj. Ekzemple, en Roterdamo la partoprenantoj devis bicikle atingi lokojn por pretigi la diversajn defiojn. Unu estis antaŭ la CO, kie la tri unuaj teamoj kiuj kantis la Esperon ricevis poenton. Alia ekzemplo estis danci la bambon. Tie la poentoj iris al la teamoj kiuj dancis la bambon kun la plej granda kvanto de homoj.

– Ĉiu faras la saman vojaĝon kaj ni ne perdas partoprenantojn. En kelkaj el tiaj serioj tiel okazas. Sed ili ne nepre vojaĝas kune. Estas horo ekde kiam ili rajtas ekvojaĝi kaj ĉiuj povas organizi sian propran vojaĝon. Por tio, la partoprenantoj havis Interrail-bileton. Ili ankaŭ povis petveturi. Fakte, por unu el la vojaĝoj estis devige vojaĝi petveture. Tio estis speciale interesa, ĉar por pluraj estis la unua fojo petveturi.

Ne ĉiuj partoprenantoj estas spertaj esperantistoj, kaj la lingvaĵo en la serio sekve ne estas senerara, Carlos Pesquera Alonso rakontas.

– Temis pri vera uzo de Esperanto. Ne temas pri io skriptita, kiel kun la muzikaloj. Kaj tiel oni rimarkos kiel la junuloj uzas la lingvon en realaj situacioj. Tial ĝi malpli ĝustas, sed laŭ mi estas pli proksima al la junuloj kiuj povas interesiĝi partopreni en la movado.

La tuj aperonta unua sezono de la serio estis filmita pasintjare. Nun oni jam planas la sekvan sezonon, en kiu la partoprenantoj veturos inter Berlino kaj Vilno.

– Ni jam ricevis la aprobon de la subvencio. La diferenco estos la partoprenantoj, la itinero kaj precipe la sperto. Pasintjare ni faris plurajn erarojn, ĉar ni ne havis sperton. Tio estos videbla en la kvalito de la videoj, sono, grafikaĵoj, defioj, kaj tiel plu. Sed la kerno restos la sama: aventura vojaĝo por la partoprenantoj kaj amuzaj videoj por la komunumo.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lee Miller
Lee Miller
2024-04-09 13:37

Ŝajne la Eŭropa Unio havas multe da mono . . .

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2024-04-09 20:15
Respondo al  Lee Miller

Nu, mi kaj aliaj eŭropanoj povas spontanee nomi certe centojn da aferoj malpli indaj, por kiu EU elspezis monon, aŭ ĝenerale registaroj elspezas monon
Do, estu pozitiva antaŭ la elsendo, kritiki poste oni ĉiam povas

stergro
stergro
2024-04-12 10:03
Respondo al  Lee Miller

20 000 € ne vere estas multe da mono po persono kaj tago por tia projekto. Sed jes, la Eŭropa Unio subtenas tiajn translimajn projektojn.

Lars
Lars
2024-04-09 18:50

Mi senpacience atendas por vidi la ĝisdatigan version de Pasporto al la Tuta Mondo! Antaŭen!!!

Bert Schumann
2024-04-09 22:35

Mi antaŭĝojas epizodojn vidi kaj montri en kastelo Greziljono

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-04-10 8:53

He, la unua? Antaŭe jam aperis ekzemple Malsano nomata amo, pri kiu LF raportis 2018-09-11. Ĉiuj kvin epizodoj estas videblaj ĉe Vimeo.

Laste redaktita 19 tagojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Kalle Kniivilä
2024-04-10 9:19
Respondo al  Juha Metsäkallas

Interese! Ŝajne ĉio nova estas bone forgesita malnova…

Krizipo
Krizipo
2024-04-11 7:33
Respondo al  Juha Metsäkallas

Ĉu ne jam antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj aperis esperanta televidserio “espero” de dana arta kolektivo “la loko”?

AlinaMess
AlinaMess
2024-04-12 1:08
Respondo al  Krizipo

Kompreneble ke por la junularo ĉio estos la “unua”. Ili ne konas la historion de la movado kaj praktike ne plu estas homoj kun tiuj konoj en rekta kontakto kun la junularo.

surveturita pepemulo
surveturita pepemulo
2024-04-13 17:58
Respondo al  Juha Metsäkallas

Prave, ne estas la unua: Pasporto al tuta mondo, Mazi en Gondolando, Espero (ĉu ĝi estas lost media nun? Interrete troveblas nenio krom la antaŭfilmo), sciencaj dokumentfilmoj, nov-aperinta kartuno Scooby Doo. Verŝajne anonci ion kiel “la unua” estas io kutima en Esperantujo.

John nutt
John nutt
2024-04-14 19:38
Respondo al  Juha Metsäkallas

Esti justa, tiu televidserio dauras nur por 42 minutoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-04-11 19:13

Jam antaue oni deklaris ion la unua en Esperanto, sed malkovriĝis, ke io alia estis eĉ pli unua. La plej frua kazo, kiun mi memoras, temis pri la unua kompakta disko en Esperanto. En 1989 la pinta nederlanda kantisto Rob de Nijs lanĉis sian kanton Unu voĉ’ tutmonda ankau en Esperanto (trad. A. Middelkoop) kaj oni deklaris ĝin la unua KD en Esperanto. Laŭ mia memoros tamen montriĝis, ke pli frue aperis jam iu disko en Japanio. En 1989 ankaŭ Kajto aperigis sian unuan KD-on, sed tiu de Rob de Nijs estis pli frua, ĉar oficiale lanĉita la 1-an de januaro 1989.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-04-12 9:29
Respondo al  Osmo Buller

Intertempe Ionel Oneț atentigis min, ke la unua KD en Esperanto aperis en 1988, nome La Koro Sutro kun muziko de la usona komponisto Lou Harrison.

AlinaMess
AlinaMess
2024-04-12 1:09

Mi pensis ke la defio en la Centra Oficejo estus trovi la Direktoron…

Francisco Javier Moleón
2024-04-12 10:22
Respondo al  AlinaMess

Ni jam delonge ne faris la kutiman inventaron de la oficista (CO-)situacio. Kaj entute de la domosituacio.

Jen la aktuala listo: https://www.uea.org/asocio/kunlaborantoj

La ĝenerala direktoro kun sia kviete oficistigita edzino sendube ne deĵoras en la CO.

Ankaŭ la UK-fakulino kaj la komunidakfakulo verŝajne ne.

La libroservisto (parttempa, ĉu ne?) verŝajne jes, kaj la (parttempa?) kontisto eble jes, eble ne, eble parte.

Do la oficejon – iaman gloron kaj pilgrimejon de la movado kaj nun nuran skeleton apenaŭ starantan – entute uzas petolemaj volontuloj (nu, almenaŭ ĝi estas iel uzata) kaj unu-du (parttempaj) laborantoj. Korektu min laŭnecese.

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
stergro
stergro
2024-04-12 10:07

Mi tre antaŭĝojas!