La sorto de la bjalistoka geto nun en Esperanto

Zamenhof iam nomis sin ”hebreo el la geto”. Kiam la nazia Germanio dum la dua mondmilito okupis lian naskiĝurbon, Bjalistokon, inter la unuaj viktimoj tie estis du aktivuloj de Zamenhofa Esperanto-Societo. Nun aperis en Esperanto grava verko pri la batalo kaj pereo de la bjalistoka geto, verkita de esperantisto kiu travivis.

Unu el la tri enirpordegoj de la geto, flanke de la ĉefa strato (Lipowa) de la Bjalistoka geto.

En decembro 2023, lige kun la solenaĵoj de la 80-a datreveno de la ribelo en la geto, estis prezentita la dulingva libro Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto, eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo. La libro estis verkita en la pola de la bjalistoka juda esperantisto Szymon Datner kaj origine aperis en la pola en 1946.

La esperanta traduko de la nova, dulingva eldono estas farita de Przemysław Wierzbowski. Ni petis lin rakonti pri la fono de la libro.

Libera Folio: Kial vi opiniis grave, ke en Esperanto haveblu verko pri la sorto de la bjalistoka geto?

Przemysław Wierzbowski: – En printempo 2023 kontaktis min Helena Datner, kiu estis kompletiganta biografiajn materialojn pri sia patro por nova kolekto de liaj primilitaj tekstoj (”Pereo de Bjalistoko kaj la bjalistoka regiono. Dokumentaj notoj”, Juda Historia Instituto en Varsovio, aperis en vintro 2023). Ŝi trovis indikon, ke Szymon Datner siatempe estis esperantisto, kaj tiu epizodo de lia vivo estis por ŝi antaŭe nekonata.

– Mi helpis serĉante la ne tre multajn informojn pri d-ro Datner kiel aktivulo de Zamenhofa Esperanto-Societo en la 1930-aj jaroj en Bjalistoko. Li estis vicprezidanto de la organiza komitato de bjalistoka postkongreso en 1931 (UK en Krakovo), tradukis paroladojn, prelegis pri Esperanto en la regiono; Jarlibro 1947 mencias lin kiel delegiton. Postmilite en Varsovio li tenis kontakton kun lokaj esperantistoj, precipe Zofia Banet-Fornalowa, sed ne plu aktivis en la movado.

Kio estas speciala pri ĝuste ĉi tiu verko?

– La jaro 2023 estis historie solena, oni honoris la batalantojn de la bjalistoka geto kaj la tutan pereintan judan komunumon de Bjalistoko okaze de la 80-a datreveno de la geto-ribelo (15–16 de aŭgusto 1943). Kiel esperantistoj ni volis aliĝi al la omaĝo. Helena Datner estis tre kortuŝita kiam ŝi ricevis la proponon, ke Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto aperu en Esperanto-traduko, tuj konsentis kaj verkis antaŭparolon.

– La teksto estas grava pro kelkaj kialoj. Ĝi estas la unua (1946) libro pri la katastrofo de la bjalistoka juda kvartalo, grava dokumento pri nevenkebla batalado kontraŭ la germana militmaŝino, pri fervoraj organizantoj kaj perfiduloj, amasaj viktimoj kaj supervivintoj, pri la detruita urbo kaj ekstremaj sentoj, kiuj akompanis la aŭtoron.

– Due – tiu historio estas ligita kun Esperanto. La antaŭmilita Zamenhofa Esperanto-Societo kun ĉirkaŭ 200 membroj plejparte konsistis el judoj, kaj preskaŭ ĉiuj el ili mortis en la geto aŭ naziaj ekstermejoj. Al la unuaj viktimoj de la germanoj apartenis du ĉefaj Esperanto-aktivuloj: la prezidanto de ZES, Jakobo Ŝapiro, kaj ĝia sekretario Filip Kurjański, ambaŭ mortpafitaj apud la urbo kun ĉirkaŭ 4 000 bjalistokaj judaj aktivuloj. La libreto estas honore al ili.

Ĉu la historio de la geto estas ĝenerale konata en Bjalistoko? Ĉu ekzemple en la lernejoj oni rakontas pri ĝi?

– Mi ne dirus, ke la historio de la geto estas bone konata en Bjalistoko, tamen en la lastaj jaroj la afero ŝanĝiĝas. La geto kun ĉirkaŭ 40 000 loĝantoj okupis trionon de la urba surfaco. Rezulte de la ribelo kaj evakuado tiu kvartalo estis preskaŭ komplete detruita. Post la milito oni konstruis novajn domojn kaj eĉ parte ŝanĝis la aranĝon de la stratoj.

– La libro estas dulingva, do ĝi celas ankaŭ la lokan legantaron. La postmilitaj loĝantoj povas legi pri nekredeblaj eventoj, kiuj antaŭ 80 jaroj okazis tie, kie nun staras iliaj domo, vendejo, infanĝardeno: forportado, amasaj mortpafoj, vivbruligado, sed ankaŭ heroa rezisto. Temas pri loka, rekonebla historio.

Ĉu rimarkeblas interesiĝo de lokanoj?

– Jes, okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en decembro estis prezento de la libro en Centro Ludoviko Zamenhof. Pri Datner parolis Ewa Rogalewska, kiu verkis tre riĉajn piednotojn por la teksto. Helena Datner ne povis ĉeesti, sed sonregistris saluton al la ĉeestintoj. La libro ĝuis interesiĝon de la lokanoj, ĉar la antaŭa pola eldono de la teksto estas preskaŭ netrovebla.

– Indas aldoni, ke la libro parolas pri malkomfortaj, preskaŭ tabuaj temoj: perfidoj de judaj stukaĉoj kaj la etoso ĉe la pola majoritato en Bjalistoko kaj la regiono. Datner diras, ke se en la regiono inter la vilaĝanoj ne regus ŝovinisma etoso, la nombro de supervivintaj judoj estus multege pli alta. Savantoj de judoj estis tre malmultaj, kaj mem suferis persekutojn. En kelkaj urbetoj, inter kiuj Jedwabne estas la plej fifama ekzemplo, la lokanoj mem iniciatis atakojn kontraŭ siaj judaj najbaroj.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2024-02-28 18:02

Elkoran dankon, mi mendis la libron kaj jam atendas gxian alvenon kaj la eklegon.

chielismo
2024-03-07 3:35

Ĉu hodiaŭ ankoraŭ loĝas multe da hebreoj en Bjalistoko?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2024-04-02 9:23
Respondo al  chielismo

Pli-malpli nul.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2024-03-08 11:41

Bedaurinde, post la jaro1968 la lastaj judoj forlasis Bjalistokon. Tamen nun estas en mia urbo oficiala reprezenantino de la Varsovia Juda Komunumo, kiu en junio regule okazigas kulturan festivalon Zachor. La urba kultura institucio – Galerio de Slendziński Familio en iama Citron-sinagogo havas sian prihebrean galerion. Kadre de Bjalistoka Kulturcentro ekde 2009funkcias Centro Ludoviko Zamenhof, kiu prezentas konstantan ekspozicion pri la urbo en la epoko (duono de la 19- j.c.) de juna Zamenhof, organizas portempajn ekpoziciojn, koncertojn kaj historilecionojn. Pasintjare aperis en Bjalistoko privata muze “Miejsce” (La Loko), kiu havas sidejon en la urbocentro, che la strato Malmeda 6. Icchok Malmed estis unu el la plej gravaj herooj de la ribelo en la geto en 1943. La urbestro kaj la oficialuloj rememorigas la heroojn kaj la muriditojn de tiu ribelo en augusto. En junio oni memoras pri la murditaj en la Granda Sinagago, de la germanaj fashistoj judoj (la 27-an de junio 1941). Funkcias: Societo de Amikoj de Judoj en Bjalistoko. Ni-esperantistoj havas la sidejon en la iama Piaskower-sinagogo kaj en junio ekde 1991, ni rememorigas la murditan en 1941 fondinton de Zamenhofa Esperanto-Societo Jakobon Szapiro kaj en decembro Ludovikon Lazaron Zamenhof. Tamen tiu kultura, scienca, lingva kaj religia bunteco, kiu regis en Bjalistoko ghis 1939, restas nur histori’! Pli vi trovos che: http://www.espero.bialystok.pl; http://www.centrumzamenhofa.pl; http://www.galeriaslendzinskich.pl), www.
jewishbialystok.pl