Esperantujo kiel modelo de demokratio

La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis dum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro, traduke de István Ertl. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?

La artikolo en la retejo de HVG.

“Procedure”! – kriis jen unu komitatano, jen alia, petante paroli ekstervice pri procedura demando, svingante la regularon en prelegsalono de lernejo en la finna urbo Raŭmo, en 1980. En tiu lernejo, ja senokupa dum la somero, okazis la kongreso de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO.

La junulara Esperanto-kongreso estis grandega, longa festo, kun multaj programeroj, debatoj, amuzo, prelegoj, muziko, scienco, amikeco, flirtado kaj petolaĵoj, kies mojose malstreĉaj partoprenantoj dormis en la malplenigitaj klasĉambroj – se ili ja dormis – dise sur matracoj disĵetitaj, en aŭ sen dormsakoj.

La Komitato, tamen, faris seriozan laboron. De tio dependis la kvalito kaj organizado de la internacia komunuma vivo de la esperantista junularo en la sekva jaro. Por mi – tiam je la komenco de mia opozicula vivo – la kunvenoj de la Komitato, kiun ĉiu laŭplaĉe rajtis ĉeesti, montriĝis la plej granda politika sperto de mia vivo, ĝis la reĝimŝanĝo [la politikaj ŝanĝoj en Orienta kaj Meza Eŭropo ĉ. 1989 – Red.].

Homoj venintaj de oriente renkontis ĉi tie la okcidentan politikan kulturon. Demokratian, malferman, influeblan decidofaradon. Estis mirinda sperto.

La procezo kaj kulturo de demokratia decidfarado, la vigla diskutado regata de proceduraj reguloj estis tiel superforta sperto por tiuj, kiuj neniam antaŭe vidis ion tian, ke la temoj kaj objektoj de la decidoj mem kompare apenaŭ gravis.

La esperanta vorto procedure ne samas kiel la angla substantivo same skribita. Temas pri adverba formo, kiu koncize anoncas, ke la parolonto havas rimarkigon proceduran. Proceduro estas legitima armilo en decidfaraj bataloj en ĉiu parlamenta sistemo kaj ĉiu demokratia organizo kiu funkcias laŭ la modelo de parlamentismo.

La substantiva formo en Esperanto estas proceduro. Tamen, la ekvivalento de la hungara vorto procedúra en la Hungara-Esperanta Vortaro ne estas simple proceduro, sed “tro longa, burokrata proceduro”, vortoj kompreneblaj por klera leganto eĉ sen lingvokono. Antaŭ la kapvorto staras la indiko “pej.”. Ĉar, malsame al aliaj lingvoj, procedúra en la hungara estas pejorativa vorto. Oni volonte uzas ĝin ankaŭ kiel sinonimon de “torturo”.

La bonega germana filmo Das Lehrerzimmer, lastatempe premierinta, kaj premiegita en la Berlina Filmfestivalo, revivigis en mi tiun ĉi memoraĵon de antaŭ pli ol kvardek jaroj.

[Kaj la aŭtoro priskribas kiel en germana lernejo konfliktoj estas regataj laŭ la sama spirito kvardek jarojn poste. Lia konkludo:]

Ne estas forigitaj la duboj pri la ĝusteco kaj oportuneco de la decidoj faritaj, sed duboj eĉ ne ekestis pri la ĝusteco de la kadroj kiujn protektas jurŝtato kaj jura konscio.

Sándor Révész

La hungara originalo, sub la titolo Ĝia moŝto, la proceduro, aperis la 3-an de januaro 2024, en la retejo de HVG, eble la plej bona hungara semajngazeto (22 776 paperaj ekzempleroj; laŭ propra aserto atingas 1,5 milionojn da legantoj rete kaj papere, en lando de 9,7 milionoj da loĝantoj).