Ukrainio vekiĝis

”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä. La recenzo pli frue aperis en Brita Esperantisto.

Kalle Kniivilä: Lando kiu vekiĝis – Rakontoj el Ukrainio. ISBN 9781595694522. Mondial 2023, 169 paĝoj.


Rusio militas kontraŭ Ukrainio diversmaniere jam de la jaro 2014, sed nur kiam ĝi komencis vastan invadon en februaro de 2022, senskrupule atakante ankaŭ civilulojn, la ĝenerala opinio en tre multaj landoj forte reagis kontraŭ tiu evidenta malobservo de la internacia juro.

Tamen ne unuanime – la rusa agreso trovas pravigantojn eĉ inter la esperantistoj. Iuj volas kredi la absurdan rusan propagandon pri ”nazioj” gvidantaj la registaron de Ukrainio. Kaj iuj reagas al ĉiuj mondaj krizoj tendarisme: ili unue rigardas, en kiu flanko Usono estas, kaj poste sen plia pripenso subtenas la kontraŭan flankon, eĉ la rusan imperiismon.

Unu el la kaŭzoj, pro kiuj Ukrainio ne jam en 2014 ricevis vastan internacian simpation kaj subtenon kontraŭ la rusaj atakoj, povas esti ĝia relative malgranda konateco – eksterlande oni ofte kutimis pensi pri ĝi nur kiel ia aldonaĵo de Ruslando. Tamen Ukrainio kaj ĝia ĉefurbo Kijivo estas la loko, kie la orient-slava skriba kaj arta kulturo origine naskiĝis, kaj estis nur poste adoptita de la Moskva Regno.

La ukrainaj kulturo kaj lingvo evoluis poste laŭ siaj propraj vojoj kiel parto de la Pola-Litova Federacio. Eĉ en la cara Ruslando kaj Soveta Unio, Ukrainio sukcesis konservi parton de sia identeco spite drastan subpremadon. Post la falo de Sovetio ĝia interna politiko evoluis malsame ol en Rusio.

La plej nova libro de Kalle Kniivilä, Lando kiu vekiĝis, tial celas raporti ne nur pri la nuna situacio en Ukrainio, sed ankaŭ ”pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amaskomunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis forelekti malpopularajn potenculojn”.

Kalle Kniivilä estas finndevena sveda ĵurnalisto, kiu verkis plurajn raportajn librojn pri landoj en la teritorio de la iama Sovetio – Lando kiu vekiĝis estas jam la sesa. Li traskribis siajn verkojn po trifoje: ili ĉiam aperis en versioj sveda, finna kaj Esperanta. La librojn karakterizas la vidpunkto de la ordinaraj homoj, ofte en la formo de multaj intervjuoj.

Pri Ukrainio Kniivilä komencis verki pro hazardo: li ricevis unujaran postenon kiel gazetara ataŝeo de la sveda ambasado en Moskvo, sed ĉar la rusaj aŭtoritatoj baldaŭ forpelis lin (pro diplomatia konflikto, kiu ne rekte rilatis al li persone), Svedio sendis lin daŭrigi la saman laboron en la ukraina ĉefurbo Kijivo. Li revenis hejmen al Svedio antaŭ la rusa invado, sed reveturis al Ukrainio aŭtune de la jaro 2022 por kolekti intervjuojn por la nuna libro, precipe inter internaj militrifuĝintoj de la lando.

La intervjuoj donas interesajn rigardojn al la granda vario da homaj spertoj dum milita tempo. Ofte la rakontoj estas streĉaj kaj kortuŝaj. Kompreneble ĉiam troviĝas ligoj kun pli grandaj okazaĵoj. Ekzemple, unu el la intervjuitoj estas pastro loĝanta en Buĉa, kiu estas konata pro hidaj militkrimoj: pli ol 400 civiluloj estis mortigitaj, multaj torturitaj kaj seksperfortitaj – fare de armeo, kiu propraaserte venis ”liberigi” kaj ”defendi” la loĝantojn.

La teksto moviĝas alterne en tri niveloj: la rakonto pri la raporta vojaĝo de Kniivilä kaj liaj renkontiĝoj kun ukrainoj; la personaj rememoroj de la intervjuitoj pri la okazaĵoj dum la plej ĵusa historio de Ukrainio; kaj la klarigoj de la aŭtoro mem pri politikaj ŝanĝiĝoj en Ukrainio kaj pri pli longa historia perspektivo.

Ĉar la priskriboj de pasintaj okazaĵoj estas kiel eble plej multe ankritaj al individuaj intervjuoj, la ukraina historio estas prezentita iom nesisteme; sed fine de la libro troviĝas bona kronologia tabelo, tiel ke oni povas teni la faktojn legitajn en la libro en bona ordo kaj ripeti por si la lernitaĵojn.

La intervjuoj montras ankaŭ, ke la rusa atako unuecigis la ukrainan popolon. Multaj ruseparolantoj, kiuj antaŭe ne havis tre klaran nacian konscion, nun komencis senti sin unuavice ukrainoj kaj decidis ankaŭ lerni la ukrainan lingvon pli bone. Tio estas natura reago: per kugloj kaj misiloj oni ne konkeras korojn. Kaj tial estas parte Rusio, kiu kontraŭvole ”vekis” Ukrainon.

La profesia etiko de Kniivilä montriĝas senriproĉa: malgraŭ sia forta simpatio al Ukrainio kaj la ukrainoj, li ne idealigas ilin. Ni legas pri la oligarkoj kaj krimaj bandoj, kiuj eniris la politikon dum la unuaj jardekoj de la sendependeco de la lando. Ni legas pri la koruptado de la socio kaj pri la mankanta justica reformo. Pri tio, kiel la politikistoj de iuj ukrainaj urboj post la rusa atako savis sin mem, ne siajn urbanojn. Oni ne bezonas silenti pri tiuj aferoj, ĉar la rajto ne esti perforte atakata ne dependas de ili – kaj, ĉiuokaze, similaj problemoj ja estas multe pli grandaj en la totalisma Rusio.

Eĉ prezidento Zelenskij ne estas idealigita. Multaj aferoj indikas, ke se ne okazus la rusa atako, li montriĝus ne tre kapabla prezidento, kiu ne plenumus siajn antaŭbalotajn promesojn (kiuj ĉiuokaze estis tre neprecizaj) nek estus reelektita. Tamen li ne forkuris kiam la rusa armeo preskaŭ atingis Kijivon, sed trovis personan kuraĝon, komencis gvidi la defendan batalon kaj serĉi subtenon eksterlande. La historio kelkfoje metas homon antaŭ gravaj elektoj.

Kompreneble la devo elekti veras ankaŭ pri la ordinaraj ukrainoj intervjuitaj de Kniivilä: ili devis elekti, ĉu fuĝi, kiam kaj kien, kiel savi siajn proksimulojn, kiel helpi al la siaj kuncivitanoj. Kaj kompreneble tre multaj jam mortis en bataloj. La lasta sceno de la raporta parto de la libro okazas ĉe la freŝa tombo de juna falinta soldato. Lia patrino petas Kniivilä-n skribi la veron, kaj mi kredas, ke li tion faris.

Anja el Ĥarkivo: – Ni voĉdonis por Zelenskij kvankam ni ne kredis, ke li povos gajni. Unue mi eĉ pensis, ke estas ŝerco ke li kandidatos, sed estis vero. (Fotoj de intervjuitoj troveblas en la retejo de la aŭtoro.)

En la pli analizaj partoj de la teksto, Kniivilä prezentas historiajn komparojn. La atako kontraŭ Ukrainio memorigas pri tio, kiel Sovetio, tiam paktinta kun la nazia Germanio, atakis Pollandon kaj poste Finnlandon en 1939 kun la falsa aserto, ke ĝi estas mem minacata. Kiel konate, grandaj partoj de Pollando kaj Finnlando restis post la Dua Mondmilito definitive aneksitaj de Sovetio.

Kniivilä ankaŭ priskribas, kiel Rusio pravigas sian atakon per sia historia tasko savi la mondon de dekadenco, morala degenero kaj malpieco. Pli frua versio de tiu ideo estis la komunisma mondrevolucio proklamita de Sovetio. Ankaŭ pluraj aliaj landoj dum diversaj historiaj periodoj deklaris, ke ili havas specialan taskon donitan de Dio, sed nun estas la rusa ideo, kiu mortigas homojn en ĉi tiu milito.

Laŭ Kniivilä, ”la milito en Ukrainio tute evidente estas milito de ideoj”: la ideo pri la ”rusia mondo” celas detrui la ukrainan ideon ”pri Eŭropo, pri demokratio kaj juroŝtato”. Tiuj, kiuj kredas, ke Rusio nur reagas al la ”disvastiĝemo de NATO”, devas denove legi en ĉi tiu libro, kiel la rusa prezidento Putin efektive pravigas la militon: esence per neo de la ekzistorajto de aparta ukraina popolo kaj per rifuzo de la liberalaj valoroj de la ”okcidento”.

La libro estas verkita en sobra ĵurnalisma stilo, per nelongaj konkretaj frazoj, en preskaŭ senriproĉa lingvaĵo, tiel ke la leganto povas facile koncentriĝi al la enhavo. Pri diversaj urboj kaj aliaj lokoj la aŭtoro uzas formojn bazitajn sur la ukraina lingvo, ne la pli tradiciajn bazitajn sur la rusa (ekzemple Kijivo, Lvivo, Ĥarkivo; nur Ĉernobilo ŝajnas esti escepto). Mi ne dubas, ke tio estus ankaŭ la prefero de la ukrainaj esperantistoj.

Pri la orient-eŭropa regiono kaj regno, kie mezepoke loĝis la orientaj slavoj kaj kies unua centro estis Kijivo, estas uzata la nomo Rusjo, por ne konfuzi ĝin kun la moderna Rusio; respondan distingon faras ankaŭ la slavaj lingvoj mem, kaj lastatempe ĝi estis adoptita en la historia literaturo en pluraj aliaj lingvoj.

Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro – dum la necesa okcidenta helpo al la defenda batalo de Ukrainio ĉiam dependos de la ŝanĝiĝantaj politikaj situacioj en Usono kaj en la landoj de la Eŭropa Unio.

Oni eble premos Ukrainion, por ke ĝi akceptu teritoriajn perdojn, kvankam neniu povas garantii, ke Rusio post kelkaj jaroj ne revenos kun novaj teritoriaj postuloj – oni nur memoru, ke en 1994 Rusio jam unufoje promesis garantii la teritorian integrecon de Ukrainio, sed poste kraĉis sur tiun paperon.

Ĉiuokaze, Ukrainio kaj la suferantaj ordinaraj ukrainoj, kiujn Kniivilä tiel lerte konigas al ni, estas jam la moralaj venkintoj en la milito, eĉ se tiu finiĝos maljuste kaj la imperiisma Rusio denove sukcesos forrabi parton de unu plia najbaro sia.

Jouko Lindstedt


Origine aperis en La Brita Esperantisto 995 (2023). Republikigo nur kun la permeso de la aŭtoro.