Jonny M denove petolas post longa silento

Komence de januaro, post longa silento, aperos nova albumo de Jonny M. Al la preskaŭ sepjara paŭzo kontribuis interalie la koronvirusa epidemio. Libera Folio petis Jonas Marx, kiel li vere nomiĝas, rakonti pri sia muziko kaj la nova albumo.

Jonny M dum koncerto.

Unu el la plej popularaj muzikistoj inter junaj esperantistoj, Jonny M, baldaŭ aperigos novan albumon, unuafoje en preskaŭ sep jaroj.

Libera Folio: Bonvolu iom rakonti pri vi mem kaj via muziko.

Jonny M: – Saluton! Mi estas Jonny M, 33-jara Esperanto-muzikisto. Mi verkas regeajn kaj repajn kantojn ekde ĉirkaŭ 2010, kaj mojosaj homoj invitis min koncerti en la tuta mondo, ekzemple Azio, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. En januaro, post longa paŭzo mi publikigas mian trian, profesian albumon en Esperanto, ”Jonny M – Petolas”.

En via nova albumo, kio similas al viaj aliaj albumoj kaj kio novas?

– Nu, espereble la similaĵo estas mia tipa stilo, mikso de regeo kaj repo. Ĉi-foje, enmiksiĝis iom da sudamerika stilo de muziko. Kaj ankaŭ, artistoj ĉiam pliboniĝas krei sian unikan stilon. Mi esperas, ke la albumo bone miksas pensigajn kantojn kun pezaj tekstoj kaj viglan muzikon por kunkanti dum koncertoj.

Kiel la koronvirusa pandemio influis vian karieron kiel muzikisto?

– Certe ne estis facila tempo. Kelkfoje mi kreemis, sed plej ofte mi kaŝis min endome, kaj baterioj malplenis. Pro tio, kvankam mi daŭre provis antaŭenigi la albumon, ĝi malrapide evoluis. Sed mi ĉiam diris, ke albumo venos, sed ke ĝi bezonu la necesan tempon kaj mi ne rapide publikigu ĝin sen la sento, ke ĝi vere pretas.

Ĉu la albumo aperos fizike aŭ nur bite?

– La albumo aperas ankaŭ fizike, ĉi-foje mi produktis nur tricent KD-ojn, ĉar kompreneble la aĉetado de diskoj malgrandiĝis dum la tempo. Ankaŭ eblas aŭskulti mian muzikon en Spotify kaj aliaj platformoj, tamen mi petas vin, se vi volas subteni mian Esperanto-muzikon, aĉeti ĝin fizike aŭ ciferece, ĉar eĉ se vi aŭdas la albumon kvincent-foje en Spotify, mi ricevus nur kelkajn cendojn, kio kompreneble ne sufiĉus por repagi la kostojn de profesia muzikfarado. Aldone, se vi aĉetas mian albumon fizike, vi ne nur ricevas la tekstojn, sed ankaŭ ŝercajn komentojn pri ili de mi mem…

Laŭ vi, kiel statas la muzika scenejo en Esperantujo? Ĉu ĝi estas vigla aŭ ĉu io mankas?

– Honeste, la kronvirusa tempo malhelpis. Esperantujo vivas plej per la renkontiĝoj, kaj estis ili kiuj precize suferis pro la pandemio. Kaj se la movado haltas, ankaŭ la muzikgrupoj havas problemon. La retaj aranĝoj estis alternativo por la komunumo, kaj belis revidi la amikojn. Sed el la vidpunkto de kantistoj kaj muzikgrupoj, tiuj renkontiĝoj ne kapablis pagi la kutiman monon, ĉar ili mem ne povis postuli tro de la partoprenantoj. Mi esperas, ke ĝi revenos al la antaŭpandemia statuso, se temas pri la koncertoj. Alikaze, ni ne kapablos stabiligi profesiajn muzikistojn en Esperanto.

Ĉu vi planas iujn koncertojn en Esperantujo por montri viajn novajn kantojn?

– Jes, la unua koncerto estos dum la Junulara Esperanto-Semajno, kie mi fakte publikigos mian novan albumon. Ankaŭ, jam konfirmitas koncerto en Marto dum la Gramatika Semajnfino en Hamburgo, kiun organizas Ralph Glomp kaj Jürgen Wulff. Mi estas en dialogo kun aliaj renkontiĝoj, sed ankoraŭ nenio certas por publikigi. Se vi interesiĝas pri miaj koncertoj, en mia retpaĝo oni trovas liston kun la okazontaj koncertoj!

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-12-22 14:23

Mojose!