La tria laŭro al imperiestrinaj memoraĵoj

La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein por sia verko ”La memoraĵoj de Julia Agripina”. La ricevinto de la pasintjara Laŭro, Sten Johansson, trovas la premiiton tre inda.

La 15-an de decembro 2023, en la tago de la Esperanto-libro, aŭ Zamenhof-tago, la Akademio de Esperanto asignis sian ”Laŭron de la Akademio” al la historia romano La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2021. Ĝi estas ŝia tria historia romano pri romanoj, tio estas pri loĝantoj de Romo antaŭ du mil jaroj, kaj ĝi estas la tria verko gajninta tiun premion.

La verko ampleksas 564 paĝojn, do fizike ĝi estas peza briko, tamen tute ne peze legata. Same kiel ŝiaj antaŭaj libroj ĝi estas verkita anglalingve sed esperantigita de la aŭtoro mem kaj do konsiderata kiel verko originale Esperanta. Ĝia ĉefa protagonisto estas unu el la plej potencaj virinoj en la historio de la Romia imperio, Julia Agripina, konata kiel Agripina la pli juna. Tio do alportas perspektivon desupre, sed interalie dank’ al la virina vidpunkto kaj trafa psikologio tio montriĝas sufiĉe bona kaj fekunda aspekto.

Agripina estis pranepino, pranevino, fratino, nevino kaj edzino, kaj fine patrino de kvin sinsekvaj imperiestroj. Do temas pri eksterordinare potenca virino. Tamen oni sentas tre forte en la rakonto ke ŝi suferas egan obstaklon pro sia sekso. Tial ŝia ambicio plej ofte estas regi pere de siaj viraj proksimuloj.

Laŭ mi la verko estas tre sukcesa. Eble eta problemo estas ke ju pli la potenco-kariero de Agripina supreniĝas, des pli ni vidas ĉion el supra socia pozicio, kaj laŭ mi tio ofte estas malpli interesa (kaj foje malpli rivela) ol la desuba vidpunkto. Ekscito ja restas, ĉar la intrigoj kaj komplotoj pli kaj pli dominas en ŝia vivo, sed iom mankas la ĝenoj kaj ĝojoj de pli ordinara vivo.

Dum partoj de ŝia vivo trafas ŝin sufiĉe dramaj batoj de la sorto, aŭ pli ĝuste de konspirantaj parencoj kaj konkurantoj pri la potenco. Pluraj epizodoj estas tre ekscitaj, interalie la fino. Sed la plej grandan parton de la romano okupas ĉiutaga vivo plena de intrigoj fare de personoj ĉe la absoluta pinto de la socio. La potencavido saturas la vivon de preskaŭ ĉiuj, inkluzive de Agripina mem.

Esceptokaze oni tamen spertas ankaŭ malpli majestajn mediojn. Precipe fiksiĝis en mia memoro vizito de Agripina en ordinaran metiistan kvartalon de urbo sur la insulo Pontio, kie ŝi vivas en ekzilo. Tie la aŭtoro majstre kreis senton de ĉeesto surloke:

Finfine ŝi sentis, ke la portistoj denove levas la liton sur siajn ŝultrojn. Ili veturigis ŝin tra mizera kvartalo de butiketoj kaj metiejoj, kie resonadis la frapfrapa tintado de marteloj kontraŭ metalo. La portistoj devis halti du-tri fojojn por demandi pri la ĝusta vojo, antaŭ ol ili atingis homplenan straton inter du vicoj da vendejoj. Ĉi tie troviĝis la kanaboteksistoj, la ŝnuristoj, la matracofaristoj, kaj aliaj similaj metioj. Tra la malfermitaj pordoj Agripina vidis virojn laborantaj ĉe teksiloj, dum ekstere sakoj da kanabo aŭ lino blokis la mallarĝajn trotuarojn. Klientoj promenis laŭ la vojo, grupoj de viroj sidis sur malaltaj taburetoj ekster la vendejaj pordoj por trinki vinon kaj klaĉi, virinoj kaŭris laŭ la trotuara rando por pretigi legomojn, kaj infanoj kaŭris por malpli higiena celo. (p. 263-264)

Ofte Agripina bedaŭras ke ŝi ne povas ludi pli rektan kaj oficialan rolon en la ŝtato, ĉar ŝi estas virino. Tio do aldonas feminisman tavolon al la verko, sed malfacilas prijuĝi, ĉu tio estas trafa aŭ eble iomete anakronisma. En historiaj romanoj ĉiam pli facilas fideli pri konkretaĵoj ol pri ideoj kaj pensoj de la rolantoj. Kaj la romano vere plenplenas de interesaj detaloj kaj faktoj pri la epoko, kaj praktike ĉiuj impresas al mi kredindaj kaj trafaj, de variaj harmodoj ĝis la aspekto kaj gusto de manĝoj. Fakte mi estas sufiĉe kritikema leganto, kaj en aliaj verkoj ofte ĝenas min detaloj, kiuj ŝajnas dubindaj, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉi tie.

La stilo de la tuta verko estas tre flua kaj plaĉa. La lingvaĵo en formo de vortelektoj kaj frazaranĝoj estas plaĉa kaj normala Esperanto modere moderna.

Mia fina kaj resuma prijuĝo pri la verko do estas tre pozitiva. Sen granda hezito mi konsideras ĝin la plej sukcesa el la tri romanoj de Anna Löwenstein, almenaŭ la plej lerte kreita. Eble la unua, La ŝtona urbo, havis apartan freŝecon kaj originalecon dank’ al la vidpunkto de brita sklavino, sed La memoraĵoj de Julia Agripina pruvas ke intertempe la aŭtoro ege lertiĝis pri konstruado kaj plenumado de romano.

Sten Johansson

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-12-16 12:40

Tutkore gratulas Anna-n tiu ĉi, ŝia studento.

Szabolcs István
Szabolcs István
2023-12-30 20:48

Ave Julia Agripina imperatrix ! Ave Anna Löwenstein, scriptrix!
Saluto al Imperiestrino Julia Agripina! Saluto al Verkistino Anna Löwenstein! https://esperantohea.hu/recenzo-la-memorajxoj-de-julia-agripina/