Ukrainoj rakontas pri sia lando kaj la milito

Ĵus aperis la esperantlingva versio de la verko ”Lando kiu vekiĝis” de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. En la libro ordinaraj ukrainoj rakontas pri la milito, sed ankaŭ pri la evoluo de la lando dum 30 jaroj de sendependeco. Hans Becklin intervjuis la aŭtoron. 

Ŝirmejo sub la fervoja stacidomo en Kijivo. Foto: Kalle Kniivilä.

Fine de junio aperis la sesa nefikcia libro de Kalle Kniivilä en Esperanto, Lando kiu vekiĝis. Ne estas malfacile imagi, pri kiu lando temas: Ukrainio, pene militanta sed daŭre ekzistanta. Tamen, la aŭtoro raportas ne pri tio, kio nun plenigas kvaronon de ĉies matena ĵurnalo, sed pri io alia.

Lia ĉefa demando, iusence, estas kaj pli kohera, kaj pli abstrakta ol la figuroj kaj longaj tranĉeaj raportoj: Kiel ordinaraj ukrainoj fariĝis memkonsciaj pri sia aparteco, kaj kune kreis socion radikale malsaman kompare al Sovetio kaj ĝia plej granda posteulo Rusio.

Ĉar la aŭtoro de la libro estas la redaktoro de Libera Folio, ni petis la regulan kontribuanton Hans Becklin lin intervjui. Kniivilä rolis nur kiel intervjuato, kaj la intervjuo aperas tie ĉi sen enhavaj redaktoj.

Libera Folio: Ne surprizos iun ajn konanton de via verkaro, ke denove vin altiras la komplika situacio en ekssoveta lando. Tamen, kial vi decidis verki pri Ukrainio ĝuste nun?

Kalle Kniivilä: – En 2018 mi ekhavis postenon kiel gazetara ataŝeo ĉe la ambasado de Svedio en Moskvo. Tamen pro diplomatia konflikto inter la du landoj mi post mallonga tempo en la posteno estis devigita forlasi Rusion, kaj la ministerio de eksterlandaj aferoj anstataŭe sendis min al la ambasado en Kijivo.

– Tio el mia persona vidpunkto estis tre utila turniĝo, ĉar mi ekhavis la ŝancon vidi Ukrainion de interne kaj eklerni la ukrainan lingvon, kiu ja bezonatas por pli bone konatiĝi kun la lando.

– Mi rapide komprenis ke mi pli frue, samkiel multaj aliaj okcidentanoj kiuj lernis la rusan lingvon, ekkonis Ukrainion tra rusiaj okuloj kaj pritraktis ĝin kiel ian strangan version de Rusio, dum efektive Ukrainio multmaniere estas pli normala lando ol Rusio – aŭ almenaŭ pli demokratia kaj plurisma.

– Kompreninte tion, mi baldaŭ ekpensis, ke mi volus rakonti pri la lando el la vidpunktoj de ordinaraj ukrainanoj, sed la libroplanoj estis unue haltigitaj de la pandemio, poste de la milito. Dum iom da tempo mi pensis, ke mi atendu la finon de la milito, sed ĉar la milito ne ŝajnis finiĝi, mi fine decidis veturi tien ĉiukaze. Kaj efektive la interesiĝo ja nun estas tre granda.

Tio estas interesa konstato. Mi supozus, ke Ukrainio komencis roli grande en via menso en 2014, kiam Rusio ĝin ekokupis – sed mi ja povas kompreni, ke en tiu jaro (kaj en via libro Krimeo estas nia) Rusio, ne Ukrainio, estas la ĉefa aganto. Ĉu iu momento aŭ konstato dum via diplomatia servado aparte faligis la skvamojn de viaj okuloj? Kiel precipe rolis la lernado de la ukraina en tio?

– Jam en 2014 mi havis la ideon verki libron pri la konflikto en orienta Ukrainio, sed fine elektis verki nur pri Krimeo, ĉar tie la situacio ne troviĝis en dinamika fazo. Sed la nuna libro temas unuavice pri la evoluo de la sendependa Ukrainio post la disfalo de Sovetio per la okuloj de ordinaraj loĝantoj de la lando, kvankam evidente la aktuala konflikto daŭre ĉeestas.

– Mi ne dirus, ke estis iu specifa momento kiam miaj okuloj subite malfermiĝis. Verŝajne iom post iom, kiam mi ekkonis Ukrainion de interne kaj kiam la ukraina lingvo ne plu aspektis al mi kiel stranga, nekomprenebla variaĵo de la rusa, mi vidis, ke la ŝajna interna kaoso en la lando, kiel ĝi povas aspekti el rusia perspektivo, efektive multparte estas normala vivo de netotalisma socio, kie troviĝas videblaj konfliktoj kaj kie la ĉefaj amaskomunikiloj ne estas direktataj de la ŝtato, kiel en Rusio.

Detruitaj militaj rusiaj militaj veturiloj en la centro de Kijivo.

Ŝajnas al mi, surbaze de viaj libroj, ke simila procedo okazis sine de multaj ukrainoj – ekkompreno pri aparta, nerusa identeco. Kiel tio rolas en la respondo de ordinaraj ukrainoj al la okupo unuavice kaj la milito duavice?

– Efektive multaj loĝantoj de orienta Ukrainio tuj post la sendependiĝo komence ne faris grandan diferencon inter la landoj, sed evidente iom post iom iĝis malfacile ne elekti flankon, precipe post februaro 2022.

– Estas strange, sed Vladimir Putin mem ekde 2014 faris multegon por fortigi la ukrainajn naciajn identecon kaj unuecon. Aliflanke neniu faris tiom kiom li por mortigi kaj persekuti la ruslingvajn loĝantojn de Ukrainio, kiujn li pretendas defendi, kaj por subfosi la rusan lingvon en Ukrainio.

Putin (kaj ŝajne multaj rusoj) siavice estas plene konvinkitaj ne nur pri la historia unueco de la du landoj kaj la popolo(j) sed ankaŭ pri ĝia misio kiel fortikaĵo kontraŭ la dekadenco de la okcidento. Kiel ordinaraj ukrainoj reagas al tio? Ĉu ekzistas homoj, kiuj bedaŭras la militon sed tamen estas influataj de tiu ĉioklariga (kaj ĉiopardona) rakonto?

– Sendube ekzistas homoj kun plej diversaj kaj kontraŭdiraj opinioj. Tamen ĉiam pli da homoj en Ukrainio malakceptas la rusian imperian propagandon kaj preferas anstataŭ al Rusio rigardi al la okcidento, kie ili trovas apogon al sia propra, aparta identeco. Ja la aserto de Putin, laŭ kiu ukrainoj kaj rusoj estas unu popolo, efektive signifas, ke la ukraina popolo tute ne ekzistas.

Certe estas konate, ke fremdaj ĵurnalistoj apenaŭ povas labori plu en Rusio. Kiel estis al vi la plej lastatempa esplorado en Ukrainio? Ĉu vi alfrontis barojn kaj limojn de iu ajn speco?

– Daŭris iom longe ricevi la oficialan akrediton de la ukraina armeo. Tamen, havante ĝin, mi de ĉiuj oficialaj instancoj kaj ordinaraj homoj ricevis tre agrablan kaj efikan helpon. Mi ja neniam troviĝis proksime al la fronto aŭ interesiĝis pri militaj sekretoj, do ne estis aparta kialo por la ukrainaj aŭtoritatoj limigi mian laboron.

En la metroo de Kijivo.

Kvankam vi ne estis ĉe la fronto, kiel la milito estis sentebla?

– Mi pasigis tempon inter enlandaj rifuĝintoj, kiuj rakontis pri siaj spertoj kaj zorgoj. En la ĉiutaga vivo la milito malpli rimarkeblis ol mi atendis, ĝis Rusio komencis la terorbombadojn kontraŭ civila infrastrukturo kiel elektrocentraloj. Tiam unu bombo falis relative proksime al mia loĝejo en Kijivo, kaj mi decidis urĝe reveturi hejmen.

Ĝenerale, kio plej surprizis vin dum via vizito?

– Surprizis min la normaleco dum milita tempo, kiel bone la socio ŝajnis funkcii, ke la trajnoj veturis ĝustatempe spite la daŭrantajn atakojn. La trankvileco kaj afableco de la homoj en la eksterordinaraj cirkonstancoj.

Tio ja estas raporto, kiun almenaŭ mi ne ofte aŭdas. Certe normaleco ne bone vendiĝas ĵurnale… Vi verkis la libron unue en la sveda, kaj poste en la finna. Kiel homoj en tiuj lingvoj reagas al ĝia enhavo? Ĉu la vendoj multe diferencas kompare al viaj pli fruaj libroj pri orienta Eŭropo?

– Same kiel pli frue, ŝajnas ke la atento kaj interesiĝo iom pli grandas en Finnlando, eble ĉar Finnlando havas pli proksiman kaj ne malofte probleman rilaton kun Rusio. Fruas diri pri la vendoj rilate ĉi tiun libron, sed de kelkaj pli fruaj libroj oni vendis pli da ekzempleroj en la finna, kvankam la svedlingva publiko estas duoble pli granda.

Kaj kiel, se iel ajn, reagis rusoj al la libro?

– La libro ne aperis ruse, do evidente ĝin povus legi nur malmultaj rusoj. Iu negativa takso en Esperanto tamen jam aperis.

Laste, sendube viaj lertoj estas eĉ pli postulataj en la nuna mondo de ĵurnalismo, ol iam ajn. Kial vi decidis utiligi tiun valoran tempon por aperigi la libron en Esperanto?

– Se mi jam kolektis la materialon kaj verkis la libron en du lingvoj, ne postulas enormajn fortostreĉojn aperigi ĝin ankaŭ en Esperanto. Krome mi sentas grandan interesiĝon flanke de la esperantlingvaj legantoj, eĉ se la vendokvantoj estas modestaj kompare kun la nacilingvaj eldonoj.

Hans Becklin

La libro Lando, kiu vekiĝis estas eldonita de Mondial kaj aĉetebla ankaŭ ĉe UEA kaj ĉe multaj retaj librovendejoj per serĉo de la ISBN 9781595694522. Ĉe Mondial haveblas ankaŭ bita eldono.