Tro laca movadano

Nia nova aŭtoro priskribas surprizan travivaĵon, spertitan dum la ĵusa Universala Kongreso. Ĉu tamen nova generacio de esperantistoj alportas al la movado novan senton kaj fortan vokon?

Mi tute ne intencas stulte mistifiki la legantojn, rakontante pri iu Ĝenerala Superkunveno de iu Globala Verdula Organizo. La priskribata evento okazis kadre de la UK de UEA, ĉi-jare pasinta en la itala Torino.

Ĝi estis mia unua UK, kvankam mi jam kelkajn jardekojn aktivas en la movado. Mi ege multon legis kaj aŭdis pri la antaŭaj kongresoj. Kaj ĝuste mia pasiva UK-sperto naskis la demandon, direktitan al la proksimume dekjara knabo kun la kongresa nomŝildo (tie estis skribita io tute ordinara – ”Frank” aŭ io simila). La knabo senzorge manĝis glaciaĵon apud la ĉefa konstruaĵo de la kongreso. Mi diris:

– Saluton, juna amiko! Ĉu vi partoprenas la Infanan Kongreseton?

Li nenion respondis, daŭre (kaj, evidente, tre ĝue) subigante la vizaĝon al la senĉesaj sunaj radioj. “Tute ne regas Esperanton”, indulgeme mi pensis, kaj demandis alimaniere:

– Saluton! Ĉu vi komprenas Esperanton?

– Hej, olda nano, haltigu viajn stupidajn eldiraĵojn! – neatendite li diris.

Mi misglutis trinkatan bieron.

– Ups, se vi tiom bone posedas la lingvon, kial vi ne tuj respondis? Ŝajne, via konduto ne estas tute ĝentila!

La knabo peze suspiris, kraĉis sur la asfalton kaj malvolonte agnoskis:

– Probable vi pravas. Pardonu min. Hodiaŭ la humoro estas abomenega. Tial mi ne bone regas min.

–Pro kio via humoro estas fuŝa? – mi scivolis.

– Aĥ, eĉ ne demandu. Imagu: jen, mi venis en Italion el miaj Ferooj. Longatendata ferio. Nur unu semajno. Sed tuj post la alveno oni trenis min por la komitatkunsido! Mi eĉ la valizon ne malpakis!

Mi, ne jam kredante miajn orelojn, diris, esperante je io pli bona:

– Ĉu temas pri Asocio de infanoj-esperantistoj aŭ Internacia Kuniĝo de ŝatantoj de komputilludoj?

–Se estus ĉi tiel, mi estus feliĉa.

– Do, pri kio temas?

– Ja pri UEA.

– Ĉu?!

Mankis al mi vortoj.

– Ne estas temo por priparoli, la knabo diris. – Jen, ekzemple, hodiaŭ. Mi ellitiĝis, duŝis min – kaj jam ĉe la matenmanĝo venis tiu damna sekretario kaj insistege min vokis en la kunsidejon.

La knabo denove kraĉis kaj sufiĉe krude blasfemis.

– Kaj tie – senĉesaj babiladoj. Vendo de la CO, sorto de la arkivoj, nova retejo, strategio, taktiko, propagando, kongresoj, estraroj, demisioj… Mi ege tediĝis!

– Kiom aĝa vi estas? – neniun pli saĝan demandon mi povis elpensi tiumomente.

– Dek du jam. Diable, la tempo flugegas!

– Sed ĉu de via landa asocio neniu alia povis veni anstataŭ vi?

– Neniu konsentas, se la prezidanto ĉeestas la kongreson, malice diris la knabo. – Kaj du miaj viculoj aroge preferis forveturi ripozi kun siaj genepoj en Sicilion. Kanajloj! Ili ripozas, sed mi ĉi tie ŝvitu anstataŭ ili ĉiuj!

Li kraĉis la trian fojon kaj stariĝis, finmanĝinte la glaciaĵon.

– Nu, sufiĉas jam. Tempas kuri, la paŭzeto finiĝis.

– Kien vi kuros, ĉu… tien?

–  En alian lokon ne eblas. Mi estas la protokolanto… Kaj krome mi finfine devas prezenti pretan version de la proponaro pri la modifoj al la Statuto. Mi konfesu, ke ĉi-afere mi mem nepardoneble tro longe pigras. Do, ĝis iam!

Kaj li foriris.

Felix von den Pimmeln

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2023-09-01 17:14

Mi, konate senfantazia homo, agnoskas, ke mi ne kapablas kapti la finan celon de ĉi tiu satiro.

Ĉu temas pri satiro pri (kontraŭ?) UEA? La komitato? La laboro en la komitato? La UK? Infana laboro? Malemo de “aĝaj” esperantistoj transpreni taskojn, pro kio (ekstreme) junaj esperantistoj devas pluporti la torĉon? (Ĉu vere ekzistas tia malemo, kaj ĉu vere junaj esperantistoj pretadas pluporti la torĉon?). Se la celo estis kritiki UEA kaj ĝiajn necesajn aŭ malnecesajn agojn de la lastaj jaroj (CO, sorto de la arkivoj, nova retejo, strategio, taktiko, propagando, kongresoj, estraroj, demisioj…) aŭ la tedon de ĝiaj komitatkunsidoj, kiel kaj kial enplekto de 12-jarulo en tiun ludon aparte helpis tion reliefigi? Cetere, ĉu la konstanta kraĉado de tiu aminda kerubo havas ian simbolan signifon (preter la naŭza ago publika)? Aparte mistera estas la frazo “Neniu konsentas, se la prezidanto ĉeestas la kongreson”. Kritiko kontraŭ la prezidanto… kiu prezidanto, tiu de UEA? Sendube multo kritikindas ĉe la UEA-prezidanto, sed “forpuŝo” de homoj (eĉ nerekta) certe ne estas unu el liaj trajtoj.

Efektive ŝercoj, satiroj ktp. deiras de reala elemento, kiun oni tordas, troigas ks., sed en tiu ĉi kazo la ligo al la realo ne tute kompreneblas.

Sxandor Hideg
Sxandor Hideg
2023-09-05 13:12

Se oni renkontis tiun knabon en komitatkunsido, eblas demandi lin pri la supraj demandoj. Se ne ekzistis tiu knabo tiam indas nur taksi la artikolon kiel fikcion pri pseŭdoproblemoj kaj ne indas demandi ĉu tiaj problemoj estis realaj.

Kalle Kniivilä
2023-09-05 13:14

Mi komprenis ke la 12-jarulo mem estas la koncerna prezidanto, de la landa asocio do, supozeble. Sed tio estas mia interpreto.

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-05 13:28

En Esperantujo rolas ia konstanta “aĝismo”, en kiu iuj homoj pensas, ke junuloj estas mojosaj, inteligentaj, kaj kapablaj, kaj maljunuloj estas kadukaj, neutilaj, kaj balastaj.

Certe iu ajn aktiva Esperantistoj povas rapide pensi pri ekzemploj de ambaŭ specoj.

Sed en la reala mondo, oni povas rapide pensi pri malaj ekzemploj . . . junuloj kiuj aperas/malaperas efemere, kaj maljunuloj kiuj daŭre vigle aktivas kaj “kuratoras” la lingvon kaj kulturon. (Kaj kiuj eble eĉ scias kiu estis Zamenhof, kio estas la Fundamento, kaj kial Esperanto ekzistas)

Mi legas la satiron kiel agnoskon de maljunulo, ke junuloj prenos rian lokon en la movado. Kune kun la ŝoko, ke la junuloj foje aspektas 12-jaraĝaj, eĉ se ili estas plenkreskuloj. Tute normala afero, en kaj el Esperantujo.

Sed se la “nova generacio” ne kapablas bone rilati al aliaj homoj, ne kapablas konduti digne en socio, ne kapablas respekti aliajn, ktp . . . ni survojas al vera kaĉo. Nura regado de la lingvo ne sufiĉas.

Feliĉe, mi konas plurajn junajn Esperantistojn kiuj bone regas la lingvon, scias la historion kaj filozofion, eĉ legas literaturon, imagu. Do mi, dum mi daŭre maljuniĝas, havas esperon, ke ia kerna kerno ekzistos.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2023-09-05 7:57

Mi ne certas ĉu LF estas taŭga loko por beletraĵoj.

cyrille
cyrille
2023-09-05 14:04

La komenco estas tute reala. Miaj filinoj cheestis la UKon de Bjalistoko, antau longe do, relative junaghe (3, 6,9 jaraghaj). Ni dungis homojn por zorgi pri ili sed chiumatene ili cheestis kun sia nomshildo, fronte al lavango da demandoj

“Ho charme, chu vi parolas esperanton”.

Ili plu memoras kaj riprochas al mi :-). Unu el ili ech ne plu volas audi pri Esperanto !
Ni ech ne plu povas paroli kiam shi cheestas !

AlinaMess
AlinaMess
2023-09-12 16:22

Kial UEA uzas la solan apon aprobitan de Rusujo (Telegram) por komuniki kun la kongresanoj en Torino? UEA apogas Putin, eble ne volas Ukrajnion? Kial defendentoj de UEA toleras tiun montron de apogo de UEA al Rusujo?

Dieter
Dieter
2023-09-12 19:41
Respondo al  AlinaMess

La komunika sistemo de UEA estas ankrita en Rusio. Tie vivas la geredaktoroj de la revuo kaj la prizorganto de la retejo de UEA.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-09-13 18:29
Respondo al  AlinaMess

Tio ne pravas.La kreatintoj unue kreis la interkonan retejon VK, sed forlasis ĝin dirante, ke la Rusia registaro transprenis ĝin. Do ili forlasis Rusion. Nuntempe la centra oficejo situas sur Britaj Virgulinsuloj kaj la serviloj en UAE. Alivorte Telegramon kontrolas nek Rusio, Usono nek Ĉinio, kaj ĉi tial ĝi estas populara inter diversaj disidentoj – kaj la plej populara tujmesaĝilo en Esperantujo.

Telegramo estas malfermitkoda, vd. https://github.com/telegramdesktop/tdesktop