Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie

Antaŭ kvarona jarcento William Auld laste ĝisdatigis sian liston de la gravaj beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Nun ĝi estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. Sed pluraj gravaj verkoj en la listo ne plu facile haveblas.

Kelkaj libroj el la nova kaj malnova listoj.

En 1988 William Auld, unu el la plej elstaraj esperantlingvaj poetoj, publikigis ”Bazan legoliston” de la originalaj esperantlingvaj verkoj, kiuj laŭ li estis la plej gravaj kaj valoraj por nuntempa leganto. La listo aperis en la verko “La Fenomeno Esperanto”, origine celita kiel prezento de Esperanto al neesperantista publiko, en ĉapitro pri la Esperanta literaturo.

Tie Auld argumentas kontraŭ asertoj pri la neekzisto aŭ senvaloreco de la Esperanta literaturo, kaj skribas:

Tiu supraĵa skizo apenaŭ donas impreson pri la realaj atingoj kaj abunda amplekso de la originala literaturo de Esperanto. Iu ajn, kiu volas eĉ aludi al ĝi devas esti leginta almenaŭ kelkajn elstarajn verkojn antaŭ ol esprimi opinion.

Poste sekvas listo de 23 poeziaj kaj 29 prozaj verkoj. En 1997 li iom kompletigis ĝin. Lia lasta versio de la listo enhavis 27 poeziajn kaj 32 prozajn verkojn.

Sed kian utilon oni do havas de tia listo?

Sten Johansson.

– La eventuala utilo ja dependas de ĉies opinio, sed laŭ mi ĝi povas helpi al legantoj elekti iom valorajn verkojn kaj eble eviti la plej aĉajn. Mi persone opinias ke Auld plejparte elektis tre trafe kaj bone, diras Sten Johansson.

Li de multaj jaroj prizorgas la valoran retejon OLE, pri originala literaturo Esperanta.

William Auld forpasis en 2006, kaj poste neniu kompletigis lian liston. Laŭ Sten Johansson ne vere eblas ŝanĝi la liston post la morto de Auld.

– Kiel dirite, Auld unufoje ĝisdatigis ĝin en 1997. Post lia morto evidente ne eblas ŝanĝi lian liston. Sed en la lastaj du jaroj kelkaj homoj instigis min krei propran aldonan liston. Mi sufiĉe hezitis ĉu tio indas, sed nun mi decidis tamen fari tion pri prozo kaj peti helpon de Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero pri poezio.

Laŭ kiuj principoj ĝi estis ĝisdatigita?

– Mia propra principo estis proponi verkojn, kiuj plaĉis al mi, el tiuj kiujn mi legis. Plejparte mi enlistigis verkojn pli novajn ol la listo de Auld, sed ankaŭ tri pli malnovajn. Evidente temas nur pri niaj personaj proponoj, surbaze de niaj spertoj kaj niaj gustoj. Ĉiu ajn homo povas fari sian propran liston, elektante el tio, kion oni legis.

Kiom el la verkoj vi mem legis? Kiujn vi plej ŝatis kaj kial?

– El mia propra aldonpropono mi legis ĉiujn 14, ne surprize. El ili mi plej ŝatis ”Mi stelojn jungis al revado” de Mikaelo Bronŝtejn. El la proza listo de Auld mi legis 29 el 32. El tiuj mi plej ŝatis ”Lappar, la antikristo” de Endre Tóth. El la poeziaj listoj mi legis unu verkon komplete, sed krome eble pecetojn de 2 aŭ 3 el 41. Mi ja legis du-tri aliajn poemarojn, kiuj ial ne trafis en la listojn, diras Sten Johansson.

En la listo estas ankaŭ unu via propra verko. Ĉu ankaŭ ĝin vi mem elektis?

– Jes. Kiel pretekston mi diru ke ĝi estas laŭrita de la Akademio.

Temas pri la romano ”Sesdek ok”, kiu ricevis la duan Laŭron de la Akademio en 2022. En la nova listo same troviĝas ”Mi stelojn jungis al revado” de Mikaelo Bronŝtejn, kiu ricevis la unuan Laŭron en 2021.

Suso Moinhos.

Suso Moinhos, kiu kunlaboris pri la poezia parto, atentigas ke ajna tiaspeca listo evidente estas subjektiva, pridiskutebla afero.

– Do ne ekzistas unu sola listo ebla. Oni komprenu ankaŭ, ke temas pri listo de libroj. Tio signifas, ke bedaŭrinde ni ne povis konsideri aŭtorojn, kiuj ankoraŭ ne aperigis poemaron. Temas pri verkistoj, kies produktado estas ĝis nun malgranda, aŭ kies versaĵoj sidas nur dise tra periodaĵoj.

– Nia ĉefa kriterio ĉe la elekto estis la literatura kvalito. Cetere, ni decidis, iom sur la spuroj de Auld, enlistiginta ”Esperantan Antologion”, ke en nia kontribuo ne povis manki la verkaroj de Auld mem, de Boulton, de Edwin de Kock kaj de Ragnarsson.

Por legi librojn, ne sufiĉas havi liston, necesas la libroj mem. Tamen pluraj el la libroj ne estas plu aĉeteblaj.

– Ne el nia listo, sed el tiu de Auld, de longe mankas en libroservoj la ”Poemoj de Armand Su” kaj, en la sfero proza, ”La litomiŝla tombejo de Piĉ” kaj ”Lappar, la antikristo, de Tóth”. Krome, de longe ni atendas paperan reeldonon de ”La granda kaldrono” de Francis, kiu intertempe, bonŝance, aperis bite. Tiuj tri prozaj verkoj estas esencaj en la historio de la Esperanto-literaturo.

Mankas ankaŭ de tre longe ”Naskitaj sur la ruino: Okinavo”, de Masao Miyamoto, atentigas Suso Moinhos.

Nicola Ruggiero, la alia kontribuinto al la poezia parto de la listo, listigas plurajn poeziajn verkojn en la listo, kiuj ne plu haveblas almenaŭ laŭ la katalogo de UEA:

Nicola Ruggiero.
  • Goodheir, Albert: Merlo sur menhiro (1974)
  • Hohlov, N.: La tajdo (1924)
  • Kalocsay Kálmán: Streĉita kordo (1931)
  • Ķurzēns, Nikolai: Mia spektro (1938)
  • Schwartz, Raymond: La stranga butiko (1931)
  • Schwartz, Raymond: Verdkata testamento (1926)
  • Su, Armand: Poemoj de Armand Su (1992)

– Temas pri verkoj tre apartaj unu de la alia. Ĉiu el ili meritus reeldonon en presa formo kaj samtempe en bita formo. Tamen, ĝis nun, nur FEL eldonas ankaŭ en bita formo, sed nur tion pri kio ĝi rajtas, memkompreneble. Tiuj du verkoj de Schwartz haveblas kiel sonlibroj en KD. Kredeble, la aliaj verkoj iel haveblas en interreto, diras Nicola Ruggiero.

Pri Kalocsay li atentigas, ke aliaj liaj verkoj ja ankoraŭ haveblas, kaj troveblas ankaŭ en interreto.

– Iam indos kunigi ĉiujn liajn poeziajn kaj literaturkritikajn eseojn en plenverkaron, kiel jam okazis por aliaj granduloj de nia literaturo.

Multaj esperantistoj ne tre bone konas la originalan literaturon. Eĉ tiuj, kiuj ja legas prozon, ofte apenaŭ ion scias pri la originala poezio. Kio do estas speciala pri la Esperanta poezio, kio igas ĝin aparte leginda? Nicola Ruggiero klopodas klarigi:

– Ne estas facile respondi sen iĝi false retorika. Mi legas poezion ĉar per ĝi mi atingas alian signifo-nivelon en memesplorado. Certe ankaŭ la prozo povas utili al tio, sed la poezio uzas similajn rimedojn alimaniere. Mi pensas ĉefe pri la uzo de imaĝoj – pervortaj prezentoj de sensa impreso, ne nepre vida; ili povas esti rektaj aŭ figuraj. La imaĝo implicas rekreon de la realo surbaze de elementoj bazitaj sur intuo aŭ vizio de la verkisto, kiun oni devas malĉifri. Ĝuste en tiu malĉifrado troviĝas riĉiĝo kaj konstanta rekreo kaj vidpunkto pri la realo de nia mondo kaj de nia konscio.


Aldono al la Baza legolisto, 2023

Jen la aldonoj al la legolisto, elektitaj de Sten Johansson (prozo) kaj de Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero (poezio). La ligiloj gvidas al informoj pri la koncerna verko en la retejo OLE. Tie troveblas ankaŭ la listo de William Auld, inkluzive liajn kompletigojn de 1997.

Prozo

  1. Adamson, Hendrik: Auli. 1934
  2. Bronŝtejn, Mikaelo: Mi stelojn jungis al revado. 2016
  3. Conterno Guglielminetti, Clelia: Ho, tomboj de l’ prapatroj. 2015
  4. Elgo, Serĝo (Lagrange, Georges): Surklifa. 2000
  5. Fernández, Miguel: Camacho, Jorge; Neves, Gonçalo; Liven Dek (Gutiérrez Adúriz, Miguel): Ekstremoj. 1997
  6. Gabrielli, Lina: Karnavalo. 1973
  7. García, Higinio: Kapturnoj. 1999
  8. Johansson, Sten: Sesdek ok. 2020
  9. Karpunina, Lena: La bato. 2000
  10. Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
  11. Modest, Julian (Miĥalkov, Georgi): Maja pluvo. 1984
  12. Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
  13. de Seabra, Manuel: La armeoj de Paluzie. 1996
  14. Štimec, Spomenka: Kroata milita noktlibro. 1993

Poezio

  1. Auld, William: En barko senpilota. 1987
  2. Boulton, Marjorie: Unu animo homa. 2022
  3. Camacho, Jorge: En la profundo. 2013
  4. Camacho, Jorge: La silika hakilo. 2011
  5. Conterno Guglielminetti, Clelia: Eta vivo. 1969
  6. Dresen, Hilda: Norda naturo. 1967
  7. Fernández, Miguel: El miaj sonoraj soloj. 1996
  8. Fernández, Miguel: Semoj de matenruĝo. 2023
  9. de Kock, Edwin: Testamente. 2015
  10. Mao Zifu: Kantoj de Anteo. 2006
  11. Nervi, Mauro: La turoj de l’ ĉefurbo. 1978
  12. Nervi, Mauro: Havenoj. 2001
  13. Philippe, Benoît: Kvazaŭ varfo. 2016
  14. Ragnarsson, Baldur: La lingvo serena. 2007
  15. Rossi, Nicolino: Sur la vivopado. 1980
  16. Urbanová, Eli: Nur tri kolorojn. 1960
20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2023-09-12 10:16

Gratulon al la triopo pro tiu ĝisdatigo! Tamen, mi sentas iom nekomforte, ke baza legolisto enhavas ankaŭ plenajn poemarojn anstataŭ konsisti nur el specimenaj unuopaj libroj de legindaj aŭtoroj. Ne ĉio en plena verkaro estas valora. Milpaĝa libro ankaŭ facile fortimigas male al centpaĝa, precipe malpli spertan legemulon. Fakte, Auld povintus aldoni En barko senpilota al sia listo, ĉar kiam ĝi aperis, La fenomeno Esperanto ankoraŭ ne iris al presejo. Eble ne nur pro manko de parademo li ne faris tion.

Nicola
Nicola
2023-09-12 11:45
Respondo al  Osmo Buller

Estas pravo en viaj vortoj. Por tamen pravigi ankaŭ niajn elektojn, mi diros, ke jam en la Auld-a listo aperas unuopaj libroj de tiuj aŭtoroj kies plenverkarojn ni listigis. Se eniri en detalojn, mi mem opinias, ke aliaj unuopaj poemaroj de tiuj aŭtoroj estas, laŭ mi, pli bonaj ol la menciitaj en la Auld-a listo, nome:
– ‘Unufingraj melodioj’ (sed ne la fina teatraĵo) kaj ‘Humoroj’, de William Auld
– ‘Nuntempa eposo’ kaj ‘La sekreta psiko’, de Marjorie Boulton (sed ili aperas en la plenverkaro ‘Unu animo homa’)
– ‘Ombroj de la kvara dimensio’ de Edwin De Kock

Fine, indas plu diri, ke bonan bildon pri multegaj aŭtoroj ja donas Esperanta Antologio, ankoraŭ havebla ĉe la Katalogo de UEA je bona prezo. Homoj, ekhavu ĝin!

AlKo
2023-09-15 10:27
Respondo al  Osmo Buller

La ideo enmeti plenajn verkarojn ne estas bona. Tio aspektus same, kiel “Plena verkaro” de Tolstoj (90 volumoj) en iu “Baza legolisto de la rusa literaturo” anstataŭ konkretaj romanoj.

Edmundo
Edmundo
2023-09-15 12:29
Respondo al  AlKo

Oni povus ankaŭ argumenti, ke enmeti ĉian libron de poemoj en tian liston estas malbona ideo: oni enmetu la unuopajn verkojn, do la poemojn.

Nu, kelkaj libroj de poemoj havas ian unuecon, sed multaj prezentas ĉiujn sufiĉe bonajn poemojn produktitajn dum certa periodo de la aŭtoro. Tri el la poemolibroj de Boulton ŝajnas aparteni pli-malpli al ĉi tiu kategorio.

Simile oni povus argumenti kontraŭ enlistigo de novelaroj, kiuj ne havas fortan unuecon, sed nur prezentas kolekton da prozaĵoj produktitaj dum certa periodo.

Edmundo
Edmundo
2023-09-12 10:47

Reeldoni verkojn de Kalocsay estas bela idea, sed bedaŭrinde la kopirajtoj «perdiĝis», do eble necesos atendi ĝis 2047.

Cetere, ĉu oni scias, kiu posedas la kopirajtojn de Endre Tóth, aŭ ĉu necesos atendi ĝis 2052?

(Mi kalkulis laŭ la regulo de EU. En kelkaj landoj la kopirajtoj daŭros nur ĝis 2027 kaj 2032, respektive. Aliflanke, en kelkaj landoj ili daŭros eĉ pli longe.)

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-14 15:09

Mi nuntempe ne rekomendas librojn, sen aldono de informo pri a) kie oni povas trovi ilin, b) kiel oni povas mendi aŭ akiri ilin, kaj c) kiom estos la kosto.

Se juna progresanto en Ĉilio, Tanzanio, Usono, aŭ Vjetnamujo ekhavus intereson pri iuj el tiuj ĉi verkoj, kion ri faru?

Se tiu esplorus ĉe UEA aŭ FEL, ri malkovrus antikvajn retejojn, kun misteraj informoj (ekz. “kroma pago pro la pandemio” ĉe UEA). Kaj komplikajn pagsistemojn, ktp.

“Maja Pluvo” ĉe UEA kostas €10,50 por 96-paĝa libro. Minimuma sendokosto estas €6,00. Kaj aldoniĝas la pandemia krompago de minimume €4,00.

Kiu atendas, ke iu provus aĉeti tian mallongan libreton kontraŭ tia pago?

Plaĉus al mi nova listo de “facile haveblaj verkoj, indaj je legado, aŭ en presita formo aŭ Interrete, kiuj estas troveblaj kaj haveblaj en 2023.”

(Mi iom miras, ke “Testamente” de Edwin de Kock, eldonita de Mondial, ne plu estas aĉetebla ĉe Amazon en Usono.)

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-09-14 17:09
Respondo al  Lee Miller

Kial vi diras ke pagado al FEL estas komplika, kaj kiel oni plibonigu ĝin, laŭ vi? Ŝajnas al mi, ke FEL jam akceptas ĉiujn normalajn pag-manierojn.

Tim Owen
2023-09-14 23:05
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi ne scias kion Liĉjo celis pri pagmaniero simple, ĉar uzante telefonon por navigi la retejon mi ne facile sukcesis iri eĉ tiel longe en la procedo.

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-15 2:57
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi ne parolas pri Esperanto-veteranoj aŭ spertuloj, sed pri novaj progresantoj kiuj volas kleriĝi kaj serĉas konsilon kaj rimedojn.

FEL akceptas diversajn pag-manierojn. Sed ekzemple, ne estas eble scii aŭtomate pri la sendokosto. Oni devas aparte enketi pri tio, kaj atendi retpoŝtan respondon.

Iun fojon, antaŭ ne tre longe, mi celis mendi libron de FEL, kaj intencis enketi pri la sendokosto, sed eĉ kiel spertulo pri la retejo mi akcidente tuj sendis la mendon. Kaj ne estas klara maniero nuligi mendon. Ktp. Modernaj homoj ne volas alfronti tiajn komplikaĵojn. Mi ne volas ilin alfronti.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-09-15 5:10
Respondo al  Lee Miller

Do via plendo ne estas la pagado mem, sed ke oni ne povas tuj scii la sendokostojn. Mi plusendos vian komenton al FEL. (Ankaŭ tiun de Tim.)

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-16 23:11
Respondo al  Yves Bellefeuille

Se mi “plendas”, mia plendo ne rilatas nur al la pagsistemoj. Relegu mian komenton: la retejoj estas antikvaj, kaj funkcias tiel.

Se oni volas konsili al homoj “kion legi”, oni ankaŭ konsilu al ili “kiel trovi.”

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-09-21 10:45
Respondo al  Lee Miller

Mi ja flankeniĝas de la demando de Lee, sed ĝi igis min vei, ke pro manko de presita katalogo — la lasta de UEA aperis en 2001 — plejparto de libroj malaperis en netroveblo. En la reto eblas facile trovi verkojn laŭ aŭtoroj kaj titoloj, sed foliumante presitan katalogon oni trafis verkojn, pri kies ekzisto oni ne sciis. Multaj el la libroj, kiujn mi siatempe mendis ĉe UEA, estis tiel trovitaj. Bedaŭrinde pro kostoj eldonado de plena katalogo iĝis ne ebla, des pli ĉar tro malkreskis la merkato. Siavice manko de presita katalogo influas al plua malkresko de la merkato. Diabla cirklo do. Pri novaj libroj oni ekscias, ĉar ili estas reklamataj kaj aperas recenzoj, sed baldaŭ ili ne plu estas novaj kaj riskas forgesiĝi. 

PaulP
PaulP
2023-09-15 14:43
Respondo al  Lee Miller

Mi riskas iom devojiĝi de la temo „Baza legolisto”, sed tamen jen konciza respondo. FEL uzas plurajn ekspedfirmaojn, depende de la cellando kaj la pezo de la menditaj varoj. FEL povus fiksi difinitan sendokoston, ekzemple 10 %. Sed tio signifus, ke multaj klientoj pagos tro, aliaj ne sufiĉe. La nuna sistemo (oni informas la klienton kaj demandas, ĉu li konsentas pri la kostoj) estas laŭ mi multe pli justa.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-09-17 8:16
Respondo al  PaulP

Ĉu mi ĝuste komprenas, ke klientoj en malproksimaj landoj pagas pli da sendokostoj ol tiuj en proksimaj? Oni povus konsideri justa ankaŭ malan sistemon, en kiu la procentaĵo estus la sama por ĉiu kaj unu grupo de klientoj solidare subtenus la aliajn. Estas nur unu Esperantujo, iuj nur hazarde loĝas pli proksime al Belgio.

Edmundo
Edmundo
2023-09-14 20:21
Respondo al  Lee Miller

“Testamente” estas mendebla de amazon.co.uk en Britio … por GBP 76,81!

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-15 2:40
Respondo al  Edmundo

En sia propra testamento, Edwin de Kock diris, ke li volas libere disponigi siajn verkojn. Mi ne scias, kiel tio funkcias rilate al libro kiel “Testamente”, kies kopirajton supozeble posedas Mondial. Ĉu la volo de la verkisto superas tiun de la eldonejo?

Edmundo
Edmundo
2023-09-15 10:12
Respondo al  Lee Miller

Ĉu vi povas citi precizajn vortojn de Edwin de Kock kaj diri la fonton?

Eldonejoj normale ne ricevas kopirajton pri la ĉefa teksto, sed ili ofte havas kopirajton pri iuj detaloj, ekzemple la enpaĝigo.

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-16 23:08
Respondo al  Edmundo

Tion diris al mi la plej aĝa filo de Edwin de Kock, en telefon-konversacio, dum ni provis aranĝi la sorton de la Esperanto-libroj.

Mi ne havas la dokumenton, sed mi ne havas kialon dubi, ke la filo diris al mi la veron.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-09-15 10:19
Respondo al  Lee Miller

Laŭ mia kompreno tio dependas de la kontrakto inter li kaj la eldonejo. Lia persona deziro ne povas sola nuligi la kontrakton, eĉ se esprimita en testamento. Ĉiuokaze mi supozas, ke la rajtoj ricevitaj de Mondial estas pli aŭ malpli limigitaj, enhave kaj tempe, kiel Edmundo menciis. La testamento signifas, ke ĉiuj ceteraj rajtoj do ne transiras al la heredantoj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-09-26 17:23
Respondo al  Lee Miller

Se juna progresanto en Ĉilio, Tanzanio, Usono, aŭ Vjetnamujo ekhavus intereson pri iuj el tiuj ĉi verkoj, kion ri faru?…

Plaĉus al mi nova listo de “facile haveblaj verkoj, indaj je legado, aŭ en presita formo aŭ Interrete, kiuj estas troveblaj kaj haveblaj en 2023.”

Tute prave. Kiel mi skribis multfoje, unu el ĉefaj problemoj de la Esperanta interreto estas ĝia tre malalta kunligiteco, rezulte de kiu oni nur malfacile povas trovi atentindajn aĵojn. Certe, necesa afero estas “Reta legolisto”, kiu akumulus iformon pri leginda literaturo (ne nur originala) en la reto — kaj tia ja ne malmultas.

Koncerne problemon de tio, kiel fari malnovajn eldonojn akireblaj por legantoj, mi vidas eblan solvon en koncepto de kontrolata cifereca luado (Controlled digital lending): bibliotekoj cifirecigas librojn, kiujn ili havas, kaj disponigas al uzantoj retaliron al ili, tiel ke en ĉiu momento nur unu homo povas legi certan libron. Laŭ ideo de ĝiaj aŭtoroj, la kopirajto tiumaniere ne estas rompata — papera versio estas nur anstataŭigita per la elektronika. En la praktiko, tamen, oni kontestas tion, sed mi opinias, ke ne estas seriozaj obstakloj por apliki ĉi tiun metodon en Esperanta medio. Ĝi donus aliron al malnovaj kaj ne reeldonataj libroj kaj samtempe konservus stimulon aĉeti novajn. 

Laste redaktita 7 monatojn antaŭe de Kirill Ŝvedov