Malklaras la sorto de la libroservo de UEA

Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.

La libroservo de UEA en la Centra Oficejo.

Spite la retan epokon, libroeldonado kaj tutmonda vendado de libroj restas angulŝtono de la Esperanta kulturo. Iam gravan rolon en la eldona kampo havis Universala Esperanto-Asocio, sed la agado de UEA sur tiu tereno praktike ĉesis. Post 2019 aperis ĉe UEA nur unu verko: ilustrita historio de Unesko kun la titolo ”De ideoj al agoj”. Eĉ tiu verko estas dulingva (Esperanta/ĉina) komuna eldonaĵo de UEA kaj Unesko.

Ankaŭ en la distribuado de libroj en Esperanto UEA dum jardekoj havis centran rolon. Eĉ se landaj kaj regionaj libroservoj precipe ekster Eŭropo estis gravaj por komencantoj, nur UEA ĉiam povis oferti plenan elekton de libroj el la tuta mondo kaj el multaj epokoj. La plej grava internacia konkuranto, la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo, povis proponi proksimume duonon el la titoloj haveblaj ĉe UEA.

Laŭ raporto pri la Esperanta libromerkato dum la jaroj 2001–2010, aperinta en la revuo Esperanto en decembro 2011, verŝajne duono de la tutmonda Esperanta librovendado okazis tra UEA. Kiel statas la afero nun ne klaras, ĉar nova jardeka raporto ne aperis en 2021.

Jam de du jaroj malklaras la plua sorto de la libroservo de UEA. La domo en Nieuwe Binnenweg 176, kie troviĝas la libroservo kaj granda parto de la stoko, estas vendota. En septembro 2021 la komitato decidis, ke la libroservo estos transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio, kiu liveru servojn al UEA laŭ kontrakto.

Jam dum la koncerna komitata kunsido la aranĝo vekis kritikon, ĉar mankis informoj pri la enhavo de la proponata kontrakto.

– Mi ne emas principe konsenti pri kontrakto, pri kies konkretaj kondiĉoj mi nenion scias. Ne nur ĉar laŭ mi ne estas logike unue aprobi servoprovizanton kaj nur poste difini la kondiĉojn, sed ankaŭ ĉar ĝis nun mi nenion konkretan scias pri la maniero kiel estis elektita tiu ĉi servoprovizisto, diris tiam komitatano Mariana Evlogieva.

Komitatano Hans Becklin proponis, ke oni faru publikan alvokon pri alternativaj proponoj. La estraro argumentis, ke ĉiuj necesaj esploroj pri alternativoj jam estis faritaj, sed ne eblis publike raporti pri ili, ĉar kritiko pri aliaj proponantoj de servoj povus esti ”ofenda”.

La propono de la estraro transdoni kaj la kongresan administradon kaj la libroservon al E@I estis sekve aprobita post voĉdono. Dum la kongresa administrado jam estas prizorgata de E@I, pri la transdono de la libroservo dum du jaroj ne okazis ajnaj videblaj paŝoj.

Fine de 2022 devus emeritiĝi la multjara respondeculo pri la libroservo, Ionel Oneț. Por ke la libroservo simple ne ĉesu funkcii, la estraro de UEA tiam petis lin provizore daŭrigi sian laboron.

”Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn”, la estraro raportis al la komitato la 8-an de januaro, post kiam Libera Folio petis klarigon pri la estonteco de la libroservo.

Peter Baláž. Foto: E@I

De tiam pasis pli ol kelkaj monatoj, sed daŭre haveblas neniaj informoj pri la estonteco de la plej grava librovendejo en Esperantujo. En januaro, jam post la apero de artikolo pri la temo, Libera Folio ricevis respondon de Peter Baláž, la kunordiganto de E@I, kiu dementis la aserton, ke lia organizaĵo prokrastas la aferon:

– E@I ne prokrastas subskribon de la kontrakto, ĉar la kontrakto ne pretas ankoraŭ. Por ĝuste fari ĝin bone (kaj eviti eblajn postajn problemojn) ni provas solvi ĉiujn defiojn kaj eblajn obstaklojn. Tial mi nun komunikas kun jurista firmao, por trovi la plej bonan solvon por tiu transpreno kaj prizorgo de la libroservo.

Laŭ li, la spaco por la libroservo jam en januaro baze pretis, kvankam mankis kelkaj aferoj, kiel alarmo kaj kameraoj kaj asekuro, por ke la libroj povu esti sekure transprenitaj kaj stokitaj.

– Do jes ni daŭre interesiĝas kaj pretas akcepti tiun ĉi taskon kaj defion, li konfirmis tiam.

Peter Baláž tiam supozis, ke la afero povos preti en marto, sed kiam Libera Folio en marto kontaktis la prezidanton de UEA, Duncan Charters, estis nenio nova por raporti:

– Rilate la Libroservon, ankaŭ tiuj aranĝoj estas traktataj, sed nek mi nek iu alia scias pri la fina rezulto. Ni kompreneble celas kiel eble plej glatan transiron, sed same restas multaj komplikaĵoj pri transiro. Intertempe daŭre funkcias la Libroservo normale.

En junio Charters respondis simile al demando de Libera Folio pri la vendo de la domo, pri la lanĉo de la nova retejo, kaj pri la sorto de la libroservo:

– Estas progreso en ĉiuj tri aferoj kiujn vi menciis, sed ĝis nun neniu raportebla rezulto, ĉar ankoraŭ prilaborataj.

De tiam Libera Folio spite petojn sukcesis ricevi neniajn novajn informojn pri la estonteco de la libroservo.

Pri progreso rilate al la administra sistemo AKSO kaj la nova retejo, la estraro – laŭ decido de la komitato farita en Torino – ricevis la taskon raporti ĝis la fino de aŭgusto. Tio ne okazis. Post rememorigo de Renato Corsetti la vicprezidanto Francisco Maia respondis, ke la dato ”montriĝis nerealisma”.

La 10-an de septembro laŭ informoj de Libera Folio tamen okazis plurhora kunsido inter reprezentantoj de TEJO, UEA kaj eksteraj observantoj, kiujn petis inkluzivigi la komitato de UEA. Dum la kunsido reprezentantoj de TEJO prezentis la nunan staton de la sistemo kaj respondis al teknikaj demandoj.

Laŭ plano akceptita en Torino, la komitato de UEA sabate la 23-an de septembro devos kunveni por fari finajn decidojn pri la estonteco de la reteja projekto komencita en 2013. Tiam la komitatanoj havos ŝancon ankaŭ peti raporton pri la planoj de la estraro por la libroservo.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
PH Lesprit
PH Lesprit
2023-09-19 21:26

Mi mendis (kaj ricevis) libron antaŭ kelkaj semajnoj. Dankon al Ionel Oneț por dauxre funkciigi tiun servon.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-09-21 19:49

Mi mendis (24-5-2022) libron, pagis kaj ĝis nun ne ricevis ĝin. Kiam mi demandis klarigon, la respondo de Ionel Oneț estis:
 
En julio 2022 – “Vian mendon ni traktis la 30an de majo kaj ekspedis komence de junio.Mi kontrolis vian mendon kaj rimarkis ke vi ne mendis kaj pagis por prioritata sendo. Sekve via mendo vojaĝas per ordinara poŝto. Tia vojaĝo povas daŭri plurajn semajnojn.”
 
En aŭgusto 2022 – “Vian mendon ni traktis la 30an de majo kaj sendis iom poste.Ĉar vi ne mendis kaj pagis por prioritata sendo, via mendo vojaĝas per ordinara poŝto. Tia vojaĝo povas daŭri eĉ kelkajn monatojn.”
 
Jaron kaj duonon poste, mi ankoraŭ atendas. Ĉu povas esti ke la sendo ne estis per ordinara poŝto sed per haliko?

AlKo
AlKo
2023-09-22 11:29
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Bedaŭrinde, poŝtaj perdoj okazis, okazas kaj okazos. Kiel mendanto kaj sendanto de libroj, ni spertis tion sufiĉe ofte.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2023-09-22 15:32
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Plendu al la poŝto, la libroservo havas nenian kulpon prie. Kaj venontfoje konsideru ĉu elekti la plej malmultekostan ekspedon estas la plej bona solvo.

Francisco Javier Moleón
2023-09-23 10:50

Memevidente vi ambaŭ pravas: sendaĵoj foje perdiĝas kaj “kulpas” la mendinto pro (tamen tre komprenebla) provo ŝpari.

Sed tio ne solvas la problemon de la libroservoj – ne nur tiu de UEA. Scio ĉe la mendontoj, ke sendaĵoj povas perdiĝi, ofte kondukos ne al mendo kaj posta silenta rezignemo pro perdaĵo aŭ al pago de pli altaj sendokostoj, sed simple al nemendo. Se sendaĵo perdiĝas, tio estas problemo de la unuopa kliento. Se homoj ne mendas, tio estas problemo de la tuta libroservo. Kaj simple argumenti “sendaĵoj perdiĝas” aŭ “vi ne pagis sufiĉe”, nu, tio taŭgas por pravigi unuopan kazon. Sed ne por alfronti la problemon.

Bv. ne demandi min, kiun solvon mi do proponas: mi, bedaŭrinde, ne havas en la poŝo pretajn solvojn por ĉiuj problemoj. Mi nur atentigas pri la situacio.

Hillel la maljuna
Hillel la maljuna
2023-09-23 22:38

Se mi ne tute eraras, Roterdamo troviĝas en Nederlando, kaj Nederlando estas membro de la Eŭropa Unio, ĉu ne? Se jes, la libroservo de UEA estas submetata al la nacia komerca leĝaro, kiu rezultas el la EU-Direktivo 2011/83. Ĉi tiu EU-Direktivo dekretas, ke vendisto estas plenplene respondeca pri ĉia prokrasto, perdo aŭ damaĝo de sendaĵo ĝis la sukcesa plenumo de transporto. En la kazo de perdo aŭ damaĝo, la vendisto devas aŭ organizi novan liveradon je sia propra kosto (!) aŭ repagi la tutan faktursumon al la kliento.

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Hillel la maljuna
Sebastiano
Sebastiano
2023-09-24 19:31
Respondo al  Hillel la maljuna

La direktivo 2011/83 estas (kiel kutime) longa kaj vortoriĉa. Mi supozas, ke vi celas artikolon 18 – liverado -, ĉu?

Tie mi legis, ke la vendinto transdonu ene de 30 tagoj la varon al la aĉetinto (1-a alineo). Post tiuj 30 tagoj la aĉetinto postulu de la vendinto liveradon ene de “taŭga” tempodaŭro. Post tiu aldona tempodaŭro la aĉetinto rajtas malfari la kontrakton (2a alineo). En tia okazo la vendinto tuj repagu ĉiun monon (3a alineo).

En 20a artikolo oni traktas pri la riskotransiro, sed mi supozas, ke ĝi ne ludas rolon en la okazo de Maria.

Lee Miller
Lee Miller
2023-09-26 14:54
Respondo al  Maria Rosa Gomez

La baza demando rilatas al modernaj atendoj kaj funkciado de Interretaj vendistoj.

En Usono, ekzemple, se mi mendas ion de Amazon aŭ alia granda vendisto, kaj la varo ne aperas ĝis promesita dato, mi simple informas, ke mi ne ricevis la mendon, kaj oni aŭ tuj repagas mian pagon, aŭ resendas la aferon, laŭ mia elekto.

Sed la Libroservo de UEA ne estas Amazon. Tamen, la informo pri la reguloj de la Eŭropa Unio estas interesa . . .

Mi mem trifoje dum la jardekoj spertis “perdon” de mendo. Iam la usona somera kursaro mendis plurajn librojn ĝis valoro de kelkcent dolaroj, kaj ili ne alvenis. Nur iam poste aperis parto de kartona skatolo kun adres-etikedo . . . do estis klare, ke UEA sendis, sed la pakaĵo(j) malaperis ie inter Nederlando kaj Usono. Mi daŭre scivolas, ĉu la libroj falis en la maron, aŭ ĉu iu finfine akiris ilin.

Duan fojon, la landa asocio mendis plurajn ekzemplerojn de PIV. Ili ne alvenis. Sed mistere, dum la venontaj kelkaj monatoj iu vendisto ĉe EBay vendis ekzemplerojn de PIV kontraŭ tre malalta prezo. Mia supozo estas, ke la pakaĵo estis perdita, iu akiris ĝin, kaj profitis de la trovitaj libroj.

Trian fojon, mi mendis ekzempleron de PIV 2020 por kolego en Eŭropo. Ĝi ne sukcese atingis la celon en Pollando. Ĉiaj provoj spuri la mendon estis vanaj.

Feliĉe, nur en la tria okazo mi mem perdis monon. Kaj mi taksis mian akcepton de la perdo maniero subteni la asocion.

AlinaMess
AlinaMess
2023-09-22 13:03

AKSO fakte estas fi-ASKO.