Decido pri nova retejo denove prokrastita

Komitatanoj de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.

UEA dediĉis al la reteja renovigo 100 000 eŭrojn. Ĝis nun neniuj rezultoj de dekjara laboro videblas.

Ĝis la fino de aŭgusto UEA en iu aŭ alia maniero venu al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidu pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino, sed tio ne okazis. La tempoplano montriĝis nerealisma, laŭ vicprezidanto Fernando Maia.

Dimanĉe la 10-an de septembro por trakti la temon tamen kunvenis reprezentantoj de TEJO, UEA kaj eksteraj observantoj, kiujn petis inkluzivigi la komitato de UEA.

Du semajnojn poste, en sabato la 23-a de septembro, okazis “neformala” kunsido de la komitato, kie devis esti preparitaj finaj konkludoj pri la projekto: ĉu oni akceptu la novan administran sistemon AKSO, preparitan de TEJO laŭ mendo de UEA, aŭ ĉu UEA serĉu tute novan solvon por la modernigo de la administrado de la retejo.

La estraro tamen daŭre ne povis prezenti la finan raporton, kiun la komisiono pri financo urĝe postulis en siaj konkludoj, prezentitaj dum la UK en Torino en aŭgusto. Anstataŭe la komitato ricevis nur ĝeneralajn klarigojn pri la stato de la proponata sistemo, samkiel dum la UK.

Dum la kunveno estis levita la demando, ĉu entute havas sencon, ke bonfara organizaĵo kun nur kelkmil membroj kreu tute novan, propran programon por retejo kaj administrado, anstataŭ elturniĝi per ekzistantaj programoj.

La demando verŝajne estis starigita dek jarojn tro malfrue, ĉar la laboro jam estas farita, sed laŭ la estraro tamen ekzistis validaj kialoj por mem entrepreni la projekton. Interalie oni volis, ke la videbla parto de la programo estu komplete en Esperanto. Krome oni havis la okazon profiti de “helpemaj programistoj” ĉe TEJO.

Vicprezidanto Fernando Maia raportis pri la kvarhora kunsido okazinta la 10-an de septembro, kaj konkludis, ke dum la venontaj semajnoj necesos pliaj konsultiĝoj. Prezidanto Duncan Charters diris, ke la dokumentoj pri la programo, kiujn ricevis UEA, estas bonaj kaj verŝajne ebligos ke aliaj programistoj transprenu ĝian pluan evoluigon.

Laŭ la plano de la estraro, la sistemo nun estu analizita de tri kompetentaj fakuloj, kiuj ĝis novembro raportu al UEA siajn konkludojn. Nur post tio oni decidu, ĉu UEA akceptu la proponatan sistemon – aŭ tute rezignu pri la afero, kiu ĝis nun kostis almenaŭ 100 000 eŭrojn.

Oni eksciis, ke al la komitato la demando pri la sorto de AKSO laŭplane revenos nur en januaro 2024. Tiel oni efektive ignoras la pli fruan formalan decidon de la komitato, faritan en Torino.

Por valide ŝanĝi tiun decidon necesus reta voĉdono, ĉar neformala kunsido ne povas ŝanĝi oficialan decidon de la komitato, des pli ke mankis kvorumo dum la sabata kunveno.

Dum la kunveno estis preterpase levita ankaŭ la demando pri la estonteco de la libroservo de UEA, kiu daŭre malklaras. Laŭ la estraro daŭras esploroj pri la afero, kiun laŭdire komplikas iuj eŭropaj reguloj pri transsendo de varoj.

Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis interkonsenti pri la konkretaj kondiĉoj.

La komitatanoj dum sia sabata kunveno diskutis ankaŭ pri la kongresaj planoj por la proksima tempo. Interalie temis pri tio, ĉu oni iel povas finance helpi partoprenadon de afrikanoj en la venontjara UK en Tanzanio, por ke ĉeestu almenaŭ iu esperantisto el ĉiu afrika lando, kiu havas Esperanto-movadon.

Estis prezentita ankaŭ mallonga raporto pri kontaktoj okazintaj kaj okazontaj kun la firmao Kosmo rilate al la utiligado de la administra subvencio de EU.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2023-09-26 13:33

Laŭ statistikoj, grandaj informadikaj projektoj havas diversajn sortojn:

  • unu triono de la projektoj tute fiaskas
  • unu triono laŭplane finiĝas kaj estas kontentige uzataj
  • unu triono finiĝas post longa prokrasto, ne plene kontentigas la uzontoj, kiuj uzas ĝin nur parte kaj uzas kiel eble plej aliajn rimedojn

Tial nunepoke, oni ne plu lanĉas grandajn informadikajn katedralojn, sed modestaj projektoj, kiuj progresas per etapoj. La rezulto de ĉiu etapo estas tuj uzata por konstati la mankojn kaj erarojn, kiuj estas korektotaj dum la sekvantaj etapoj.

AlinaMess
AlinaMess
2023-09-27 13:13

Pri la longe atendata retejo, jen alia fiASKO de la estraro de UEA.

Pri la UK en Afriko, jen malkaŝiĝas kial “necesis” nuligi la kongresan fakon en Roterdamo: por ke novuloj ne kontraŭu la obsedan ideon de la estraro, sen ajna bona plano, hasti al Afriko kaj por faciligi al Kosmo proponi siajn “servojn” al UEA-e@i kaj ricevi belan procentaĵon de subvencioj.

Post tiom da “krioj” de la estraro ke UEA bankrotas (taktiko por krei panikon en la membraro kaj komitato por facile ŝanĝi la statuton, maldungi oficistojn kaj fermi la sidejon) finfine la estraro, kaj la influaj homoj kiuj kaŝiĝas malantaŭ la estraro, sukcesas meti la financojn de UEA en reala danĝero.

Dieter
Dieter
2023-09-27 19:57

Certe neniu scias, kiom ofte ekde 2013 decidoj de UEA pri nova retejo ne estis plenumitaj. La ripeta decidado kaj neplenumado fuŝis la bildon de UEA pli ol la nemoderneco de la malnova retpaĝaro, kiu tamen uzeblas, kvankam ĝi estas multloke malaktuala, ĉar verŝajne ne plu restas iuj, kiuj ĝin ĝisdatigus. Dum regas tiel anemia kaj senhelpa gvidantaro kiel nun, oni tamen ne povas atendi, ke io ŝanĝiĝus en pli bona direkto rilate la retejon aŭ UEA pli ĝenerale.   

Laste redaktita 7 monatojn antaŭe de Dieter
Dieter
Dieter
2023-09-28 8:23

Vere sen Libera Folio oni apenaŭ scius, kio okazas en UEA, ĉar ĝiaj propraj kanaloj ne aŭ nur malfrue informas pri tio. La supra artikolo estas la plej nova ekzemplo. En Torino la komitato eĉ aldonis al la estraro plian membron “por havi pli da laborforto”, sed almenaŭ la asocian informadon tio ne plibonigis. La gvidado de UEA de longe estas malbona komedio. Nun ĝi jam iĝis farso, ĉar eĉ pri tiu elekto de ekstra estrarano aperis informo nek en gazetaraj komunikoj nek en la revuo, de kiu post la UK aperis jam du numeroj. 

Francisco Javier Moleón
2023-09-28 9:32
Respondo al  Dieter

Ekz. unu komitatano en la komitata listo, kvin tagojn post la kunsido, petas raporton pri la konkludoj. Do la estraro ne degnis aŭ trovis necesa informi eĉ la propran komitaton.

Iam poste oni petos tiun neinformitan komitaton sankcii la “neprajn kaj urĝajn” (nepraj? urĝaj post 10 jaroj?) farendaĵojn pri AKSO. Kiel siatempe pri maldungo de oficistoj, forvendo de domo, fordono de servoj k.s.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-09-28 10:09
Respondo al  Dieter

La 25-an de septembro (lundo) mi skribis en la retlisto uea-membroj:
“Mi scivolas pri rezultoj de la ĵusa neformala komitatkunsido pri AKSO, alivorte pri la stato de la renovigo-rekonceptado de la retejo de UEA. Ĉu baldaŭ ie aperos raporto pri ĝi? — Neraportado pri la agado de la Komitato fakte estas grava problemo. Antaŭe estis ĉiujara praktiko, ke en la revuo aperis ampleksa raporto pri kongresaj kunsidoj de la Komitato, sed nek la septembra nek la oktobra numero raportis pr la kunsidoj en Torino. Same mankis raporto pasintjare. Feliĉe almenaŭ Libera Folio raportis ankaŭ ĉi-jare, sed estas grava negelkto, ke la oficiala revuo tion ne faris, kvankam la daŭre validaj gvidlinioj pri redaktopoliriko donas al ĝi la taskon ĝisdate raporti pri ĉiuj aspektoj de la agado de UEA. Tio tute aparte koncernas la agadon de la gvidaj organoj de UEA.”
Ankaŭ aliaj admonis pri la afero, ĝis la ĝenerala sekretatio Aleks Kadar reagis la 26-an (mardo):
“Neformala raporto estis hieraŭ proponita al la Estraro, kiu estas kontrolleganta ĝin.”
Evidente la estraranoj malrapide legas, ĉar daŭre la raporto ne aperis. Estas fakte strange, ke Kadar entute devis prezenti ĝin por kontrolo, des pli ĉar temas pri “neformala” raporto.

Tim Owen
2023-09-29 8:31
Respondo al  Osmo Buller

Estas fakte strange, ke Kadar entute devis prezenti ĝin por kontrolo, des pli ĉar temas pri “neformala” raporto.

Ne nepre strange: enŝteliĝas ĉiam eraroj tajpaj — pluraj eĉ en via propra komento — kaj same lingvaj.

Francisco Javier Moleón
2023-09-29 16:00
Respondo al  Tim Owen

Sendube ĉiam bonvenas revizi(ad)i tekston por kapti tajpajn, lingvajn aŭ alispecajn erarojn – ja peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro aŭ, kiel dirus Asterikso, de l’ romianaro.

Sed ĉu vere necesas tagoj kaj tagoj por tia kontrollegado? Se kontrollegado de neformala raporto pri neformala kunveno bezonas unu semajnon (?), apenaŭ mirigas, ke katedrala komputilprojekto postulas jar(dek)ojn.

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-10-02 18:05

Jen la raporto en formo de kelkaj notoj pri la neformala kunsido, publikigitaj de la ĝenerala sekretario en la komitata listo, libere alirebla al ĉiuj: https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/2879

Se vi antaŭvidis mondskuan novaĵon aŭ almenaŭ la finon de la sagao, desaponto kaptos vin: vi devos atendi ankoraŭ kelkajn monatojn por ekscii la finon de ĉi tiu streĉromano. Kelkajn monatojn por ekscii la finon? Ni estas tro optimismaj. Ni diru la provizoran finon. Aŭ la definitive provizoran finon.